Parolado de la ministro pri eksteraj rilatoj de Kubo, Bruno R. Parilla, en la ĝenerala debato de la Altnivela Segmento de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝinta Naciaro, Novjorko, la 21-an de Septembro 2022
En Okcidenteŭropo la analizoj de la amaskomunikiloj elĉerpiĝas en la konstato, ke Ruslando faras agres-militon, kontraŭan al la popoljuro, kun la konkludo ke necesas ĉiel, ankaŭ milite, helpi Ukrainujon rezisti kontraŭ la rŭsa agreso. Iom nuancitaj rigardoj apenaŭ havas ŝancon aperi en la amasa distribuado. Pro tio ni aperigas ĉi tie analizojn el Kubo pri la terura situacio.
Post la enpotenciĝo de Joe Biden leviĝas la demando, kiuj valoroj estonte gvidos la orientajn-okcidentajn rilatojn. Ĉu Ĉinlando unuflanke kaj Usono kaj la Eŭropa Unio (EU) aliflanke estasportantoj de malsamaj valorsistemoj, inter kiuj neeviteble okazos konflikto ? China.org.cn pri tio demandis s-inon Prof. Mechthild Leutner. Ŝi estas emerita profesoro pri ŝtato, socio kaj kulturo de la monderna Ĉinujo en la fako ĉinologio ĉe la Orientazia Seminario de la Libera Universitato (FU laŭ la germana) Berlino kaj prezidanto de la estraro de la Konfucio-Instituto ĉe la FU Berlino. Prof. Leutner esploras pri historio de la moderna Ĉinujo en ĝiaj politikaj, sociaj kaj kulturaj dimensioj.
En la sekvo ni dokumentas ideojn el la ĉirkaŭaĵo de la Socialdemokrata Partio de Germanujo (SPD) pri la neceso forlasi la ekstreman eksportismon kaj, simile kiel la Popolrespubliko Ĉinujo, trovi ekonomian ekvilibron per vigligo ankaŭ de la interna merkato. -vl
Ĉina komento pri la Munĥena Konferenco pri Sekureco
La klopodoj de Ĉinlando ellabori la disvolvoplanon por la tempo de 2021 ĝis 2025 estas plene okazantaj : membroj de la konstanta komisiono de la plej alta politika konsultinstanco de la lando kunvenis marde en Pekino por diskuti la planon.
Germanujo ĝemas, en Siberio kreskas la “pordo al la submondo”. Ne klaras, kiom longe la varmego-ondo daŭros. Klaras : La klimata krizo mortigas jam nun. Klimatpolitiko devas pli radikaliĝi – kaj multe pli rapide.
Usono volas instigi siajn aliancanojn malakcepti teĥnikon de la ĉina firmao Huawei. La kaŭzo ne estas nur la komerca milito de Trump – sed ankaŭ publike konata sekreto de Usono.
Miguel Stedile estas membro de la nacia kunordigado de la Movado de sengrundaj kamparaj laboristoj (MST). Ses monatojn post la enpotenciĝo de Jair Bolsonaro li ligas la politikon de la ekstremdekstra politikisto kun la projekto de la financkapitalo kaj esprimas sin pri la malkresko de la maldekstro en sia lando. Interparolado kun Cathy Dos Santos, de la gazeto l’Humanité.
En Zimbabvo ĉi-jare okazis elektoj la 30-an de Julio. Ili estis la unuaj post la eksigo de Robert Mugabe en Novembro 2017. Ĉe la elektoj oni decidis pri la konsisto de la parlamento kaj pri la prezidanto pere de lokaj mandatuloj. La Komunista Partio de Zimbabvo (KPZ) decidis ne kandidati ĉe la elektoj. La gazeto Unsere Zeit (UZ) parolis kun Lenin Tinashe Chisaira, politika vickomisaro de la KPZ, pri la elekto kaj pri la postaj okazaĵoj.
“La nun tria de mi iniciatita ekspertizo de la Scienca Servo de la Germana Federacia Parlamento pri la demando, ĉu la milita agado de ŝtatoj en kaj kontraŭ Sirio estas konforma al la popoljuro aŭ ĉu ĝi konsistigas rektan rompon de la popoljuro, estas denove forta vangofrapo por la federacia registaro kaj por ĝia ekstera- kaj sekurec-politika pozicio”, deklaras Alexander S. Neu, kunordiganto de la frakcio DIE LINKE en la komisiono pri defendo kaj taskito pri Orient-Eŭropo. Neu daŭrigas :
Parolado okaze de la Tago de la Homrajtoj, la 10-an de decembro 2017 en Ĝenevo, tradukita el la angla al la germana de Josefa Zimmermann (www.nachdenken.de) kaj elgermanigita de Vilhelmo Lutermano.
Kvin metrojn alta monumento de Karlo Markso nun apartenas al la urba bildo de Trevero. La donaco el Ĉinujo estis senvualigita okaze de la 200-a naskiĝtago de la ekonomikisto – kaj zorgas ne nur por entuziasmo
„La marksismo estas la instrumento por atingi la estontecon”, asertis la ĉefa gvidanto de Ĉinujo, Xi Jinping, en sia laŭdo de Karlo Markso kiel „gvidanto de la homaro“ dum la ceremonio de ducentjariĝo de lia naskiĝo
La kreskado de falsaj informoj en la gazetaro kaj en la sociaj retejoj klopodas fortigi gazetarajn, politikajn kaj diplomatajn ĉirkaŭbarojn kontraŭ Kubo. La rapideco de la kontraŭmensoga reago hodiaŭ estas pli grava ol iam ajn.
La rimedoj kontraŭ Kubo estas nepravigeblaj kaj ili havas politikajn kialojn
Gazetara konferenco kun partopreno de la kuba ministro pri eksteraj rilatoj Bruno Rodríguez Parrilla, en la National Press Club, Vaŝingtono, la 2-an de novembro 2017, „59-a jaro de la Revolucio”.
La germana ĉefministro, s-ino Angela Merkel, opinias la riskon de atomenergio ne tolerebla. Tio ne validas por atombomboj sub regado de Trump, kiuj estas deponitaj en Germanujo. Strange.
La liberigo de Orient-Alepo markas la finon de la provo renversi la Sirian Araban Respublikon. Ĝi fariĝis ebla nur pro tio, ke Kataro forlasis siajn ĝihadistojn kaj ke Turkujo ŝanĝis sian politikon. Tamen parto de Sirio estas daŭre okupata de ĝihadistoj en la servo de la NATO. La venontaj militaj venkoj kaj la fino de la milito do dependos de la sekretaj intertraktadoj kiuj ĵus komenciĝis kun membroj de la NATO.
Jen la ĝisnunaj tradukoj de la libro de Danielle Bleitrach kaj Marianne Dunlop : "USSR, dudek jarojn poste. Reveno de Ukrainujo en militon".
Tiu teksto aperis unue en Sennacieca Revuo 2004. Ĝia nuna enretigo (septembro 2015) okazas en la kunteksto de nova kaj vigla diskutado en la SAT-forumo pri diversaj ŝanĝoj proponitaj por la statuto de SAT aŭ ties funkciado.
Nikolas Theodorakis estas direktoro de la Internacia Sekretariejo de la greka sindikata unio PAME kaj membro de la gvidantaro de la telekomunika sindikato de la regiono Atiko. Li estas intervjuata de la germanaj revuoj "Position" kaj "Marxistische Blätter" (MBl).
Sascha313, 7-an de julio 2015 :
En fulma referendumo la greka popolo estis petita decidiĝi. Tio estis elekto inter pesto kaj ĥolero. La trompo per kroma tiel nomata "helppakaĵo" montriĝis tro travidebla. Sole jam la fakto, ke oni trudas al alte enŝuldiĝinta ŝtato kroman krediton, ligitan kun malindaj, netolereblaj kondiĉoj, kiu ne nur sekvigus ankoraŭ pli profundan enŝuldiĝon, kiu kondukus al kroma elrabado de la lando kaj ĉe kiu estis klara, ke la disponigotaj financrimedoj NE alvenos al la greka popolo, montras, per kiaj krimaj metodoj la triopo, konsistanta el la Eŭropa Centra Banko (ECB), la Internacia Mon-Fonduso (IMF) kaj la Eŭropa Komisiono, provas kateni la malgrandan landon. Dume la grekaj kaj eksterlandaj kapitalistoj enkasigas la grandegan parton de la financoj, daŭrigas la senbridan privatigon, la senlaboreco kreskas, la popolo estas trompata je siaj ŝparaĵoj, perdas parton de siaj pretendoj je pensio kaj je malsan-prizorgado kaj ĉiam pli malriĉiĝas. Per alvoko la Komunista Partio de Grekujo (KKG) turnas sian al la popolo :
Recenzo de Valentin Falin : Konfliktoj en Kremlo. La pereo de la Sovetunio ; Nikolaj Riŝkov : Mia ĉefo Gorbaĉovo. La vara historio de pereo ; Jegor Ligaĉov : Kiu perfidis la Sovetunion ? ‒ ĉiuj tri libroj aperintaj en la germana.
Jen mia traduko de redakcia artikolo, aperinta antaŭnelonge en retloko "KlassProf" (http://www.klassprof.org/ideya/87-o...), iniciita de kazaĥia sindikato "Ĵanartu". La unua duono de la artikolo prezentas trafan klasan analizon de la situacio en Ukrainio, kiu koincidas kun mia kompreno.
Jen parto de intervujo kun la greka socialisto Andros Pajiakos el Xekinima (greka sekcio de la Komitato por Laborista Internacio). La demandanto estas Niall Mulholland, kaj mi tradukis el la angla. La plena teksto estas legebla en www.socialistworld,net
Peter Redfarn
K-do Roland Platteau sendis jenan helpopeton dissenditan de Eric Lee okaze de kunfandiĝo de du grandegaj entreprenoj de cementfabrikado, kies laboristoj estas nun en danĝero perdi sian laboron aŭ esti delokataj aŭ perdi atingitajn rajtojn.
La 7-an de januaro 2015 okazis islamisma terorista atako kontraŭ la satira semajngazeto Charlie Hebdo en Parizo, farita de la fratoj Chérif kaj Said Kouachi. La desegnistoj Cabu, Charb, Honoré, Tignous kaj Wolinski, la psiĥanalizistino Elsa Cayat kaj la ekonomikisto Bernard Maris, kiuj en tiu tago kunvenis en redakta konferenco, la policano Franck Brinsolaro, la mastrumanto Frédéric Boisseau kaj la korektisto Mustapha Ourrad, Michel Renaud, gasto, kaj pacgardisto, Ahmed Merabet, estis mortpafitaj de la agresintoj. Entute viktimiĝis dek du homoj mortigitaj kaj dek unu vunditaj, inter ili kvar grave. La respondecon pri la atako deklaris Al-Kaido de la araba duoninsulo.
En la sekvo legeblas la reago de la francaj komunistoj.
Tiun ĉi artikolon tradukis germana esperantististo, Eric Rademacher, el la germana lingvo kaj petis perezenti en TILE-8 en Soĉi (Rusio) (31.10-8.11.2014). Sed mi ricevis tiun ĉi artikolon nur post mia reveno el Soĉi. Nun Eric petas dissendi la artikolon al E-dissendolistoj. Viaj reagoj kaj komentoj estas atendataj. Antaŭdankon !
Amike, Vladimir MININ
Ĝojindas ekscii, ke tiuj, kiuj en Ukrainujo nomiĝas anarĥiistoj kaj apogas la kievan registaron, estas nur parto de tiuj, kiuj nomas sin tiaj, kaj ke ekzistas en Ukrainujo tamen aliaj, kiuj savas la honoron de Maĥno. Jen elfrancigo de la raporto el la retejo
En malloka ekonomio, tia banko ne alfrontas la defion, sed decidas kiel eble plej bone interkonsenti ; kaj tio nun okazas kvankam tio estas vere humiliga por la franca banko, sed la ekonomiaj interesoj regas.
En "nigrajn listojn" de Majdano kaj de la kieva potenco trafis centoj da aktivuloj de la movado "Borotba"
Sergej Kiriĉuk estas gvidanto de la ukrainia socialista movado "Borotba". Dum multaj jaroj li luktis kontraŭ la oligarkia reĝimo de Viktor Janukoviĉ. Sed hodiaŭ Kiriĉuk kaj liaj kamaradoj estas organizantoj de Rezistado al la novaj potencoj. Responde sur ilin falis ultradekstra teroro kaj polica persekutado. Kievaj propagandistoj nomas Kiriĉuk-on unu el gvidantoj de "separatistoj", naciistoj enskribis lian nomon en listojn de "malamikoj de la ukraina nacio". Svobodnaja Pressa komunikiĝis kun Sergej kaj petis rakonti pri la nuna ukrainia demokratio, revolucio, subplanka laboro kaj elmigrado.
La germanlingva Kommunistische Initiative ("Komunista Iniciato", unu el la komunistaj grupoj) ĵus aperigis la jenan tekston, pri kiu nia k-do Jurij Finkel nin atentigis kaj kiun mi tuj elgermanigis (pro la urĝo sen kontrollegado). -vl
Parolado de la prezidanto Vladimir Putin marde antaŭ ambaŭ ĉambroj de la rusa parlamento kaj antaŭ reprezentantoj de la regionoj kaj de la socio, en la moskva Kremlo
Kaj ankoraŭ unu teksto, iom malnova (de la 5-a de marto), kiun mi tradukis el la angla. Ĝi koncernas tiujn "anarkiistojn", kiuj "ŝultro al ŝultro" batalis kun nazioj, kaj nun kalumnias pri "Borotba" kaj aliaj veraj maldekstruloj. Jurij Finkel
Novaĵletero de la Veromovado de Berkshire, Britio : junio 2012 (2012-07-04)
Jen mi kunsendas tradukon de poemo far honora membro de Tomska Esperanto-Klubo Konstantin Fomin el lia malpermesita poemaro.
Vladimir MININ
La greka komponisto Mikis Theodorakis kaj Manolis Glezos, la heroo de la rezistado, kiu deŝiris en 1941 la hitleran flagon kiu flirtis sur la Akropolo dum la nazia okupado, denuncas la minacantan financan faŝismon kaj alvokas la popolojn de Eŭropo unuiĝi por ĉesigi la dominadon de la merkatoj. Jen eltiraĵo de ilia deklaro.
Ke la postulo pri liberigo de la Kvin persekutu Obama-n kiel cigana malbenaĵo
Parolado de Ricardo Alarcón en la renkontiĝo de kubanoj loĝantaj eksterlande, kiu estis solene fermita ĉi-vendrede la 29-an de januaro de 2010, en la Kongrespalaco, en Havano
Speciala eldono : Enskribiĝoj por MSF 2011
Monda Socia Forumo (MSF)
Bulteno novembro 2010
Bulteno de la Monda Socia Forumo, julio 2010
Bulteno de la Monda Socia Forumo
La 28-an de majo 2010
La kuba blogistino Yoani Sánchez enkarnigas nun la politikan disidentecon kontraŭ la reĝimo de Castro. Ŝia interretejo en 18 lingvoj havas efikon sen komuna mezuro kun ĝia frekventado, kaj ŝi ricevis multajn literaturajn aŭ politikajn premiojn en diversaj okcidentaj landoj. Tamen, la kroniko kiun ŝi skribas estas plena de kontraŭdiroj kaj ŝia biografio estas konfuza, notas Salim Lamrani. Ĉefe, ŝia interetejo disponas pri gravaj teĥnikaj rimedoj kaj pri administraj sendevigoj en Usono, kiuj montras ke malantaŭe troviĝas potenca usona logistiko, kio estas mensoge prezentata kiel individua kaj sponta iniciato.
Rezolucio instigas Bruselon unuafoje al aktiva subteno de opoziciuloj en la karibia ŝtato
La historio de germana diplomato en zorgo pri la homrajtoj de la „disidentoj” en Kubo
Recenzo de Cafiero : Kompendio de la Kapitalo de Karlo Markso
Resumo de la "Ĝisdatigo de la lastaj sciencaj rezultoj pri klimato" (60 paĝoj) kaj komento de M. Westermayer
Interparolado pri Miĥaelo Gorbaĉovo pri la germana problemo, la triŝtupa plano de germana unuiĝo kaj la NATO-etendiĝo al oriento. Intervjuanto : Arnold Schölzel.
Jen intervjuo kiun ne nur legas ĉiu kun granda emocio, kiu siatempe ĉe iu aŭ alia flanko engaĝiĝis, sed teksto kiu povas ankaŭ helpi kompreni diversajn aferojn de tiuj momentoj - kaj eble eĉ helpi por la estonteco ... (Vilhelmo Lutermano)
Jen eta listo de teroristoj kiujn Usono gastigas en sia teritorio
La terura tertremo en Haitio kaŭzis i.a. 150.000 mortviktimojn. La mondo staras antaŭ la devo helpi la vunditojn en la mizero. Kiel fari ?
Alvoko de Evo Morales al la Internacia Konferenco pri Klimatŝanĝo en Bolivio, de la 20-a ĝis 22-a de aprilo 2010
Parolado de Hugo Chávez Frías, prezidanto de Venezuelo, en la Pintkunveno de la Unuiĝintaj Nacioj pri la Klimato, en Kopenhago, Danlando, la 16-an de decembro 2009
Jen kiel la fama firmao Philips fleksiĝas antaŭ la premo de la usona blokado kontraŭ Kubo ...
Komuna gazetara deklaro de Sabine Lösing kaj Jürgen Klute (deputitoj de la Eŭropa Parlamento por la germana partio Die Linke) pri la ekstra pintkunveno de la Eŭropa Unio kaj la ekvalido de la Lisbona Traktato
Dokumentoj konfirmas : la CIA sciis ke oni mortigos la jesuiton Ellacuría
Ĉi-poste vi povos legi alvokon favore al laikeca movado, kiun mi kunskribis kun Gary kaj Lucien.
Djémil KESSOUS
La usona militbazo en la centro de la puĉo en Honduro. La projekto ĉesigi la usonan militistan ĉeeston en Honduro povas esti unu el la kialoj por la ŝtatrenverso ...
La 2-an de julio 2009
de Angel Guerra Cabrera
Ĵurnalisto ĉe la meksika gazeto „La Jornada” (La Taglaboro)
Jen vidpunkto el Meksikio pri la "fenomeno Obama".
Jen kiel Fidel Castro prezentas kaj komentas la paroladon de Obana.
Afrika Centro Esperantista - KomACE 36 - 12/06/2009
Jen teksto kiu esprimas la reagojn de kubaj revoluciuloj al la "fenomeno Obama". Vd ankaŭ la analizon de Serge Halimi (direktoro de la "DIPLO"), en http://eo.mondediplo.com.
... asertas Peter Kornbluh, la ĉefa analizisto de la Arĥivoj pri Nacia Sekureco de la Universitato George Washington
Kvankam tiu ĉi teksto ne donas kontentigan bildon pri la okazintaĵoj - kaj verŝajne ankaŭ ne celas tion - mi tradukis ĝin, ĉar ĝi donas ja kompletigan kaj iel korektan (ne nepre ĝustan) aldonaĵon al la ĉie en Okcidento gurdataj akuzoj de masakro. - (la tradukonto).
Malfermita letero, subskribita de PrNIC
La parolado de la tribestro Seatlo al la prezidanto de Usono en la jaro 1855.
Miaj vortoj estas kiel steloj...
Bulteno de la Monda Socia Forumo
La 12-an de decembro 2008
La enskribo de agadoj estas finita : estas nun la tempo por konstrui kunligojn !
Prokrastita ĝis la 21-a de novembro la registrado de agadoj por la Monda Socia Forumo 2009
Bulteno de la Monda Socia Forumo, la 11-an de novembro 2008
Bulteno de la Monda Socia Forumo (MSF) 2008-11-02
KomACE 35 20/09/2008
KOMUNIKOJ DE AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA KomACE
Redaktas : Cophie PARPHES
Garantideklaroj akrigas la konkurencon : Nur transpreno de la tuta banksektoro per unu frapo en la publikan potencon ĉesigas la mortigan konkurencon.
2-a de septembro templimo por enskribi eventojn en la SFA (Socia Forumo Ameriko)
Frank Calzón enpoŝigis dum jaroj la milionojn disdonitajn de la USAID por subfosi Kubon, asertas Aleida Gódinez Soler, la agento Vilma de la kuba Ŝtatsekureco
Ĉi-foje Kent devas klarigi siajn ligojn kun la fraŭdisto Calzón
Difinitaj 10 agoceloj de la partoprenontoj de la MSF 2009 en Belemo
Prokrasto de la limdato por la Konsultado pri la celoj de la MSF 2009
Proponita Konvertiĝo al Kristanismo : El la Autobiografio de Salomon Maimon. Tradukita de Ralph Dumain
Gazetara komunikaĵo 2008/019, Bruselo, 2008-06-24
Okaze de la „Forŝovo-direktivo”
Instituto Zamenhof jam preta por alfronti la jarfinajn ekzamenojn ŝtatajn kaj ankaŭ Esperantajn
Prelego farita dum la Unua Kongreso de Esperantistaj Ĵurnalistoj okazinta en Vilno, Litovio, de la 26-a ĝis 31-a de majo 2008
Prelego farita dum la Unua Kongreso de Esperantistaj Ĵurnalistoj, en Vilno, Litovio, de la 26-a ĝis 31-a de majo 2008
Unu el la plej bonaj analizistoj de la usona imperiismo vidigas la sekretojn de la „Tibet-mito”, de la Dalaj-lamao kaj de iuj aspektoj de la budhismo... Kiel oni vivis dum la monaĥoj regis Tibeton ? Kia estis vere la politiko de Ĉinio en tiu regiono ? Kaj tiu de la CIA ?
Numero 57 (januaro - marto 2007)
Analizo kaj averto jam en 1992...
La kompleta teksto de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj troviĝas, en Esperanta traduko kaj en formato pdf, jene : http://vlutermano.free.fr/Ĉarto de...
Alvoko al ekonomikistoj de ĉiuj landoj aliĝi al tiu peticio.
Pli ol iam ajn, justa proceso en Miamo ne eblas
Steve Marshall, brito loĝanta en Hispanio, faris la krimon vendi vojaĝojn al Kubo uzante domajnnomojn registritajn ĉe usona firmao, informas la New York Times.
Fukujamo ne pravas ; Frej Betto jes.
La eksa agento Philip Agee asertis tion en sia lasta parolado
Jen la unua parto (I-V) de la Ĉarto ; la ceteraj partoj tradukiĝos poste...
Jen teksto, kiu esprimas situacion kaj pensojn, kiuj forte elvokas la nunan situacion de kelkaj jaroj, kaj pli kaj pli ĉiu jaro nun, en la landoj de Eŭropo, kaj ankaŭ en Usono. Ĉu ne ?
63 % de la francoj,
78 % de la germanoj,
75 % de la britoj,
72 % de la italoj,
65 % de la hispanoj
deziras la okazigon de referendumo
por ratifi la Lisbonan Traktaton.
Laŭ studaĵo publikigita en la „Financial Times”
Jen teksto, kiu esprimas situacion kaj pensojn, kiuj forte elvokas la nunan situacion de kelkaj jaroj, kaj pli kaj pli ĉiu jaro nun, en la landoj de Eŭropo, kaj ankaŭ en Usono. Ĉu ne ?
... kaj kiel tiu fabelo kiun Marie-Paule memorigis sur la respondilo de la franca radioprogramo Là-bas si j’y suis (en decembro 2007) :
KOMUNIKOJ DE AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA
MSF-Bulteno 2008-01-24
Sabato, la 26-a de januaro : plia etapo en la procezo de la MSF
MSF-bulteno 9-an de januaro - Retronombrado por la Agotago
Parolado de Felipe Pérez Roque, ministro pri eksteraj rilatoj de Kubo, en sia funkcio de Prezidanto de la Movado de Nealiancitaj Landoj, ĉe la ĝenerala debato de la 62-a periodo de sesioj en la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj, Novjorko, la 26-an de septembro 2007.
Ĉi tiu gazetara komuniko de UEA aperis en multaj retlistoj. Mi sendas ĝin ĉi tien, ĉar ĝi
tuŝas la temon sennaciismon, eĉ se nur preterpase, kaj
eble estas antaŭsigno de nova, pli taŭga agaddirekto en UEA.
En la tekston mi enŝovis kelkajn proprajn komentojn. - Kun amikaj salutoj de Gary
Liberpensa informilo de Arika Centro Esperantista
Kial McConnell publikigis la raporton pri Irano ?
La rivelanto Vaksholmo
De kelkaj jaroj oni aŭdas aŭ legas pri tiu viro, judo naskiĝinta en soveta Rusio, li elmigris en Israelon, partoprenis en ties armeon, sed poste ekkonscienciĝis, kaj iĝis firma defendanto de la Palestinanoj. Li ankaŭ fariĝis kristano, kaj deklaras sin ne plu « judo » sed « juddevena palestinano ». Li apogas ne du-ŝtatan solvon, sed (same kiel antaŭ li Martin Buber aŭ Jehudi Menŭin) unikan ŝtaton kun plena egaleco inter judoj kaj nejudoj). Pri la agresoj kiujn celas lin kaj la esenco de lia penso ni lasu al li la parolon : Jen « Averto », kiun li metis komence de sia libro « Nia-Damo de la Doloroj »
Useni Kalumbi alvokas la atenton pri la situacio en Kongolando.
Nun en Esperanto ! La bazaj klarigoj pri salajro, prezo kaj profito kaj ilia interrilato - aferoj kiuj ech nuntempe en la diskutoj plej ofte ne klaras, kies kompreno estas tamen bazo por kompreni nian mondon, ech la novliberalisman...
Posada Carriles : konfesa teroristo kaj kompliceco de la registaro
Krom sian anekdotecon, la disputo okazinta dum la 17-a Iber-amerika Pintkunveno rivelas la verŝajnan implikiĝon de la reĝo de Hispanio, Juan Carlos De Borbón, en la provo de ŝtatrenverso organizita de Usono kontraŭ la regule elektita prezidanto de Venezuelo en la jaro 2002. Ĉiukaze ĝi montras anakronisman arogantecon de la okcidentaj potencoj.
La 8-an de novembro 2007, Hans BAKKER, la patro de Esperanto en Afriko, iĝis 70-jara.
Alvoko al la ago- kaj mobilizo-tago la 26-a de januaro 2008
Denis KESSLER revenis. La eksa n-ro 2 kaj ĉefideologo de la MEDEF [organizo de la franca mastraro] flanke de Ernest-Antoine Seillières de 1994 ĝis 1998, apostolo de la tiama projekto "socia reformo", aperigas ĉefartikolon en la gazeto Challenge de la 4-a de oktobro 2007. Li klarigas plej cinike la ĝeneralan koheron de la projekto SARKOZY [franca prezidanto ekde 2007] : likvidi la socian modelon konstruitan post la dua mondmilito surbaze de fortrilatoj devenaj el la Rezistado kaj la Liberigo. Temas ja pri kontraŭrevolucio. Bone por scii por pli bone kontraŭbatali ! - CD
Karen Hughes agnoskas ke Nicolas Sarkozy estas formita de la usona ŝtatdepartemento
Lanĉiĝis nova internacia peticio. Ĝi postulas la liberigon de la 5 kubaj antiteroristoj en Usono maljuste kondamnitaj al malliberejo.
Kvar jardekoj post diri tiun ĉi frazon al la persono, kiu premos la ĉanon : “Sereniĝu kaj celu ĝuste ! Vi mortigos viron !” Mario Terán, suboficiro, kiu murdis Komandanton Ernesto Che Guevara, la 9-an de Oktobro 1967, ĵus reakiris la vidon okaze de operacio, kiun kubaj kuracistoj, kiuj partoprenas la Operación Milagro en Bolivio, faris al li. Kvar jardekojn, ekde kiam ili intencis per la krimo detrui revon kaj ideon, Che gajnas alian batalon. Kaj li daŭras en kampanjoj.
KomACE 28 - 05/10/07
KOMUNIKOJ DE AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA KomACE
Tobias Pflüger, germana delegito de la Eŭropa Parlamento :
Kial mi voĉdonas, en la Eŭropa Parlamento, kontraŭ la Eŭropunia "reformtraktato" kaj la mandato de la registara konferenco :
Pri : Heidi Goes, AFERO DE ESPERO, Konciza historio de la Esperanto-movado en Afriko ; 86 paĝoj ; Presita ĉe Skonpres, Bydgoszcz, Pollando. Prezo : 9 eŭroj ĉe UEA.
KOMUNIKOJ DE AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA KomACE
Artikoloj de Le Monde diplomatique en Esperanto (vd sube) pritraktas la nunajn tendencojn en Ukrainio kaj aliaj ekssovetiaj landoj reverki la historion, honori faŝistojn kaj ties helpantojn dum la 2-a mondmilito kaj eĉ nei la amasmortigon de judoj. En la artikoloj estas menciita poemo de Jevgeni Jevtuŝenko, Babi Jar. Mi prezentas ĝin nialingve, kune kun poemo de Paul Celan.
Vilhelmo Lutermano
Transskribo de la intervjuo donita de Gerardo Hernández Nordelo al la radio BBC.
HORIZONTO DE AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA HACE
Liberpensa informilo de AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA
Redaktas : Cophie PARPHES
Adreso : afrikacentro@hotmail.com
MSF-bulteno junio 2007
HISTORIA EKSKURSO PRI LA ŜULDO
Centraj punktoj de la nova Fundament-Akordo
Deklaro de Francis WURTZ, prezidanto de la grupo GUE/NGL de la Eŭropa Parlamento
KOMUNIKOJ DE AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA KomACE
KOMUNIKOJ DE AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA
KomACE n-ro 25
Redaktas :Cophie PARPHES
KomACE 24 10/03/2007
Redaktas : Cophie PARPHES
Liberpensa informilo de AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA
Redaktas : Cophie PARPHES
Dialogo inter Gary Mickle kaj Nikolao Gudskov pri "Lingvonaciismo kontraŭ enmigrantoj" kaj la rolo de la angla lingvo
Komento n-ro 204, la 1-an de marto 2007
Komento n-ro 203, la 15-an de februaro 2007 "Ĉu Bush fuĝas antaŭen al Irano ?"
Michael Steven Smith estas advokato kaj aŭtoro en Novjorko. Li atestis pri demandoj kun rilato al homrajtoj antaŭ komitatoj de la Kongreso de Usono kaj de Unuiĝintaj Nacioj. Li estas kunaŭtoro, kun Michael Ratner, de Che Guevara and the FBI, kuneldonanto de The Emerging Police State, de William Kunstler, eldoninto de Defending Cuba and the Cuban Fife kaj aŭtoro de monografio titolita Notebook of a Sixties Lawyer.
La germana ĉefministro s-ino Merkel varbas en Ĉeĥio por la EU-konstitucio. Samtempe renkontiĝas en Madrido EU-ministroj pri eksteraj aferoj kiel "Amikoj de la EU-konstitucio". Ĉu ili estas konkurentoj aŭ subtenantoj de la prezidantino de la EU-Konsilio [s-ino Merkel] ?
Wayne Smith estas unu el la plej altspertaj usonaj esplorintoj pri la Kuba historio. En 1957 li eklaboris pri kuba historio en la ministrejo pri eksteraj aferoj ("ŝtatdepartemento") ĝis kiam oni transigis lin al Havano en la jaro 1958, por labori kiel Tria Sekretario en la tiama usona ambasadejo. Tie li laboris ĝis kiam rompiĝis la rilatoj en 1961. Li laboris kiel Direktoro por Temoj rilataj al Kubo ekde la jaro 1977 ĝis 1979, poste li laboris kiel ĉefo de la Sekcio de Interesoj ek de 1979 ĝis 1982, kiam li forlasis la eksteran servon pro fortaj malkonsentoj kun la politiko de Reagan al Kubo kaj Centra Ameriko. Nuntempe li estas docento ĉe la universitato Johns Hopkins en Baltimoro kaj Asocia Supera Membro de la Centro de Internaciaj Studoj en Vaŝingtono D.C.
Leonard Weinglass estas fama usona advokato kiu defendis Anthony Russo, unu el la akuzitoj kiu aperis en la dokumentoj de la Pentagono, li defendis Angela Davis, Jane Fonda, Mumia Abu-Jamal kaj Amy Carter, filino de la prezidinto James Carter, kiu en 1987 estis akuzita pro atako al la Universitato de Masaĉuseco protestante kontraŭ rekrutado de la CIA en la universitata areo. Nuntempe, li estas defendadvokato de Antonio Guerrero, unu el la Kuba Kvinopo.
Interparolado kun John Monks, ĝenerala sekretario de la Eŭropa Konfederacio de Sindikatoj (EKS), kiu reprezentas 60 milionojn da laboristoj en 36 landoj. Eksa ĉefo de la TUC, la precipa brita sindikato, li denuncas la misojn de la nova "kazino-ekonomio".
Prelego laŭ invito de la Amis du Monde diplomatique [Amikoj de Le Monde diplomatique] de la franca departemento Orientaj Pireneoj, Perpinjano, Palaco de la Reĝoj de Majorko, 16-an de novembro 2006
UNUA INTERNACIA KONGRESO DE KOMUNIKADO AL LA SOCIALISMO
ĈAPITRO 24
LATINAMERIKO
Subkomandanto Marcos • La bataloj de la indiĝenoj • Evo Morales • Hugo Chávez kaj Venezuelo • La puĉo kontraŭ Chávez • Progresemaj militistoj • Kirchner kaj La Argentina simbolo • Lula kaj Brazilo
(Parolado de Fidel Kastro pri la monda krizo, kiam li ekokupis la postenon de Prezidanto de la Ŝtata Konsilantaro en la konstitua sesio de la Nacia Asembleo, Havano, Kubo, la sesan de marto 2003.)
En Okcidentaj landoj multas spekuladoj pri kion vere celas la revolucia potenco en Kubo, sen tamen multe okupiĝi pri ties propraj principoj. Jen aŭtenta diro de Fidel Castro pri la revolucio.
Post kiam li renkontiĝis kun multaj politikaj kaj militistaj libanaj gvidantoj, Thierry Meyssan montras la instruojn de la lasta milito. Laŭ li, la amasaj bombadoj al urbaj zonoj far Israelo kaj ties malvenko fronte al populara gerilo estas nevidita evento depost la bombadoj de Hanojo kaj la venko de la vjetnama popolo kontraŭ la usonaj trupoj.
La Israela ŝtato estas la produkto de politika movado, la cionismo, kiu celis doni solvon al la "juda problemo", t.e. al la naskiĝo de la moderna antisemitismo en Europo je la fino de la 19a jarcento. La "palestina problemo" estas la rekta rezulto de la unuflanka elekto solvi la judan problemon per la kreado de juda ŝtato en Palestino, ne zorgante la ekziston kaj la rajton de la praloĝantaro.
Respondoj de Denis Bauchard, specialisto pri Mez-Oriento ĉe la Franca Instituto pri Internaciaj Rilatoj (IFRI), en babilejo de Le Monde, ĵaŭdon, la 10-an de aŭgusto 2006, je la 10-a horo :
Dudek-kvar jarojn post la masakro de Sabra kaj Ŝatila kaj la alvoko de Pierre Vidal-Naquet, ni kondamnas la mortigajn atakojn de Cahal [la israela armeo] kaj postulas tujan batalhalton en Libano.
De Raymond AUBRAC, Rony BRAUMAN, Rachel CHOUKROUN, Stéphane HESSEL, Marcel-Francis KAHN
Rabenoj kontraŭ cionismo esprimas sin kontraŭ la agresema cionista ŝtato Israelo.
Komento pri nova opinisondaĵo
La nov-konservativuloj kaj la politiko de la "konstrua ĥaoso"
La renoma kaj ĝis nun referenca franca taggazeto Le Monde sur la linio de Vaŝingtono kaj Israelo...
Bulteno de la Monda Socia Forumo 2007, la 13-an de julio 2007
Fina deklaro de la kontraŭpinto de la sociaj movadoj de Latinameriko, Karibio kaj Eŭropa Unio en Vieno (2006-06-14)
Vd la enkondukon en la artikolaron kies parto estas tiu ĉi teksto : Salim Lamrani : Enkonduko... http://mas-eo.org/article104.html
Enkonduko en la libron "Vaŝingtono kontraŭ Kubo - Duonjarcento da terorismo ; La afero de la Kvin.
Fine ankaŭ alia novajho el Israelo !
MSF-bulteno
La 27-an de junio 2006
Rakonto
(en formato rtf, 538 KB :) http://vlutermano.free.fr/ramuz-ali...
(en formato pdf, 332 KB :) http://vlutermano.free.fr/ramuz-ali...
MSF-Bulteno La 4-an de majo 2006
Prezentiĝas la ĵus fondita Monda Reto de Juristoj por Pli Bona Mondo, kun alvoko, kaj kun deklaro pri la skandalo de la en Usono malliberigitaj kontraŭterorismaj 5 kubanoj.
MSF-Bulteno
La 19-an de aprilo 2006
Monda Socia Forumo
MSF-Bulteno 2006-03-31
Analizo de la voĉdono de la Eŭropa Parlamento (2006-02-16) - UNUA LEGADO
La nuna stato post voĉdono de la Eŭropa Parlamento.
La vigla reago de la barata aktivulino Arundhati Roy al vizito de Georgo Bush. Publikigita en taggazeto The Hindu la 28-an de februaro 2006
Bulteno de la Monda Socia Forumo (MSF)
de la 17-a de marto 2006
Raoul Marc Jennar donas ĉi tie resumon de la aktuala stato de la intertraktado pri la Ĝenerala Akordo pri Komerco de la Servoj. -vl
Pli ol esti simpla ĉeno de informado kaj konsumado, Interreto fariĝis la lulilo de novaj komunaj havaĵoj. Ĉu la sukceso de la liberaj programoj anoncas epokon de ĝenerala kundividado ?
Intervjuo kun Francis Wurtz pri Bolkestejno (L’Humanité Hebdo 2006-02-18-19)
« La absoluta regulo restas la konkurencigo »
La eŭropa deputito Francis Wurtz (UEM/NVM [1]) komentas la voĉdonaton de ĵaŭdo, 16-a de februaro, en la Eŭropa Parlamento pri la Bolkestejn-direktivo. Laŭ li, la nova formo de la teksto nur okultrompe forigas la « principon de la devenlando », kaj la fina celo restas rifuzi ĝin.
Strasburgo, speciala sendito.
Claude PIRON reagas al la artikolo de Bernard Cassen : « Poliglota mondo por eskapi la diktaturon de la angla », en : Le Monde diplomatique en Esperanto, http://eo.mondediplo.com/article966.html
La granda usona historiisto Howard Zinn ĵetas lumon sur la historio de la usona politiko rilate Kubon - interesa teksto por kompreni la nunan politikon de la registaro Bush kontraŭ Kubo.
MSF 2006 Karaĉio : individua enskribo ĝis la 28-a de februaro
ENHAVO
1. Plurcentra MSF 2006 okazos de la 24-a ĝis 29-a de marto 2006
2. Nombroj de la Plurcentra MSF 2006 Ameriko (Karakaso)
3. Memoraĵoj de la Plurcentra MSF 2006 Bamako (Malio)
4. Bilancoj kaj taksadoj
(La jena teksto estas resumo de libro eldonita en la franca lingvo, de Eldonejo “Mille et une Nuits” kaj kompletigita de freŝdata oficiala raporto kies raportisto estis Arnaud Montebourg)
Laŭ peto de korespondanto, kiu, manke de tempo por legi la verkon « Le défi des Langues - Du gâchis au bon sens », demandis, ĉu li povus doni al li « aperitive » eltiraĵojn el la libro, la aŭtoro Claude Piron donis jenan « aperitivon » ne nur al tiu korespondanto, sed al ĉiuj, kiuj interesiĝas pri la lingvaj demandoj kaj kiuj sentas sin koncernataj de tiuj problemoj. SAT-Amikaro tre volonte akceptis doni sian spacon al tiu « promeno » en la franca, kaj MAS des pli ĝojas malfermi la sian al ĝia Esperanta versio !
Resumo de la « Karakasa Dokumento » de la sociaj movadoj.
Parolado de Santiago Alba Rico, en Sevilo novembre 2005
Tiu ĉi Karakasa MSF (de la 24-a ĝis la 29-a de januaro 2006) elstaras plurrilate : unue, ĉar okazis entute ses Esperantaj agadoj rekte en la MSF mem. Due, ĉar la atendoj, pro mankanta planado kaj pluraj aliaj kaŭzoj, interalie la nealveno de reprezentantoj de iuj agadoj, fariĝis minimumaj. Kaj trie, ĉar la rezultoj superas ĉion ĝisnunan.
Du verkoj de Charles Durand, profesoro ĉe la Teĥnologia Universitato de Belfort-Motbéliard, pritraktas demandojn gravajn por la estonto de ĉiuj popoloj, ĉar la grandaj solvendaj problemoj estas dense ligitaj kun ili : la internacia lingva komunikado. La temaro estas des pli urĝa, ĉar ĝi estas ĝenerale prisilentata aŭ nur marĝene traktata de la amaskomunikiloj, dum la situacio evoluas...
Eble estas momento rememorigi nuntempe la parolojn, kiujn Evo Morales - nun Prezidanto de sia lando ! - eldiris antaŭ la Unuiĝintaj Nacioj en 1998 kiam li provis konvinki ilin pri la fieco kaj maltaŭgeco de la tiama neniiga kampanjo kontraŭ la folio de koka-o, komprenigi al la mondo kiom ĝi estas grava por la indianoj, kaj ke ne ili estas la problemo, do ne volas esti la viktimoj.
Ĉarto de la principoj de la Monda Socia Forumo
La komitato de la brazilaj instancoj kiu konceptis kaj organizis la unuan Mondan Socian Forumon, kiu okazis en Portalegro de la 25-a ĝis la 30-a de januaro 2001, post pritaksi la rezultojn de tiu forumo kaj la atendojn kiujn ĝi vekis, juĝis necesa kaj legitima starigi Ĉarton de la Principoj celantan orienti la daŭrigon de tiu ĉi iniciato. La prinicpoj entenataj en la ĉarto, kiu devos esti respektata de ĉiuj kiuj deziras partopreni en tiu procezo kaj organizi novajn okazojn de la Monda Socia Forumo, solidigas la decidojn kiuj estis sukcese aplikataj ĉe la realigo de la Portalegra Forumo kaj ampleksigas ties atingopovon, fiksante orientiĝojn kiuj devenas de la logiko de tiuj decidoj.
Okaze de la grandioza venko de Evo Morales en la boliviaj prezidant-elektoj de decembro 2005, kaj de lia movado Movimiento Al Socialismo (MAS) (vd Maurice Lemoine, "Tondrobato en Bolivio"), do de nia samsiglano, ni aperigu - almenau parte - lian paroladon kiun li faris en la kadro de Le Monde diplomatique en Parizo. - vl
Bulteno 2005-12-22 de la Monda Socia Forumo
La 22-an decembro 2005
Enhavo
1. Plurcentra MSF 2006 Karacaso (Venezuelo)
2. Plurcentra MSF 2006 Bamako (Malio)
3. Plurcentra 2006 Karaĉo (Pakistano)
4. Malfemo de la enskriboj por la Duflanka Tendaro Brazil – Urugŭajo
5. Noto : la MSF 2006 ne havas oficialan vojaĝagentejon !
6. Malfermo de la enskriboj por la 4-a Eŭropa Socia Forumo
8. Enketo pri la partoprenantoj de la MSF 2005
10. La oficejo de la MSF ferios de la 23/12/2005 ĝis la 01/01/2006
Depost la unua Monda Socia Forumo okazinta en Portalegro en januaro 2001, la fenomeno de la sociaj forumoj entendiĝis al ĉiuj kontinentoj kaj ĝis landa kaj loka niveloj. Ĝi aperigis planedvastan publikan spacon de civitaneco kaj de luktoj. Ĝi ebligis ellabori proponojn por politikoj alternativaj al la tiraneco de la novliberala tutmondigo impulsata de la financmerkatoj kaj la transnaciaj entreprenegoj, kaj kies armita brako estas la imperia potenco de Usono. Per sia diverseco kaj per la solidareco inter la agantoj kaj la sociaj movadoj kiuj konsistigas ĝin, la alimondisma movado estas nun forto kun kiu kalkulendas je monda nivelo. En la svarmo da proponoj de la Forumoj, troviĝas granda nombro da tiuj kiuj ŝajnas kunigi larĝegan akordon sine de la sociaj movadoj. Inter tiuj, la subskribintoj de la Manifesto de Portalegro, kiuj esprimiĝas kun strikte persona valideco kaj neniel pretendas paroli nome de la Forumo, identigis dek-du, kiuj kune prezentas samtempe sencon kaj projekton por konstrui alian eblan mondon. Se ili estus aplikataj, ili fine ebligus al la civitanoj komenci alproprigi al si sian estonton.
Tiu minimuma soklo estas submetata al aprobo de la sociaj agantoj kaj movadoj de ĉiuj landoj. Estas ili kiuj devas, sur ĉiuj niveloj - monda, kontinenta, nacia kaj loka -, fari la necesajn batalojn por ke ili fariĝu realo. Ni fakte havas nenian iluzion pri la reala volo de la registaroj kaj internaciaj institucioj por realigi spontane tiujn proponojn, eĉ se ili, pro pura oportunismo, depruntas iliajn vortojn.
Kvankam, por subskribi tiun alvokon, estas rekte koncernataj nur japanoj, ŝajnas al mi eble ke ankaŭ nejapanoj subskribu ĝin, sed tiukaze la deco postulus ke ili aktivu por enigi simile paceman artikolon en la sialandan konstitucion kaj ke ili klare diru tion en la laŭvole plenigebla rubriko 4 (de la suba alvoko) “Via mesaĝo al la publiko”. – V. Lutermano
En Malio - unu el la tri landoj de la Monda Socia Forumo 2006 -, la formoj de popola organizado kaj rezistado ankras en la historio. Sed ili estas elmetitaj al la risko ke alproprigas ilin registaroj neregistaraj organizoj kaj instituciaj mon-alpruntistoj kun malmulte da legitimeco.
Post la venko de la NE en la franca referendumo pri la projekto de eŭropa konstitucio, la 29-an de majo 2005, la multaj lokaj kaj departementaj kolektivoj kiuj kampanjis por la NE al tiu novliberala konstitucio, sendis siajn delegitojn al la
Nacia renkontiĝo de la unuecaj kolektivoj por la NE
kiu diskutis kaj decidis, la 25-an de junio, jenan deklaron, kiu montras la vojon al procezo de debato kaj de ellaborado de « postuloj por alia Eŭropo » kaj por politikoj de progresema sociala transformado en Francio kaj en Eŭropo.
Ekde septembro, de Perpinjano ĝis Bayonne, de Tuluzo ĝis Valenciennes, de Bresto ĝis Grenoblo, de Bordozo ĝis Besançon, mi faris pli ol 125 prelegojn kun diskuto. Mi ne parolis pri la Konstitucio, mi montris ĝin. Tiuj kiuj venis almenaŭ povis legi la artikolojn kiujn mi prezentis al ili.
Mi ne parolas nome de partio, nek eĉ de asocio. Mi esprimas min kiel simpla civitano kun la voĉo de siaj similuloj, de tiuj kiujn mi renkontis en niaj vilaĝoj kaj niaj antaŭurboj, niaj domaroj kaj kvartaloj kiuj, sponte, leviĝis ĉie por reĵeti la katenojn kiujn oni volas trudi al ili.