Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
MSF-Bulteno 2006-05-04
de Monda Socia Forumo, sidejo San-Paŭlo  
7a majo 2006

MSF-Bulteno La 4-an de majo 2006

Enhavo

1. 4-a Eŭropa Socia Forumo : de la 4-a ĝis 7-a de majo en Ateno

2. Novaj pritaksoj de la Plurcentra MSF 2006

3. Agendo de la sociaj forumoj en la mondo

1. 4-a Eŭropa Socia Forumo : de la 4-a ĝis 7-a de majo en Ateno

Hodiaŭ, la 4-an de majo, komencas la kvara Eŭropa Socia Forumo en Ateno, Grekio. La evento finiĝos la 7-an de majo. La malfermo okazos en la Town Hall Square (Kotzia Square) kaj la agadoj en la komplekso de korbopilko kaj de skermo, proksime de la flughaveno Hellinikon. Vidu pli da detaloj en la teksejo : http://athens.fse-esf.org/info/es#place.

La kompleta programo disponeblas en la teksejo : En formato PDF, laŭ tagoj (nur en la anglaI :

- 4-a de majo

- 5-a de majo

- 6-a de majo :

En formato Excell, komplete (en la angla kaj la greka) : http://www.forumsocialmundial.org.b....

En la teksejo de la 4-a ESF : http://athens.fse-esf.org/program

La agadoj estas tradukotaj al la angla, greka kaj franca. Por pli da informoj konsultu la teksejon : http://athens.fse-esf.org/.

2. Novaj pritaksoj de la Plurcentra MSF 2006

Vidu la novajn bilancojn kaj la pritaksojn pri la tri eventoj de la Plurcentra MSF 2006, kiuj okazis en Bamako, Malio (de la 19-a ĝis 23-a de januaro 2006), en Karakaso, Venezuelo (de la 24-a ĝis 29-a de januaro 2006) kaj en Karaĉio, Pakistano (de la 24-a ĝis 29-a de marto 2006).

- Alessandro Pelizzari - Le Forum Social Mondial de Caracas : une caisse de résonance des luttes en Amérique latine (france)

- Anil Netto - World Social Forum : Polycentric and Losing Focus (angle)

- Bas de Gaay Fortman - Davos might learn from Bamako (angle)

- Ingmar Lee - Last Reflections On The World Social Forum, Karachi (angle)

- Josu Egireun y Miguel Romero - 1el desorden global (hispane)

- Pierre Rousset - Regard sur le Forum social de Karachi et sa portée internationale (france) (angle)

- Pip Hinman - Pakistan : WSF unites against military, fundamentalism (angle)

- Zubeida Mustafa - Will WSF make an impact ? (angle)

Alklaku ĉi tie por pliaj informoj.

3. Agendo de la sociaj forumoj en la mondo

- Socia Forumo Cymru/Wales, de la 28-a de aprilo ĝis 1-a de majo 2006, Aberystwyth, Ceredigion, Cymru/Wales, Britio

- Eŭropa Socia Forumo, de la 4-a ĝis 7-a de majo 2006, Ateno, Grekio

- Nederlanda Socia Forumo, de la 19-a ĝis 21-a de majo 2006, Nimego, Nederlando

- Socia Forumo por Demokratio, la 3-an de junio 2006, Santiago, Ĉilio

- Socia Forumo Aŭstrio, de la 15-a ĝis 18-a de junio 2006, Graco, Aŭstrio

- 2-a Monda Socia Forumo de Migrado, de la 22-a ĝis 24-a de junio 2006, Rivas Vaciamadrid, Madrido, Hispanio

- Socia Forumo de Karibio. Datoŝanĝo : de la 5-a ĝis 9-a de julio 2006 en Martiniko

- Socia Forumo Mezokcidento, de la 6-a ĝis 9-a de julio 2006, Milvokio, Viskonsino (Usono)

- 2-a Trilima Socia Forumo, de la 21-a ĝis 23-a de julio 2006, Ciudad del Este, Paragŭajo

- 3-a Socia Forumo Parana Medio, de la 8-a ĝis 10-a de septembro 2006, Argentino

- Unua Regiona Socia Forumo Saguenay-Lac-Saint-Jean, de la 22-a ĝis 24-a de septembro 2006, Séminaire Marie-Reine du Clergé, Métabetchouane, Kebekio, Kanado

- Landlima Socia Forumo. Datoŝanĝo : de la 6-a ĝis 8-a de oktobro 2006, Ciudad Juarez, Meksiko

- Socia Forumo Ĉilio, la 18-an kaj 19-an de novembro 2006, Santiago, Ĉilio

- Socia Forumo Barato, novembro 2006, Delhio (difinota)

- Kebekia Socia Forumo. Datoŝanĝo : junio 2007, Kebekio, Kanado

- Socia Forumo Usono, de la 27-a de junio ĝis 1-a de julio 2007, Atlanto, Georgio, Usono

Alklaku ĉi tie por vidi la kompletan liston, la kontaktojn kaj pliajn informojn.

Oficejo de la Monda Socia Forumo en San-Paŭlo

Adreso : Rua General Jardim, 660, 7 andar, São Paulo - SP- Brazilo

Poŝtkodo : 01223-010

Teksejo : www.forumsocialmundial.org.br

Traduko al la franca : Thomas LeBel ; el la franca al Esperanto : Vilhelmo Lutermano.