Monda Socia Forumo
MSF-Bulteno 2006-03-31
Enhavo
1. Preskaŭ 30.000 homoj partoprenis en la MSF 2006 de Karaĉio
2. La dato de la MSF 2007 estas jam fiksita : de la 20-a ĝis 25-a de januaro !
3. 2-a Brazila Socia Forumo
4. 4-a Eŭropa Socia Forumo : pli ol 800 aktivuloj enskribitaj
5. Agendo de la Sociaj Forumoj en la mondo.
La MSF Karaĉio (Pakistano) okazis de la 24-a ĝis 29-a de marto 2006 kaj pli ol 30.000 homoj partoprenis ĝin. Vi trovos fotojn de la eventoj publikigitajn de la IPS, alklakante la ligilon :
http://www.ipsterraviva.net/tv/kara....
La programo konsistis en du partoj : 16 plenaj konferencoj kaj preskaŭ 360 agadoj. Vi trovos la programon alklakante jenan ligilon :
http://www.wsf2006karachi.org/Lates...
La dato de la sepa MSF estas jam fiksita : de la 20-a ĝis 25-a de januaro 2007, en Najrobo en Kenjo (Afriko). La dato estis difinita dum la lasta renkontiĝo de la Internacia Konsilataro (IK) de la MSF, kiu okazis de la 20-a ĝis 22-a de marto en la sama urbo kie okazos la 7-a MSF.
Dum tiu renkontiĝo oni difinis ankaŭ la metodon por la preparo de la MSF 2007. La Metoda Komisiono de la IK proponis la starigon de tema konsultado, laŭ la preparmodeloj de la MSF 2005, kiu okazis en Portalegro (Brazilo) kaj de la Plurcentra MSF 2006 de Ameriko, kiu okazis en Karakaso (Venezuelo).
Dum la kunveno, la oni starigis la bilancojn de la plurcentraj eventoj en Bamako (Malio) kaj Karakaso (Venezuelo) kaj ankaŭ la kontinuecon de la plurcentraj forumoj en Karaĉio (Pakistano), Bangkoko (Tajlando) kaj aliaj. Alia temo priparolata dum la kunveno estis la ampleksigo de la Internacia Konsilantaro.
La enskriboj por partopreni en la 2-a BSF, nomata ankaŭ "Aprila Forumo" estas ankoraŭ malfermitaj. Por enskribi sin, konsultu la teksejon de la evento : www.fsb.org.br. Kontrolu la detalojn ! La organizoj kiuj proponas agadojn devas enskribi sin plej malfrue la 10-an de aprilo. La organizoj kiuj prezentas sin nur kun partoprenantoj povas enskribi sin ĝis la 18-a de aprilo. Tiu limdato validas ankaŭ por la individuaj partoprenantoj, do, tiuj kiuj ne estas ligitaj kun ia ento.
Memmastrumataj agadoj
La limdato por enskribi agadojn estas la 10-a de aprilo. Ĉiu ento rajtas enskribi ĝis 4 agadojn, kun maksimume du periodoj por ĉiu agado. La listo de la enskribitaj agadoj baldaŭ disponeblas sur la teksejo de la BSF por ke la partoprenontoj mem povu akompani la proceson kaj fari proponojn kaj disponigi ilin al ĉiuj.
Pago
La pagota sumo por la enskribo estas 50,00 realoj por ĉiu organizo (kiu povas enkludi ĝis 10 delegitojn) kaj 5,00 realoj por ĉiu kroma delegito. La kosto por la 3. 2-a Brazila Socia Forumo individuaj partoprenontoj (do kiuj ne estas ligitaj al ia ento) estas ankaŭ 5,00 realoj. La organizoj povas pagi ĝis la 10-a de aprilo kaj la partoprenontoj ĝis la 18-a de aprilo.
Tamen, la banka fakturo ankoraŭ ne disponeblas en la teksejo de la BSF ; ĝi disponeblos tre baldaŭ. Ni petas vin iomete pacienci.
Helpu nin disvastigi la 2-an BSF-on !
Elprintu la kunvokon kaj disvastigu ĝin en via urbo. La formato de la dokumento estas 13,5 x 30 cm. Alklaku ĉi tie (http://www.fsb.org.br/imagens/folhe...) por deŝuti ĝin.
La 2-a BSF okazos en Recifo (PE) de la 20-a ĝis 23-a de aprilo 2006.
(Fonto : Teksejo de la BSF - www.fsb.org.br)
Jam estas pli ol 800 agadoj enskribitaj en la 4-a Eŭropa Socia Forumo. La laborgrupo pri la programo klopodas por organizi kaj/aŭ enkorpigi la agadojn kiuj havas similajn temojn kaj proponojn. Por vidi la tutan liston, alklaku ĉi tie (http://athens.fse-esf.org/info/defi...) kaj deŝutu la dosieron.
Enskriboj kaj pago
La enskriboj de organizoj kaj de partoprenontoj kaj la perreta pagado disponeblos en la teksejo de la 4-a ESF post la 6-a de aprilo. La enskribo-kostoj varias laŭ la nombro da partopren-tagoj en la evento. Ekzemple, se oni volas partopreni en la kvar tagoj, oni pagas 20 eŭrojn. En la kazo ke oni volas partopreni en unu sola tago, la kostoj estos 5 eŭroj. Estos ankaŭ reduktitaj tarifoj por senlaboruloj, enmigrintoj kaj studentoj.
Atentu ! La enskribo de libervoluloj jam komencis. Vi trovos la formularon jene : http://athens.fse-esf.org/volunteer
Loko
La 4-a ESF okazos en la Olimpika Komplekso de Helliniko, proksime de la flughaveno de Ateno (Grekio), de la 4-a ĝis 7-a de majo 2006. Por pli da informoj, aliru la teksejon : http://athens.fse-esf.org/
Monda Forumo pri edukado, de la 23-a ĝis 26-a de marto 2006, Nova Iguaçu (RJ), Brazilo
7-a Internacia Forumo de libera programaro, de la 19-a ĝis 22-a de aprilo, Centro de Eventos FIERGS, en Portalegro, Brazilo
3-a Brazila Socia Forumu, de la 20-a ĝis 23-a de aprilo 2006, Recifo (Pernambuko), Brazilo
Landlima Socia Forumo, de la 3-a ĝis 5-a de majo 2006, Ciudad Juarez, Meksiko
Eŭropa Socia Forumo, de la 4-a ĝis 7-a de majo 2006, Ateno, Grekio
Nederlanda Socia Forumo, de la 19-a ĝis 21-a de majo 2006, Nimego, Nederlando
Kebekia Socia Forumo, de la 14-a ĝis 18-a de junio 2006, Kebeko, Kanado
Socia Forumo Aŭstrio, de la 14-a ĝis 18-a de junio 2006, Graco, Aŭstrio
2-a Monda Socia Forumo de Migrado, de la 22-a ĝis 24-a de junio 2006, Rivas Vaciamadrid, Madrido, Hispanio
Karibia Socia Forumo
Socia Forumo Mezokcidento (Midwest), de la 6-a ĝis 9-a de julio 2006, Mivokio, Viskonsino (Usono)
2-a Trilima Socia Forumo, de la 21-a ĝis 23-as de julio 2006, Ciudad del Este, Paragŭajo
3-a Socia Forumo Meza Parana (Parana Medio), de la 8-a ĝis 10-a de septembro, Argentino
Alklaku ĉi tie por vidi la kompletan liston, la kontaktojn kaj pliajn informojn.
Oficejo de la Monda Socia Forumo en San-Paŭlo
Adreso : Rua General Jardim, 660, 7 andar, São Paulo - SP- Brazilo
Urbokodo : 01223-010
Teksejo : www.forumsocialmundial.org.br
Tradukado/kunlaborado : Aixela Valentín, Gustavo Tucci Scabello, Maria Beausejour, Simone Koshimizu
MSF-Bulteno
Elfrancigita de V.L. por Monda Asembleo Socia (MAS)