Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Alvoko de Bamako
13a junio 2006

ALVOKO DE BAMAKO

1. ENKONDUKO

La sperto de pli ol kvin jaroj da mondaj konverĝoj de rezistadoj al novliberalismo ebligis krei novan kolektivan konscion. La Mondaj Sociaj Forumoj, temaj, kontinentaj kaj naciaj kaj la Asembleo de la Mondaj Movadoj estis ties precipaj kreintoj. Kunveninte en Bamako, la 18-an de januaro 2006, antaŭ la malfermo de la Plurcentra Monda Socia Forumo, la partoprenantoj en tiu tago dediĉita al la 50-a datreveno de Bandungo esprimis sian zorgon difini pliajn celojn de disvolvado, krei ekvilibron de la socioj forigante la ekspluatadon de klaso, de sekso, de raso kaj de kasto, kaj skizi la vojon al nova fortrilato inter Sudo kaj Nordo.

La Alvoko de Bamako volas kontribui al aperigo de nova historia popola subjekto kaj solidigi la atingojn de tiuj renkontiĝoj : la principon de rajto je vivo por ĉiuj ; la grandajn orientiĝojn de kunvivado en paco, justo kaj diverseco ; la manierojn realigi tiujn celojn sur loka kaj sur homara skalo.

Por ke naskiĝu historia subjekto - popola, plureca kaj multpolusa - necesas difini kaj antaŭenigi alternativojn kapablajn mobilizi sociajn kaj politikajn fortojn. La radikala transformado de la kapitalisma sistemo estas la celo. Ĝia detruado de la planedo kaj de milionoj da homaj estaĵoj, la individuisma kulturo de konsumado kiu akompanas kaj nutras ĝin kaj ĝia trudado fare de imperiismaj fortoj, ne estas plu akcepteblaj, ĉar temas pri la vivo mem de la homaro. Tiaj alternativoj devas apogi sin sur la longa tradicio de la popolaj rezistadoj kaj konsideri ankaŭ la etajn paŝojn neprajn por la ĉiutaga vivo de la viktimoj.

La Alvoko de Bamako, formulita ĉirkaŭ grandaj temoj diskutitaj en komisionoj, certigas la volon :

a) konstrui internaciismon de la popoloj de Sudo kaj Nordo fronte al la detruoj kaŭzataj de la diktaturo de la financmerkatoj kaj de la nekontrolata tutmondigita dismetiĝo de la transnaciaj konzernoj ;

b) konstrui la solidarecon de la popoloj de Azio, Afriko, Eŭropo kaj Ameriko fronte al la defioj de la disvolvado en la 21-a jarcento ;

c) konstrui politikan, ekonomian kaj kulturan interkonsenton alternativan al la novliberala kaj militema tutmondigo kaj al la hegemonio de Usono kaj de ĝiaj aliancanoj.

2. LA PRINCIPOJ

2.1 - Konstrui mondon bazitan sur la solidareco de la homaj estaĵoj kaj de la popoloj. Nia epoko estas dominata de trudado de konkurenco inter laboristoj, nacioj kaj popoloj. Tamen la solidarec-principo plenumis en la historio multe pli konstruivajn funkciojn por efika organizado de materiaj kaj intelektaj produktadoj. Ni volas doni al tiu principo la lokon kiun ĝi meritas kaj relativigi tiun de la konkurenco.

2.2 - Konstrui mondon bazitan sur la plena kaj kompleta certigo de la civitanoj kaj sur la egaleco de la seksoj.

La civitano devas fariĝi lastinstanca respondeculo de la mastrumado de ĉiuj aspektoj de la socia, politika, ekonomia, kultura vivo. Tio estas la kondiĉo por aŭtenta demokratiigo. Manke de tiu, la homa estaĵo estas reduktita al surmetitaj statusoj de partanto de laborforto, de senpova spektanto fronte al decidoj de la potencoj, de konsumanto instigata al plej fiaj malŝparoj. La certigo, jure kaj fakte, de absoluta egaleco de la seksoj estas integra parto de aŭtenta demokratio. Unu el ties kondiĉoj estas la elradikigo de ĉiuj formoj, konfesatajn aŭ kaŝajn, de patrirarĥeco.

2.3 - Konstrui universalan civilizacion kiu disponigas al la ĉiukampa diverseco sian plenan potencialon de krea disvolviĝo.

Laŭ la novliberalismo, la certigo de la individuo - ne de la civitano - ebligus la elfloriĝon de la plej bonaj homaj kvalitoj. La neeltenebla izoliĝo kiun la konkurenco trudas al tiu individuo en la kapitalisma sistemo produktas sian iluzian kontraŭvenenon : enfermiĝon en la getoj de pseŭdaj komunumaj identecoj, plej ofte pseŭdoetnaj kaj/aŭ pseŭdoreligiaj. Ni volas konstrui universalan civilizacion kiu rigardas la estonton sen paseisma nostalgio. En tiu konstruado, la civitana politika diverseco, kaj tiu de la kulturaj kaj politikaj diferfencoj de la nacioj kaj popoloj, fariĝas rimedo por doni al la individuoj pli fortajn kapablojn de krea disvolviĝo.

2.4 - Konstrui la sociigon per demokratio

La novliberalaj politikoj volas trudi unu solan tipon de sociigo per la merkato, kies detruaj efikoj por la plej multaj homaj estaĵoj tamen ne plu necesas demonstri. La mondo kiun ni volas konceptas la sociigon kiel ĉefan produkton de senlima demokratiigo. En tiu kadro, kie la merkato havas sian spacon, sed ne la tutan spacon, la ekonomio kaj la financo estas metendaj en la servon de socio-projekto kaj ne esti submetitaj unuflanke al la postuloj de senkontrola disvolviĝo de la dominanta kapitalo kiu favoras la apartajn interesojn de tre eta malplimulto. La radikala demokratio kiun ni volas antaŭenigi redonas ĉiujn rajtojn al la inventa imagado de politika ennovigo. Ĝi bazas la socian vivon sur la senlace produktatan kaj reproduktatan diversecon, kaj ne sur la manipulatan interkonsenton kiu forviŝas la fundamentajn debatojn kaj enfermas la disidentojn en getojn.

2.5 - Konstrui mondon bazitan sur la agnosko de la nevara statuso de la naturo kaj de la planedaj resursoj, de la agrokulturaj teroj.

La novliberala kapitalisma modelo celas submeti ĉiujn aspektojn de la socia vivo, preskaŭ senescepte, al la statuso de varo. Privatigo kaj ekscesa varigo sekvigas senprecedencajn detruajn efikojn : detruon de la biodiverseco, ekologian minacon, malŝparon de renovigaj aŭ nerenovigaj resursoj (ĉefe petrolon kaj akvon), neniigon de kampkulturaj socioj minacataj je amasa forpeliĝo el siaj teroj. Ĉiuj ĉi kampoj estas mastrumendaj kiel komunaj havaĵoj de la homaro. En tiuj kampoj, la decido ne apartenas esence al la merkato, sed al la politikaj potencoj de la nacioj kaj popoloj.

2.6 - Konstrui mondon bazitan sur la agnosko de la nevara statuso de la kulturaj produktoj kaj de la sciencaj scioj, de edukado kaj sano.

La novliberalaj politikoj kondukas al varigo de la kulturaj produktoj kaj al privatigo de la grandaj sociaj servoj, aparte de edukado kaj sano. Tiu opcio sekvigas la amasan produktadon de malaltkvalitaj kvazaŭkulturaj produktoj, submeton de esplorado al ekskluzivaj prioritatoj de rapida rentabilitato, la malbonigon - eĉ ekskludon - de edukado kaj sano por la popolaj klasoj. La renovigo kaj larĝigo de la publikaj servoj estas realigotaj kun la celo fortigi la kontentigon de la bezonoj kaj esencaj rajtoj je edukado, sano kaj nutraĵo.

2.7 - Antaŭenigi politikojn kiuj asociigas strikte la senliman demokratiigon, la socian progreson kaj certigon de aŭtonomeco de la nacioj kaj popoloj.

La novliberalaj politikoj neas la specifajn postulojn de socia progreso - kiuj, laŭ ili, sponte produktiĝas per la ekspansio de la merkatoj - kiel de la aŭtonomeco de la nacioj kaj popoloj, necesa por korekti la malegalecojn. En tiuj kondiĉoj, la demokratio estas senigita de ĉia efektiva enhavo, ekstreme vundebligita kaj malfortigita. Aserti la celon de aŭtenta demokratio necesigas doni al la socia progreso determinan lokon en la mastrumado de ĉiuj aspektoj de la socia, politika, ekonomia kaj kultura vivo. La diverseco de la nacioj kaj popoloj, produktita de la historio, en siaj pozitivaj aspektoj kiel en la malegalecoj kiuj akompanas ĝin, postulas la certigon de ilia aŭtonomeco. Ne ekzistas unika recepto en la politika aŭ ekonomia kampo kiu permesus eviti tiun aŭtonomecon. La celo de konstruota egaleco pasas tra la diverseco de la uzotaj rimedoj.

2.8 - Certigi la solidarecon de la popoloj de la Nordo kaj de la Sudo en la konstruado de internaciismo sur antiimperiisma bazo.

La solidareco de ĉiuj popoloj - de la Nordo kaj de la Sudo - en la konstruado de universala civilizacio ne povas baziĝi sur la helpado nek sur la aserto ke ĉar ni estas ĉiuj loĝantoj de la sama planedo, eblus neglekti la intereskonfliktojn kiuj kontraŭstarigas la diversajn klasojn kaj naciojn kiuj konsistigas la realan mondon. Tiu solidareco pasas tra preterpaso de la leĝoj kaj valoroj de la kapitalismo kaj de la imperiismo kiu estas esence propra de ĝi. La regionaj organizoj de alternativa tutmondigo devas enskribi sin en la perspektivon de fortigo de la aŭtonomecon kaj de la solidareco de la nacioj kaj popoloj sur la kvin kontinentoj. Tiu perspektivo kontrastas kun tiu de la aktuale dominantaj modeloj de regionigo, konceptitaj kiel blokoj konsistigantaj la novliberalan tutmondigon. Kvindek jaroj post Bandungo, la Alvoko de Bamako esprimas ankaŭ la postulon de Bandungo de la Sudaj popoloj, viktimoj de la disvolvado de la reale ekzistanta kapitalisma tutmondigo, postulon de rekonstruado de fronto de la Sudo kapabla fiaskigi la imperiismon de la dominantaj ekonomiaj potencoj kaj la militan hegemonion de Usono. Tiu antiimperiisma fronto ne kontraŭstarigas la Sudajn popolojn kontraŭ tiujn de la Nordo. Male, ĝi estas la soklo de la konstruado de tutmonda internaciismo kiu asociigas ĉiujn en la konstruado de civilizacio komuna en sia diverseco.

3. CELOJ LONGTEMPAJ KAJ PROPONOJ POR TUJA AGADO

Por transiri de la kolektiva konscio al konstruado de kolektivaj, popolaj, plurecaj kaj multpolusaj agantoj, ĉiam necesis identigi precizajn temojn por formuli strategiojn kaj kontrektajn proponojn.

Tiuj temoj de la Alvoko de Bamako, pli detale prezentataj ĉi-sube, interplektiĝas, sen tamen komplete interkovriĝi, ĉar la interkonektoj inter ili estas multaj. Ili kovras la dek sekvajn kampojn, laŭ longtempaj celoj kaj proponoj de tuja agado : politika organizado de la tutmondigo ; ekonomia organizado de la monda sistemo ; estonto de la kamparaj socioj ; konstruado de unueca fronto de laboristoj ; regionigoj en servo de la popoloj ; demokratia mastrumado de la socioj ; egaleco de seksoj ; mastrumado de la planedaj resursoj ; demokratia mastrumado de la komunikiloj kaj kultura diverseco ; demokratiigo de la internaciaj organizoj.

La alvoko de Bamako estas invito por ĉiuj organizoj de reprezenta lukto de la grandaj plimultoj kiuj estas la laboristaj klasoj kaj la ekskluditoj de la novliberala kapitalisma sistemo, kiel por ĉiuj homoj kaj politikaj fortoj kiuj aliĝas al tiuj ĉi principoj labori kune por atingi efektivan realigon de tiuj ĉi celoj.

PROPONOJ DE LA ALVOKO DE BAMAKO

Starigo de sinergioj kaj de solidarecoj trans geografiaj kaj sektoraj limoj estas la sola maniero agi en tutmondigita mondo kaj atingi alternativojn. Laborgrupoj daŭrigos dum tiu ĉi jaro profundigi kaj konkretigi la ĉi-sube menciitajn temojn, por denove ekzameni ilin dum nova renkontiĝo kaj proponi strategiajn prioritatojn de agado.

3.1 Por multpolusa monda sistemo bazita sur paco, juro kaj intertraktado

Por elpensi autentan multpolusan mondan sistemon kiu rifuzas la usonan regadon de la planedo kaj kiu garantias ĉiujn rajtojn de la civitanoj kaj de la popoloj disponi pri siaj sortoj, necesas :

3.1.1 fortigi la kontest-movadon kontraŭ milito kaj armeaj okupadoj, kaj la solidarecon kun la popoloj luktantaj en la tiklaj punktoj de la planedoj. Tiurilate estus tre grave ke la monda manifestacio kontraŭ la milito en Irako kaj la armea ĉeesto en Afganio, planita por la 18-a kaj 19-a de marto 2006, esprimiĝu kun

- malpermeso uzi kaj fabriki atomarmilojn kaj detruado de ĉiuj ekzistantaj arsenaloj ;

- malmuntado de ĉiuj militbazoj ekster la nacia teritorio, ĉefe tiu de Gŭantanamo ;

- tuja fermo de ĉiuj malliberejoj de la CIA.

3.1.2 rifuzi la intervenojn de la NATO ekster Eŭropo kaj postuli ke la eŭropaj partneroj distanciĝu de la usonaj preventmilitoj, kaj samtempe komenci kampanjon destinitan al ties dissolvo.

3.1.3 reaserti la solidarecon kun la popolo de Palestino kiu simbolizas la rezistadon al la monda rasdisigo esprimata de la muro kiu starigas la rompon inter "civilizacio" kaj "barbareco". Tiucele, la fortigo de la kampanjoj por postuli la forigon de la hontomuro kaj la retiriĝon de la israelaj trupoj el la okupataj teritorioj ŝajnas prioritata.

3.1.4 larĝigi la solidarec-kampanjojn kun Venezŭelo kaj Bolivio, kiel lokoj de konstruado de alternativoj al novliberalismo kaj de arĥitektoj de latinamerika intergriĝo ;

Krom tiuj kampanjoj eblus plani :

- starigon de reto de esploristoj, kiuj laboras, en densa ligo kun la asocioj de aktivuloj agantaj sur loka nivelo, por konstrui ĝisdatigitajn kaj kompletajn datenbazojn pri la militbazoj de Usono kaj de la NATO. Preciza informo pri tiuj militaj kaj strategiaj temoj ebligus kreskigi la efikecon de la kampanjoj por ties malmuntado ;

- starigo de Observejo "Imperialism Watch" kiu denuncus ne nur la militojn kaj ties propagandon, sed ankaŭ ĉiujn manovrojn kaj premojn, ekonomiajn kaj aliajn, faratajn al la popoloj ;

- kreado de monda kontraŭimperiisma reto kiu kunordigu ĉiujn mobiliziĝojn tra la planedo :

3.2 Por ekonomia reorganizado de la monda sistemo

En la perspektivo de agad-strategio por transformi la mondan ekonomian sistemon, necesas :

3.2.1 fortigi la protest-kampanjojn kontraŭ la nunaj funkci-reguloj de la Monda Organizo pri Komerco (MOK) kaj por difinado de alternativaj reguloj (por eligi la MOK el la agrokulturo, la servoj, la intelekta proprieto...) ;

3.2.2 krei laborgrupojn, en rilato kun la asocioj kaj sociaj movadoj kiuj jam faris tian laboron de longa tempo, por bilanci, kiom eble plej serioze kaj komplete, la proponojn de alternativaj disponoj en la plej fundamentaj ekonomiaj kampoj :

- organizado de transigo de kapitaloj kaj de teĥnologioj ;

- propono de reguladoj ("invest-kodoj" ekzemple) kiuj precizigas la rajtojn de la nacioj kaj de la laboristoj ;

- organizado de la monsistemo : kontrolado de la kapitalfluoj (aparte la spekulajn), forigo de la impostparadizoj, starigo de regionaj sistemoj por mastrumi la ŝanĝojn kaj ties esprimiĝo en renovigita monda sistemo (kritiko de la IMF kaj de la Monda Banko, reveno al la principo de antaŭrangeco de la juro de la nacioj por difini ties ekonomian sistemon, forigo de la malhelpoj truditaj de la decidoj ne intertraktitaj de la internaciaj organizoj...) ;

- ellaborado de vera leĝaro pri la eksteraj ŝuldoj (postuli de la regnoj kontrolprocedurojn kiuj ebligos identigi la fiajn ŝuldojn) kaj fortigo de mobilizado, tre mallongtempe, por nuligo de la triamonda ŝuldo ;

- la reformoj de la socialaj servoj kaj de ties financado : edukado, sano, esplorado, pensioj...

3.2.3 krei grupojn de esploristoj specialigitaj por sekvi la movadojn de kapitaloj kaj de la meĥanismoj kiuj dependigas la nacian financkapitalon de la internacia financkapitalo ;

3.2.4 starigi laborgrupojn, kun interret-teksejo kaj diskutgrupoj, laŭ landoj kaj regionoj, por studi la strukturojn de kapital-proprieto kaj de la meĥanismoj de funkciado de la kapitalismo en ĉiu lando kaj en ĝiaj rilatoj kun la internacia financsistemo ;

3.2.5 krei formejojn de ĵurnalistoj por informi ilin pri la kompleksaj meĥanismoj de la novliberala tutmondigo ;

3.2.6 interkontaktigi, en formo de konektitaj interret-teksejoj, la diversajn asociojn de progresemaj kaj aktivaj ekonomikistoj engaĝitaj en la esplorado de alternativoj al la novliberala tutmondigo en ĉiu regiono de la mondo (Azio, Afriko, Latinameriko, Oceanio ; Eŭropo, Nordameriko).

3.3 POR REGIONIGOJ EN LA SERVO DE LA POPOLOJ KAJ KIUJ FORTIGOS LA SUDON EN LA ĜENERALAJ INTERTRAKTADOJ

Deirante de la konstato ke la liberkomerco, ĉar ĝi favoras la plej fortajn, estas la malamiko de regiona integriĝo kaj ke tiu ne realigeblas laŭ ĝiaj reguloj, necesas aperigi la kondiĉojn de alternativa kunlaborado ene de ĉiu granda regiono, kiel ankaŭ la kondiĉojn de renovigo de la Trikontinento, en densa ligiteco kun la agado de la sociaj movadoj.

- En Latinameriko, fronte al la agresoj de la multnaciaj konzernoj, la laboristoj metis la demandon de regiona integriĝo en novan perspektivon, bazitan sur kooperativaj avantaĝoj, kaj plu sur kompara avantaĝo. Jen la kazo de la alternativaj eksperimentoj de kooperado en la Sudo pri petrolo (Petrocaribe), de reduktado de la ŝuldo (aĉeto de ŝuldoj inter la Sudaj landoj) aŭ de edukado kaj de sano (kubaj kuracistoj), ekzemple. Estas politikaj principoj, kiuj devas fondi tian kooperadon destinitan por favori la kreskadon kaj la solidarecon en ĉiuj landoj, kaj ne plu la reguloj trudataj de la MOK.

- En Afriko, la aspiro al unueco estas tre vigla, same kiel la konscio pri la neeblo de izolitaj rezistado aŭ disvolvado fronte al la premo de la novliberala tutmondigo. La multaj integrad-institucioj tamen estas senefikaj, kaj la plej aktivaj estas tiuj hereditaj el la periodoj de koloniado kaj rasdisigo. La Afrika Unio kaj ĝia ekonomia kaj socia programo (NEPAD) integras neniun ideon de kolektiva rezistado. En tiu kunteksto, la civilaj socioj devas konsciiĝi pri la neceso superi siajn dividojn.

Por la nordafrikaj landoj ĉe Mediteraneo, la interkonsentoj de Eŭropo-Mediteraneo estas kroma ekzemplo de regionigo surkoste de la Sudo.

- En Azio, por kontraŭstari la novliberalan tutmondigon, kaj malgraŭ la malfaciloj, popol-iniciatoj por alia regiona integriĝo, kiu kunigas multajn organizojn de la civilaj socioj, de NRO-j, ktp, ekfunkciiĝis en la plej multaj landoj, kaj ellaboris ekzemple popolan ĉarton kiu celas fortigi la kooperadon en la interŝanĝoj.

Sekve, ŝajnas oportune rekomendi, trans la intensigo de la kampanjoj kontraŭ la militoj kaj la militminacoj, la sekvajn proponojn :

3.3.1 por Latinameriko : larĝigi la subtenkampanjojn por la ALBA, por definitive fiaskigi la usonan strategion de la ALKA, instigi al sendependeco kaj disvolvado en justico kaj al egaleco inter la popoloj kaj konstrui integriĝon bazitan sur kooperado kaj solidareco kiu scias adaptiĝi al iliaj specifaĵoj ; mobilizi la sociajn movadojn por larĝigo kaj profundigo de la procesoj de alternativa integriĝo, laŭ la tipo de Petrocaribe aŭ Telesur ; instigi al interŝanĝoj kiuj respondas al koopera logiko ; kaj fortigi la interkonektiĝon de la agadoj de la sociaj kaj politikaj organizoj por realigi tiujn rekomendojn.

3.3.2 por Afriko : interesi la movadojn de la civilaj socioj pri la neceso formuli alternativajn proponojn en la afrikaj iniciatoj ; konsideri la neceson interligi la agadojn sur regiona kaj nacia nivelo ; lanĉi kampanjojn por paco por ĉesigi ekzistantajn konfliktojn aŭ preventi la riskojn de novaj konfliktoj ; rezigni konceptojn de integrado bazitaj sur raso aŭ kulturo.

3.3.3 por Azio : kontraŭagi la ekspansion kaj konkurencon de kapitalo inter landoj kaj fortigi la solidarecon inter laboraj klasoj de la diversaj landoj ; helpi la lokan cirkviton inter produktado kaj konsumado ; helpi la sciencojn por kampara rekonstruado.

Por esti efika, la kunlaborado inter Sudaj landoj devas esprimi la solidarecon de la popoloj kaj de la registaroj kiuj rezistas al novliberalismo kaj serĉas alternativojn en la perspektivo de multpolusa monda sistemo.

4. POR DEMOKRATIA MASTRUMADO DE LA NATURRESURSOJ DE LA PLANEDO

La koncepto de "naturresursoj" estas submetota al tiu de la vivantaĵo, kaj do de la rajto je vivo, por ĉesigi la detruadon kaj la forpredadon de la planedo. Temas do pri vivnecesa principo kaj ne pri simpla mastrumado de la naturresursoj. Tiuj povas esti uzataj ne trans ilia renoviĝ-kapablo kaj nur alĝustigante ilin laŭ ĉiu lando. Iliaj uz-kriterioj estas difinotaj por garantii la disvolvadon kaj konservi la biodiversecon kaj la ekologiajn sistemojn. Necesas do subteni la disvolvadon de substituaĵoj al nerenovigeblaj resursoj. La varigo de la vivo (angle : commodification of life) montriĝas per militoj pro petrolo, akvo ktp. La nutraĵkomerco privilegias la kulturon de rento antaŭ la kulturo de vivteno kaj samtempe trudas teĥnikajn metodojn kiuj produktas dependecojn kaj medidetruadon (ekspluatkontraktoj por trudi certajn materialojn, sterkaĵojn kaj semojn kiel GMO-jn).

Konkrete, du ag-niveloj pri medio devas esti kombinotaj : mikro kaj makro. Makronivele, koncerne la ŝtatojn, estus dezirinde ke interŝtata kadro de multflanka interkonsentiĝo havu rimedojn por agado kaj politika premado sur la ŝtatoj por starigi ĝeneralajn disponojn. La mikronivelo koncernas siavice la lokajn aŭ regionajn agadojn, kie la civila socio devas ludi gravan rolon, nome por disvastigi informojn kaj ŝanĝi la parktikojn por ŝpari la resursojn kaj protekti la medion. La loka nivelo devas esti fortigota, ĉar la decidoj estas tro ofte nur makronivele pensataj.

Sekvaj agoj povus rezultiĝi el tio :

4.1 starigi internacian tribunalon taskitan juĝi la ekologiajn krimojn : la Norda landoj kaj iliaj lokaj relajsoj povus tiam esti kondamnitaj pagi kompensojn al la Sudaj landoj (ekologiaj ŝuldoj) ;

4.3 nuligi la "polu-rajtojn" (angle : pollution rights) kaj iliajn merkatojn kaj trudi al la riĉaj landoj malpliigi siajn kvotojn de produktado de dioksido kaj de karbono (5,6 tunoj jare kaj persone por Usono) por ebligi al la malriĉaj kampkulturistoj (0,7 tunoj jare kaj persone por la landoj ekster la G8) industriiĝi ;

4.4 malpermesi ke grandaj akvobaraĵoj, se ili estas vere necesaj, estu konstruataj sen kompenso por la delokitaj loĝantaroj (ekonomiaj rifuĝintoj) ;

4.5 protekti la biologiajn kaj genetikajn resursojn kontraŭ patentoj de la Nordo kiuj malriĉigas la Sudajn landojn kaj konsistigas koloniisme tipan ŝtelon ; 4.6 kontraŭbatali la privatigon de akvo, subtenatan de la Monda Banko, eĉ en formo de privata-publika partnereco (angle : PPP, private-public partnership) kaj garantii minimuman kvanton da akvo por ĉiu persono en la respekto de la renoviĝo-ritmo de la grundakvo ;

4.7 starigi Observejon pri Medio (angle : Ecologic Watch) kapablan denunci kaj reagi al klaraj agresoj kontraŭ la medio.

5. POR PLI BONA ESTONTO DE LA KAMPARANAJ AGROKULTUROJ

En la kampo de la kamparana agrokulturo, ekzistas unue celoj je meza kaj longa tempodistanco, ligitaj kun la nutraĵa suvereneco kaj kiuj situas samtempe sur nacia, internacia, multflanka (tiu de la MOK) kaj duflanka (Akordoj pri Ekonomia Partnereco AEP, france Accords de partenariat économique [APE], intertraktataj inter la landoj AKP [Afriko-Karibio-Pacifiko] kaj la Eŭropa Unio) nivelo. Poste, nacinivele, tio koncernas la politikon de agrokulturaj prezoj kaj merkatoj same kiel la struktur-politikon, la aliron de la agrokulturistoj al la produktrimedoj kaj unuavice al la tero. Je tre mallonga tempdistanco, en 2006, necesas fiaskigi la Dohan Ciklon (angle : Doha Round), kio faciligos la rifuzon starigi la Akordojn pri Ekonomia Partnereco. Tiucele, la proponoj havas du aksojn : la rimedojn por trudi la nutraĵan suverenecon je meza tempodistanco, kaj kiel antaŭan kondiĉon la fiaskigon de la Doha Ciklo kaj de la Akordoj pri Ekonomia Partnereco

5.1 Proponoj por trudi la nutraĵan suverenecon :

La nutraĵa suvereneco estas la rajto agnoskenda por ĉiu ŝtato (aŭ ŝtataro) difini sian internan agrokulturan politikon kaj la specon de integriĝo en la mondmerkaton, kun la rajto proteksti sin efike kontraŭ importado kaj subvencii siajn agrokulturistojn kun la kondiĉo ke ili malpermesas al si ĉian eksportadon de agrokulturaj produktoj je prezo malpli alta ol la meza totala produktokosto sen rekta aŭ malrekta subvencio (al produktado aŭ distribuado). Ĝi estas la levilo kiu ebligos al ĉiuj landoj reakiri ĉiukampe sian nacian suverenecon. Ĝi estas ankaŭ ilo por antaŭenigi la demokration, ĉar ĝi bezonas fortan engaĝiĝon de la diversaj agantoj de la agronutraĵaj retoj por difini siajn celojn kaj rimedojn, unuavice de la familiaj kampkulturistoj. Ĝi necesigas do reguligajn agojn sur nacia, subregiona kaj internacia niveloj.

5.1.1 Nacinivele :

La ŝtatoj devas garantii la aliron de la kampkulturistoj al la produkt-resursoj, kaj unuavice al la tero. Necesas ĉesigi promocii la agrokulturon de la agrokomerco kun akaparo de teroj fare de la naciaj burĝaroj (inter ili oficistoj) kaj la transnaciaj firmaoj malfavore al la kampkulturistoj. Tio implicas faciligi la investojn de la familiaj bienoj kaj transformi la lokajn produktojn por fari ilin pli logaj por la konsumantoj. La aliro al tero por ĉiuj kampkulturistoj de la mondo devas esti agnoskata kiel fundamenta rajto. Ĝia realigo necesigas taŭgajn reformojn de la bien-sistemoj kaj kelkfoje agrarreformojn.

Por ke la celo de nutraĵa suvereneco estu dividita de la urbaj konsumantoj - nepra kondiĉo por ke la registaroj engaĝiĝu -, necesas fari tri specojn de agado :

- enkadriigi la agadon de la komercistoj kiu malfavorigas la agrokulturistojn kaj la konsumantojn ;

- fari kampanjojn por interesi la konsumantojn pri la damaĝego por la agrokulturo kaj por la tuta ekonomio kaŭzata de la dependeco de importataj produktoj, kiuj estas praktike la solaj vendataj, ekzemple en la superbazaroj de okcidenta Afriko.

- altigi iom post iom la agrokulturajn prezojn per altigo de import-doganaĵoj por ne trafi la konsumantojn kun tre limigita aĉetpovo. Tio devas esti akompanata de distribuado por ili de aĉetkupono je antaŭa prezo de la lokaj nutraĵproduktoj, laŭ la modelo aplikata en Usono, Barato kaj Brazilo, ĝis kiam la progreso de produktivo de la kampkulturistoj malaltigos iliajn popecajn produktokostojn, kio ebligos al ili malaltigi siajn vendoprezojn por la konsumantoj.

5.1.2 Sur subregiona nivelo :

Por ke la ŝtatoj povu reakiri sian plenan suverenecon, kaj unue la nutraĵan suverenecon, la regiona politika integriĝo montriĝas nepra por la malgrandaj Sudaj landoj. Por tio necesas reformi la nunajn regionajn instituciojn, nome, en Afriko, la OAEMU [1] kaj la EKROA [2] , tro dependaj de tiuj diversaj potencegoj.

5.1.3 Sur internacia nivelo :

Premi por ke la Unuiĝintaj Nacioj agnosku la nutraĵan suverenecon kiel fundamentan rajton de la ŝtatoj nemalhavebla por realigi la rajton je nutrado difinitan de la Universala Deklaro de la Homrajtoj de 1948 kaj de la Internacia Pakto pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj de 1996. Sur tiu nivelo, kvar instrumentoj de regulado de la internaciaj agrokulturaj interŝanĝoj estas starigendaj por efektivigi la nutraĵan suverenecon :

- Efika protekto ĉe importado, t.e. bazita sur variigeblaj deprenaĵoj kiuj garantias fiksan enirprezon por garantii minimumajn internajn agrokulturajn prezojn kiuj sekurigas la investojn de la agrokulturistoj kaj la pruntojn de la bankoj, ĉar la doganaĵoj estas nesufiĉe protektaj fronte al forte fluktuantaj mondaj prezoj, kiuj fluktuas eĉ pli forte pro la fluktuado de la ŝanĝokvotoj.

- Forigo de ĉiaj dumpingoj, malpermesante ĉian eksportadon sub la meza totala produktokosto de la lando sen rektaj aŭ malrektaj subvencioj.

- Meĥanismoj de internacia kunordigado de la mastrado de la propono, por eviti strukturajn superproduktadojn kaj por minimumigi konjunkturajn superproduktadojn kiuj kolapsigas la agrokulturajn prezojn.

- La neceso eligi la agrokulturon el la MOK konfidante la internacian reguladon de la agrokulturaj interŝanĝoj al institucio de la Unuiĝintaj Nacioj kiu povus esti la ONA [3] Aparte per reformado de ĝia organiziĝo laŭ la triparta modelo de la ILO (Internacia Labor-Organizo), kio asociigus por la regulado la reprezentantojn de la agrokulturaj sindikatoj (FIPA kaj Via Campesina) apud la reprezentantoj de la agronutraĵaj firmaoj (kiuj agas jam en la ombro influante la registarojn kiuj intertraktas ĉe la MOK) kaj tiuj de la ŝtatoj.

5.2 Proponoj je mallonga tempdistanco por fiaskigi la Dohan Ciklon kaj la Akordojn de Ekonomia Partnereco :

Grava instruo de la Ministrokonferenco de la MOK en Honkongo estas ke Brazilo kaj Barato, kaj kun ili la G-20, distanciĝis de la interesoj de la triamondaj loĝantaroj kaj montriĝis plej deciditaj helpantoj por la novliberala tutmondigo. Ĉar la Doha Ciklo estas "ĝenerala pakaĵo" (angle : single untertaking), ekzistas rimedo por fiaskigi ĝin. La internacia civila socio, kaj unuavice la kamparanaj organizoj de la Nordo kaj Sudo, povos en komunika kampanjo montri ke tiuj subvencioj (aparte tiuj de la "verda skatolo") estas multe pli konsiderinda dumping-ilo ol la eksplicitaj eksport-subvencioj, kaj ili estos tio eĉ pli ekde la jaro 2014 kiam la unuaj estos forigitaj.

6. POR KONSTRUO DE UNUECA FRONTO DE LABORISTOJ

Du el la ĉefaj armiloj inter la manoj de la laboristoj estas la voĉdonrajto kaj la rajto starigi sindikatojn. La demokratio kaj la sindikatoj estas, ĝis nun, konstruitaj ĉefe sur nacia bazo. Tamen, la novliberala tutmondigo estas defio por la laboristoj de la tuta mondo kaj la monda kapitalismo ne alfronteblas nur sur nacia nivelo. Hodiaŭ, la tasko estas duobla : fortigi la nacian nivelon kaj samtempe tutmondigi la demokration kaj reorganizi mondan laboristan klason.

La amasa senlaboreco kaj la kreskanta kontraŭregula formo de laboro estas plia grava kialo por repensi la ekzistantajn organizojn de la laboristaj klasoj. Monda strategio de laboro devas konsideri ne nur la situacion de la laboristoj kun stabilaj kontraktoj. La dungado ekster laŭregulaj sektoroj koncernas kreskantan parton de laboristoj, eĉ en la industrilandoj. En la plej multaj Sudaj landoj, la laboristoj de la eksterregula sektoro - laboristoj kun tempe limitaj dungoj, laboristoj de la eksterregulaj sektoroj, memdungoj, senlaboruloj, stratvendistoj, tiuj kiuj vendas siajn proprajn servojn -, formas kune la plimulton de la laboristaj klasoj. Tiuj grupoj kreskas en la plej multaj Sudaj landoj pro alta senlaboreco kaj pro duobla proceso, unuflanke la rariĝo kaj eksterreguliĝo de garantiitaj dungoj kaj aliflankie la daŭra kamparana elmigrado. La plej grava tasko estos por la laboristoj ekster la regula sektoro organiziĝi kaj por la tradiciaj sindikatoj malfermiĝi por realigi komunan agadon.

La tradiciaj sindikatoj spertas malfacilojn por respondi al tiu defio. Ne ĉiuj organizoj de laboristoj ekster regulaj sektoroj estos nepre sindikatoj aŭ similaj organizoj, kaj la tradiciaj sindikatoj devos ankaŭ transformiĝi. Novaj perspektivoj por konstrui kune, bazitaj sur horizontalaj ligoj kaj la reciproka respekto, devas disvolviĝi inter la tradiciaj sindikatoj kaj la novaj sociaj movadoj. Por tio, la sekvaj proponoj estu konsiderotaj :

6.1 Malfermiĝo de la sindikatoj al kunlaborado kun la aliaj sociaj movadoj sen provi subordigi ilin sub la tradicia sindikata strukturo aŭ sub specifa politika partio

6.2 Starigo de sindikataj strukturoj efektive transnaciaj por alfronti la transnaciajn dungistojn. Tiuj sindikataj strukturoj devus havi samtempe kapablon intertrakti kaj mandaton organizi komunajn agadojn trans la naciaj limoj. Por tio, grava paŝo estus organizi fortajn sindikatajn strukturojn ene de certaj transnaciaj entreprenoj. Tiuj posedas kompleksan produktado-reton kaj estas ofte tre sentemaj al ĉia rompo en la ĉenoj de produktado kaj de distribuado, kio indikas vundeblecon. Kelkaj sukcesoj en la bataloj kontraŭ la transnaciaj firmaoj povus havi realan efikon sur la mondaj fortrilatoj inter kapitalo kaj laboro.

6.3 Teĥnologia disvolvado kaj strukturŝanĝo estas necesas por plibonigi la vivkondiĉojn kaj por elradikigi la malriĉecon, sed la relokado de la produktado realiĝas hodiaŭ ne laŭ la intereso de la laboristoj, sed ekskluzive laŭ la logiko de la profito. Necesas subteni laŭgradan plibonigon de la salajroj kaj de la laborkondiĉoj, kreskantan lokan produktadon kun loka postulo kaj sistemon de intertraktado por la relokadoj kiel alternativoj al la logiko de profito kaj liberkomerco. Tiuj relokadoj povus esti parto de la transnaciaj intertraktadoj, por eviti ke la laboristoj de diversaj landoj estu devigataj reciproke konkurenci kun la aliaj en senkompata batalo.

6.4 Konsideri la rajtojn de la migrantaj laboristoj kiel bazan zorgon por la sindikatoj certigante ke la solidareco inter laboristoj ne estu ligita al ilia nacia deveno. Efektive, disigoj kaj diskriminacio, ĉu sur etnaj bazoj aŭ aliaj, estas minacoj por la solidareco de la laborista klaso.

6.5 Zorgi ke la estonta transnacia organiziĝo ne estu konceptita kiel unueca, hierarĥia kaj piramideca strukturo, sed ja kiel variaĵo de diversaj organiz-tipoj, kaj reta strukturo kun multaj horizontalaj ligoj.

6.6 Antaŭenigi reorganizitan laborfronton en strukturoj kiuj kovras ankaŭ la laboristojn ekster la formala sektoro en la tuta mondo, kapablan en kunordigita agado efike alfronti la tutmondiĝintan kapitalismo.

Nur tia tutmonda kaj renovigita movado de la laboristoj, agante kune kun aliaj sociaj movadoj, povos transformi la nunan mondon kaj krei mondan ordon bazitan sur solidareco anstataŭ sur konkurenco.

7. POR DEMOKRATIIGO DE LA SOCIOJ KIU DEVAS EBLIGI PLENAN HOMAN DISVOLVIĜON

La progresemaj fortoj devas alproprigi al si la koncepton de demokratio, ĉar alternativa, socialisma socio devas esti plene demokratia. La demokratio ne dekreteblas de alte. Ĝi estas proceso de kultura transformiĝo, ĉar la homoj transformiĝas pere de siaj propraj praktikoj. Nepras do ke la agantoj de la maldekstraj aŭ progresemaj registaroj komprenu ke necesas krei spacojn de reala partopreno sur la nivelo de la laborlokoj kiel sur tiu de la geografiaj viv-lokoj. Sen transformiĝo de la homoj al protagonistaj agantoj de sia historio, oni neniel povos solvi la problemojn de la popoloj : sanon, nutradon, edukadon, loĝadon... . La falo de la socialismaj landoj de orienta Eŭropo multe rilatas kun tiu foresto de partopreno. La civitanoj de tiuj landoj estis apenaŭ plu motivitaj defendi reĝimojn kie ili estis observantoj kaj ne agantoj.

La luktado por demokratio devas ankaŭ esti ligita kun la luktado por elradikigo de la malriĉeco kaj de ĉiaj ekskludoj. Efektive, se oni volas solvi tiujn problemojn, necesas ke la popolo fariĝu la subjekto de la potenco. Tio implicas la luktadon kontraŭ la profit-logiko de la kapitalo kaj starigi, en la konkereblaj spacoj, malsaman loggikon, humanisman kaj solidaran. Ĉar la nura aserto de la neceso de alternativa socio jam ne sufiĉas kaj do necesas proponi popolajn iniciatojn kiuj estu alternativoj al kapitalismo kaj kiuj provu rompi la varlogikon kaj la rilatojn kiujn tiu dinamiko trudas.

Sed necesas ankaŭ organizi batalojn kiuj ne reduktiĝu al simplaj ekonomiaj postuloj, eĉ se tiuj necesas, kaj kiuj proponu alternativan socian projekton, kiu inkludas realajn nivelojn de potenco kaj de demokratio, preterpasantaj la nunajn formojn de reprezenta, parlamenta kaj elektisma demokratio. Necesas do lukti por nova tipo de demokratio, desuba, por tiuj sube, pere de lokaj registaroj, kamparaj komunumoj, laboristaj frontoj, civitanoj... . Tiu demokratia praktiko, solidara, estos la plej bona maniero altir novajn sociajn sektorojn en luktadon por alternativa socio plene demokratia.

Por konkretigi la eldiritajn principojn, proponiĝas sekvaj grandaj linioj :

Enskribi la demokration en tutaĵon de kondiĉoj kiuj karakterizas la movadojn de emancipiĝo kaj de liberiĝo, en ilia individua kaj kolektiva dimensio.

Agnoski ke la fiasko de sovetismo kaj de la reĝimoj devenaj de malkoloniiĝo rezultas grandparte el ilia rifuzo de liberecoj kaj el ilia subtaksado de la demokratio. La ellaborado de alternativoj devas integri tiun konstaton kaj doni unuarangan lokon al la demokratia konstruado.

Kontesti laa duoblan diskurson de la dominantaj potencoj pretaj doni lecionojn pri demokratio. La cinikeco de la usona imperiismo estas aparte neeltenebla dum ĝi montriĝas kiel krimulo de militoj, de torturoj, de liberec-perfortoj. Tamen, tio ne povas servi kiel preteksto por limigi la liberecojn kaj la uzon de la demokratio.

Rifuzi la dominantan koncepton de demokratio disvastigata de Usono kaj la okcidentaj potencoj. La demokratio ne difineblas kiel akceptado de la merkatreguloj kaj de subordiĝo al la mondmerkato, de plurismaj elektoj kontrolataj deekstere kaj de ideologio kiu reduktas la homrajtojn. Tiu speco de demokratio konsistas en trudado de la ekspansio de la varigo ligante tiun arbitre kun la agnoskita graveco de liberaj elektoj kaj respekto de la rajtoj. Per tio oni nur limigas la demokration, oni perversigas ĝian sencon.

Agnoski ke ekzistas forta dialektiko inter politika demokratio kaj socia demokratio, ĉar politika demokratio estas nekompleta kaj ne povas daŭri se persistas malegalecoj kaj ekspluatado kaj socia maljusteco. Socia demokratio ne povas progresi sen luktado kontraŭ subpremo kaj diskriminacioj, kaj necesas memorigi ke nenia socia politiko povas pravigi foreston de liberecoj kaj malrespekton de la fundamentaj rajtoj.

Aserti ke la demokratio bezonas efektivan kaj kreskantan partoprenadon de la popolo, de la produktantoj kaj de la loĝantoj. Tiu implicas travideblon en la decidprocesoj kaj en la respondecoj kaj ĝi ne nuligas la gravecon de la reprezenta demokratio. Male, ĝi kompletigas kaj profundigas ĝin.

Ĉar la demokratio devas faciligi la luktadon kontraŭ malriĉeco, malegalecoj, maljustaĵoj kaj diskriminacioj, ĝi devas lasi strategian lokon al la malriĉuloj kaj subprematoj, al ties luktoj kaj al ties movadoj. Tiusence la demokratio en la funkciado de tiuj movadoj helpas al ilia daŭremo kaj iliaj sukcesoj.

La demokratio en la alimondisma movado estas indiko por la graveco kiun la movado donas al la demokratio en ĝiaj orientiĝoj. Ĝi implicas renovigon de la politika kullturo kaj de la organiz-kulturo, aparta zorgo por la demandoj de aŭtoritato kaj de hierarĥio. Tiucele, unu el la tujaj agadproponoj estas kampanji por ke la movadoj de popola edukado donu gravan lokon al la civitana edukado kaj al la edukado al demokratio kaj ke tiu dimensio ĉeestu en la instruado. Ni memoru ke efektive la alimondisma movado estas portanto de fundamente demokratia projekto. Ĝi postulas aliron por ĉiuj al la fundamentaj rajtoj. Temas pri civilaj kaj politikaj rajtoj kaj nome pri la rajtoj je libera organiziĝo kaj je libera esprimiĝo kiuj estas la fundamentoj de la demokratiaj liberecoj. Ĝi postulas ankaŭ la ekonomiajn, sociajn, kulturajn kaj mediajn rajtojn kiuj estas la fundamentoj de la socia demokratio. Ĝi postulas fine la kolektivajn rajtojn kaj la rajtojn de la popoloj lukti kontraŭ subpremo kaj kontraŭ la perfortoj kiuj estas al ili trudataj. Temas tie pri programo de realigo de la demokratio.

La alimondisma movado rekonas ankaŭ la gravecon de la publikaj servoj kiel unu el la esencaj rimedoj por garantii aliron al la rajtoj por ĉiuj kaj la egalecon de la rajtoj. Ĝi defendas la luktojn de la laboristoj kaj de la uzantoj de la publikaj servoj. Ĝi antaŭenigas la proponojn devenajn de la movadoj por defendi la publikajn servojn, kaj nome de la edukad- kaj san-servoj. Ekzemple por la sano la aliron al listo de senpagaj medikamentoj kaj la rifuzon de monopoloj, de la diktatoreco de patentoj kaj de la pretendo patentigi la vivantaĵon.

La luktado por demokratio devas konsideri la diversajn nivelojn de interveno laŭ la spacoj. Ni menciu kvin : entrepreno, loka demokratio, nacia demokratio, la grandaj regionoj, monda demokratio. Por ĉiu de tiuj niveloj, kiel ilustraĵo, eblas proponi agadon. La elekto de la prioritatoj rezultiĝos el la strategia debato.

7.1 Demokratio en entrepreno estas gravega postulo. Ĝi implicas agnoskon de la potenco de la laboristoj, de la uzantoj kaj de la teritoriaj kaj naciaj publikaj kolektivaĵoj. Ĝi bezonas la rifuzon de la diktaturo de la akciuloj kaj de la detrua logiko de la financkapitalo. Ĝi kondukas al kontrolado de la decidoj kaj nome de la delokadoj. La valorigo de la ennovigaj formoj de memorganizado kaj mutualigo estas unu el la manieroj postuli la plurecon de la produktado-formoj kaj rifuzi la falsan evidenton de la efikeco de la privata kapitalisma entrepreno. La movado por socia kaj media respondeco de la entreprenoj havas grandan intereson, malgraŭ la riskoj de alproprigo, kondiĉe ke ĝi konduku al trudaj publikaj normoj en la internacia juro.

7.2 La loka demokratio respondas al la postulo de proksimeco kaj partoprenigo. Ĝi kuŝas sur lokaj institucioj kiuj devas garantii la publikajn servojn kaj kiuj antaŭimagas alternativon al novliberalismo preferante la lokan nivelon kaj la kontentigon de la bezonoj de alĝustigo de la tuta socio al la mondmerkato. Ĝi ebligas renovigi la civitanecon, nome per tiu de rezido kaj de ĝiaj konsekvencoj rilate voĉdonrajton.

7.3 La nacia demokratio restas la strategia nivelo. La demandoj de identecoj, de landlimoj, de la respekto al rajtoj de la malplimultoj, de la legitimeco de la institucioj partoprenas en la fundamentoj de la popola suvereneco. La publikaj politikoj povas esti spacoj de alfrontiĝo kontraŭ la novliberalismo. La redistribuado de la riĉaĵoj bazita sur impostoj estas defendenda kaj etendenda. Disponoj kiel la minimuma enspezo kaj la sociala kovraĵo bazita sur la solidareco inter generacioj ne estas rezervitaj por la riĉaj landoj, sed devenas de la kondiĉoj de divido inter labor-kompensoj kaj profitoj, specifaj por ĉiu socio.

7.4 La grandaj regionoj povas esti vehikloj de la novliberala tutmondigo, kiel en la Eŭropa Unio, sed ankaŭ de la kontraŭtendencoj kaj rezistejoj, kiel montras la evoluoj de Merkosur kaj la fiaskigo de la ALKA. El tiu vidpunkto, la kontinentaj sociaj forumoj ludas konsiderindan rolon.

7.5 La monda demokratio estas perspektivo de respondo al la novliberala tutmondigo. En la nuna situacio, la prioritataj mobilizoj de la alimondisma movado estas : nuligo de la ŝuldo, fundamenta kritiko al la MOK, forigo de la impostparadizoj, iternacia impostigo kaj tute aparte tiu de la financkapitalo (kapital-transigoj, profitoj de la transnaciaj firmaoj, ekologiaj impostoj...), radikala reformo de la internaciaj financ-institucioj (kun nome la principo unu lando, unu voĉo), la reformo de la Unuiĝintaj Nacioj kun respekto de la rajtoj de la popoloj kaj la rifuzo de prevent-milito.

Necesus do : havigi al si Observejon de Demokratio, kiu kapablu rezisti al la hegemonio de la dominantaj landoj, inter kiuj unuavice Usono, kaj al ilia trompa diskurso pri demokratio ; instigi al civitana kontrolo ; antaŭenigi la demokratiajn formojn inventitajn kaj realigitajn fare de la sociaj kaj civitanaj movadoj.

8.. POR ELRADIKIGO DE ĈIAJ SUBPREMOJ, EKSPLUATADOJ KAJ FREMDIGO DE VIRINOJ

Ekzistas multaj formoj de patriarkeco, kiel ankaŭ ĝiaj ligoj kun la imperiismo kaj novliberralismo. Gravas kaj necesas analizi ĝian efikon sur la virinoj. La koncepto de partriarkeco referencas la dominadon de la patro/patriarĥo kaj servis por priskribi familian modelon dominatan de la viroj kun aŭtoritato super ĉiuj aliaj familianoj. La modelo certe ne estas universala, ĉar multaj afrikaj socioj estis matriarkecaj aŭ laŭ duspeca reĝimo en kiu patra kaj patrina heredlinioj havas sian rolon por la individuo.

Tiu patriarkeca sistemo etendiĝis kun la kresko de la abrahamecaj religioj kaj de la koloniaj ideologioj kaj leĝaroj. Hodiaŭ la patriarkeco signas precipe la viran dominadon, la malegalecon inter la seksoj malfavore al la virinoj kaj ties multajn formojn de subordiĝo. La familio kiu sociigas la infanon restas la unua loko de la „malsovaĝigo“ de la knabinoj kaj virinoj. Tiu hierarĥio de la seksoj estas des pli akra ĉar ĝi estas subtenata de kulturaj normoj kaj de religiaj valoroj kiuj kondukas al alproprigo de la produktaj kaj reproduktaj kapabloj de la virinoj. La ŝtato fortigas tiun patriarkecan povon per siaj politikoj kaj siaj familiaj kodoj. Diskriminacioj persistas en la rilatoj sine de la familia sfero, en edukado, en aliro al la naturresursoj, materiaj kaj financaj, al dungo, en la partopreno en la politika potenco, ktp. Malgraŭ sentebla avanco de la virinaj rajtoj, la vira dominado firmiĝas ankoraŭ daŭreme per la „virigo“ de la institucioj kiun reproduktas la novliberalaj organizoj.

La analizo de la rilatoj inter patriarkeco kaj imperiismo kaj la bilanco, miksita, de la virin-bataloj kontraŭ tiuj sistemoj kondukas al propono de pluraj agadoj :

8.1 Rompi kun la marĝenigo de la virin-demando, kiu kondukas al politika kaj scienca „apartigo“ [disigo kvazaŭ rasdisigo]. Ĉar la seksa demando estas transverse ĝenerala, ĝi devas esti konsiderata en ĉiuj rekomendoj. 8.2 Daŭrigi la gruppremadon de la organizoj de la civila socio kaj de la politika klaso, por fortigi la aliancon inter feminismaj organizoj kaj progresemaj fortoj kaj enskribi en ties agendon la pledon favore al la virinoj, kiu enhavu :

la luktadon kontraŭ la bildo de ilia malsupera pozicio en la sociaj, politikaj, kulturaj kaj religiaj diskursoj en la ĝenerala socio ;

la disvolvadon de edukado kaj de formado de virinoj por rompi la interniĝon de tiu pozicio de malsupereco ;

disvastigo de pli bona konscio pri ilia aktiva rolo en la socio ;

instigo al la viroj pridemandi sin pri tiu vira dominado por malkonstrui ties meĥanismojn ;

fortigo de la juraj dispozicioj por efektiva egaleco inter la seksoj ;

kreskigo de ilia reprezentiĝo en la institucioj (egaleco).

8.3 Videbligi la historion de la virinoj, iliajn individuajn kaj kolektivajn agadojn, nome :

la projekton atribui la pripacan Nobelpremion al mil virinoj, institucio starigita de asocioj de Honkongo ;

la kampanjon Virinoj diras Ne al milito (angle : „No to war“) kontraŭ la Irak-milito ;

diversajn kampanjojn pri aktualaj temoj aŭ pri soci-projektoj.

8.4 Antaŭenigi la fundamentan rajton de la virinoj disponi je sia fizika kaj mensa korpo, regi mem siajn decidojn pri sia vivelekto : edukado, dungo, diversaj aktivecoj, sed ankaŭ sekseco kaj fekundeco (rajto je kontraŭkoncipo, elekto de fekundeco, rajto je aborto...) - ĉar la virina korpo estas la loko de ĉiaj subpremoj kaj perfortoj.

8.5 Subteni la teorian pripensadon, elirante de la virinaj spertoj, por kontraŭi la viran dominadon, kaj fortigi la perspektivon de la virinoj pri diversaj demandoj kiuj tuŝas la socion por malfermi novajn horizontojn por la esplorado kaj la agado, nome pri loĝantaro, en daŭrigo de la Konferenco de Kairo pri la loĝantaro (1994), aŭ pri medio, sekve al la Pintkunveno pri la Tero en Rio de Ĵanejro (1992), dum kiu la virinoj postulis la rajton vivi en sana medio.

8.6 Disvolvi la datenbazojn kaj interret-teksejon pri la rilatoj inter virinoj kaj imperiismo kaj novliberalismo.

9. POR DEMOKRATIA MASTRUMADO DE LA KOMUNIKILOJ KAJ KULTURA DIVERSECO

9.1 Por rajto je edukado :

Supre ĉe la rajto pri kulturo, la rajtto pri informado kaj la rajto informi, staras la fundamenta problemo de la rajto je edukado. Tiu rajto, kvankam ĝi estas ĉie agnoskita, restas senefika en multaj landoj, kaj tute aparte por la knabinoj. Jen do prioritata tasko por ĉiuj sociaj movadoj premi sur la registaroj por ke ili plenumu siajn plej elementajn devojn den tiu kampo.

9.2 Por la rajto je informado kaj la rajto informi :

9.2.1 Iniciatoj direkte al la grandaj komunikiloj

La rajto je informado kaj la rajto informi kontraŭdiras la ĝeneralan logikon de la komunikila sistemo. Per sia kreskanta koncentriĝo mondskale, ĝi estas efektive ne nur rekta partoprenanto, kaj profitanto de la meĥanismoj de la novliberala tutmondigo, sed ankaŭ vehiklo de ties ideologio. Necesas do lukti paŝon post paŝo por meti sablograjnojn en tiu entrepreno de „formatado“ de la mensoj, kiu pretendas akceptigi la novliberalan ordon kiel neeviteblan kaj eĉ dezirindan. Por tio, kampanjoj devas lanĉiĝi en ĉiu lando, en la kadro de internacia kunordigado :

por leĝ-iniciatoj celantaj lukti kontraŭ la koncentriĝo de la komunikiloj ;

por leĝ-iniciatoj celantaj garantii la aŭtonomecon de la redaktejoj rilate al akciuloj kaj proprietuloj, instigante tie, kie ili ne ekzistas, al starigo de ĵurnalistaj societoj, al kiuj oni donu realajn povojn ;

por edukado al komunikil-kritiko en la lerneja sistemo kaj en la popolaj organizoj.

9.2.1.1 Favorigi la alternativajn komunikilojn

La alternativaj kaj neprofitcelaj komunikiloj, ĉiuformaj (papero, radio, televido, interreto), ludas jam gravan rolon por plurisma informado kaj ne submetita al la diktato de la financo kaj de la transnaciaj entreprenoj. Jen pro kio necesas postuli de la registaro ke tiuj komunikiloj ĝuu privilegiajn reguladajn kaj impostajn kondiĉojn. Observejo de Alternativaj Komunikiloj povus identigi la plej avancan leĝaron aktuale ekzistantan en la mondo. Laŭ la modelo kiun uzas la proprietuloj kaj direktoroj de la grandaj komunikiloj, utilus organizi ĉiujare renkonttiĝon de respondeculoj de la alternativaj komunikiloj de la tuta mondo, eventuaale en la kadro de la proceso de la mondaj sociaj forumoj.

9.2.1.2 Ne lasi la monopolon de la mondaj bildoj al la Nordaj televidoj

La grandaj internaciaj televidĉenoj de la Nordo, kiel CNN, longan tempon ĝuis faktan monopolon kaj donis vidon de la mondo kiu respondis al la interesoj de la dominantaj potencoj. En la araba mondo, la starigo de Al-Ĵazira ebligis, kun granda profesia kompetento, rompi kun la unuflanka vido de la konfliktoj de Proksim-Oriento. La ĵusa lanĉiĝo de Telesur ebligas al Latinameriko vidi sin ne nur tra la prismo de la nordamerikaj komunikiloj. La starigo de afrika ĉeno respondas al sama bezono, kaj necesa fari ĉiajn klopodojn por ke ĝi naskiĝu.

9.3 Por la rajto esprimi sin en sia lingvo :

Por ĉiuj neusonaj elitoj de la planedo, la uzado de la angla estas la unua rekonilo. Ekzistas logika ligo inter la libervola aŭ malribela submetiĝo al la usona superpotenco kaj adopto de ties lingvo kiel sola ilo de internacia komunikado. Nu, la ĉina, la latinaj lingvoj - se oni instigas al interkompreniĝo sine de la granda familio kiun ili konsistigas - kaj morgaŭ la araba estas tute same alvokitaj ludi paralele tiun rolon. Temas pri politika volo. Por lukti kontraŭ la „angla inundo“, necesus subteni sekvajn disponojn :

- Meti kiel celon, en la eduksistemoj, kaj kiam la kondiĉoj ebligas tion, instrui du fremdajn lingvojn (kaj ne nur la anglan) por aktivaj kaj pasivaj kompetentoj (kompreni, paroli, legi, skribi) kaj unu aŭ du pliajn lingvojn por pasivaj kompetentoj (legi kaj parole kompreni).

- Meti en praktikon, en la eduksistemoj, la metodojn de interkompreniĝo de la latinaj lingvoj (hispana, kataluna, franca, itala, portugala, rumana kiuj estas oficialaj lingvoj en 60 landoj). La komunikiĝo estas plej efika kiam ĉiu parolas sian lingvon kaj komprenas tiun de sia interparolanto.

En la specifa kazo de Afriko, fari el instruado kaj promocio de la naciaj lingvoj politikan prioritaton de la Afrika Unio.

Starigi internacian fonduson de subteno al tradukado de kiom eble plej multaj dokumentoj en la lingvoj de la lando kun malgrandaj resursoj, aparte por ke ili ekzistu sur interreto.

10. POR DEMOKRATIIGO DE LA INTERNACIAJ ORGANIZOJ KAJ INSTITUCIIGO DE MULTPOLUSA INTERNACIA ORDO

La Unuiĝintaj Nacioj estas institucio de la popoloj, kio per tio estas atingo. Sed temas ankaŭ pri loko de fortrilatoj inter ŝtatoj, kies efiko povas montriĝi ambivaleca, eĉ negativa, en la kazo de certaj popoloj aŭ en certaj cirkonstancoj. Necesas do transformoj, en la mezuro en kiu la hegemonio de la plej potencaj landoj efikas kiel instrumentigo de la UN por ilia profito. Sekve ni proponas jenajn iniciatojn :

10.1 Demokratiigi la spacon de la Unuiĝintaj Nacioj ;

10.2 Instigi al „reformoj“ de la institucio de la UN kun la celo limigi la malegalecojn de fortrilatoj inter ŝtatoj ;

10.3 Agi direkte al la registaroj kiuj konsistigas la UN, kaj por tio starigi en ĉiu lando Observejon kiu ebligu travideblon de la agado de la registaroj ene de la Unuiĝintaj Nacioj, de ties specialigitaj organismoj kaj de la instancoj starigitaj en Bretton Woods (IMF, Monda Banko, MOK) ;

10.4 Refinanci la specialigitajn organizojn (ekz-e ONA [Organizo pri Nutrado kaj Agrokulturo] aŭ MOS [Monda Organizo pri Sano]), por eviti ties dependecon de transnaciaj entreprenoj ;

10.5 Certigi etenditan kaj efektivan ĉeeston de la sociaj movadoj kaj de la neregistaraj organizoj en la internaciaj institucioj ;

10.6 Antaŭenigi internaciajn justis-kortumojn, nome koncerne ekonomiajn krimojn, evitante ke ili estu instrumentigitaj de la dominantaj potencoj, kaj, samtempe, starigi opini-tribunalojn por antaŭenigi alternativajn manierojn realigi la justecon ;

10.7 Por demokratiigi la Unuiĝintajn Naciojn, kreskigi la potencon de la Ĝenerala Asembleo kaj demokratiigi la Sekurec-Konsilion por rompi la monopolojn (vetorajton, atompotencojn) ;

10.8 Antaŭenigi organizon de la Unuiĝintaj Nacioj kiu ebligu regionigon dotitan per realaj povoj en la diversaj kontinentoj. Estas aparte proponita starigi Socian Forumon de Mez-Oriento, kiu kunigu la progresemajn fortojn de la landoj de tiu regiono por serĉi alternativajn solvojn kontraŭ la usona projekto de „Granda Mez-Oriento“.

10.9 Antaŭenigi, interne de la UN, la respekton al la suvereneco de la nacioj, tute aparte fronte al la agadoj de la IMF, la Monda Banko kaj la MOK.

10.10 Antaŭenigi Mondan Asembleon de la Popoloj por eliri el la diabla cirklo de malriĉeco.


Notoj :

1. OAEMU : Okcident-Afrika Ekonomia kaj Mona Unio (france : UEMOA, Union économique et monétaire ouest-africaine), ekde 1962-05-12 ; membroj : Benino, Burkino, Eburbordo, Maŭritanio, Niĝerlando, Senegalo, Togolando (ekde 1963-11-27). Monunuo : Franko de la Afrika Financ-Komunumo (F CFA), emisio konfidata al la Centra Banko de la Ŝtatoj de Okcidenta Afriko. - vl

2. EKROA (france CEDEAO, por : Communauté économique des États de l’Afrique de l’Ouest) : Ekonomia Komunumo de la Regnoj de Okcidenta Afriko. Ĝi estas starigita en 1975-05-18 kaj ekvalidis en marto 1977. Sidejo : Lagoso (Niĝerio). Membroj : Benino, Burkino, Kabo-Verda, Eburbordo, Gambio, Ganao, Gvineo, Gvineo-Bisaŭ, Liberio, Malio, Maŭritanio, Niĝerlando, Niĝerio, Senegalo, Sieraleono, Togolando. - vl.

3.ONA : Organizo pri Nutraĵo kaj Agrokulturo (angle : FAO, Food and Agriculture Organization), sidejo : Romo, starigo : 1945-10-16, membroj : 171 (en 1996) ; celo : Plibonigi la disvolvadon de agrokulturo, de fiŝkaptado, de arbaroj (altigo kaj pli bona distribuado de nutraĵaj kaj agrokulturaj produktoj) ; teĥnika helpo al evolulandoj ; plibonigo de la enspezoj, de la vivnivelo kaj de la nutrado de la kampara loĝantaro. - vl.


Elfrancigita de V. Lutermano por MAS