Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Iu granda kontraŭtotalisma batalanto : Sro Bernard-Henri Lévy
de Djémil KESSOUS  
30a marto 2006

"Ĉiuj kunkune kontraŭ la nova totalismo". Sub tiu titolo, dek du personoj aperigis, en la franca revuo Charlie Hebdo, manifeston kies enhavo estas grave kritikinda.

La teksto komenciĝas tiel : "Post kiam ĝi venkis la faŝismon, la nazismon kaj la stalinismon, la mondo alfrontas novan entutan minacon kies tipo estas totalisma : la islamismon".

La subskribintoj ne diras al ni, kiu estas tiu "mondo" trudita alfronti tiun teruran danĝeron, kiu ĝin minacas, sed oni tion iomete suspektas : tiu ĉi-Mondo estas la Okcidento kaj la sekvo de la Manifesto tion tuj montros al ni.

La subskribintoj alvokas poste al "rezisto" kaj al "promocio de la libereco, de la egaleco de la bonŝancoj kaj de la laikeco por ĉiuj". Tiam ili asertas ke, "kiel ĉiuj totalismoj, la islamismo sin nutras per la timo kaj la sento de senposedigo".

Tiu lasta aserto estas notinde trosimpla, eĉ parte falsa. Ĉar la historio instruas al ni, ke la timo ne havas grandan rilaton kun la totalismo ; la senposedigo eble, sed la hato certe pli (ankoraŭ oni serĉu, de kie ĝi venas) ; ĉefe, ĝi montras al ni, ke la diversaj supremenciitaj totalismoj : faŝismo, nazismo kaj stalinismo, naskiĝis dum precizaj historiaj cirkonstancoj kaj en precizaj lokoj. Ili aperis sur la periferio de la Okcidento en landoj venkitaj post la Unua Mondmilito (Germanio), kies revolucio fiaskis (Sovetunio), aŭ pli ĝenerale, kiuj travivis krizon (Italio).

Ekde ĝia origino (komence de la 20a jarcento) ĝisnune, la totalismo konsistigis epifenomenon de la liberalismo, kiu disvolviĝis ĉe ties marĝenoj. La Manifesto tion ne diras al ni. La malplena frazeologio, kiun uzas ties subskribintoj ("promocio de la libereco, de la egaleco de la bonŝancoj kaj de la laikeco por ĉiuj") venas tipe de la liberalisma propagando. Kia povas esti la libereco de tiuj, kiuj estas truditaj vivi en tendejoj de rifuĝintoj ? Kia estas tiu "egaleco de la bonŝancoj" inter tiuj kelkaj feliĉaj bienigitoj, kiuj sukcesas komforte vivi vendante (forte apogitajn per reklamo), dekojn da miloj da libroj (plejofte sensukaj) kaj tiuj sennombraj senhereduloj, kiuj naskiĝis en la ĉirkaŭurboj de la triumfanta Okcidento, en la postlokoj de tiu "ĉi-Mondo", kondamnitaj ekde la infaneco al la povereco, la ekskludeco, eĉ la senklereco ? Finfine, rilate la laikecon invititan en la debato, kaj alvokitan, tiu ĉi neniam estis reale aplikata eĉ en sia historia patrio, en Francio, kie ĝi estas nun pli kaj pli kontestata, endanĝerigita. La laikeco estas idealo al kiu ni strebu tute neebla en la nunaj cirkonstancoj.

Ekde 1917, la liberalismo ĉiam bezonis malamikojn por sin pravigi kaj daŭradi. Ilin ĝi estigis, induktis rekte aŭ ne, nutris, utiligis… Tiu originala tutmonda imperiismo, fondita sur la ekspluatado de la homo per la homo, de nacioj per aliaj nacioj, volas esti juĝata "pli laŭ siaj malamikoj, ol laŭ siaj rezultoj", kiel asertis Debord. Kaj ĝiaj partizanoj, kiel la aŭtoroj de tiu manifesto, ne ĉesas gurdi al ni malplenajn konceptojn : la "demokration" (kiu estas envere "plutokratio", de la greka "pluto" = mono), laŭdire patrion de la "libereco", de la "homrajtoj", laŭdire nian ŝirmon kontraŭ la "totalismoj" kiel la stalinismo (plejofte renomita "komunismo"), la naziismo kaj, nuntempe, la islamismo, tiom da sistemoj, kiel supredirite, kiuj naskiĝis kaj kreskis ĉe la periferio de la prospera Okcidento, provante aliajn vojojn de disvolviĝo.

Sed la "mondo" ne limiĝas per la havigitaj klasoj de la Okcidento, kontraŭe al tio, kion pensigas al ni tiu Manifesto. La plej potenca el la totalismoj kiu minacas la MONDON, laŭ la universala signifo de tiu termino, almenaŭ la tuton de la tera vivo, ja estas la liberala sistemo, kiu ne ĉesis disvolvi sian superregon dum la lastaj jarcentoj, dispecigante kiel rulpremmaŝino, ĉion, kiu kontraŭis ĝian ekspansion, ruinigante ĉion je la nomo de la logiko de la profito por kelkaj, instigante rekte aŭ ne ĉiujn totalismojn, kiuj aperis dum la 20a jarcento.

Kaŝante tiun fakton, provante flankenigi nian atenton al duarangaj fenomenoj, la subskribintoj de la "Manifesto kontraŭ la nova totalismo", konscie aŭ ne, objektive aŭ ne, kondutas kiel aliancanoj de tiu hipertotalismo. Ne tiom per la "timo kaj senposedigo" sin nutras la totalismo, kiom, antaŭ ĉio, per la mizero kaj obskurantismo naskitaj de tiu dekadenca liberalismo en kiu, vole nevole, la aŭtoroj de la Manifesto ĵus alportis novan kontribuaĵon.

Tamen, inter la subskribintoj de la "Manifesto", troviĝas kelkaj intelektuloj kiuj reale suferis pro tiu duaranga integrismo, kiu estas la islamismo : Salman Rushdie aŭ Taslima Nasreen. Ties vivoj estis minacataj per amasoj da malkleraj povruloj incititaj pro diroj laŭdire blasfemaj. Oni ne tro scias kiagrade Rushdie kaj Nasreen estis manipulataj. Dume, ili akceptis subskribi kun personoj multe pli suspektindaj, almenaŭ du.

Unue, ni citu Philippe Val, la ĉefredaktoro de la revuo kie aperis la Manifesto (sed ĝi poste estis publikigita de l’Express, konservativa revuo). Charlie Hebdo, franca satira gazeto, kiu partoprenis iame en la kampo de la radikala maldekstrularo, nun enviciĝis en la konformisma gazetaro. La desegnoj, kiuj aperas nun en ties paĝoj, prezentas ofte stereotipojn de terorismaj barbuloj vestitaj per longaj tunikoj kaj kovritaj per dinamitbastonetoj ; ili parenciĝas kun la antisemitaj karikaturoj, kiuj ornamis iame la gazetaron de la naciista dekstrularo. Pretekste de solidareco kaj liberesprimo, Charlie Hebdo publikigis la karikaturojn de Mahometo aperigitaj en la konservativa dana ĵurnalo Jyllands Posten. Tiel, la revuo de Philippe Val, logas al si klientaron pere de la islamofobio, nova ksenofobio reganta hodiaŭ en Francio kiel en la cetera Okcidento

Kie Bernard-Henri Lévy intervenas… Sed, inter la suspektindaj subskribintoj, la ĉeesto de Bernard-Henri Lévy devas certe nin pridemandi. Dum la lastaj jaroj, pluraj biografioj aperis en Francio, dediĉitaj al tiu ulo. Tio ne estas pro ties kvalitoj de laŭdira filozofo sed prefere pro ties karaktero emblema, arketipa, lin metante unuarange en la generacion de tiuj, kiujn Serge Halimi nomis "la novajn gardhundojn". La akronimo de lia nomo fariĝis nun, en Francio, pli fama ol tiu de la forpasinta prezidento Kennedy ; oni povas ĝin adjektivigi, konjugacii, deklinacii : oni elvokas tiel "boholajn retojn", oni povas aserti pri iu, ke li "boholumas". De kie venas al li tiu granda famo ?

Krome ke li estas bela homo, edziĝinta kun fama aktorino, inteligenta, diplomita de granda franca supera lernejo, s-ro Boholo (ni skribos ĉi-poste "BHL", en la franca oni prononcas "Beaŝel") estas tre riĉa. Li posedas grandegan parizan apartamenton (378 m2) ĉe la bulvardo Saint-Germain, proksime de la "brasserie Lipp" (fama rendevuejo de la burĝa maldekstrularo) kaj la plej belan palacon de Marakeŝo (en Maroko, antaŭan posedaĵon de la miliardulo Paul Getty), ankoraŭ pli luksan ol tiu de lia najbaro, la reĝo Mohamed VI. Tamen la fakto per si mem, ke oni naskiĝis kun arĝenta kulereto en la buŝo, ne estas kondamninda : riĉegaj personoj ofte enviciĝis inter la batalantoj de la socia progreso.

La kazo de BHL estas senteble diferenca. Poste, ke li flirtis kun la maoismo, kiel multaj intelektuloj de la fortuna junularo, nia "nova filozofo" fakiĝis skribante pamfletojn kontraŭ Sovetunio kaj ties Gulago. En 1980 li fondas, kun Marek Halter, la Komitaton pri la Homrajtoj, kiu aktivas cele al la bojkoto de la olimpiaj ludoj en Moskvo. La celo ĉefa, sed implicita, estas rehonorigi kaj senpekigi la usonan Imperion, flankenigi la atenton disde la krimoj pri kiuj ĝi kulpas en Latin-Ameriko, disde ĝiaj intrigoj en la Mez-Oriento. Tiame BHL ankaŭ partoprenas en la "Internacio de la Rezistado", organizo financata de la usonaj sekretaj oficoj, kiu, en Latin- Ameriko, subtenas la "Contras", ekstremdekstrajn miliciojn de la forpasinta diktatoro Somoza, sed ankaŭ la sovetajn disidentojn (samkiel li subtenas hodiaŭ Rushdie kaj Nasreen).

Ni ankaŭ vidu la kazon de Alĝerio. En tiu naskiĝlando de BHL la ekonomia krizo, kiu fermentis de longtempe finatingas ribelegojn fine de la 1980aj jaroj. Alĝerio estas tiam turmentata per terura enlanda milito. La politikan potencon tenas la generaloj aliancitaj kun Francio ; la postlandon tenas la islamistaj milicioj kaŝe subtenataj de la ŭahabitaj araboj kaj de la usonaj sekretaj oficoj. La tuta lando estas dispartigita, disŝirita. BHL estas tiam tre proksima al Hubert Védrine, franca ministro pri la eksterlandaj aferoj (sed nia moderna Talleyrand ĉiam estis proksima al la tiame reganta potenco, ĉu dekstra ĉu maldekstra). BHL iras en Alĝeron dum la jaro 1997, oficiale delegita de la ĵurnalo Le Monde kaj duonoficiale de la franca diplomatio. Li estas varme akceptata. La boholaj raportaĵoj denuncas la realajn abomenaĵojn de la islamistoj ; sed ili ankaŭ glorigas kelkajn homojn, kiuj estas proksimaj al la registaro, kaj silentas pri la amasbuĉoj plenumitaj de la armeo (kiuj estigas dekmilojn da viktimoj). La artikolojn de BHL, plenajn de malveraĵoj, belege kritikis Le Canard enĉaîné (en la franca "La katenita Anaso", satira gazeto).

Sed la agadoj de BHL en la negoco ja estas la plej instruaj. Ĉar nia homo ankoraŭ mem prezentas tiun tutan generacion, kiu transpasis "de la Mao-kolumo al la Rotary-klubo". "Inter la ŝtato kaj la borso mi elektas la borson", li diras al la revuo Globe en 1986. "Malantaŭ sia intelekta fasado, li estas monfrenezul’, komplete obsedita de tiu afero", klarigas la estro de granda financa entrepreno. La jaron mem, kiam li estas sendita en Alĝerion, BHL estas ankoraŭ estro de la "Becob", granda entrepreno importanta grandvalorajn afrikajn lignojn, kiun li heredis de sia patro. Ĝi havas koncesiojn en Ebura Bordo, Kamerunio kaj Gabono. En tiu lasta lando, superregas Omar Bongo, koruptita prezidento kaj granda amiko de la franca registaro. La bohola entrepreno tie ekspluatas arbaran koncesion kies areo atingas 170.000 hektarojn. Atestas grandajn fiaĵojn la raporto farita de la "CIAJE" (NRO fakiĝinta en la lukto kontraŭ la senarbarigado). "La laboristoj estas loĝataj en hundejoj malbone aerumitaj. Ili devas trinki la akvon de riveroj (…) Ili riskas malsanojn ĉar tiu akvo estas poluita de polvoj kaj aliaj substancoj". Tie, fine de 1996, epidemio de ebola febro okazas, kaŭzante kvar mortojn.

Artikolo freŝdate apreinta en Le Monde (la 14an de februaro 2006) estas tre instrua rilate la profundan penson de BHL. Sub la titolo "Triangulado de la hato", la aŭtoro liveras al ni sian analizon pri freŝdataj eventoj, kiuj okazis en Proksim-Oriento. BHL tie vidas, "la antaŭenfuĝon de Sirio" (kiu, laŭ li, mendis la atencojn en Libano), la "hardiĝon" de Irano, kaj finfine, "tragedion" por Palestino : la venkon de la Hamas (islamista movado). BHL elvokas tiam la kolizion de la kulturoj sugestante ke ĝin volas "la ekstremistoj de la arab-islama mondo kaj nur ili" : S-roj Bush, Sharon, Samuel Huntington, Zbigniew Brzezinski, ktp, estas "arab-islamaj ekstremistoj", tiu fakto estas bone konata ! Kontraŭ tiu "triangulo de la hato", BHL rekomendas la starigon de triangulo de "la vivo kaj de la racio", kiu kunligus Usonon, Eŭropon kaj… Israelon. Tio estas ekzakte la "akso de la bono uson-cionisma", kiun la nigrula humuristo Dieudonné primokis, kio kaŭzis al li la rompon de lia kariero.

Ni revenu al la "Manifesto kontraŭ la totalismo". Ties subskribintoj ankoraŭ asertas ke ili ne rekomendas iun ajn kolizion de la kulturoj. En tiu "Manifesto" tamen, tiu nova ideologio ĉeestas implicite. Tiel, poste ke ili skribis : "la promocio de la libereco, de la egaleco de la bonŝancoj kaj de la laikeco por ĉiuj" "(konsistigas) universalajn valorojn de la demokratio" (favore al kiuj indas lukti), ili aldonas "ne temas pri kolizio de la kulturoj aŭ antagonismo Okcidento- Oriento, sed pri tutmonda lukto, kiu oponas la demokratojn al la teokratoj". Unuvorte : oni ĉion skribas kaj ties malon. Ili ne diras al ni, ke Ben Laden kaj Bush, totalismo kaj demokratio (aŭ prefere "plutokratio" vidu supre) prezentas nure ambaŭ flankojn de la sama tutmonda sistemo.

KONKLUDE, BHL estas ununura ekzemplo inter tiuj multaj francaj intelektuloj, grandaj fakistoj pri kontraŭrasismo, antisemitismo, kontraŭtotalismo, ktp. ktp. Lia kazo estas tamen alte instrua. En ties persono, ties vivo, estas kuncentrigitaj, kiel en mikrokosmo, ĉiuj karakterizaj trajtoj de nia moderneco, kun ties senĉesa spektaklo, ties polvo al la okuloj, ties malegalecoj, kiuj ne ĉesas paroksismiĝi, ties lumaj aŭ obskuraj zonoj. "Ni havas la stelojn, kiujn ni indas. La mono, la bildo kaj la stereotipo estas la pilieroj de nia socia sistemo. BHL sukcesas plenumi ties sintezon. Li indas sian rangon", skribas Régis Debray. Kvietiĝu, mizeruloj de la tuta tero, destinitaj ĉu por furioza ekspluatado, ĉu por senlaboreco sen monsubteno. Dum vi putradas en la merdo, granda pariza filozofo, en ties apartamento de la bulvardo Saint-Germain, krom se li ne estas en sia palaco ĉe Marakeŝo aŭ en iu ajn luksa hotelo ĉe la "Côte d’Azur" -, meditas pri viaj rajtoj, pri la Homrajtoj !

Djémil KESSOUS.