Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Kubo kaj Usono - preskaŭ duona jarcento da teroro
de Noam CHOMSKY  
8a majo 2006

Kubo kaj Usono estas en sufiĉe stranga kaj eĉ escepta situacio, en la kampo de internaciaj rilatoj. Ne ekzistas ajna precedenco de tiom senĉesa malamikeco de iu lando kontraŭ alia, ĉi-okaze de la monda superpotenco kontraŭ malriĉa lando de la Tria Mondo, dum pli ol kvardek jaroj da terorismo kaj da ekonomia milito. Usono uzis metodojn kiuj iras de la ĝeneraligita terorismo-kampanjo ĝis invado. Kiam la invado fiaskis, la terorisma kampanjo estis ampleksigita per ekonomia strangolado, kultura kvaranteno kaj premo sur ĉiuj kiuj volis rompi la izolitecon de Kubo.

Sed tio ne estas ĉio : tiu fanatika malamikeco estas tre malnova. Ekde la unuaj tempoj de la usona Revolucio, la fondopatroj avidis Kubon kaj ne kaŝis tion. Estas John Quincy Adams, tiam ŝtatsekretario, kiu deklaris ke aneksado de Kubo estus « fundamente grava » por la politika kaj komerca estonteco de Usono. Aliaj argumentis ke la estonto de la mondo dependas de la preno de Kubo fare de nia lando. Ekde la unuaj tempoj de la usona historio, la aneksado de Kubo estas demando de unua graveco. La urĝa neceso de la anekso estas la plej malnova temo de la ekstera politiko de Usono.

Kubo vere kaŭzis histerion inter la strategiistoj, aparte impresan neŭrozon dum la prezidanteco de Kennedy. La arĥivoj de la Kennedy-registaro - la plejparto da ili estas nuntempe alirebla - atestas pri sovaĝa kaj fanatika etoso antaŭ la fiaskoj de la rekonkero de Kubo. La publikaj intervenoj de Kennedy estis aparte ekscesaj : « La disciplinitaj, indulgaj kaj malfortaj socioj estas forbalaotaj kun la rubo de la historio », se Usono ne reprenas la kontrolon de la insulo, profetis Kennedy tiam indignita de la absurda fiasko de la invado ĉe la Porko-golfo.

La leganto feliĉos ekscii ke antaŭ nelonge, la Pentagono deklaris sin malpli zorgema pri la eventualeco de kuba invado al Usono. La minaco daŭre ekzistas, sed ĝi estas malpli grava ol antaŭe. La motivo estas, laŭ ili, la kadukiĝo de la gravaj kubaj armitaj fortoj post la fino de la malvarma milito, ĉar Sovetio interrompis siajn liveradojn de materialo. Sekve, kun la malakriĝinta danĝero, ne plu necesas kaŝi sin sub la tabloj, la malnovaj konsiloj lernitaj en la bazlernejo estas eksteruzaj. La deklaro ne kaŭzis ridojn kiam ĝi estis publikigita, almenaŭ ne en Usono, sed aliloke oni ridegis. Oni memoru la respondon de la ambasadoro de Meksiko kiam J. F. Kennedy organizis la publikan sekurecon kaj la defendon kontraŭ Kubo komence de la 1960-aj jaroj : la ambasadoro pravigis sian rifuzon deklarante ke se li dirus en Meksiko ke Kubo estas minaco por ĝia nacia sekureco, 40 milionoj da meksikanoj ridegus.

La diktaturo de Fulgencio Batista falis en januaro 1959 fronte al la kastristaj [1] geriloj. En marto, la Konsilio de Nacia Sekureco (KNS) esploris la vojojn de reĝim-ŝanĝo. En majo, la CIA komencis armi la antikastristajn gerilojn. Dum la vintro 1959-1960, okazis signifika multiĝo de incendiaj atakoj kaj de bombadoj fare de aviadiloj pilotataj de ekzil-kubanoj kaj superrigardataj de la CIA ekflugantaj de usonaj bazoj. Ne necesas diri kion farus Usono aŭ ties protektatoj en tiaj cirkonstancoj. Tamen, Kubo ne respondis al Usono per perfortaj venĝo-agoj nek per malinstigaj disponoj. Kubo sekvis metodojn konformajn kun la internacia juro. En julio 1960, Kubo petis helpon de la Unuiĝintaj Nacioj, liveris al la Sekurec-Konsilio dokumentojn pri proksimume 20 bombadoj kun la nomo de la pilotoj, la registro-numero de la aviadiloj, de la ne eksplodintaj bomboj kaj kun pliaj pruvobjektoj. Kubo montris siajn gravajn damaĝojn kaj siajn multajn mortintojn petante diplomatian solvon de la konflikto. La tuta respondo de la ambasadoro de Usono, Henry Cabot Lodge, estis la aserto ke « Usono ne intencas agresi Kubon ».

Kubo estis koloniigita de Usono kaj totale dependis de tiu lando. Ĝi estis virtuala kolonio de Vaŝingtono ĝis januaro 1959 ; ne necesis atendi longe ĝis kiam la maŝino startis.

En marto 1960, la registaro de Eisenhower sekrete decidis invadi Kubon, sed sub unu kondiĉo. La invado devis okazi sen ke evidentiĝu la partopreno de Usono. Li sciis ke Latinameriko eksplodus se evidentiĝus ke Usono rekonkeris Kubon. Cetere, la enketoj komprenigis ke en la insulo regis optimismo kaj ke la popolo larĝe apogus la revolucion. Evidente, la rezistado estus forta. Ili devus renversi la registaron, sed per metodoj kiuj ne ebligus ĉe tio malkovri la manon de Usono. Pro tio, la ideologiaj institucioj devas hodiaŭ estingi la historion de la agreso, la terorismajn kampanjojn, la ekonomian strangoladon kaj la ceterajn metodojn uzitajn de la mastro de la hemisfero. Ili asertis ke ilia celo estas anstataŭigi la reĝimon de Castro « per alia pli dediĉitaj al la veraj interesoj de la kuba popolo kaj pli akceptebla por la interesoj de Usono ».

Vaŝingtono maltrankviliĝis pro la ideo ke la kubanoj povus sin defendi. Do, Allen Dulles, kiu tiam estis la ĉefo de la CIA, petis Brition ne liveri armilojn al Kubo. Lia « precipa kialo », laŭ la brita ambasadoro, estis ke « la kubanoj tiel devus mendi armilojn ĉe la USSR aŭ ĉe la sovetia bloko », kio « havus konsiderindajn sekvojn » kaj permesus al Vaŝingtono prezenti Kubon kiel « minacon » por la hemisfero, konforme al scenaro kiu tiom bone funkciis en Gŭatemalo. Allen Dulles aludis la sukceson de Vaŝingtono kiu povis detrui la unuan demokratian eksperimenton en Gŭatemalo, interludo de dek jaroj da esperoj kaj da progreso kiu maltrankviligis aparte Vaŝingtonon pro la grandega popola apogo kiun ĝi vekis, laŭ la informoj de la usonaj sekretaj servoj. La « modelo-efekto » de la socialaj kaj ekonomiaj disponoj profite al ĉiuj estis aparte maltrankviliga. Oni ofte invokis la sovetian minacon konfirmitan de la mendoj de armiloj de Gŭatemalo ĉe la sovetia bloko post la minacoj de atako kaj de embargo flanke de Usono.

Koncerne Kubon, la planoj similis al tiuj de Dulles, la direktoro de la CIA. Kiam Arthur Schlesinger avertis la prezidanton Kennedy pri la « neeviteblaj politikaj kaj diplomatiaj sekvoj » de eventuala invado de Kubo fare de armeo de dungosoldatoj, li proponis prepari kaptilon por Castro : devigi lin fari agojn kiuj servu pretekste por invado : « Oni povas koncepti malpuran operacon, ni diru en Haitio, kiu povus servi kiel logilo por ke Castro sendu trupojn sur haitian plaĝon, kio interpreteblus kiel ago destinita renversi la haitian reĝimon. La kampanjo kontraŭ Usono estus dekomence diskreditita ». Ĉio ĉi referencas la reĝimon de la murda diktatoro « Papa Doc » Duvalier kiu povis kalkuli kun la subteno de Usono (kun kelkaj rezervoj), tiel ke proponi helpon al la haitianoj por renversi lin estus perceptata kiel delikto.

Ĝuste tiam enposteniĝis la prezidanto Kennedy. Liaj oficistoj tre atentis Latinamerikon. Ĝuste antaŭ ekofici, Kennedy starigis latinamerikan komisionon kiu esploris la aferojn de la kontinento, gvidatan de la historiisto Arthur Schlesinger. Lia raporto estas hodiaŭ konsultebla. La historiisto informis la prezidanton Kennedy pri la rezultoj de la komisiono pri Kubo. La problemo de Kubo, diras li, estas « la disvastigo de la kastristaj ideoj, kies eĥo estas tre grava en Latinameriko », kie « la distribuo de la teroj kaj de aliaj formoj de naciaj riĉaĵoj larĝe favoras la sociajn klasojn kiuj profitas ilin, tiel ke la malriĉuloj kaj la malfavorataj klasoj kiuj, stimulataj de la ekzemplo de la kuba revolucio, postulas nun povi ĝui decan vivon ». Tia estis la minaco kiun reprezentis Castro. Tamen, estas io plia, ĉar se oni observas la historion de la interna planado ekde jaroj, oni rimarkas ke la minaco estis ĉiam la sama. La « malvarma milito » estas publika preteksto. Ni rigardu la historion ; ĉiufoje estas la samo. Kubo estas kion oni nomis viruso kapabla infekti aliajn popolojn kiuj povus senti sin kuraĝigitaj de « la ideo de Castro rekte preni la aferojn en la manojn » kaj kredi ke ankaŭ eblas ĝui decan vivon.

La USSR certe ne estis forgesita. Ĝi estas menciita en raporto de Schlesinger. La USSR proponas sin kiel modelon por atingi la moderniĝon en unu sola generacio, kaj ĝi proponas helpon kaj pruntojn. Tiel ja ekzistis rusa minaco. Oni insistas energie pri la fakto ke observante la novan humanismon, ne konvenas daŭre trakti tiujn malnovajn historiojn de « malvarma milito », kiam la sovetianoj malhelpis la mirindajn usonajn realigojn. Tio gravas, ĉar la institucioj ne ŝanĝiĝis, la planado ne ŝanĝiĝis, la decidoj ankaŭ ne, kaj la politikoj ne pli. Multe pli valoras fari tiel ke la homoj ne konsciu pri ĝi.

La Kennedy-registaro ampleksigis la agadojn de sabotado, de terorismo kaj de agreso en ekonomia milito kiun nenia malgranda lando povas elteni. La dependeco de Kubo rilate Usonon en la kampo de ekstera komerco estis grandega. Ĝi ne povis esti interrompita sen multega kosto por la kubanoj. La usonaj prezidantoj estis obsedataj de Kubo ekde kiam ili enoficiĝis. Dum la prezidant-kampanjo de 1960, Kennedy akuzis la prezidantojn Eisenhower kaj Nixon ke ili endanĝerigis la sekurecon de Usono lasante instali sin « la fer-kurtenon (...) je 90 mejloj de la usona marbordo. » « Ni estis histeriaj rilate al Castro ekde la epoko de la Porko-golfo », deklaris poste la sekretario pri defendo Robert Mc Namara antaŭ la Komitato Church. Kelkajn tagojn antaŭ la aprobo de la invado kontraŭ Kubo, Arthur Schlesinger avertis la prezidanton ke « la ludo havus kelkajn sekvojn en Latinameriko » se Usono naskigus « alian Kubon ».

Post la fiasko de la Porkogolfo, Kennedy ekfunkciigis veran programon de internacia terorismo por renversi la reĝimon. Tiaj abomenaĵoj estas tutsimple neataj eĉ se la murdoprovoj - unu okazis en la sama tago de la morto de Kennedy - estas bone konataj. Lyndon Johnson oficiale ĉesigis tiujn operaciojn. Ili tamen daŭris kaj eĉ prosperis sub Nixon. Poste, tiuj agadoj estis atribuataj al teroristoj ekster kontrolo de la CIA, sen ke ni povis kontroli tion. Roswell Gilpatric, alta oficisto de la Pentagono sub Kennedy kaj Johnson, esprimis dubojn. La registaro de Carter, kun apogo de la usonaj tribunaloj, aprobis la konfiskadon de kubaj ŝipoj, rompante konvenciojn kiujn Kubo siavice respektis. La partizanoj de Reagan rifuzis la kubajn iniciatojn por diplomatia solvo kaj trudis novajn sankciojn sub plej konfuzaj pretekstoj, kelkfoje senhonte mensogante, kiel atestis Wayne Smith kiu malsolidariĝis demisiante de sia posteno ĉe la Sekcio de la Interesoj de Usono en Havano.

El kuba vidpunkto, la terorismo de Kennedy ŝajnis esti antaŭludo de invado. En septembro 1962, la CIA venis al la konkludo ke « la precipa celo de la milit-instalaĵoj de la sovetianoj en Kubo estas fortigi la komunisman reĝimon de la insulo ». Tiuj konkludoj estis poste konfirmitaj de la oficialaj instancoj.

Andrej Gromiko asertis ke la raketoj senditaj al Kubo estis destinitaj « fortigi la defendo-kapablon de la insulo, nenio alia ». La reago de Robert Mc Namara al tiuj vortoj estas interesa. Mc Namara komprenigis sin per jenaj vortoj : « Se mi estintus kuba aŭ sovetia oficialulo, mi pensas ke mi dividus la ideon ke invado de Usono estis verŝajna » (ideon kiu laŭ li estis malĝusta). Li aldonis ke la probableco de atommilito post invado de Kubo estis 99-%-a. Tia invado estis des pli verŝajna post kiam Kennedy rifuzis la proponon de Ĥruŝtĉov retiri kune la raketojn de Kubo kaj de Turkio. Eĉ pli, Kubo mem povintus eksplodigi atommiliton kiam usona terorisma grupo apartenanta al la Operacio Mangusto eksplodigis fabrikon en kiu, laŭ Castro, mortis 400 homoj, dum unu el la plej kritikaj momentoj de la krizo.

La situacio estis tre streĉita ĝis la fino de la malvarma milito. En 170 jaroj, Usono ne ĉesis malhelpi la sendependecon de Kubo. Post la malvarma milito okazis ŝanĝoj. La elemento de soveta malinstigo jam ne ekzistis. Kubo jam ne povis esti agento de la Kremlo kiu minacis konkeri Latinamerikon, tiel timtremigante Usonon. Tio signifis ke Usono estis nun pli libera, kun sia fidela atakhundo, Britio. Oni hodiaŭ jam ne povas aserti agi kontraŭ la USSR.

Rilate Kubon, post la falo de Sovetio en 1991, la embargo fariĝis multe pli severa pro liberala iniciato de Torricelli kaj Clinton. La pretekstoj estas nun aliaj. Antaŭe, Kubo estis prezentata kiel sovetia tentaklo preta nin strangoli. Nun estas nia amo por demokratio kiu kontraŭstarigas nin al Kubo. La mensogoj de 30 jaroj povas esti prisilentataj : la terorismo kaj la ekonomia milito ĉiam servis la demokration, laŭ la gurdokanto laŭmodigita.

Usono apogas certan tipon de demokratio. Thomas Carothers laboris por Reagan por la « stimulado de la demokratio » por la ŝtatdepartemento. Laŭ li, la registaro de Reagan defendis vertikalan demokration kiu lasas netuŝita la « tradiciajn strukturojn de la potenco », tiujn kiuj de longa tempo havas bonajn rilatojn kun Usono.

La sankcioj de Usono kontraŭ Kubo estas la plej severaj en la mondo, pli ol tiuj kiuj estis aplikataj al Irako. Ili validas ekde 1960, sed fariĝis pli severaj, kaj mortigis pli da homaj vivoj kiam la konspirado malaperis kaj kiam jam ne eblis invoki la kuban minacon, tiom malpli grandan ol tiu kiun reprezentis Danio aŭ Luksemburgio por la USSR. Tamen, tiuj trudodevigaj kaj unuflankaj disponoj ne estas konsiderataj kiel « sankcio-reĝimo ». Ili estas nur parto de la « duflanka komerca politiko kaj ne povas esti ekzamenataj de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) », laŭ la klarigo de la vicreprezentanto de Usono ĉe la UN, Peter Burleigh, kiu respondis al la voĉdonado de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝinta Naciaro. Sep jarojn poste, Philip Reeker, proparolanto de la ŝtatdepartemento, asertis plian fojon tian unuflankan jurkoncepton.

En la New York Times antaŭ nelonge aperis noto laŭ kiu la usona kongreso voĉdonis leĝojn kiuj permesas al usonaj eksportistoj sendi nutraĵojn kaj medikamentojn al Kubo. Ĝi klarigis ke la usonaj farmistoj faras gravajn premojn. Farmisto estas eŭfemismo. La nordamerika agrokultura negoco volas reaperi en tiu merkato. Tiu artikolo ne substrekis ke la malpermeso de vendo kaj eksportado de nutraĵoj kaj de medikamentoj malkaŝe rompas la internaciajn leĝojn pri bonfartemo. Ĝi estis eĉ kondamnita de la OAŜ [2], cetere tiel submetita al la potenculoj de tiu ĉi mondo, kiu juĝis ĝin kontraŭleĝa kaj netolerebla.

La politiko de Usono kontraŭ Kubo estas siaspece unika en pluraj rilatoj. Unuavice pro la konstanteco de ĝiaj atakoj, poste ĉar Vaŝingtono estas totale izolita de la mondo - la sola ŝtato favora al daŭrigo de la embargo antaŭ la UN estas Israelo... kiu malkaŝe malobeas sian propran voĉon ĉe la UN.

La registaro de Usono estas ankaŭ sola antaŭ sia loĝantaro. Laŭ la plej lasta enketo kiun mi povis konsulti, preskaŭ du trionoj de la loĝantaro kontraŭas la embargon. Tiu izoliteco estas alia eksterordinara aspekto. La registaro de tiu ĉi lando estas izolita meze de sia propra popolo kaj fronte al la internacia opinio, sed ĝi daŭrigas kun fanatikeco tiun politikon kiu devenas de la origino de Usono kiel respubliko.

La « leĝo por la kuba demokratio » de la registaro Clinton - komence kontestita de la prezidanto Bush kiel tro videbla rompo de la internacia juro, sed poste ratifita kiam Clinton antaŭis lin en la dekstra elektantaro dum la elektokampanjo - suspendis la komercon de la subsidiaraj entreprenoj kun Kubo, de kiu 90 % estis nutraĵa, medikamenta kaj paramedikamenta. Laŭ la iama ĉefo de la servo de neŭro-epidemiologio de la National Institute of Health, tiu kontribuaĵo al la demokratio dramece malaltigis la sannivelon de la kubanoj kaj altigis la mortokvoton, sekvigante « la plej alarmigan san-krizon de ĉi-lastaj jaroj ». Por ilustri tion, profesoro pri medicino ĉe la universitato de Kolumbio elvokas la svedan sistemon de akvo-filtrado kiun Kubo aĉetis por produkti vakcinojn, kaj kiu estis malpermesita, ĉar iuj komponaĵoj estis fabrikitaj en usonaj entreprenoj. Tiel oni malfruigis la vakcinad-kampanjojn... kun la nobla celo oferti la « demokration al la kubanoj ».

En 1997, ĉe la MOK [3], la Eŭropa Unio denuncis malkaŝan kaj evidentan rompon de la normoj de la embargo. Ke Usono rifuzas tiun jurisdikcion ne povas mirigi. Sed la kialoj kiuj estis invokitaj estas interesaj : kialoj de nacia sekureco. La ekzisto de Kubo minacas, laŭ tio, la nacian sekurecon de Usono kaj pro tio Usono devas rifuzi la jurisdikcion de la MOK. En realo, Usono ne volis oficialigi tiun pozicion, ĉar ĝi ridindigus ĝin en la okuloj de la internacia komunumo. Sed tia estis la pozicio kiu ĉe pluraj okazoj estis publikigita.

La problemo de Kubo estas ĉiam la sama. « La ideo de Castro rekte preni la aferojn en siajn manojn » estas daŭre kuraĝigo por la malriĉuloj kiuj ne konsentas esti senigitaj je deca vivo. Kaj Kubo daŭre demonstras ke tiu vojo eblas, sendante kuracistojn ĉien en la mondo malgraŭ siaj ekonomiaj malfacilaĵoj, inventante sansistemon kies kontrasto kun tiu de Usono estas por la unua mondpotenco vera honto.

La terorisma kampanjo « ne estis ŝerco », skribas Jorge Domínguez en raporto pri arĥiv-dokumentoj publikiĝintaj rilate al la operacioj faritaj dum la Kennedy-mandato. Tiuj dokumentoj, laŭ Piero Gleijeses, estis « sufiĉe steriligitaj » kaj estas nur la « videbla parto de la glacimonto ».

Laŭ Mark White, la Operacio Mangusto estis en la « centro de la usona politiko rilate Kubon ekde la fino de la jaro 1961 ĝis la solvo de la raketokrizo en 1962 », programo en kiun la fratoj Kennedy « metis ĉiujn siajn esperojn ». Robert Kennedy informis la CIA ke la kuba problemo « estas la absoluta prioritato de la registaro de Usono kaj ke la tuta resto estas duaranga. Ni devas ne domaĝi niajn klopodojn, nek nian tempon kaj konvenas mobilizi la tutan personaron » necesan por renversi Castro-n. La ĉefo de la Operacio Mangusto, Edward Lansdale, prezentis planon kun la celo provoki « totalan ribelon kaj la faligon de la komunisma reĝimo » en oktobro 1962. La « fina difino » de la programo koncedis ke la « definitiva venko postulas la militan intervenon de Usono » post kiam la terorismo kaj la subfosado estos preparintaj la terenon. La milita invado de Usono devis okazi en oktobro 1962, post la raketokrizo.

En februaro 1962, la ĉefstabo aprobis planon eĉ pli ekstremisman ol tiu de Schlesinger : la uzon de « sekretaj operacioj destinitaj instigi Castro-n aŭ iun de liaj subuloj reagi malamike al Usono por trovi pretekston por pravigi reprezaliojn kontraŭ Castro aŭ ke li estu renversita kun rapideco, forto kaj decidemo ». En marto, inspirite de la Projekto Kubo de la departemento pri defendo, la ĉefstabo sendis memorandon al la sekretario pri defendo Robert Mc Namara kiu kunigis la « pretekstojn kiuj ebligus al Usono pravigi militan intervenon en Kubo ». La plano lanĉiĝus se « oni ne atingus ĝeneralan ribelon en la insulo dum la 9 aŭ 10 venontaj monatoj », sed antaŭ ol Kubo starigu rilatojn kun Rusio kaj ol « Sovetunio povu esti rekte implikita ».

La plano de marto estis konceptita por krei « ŝajne izolitajn faktojn kiuj ne ebligu kompreni la finan celon kaj kiuj kreu impreson de grandskalaj malracieco kaj senrespondeco en la okuloj de Usono kaj de la aliaj landoj », tiel ke Usono restu « en pozicio de viktimo kaj por disvastigi la ideon ke Kubo estas minaco por la paco en la okcidenta hemisfero ». Inter la konkretaj disponoj troviĝis la detruo de usona militŝipo en la golfo de Gŭantanamo por krei incidenton kiu memorigu tiun de la Maine. Oni devis poste publikigi la listojn de la viktimoj en la usona gazetaro taŭge por « kaŭzi ondon da nacia indigno » kaj konkludi post enketo « pri klara evidento de kuba atako al la militŝipo ». Aliaj planoj inkluzivis lanĉon de « kampanjo kiu ĝisdatigus ligojn inter la komunisma Kubo kaj la terorismo en Florido kaj eĉ en Vaŝingtono », uzadon de aviadiloj de la sovetia bloko por fari kamuflitajn aer-atakojn per incendiaj bomboj kontraŭ sukerkan-plantejoj en najbaraj landoj, la detruon de senskipa aviadilo por publikigi poste ke temis pri ĉart-aviadilo transportanta feriantajn studentojn, kaj aliajn samspecajn geniajn planojn. Eĉ se ili ne estis plenumitaj, ili montras la sovaĝan kaj furiozan etoson de la periodo.

La 23-an de aŭgusto 1962, la prezidanto transdonis la Memorandon pri Nacia Sekureco n-ro 181, « direktivon celantan organizi ribelon kiu ebligus invadon ». Ĝi entenis « gravajn militajn planojn, manovrojn kaj movadojn de personaroj kaj de ekipaĵo » verŝajne konataj de Kubo kaj de Rusio. En aŭgusto, la teroristaj atakoj eĉ pli furiozis : la mitral-atako kontraŭ hotelo de la norda marbordo de Kubo « kie oni sciis ke sovetiaj armeaj teĥnikistoj kunvenis, kostis la vivon al multaj rusoj kaj kubanoj ». Atakoj kontraŭ britaj kaj kubaj kargoŝipoj okazis, kaj ankaŭ infektado de sukertransportoj kaj aliaj abomenindaĵoj kaj sabotaĵoj. Krimoj plej ofte faritaj de organizoj de ekzil-kubanoj kiuj agadis en Florido en plena libereco. Kelkajn semajnojn poste okazis la « plej danĝera momento de la homara historio ».

Post fino de la raketokrizo, Kennedy relanĉis la terorisman kampanjon. Dek tagojn antaŭ ol esti murdita [4], li aprobis planon de « detruaj operacioj » prezentitan de la CIA. Temis pri lanĉi dungosoldatajn fortojn de Usono « kontraŭ grava petrol-rafinejo, kontraŭ magazenoj, elektroinstalaĵo, sukerrafinejoj, fervoj-pontoj, havenaj instalaĵoj, kajoj kaj ŝipoj ». La kampanjo estis suspendita en 1965, kvankam « unu el la unuaj disponoj de Nixon ĉe la ekofico kiel prezidanto en 1969 estis admoni la CIA intensigi siajn sekretajn agojn kontraŭ Kubo ».

La vidpunktoj de la ĉefroluloj estas aparte interesaj. Laŭ la nun alireblaj dokumentoj, Domínguez substrekas « ke nur unufoje en mil paĝoj usona oficisto formulis ian moralan kvazaŭ-obĵeton kontraŭ la terorismo apogata de la registaro de Usono ». Oficisto de la Konsilio de Nacia Sekureco sugestis ke tiaj agoj povus kaŭzi reagon de Rusio kaj ke surprizaj aer-atakoj « kiuj mortigas senkulpulojn povus ricevi malfavoran akcepton en la gazetaro de certaj amikaj landoj ». La samaj sintenoj troviĝas dum diskutoj malantaŭ fermitaj pordoj, ekzemple kiam Robert Kennedy avertis ke grandskala invado de Kubo kaŭzus « multajn viktimojn kaj donus al ni sufiĉe da kapdoloroj ».

La teroristaj agoj daŭris dum la registaro de Nixon kaj atingis maksimuman intenson en la jaroj 1970 kun la atakoj kontraŭ fiŝkaptaj boatoj, ambasadejoj, eksterlandaj kubaj oficejoj kaj la eksplodo en plena flugo de aviadilo de Cubana de Aviación en kiu 73 personoj mortis. Ĉiuj ĉi agoj estis faritaj el la teritorio de Usono eĉ kiam la FBI juĝis ilin krimaj.

Kaj ĉio daŭris, dum la ĉefartikolistoj de la precipaj gazetoj kondamnis Castro-n ĉar li « konservis arme-tendaron malgraŭ la garantio donita de Vaŝingtono en 1962 ke ne okazos atako ». Necesis kontentiĝi per promesoj malgraŭ tio kio okazis poste. Sen paroli pri la atakoj kiuj okazis antaŭe, kaj kiuj estas tre bone dokumentitaj.

La motivoj de la internaciaj terorismaj atakoj kontraŭ Kubo kaj tiuj de la kontraŭleĝa ekonomia embargo aperas klare kaj detale en la internaj arĥivoj. Neniu mirus ekscii ke ili kongruas precize kun tiuj kiuj ĉefrolis por Gŭatemalo kelkajn jarojn antaŭe.

Se oni konsideras la historian konjunkturon, evidentas ke la rusa minaco ne povis esti decida faktoro. La planoj perforte renversi la reĝimon estis ellaboritaj kaj praktikataj antaŭ ol ekzistis realaj rilatoj kun Sovetunio kaj la sankcioj fortiĝis post la disfalo de la sovetia bloko. En realo, la rusa minaco efektive gravigis la situacion, sed tio estis ja pli sekvo ol kaŭzo de la terorismo kaj de la ekonomia milito de Usono.

En julio 1961, la CIA informis ke « la graveco de influo de la kastrisma registaro ne dependis de la kuba potenco. La influo de Castro estas dominanta ĉar la ekonomiaj kaj socialaj kondiĉoj de tuta Latinameriko nutras la opozicion kontraŭ la establitaj aŭtoritatoj kaj motivas la agitadon de la amasoj por radikala ŝanĝo ». Socialisma Kubo donis la sekvindan modelon.

Komence de 1964, la Konsilio pri planado de la politiko de la ŝtatdepartemento analizis zorgigan situacion : « La ĉefa danĝero kiun reprezentas Castro por ni, estas la efiko kiun la simpla ekzisto de lia reĝimo faras sur la maldekstrajn movadojn en multaj landoj de Latinameriko [...]. La simpla fakto ke Castro sukcesis defii Usonon detruas nian tutan politikon en la hemisfero de preskaŭ unu jarcento kaj duono ». Thomas Paterson diras tion siamaniere : « Kubo, kiel simbolo kaj realo, defiis la usonan hegemonion en Latinameriko ». La internacia terorismo kaj la ekonomia milito, kiuj ebligis la « reĝimŝanĝojn », ne praviĝas per tio kion Kubo faras, sed per « ĝia ekzisto mem », ĝia « sukcesa defio » kontraŭ la mastro de la hemisfero. Tia defio pravigas eĉ la plej perfortajn agojn, kiel okazis en Serbio, kio estis rekonita poste, aŭ kiel en Irako (refoje ĉio estas rekonita) kiam la falseco de la pretekstoj estis klare pruvita.

Dum la trideka datreveno de la raketokrizo, Kubo oficiale protestis kontraŭ la mitral-atako kontraŭ kuba kaj hispana turisthotelo : grupo bazita en Miamo asertis sian respondecon. Oni malkovris ke la bomboj demetitaj en la la kubaj hoteloj en 1997, la bomboj kiuj kostis la vivon de itala turisto, venis de Miamo. La farintoj de tiuj atencoj, salvadoraj krimuloj kiuj laboris por Luis Posada Carriles, estis financataj el Miamo. Posada Carriles estas unu el la plej malbonfamaj internaciaj teroristoj, eskapinta el venezŭela malliberejo kie li estis enprizonigita pro eksplodo de la aviadilo de Cubana, komplice kun Jorge Mas Canosa, ĉefo de entrepreno de Miamo kaj iama gvidanto de la Kuba-usona Nacia Fondaĵo (FNCA), impost-libera organizo en Usono. Tiu teroristo pasis de Venezŭelo al Salvadoro kie li akceptis subteni la organizadon de teroristaj atakoj de Usono kontraŭ Nikaragŭo en la aerbazo de Ilopango, sub ordono de Oliver North.

Posada Carriles detale rakontis siajn teroristajn agadojn financatajn de la ekzilkubanaro kaj de la FNCA en Miamo, sed li estis konvinkita ke la FBI ne enketos pri lia kazo. Veterano de la invado ĉe la Porkogolfo, li estis dungita de la CIA por aliaj operacioj en la 1960-aj jaroj. Poste, kiam li kunlaboris kun la venzuelaj sekretaj servoj helpe de la CIA, li sukcesis asociiĝi kun Orlando Bosch, sia komplico en la periodo dum kiu li laboris kun la CIA, kondamnita de Usono pro bombatenco kontraŭ kargoŝipo survoja al Kubo, kun la celo organizi venontajn atakojn kontraŭ la insulo. Iama oficisto de la CIA scianta pri la atakoj kontraŭ Cubana de Aviación identigis Posada Carriles kaj Orlando Bosch kiel solajn suspektulojn de tiaj agoj, kiujn Bosch defendis kiel « legitiman milit-agon ». Laŭ la FBI, Bosch estas plene rekonita kiel « intelekta » farinto de la atako kontraŭ la aviadilo de Cubana de Aviación kaj respondecas pri proksimume tridek teroristaj agoj. La registaro de Bush patro donis al li la prezidantan indulgon en 1989, post intensa premado de Jeb Bush (aktuala guberniestro de Florido), nuligante la decidon de la departemento pri justico kiu venis al la « nediskutebla konkludo ke estus noce por la publikaj interesoj de Usono doni al Bosch sekuran rifuĝejon. Efektive fariĝus malfacile por la nacio postuli de la aliaj rifuzi apogi kaj doni azilon al teroristoj sen diskreditiĝi, kaj la sekureco de Usono suferus pro tio ».

Vaŝingtono rifuzis la kubajn proponojn kunlabori per interŝanĝo de sekretaj informoj por malhelpi la teroristajn atakojn, dum certaj atakoj igis Usonon fari disponojn. « Respondeculoj de la FBI vizitis Kubon en 1998 kun la celo renkonti siajn kubajn kolegojn kiuj transdonis al ili dosierojn pri tio kion ili konsideris terorista reto instalita en Miamo laŭ informoj kolektitaj parte de kubanoj enŝovitaj en grupoj de ekzilkubanoj ». Tri monatojn poste, la FBI arestis la kubanojn kiuj estis enŝoviĝintaj inter la teroristaj grupoj de Miamo. Kvin da ili estis kondamnitaj al tre pezaj punoj. [Vd pri tio Gianni Minà : Historio kaŝita de la grandaj komunikiloj http://mas-eo.org/article78.html.]

La reganta literaturo pri la temo terorismo kontraŭ Kubo donas purigitan version de la historio - demonstraĵo de servaĉemo kiu impresus la plej lojalan totalisman abnegacion. En la komunikiloj, la peniga situacio de Kubo estas atribuata ĝenerale al la diabla Fidel Castro kaj al la « kuba socialismo ». La redaktistoj de la New York Times informas nin ke Castro plene respondecas pri « la malriĉeco, la izoliteco kaj pri la servaĉema dependeco » rilate al USSR, kaj konkludas triumfe ke « la diktatoro de Kubo tute sole enmetis sin en belan kaĉejon », sen nia helpo. La redaktistoj konkludas ke ni, la nordamerikanoj, ne devis rekte interveni kiel proponas iuj « usonaj soldatoj de la malvarma milito », ĉar « la mandato de Fidel Castro devas ĉesi laŭ interna malsukceso kaj ne kiel martiro ». Pozante kiel ekstremaj kontraŭmilituloj, la redaktistoj taksas ke ni devus resti marĝene de tiu situacio, silentante pri la tridek pasintaj jaroj, kaj ke tiel la naivaj legantoj retenus tiun version (tre tipan) de historio oficiale armita por defendi la aŭtoritaton.

La historio de Kubo demonstras tre klare ke la « malvarma milito » estis neniam pli ol preteksto por maski la radikalan rifuzon de sendependeco de la Tria Mondo, kia ajn estu ties politika reĝimo. La tradiciaj politikoj ne estas serioze kritikitaj. La plej evidentaj demandoj estas konsiderataj senrajtaj, por ne diri nepenseblaj.

Noam CHOMSKY.

Notoj

1. Kastristo : ano de la movado gvidata de Fidel Castro en Kubo ; esprimo uzata ankaŭ por anoj de la idearo de Fidel Castro en kaj ekster Kubo. -vl

2. Organizo de Amerikaj Ŝtatoj. -vl

3. MOK : Monda Organizo pri Komerco. -vl

4. John F. Kennedy estis murdita la 22-an de novembro 1963. -vl

___

Pri la aŭtoro :

Konsiderata de la New York Times kiel « sendube la plej grava vivanta intelektulo », Noam Chomsky estas agnoskita kiel unu el la plej brilaj verkistoj kaj pensistoj de la mondo. Internacie fama filozofo, fakulo kaj politika aktivulo, li estas profesoro ĉe la Fako de Lingvistiko kaj Filozofio de la prestiĝa Massachusetts Institute of Technology, kie li instruas de 1955.

La batalo de Noam Chomsky favore al demokratio estas modelo por ĉiuj sociaj kaj pacismaj movadoj de la tuta mondo.

Li publikigis pli ol sepdek librojn kaj milojn da artikoloj pri la ekstera politiko de Usono, pri la internaciaj aferoj kaj pri la komunikiloj. Inter liaj verkoj distingiĝas The Culture of Terrorism, Profit over People, Deterring Democracy, Year 501, Propaganda and the Public Mind kaj Rogue States.

Lia lasta libro titoliĝas Hegemony or Survival : America’s Quest for Global Dominance. (S. Lamrani)

___

Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano [Monda Asembleo Socia, (MAS) http://mas-eo.org] el :

Noam Chomsky : Cuba et les États-Unis : près d’un demi-siècle de terrorisme, en : Salim Lamrani (sub dir. de) : Washington contre Cuba. Un demi-siècle de terrorisme. L’Affaire des Cinq. Le Temps des Cerises, Parizo, 2005, p. 31-48. -vl

Kompleta enhavo de la libro

- Salim Lamrani : Enkonduko http://mas-eo.org/article104.html

A. Duonjarcento da terorismo

- Howard Zinn : La radikoj de la Kubo-politiko de Usono http://mas-eo.org/article76.html

- Noam Chomsky : Kubo kaj Usono : preskaŭ duonjarconto da teroro http://mas-eo.org/article96.html

- William Blum : La nepardonebla revolucio http://mas-eo.org/article129.html

- Michael Parenti : Agreso kaj propagando kontraŭ Kubo http://mas-eo.org/article105.html

- Piero Gleijeses : Kubo, Afriko kaj la Kvin Kubanoj http://mas-eo.org/article130.html

- Ignacio Ramonet : Miamo - nesto de teroristoj http://mas-eo.org/article100.html

- Salim Lamrani : La Kub-Usona Nacia Fondaĵo (KUNF) kaj la internacia terorismo [-http://mas-eo.org/article102.html]

B. La afero de la Kvinopo

- Leonard Weinglass : La proceso de la Kvin Kubanoj http://mas-eo.org/article149.html

- Wayne S. Smith : Trista tago en la historio de la usona justico http://mas-eo.org/article153.html

- Saul Landau : Kvin Kubanoj en malliberejo - Viktimoj de la obsedo de Bush http://mas-eo.org/article176.html

- Michael Steven Smith : La historio de du justic-aferoj http://mas-eo.org/article157.html

- James Petras : La Kvin Kubanoj : kandidatoj por Nobel-premio pri paco http://mas-eo.org/article178.html

- Jitendra Sharma : Veraj batalantoj kontraŭ la terorismo http://mas-eo.org/article179.html

- Ricardo Alarcón : Pruvo de terorismo de Usono kontraŭ Kubo http://mas-eo.org/article175.html

- Gianni Minà : Historio cenzurita de la grandaj komunikiloj http://mas-eo.org/article78.html

- Nadine Gordimer : La homaro kiel reflekto de la justeco http://mas-eo.org/article97.html