Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Direktivo pri la servoj en la interna merkato de Eŭropo
de Laurent PRINAY  
30a marto 2006

Analizo de la voĉdono de la Eŭropa Parlamento (2006-02-16) - UNUA LEGADO

Memorigo

La 13-an de januaro 2004, la Eŭropa Komisiono prezentis sian proponon de direktivo pri la servoj en la interna merkato. En tuj sekva gazetara komuniko, la servoj de la Komisiono ne hezitis aserti ke tiu propono celas redukti « la paperaĉojn kiuj sufokas la konkurencivon ». La uzo de la termino « paperaĉoj » montras klare la malestimon de la Komisiono por la normiga potenco de la publikaj institucioj. Cetere legeblas en la « Foiro de demandoj » [1] de januaro 2004 ke la « baroj (t.e. por la libera plenumado de servoj) povas rezultiĝi ne nur el la reglamenta aŭ administra agado de la membroŝtatoj, sed ankaŭ el memreglamentado aŭ el la praktiko de la profesiaj organizoj ».

Tuj, la sindikataj organizoj oponis tiun tekston riproĉante al ĝi precipe :

- ĝian ekstreme larĝan aplikokampon ;

- la principon de la devenlando ;

- la detruado, kun la tempo, de la sociala modelo.

La aplikokampo de la direktivo

La direktivo kovras gravan nombron da servoj. Efektive estas koncernataj ĉiuj « servoj plenumataj kiel ekonomia aktiveco » [2] tiel kiel difinitaj de la Justica Kortumo de la Eŭropaj Komunumoj (JKEK)

Laŭ la jurisprudenco de la Kortumo [3], « la nocio de servo kovras ĉian ekonomian ne salajratan aktivecon normale plenumatan kontraŭ kompenso sen ke tio postulas ke la servo estu pagata de tiuj kiuj ĝuas ĝin. La esenca eco de la laborenspezo kuŝas en la fakto ke tiu estas ekonomia kontraŭparto de la servo, sendepende de la modalecoj de financado de tiu ekonomia kontraŭparto. Sekve, servo estas ĉia prestaĵo per kiu prestanto partoprenas en la ekonomia vivo, sendepende de lia jura statuso, de siaj celecoj kaj de la koncerna agokampo. »

Ekskluditaj de la propono « Bolkestejno » estas la servoj pri kiuj temas jam la sektora reglamento kaj « la aktivecoj neekonomiaj aŭ kies laborenspezo ne okazas en la aktivecoj kiun la ŝtato faras sen ekonomia kontraŭparto en la kadro de sia misio en la socia, kultura, eduka kaj jura kampoj ». [4]

Laŭ tio, direblas, sekvente la Komisionon, ke « la proponata direktivo kovras ĉiujn servojn plenumatajn al la konsumantoj kaj al entreprenoj kun la escepto de tiuj prestataj rekte kaj senpage de la publikaj servoj en plenumado de siaj socialaj, kulturaj, edukaj aŭ leĝaj devoj. Ĝi ankaŭ ne kovras la servojn kiuj estas jam kovrataj de specifa eŭropa leĝaro kiel la financaj servoj, la telekomunikadoj kaj la transportoj. »

Pro tiu direktivo, la Komisiono taksas ke la kovrataj servoj estas proksimume 50 % de la MIP de la EU kaj proksimume 60 % de la dungoj en la Unio.

La principo de devenlando (PDL)

Pri la principo de devenlando kaj ties permesataj malobeoj temas la artikoloj 16 ĝis 19. Laŭ tiu principo, la prestanto estas submetita nur al la leĝo de la lando en kiu li estas establita kaj la membroŝtatoj ne rajtas striktigi la servojn plenumatajn de prestanto establita en alia membroŝtato. Ĝi tiel permesas al la prestanto liveri servon en unu aŭ pluraj aliaj membroŝtatoj sen esti submetita al ties reglamentoj. Tiu principo permesas ankaŭ respondecigi la devenan membroŝtaton trudante al ĝi certigi efikan kontrolon de la prestantoj establitaj en ĝia teritorio, eĉ se ili liveras servojn en aliaj membroŝtatoj.

La PDL estas do « laŭleĝa instigo al delokado », laŭ la vortoj de R.M. Jennar. Favorataj estas la malplej postulemaj ŝtatoj pri impostoj, socialaj kaj mediaj dispozicioj. Tiu principo rekompencas la plej malbonajn lernantojn, tiujn por kiuj la protekto de laboristoj, de konsumantoj kaj de civitanoj valoras malpli ol la konkurencaj avantaĝoj kiuj rezultas el la malmuntado de la sociaj atingoj.

Parlamenta laboro

La projekto proponata de la Komisiono estas submetita al la proceso de kundecidado (art. 251 de la Traktato) ; la Eŭropa Parlamento estas, kun la Konsilantaro, kunleĝdonanto. Laŭ tiu proceduro, enkondukita de la Mastriĥta Traktato, la komunumaj tekstoj devas esti adoptitaj samvorte de la Konsilantaro kaj de la Eŭropa Parlamento. Kvankam simpligita dum la Amsterdama Traktato, tiu proceduro restas tre peza (vd la skemon Anekso 2).

Pro la graveco de la proponata projekto, la Parlamento opciis por la proceduro « fortigita Hugues », do ke pluraj (ĉi tie, 9) parlamentaj komisionoj donu sian opinion al la precipa laŭtaska komisiono, kiu estas la Komisiono pri la interna merkato kaj pri protekto de la konsumantoj. Inter tiuj opini-komisionoj, la amendoj adoptitaj de la Komisiono pri dungo kaj pri socialaj aferoj eniras tre aparte en la ĉefan raporton.

Parlamenta Komisiono - Raportisto - Politika grupo

- Interna merkato kaj protekto de konsumantoj (fonduso, fortigita kunlaborado) - GEBHARDT Evelyne - PSE

- Buĝet-kontrolado (opinio) - HEATON-HARRIS Christopher - PPE-DE

- Ekonomiaj kaj monaj aferoj (opinio) - WAGENKNECHT Sahra - GUE/NGL

- Dungo kaj socialaj aferoj (opinio, fortigita kunlaborado) - VAN LANCKER Anne - PSE

- Medio, publika sano kaj nutraĵa sekureco (opinio) - LIOTARD KARTIKA Tamara - GUE/NGL

- Industrio, esplorado kaj energio (opinio) - CHATZIMARKAKIS Jorgo - ADLE

- Kulturo kaj edukado (opinio) - DESCAMPS Marie-Hélène - PPE-DE

- Juraj aferoj (opinio) - LECHNER Kurt - PPE-DE

- Virinaj rajtoj kaj seksa egaleco (opinio) - ROMEVA I RUEDA Raül - Verduloj/ALE

- Peticioj (opinio) - LIBICKI Marcin - UEN

Analizo de la voĉdonado en plenkunsido

Rezulto de la voĉdonado

Pri la ĝenerala raporto, la rezultoj jenas :

jes - ne - sindeteno - sume

- PPE : 185 - 32 - 16 - 233

- PSE : 134 - 35 - 9 - 178

- ALDE : 60 - 13 - 1 - 74

- Verduloj/ALE 0 - 38 - 0 - 38

- GUE : 0 - 38 - 1 - 39

- IND DEM : 5 - 22 - 1 - 28

- UEN : 6 - 15 - 3 - 24

- NI : 1 - 20 - 3 - 24

Sume : 391 - 213 - 34 - 638

La ĝenerala raporto havas do la subtenon de larĝa, sed ne prema, plimulto. Fakte, sole la PSE kaj PPE disponas pri bazo de 488 voĉoj ; nu, preskaŭ kvarono da socialistaj kaj PPE-aj diputitoj ne voĉdonis por la kompromiso elirinta el la intertraktadoj inter tiuj du grupoj.

Pli aparte, estas klare ke la PPE-membroj de la novaj membroŝtatoj voĉdonis kontraŭ (32) aŭ sindetenis (16), kaj ke la francaj kaj belgaj socialistoj voĉdonis kontraŭ (35), dum la grekaj socialistoj sindetenis (9). Estas signifohave ke ĉiuj socialistoj de la novaj membroŝtatoj voĉdonis jese.

La amendoj kiuj postulis la rifuzon de la teksto estis batitaj per 486 voĉoj kontraŭ 153. Kontraŭ la projekto de direktivo voĉdonis la GUE, la verduloj, 46 socialistoj (belgaj kaj francaj), 3 liberaluloj kaj kelkaj membroj el la grupoj IND-DEM, UEN kaj sengrupaj.

La aplikokampo de la direktivo (artikoloj 1 ĝis 3)

La dispozicioj koncerne la aplikokampon de la direktivo estis larĝe amenditaj de la Eŭropa Parlamento. Tiel, ekzemple, la komenca versio de la artikolo 2 estis kompletigita per 13 amendoj. [5]

Nome, estas eksplicite ekskluditaj :

- la servoj de ĝenerala intereso tiaj kiaj difinitaj de la membroŝtatoj ;

- la agentejoj de templaboro ;

- la transport-servoj inkluzive de la urbaj transportoj, taksioj, ambulancoj kaj havenservoj ;

- la sanprizorgoj plenumataj aŭ ne en la kadro de prizorgo-strukturo, kiaj ajn estu ilia maniero de organiziteco aŭ de financado sur nacia nivelo kaj ilia naturo, publika aŭ privata ;

- la aŭdvidaj servoj, kia ajn estu ilia maniero de produktado, de distribuado kaj de transsendado, inkluzive de aŭda radiosendado kaj de kinarto ;

- la profesioj kaj aktivecoj kiuj partoprenas permanente aŭ provizore en la plenumado de la publikaj instancoj en membroŝtato, aparte la notarioj ;

- la sociaj servoj, kiel la servoj de sociala loĝado, la servoj de infangardado kaj la familiaj servoj ;

- la sekurecservoj ;

Tamen, multaj sektoroj ne estis ekskluditaj dum la voĉdonado en la Eŭropa Parlamento.

Negativaj rezultoj de la plensesia voĉdonado

La specifaj ekskludoj estis rifuzitaj : la servoj de edukado (amendoj 236, 356, 253 kaj 326), la kulturaj servoj (amendoj 236, 254 kaj 333), la mediaj servoj (amendoj 236, 391 kaj 330), la servoj de akvo-distribuado kaj -purigado (amendoj 236, 336 kaj 255), la ruboservoj (amendoj 236 kaj 334), la funebroservoj (amendoj 256), la profesioj regataj de specifa komunuma leĝaro (amendoj 236 kaj 257), la poŝtoservoj (amendo 359), la energiservoj (amendo 360), la reklamservoj (amendo 328) kaj la servoj de stokado de danĝeraj havaĵoj (amendo 337) ;pri ĉiuj ĉi temoj, la parlamento estis tipe dividita laŭ dividlinio maldekstro-dekstro (40 % - 60 %).

Vidite en la teksejo de la Eŭropa Parlamento

Aliflanke estas konservitaj la servoj de ĝenerala ekonomia intereso kiel la poŝtaj serovoj, la distribuado de elektro, de gaso, de akvo, la traktado de rubaĵoj (temas pri komercaj servoj kiuj realigas la publikan intereson, sed la membroŝtato devas difini ilin). Tiuj servoj estas kovritaj de la direktivo, sed la regulo de libera prestado de servoj ne aplikiĝas al ili. Aliaj servoj koncernataj de la direktivo : la servoj ligitaj al edukado, la kulturaj servoj inkluzive de la servoj de la societoj de kolektiva mastrumado de la rajtoj de intelekta proprieto ; la funebraj servoj ; la montransportoj ; la servoj al entreprenoj kiel la konsilado pri estrado kaj mastrumado, servoj de atesto kaj provado, de funkci-tenado, de prizorgado de oficejoj, reklamservoj kaj servoj de komercaj reprezentantoj ekzemple ; la servoj prestataj samtempe al entreprenoj kaj al konsumantoj : servoj ligitaj kun nemoveblaĵoj (interalie la bienagentejoj), kun konstruado (ekzemple la arĥitektoj), distribuado, organizado de foiroj, luado de veturiloj (tiu dispozicio ne koncernas la registrado de veturiloj, turismo (interalie la vojaĝagentejoj kaj ĉiĉeronoj), aŭ la libertempaj servoj, sportaj centroj kaj amuzparkoj.

Protekto-klaŭzoj

La nova artikolo 1 [6] celas starigi certajn « protekto-klaŭzojn ». Tiel, ĝi precizigas ke :

- tiu ĉi direktivo ne tuŝas la publikajn servojn de sanprizorgado, nek la aliron al publika financado de prestantoj de sanprizorgo ;

- tiu ĉi direktivo ne pritraktas la liberaligon de la servoj de ĝenerala ekonomia intereso rezervitaj al publikaj aŭ privataj organismoj, nek pri la privatigo de publikaj organismoj prestantoj de servoj ;

- tiu ĉi direktivo pritraktas nek la forigon de monopoloj prestantoj de servoj nek helpojn atribuatajn de la membroŝtatoj kiuj estas kovritaj de la komunaj reguloj pri konkurenco ;

- tiu ĉi direktivo ne damaĝas la kapablon de la membroŝtato difini, konforme al la komunuma juro, kion ili komprenas per servoj de ĝenerala ekonomia intereso, la manieron en kiu tiuj servoj estu organizitaj kaj financataj, aŭ la specifajn devojn al kiuj ili estu submetitaj ;

- tiu ĉi direktivo ne tuŝas la servojn kiuj celas socialan helpon ;

- tiu ĉi direktivo ne aplikiĝas al la laborjuro, nome la leĝajn aŭ kontraktajn dispoziciojn koncerne la dungokondiĉojn, la laborkondiĉojn, inkluzive de la laboraj sano kaj sekureco, kaj la rilatojn inter dungistoj kaj laboristoj, kaj neniel tuŝas ĝin. Aparte ĝi plene respektas la rajton intertrakti, fintrakti, etendi kaj apliki kolektivajn interkonsentojn, kaj la strikorajton kaj la rajton fari sindikatan agon, konforme al la reguloj regantaj la laborrilatojn en la membroŝtatoj. Ĝi ankaŭ ne tuŝas la nacian leĝaron pri sociala sekureco en la membroŝtatoj ;

- tiu ĉi direktibo ne tuŝas la disponojn faritajn sur komunuma aŭ nacia nivelo por la protekto aŭ stimulado de la kultura aŭ lingva diverseco aŭ de la plurismo de la komunikiloj.

Memorigante, en la artikolo 1§3, ke la direktivo ne pritraktas la liberaligon de la servojn de ĝenerala ekonomia intereso (SĜEI) nek pri forigo de monopoloj, la parlamentanoj deziris memorigi la preskribon de la artikolo 195 de la Traktato kiu garantias la neŭtralecon de la komunuma juro pri la publika aŭ privata statuso de entrepreno, kiu estas cetere principo konfirmita de la Justic-Kortumo de la Eŭropaj Komunumoj (Af. C-174/04).

Artikolo 295

Tiu ĉi traktato neniel antaŭjuĝas la reĝimon de la proprieto en la membroŝtatoj. Tamen, necesas konscii ke tiu artikolo de la Traktato devas respekti la artikolon 86 de la sama Traktato kiu submetas la publikajn entreprenojn al la reguloj de la konkurenco eĉ se, pro la §2, certaj malobeoj eblas kiam la aplikado de tiuj reguloj malsukcesigas « la juran aŭ faktan plenumadon de la aparta misio » konfidita al la publika entrepreno.

Artikolo 86

1. La membroŝtatoj, koncerne la publikajn entreprenojn kaj la entreprenojn al kiuj ili donas specialajn aŭ ekskluzivajn rajtojn, ne dekretas nek konservas ajnan disponon kontraŭan al la reguloj de tiu ĉi tratato, nome al tiuj entenataj en la artikolo 12 kaj en la artikoloj 81 kaj 89 inkluzive.

2. La entreprenoj taskitaj pri mastrumado de servoj de ĝenerala ekonomia intereso aŭ havantaj la econ de fiska monopolo estas submetitaj al la reguloj de tiu ĉi traktato, nome al la reguloj de konkurenco, en la limoj en kiuj la aplikado de tiuj reguloj ne malsukcesigas la juran aŭ faktan plenumadon de la aparta misio pri kiu ili estas taskitaj. La disvolvado de la interŝanĝoj devas ne esti damaĝita en mezuro kontraŭa al la intereso de la Komunumo.

3. La Komisiono prigardas la aplikadon de la dispozicioj de tiu ĉi artikolo kaj adresas, laŭbezone, la koncernajn direktivojn aŭ decidojn al la membroŝtatoj.

Devigante la publikajn entreprenojn agi kiel privataj entreprenoj, la artikolo 86 limigas la atingopovon de la artikolo 295.

Laborjuro

La artikolo 1§7 ekskludas eksplicite de la direktivo la laborjuron, do la leĝajn aŭ kontraktajn dispoziciojn koncerne la dungokondiĉojn, la laborkondiĉojn, inkluzive de la sano kaj sekureco ĉe la laboro, kaj la rilatojn inter dungistoj kaj laboristoj, kaj ĝi neniel damaĝas ĝin.

Aparte, la direktivo devas plene respekti la rajton intertraktadi, fintrakti, etendi kaj apliki la kolektivajn akordojn, kaj la strikorajto kaj la rajto fari sindikatan agon, konforme al la reguloj regantaj la laborrilatojn en la membroŝtatoj. Ĝi ankaŭ ne tuŝas la nacian leĝaron pri socia sekureco en la membroŝtatoj.

La artikolo 3, siavice, asertas la antaŭrangecon de pluraj eŭropaj leĝaroj pri la servo-direktivo. Tiel, en kazo de konflikto inter la dispozicioj de tiu kaj de aliaj komunumaj reguloj, tiuj ĉi antaŭrangas kaj aplikiĝas al tiuj specifaj kampoj aŭ profesioj.

Tiel okazas koncerne, nome, jenajn direktivojn :

- la direktivon 96/71/CE de la Eŭropa Parlamento kaj de la Konsilio de la 16-a de decembro 1996 koncerne la sendon de laboristoj en la kadro de servo-prestado ;

- la reguladon (EEK) n-ro 1408/71 de la Konsilio, de la 14-a de junio 1971, rilate la aplikadon de la reĝimoj de sociala sekureco al salajrataj kaj sendependaj laboristoj kaj al ilia familio, kiuj translokiĝas interne de la Komunumo ;

- la direktivon 89/55/CEE de la Konsilio de la 3-a de oktobro 1989 celanta kunordigandon de certaj leĝaj, reglamentaj kaj administraj dispozicioj de la membroŝtatoj koncerne la plenumadon de aktivecoj de televida radioelsendo ;

- la direktivo 2005/36/CE de la Eŭropa Parlamento kaj de la Konsilio de la 7-a de septembro 2005 pri agnoskado de profesiaj kvalifikoj.

La direktivo pri la sendado de laboristoj antaŭrangas do la direktivon « servoj », ĉi ties artikoloj 24 kaj 25 estas ankaŭ nuligitaj.

Ni memorigu ankaŭ ke la agentejoj pri templaboro ne eniras la aplikokampon de la direktivo.

La malpermesitaj aŭ pritaksendaj postuloj (Artikoloj 14 kaj 15)

Koncerne la artikolon 14 pri la malpermesitaj postuloj, la rezulto de la voĉdonado en plena asembleo tute ne kontentigas. La propono ke tiuj postuloj povu esti konservitaj pro kialoj de ĝenerala intereso estis rifuzita per 360 kontraŭ 278 voĉoj (amendo 241), same kiel la proponoj rifuzantaj ke ekonomiaj testoj kaj la devo de financaj garantioj estu konsiderataj kiel malpermesitaj postuloj.

Simile, la artikolo 15 pri la pritaksendaj postuloj restis senŝanĝa kompare kun la voĉdono de la komisiono IMCO. Aparte, la proponoj celantaj ekskludi la kvantajn aŭ teritoriajn restriktojn (amendoj 242 kaj 264) kaj la minimumajn aŭ maksimumajn tarifojn (amendoj 242 kaj 267) de la listo de pritaksendaj postuloj estis rifuzitaj. Aliflanke, la Parlamento konfirmis la decidon de la komisiono IMCO ne submeti la servojn de ĝenerala ekonomia intereso al tiu artikolo (amendo 150).

La artikolo 15§6

Kiel deziris la komisiono « Socialaj aferoj kaj dungo » de la eŭropa parlamento, la paragrafo 6 de la artikolo 15 estis forigita. Temas tie pri ne neglektinda avanco.

La komisiono « Socialaj aferoj kaj dungo » pravigis la neceson retiri tiun dispozicion en sekva maniero : « la proceduro (...) kiu volas ke la membroŝtatoj oficiale anoncu ĉian novan leĝan, reglamentan aŭ administran dispozicion, estas forigenda pro subsidiareco kaj proporcieco. Alie la Komisiono povus ricevi la rajton submeti al sistema ekzamenado la naciajn reglamentojn, kio estus malproporcia atenco al la naciaj leĝdonaj kompetentoj. »

La Principo de la Devenlando (PDL) - Artikolo 16

Tiu principo, en la koro de de projekto de la Komisiono, estis forigita de la parlamentanoj.

Tamen, necesas aliri tiun punkton iom pli kritike. Efektive, sekve al la voĉdonado en plena asembleo, la PSE deklaris ke tiu principo estas forigita ; samtempe, la frakciestro de la PPE asertis ke tiu principo estas daŭre aplikatata kaj aplikota.

Estas kaŭzoj por esti singarda kiam, pri la sama projekto, la maldekstro kontentas kaj la dekstro ne malkontentas. Tiel legeblas, en la teksejo de Jean-Dominique Giuliani ke la Eŭropa Parlamento simple anstataŭigis « la principon nomatan "de la devenlando" per memorigo pri la celo kiun ĝi havis, do la rifuzo de ĉia diskriminacio pro ŝtataneco alia ol la neceso (publikaj sano kaj sekureco) kaj la respekto al proporcieco de eventualaj restriktaj naciaj disponoj ».

Krome, la PDL aperas 5-foje en la nova dokumento (konsideroj 17, 42, 43, 44, 47), dum « reguloj de la devenlando » aperas en la konsideroj 6 kaj 40.

Kiel statas la afero precize ? Tiu demando estas des pli zorgiga ke la parlamentanoj rifuzis enskribi en la amenditan projekton la principon de la cellando. Tiu amendo estis tamen proponita de la grupo Eŭropa Unueca Maldekstro (EUM - [GUE laŭ la franca] [7]).

Krome, sciendas ke la projekto de direktivo abunde invokas la jurisprudencon de la Justic-Kortumo de la Eŭropa Komunumo (JKEK). Nu, ĝuste en la jurisprudenco de la Kortumo aperas, en 1979, la premisoj de la PDL. Temas pli precize pri la afero Cassis de Dijon.

Krome, 4 direktivoj estas jam formulitaj ĉirkaŭ tiu principo. Temas pri la direktivoj Televido Sen Limoj, Protekto de Personaj Datenoj, Elektronika Subskribo kaj Elektronika Komerco.

La PDL kiu, ni memoru, signifas la konkurencigon de la naciaj leĝaroj, do ne estas forlasita. Krome, tiu principo havas multajn partizanojn en la Komisiono kaj inter la membroŝtatoj.

La nova artikolo 16

La nove redaktita artikolo 16 forigas la paragrafon 1 kiu disponis ke la prestantoj devas esti « submetitaj nur al la naciaj dispozicioj de sia deven-membroŝtato ».

La nova paragrafo 1 devigas la membroŝtatojn respekti la rajton de la servoprestantoj plenumi servon en alia membroŝtato ol tiu en kiu ili estas establitaj.

Eĥante la jurisprudencon de la JKEK, nome la decidon faritan en la afero C-55/94 « Gebhard », la parlamentanoj insistas pri la fakto ke restriktoj al la libera cirkulado devas kontentigi la principojn de nediskriminacio, de neceso kaj de proporcieco.

a) la nediskriminacio : la postulo devas ne esti rekte aŭ malrekte diskriminacia pro la ŝtataneco aŭ, en kazo de jura personeco, pro la membroŝtato en kiu ili estas establitaj,

b) la neceso : la postulo devas esti pravigita pro kialoj de publika ordo aŭ publika sekureco aŭ de protekto de la sano kaj de la medio,

c) la proporcieco : la postuloj devas esti taŭgaj por garantii la realigon de la celo, kaj ne transiri la neceson por atingi tiun celon ;

La paragrafo 3 konservas serion da malpermesitaj postuloj.

La publikaj servoj

La eŭropaj parlamentanoj ekskludis el la aplikokampo la servojn de ĝenerala intereso (SĜI), sed konservis en ĝi la servojn de ĝenerala ekonomia intereso (SĜEI).

Tiuj estas difinitaj kiel servoj « kiuj respondas al ekonomia aktiveco kaj kiuj estas malfermitaj al la konkurenco » (kondisero 8 dua).

La diferenco inter SĜI kaj SĜEI estas tamen malpraktika. Efektive, en raporto prepare al la pintkunveno de Laeken, la Komisiono insistas pri la fakto ke « ne eblas starigi apriore definitivan liston de ĉiuj SĜI kiuj devas esti konsiderataj kiel neekonomiaj ».

Alivorte, ĉiuj SĜI, aŭ preskaŭ, estas estontaj SĜEI. Cetere konstateblas iom-post-ioman etendiĝon de la nocio de SĜEI malprofite al tiu de la SĜI.

Ni aldonu, ke la termino SĜI ne aperas en la primara juro, male al la SĜEI. Kiel sagace konstatas la Komisiono, « la esprimo SĜI (...) devenas de la komunuma praktiko de la esprimo SĜEI ».

Konkludoj

Estus malĝuste diri ke ne okazis avancoj per la voĉdono de la Eŭropa Parlamento.

Efektive, la aplikokampo estas signife reduktita, la direktivo « servoj » estas submetita al la reguloj de aliaj direktivoj kiel, ekzemple, tiu pri la sendado de laboristoj, la laborjuro estas ekskludita el la aplikokampo, la artikolo 15§6 estas forigita.

Tamen, necesas noti ke tia kia ĝi estas nun, la SĜEI estas daŭre parto de la direktivo, ke daŭre ne estas antaŭa harmoniigo kaj ke la malpermesitaj aŭ pritaksendaj postuloj estas ankoraŭ multaj kaj pro tio reduktas la agokapablon de la publikaj potencoj.

Ni aldonu ke per tio ke, rifuzante enkonduki la principon de la devenlando, la decido de la parlamentanoj kreis sufiĉe gravan juran malklarecon.

Krome, daŭre ne ekzistas kadra direktivo pri la publikaj servoj. Tiu devintus esti starigita antaŭ ĉia diskuto pri eventuala direktivo pri servoj.

Fine, la PDL « versio BOLKESTEJNO » havas multajn partizanojn, tiel ene de la Komisiono kiel inter la membroŝtatoj (aparte la nove aliĝintoj).

La leĝdona proceso estas ankoraŭ longa, kaj ŝajnas ne tre verŝajne ke la proceduro finiĝos post la unua legado ; tio lasas al ni la tempon por espereble pli favore evoluigi la dosieron (ekskludon de la SĜEI, senambiguan forigon de la PDL, ...)

NOTOJ

[1] Dokumento de la Komisiono kiu, forme de demandoj-respondoj, klarigas projekton de la Komisiono.

[2] Eŭropa Komisiono, Klarigaj skemoj rilate al certaj gravaj aspektoj de la direktivo, novembro 2004 (france:Commission européenne, Schémas explicatifs relatifs à certains aspects importants de la directive, Novembre 2004).

[3] Decidoj de la 26.4.1988, Bond van Adverteerders, afero 352/85, punkto 16 ; de la 27.9.1988, Humbel, 263/86, punkto 17 ; de la 11.4.2000, Deliège, C-51/96 kaj C-191/97, punkto 56 ; du 12.7.2001, Smits et Peerbooms, afero C-157/99 punkto 57. (France : Arrêts du 26.4.1988, Bond van Adverteerders, affaire 352/85, point 16 ; du 27.9.1988, Humbel, 263/86, point 17 ; du 11.4.2000, Deliège, C-51/96 et C-191/97, point 56 ; du 12.7.2001, Smits et Peerbooms, affaire C-157/99 point 57).

[4] Substrekita de ni. [5] Vd anekson 3 [6] Vd anekson 4

— 

De : Date : Wed, 22 Mar 2006 18:02:43 +0100 À : <"Undisclosed-Recipient : ;"@wanadoo.fr> Objet : BOLKESTEJNO

Saluton,

Mi petas vin trovi kunmetite rimarkindan analizon de la propono de eŭropa direktivo pri la servoj (Bolkestejno) faritan de Laurent Prinay, de la Interrégionale Wallonne de la Centrale Générale des Services Publics (CGSP), unu el la komponantoj de la Fédération Générale du Travail de Belgique (FGTB), la plej maldekstra sindikata federacio en Belgio.

Temas pri dokumento amputita je siaj aneksoj. Tiuj efektive entenas grafikaĵojn kiuj kaŭzas, en certaj kazoj, maleblon malfermi la aldonaĵon. La kompleta dokumento troviĝos - en la franca lingvo - en la teksejo de URFIG ekde kiam tiu denove funkcios.

Mi deziras al vi bonan legadon kaj bonan disvastigon ĉirakaŭ vi.

Elkore,

Raoul Marc JENNAR

Esploristo URFIG / Fondation Copernic

Konsultdonanto de la GUE/NGL (maldekstra frakcio) en la Eŭropa Parlamento

Tel. (PE) : 00 32 2 283 17 75

Tel. : 00 33 468 05 84 25

Portebla. : 00 33 632 16 65 52

www.urfig.org

Interrégionale Wallonne de la CGSP

Laurent Pirnay

Poŝtadreso : Place Fontainas 9-11 - 1000 BRUXELLES -

( + 32 (0)2 508 59 36 - Fax + 32 (0)2 514 00 75

Retpoŝto : laurent.pirnay@cgsp.be

— 

Elfrancigita de V.L., Monda Asembleo Socia (MAS)