Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La homaro kiel reflekto de la justeco
de Nadine GORDIMER  
9a majo 2006

Se ekzistas rimedo, el evolua vidpunkto, por analizi la gradon de trafeco de la memproklamado de la homaj estaĵoj kiel supera formo de la ekzisto, tiu estas certe la rilatoj inter la homoj kiuj devas esti la fina kriterio por pritaksi tiun antaŭrangecon super la aliaj animalaj specioj.

La animaloj intermortigas sin en sia rivaleco por supervivado, por nutraĵo kaj por sia individua reproduktiĝo disputante pri siaj inoj. La homaj estaĵoj pensas ke ilia evoluo transcendis tiajn difinojn de antaŭdestinita formo de ekzistado ; tamen kun terura escepto : la militdeklaro inter nacioj, aŭ kio estas eĉ pli terura, la internaj militoj. Dum milito, la fakto ke homa estaĵo mortigas alian, estas kondamninda ; almenaŭ ekzistas internaciaj konvencioj kiuj starigas minimuman homrespekton por la militkaptitoj.

Tiu kodo inter kreitaĵoj kiuj konsistigas la superan formon de vivo, la homaj estaĵoj, ŝajnas esti ĉirkaŭirata dum paco aŭ pli ĝuste en tempo de nedeklarita milito. Krome, la rompo flanke de tiuj kiuj proklamas sin mem plej bona modelo de demokratio de la mondo kaj superpotenco, la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, estas eĉ pli evidenta. Dum ĝi alproprigas al si maran bazon en suverena fremda lando kaj dum ĝi uzas ĝin kiel malliberejon por tiuj kiuj, kun diversaj ŝtatanecoj, estis deklaritaj kulpaj de Usono, ĝi transigas per tio, por tiel diri, la senmoralecon trans siaj landlimoj. La usona demokratio faris kaj daŭre faras evidentajn agojn kontraŭ ĉiuspeca praktiko kiu atribuas same al viroj kiel al virinoj la rajton deklari sin supera vivoformo. Tio estas la kazo de la marbazo de Gŭantanamo, de la proceso kaj de la apelacio - ambaŭ ĉe partiaj tribunaloj - kaj de la enprizonigo de la Kvin en malliberejoj de Usono. La fiaj kondiĉoj en kiuj ili tenas ilin estas publike konataj, tiom ke ne necesas memorigi ilin. Tamen, tiom longe kiom tio daŭros kaj oni ne kontestos la validon de la kondamnoj de la Kvin, mi pensas ke oni neniam sufiĉe ripetos al la tuta mondo la hororajn spertojn kiujn la Kvin kaj iliaj foraj familioj travivas ĉiutage, ĉiumonate kaj nun ĉiujare, kaj tio malgraŭ la agado de personoj kiuj ankoraŭ kaj daŭre sin proklamas defendantoj de la justeco kaj de la homaro.

Kial oni limigas aŭ malpermesas al la Kvin la komunikadojn kun siaj advokatoj ? Kial oni rifuzas la vizojn al iliaj edzinoj kaj al iliaj familioj por ke tiuj ne povu viziti ilin ? Kial oni kaŝas la fakton ke ili estas enfermitaj en teruraj kaj malnobligaj kondiĉoj en lando kie la demokratio postulas ke oni devas regigi la justecon ĉie ajn kie oni juĝas ?

Kion do timas Usono ? Ĉu la fakto rekoni siajn erarojn perdigus al ĝi ĝian statuson de monda modelo de demokratio kaj ties pageblan eksportadon en komerco kiu ne allasas konteston ? El cinika vidpunkto oni povus pensi ke la riveladoj de la malhumanaj agoj kiujn ili faris en Irako signifus ke la statuso estas jam perdita kaj ke eble io gajneblus per respektado de demokratia justeco kaj de homrajtoj en la kazo de la Kvin. Nun estas tro malfrue.

Indas substreki ke nur tre malmultaj landoj ne rompis nian statuson de universale akceptita supera vivoformo, la lastan stadion en la evolua ciklo de la specioj. Aŭ oni ankoraŭ aplikas la mortpunon, aŭ la esprimlibereco ne ekzistas, aŭ homoj iras en prizonon sen proceso, aŭ kiam ili estas prezentitaj antaŭ tribunalo, ili restas en prizono en malhumanaj kondiĉoj de mismikseco. Neniu lando estas libera de tio kaj ŝuldas al si kontroli sian propran homan etikon rilate la traktadon de la aliaj homaj estaĵoj.

Tamen, dum la plej potenca nacio de la mondo proklamas la demokration, ĝi vane klopodas pravigi la enprizonigon de la Kvin, kio konsistigas hontan perfidon de la valoroj kiujn ĝi afiŝas, demokratian farson kiu primokas tiun kriterion kiun oni sukcesis, kun la jarcentoj, difini kiel bazan principon de la homaro, kaj sur kiu nutras sin la justeco en ĉiu angulo de la mondo.

Nadine GORDIMER.


Nadine Gordimer estas romanverkistino, eseisto, scenaristo, politika aktivulo kaj defendanto de la subprematoj. Ŝi naskiĝis en 1923 en Sud-Afriko. Fama pro siaj romanoj kaj rakontoj, ŝi ricevis la Nobel-premion pri literaturo en 1991.

Krom ŝiaj pli ol 12 romanoj, ŝiaj 10 kolektoj da rakontoj kaj eseoj pri temoj kiel rasdisigo, la verko de Gordimer inkluzivas scenarojn de dramaj televidfilmoj kaj la scenaron de la filmo Frontiers.

Ŝi ricevis la titolon Commandeur de l’Ordre des Arts et des Lettres en France. Inter ŝiaj romanoj troviĝas My Son’s Story, None to Accompany Me kaj The House Gun.

Elfrancigis Vilhelmo Lutermano el : Nadine Gordimer : L’Humanité comme reflet de la justice, en : Salim Lamrani (s.la dir. de) : Washington contra Cuba. Un demi-siècle de terrorisme. L’Affaire des Cinq. Le Temps des Cerises, Parizo, 2005, p. 229-231.

Kompleta enhavo de la libro

- Salim Lamrani : Enkonduko http://mas-eo.org/article104.html

A. Duonjarcento da terorismo

- Howard Zinn : La radikoj de la Kubo-politiko de Usono http://mas-eo.org/article76.html

- Noam Chomsky : Kubo kaj Usono : preskaŭ duonjarconto da teroro http://mas-eo.org/article96.html

- William Blum : La nepardonebla revolucio http://mas-eo.org/article129.html

- Michael Parenti : Agreso kaj propagando kontraŭ Kubo http://mas-eo.org/article105.html

- Piero Gleijeses : Kubo, Afriko kaj la Kvin Kubanoj http://mas-eo.org/article130.html

- Ignacio Ramonet : Miamo - nesto de teroristoj http://mas-eo.org/article100.html

- Salim Lamrani : La Kub-Usona Nacia Fondaĵo (KUNF) kaj la internacia terorismo http://mas-eo.org/article102.html

B. La afero de la Kvinopo

- Leonard Weinglass : La proceso de la Kvin Kubanoj http://mas-eo.org/article149.html

- Wayne S. Smith : Trista tago en la historio de la usona justico http://mas-eo.org/article153.html

- Saul Landau : Kvin Kubanoj en malliberejo - Viktimoj de la obsedo de Bush http://mas-eo.org/article176.html

- Michael Steven Smith : La historio de du justic-aferoj http://mas-eo.org/article157.html

- James Petras : La Kvin Kubanoj : kandidatoj por Nobel-premio pri paco http://mas-eo.org/article178.html

- Jitendra Sharma : Veraj batalantoj kontraŭ la terorismo http://mas-eo.org/article179.html

- Ricardo Alarcón : Pruvo de terorismo de Usono kontraŭ Kubo http://mas-eo.org/article175.html

- Gianni Minà : Historio cenzurita de la grandaj komunikiloj http://mas-eo.org/article78.html

- Nadine Gordimer : La homaro kiel reflekto de la justeco http://mas-eo.org/article97.html