Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
MSF-Bulteno 2006-04-19
de Monda Socia Forumo, sidejo San-Paŭlo  
21a aprilo 2006

MSF-Bulteno

La 19-an de aprilo 2006

Enhavo

1. La Brazila Socia Forumo okazos en Recifo, de la 20-a ĝis 23-a de aprilo

2. Novaj membroj de la Internacia Konsilantaro

3. Eŭropa Socia Forumo : enskribo de organizoj, de individuoj kaj de libervoluloj

4. Memorigo MSF 2006 : la novaj bilancoj

5. Agendo de la sociaj forumoj en la mondo

1. La 2-a Brazila Forumo okazos en Recifo, de la 20-a ĝis 23-a de aprilo

La 2-a Brazila Forumo okazos de la 20-a ĝis 23-a de aprilo en la urbo Recifo (ŝtato Pernambuko) en Brazilo. Jen la informoj pri enskribo kaj aprobo, la programo, la lokoj de la evento, ktp.

Enskribo kaj aprobo

La aprobo de organizoj kaj partoprenontoj de la 2-a BSF komenciĝos tagon antaŭ la evento, la 19-an de aprilo, kaj daŭros ĝis la 21-a de aprilo, de la 8-a horo ĝis la 20-a, en la kontruaĵo de la Centra Biblioteko, ĉe la Federacia Universitato de Pernambuko (UFPE). La aprobo de ĵurnalistoj okazos samloke. La enskribo de partoprenontoj povos fariĝi ĉe la aprobo-giĉetoj. La kostoj estas 5,00 realoj.

Kontribuu al disvolvado de la MSF

Ĉu vi ŝatus helpi nin konstrui alian mondon eblan ? Kontribuu al repago de la ŝuldoj de la MSF 2005 kaj al impulsado de la movado. Transkontigu ian ajn sumon kreditkarte per la ligilo :

http://www3.forumsocialmundial.org.... au per banka transkontigo. Alklaku ĉi tie por pli da informoj.

Programo

La kolektiĝo antaŭ la malfermo-marŝo estas planita por la 14-a horo la 20-an de aprilo, ĉe la placo Praça do Derby. La marŝo komencos je la 16-a horo kaj laŭiros la Conde da Boa Vista ĝis la Praça do Carmo. La alveno estas planita je la 18:30 h.

Pli ol 300 aktivuloj kaj pli ol 500 organizoj estas enskribitaj en la 2-a BSF. La memmastrumaj agadoj okazos en la Federacia Universitato de Pernambuko (UFPE) la 21-an kaj 22-an de aprilo en tri sesioj : de 8h ĝis 11h, de 11h30 ĝis 14h30 kaj de 15h ĝis 18h. La 23-an de aprilo la agadoj okazos nur matene, de 8h ĝis 11h.

Preskaŭ 25 artistaj grupoj dividas la agendon de spektakloj, de prezentadoj kaj kulturaj agadoj de la 2-a BSF. La prezentadoj varias de moderna muziko ĝis tradiciaj dancoj de diversaj regionoj de Brazilo. Aldone al la fiksa programo por la scenejo, la 2-a BSF havos diversajn atelierojn kaj kulturajn intervenojn proponatajn de grupoj kaj de kulturaj movadoj.

La fermo okazos la 23-an de aprilo, ekde la 12-a horo, sur la scenejo de la lago de la UFPE, kie okazos diversaj kulturaj agadoj. Alklaku ĉi tie (http://www.fsb.org.br/atividades.pdf) por vidi la tutan programon. Por ekscii pli, aliru la teksejon www.fsb.org.br (en la portugala).

2. Novaj membroj de la Internacia Konsilataro

En renkontiĝo de la 20-a ĝis 22-a de marto, la Internacia Konsilantaro (IK) aprobis la envenon de 10 novaj membroj, rekomanditajn de la Komisiono pri Ampleksigo de la IK :

Action Aid International - AAI Global Progressive Forum Grassroots Global Justice International Alliance of Habitants PPEHRC - Poor People’s Economic Human Rights Campaign SODNET - Social Development Network Vasudhaiva Kutumbakam Network IPAO - Institut Panos Afrique de l’Ouest / Panos Institute West Africa FORIM - Forumo de la Organizoj de Internacia Solidareco devenaj de la Migradoj (Forum des Organisations de Solidarité Internationale issues des Migrations) Kenya Debt Network

Dum tiu renkontiĝo kiu okazis en Najrobo (Kenjo), la akceptourbo de la MSF 2007, la dato de la evento estis decidita : de la 20-a ĝis 25-a de januaro 2007.

4-a Eŭropa Socia Forumo : enskribo de organizoj, de individuoj kaj de libervoluloj

La enskriboj de organizoj kaj de individuoj kiuj deziras partopreni en la kvara Eŭropa Socia Forumo estas malfermitaj. La formularoj disponeblas en la angla kaj en la greka en la teksejo : http://athens.fse-esf-org/register. La enskribo de libervoluloj estas ankaŭ malfermita. Por pli da informoj, sekvu la ligilon : http://athens.fse-esf.org/voluteer

La 4-a ESF okazos en la Olimpika Komplekso de Helliniko, proksime de la flughaveno de Ateno (Grekio), de la 4-a ĝis 7-a de majo 2006. Por ekscii pli, aliru la teksejon : http://athens.fse-esf.org/.

4. Memorigo MSF 2006 : la novaj bilancoj

Vidu la novajn bilancojn kaj taksaĵojn pri la tri ventoj de la Plurcentra MSF 2006, kiu okazis en Bamako, Malio (de la 19-a ĝis 23-a de januaro 2006), en Karakaso, Venezuelo (de la 24-a ĝis 29-a de januaro 2006) kaj en Karaĉio, Pakistano (de la 24-a ĝis 29-a de marto 2006).

- Farooq Tariq - World Social Forum Karachi, A short report (angle)

- Francine Mestrum - The World Social Forum of Porto Alegre : what future ? (angle)

- Gustave Massiah - À Karachi, le FSM se confirme sa vitalité (france)

- Irene León - FSM : grandes medidas para graves problemas (hispane)

- Julio Fermín/EFIP/Grupo Facilitador - El VI Foro Social Mundial : Un punto de vista desde adentro (hispane)

- Olivier Bonfond - Karachi 2006 : un forum social qui redonne du souffle au processus (france)

- Secretaria do Conselho Hemisférico - Algunos puntos para el balance del VI FSM - II FSA Caracas 2006 (hispane)

5. Agendo de la sociaj forumoj en la mondo

- Monda Forumo de Edukado, de la 23-a ĝis 26-a de marto 2006, Nova Iguaçu (RJ), Brazilo

- 7-a Internacia Forumo de Libera Programaro, 19-a ĝis 22-a de aprilo 2006, Centro de Eventos FIERGS, en Portalegro, Brazilo

- 3-a Brazila Socia Forumo, de la 20-a ĝis 23-a de aprilo 2006, Recifo (PE), Brazilo

- Landlima Socia Forumo, de la 3-a ĝis 5-a de majo 2006, Ciudad Juarez, Meksiko

- Eŭropa Socia Forumo, de la 4-a ĝis 7-a de majo, Ateno, Grekio

- Nederlanda Socia Forumo, de la 19-a ĝis 21-a de majo 2006, Nimego, Nederlando

- Aŭstra Socia Forumo, de la 15-a ĝis 18-a de junio 2006, Graco, Aŭstrio

- 2-a Monda Socia Forumo de la Migrado, de la 22-a ĝis 24-a de junio 2006, Rivas Vaciamadrid, Madrido, Hispanio

- Mezokcidenta Socia Forumo, de la 6-a ĝis 9-a de julio 2006, Milvokio, Viskonsino (Usono)

- 2-a Trilima Socia Forumo, de la 21-a ĝis 23-a de julio 2006, Ciudad del Este, Paragŭajo

- 3-a Socia Forumo Parana Medio, de la 8-a ĝis 10-a de septembro 2006, Argentino

- Karibia Socia Forumo

Alklaku ĈI TIE por vidi la kompletan lsiton, la kontaktojn kaj pliajn informojn.

Oficejo de la Monda Socia Forumo en San-Paŭlo

Adreso : Rua General Jardim, 660, 7 andar, São Paulo - SP- Brazilo Poŝtkodo : 01223-010 Teksejo : www.forumsocialmundial.org.br Tradukado/kunlaborado : Lia Abreu Machado, Sheyla Saade Marquis e Simone Koshimizu [elfrancigis : Vilhelmo Lutermano]