Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La Eŭropa Unio mortigante Eŭropon
de Raoul Marc JENNAR  
28a majo 2005

Raoul Marc JENNAR :

La Eŭropa Unio mortigante Eŭropon

12 demandoj pri la « Traktato stariganta konstitucion por Eŭropo » kiu ĉesigas la eŭropan modelon

Enhavtabelo

Enkonduko

1. Kia estas la statuso de tiu teksto baptita « konstitucio » ?

2. Ĉu la konstitucio estas filozofie neŭtrala ?

3. Ĉu la konstitucio estas ideologie neŭtrala ?

4. Ĉu la principo de suvereneco de la popolo estas respektata de la proponita konstitucio ?

5. Ĉu la konstitucio garantias la sendependecon kaj neŭtralecon de la Eŭropa Komisiono ?

6. Ĉu la konstitucio estas sociala « paŝo antaŭen » ?

7. Ĉu la konstitucio permesas la ekziston de publikaj servoj ?

8. Ĉu la konstitucio donas la garantion por povi realigi eŭropan eksteran kaj defendan politikon ?

9. Ĉu la konstitucio protektas la eŭropanojn kontraŭ la novliberala tutmondigo ?

10. Kiel eblos modifi la konstitucion estonte ?

11. En kio, kompare kun la validaj traktatoj, la konstitucio alportas pozitivajn elementojn ?

12. Kiuj estus la sekvoj de malakcepto de la proponita konstitucio ?

Konkludo : Eksterordinara regreso kiu konsekras konservativan restaŭradon

Anekso I : Respondoj al la trompegistoj

Anekso II : Alimondismo kaj Eŭropa Konstitucio

Notoj

___

Enkonduko

Mi estas ĝisoste konvinkita pri la eŭropa ideo. Ĉar tiu ideo entenas originalan modelon, unikan, de strukturado de homaj rilatoj. Ĝuste en la eŭropa spaco naskiĝis samtempe la postulo de individuaj rajtoj kreantoj de libereco, kaj ankaŭ la postulo pri kolektivaj rajtoj kiuj organizas la solidarecon. Tiu duobla postulo estis formulita nenie aliloke sur nia planedo antaŭ ol tion faris la eŭropanoj. Ĝi fondas Eŭropon. Se Eŭropo sen libereco ne estas Eŭropo, Eŭropo sen solidareco ankaŭ ne estas Eŭropo.

En libro antaŭnelonge aperinta (Europe, la trahison des élites [Eŭropo, la perfido de la elitoj], Parizo, Fayard, 2004), mi fervore demonstris, kun apogo de konkretaj ekzemploj, la hemiplegiecon de kion oni kutime nomas « la konstruado de Eŭropo ». Ĉion por la komerco, la ekonomio, la financo ; nenion aŭ tre malmulton por la socialo, la imposto, la mediprotekto. Ĉiam pli konsiderindaj povoj koncentritaj en manoj ĉiam malpli kontrolataj. Traktatoj kaj direktivoj kiuj esprimas la atendojn de privataj interesoj sen ke la servo de la ĝenerala intereso estu privilegiata, nek protektata. Imperiecaj, arogaj kaj egoismaj kondutoj en la internaciaj intertraktadoj en la ekskluziva servo de la eŭropaj mastroj, malŝate al la rajtoj de la popoloj.

La apero de mia libro levis, en aprilo 2004, grandan intereson en la sociala movado. Mi estis petata esprimi min antaŭ tre multaj aŭskultantaroj en Belgio, en Francio kaj Luksemburgio. La definitiva teksto de la konstitucia traktato ankoraŭ ne estis adoptita kaj oni konis nur tion kion multaj nomis « la konstitucion Giscard ». La demando de la franca ratif-maniero ankoraŭ ne estis decidita. La tuj venontaj eŭropaj elektoj vekis la intereson pri la eŭropaj demandoj, eĉ se multaj deklaris sian intencon sindeteni. Multis la demandoj de la publiko, kaj la debatoj estis tre malfermaj. Mia partopreno, en la strato kaj bazaroj, en kolektado de subskriboj favore al organizado, en Francio, de referendumo por la ratifo de la konstitucia traktato ebligis al mi ankaŭ aŭdi grandan nombron da pensadoj kaj demandoj.

La elektokampanjo por la renovigo de la eŭropa parlamento estis ankaŭ aparte riĉiga momento por la observanto. Mi estis surprizita kaj konsternita de la karikatureca prezentado kiun donis ĵurnalistoj kaj politikaj agantoj, dum tiu kampanjo, de la konstitucia projekto. Aparte inter tiuj kiuj afiŝas certan nombron da valoroj nomataj maldekstraj, ĉe la socialdemokratoj kiel ĉe la verduloj, la klopodo dirigi al tiu projekto kiun ĝi ne diras kaj kaŝi kion ĝi diras, la intenca volo nebuligi, atingis konsternan gradon por ĉiuj kiuj pensas ke la politika debato ne ekskludas intelektan honestecon. La samaj daŭrigas sian laboron de misinformado en la perspektivo de ratifa referendumo.

Fine, la eŭropaj elektoj mem kaj, en la sekvo, la konduto de la registaroj kaj de la politikaj partioj nutris la pensadon. El 350.873.320 elektantoj enskribitaj por la elekto de la eŭropa parlamento, 201.401.343, do 57,4 %, decidis ne esprimi sin. Kaj la 732 elektitaj deputitoj prenas sian legitimecon el nur triono de la tuta eŭropa loĝantaro. La civitanoj estas klarvidaj. Ili scias ke ili ne povas influi la eŭropajn decidojn. Ili scias ke ili havas nenian rimedon por aprobi aŭ malaprobi la eŭropajn komisarojn kiuj disponas pri eksterordinaraj potencoj, kiel la komisaro pri komerco, unusola intertraktanto nome de 25 ŝtatoj en la intertraktadoj ĉe la MOK kaj en ĉiuj internaciaj komercaj intertraktadoj, aŭ la komisaro pri konkurenco, kiu disponas samtempe pri leĝdonaj, ekzekutivaj kaj juraj potencoj, aŭ la komisaro pri la interna merkato kiu volas ĉesigi la lokajn potencojn kaj forigi la publikajn servojn en tuta Eŭropo. Por kio utilas delegi la popolan suverenecon al reprezentantoj sen reala potenco kontroli la plej potencan ekzekutivon de Eŭropo ?

La registaroj kaj la politikaj partioj ne prenis la instruon de tiu amasa sindeteno. Ili gardis sin klarigi tion per la rifuzo de pli ol ducent milionoj da homoj partopreni en komedio de rabatita demokratio. La registaroj aprobis, post kelkaj modifoj, la projekton de konstitucia traktato, pri kiu la elekto-debatoj tamen jam indikis kiom ĝi ne respondas al la atendoj de la popoloj. Por prezidi la Eŭropan Komisionon, ili elektis la portugalan ĉefministron, unu el la grandaj batitoj de la elektoj de la 13-a de junio, homon kiu enkorpigas konservativan dekstron (lia kontraŭeco al la egaleco inter viroj kaj virinoj kaj lia postulo de referenco al kristanismo en la konstitucio), novliberalan (partizano de la minimuma ŝtato, li strebis al privatigo de la sansistemo kaj de la akvodistribuo ; li estis nomita « Global Leader for Tomorrow » de la Monda Ekonomika Forumo de Davoso), usonemulon (li organizis pintkunvenon en la Acoroj por la partizanoj de invado al Irako).

Unuvorte, la registaroj elektis, por enkorpigi la Eŭropan Union, politikan profilon radikale for de la eŭropaj idealoj. La politikaj partioj, siavice, daŭrigis la mizerajn praktikojn kiuj deturnas la demokration. La socialdemokratio, post kampanji por « Sociala Eŭropo » kiun ĝi ne konkretigis kiam ĝi havis la politikan eblecon, kunfriponiĝis kun la precipa dekstra grupo, la plej malamika al sociala Eŭropo, por dividi inter si ĉiujn ŝlosilajn postenojn de la Eŭropa Parlamento.

Por faciligi la pensadon pri konfuza kaj pletora dokumento aparte peniga por legi kaj kompreni, mi do decidis respondi al demandoj kiujn mi aŭdis plej ofte.

La institucia tutaĵo tie nomata « Eŭropa Unio » enkorpigas tian Eŭropon kiu apenaŭ respondas al la Eŭropo esperita kaj promesita antaŭ kvindeko da jaroj. Ratifi la konstitucion adoptitan de la ŝtatestroj kaj ĉefministroj havas la efekton fortigi, laŭleĝigi kaj eternigi tian Eŭropon kiu estas ĉiam malpli eŭropa kaj kiu identigas sin pli kaj pli kun la soci-modelo disvolvita en Usono.

Post la solena subskribo de la teksto fare de la ŝtatestroj kaj ĉefministroj en Romo, la 29-an de oktobro 2004, komencas la periodo dum kiu tiu konstitucio estas ratifota de ĉiu el la 25 membroŝtatoj de la Unio. Tiu ratif-proceso finiĝas antaŭ la 1-a de novembro 2006.

La graveco de la elekto - diri jes aŭ ne al tiu konstitucio - estas por nia generacio, sed ankaŭ por la venontaj, tiel ke estas la tasko por la gecivitanoj prononci sin. Des pli ĉar en neniu membroŝtato la naciaj deputitoj estis investitaj per konstitua potenco, dum la lastaj elektoj en ĉiu lando. Tie, kie referendumo ne estas antaŭvidita de la nacia juro, tamen eblas organizi popolan konsultadon kun indika valoro.

Mosset, la 21-an de aŭgusto kaj la 16-an de decembro 2004

Rimarko : Por kompreni la referencojn, sciendas ke la traktato konsistas el kvar partoj numeritaj per romiaj ciferoj (I, II, III, IV) kaj artikoloj numeritaj per arabaj ciferoj. Kiam tiun ciferon sekvas komo kaj plia cifero, tiu indikas la referencitan paragrafon de la artikolo (ekzemple : I-51,1).

1

Kia estas la statuso kaj la atingopovo de tiu teksto baptita « konstitucio » ?

1. Tiu « konstitucio » ne devenas el konstitucia asembleo

Kion oni komprenas, en demokratio, sub konstitucio, tio referencas nepre procedon de ellaborado per kiu la teksto levita al plej supera jura normo trovas sian legitimecon.

Klasika konstitucio rezultiĝas el publikaj debatoj de konstitua asembleo elektita por tio kaj sine de kiu montriĝas la suverena volo de la popolo. Ĉiufoje kiam la internacia komunumo, pere de la UN, estas vokita helpi popolon rekonstitui ŝtaton, ĝia rolo konsistas el organizado de elektoj de konstitucia asembleo taskita redakti konstitucion.

Tiu demokratia postulo ne estis plenumita por la redaktado de la eŭropa konstitucio, de kiu granda tekstparto rezultiĝas de laboroj de alelektita asembleo : la konvencio.

Ties membroj havis, flanke de la elektantoj, nenian mandaton por redakti konvencion. La fina teksto submetita al ratifo estas nur la produkto de intertraktadoj inter registaroj.

Do, oni ne ĉeestas demokratian procedon de ellaborado de konstitucio. Temas pri internacia traktato malĝuste nomata « konstitucio ». La kondiĉoj de ellaborado de la eŭropa konstitucio forprenas de ĝi ĉian legitimecon de konstitucio.

2. Ĝi ne deklaras la popolan suverenecon

Kio estas konstitucio ? Origine, tiel por la ribelantoj de la Nova Mondo kiel por la agantoj de la Franca Revolucio, konstitucio reprezentas la popolan volon ĉesigi aŭ malhelpi ĉian formon de arbitreco kaj konsekras tiun principon asertitan kaj konkretigitan en la 18-a jarcento : ĉiuj potencoj devenas de la popolo.

La proponita teksto, male, reiras al la obskuraj epokoj kie la potenculoj, fonto de legitimeco kaj de aŭtoritato, koncedis ie kaj tie kelkajn liberecojn laŭ sia plezuro... kaj siaj interesoj. Ĝi rekondukas nin al la koncepto de ŝtato kiu superregis sub la feŭda reĝimo, kiam la monarĥo regis siajn subulojn per dia juro.

3. Ĝi ne estas mallonga, simpla teksto komprenebla por ĉiuj

Konstitucio difinas la modalecojn de volo vivi komune. Ĝi determinas la rajtojn kaj la liberojn de la gecivitanoj kaj organizas la potencojn en la ŝtato, la amplekson de iliaj kompetentoj kaj la manieron per kiu ili estas konstituataj. Ĝi difinas prinicpojn per kiuj la leĝo organizas ĝian realigon. Levita al plej supera normo, ĝi indikas la procedurojn por kontroli la konformecon de la aliaj normoj kun tiuj principoj. Tio estas do nepre simpla teksto klara, preciza kaj mallonga. La teksto nur de la proponita konstitucio entenas 448 artikolojn. Ĝi estas kompletigita per 36 protokoloj, 2 aneksoj kaj 39 deklaroj. Sume 765 paĝoj (formato A4). En iuj kazoj, la kompreno kaj interpretado de la artikoloj de la konstitucio necesigas konsultadon de la protokoloj, aneksoj kaj deklaroj. La teksto estas tiom konfuza kaj nekomprenebla ke oni povus ĉeesti, en la televido, la konsternan spektaklon de du juristoj de sama politika tendenco kiuj kontraŭis unu la alian pri la ĝusta interpretado de unu aŭ alia dispozicio !

4. Ĝi konsekras la antaŭrangecon de la eŭropaj decidoj

Kial nomi « konstitucio » eŭropan traktaton ? La simbola ŝarĝo estas forta, ĉar konstitucio, en la arĥitekturo de la interna juro, estas la plej supera teksto, tiu kiu trudiĝas al ĉiuj aliaj normoj kaj al kiu tiuj devas konformiĝi. Oni volas do atribui al tiu nova eŭropa traktato la antaŭrangecon de plej supera leĝo en la juro de ĉiu lando.

Certe, la antaŭrangeco de la eŭropa juro estas la bazo de la principo de superregneco jam enskribita en la Roma traktato de 1957 kaj konfirmita per du famaj juĝoj de la Justica Kortumo de la Eŭropaj Komunumoj kiuj konsekris la antaŭrangecon de la komunuma juro en kazo de konflikto kun la nacia juro. Tiu antaŭrangeco estas konfirmita de la artikolo I-6 de la proponita konstitucio : « La Konstitucio kaj la juro adoptita de la institucioj de la Unio plenumante kompetentojn kiuj estas al ili atribuitaj havas la antaŭrangecon antaŭ la juro de la membroŝtatoj ». Eĉ regularo adoptita de la Komisiono havos antaŭrangecon antaŭ konstitucio kaj leĝaro de la membroŝtatoj.

5. Ĝi levas al konstituciaj normoj tion kio dependas de cirkonstancaj politikaj decidoj

Konstitucio deklaras principojn kiuj trudiĝas al la tutaĵo de normoj (leĝoj, dekretoj, juĝoj, ktp.). La modalecoj de ilia realigo estas fremdaj al ĝi. Nu, la proponita konstitucio iras multe pli antaŭen. Ĝi formulas decidojn kiuj devus esti leĝoj, eĉ regularoj. Ĝi enskribas orientiĝojn kiuj devenas ne de permanentaj ecoj de socio, sed de konjunkturaj opcioj, ligitaj kun partiaj decidoj kiujn la elektantoj aŭ la cirkonstancoj povas ŝanĝi.

Tiel, ekzemple, ne estas la tasko de konstitucio levi al « fundamentaj liberecoj » la principojn de libera ekrezido kaj de libera cirkulado de personoj, servoj, varoj kaj kapitaloj (art I-4) kaj difini la modalecojn de ĝia aplikado (III-133 ĝis III-172), nek konstituciigi la detalon de justica kaj polica kunlaborado (III-269 ĝis 277) kiu devas ne esti rigide fiksita, nek malhelpi limigon de la strata transportado troviĝanta en eksponenciala kresko (III-239), nek dekreti ke la komuna komerca politiko devas kontribui al forigo de la limigoj al rektaj eksterlandaj investoj (III-314). Enskribante tiajn decidojn en dokumenton al kiu oni atribuas konstitucian valoron, oni klopodas trudi orientiĝojn kiuj apartenas al parlamenta periodo, sed kiuj ne estas plu malakcepteblaj de universala voĉdonado. Pri moviĝantaj temoj, kelfoje disputataj, la proponita konstitucio trudas orientiĝojn kiuj ne estas plu debateblaj. Per tio, ĝi atencas la demokration.

6. Ĝi ne determinas la limojn de la Eŭropa Unio

Klasika konstitucio difinas la teritorion sur kiu ĝi aplikiĝas. Nenia dispozicio estas dediĉita al la teritorio. La proponita konstitucio ne difinas la limojn de tio kion ĝi nomas Eŭropa Unio : « La Eŭropa Unio estas malfermita al ĉiuj eŭropaj ŝtatoj ». (I-1,2 kaj I-58), sed nenia difino troviĝas de kio estas « eŭropa ŝtato ». La proponita konstitucio limigas sin nombri la subskribintajn ŝtatojn (IV-440,1). Tiuj kiuj proponas la aligon de Libano kaj Israelo, eĉ la magrebajn landojn, povas do daŭrigi siajn klopodojn dilui la eŭropan projekton en simplan zonon de libera komerco.

7. Ĝi ekskludas eŭropan civitanecon ne ligitan kun ŝtataneco

La konstitucio rifuzas konsekri la ekziston de eŭropa popolo, ĉar ĝi estus tiam devigata rekoni ĝian suverenecon. Ĝi donas tre striktan difinon al la eŭropa civitaneco (art. I-10) kaj tiel konfirmas ke la fonto de la eŭropaj potencoj ne kuŝas en la unuiĝintaj popoloj de Eŭropo, sed ke ĝi devenas de la ŝtatoj. La eŭropa civitaneco restas ligita al la ŝtataneco ĉe membroŝtato, kio signifas nei ĉian akiron de eŭropa civitaneco de rezidado por tiuj kiuj longdaŭre rezidis sur la eŭropa teritorio. Nu, la eŭropa civitaneco difiniĝas per la politikaj rajtoj rekonitaj de la Unio sur sia teritorio kaj ne per la nacia identeco. Kial do rifuzi tiujn rajtojn al ŝtatanoj de triaj ŝtatoj rezidantaj de longa tempo sur la eŭropa teritorio anstataŭ ĉesigi ilian diskriminadon cetere jam konsekritan per la malegaleco de la kodoj de ŝtataneco de la diversaj membroŝtatoj ?

8. Ĝi ne protektas la regionajn kaj lokajn potencojn

Ĉar centralizita Eŭropo ne konformas al la eŭropa realeco, nepras aŭtenta subsidiareco (mastrumi ĉiun enton sur la plej efika nivelo : komunumo, asocio de komunumoj, departemento/provinco, regiono, ŝtato, Eŭropo). Ĝi implicas difinon de potenc-atribuado al ĉiu nivelo se oni volas malhelpi ke la Eŭropa Unio povu modifi la kompetentojn de la lokaj aŭ regionaj potencoj, kion fari la Eŭropa Komisiono montras sian intencon kaj kion atestas ankaŭ la dokumento IP/02/1180 de la 31-a de julio 2002. La proponita konstitucio ne konsekras la ekziston de regionoj alie ol per mencio de konsulta komitato baptita « Komitato de la Regionoj » (art. I-32,2) kiu, kvankam konsistanta el elektitoj, estis ĝis nun apenaŭ aŭskultata de la Komisiono, la Konsilio kaj la Parlamento. La komunumoj, siavice, estas totale ignorataj de tiu konstitucio. La regionoj kiel la komunumoj estas parto de la eŭropa realeco. Ili radikas tre profunde en ĝia plej longdaŭra historio. Por esti protektataj kontraŭ la agresoj de la Eŭropa Komisiono, ili devas esti oficiale agnoskitaj en teksto al kiu oni volas atribui konstitucian statuson.

Ĉu temas do pri konstitucio en la senco ĝenerale donata al tiu termino en publika juro ? Neniel.

2

Ĉu la konstitucio estas filozofie neŭtrala ?

En 2003, la Vatikano kaj certa nombro da registaroj kiuj, ne hazarde, estis inter la plej novliberalaj (Hispanio, Irlando, Italio, Pollando kaj Portugalio) premis por postuli eksplicitan referencon de kristanismo inter la fondaj valoroj de Eŭropo. Tiu demarŝo, kiu akiris la atenton de la amaskomunikiloj, kaŝis dispoziciojn multe pli danĝerajn koncerne la rilatojn inter kultoj kaj eŭropaj publikaj potencoj. Dum oni distre devojigis la atenton al la fondo-valoroj, la principo de laika Eŭropo, sola ebla kadro por paca kunvivado inter kredantoj kaj nekredantoj, estis pridubata.

En moderna ŝtato, kiu respondas al la principoj eldiritaj en la Universala Deklaro de la Homrajtoj, en la Internacia Pakto pri ekonomiaj, socialaj kaj kulturaj rajtoj kaj en la Internacia Pakto pri civilaj kaj politikaj rajtoj, la konstitucio havas la taskon garantii la neŭtralecon de la publika medio, nepra kondiĉo por plenumi la rajton de « ĉiu persono havas la liberecon de pensado, konscienco kaj religio » (artikolo 18 de la Universala Deklaro).

Ĉu la konstitucio donas tiun garantion de neŭtraleco ? Du artikoloj rajtigas dubi pri tio :

a) La artikolo II-70 proklamas la rajton de ĉiu persono je libereco de pensado, de konscienco kaj de religio. Oni povas nur aprobi tion. Sed la sama artikolo daŭrigas : « Tiu rajto implicas la liberecon (...) manifesti sian religion aŭ sian konvinkon individue aŭ kolektive, publike aŭ private, per la kulto, la instruado, la praktikoj kaj la plenumado de ritoj ». Temas pri dispozicio kiu ĉesigas la ideon de neŭtraleco de la publikaj spacoj kaj konstruaĵoj kaj de la personaroj laborantaj en publika ofico. Tiel formulite, la religia libereco konsekras la fortan revenon de ĉio religia en la publikan medion.

b) La artikolo I-52-1 asertas : « La Unio respektas kaj ne superjuĝas [1] la statuson kiun ĝuas laŭ la nacia juro la eklezioj kaj la religiaj asocioj aŭ komunumoj en la membroŝtatoj ». Tio signifas ke la Unio agnoskas naciajn dispoziciojn kiuj regulas la rilatojn inter la religiaj konfesioj kaj la publikaj potencoj. Dua paragrafo prezentas identan dispozicion por la « filozofiaj kaj nekonfesiaj organizoj ». Sed la paragrafo 3 de la sama artikolo aldonas : « Rekonante ilian identecon kaj ilian specifan kontribuadon, la Unio subtenas malferman, travideblan kaj regulan dialogon kun tiuj eklezioj kaj organizoj. ».

La ŝajna sendanĝereco de tiu formulo kovras fakte gravan decidon. La konstitucio rifuzas la principon de laikeco de la eŭropaj institucioj kaj trudas specifan reĝimon de rilatoj inter la eklezioj kaj la ŝtato : tiun de la agnoskita kulto. Tia reĝimo kunportas tre precizajn implicaĵojn, kiel la eblecon por la eŭropaj publikaj potencoj subvencii tiujn ekleziojn levitajn al statuso de partneroj de tiuj publikaj potencoj.

Tiu artikolo I-52, kies deveno troviĝas en deklaro (n-ro 11) aneksita al la Amsterdama traktato, konstituciigas diskrecian praktikon de la Eŭropa Komisiono sub la prezido de Delors kaj daŭrigata de tiuj de Santer, poste de Prodi kaj kiu konsistas en atribuado de publika mono al konfesiaj organizoj, kiel ekzemple la Opus Dei. Tiu artikolo I-52 respondas al la atendo, formulita dum la laboroj de la Konvencio, de Joseph Homeyer, episkopo de Hildeshejmo kaj prezidanto de la Komisiono de la Episkopejoj de la Eŭropa Komunumo kiu postulis la dialogon antaŭviditan en la paragrafo 3, sed ankaŭ « antaŭleĝan konsultadon ».

La eŭropa konstitucio nuligas jarcentojn da luktoj por separo de eklezio kaj ŝtato. En ĉi epoko en kiu renaskiĝas religiaj maltoleremoj sekve al la klopodoj de la religioj rekonkeri publikajn spacojn, la proponita konstitucio konsekras tiun regreson.

Kiel kunigi la tutsuperecon de tiu eŭropa konstitucio, kiu starigas sistemon de agnoskitaj kultoj, kun la artikolo 1 de la franca konstitucio kiu asertas ke Francio estas laika respubliko ?

3

Ĉu la konstitucio estas ideologie neŭtrala ?

Iuj konstitucioj estas neŭtralaj laŭ la mezuro en kiuj ili strikte limiĝas al organizado de dispartigo de la potencoj kaj al nombrado de la rajtoj kaj devoj de la civitanoj. Aliaj - la pli modernaj - konsekras la ekziston de individuaj rajtoj kaj de kolektivaj rajtoj kaj donas al la publikaj potencoj la devon garantii ilian plenumadon.

La projekto de eŭropa konstitucio donas juran personecon al Unio dotita per potenco kunordigi la leĝarojn de la membroŝtatoj (art. I-1, I-5 kaj I-6), kun strikta respekto al la devoj kiuj garantias, ne diskriminacie, « la liberan cirkuladon de personoj, varoj, servoj, kapitaloj, kiel la liberecon de ekrezido » (I-4, I-3,2).

La rajtoj kaj devoj rilate la fundamentajn rajtojn de la persono estas garantiitaj de la Unio nur laŭ la mezuro en kiu ili ne limigas tiun « liberan cirkuladon » (I-4, I-5, II-Preamblo, II-111, II-112). Tiel do la elitoj starigis novajn hierarĥion de normoj kiu konsekras la tutsuperecon de la konkurenco super la solidareco.

Neniu el la kvin traktatoj asertis tiom forte la ideologian projekton kiu travarpas [2] la konstruadon de Eŭropo : la konkurenco estas la fonto de resursoj. Per plurfoja ripetado, la teksto asertas ke la Eŭropa Unio baziĝas sur la « respekto de la principo de merkat-ekonomio kie la konkurenco estas libera kaj sendifekta » (art. I-3,2, III-177 kaj III-178), ke la disvolvado de Eŭropo baziĝas sur « alte konkurenciva » merkatekonomio (art. I-3,3). La fakto ke tiu ekonomio estas kvalifikita « sociala » estas sen ajna senco ĉar forestas en la teksto la difinado de socialaj minimumoj. Cetere, krom en la artikolo I-3,3, la adjektivo « sociala » ne kvalifikas plu la merkatekonomion en la artikoloj kie tiu estas klarigata (III-177, III-178, III-185). La individua konkurenco estas la fundamento de la homaj rilatoj.

La liberkomerco estas integra parto de la « komuna intereso » de la eŭropanoj (art. III-177 ĝis 179). La absoluta merkat-leĝo ne estas plu opcio submetota al la elektontoj. Ekde tiu konstitucio, ĝi estas komunuma atingaĵo, ne plu diskutebla.

La proponita konstitucio konsekras la absolutan triumfon de la monismaj [3] dogmoj kiuj tamen kondukis plurajn landojn al la katastrofo. La Eŭropa Centra Banko (ECB) estas sen ajna kontrolo (I-30,3 kaj III-188). Ĝia ĉefa tasko estas certigi la stabilecon de la prezoj (I-30,2). Kiel protektanto de la privataj bankoj, la proponita konstitucio malpermesas al la ECB doni kreditojn al publikaj potencoj kiuj siavice estas petataj direkti sin al la privata sektoro (III-181).

Oni kredus troviĝi en la revita mondo de Thatcher kaj Reagan ! Tio ne estas konstitucio, sed la manifesto de la novliberalismo !

4

Ĉu la principo de suvereneco de la popolo estas respektata de la prononita konstitucio ?

Ĉu la konstitucio fortigas la demokratiecon de la eŭropaj institucioj, dum proksimume 50 jaroj da « eŭropa konstruado » realigis regreson de la demokratiaj praktikoj ?

La bazo de la demokratio kuŝas en la popola suvereneco. Por ke ŝtato estu demokratia, necesas ke en ĝia konstitucio estu asertata kaj ke estu certigata ke ĉiuj potencoj eliras de la popolo KAJ SOLE NUR DE ĜI. La popolo estas la sola fonto de aŭtoritato. Ekster tiu principo - nenia demokratio.

Decidante transdoni atribuadojn, ĝis tiam plenumataj en kadro kie aplikiĝas tiu principo, al kadro laŭdire supernacia kie, dum jardekoj, oni ne zorgis apliki ĝin, oni kaŭzis regreson de la demokratia praktiko. Ĉiuj observantoj konsentas pri tio. Ili eĉ kreis esprimon pruntitan el la librotena ĵargono por signi tiun fenomenon : demokratia deficito. Ĉiuj registaroj adaptiĝis al ĝi, kaj ili daŭrigas ĝin.

a) 25 popoloj submetitaj al nekontroleblaj Komisiono kaj Ministro-konsilio

La proponita konstitucio konfirmas kaj firmigas eksterordinaran koncentradon de potencoj en tutaĵo formita el la Konsilio de Ministroj (do hodiaŭ 25 koaliciaj registaroj, morgaŭ 27 kaj eĉ 28) kaj la Komisiono. Fronte al tiu koncentriĝo de potencoj, por krei la nepran ekvilibron, necesis agnoski la ekziston de suverena eŭropa popolo kaj ebligi al ĝi esti reprezentata, kiel tia, de aŭtenta parlamento. La konstitucio rifuzas tion. Do, fronte al la koncentreco de la potencoj formitaj de la eŭropaj institucioj, kiom pezas la suvereneco de la popolo dum ĝi restas trunkita inter 25 entoj krome senigitaj de ĉiuj kompetentoj transigitaj al la Eŭropa Unio ?

La neevitebla tensio ekzistanta inter regantoj kaj regatoj sine de ŝtato estas akrigita de la fakto ke hodiaŭ ĉiu popolo estas alfrontita al decidoj faritaj ne nur de ĝia registaro, sed de la permanenta koalicio de 25 registaroj kaj de Komisiono kiu ne respondecas antaŭ ĝi. La pene akirita kaj ĉiam rompiĝema ekvilibro realigata en nacia kadro ne estas transponita al eŭropa nivelo. Ĝi estas rompita. La demokratio estas samgrade malfortigita.

Krome, ne eblas kolektive sankcii la Ministro-Konsilion, do LA eŭropan decid-instancon. Tiu kolegio respondecas nek antaŭ la Eŭropa Parlamento, nek antaŭ la naciaj parlamentoj.

La konstitucio pervertas la ideon mem de demokratio : ĝi asertas ke la Eŭropa Unio estas bazita sur la valoroj de la demokratio (art. I-2), dum ĝi forigas la bazan kondiĉon de ĉia demokratio : la solan fonton de la suvereneco kuŝantan en la popolo. Oni diros al ni ke la konsiderindaj potencoj de la eŭropaj institucioj devenas, malrekte, el naciaj elektitoj. Certe, la popoloj delegas sian suverencon al elektitoj kiuj delegas ĝin al sia registaro kiu delegas ĝin al la Konsilio de Eŭropaj Ministroj kiu delegas grandan parton da ĝi al la Eŭropa Komisiono kiu siavice ne respondecas antaŭ la popoloj. Kiam la delegado de la potencoj tiel transdoniĝas al dua, poste al tria kaj poste al kvara grado, oni ne troviĝas plu en demokratia sistemo. Tio estas nura surogato de demokratio. La delegado troigita al tiu stadio fariĝas instrumento de diluado de la popola suvereneco kaj do de la demokratio.

Krome, la proponita konstitucio konsekras la transiron de la demokratio al la teĥnokratio. En la artikolo I-26, ĝi konfidas al la Komisiono, do al senrespondeca areopago de teĥnokratoj en la servo de la aferistaj medioj, la gardadon de la « ĝenerala intereso » kaj de la « ekstera reprezentado de la Unio ».

b) reformetoj kiuj ne korektas la demokrati-regreson

La « demokratia deficito » tute ne estas korektita de la kvar novaĵoj enskribitaj en la konstitucio kaj prezentataj kiel grandaj demokratiaj avancoj, de tiuj kiuj volas ĉiupreze ke oni akceptu tiun tekston :

1. La rajto je peticio (art. I-47,4). Unu miliono da eŭropaj civitanoj « povas iniciati peton al la Komisiono, kadre de ties atribuaĵoj, submeti konvenan proponon pri demandoj pri kiuj la gecivitanoj konsideras ke necesas jura akto de la Unio kun la celo de aplikado de la konstitucio. » Tiu civitana iniciato estas limigita al tio kio troviĝas en la konstitucio. La Komisiono faras el ĝi kion ĝi volas. Nenio indikas ke ĝi estas devigata sekvi la peticion. Tio signifas ke se, ekzemple, miliono da civitanoj petus ke la akvo-distribuado ne estu privatigota, tia propono, kondiĉe ke - bela kaj longa batalo de estonta interpretado - oni akceptus konsideri ke ĝi estas en la kadro de la konstitucio, povus tre bone esti ĵetita en la rubujon fare de la Komisiono kun la motivo ke ĝi faris la decidon privatigi la akvo-distribuadon kaj ke ĝi ricevis la subtenon de la registaroj. Bela ekzemplo de misinformado per kiu aventuras la defendantoj de tiu konstituci-projekto, S-ino Noëlle Lenoir, tiam franca ministro pri eŭropaj aferoj de la registaro Raffarin II, ne timis aserti : « Sufiĉos kolekti milionon da subskriboj en Eŭropo por devigi la Komisionon komenci leĝdonan proceduron » [4] Temas tie pri totale mensoga prezentado, ĉar ekzistas nenia devigo por la komisiono. En iom pli milda versio de misprezentado, la verduloj kredigas ke « unu miliono da civitanoj povus proponi, per peticio, eŭropan leĝon » [5]. Tio estas trompaĵo. La teksto de la konstitucio mencias « proponon pri demandoj pri kiuj la gecivitanoj konsideras ke necesas jura akto de la Unio ». Inter doni rajton je leĝdona iniciato, kiel kredigas la francaj verduloj, kaj submeti proponon al la diskrecia opinio de la Komisiono, ekzistas konsiderinda diferenco. Cetere, nenio permesas aserti ke la peticio devus aŭtomate konduki al leĝo. La konstitucio elvokas « juran akton ». Nu, la difino de la juraj aktoj de la Unio troviĝanta en la artikolo I-33 mencias ke reglamento, decido, rekomendo kaj avizo estas ankaŭ juraj aktoj. Necesas diri ke la IRK modifis la formuladon de tiu dispozicio al senco kiu lasas komplete svaga la rolon de la Komisiono en la kazo de tia peticio. Bedaŭrindas ankaŭ ke la konstitucio ne starigis sur eŭropa nivelo la eblecon de referendumo, do popola konsultado kun deviga rezulto kiu aplikiĝus unuavice al adoptado kaj al reviziado de la konstitucio. Des pli ke tiu, en sia artikolo I-1, pretendas esti « inspirita de la volo de la civitanoj [kaj de la ŝtatoj] de Eŭropo konstrui sian komunan estontecon ». Volo kiun oni referencas, sed al kiu oni rifuzas la rajton esprimi sin.

2. La proceduro de nomumado de la Eŭropa Komisiono. Iuj [6] ne hezitas aserti ke ĝi devenos « de la universala voĉdonado ». Jen pruvo de bona legado de la tekstoj. Kiel statas precize ? La asertata elekto de la prezidanto de la Eŭropa Komisiono fare de la Eŭropa Parlamento estas parodio de demokratio, ĉar estas tre precize indikite (art. I-27,1) ke « la Eŭropa Konsilio, decidante per kvalifikita plimulto, proponas al la Eŭropa Parlamento kandidaton por la funkcio de prezidanto ». Estas la registaroj kiuj elektas kaj, poste, la Parlamento estas petata konfirmi tion. Se ĝi rifuzas - kaj ĝi havas la rajton -, la registaroj devas proponi alian kandidaton. La sola novaĵo troviĝas en tio ke estas indikite ke ili devas konsideri la rezultojn de la elektoj, tio signifas ke ili devas elekti kandidaton akcepteblan por la plimulto de la Eŭropa Parlamento. La aliaj komisaroj, siavice, estas proponataj de la elektita prezidanto al la registaroj, kiuj lastinstance akceptas aŭ rifuzas la prezentitan liston. La Parlamento konfirmas tiun elekton aŭskultinte la kandidatojn, per sistemo inspirita de la aŭskultadoj de la usona Kongreso. En realo, oni starigis por la elekto de la Komisiono ian kundecidadon de la registaroj kaj la Eŭropa Parlamento. Sed estas trompi la eŭropanojn se oni asertas ke la Komisiono « devenas de la universala voĉdonado ». Se estus tiel, ĝi estus ankaŭ respondeca antaŭ la gecivitanoj. Kio tute ne estas la kazo.

3. La ampleksigo de la temoj pri kiuj la Parlamento kundecidos. Certe, tiu ampleksigo estas reala. Oni pasos de 37 temoj al proksimume okdek. Sed la Komisiono konservas la monopolon de iniciato : « leĝdona akto adopteblas nur laŭ propono de la Komisiono, escepte en la kazo kie la Konstitucio disponas alie » (art. I-26). La Eŭropa Parlamento daŭre ne havas la rajton proponi leĝdonajn tekstojn, kio estas tamen unu el la bazaj funkcioj de parlamenta institucio.

4. La ebleco por triono da naciaj parlamentoj (9 el 25) devigi la Komisionon reekzameni unu el siaj proponoj kiam temas pri afero por kiu aplikiĝas la principo de subsidiareco (art. I-11,3 kaj la protokolo pri la aplikado de la principoj de subsidiareco). Sed la Komisiono povas konservi sian proponon. Des pli ke ĝi havas la povon « zorgi pri la aplikado de la dispozicioj de la Komisiono ». Tiam necesas ke la naŭ naciaj parlamentoj plendu antaŭ la Eŭropa Kortumo. Antaŭvideblas en kiun proceduran kaj juran marĉon politiko kontraŭa al tiu de la Komisiono povas esti enterigita.

5. La publikeco de la kunsidoj de la Ministro-Konsilio kiam ĝi agas kiel leĝdonanto (art. I-24,5 kaj I-50,2). Tiel do, la Ministro-Konsilio faros publikajn kunsidojn kiam ĝia tagordo estos ekskluzive dediĉita al adoptado de eŭropa leĝo. Oni provas kredigi ke temas tie pri demokratia avanco transformanta la Konsilion en ian parlamenton. Sed la tiel kreita konfuzo inter la interregistara kadro kaj parlamenta funkcio indikas la limojn de tia provo. Tiu havos nur la efekton kaŝi la ideologiajn aŭ politikajn kontraŭecojn malantaŭ la kontraŭecoj inter ŝtatoj.

c) Eŭropa Parlamento kiu konfirmas sen kontroli

Sen minimumigi la gravecon de la ampleksigo de la temoj pri kiuj la Eŭropa Parlamento kundecidos, necesas koncedi ke tiuj reformetoj ne sukcesas kaŝi la persistan mankon da potencoj de tiu parlamento kompare kun la bazaj postuloj de demokratia sistemo.

Historie, la parlamentaj asembleoj estis starigitaj por voĉdoni la enspezojn kaj elspezojn. Poste, ili plenumis leĝdonan funkcion. Kaj en la plej progresintaj demokratiaj sistemoj, ili plenumas funkcion de kontrolado de la ekzekutivo. Kia estos la Eŭropa Parlamento se la Konstitucio estos ratifita ?

Legante la artikolon I-20,1, oni havas la senton ke la konstitucio kreas aŭtentan parlamenton : « La Eŭropa Parlamento plenumas, kune kun la Konsilio, la leĝdonan kaj buĝetan funkciojn. Ĝi plenumas politikajn kaj konsultajn kontrolfunkciojn en la kondiĉoj fiksitaj de la Konstitucio. Ĝi elektas la Prezidanton de la Komisiono ». Oni disponas kun tiu artikolo belan ekzemplon de tiu trompa demokratio kiun proponas la ratifota konstitucio. Oni ĵus legis ke la Parlamento « elektas la Prezidanton de la Komisiono ». Sed oni vidis ke la artikolo I-27,1 indikas ke la prezidanto-kandidaton elektas la registaroj. Kion la konstitucio ŝajnigas starigi tie, ĝi kontraŭdiras aliloke. Tiel troviĝas ĉiam ebleco dirigi al tiu dokumento kiun ĝi ne diras kaj prisilenti kion ĝi diras. Kio validas por « la elektado » de la Prezidanto de la Komisiono, tio validas por la tutaĵo de la parlamentaj povoj.

Ĉu la Parlamento voĉdonas la enspezojn de la Unio ? Ĝi ne determinas la tipojn de la propraj resursoj de la Unio. Ĝi donas nur sian opinion pri la proponoj de la Komisiono. Aliflanke, la modalecoj de enspezigo de la resursoj, tiaj kiaj proponitaj de la Komisiono, aprobendas de la Parlamento. Fakte, ĉar ne ekzistas fiska Eŭropo, la povoj de la Eŭropa Parlamento estas pli ol modestaj tiurilate. Ĝi tute malkapablas lukti kontraŭ imposto-fraŭdado aŭ kontraŭ la impost-dumpingo kiu fariĝis granda realeco kun la ampleksiĝo de la Unio.

Ĉu la Parlamento adoptos la buĝetojn de la Unio ? La buĝeto estas preparata de la Komisiono kaj adoptata de la Ministro-Konsilio. Ĝi estas poste submetata al la Parlamento kie ĝi estas aŭ aprobata tia kia ĝi estas aŭ amendata. Tiukaze necesas ke la modifoj estu interkonsentataj inter la Konsilio kaj la Parlamento por ke la buĝeto estu definitive adoptita. Jen unu el la raraj progresoj kiujn faras la Konstitucio laŭ la mezuro en kiu la Parlamento esprimas sin pri la tutaĵo de la buĝeto.

Laŭ kiu mezuro la Parlamento estos leĝdonanto ? Ĝi estos neniam sola leĝdonanto. Ĝi estos, en pli granda nombro da temoj, kunleĝdonanto. Sed necesas koncedi ke temas tie pri komuna eco de parlamenta demokratio : raras la kazoj, eĉ se ili ekzistas, kie parlamento trudas tekston kontraŭ la opinio aŭ sen la konsento de la registaro. Kio konsiderinde malfortigas la Eŭropan Parlamenton kiel leĝdonan potencon, estas la malpermeso proponi siajn proprajn tekstojn pri ia ajn temo. Ĝi povas peti la Komisionon submeti al ĝi tekston, sed la parlamentanoj ne povas proponi al debato tekstojn kies aŭtoroj estas ili. Krome, ĝi ne rajtas leĝdoni pri serio da temoj pri kiuj nur la Ministro-Konsilio estas leĝdona. Tio signifas redukti la Parlamenton al asembleo kiu konfirmas la decidojn de la ekzekutivo.

Ĉu la Parlamento plenumos efektivan kontrolon de la politikaj decidoj kaj de la funkciado de la aliaj eŭropaj institucioj kaj precipe de la Komisiono ? Ĝuste en tiu kampo la Eŭropa Parlamento restas eksterordinare malforta. Fakte, la Konstitucio alportas nenion novan rilate al la ekzistantaj faktoj. La Parlamento povas kontroli la konformecon de la aktoj de la Komisiono kaj do enketi pri la mastrumaj eraroj. Ĝi ne povas orienti la politikajn decidojn proponitajn de la Komisiono kaj aprobitajn de la Ministro-Konsilio.

Ĝi ne povas individue malaprobi komisaron. Se ĝi konsideras ke la kondiĉoj ekzistas por sankcii komisaron, ĝi devas malaprobi la tutan Komisionon. Kaj por fari tion, ĝi devas kunigi duoblan plimulton formitan de du trionoj de la esprimiĝintaj voĉoj kaj la duono de la asembleanoj (III-340). La Komisiono, kiu plenumas la eminente politikajn taskojn, ne estas submetita al klare politika kontrolo fare de la parlamentanoj. Tiuj limoj lasas grandegan agospacon al la membroj de la Komisiono kiuj apenaŭ emas pravigi sin. Cetere tio estas ĝuste tio kion substrekis la kvin saĝuloj en sia raporto kiun ili deponis ĵus antaŭ la demisio de la Komisiono Santer : « fariĝas malfacile trovi iun kiu havas la plej etan senton esti respondeca » [7]. Fakte, krizas la tuta institucia sistemo. Sed la Konstitucio ne rebonigas tion.

Bedaŭrinde necesas konstati : ju pli oni antaŭeniras en la konstruado de Eŭropo, des pli oni regresas en la respekto de la demokratiaj principoj. La Eŭropa Parlamento, misuze prezentata kiel sidejo de la popola suvereneco, estas nur karikaturo de parlamenta institucio.

5

Ĉu la Konstitucio garantias la sendependecon kaj la neŭtralecon de la Eŭropa Komisiono ?

La demokratia evoluo, kiu komencis en la 18-a jarcento, kondukis ĉiun regnon organizi ene de si, kun pli aŭ malpli da sukceso, la necesajn ekvilibrojn tiel ke al ĉia influo oponu kontraŭa influo por privilegii la ĝeneralan intereson. Laŭ la fama formulo, « necesas ke la potenco rezolute haltigu la potencon ».

Oni ĝenerale mezuras la progreson de la eŭropa integriĝo laŭ la grado de sendependeco donita al la institucioj nomataj komunumaj, do ĉefe la Eŭropa Komisiono. Ju pli fortiĝas ĝia grado de aŭtonomio, des pli antaŭeniras la integriĝo, tiel oni asertas. Sed oni konsideras nur la aŭtonomion de la Komisiono en sia rilato kun la membroŝtatoj. Oni neniam interesiĝas pri la aŭtonomio de la Komisiono rilate la premgrupoj. Oni apenaŭ zorgas pri la rolo de la Komisiono kiel gardanto de la ĝenerala intereso. Ĉu tiu rolo estas efektive certigita ? Observado de la faktoj montras la malon.

La proponita konstitucio asertas ke « la Komisiono disvolvas la ĝeneralan intereson kaj faras iniciatojn taŭgajn por tiu celo » (I-26,1) kaj « plenumas siajn respondecojn en plena sendependeco » kaj ke ĝiaj membroj « ne petas nek akceptas instrukciojn de ajna registaro nek institucio, organo aŭ organismo » (I-26,7).

Nu, kiel mi demonstris en « Eŭropo, la perfido de la elitoj », la Eŭropa Komisiono estas nun la ekzekutiva potenco plej tralasebla por la aferista medio, la mastraj premgrupoj. Ĝi estas la eŭropa politika brako de la privataj firmaoj kaj de la financaj organizoj. Sufiĉas kompari - kion la komunikiloj faras neniam - la proponojn de tiuj medioj kun la proponoj de la Komisiono. Sufiĉas noti - kion la komunikiloj faras preskaŭ neniam - la paroladojn kiujn faras la Eŭropaj Komisaroj kiam ili estas invititaj ĉe la tribuno de la mastraj premgrupoj aŭ kiam ili esprimas sin en la kadroj kiel la OKED [8], la IMF [9], la Monda Banko aŭ la MOK [10].

Malfacilas konsideri ke la Komisiono « disvolvas la ĝeneralan intereson » kiam ĝiaj membroj engaĝiĝas antaŭ la mastroj sekvi ties rekomendojn. Tiel, la Komisaro pri Komerco de la Komisiono Prodi, la franca socialdemokrato Pascal Lamy, deklaris antaŭ la asembleo de unu el la plej potencaj premgrupoj de la aferisma mondo, la TransAtlantic Business Dialogue (TABD) : « La konfidaj rilatoj kaj la inform-interŝanĝoj inter la negoca mondo kaj la Komisiono estos neniam sufiĉe multaj. (...) Ni konsentas pri grandaj klopodoj por realigi viajn Rekomendojn en la kadro de la transatlantika ekonomia partnereco kaj, aparte, okazis esencaj progresoj en multaj kampoj sur kiuj vi altiris nian atenton. (...) Konklude, ni faros nian laboron sur la bazo de viaj Rekomendoj » [11].

Eĉ pli malfacilas kredi je la sendependeco de Komisiono kiu petas instrukciojn de la negoca medio. La sama Pascal Lamy, antaŭ la samaj mastroj, deklaris : « Ni faros kion ni devas fari des pli facile ĉar, de via flanko, vi indikos al ni viajn prioritatojn (...) Mi kredas ke la negoca mondo devas ankaŭ paroli klare kaj konvinki ke la liberaligo de la komerco kaj ĝenerale la tutmondigo estas bonaĵoj por niaj popoloj... » [12]

Stranga sendependeco, tiu de Komisiono kies membroj subtenas densajn rilatojn kun tiel sekretaj rondoj kiel la Triflanka Komisiono aŭ la Grupo Bilderberg, ekzemple ! En tiuj ege apartaj kluboj troviĝas la plej potencaj aferistoj, bankistoj, certa nombro da politikaj deciduloj, universitatanoj kaj kelkaj ĵurnalistoj famaj pro sia influo sur la opinio kaj ankaŭ la ĝenerala sekretario de la NATO aŭ la ĝenerala direktoro de la MOK [13].

Ili volas, en la ombro, influi la politikajn decidojn kaj direkti la mondon. Ili ne hezitas pridubi la demokratian ordon : « Io devas anstataŭi la registarojn, kaj la privata potenco ŝajnas al mi la taŭga ento por fari tion » , deklaris David Rockefeller, fondinto de la Bilderberg kaj poste de la Triflanka. [14] Inter la doktrin-laboraĵoj kiuj inspiris la ofensivon favore al la minimuma ŝtato, oni trovis raporton de la Triflanka Komisiono titolitan The crisis of Democracy en kiu oni povis legi : « Ekzistas dezirindaj limoj por ampleksigo de la politika demokratio » . Tiuj du kluboj estas la veraj arĥitektoj de la novliberala tutmondigo.

La Prezidanto de la Eŭropa Komisiono Romano Prodi estis membro de la direkta komitato de la Grupo Bilderberg. Ĉefaganto de tiu grupo estas vicprezidinto de la Komisiono, la belga vicgrafo Etienne Davignon, granda likvidisto de la eŭropa siderurgio, prezidinto de la Société Générale de Belgique, estrarano de tre multaj societoj. Du el la plej gravaj membroj de la Komisiono Prodi, s-roj Lamy kaj Monti, partoprenis en la kunvenoj de Bilderberg en 2001 kaj 2003. Monti estis membro de la direkta komitato de Bilderberg de 1983 ĝis 1993. Aliaj membroj de la Komisiono Prodi partoprenis aŭ en la laboroj de la Triflanka (Pedro Solbes Mira, Chris Patten) aŭ en la Grupo Bilderberg (Franz Fischler, Erikki Liikannen, Gunther Verheugen, Antonio Vitorino). José Manuel Barroso, la nova prezidanto de la Komisiono, estis unu el la gastoj de la Grupo Bilderberg en 2003.

Ĉu la Konstitucio kreas malkongruecon inter la funkcio de eŭropa Komisaro kaj la partopreno en agadoj de grupoj kaj de influ-retoj kiuj diskutas post fermitaj pordoj pri projektoj kiuj celas submeti la ŝtatojn kaj la popolojn al la ĉiopoveco de la privataj firmaoj ? Neniun.

6

Ĉu la Konstitucio estas sociala « paŝo antaŭen » ?

La ĝenerala sekretario de la Eŭropa Konfederacio de Sindikatoj deklaris ke « la Konstitucio estas paŝo antaŭen por la laboristoj » (Le Monde, 17-a de julio 2004). Do okazis progreso. Oni prijuĝas progreson kompare kun atingo. Kiu estas nia atingaĵo en la momento en kiu tiu Konstitucio estas proponata al ni ?

Nia atingaĵo konsistas en la fundamentaj tekstoj kiuj estas la Universala Deklaro de la Homrajtoj, la Internacia Pakto pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj kaj la Internacia Pakto pri Ekonomiaj, Socialaj kaj Kulturaj Rajtoj. Nia atingaĵo konsistas ankaŭ en la tekstoj adoptitaj kadre de la Internacia Organizo pri Laboro kiuj rezultas el intertraktadoj inter la ŝtatoj, la mastraj organizoj kaj la sindikataj organizoj. Oni pensas aparte pri la ok bazaj socialaj konvencioj. Ĉiuj ĉi tekstoj estis subskribitaj kaj demokratie ratifitaj de ĉiuj regnoj kiuj estis parto de la Eŭropa Unio antaŭ ĝia ampleksiĝo de la 1-a de majo 2004. Tute same fundamentaj estas ankaŭ la konstituciaj kaj leĝaj dispozicioj de ĉiu membroŝtato de la Eŭropa Unio. Kompare kun tiu tutaĵo de tekstoj necesas juĝi ĉu jes aŭ ne estas « paŝo antaŭen » en la proponata Eŭropa Konstitucio.

La proponata konstitucio indikas (I-9) ke la Eŭropa Unio aliĝas al la Eŭropa Konvencio pri gardado de la homrajtoj. Ne estas indikite ke ĝi aliĝas al la Universala Deklaro de la Homrajtoj, nek al la Internacia Pakto pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj, nek al la Internacia Pakto pri Ekonomiaj, Socialaj kaj Kulturaj Rajtoj. La diferenco ? La Eŭropa Konvencio kreas nenian kolektivan aŭ socialan rajton kontraste al la tri aliaj dokumentoj.

La proponata konstitucio ne indikas ke ĝi aliĝas al la Eŭropa Sociala Ĉarto subskribita en Turino la 18-an de oktobro 1961, nek al la Komunuma Ĉarto de la fundamentaj socialaj rajtoj de la laboristoj de 1989. Ĝi kontentiĝas mencii tiujn dokumentojn kiel ekzemplojn, sen aserti ke ili devontigas la Union. Male, la teksto substrekas « la neceson subteni la konkurencivon de la ekonomio » (III-209).

La « ĉarto de la fundamentaj rajtoj de la Unio » kiu okupas la duan parton de la proponata konstitucio kaj kiu devus nombri la agnoskitajn fundamentajn rajtojn de la gehomoj vivantaj en Eŭropo en tiu komenca 21-a jarcento, havas trafan nomon : ĉarto - termino kiu signis, sub la feŭda reĝimo, tekston favordonanta rajtojn konceditajn de la potenculoj. Ankaŭ ĉi tie, la elitoj donas al la popoloj la rajtojn kiujn ili degnas rekoni al ili.

Sed pli gravas, ke ne nur la titolo, sed ankaŭ la enhavo prezentas katastrofan malprogreson. En multaj rilatoj, la ĉarto de la fundamentaj rajtoj postrestas kompare kun la Internacia Pakto pri la Ekonomiaj, Socialaj kaj Kulturaj Rajtoj adoptita en 1966, ratifita de ĉiuj regnoj petataj adopti la projekton de eŭropa konstitucio, kaj kiu ekvalidis en 1976 ; kaj la ĉarto postrestas ankaŭ kompare kun certa nombro da konstituciaj kaj leĝaj dispozicioj ekzistantaj en pluraj landoj de la Unio. Cetere, en la preamblo de tiu ĉarto troviĝas nenia referenco al la Universala Deklaro de la Homrajtoj aŭ al la Internacia Pakto pri la Ekonomiaj, Socialaj kaj Kulturaj Rajtoj.

La rajto je laboro, do la devo por la publikaj potencoj garantii tiun rajton, aperas en la artikolo 6 de la Pakto kaj en la artikolo 23 de la Universala Deklaro, sed ankaŭ en la konstitucioj de Belgio (art. 23,1), de Finnlando (art. 18), de Francio (preamblo), de Hispanio (art. 35), de Irlando (art. 45,2), de Italio (art. 35), de Luksemburgio (art. 11,4), de Nederlando (art. 19), de Portugalio (art. 58). En la konstitucio kiun oni proponas al ni, ĝi malaperis ; oni anstataŭigis ĝin per « la rajto labori » (art. II,75). Mankus nur tio !

Aliaj rajtoj, akiritaj de akra luktado en certaj eŭropaj landoj (Belgio, Danio, Finnlando, Francio, Germanio, Hispanio, Irlando, Italio, Luksemburgio, Nederlando, Portugalio, Svedio), kiel la rajto je minimuma enspezo, la rajto je pensio, la rajto je senlabora salajro, la rajto je deca loĝado, la egalrajta aliro al certa nombro da servoj kaj la rajto lerni dum sia tuta vivo aperas nenie en tiu konstitucio kaj la Eŭropa Unio havas do nenian devon realigi ilin.

La rajto je socialaj sekureco kaj helpo kaj la rajto je sanprizorgado estis jam konsekritaj en 1948 de la artikolo 25 de la Universala Deklaro de la Homrajtoj, kiel en la konstitucioj de Belgio (art. 23,2), Finnlando (art. 19), Francio (preamblo), Hispanio (art. 41 kaj 43), Irlando (art. 45,4), Italio (art. 38), Luksemburgio (art. 11,5), Nederlando (art. 20), Portugalio (art. 63 kaj 64). En la proponata konstitucio, tiuj rajtoj troviĝas en svagaj formuloj kiuj havas nenian juran garantion. Tiel la konstitucio « rekonas kaj respektas » (art. II-94) la rajton je aliro al la prestaĵoj de sociala sekureco kaj al la socialaj servoj en la ŝtatoj kie ili ekzistas. Kiel pri la aliro al la sanprizorgado (art. II-95), ĝi ne devigas krei tiun rajton kaj ne malpermesas ke oni reduktu aŭ forigu ĝin kie ĝi ekzistas. La teksto resendas eksplicite al la reguloj starigitaj de la juro de la Unio, reguloj kiuj ĝis nun plej ofte servis por malmunti la sistemojn de sociala protekto. La formulo « rekonas kaj respektas » estas kaptilo kiu ne devigas la eŭropajn instituciojn.

Oni povintus, vide al la kvar liberkomercaj dogmoj levitaj al « fundamentaj liberecoj de la Unio » (I-4) - libereco je ekrezido kaj libera cirkulado de la personoj, libereco de ekrezido kaj libera cirkulado de la servoj, libereco de ekrezido kaj libera cirkulado de la varoj, libereco de ekrezido kaj libera cirkulado de la kapitaloj - ekvilibrigi la potencon tiel donitan al la merkato per kolektivaj rajtoj. Oni decidis rifuzi ilin.

Konstatendas neta regreso. Ekzistas nenia « paŝo antaŭen », sed multaj malantaŭen. Tio ne malhelpas la francajn socialdemokratojn Delanoë kaj Strauss-Kahn aserti ke temas tie pri « la ĝis hodiaŭ plej kompleta kaj plej moderna deklaro de rajtoj kiu solidigas tre ampleksajn socialajn rajtojn ». [15]

Eĉ pli malbone, la naciaj leĝaroj kiuj, laŭ la landoj, donas tiujn rajtojn ekskluditajn de la ĉarto, ne estas plu protektataj, vide al ekzisto de eŭropa konstitucio kiu submetas la redistribuan funkcion de la membroŝtatoj al la liberkomercaj kaj monismaj postuloj de la Unio. La fundamentaj rajtoj cedas antaŭ la neceso trakti la ekonomian politikon kiel « temon de komuna intereso » (art. III-179) en « la respekto de la principo de malfermita merkat-ekonomio kie la konkurenco estas libera » (art. III-178). Areopago de teĥnokratoj kiuj devas neniam respondeci al la civitanoj estas taskita pri la bona plenumado de tiuj dispozicioj, ĉar la artikolo III-184,2 indikas ke « la Komisiono prigardas la evoluon de la buĝeta situacio kaj de la alteco de publika ŝuldo en la membroŝtatoj por indiki la evidentajn erarojn ». Oni povas certi, kun la ideologio kiun ili devas gardi, ke la Komisiono ne mankos identigi la socialajn politikojn kiel « evidentajn erarojn ».

Fine, ĉiu propono devas ricevi unuaniman decidon de la Ministro-Konsilio se temas pri sociala sekureco, pri sociala protekto, pri protekto de laboristoj en kazo de nuligo de laborkontrakto, pri reprezentado kaj kolektiva defendo de laboristoj kaj dungantoj kaj pri dungokondiĉoj por homoj devenaj el triaj landoj en laŭregula restado (III-210,1 kaj 3).

Iuj asertas ke la limoj en la sociala kampo estas kompensitaj de la volismo de la teksto rilate dungon. Jen refoje polvo en la okulojn : la proponata konstitucio substrekas ke la dungopolitikoj de la ŝtatoj devas respekti la grandajn orientiĝojn de ekonomia politiko kiuj estas enkadritaj de la postuloj de la merkat-ekonomio (III-204).

Fine, la aplikado-kampo de tiu ĉarto estis limigita sekve al la postuloj de la britaj socialdemokratoj. La artikoloj II-111 kaj II-112 precizigas ke tio, kio troviĝas en tiu ĉarto, povas aplikiĝi nur al la eŭropa leĝaro, ne al la naciaj leĝaroj. Do, se temas pri fundamentaj rajtoj, eĉ pri tiuj limigitaj, ne estas plu antaŭrangeco de la konstitucio.

En la preamblo de la ĉarto, estis aldonita (kompare kun la teksto proklamita en la nica pintkunveno) paragrafo a, kiu ligas la atingopovon de la ĉarto kun striktiga interpretado formulita dum ĝia redaktado. El tio rezultas, ekzemple, ke tiu ĉarto ne invokeblas en la lando de Thatcher kaj Blair por ĉesigi la infan-laboron. Eŭropo, por fari kion ? Ni agnosku, kun la Prezidinto de la Franca Konstitucia Konsilio, Robert Badinter, ke « la sociala Eŭropo ne progresas, escepte en siaj deklaroj » [16]

Kiel tre ĝuste observas la profesoro pri publika juro Serge Regourd, la konstituci-projekto « pridubigas la logikon de la “kreditoraj rajtoj” [17] kiuj karakterizas niajn naciajn sistemojn : la liberecoj ne estas plu konceptitaj kiel garantioj, kaj kiel prestaĵoj ŝuldataj de la publika kolektivaĵo kaj pri kiu tiu deklaras certigi ke ĝi plenumos ĝin favore al la civitanoj, sed kiel simplaj eblecoj kiujn la individuoj povas eventuale realigi, laŭ la liberala logiko antaŭ la apero de la prizorgo-ŝtato. Tio ja estas regreso [18]

7

Ĉu la konstitucio ebligas la ekziston de publikaj servoj ?

Iuj prezentas kiel grandegan progreson la fakton ke la konstitucio fine rekonas la nocion de publika servo rebaptita - ja necesas ĵargono - Servo de Ĝenerala Ekonomia Intereso (SĜEI). Jen pura mistifiko.

Kio estas publika servo ?

Fundamentaj rajtoj estas proklamitaj. Ili garantias la egalecon. Ili malhelpas ekskludadon. Tamen necesas ke ili plemumeblu. Proklami tiujn rajtojn signifas la devon por la publikaj potencoj ebligi ilian plenumadon. La rajto je edukado, je sano, je kulturo, je laboro, le loĝado, je minimumo da ekzist-rimedoj, je aliro al akvo, al elektro, al transportiloj kaj komunikiloj, tio postulas de la publiakj potencoj ke ili garantiu tiujn servojn.

Proklami rajton konstituas decidon de la socio : tiu devontigas sin ĝenerale dediĉi la necesajn rimedojn al la egala rajto de ĉiuj je donita servo. Sekve de tio, la nocio de servo superas tiujn de rentabilitato kaj de konkurenco. La kolektivaĵo, gardanto de la ĝenerala intereso, respondecas pri la kostoj de la servo plenumata por ĉiuj. Jen la bazo de la publika servo, tia kia ĝi estis konceptita, kun variaĵoj, en pluraj landoj de Eŭropo dum la 20-a jarcento. Ĝi fariĝis, kun la tempo, esenca instrumento de socia kohereco.

La Eŭropa Komisiono neniam rekonis la nocion de publika servo. La esprimo estas tabua en la « eŭrokrata » lingvo.

En la proponata konstitucio, la nocio de « publika servo » estas anstataŭigita (II-96, III-122, III-166, III-167) per tiu, multe pli ambigua, de « servoj de ĝenerala ekonomia intereso » (SĜEI). Denove la teksto uzas terminaron kiu esprimas nenian devontigon por la Eŭropa Unio : tiu « rekonas kaj respektas la aliron al la servoj de ĝenerala ekonomia intereso tian kia ĝi troviĝas en la naciaj leĝaroj... » (II-96).

Sed kio estas iu SĜEI ? Ekzistas nenia difino en la proponata konstitucio. Nenia specifa ĉapitro estas dediĉita al ĝi.

Necesas konsulti la dokumentojn de la Eŭropa Komisiono por akiri difinon. Fakte, la Komisiono kaŭzis konfuzon kreante la esprimon « servo de ĝenerala intereso » (SĜI). Multaj homoj pensis ke temas pri nocio multe pli proksima al tiu de publika servo, ĉar forestis la referenco al ekonomio. Jen eraro. La Komisiono publikigis en septembro 2000 « komunikaĵon pri la SĜI », en majo 2003 « verdan libron pri la SĜI » kaj konklude de la debatoj kaŭzitaj de tiuj dokumentoj, ĝi publikigis komence de 2004 « blankan libron » pri la sama temo. [19] En tiuj tri dokumentoj, la Komisiono indikas ke la nocio de SĜI kovras samtempe la komercajn kaj nekomercajn servojn, dum la nocio de SĜEI koncernas la servojn de ekonomia naturo al kiuj la ŝtatoj trudas misiojn de publika servo : transportoj, poŝto, energio, komunikado, ekzemple. Dum la nocio de SĜI troviĝas en neniu traktato, kaj ankaŭ ne estas enskribita en la proponata konstitucio, la Komisiono, post fino de la laboroj de la Konvencio pri la konstitucio, publikante blankan libron pri la temo, montras refoje ke ĝi volas forlasi la kadron de la traktatoj. Do, por kio taŭgas konstitucio kiu ne protektas kontraŭ la potenc-misuzoj de institucio ne respondeca antaŭ la civitanoj ?

El tiuj dokumentoj de la Komisiono rezultas ke interveno de la publikaj potencoj eniras la kadron de la SĜEI nur se la pruvo estas alportita ke la merkato ne liveras la atenditan servon kaj kondiĉe ke la SĜEI tiel permesita respektu la regulojn de la konkurenco.

Ĝis kiu punkto eblas akordigi la merkato-leĝojn kun la servo-devo ? Pri tiu ĉefa demando, la proponata konstitucio respondas : « la entreprenoj taskitaj pri la mastrumado de servoj de ĝenerala ekonomia intereso aŭ kun eco de fiska monopolo estas submetitaj al la dispozicioj de la konstitucio, nome al la reguloj de konkurenco, en la limoj kie la aplikado de tiuj reguloj ne malsukcesigas la plenumadon jure aŭ fakte de la aparta misio pri kiu ili estas taskitaj » (III-166). Post nombri la diversajn publikajn helpojn kongruajn kun la konstitucio (III-167), inter kiuj ne troviĝas la publikaj servoj nek la servoj de ĝenerala ekonomia intereso (SĜEI), la konstitucio indikas ke la helpoj kiuj aplikiĝas al transporto estas kongruaj kun la konstitucio (III-238). Denove, tiu konstitucio prezentas kontraŭdirajn dispoziciojn kiuj lasas al la juĝisto laŭplaĉan interpretadon.

La konstitucio (III-122) konfidas al eŭropa leĝo la zorgon difini la principojn kaj la ekonomiajn kaj financajn kriteriojn de la funkciado de tiuj « servoj de ĝenerala ekonomia intereso ». Male al kion asertis la franca socialdemokrato, Olivier Duhamel, membro de la Konvencio, en libro [20] aperinta post ties laboroj, tio neniel reprezentas garantion, se oni scias ke la inicia redaktanto de tiu leĝo estos la Eŭropa Komisiono, kies insistemo pri malmuntado de la publikaj servoj en la eŭropa spaco kiel en la MOK estas konata. Krome, fari la Eŭropan Komisionon gardanto de la respekto al tiu leĝo reprezentas aldonan minacon por la publikaj servoj, konsidere al la opinioj disvolvitaj pri la SĜI.

Ni vidis : kontraste al tio kion subkomprenas la francaj socialdemokratoj Delanoë, Duhamel kaj Strauss-Kahn kiel la francaj verduloj [21], la « servo de ĝenerala ekonomia intereso » ne estas kion oni kutime nomas publika servo. La proponata konstitucio ne rekonas ĝin kaj ne protektas ĝin. Ĝi starigas meĥanismojn kiuj ebligas detrui ĝin.

8

Ĉu la konstitucio donas la garantion por povi realigi eŭropan eksteran kaj defendan politikon ?

La tragedio de la palestina popolo, la milito de Kosovo, la invado al Irako kaj ĝis la eteta malkonsento inter Maroko kaj Hispanio pri la suvereneco de insuleto ilustris, ĝiskarikature, la nekapablon de la Eŭropa Unio interveni kiel decida aganto en la demandoj de eksterlanda politiko.

La Eŭropa Unio estas aflikte pasiva fronte al dramoj kiuj tamen postulas agon, se la proklamitaj valoroj havas sencon. Ne la ago de imperia potenco, sed tiu de gardanto de la internacia juro. Tio starigas la demandon pri aŭtonoma eŭropa kapableco.

Nu, la proponata konstitucio iras precize la inversan vojon. Ĝi komfortigas la subordiĝon de la eŭropaj landoj kaj de la Eŭropa Unio al la politiko de Usono, lando kiu plenumas la politikan kaj militan kontrolon de la NATO.

La proponata konstitucio precizigas ke la komuna politiko de sekureco kaj defendo de la Eŭropa Unio « respektas la devojn devenajn de la Nord-Atlantik-Traktat-Organizo por certaj membroŝtatoj kiuj konsideras ke ilia komuna defendo estas realigata kadre de la NATO. » La teksto precizigas ke tiu komuna politiko de sekureco kaj defendo estas « kongrua kun la komuna politiko de sekureco kaj defendo fiksita en la kadro de la NATO » (I-41,2). Ĝi aldonas ke « la devontiĝoj kaj la kunlaborado restas konformaj al la devontiĝoj subskribitaj sine de la NATO kiu restas, por la ŝtato kiuj estas ĝiaj membroj, la fundamento de ilia kolektiva defendo kaj la instanco de ĝia plenumado. » (I-41,7).

Rilate la militajn kapablecojn, la konstitucio ne parolas pri la militaj kapablecoj de la Unio, sed pri tiuj de ĉiu lando : « la ŝtatoj devontigas sin plibonigi iom post iom siajn militajn kapablecojn » (I-41,3). Tio lasas la pordon larĝe malfermita al intervenoj de la milit-industria komplekso en la eŭropaj regnoj kie ĝi ekzistas, sed faciligas ankaŭ la aliron de la usona milit-industria komplekso al la naciaj kontraktoj pri akiro de militmaterialo, ĉar neniu ŝtato havas eŭropan devon tiurilate. La ekzemplo de la polaj aĉetoj (tio ne estas la sola) en Usono ne servis kiel instruo.

La proponata konstitucio fortigas la projekton de komuna atlantika zono. Kiel skribas Jean-Claude Casanova, partizano de la proponata teksto, « tiu konstitucio konsekras la politikan triumfon de Britio pro tio ke ĝi kondukas al (...) Eŭropo en kiu Britio estos samtempe la politika centro, ĉar ĝi estos fiksinta ĝiajn regulojn kaj ĝiajn limojn, kaj la ŝarniro kun Usono kies najbaro kaj parenco ĝi estas. En la Eŭrusono kiu profiliĝas, Anglio havas centran rolon... » [22]

9

Ĉu la konstitucio protektas la eŭropanojn kontraŭ la novliberala tutmondigo ?

La proponata konstitucio enskribiĝas en la mondan novliberalan fluon nomatan novliberala tutmondigo aŭ tutmondiĝo. Per difino, la novliberalismo tendencas redukti la funkciojn de la ŝtato al sekurecaj aktivecoj. Konforme al tiu politika doktrino, la konstitucio (I-5,1) « respektas la esencajn funkciojn de la ŝtato, nome tiujn kiuj celas certigi ĝian teritorian integrecon, konservi la publikan ordon kaj zorgi pri la nacia sekureco ». Nenia spuro pri funkcio de aganto, regulanto aŭ redistribuanto en tiu novliberala kateĥismo.

Ne mirigas do ke la proponata konstitucio estas aparte restrikta kiam temas pri eŭropa integriĝo en la impostaj kaj socialaj kampoj. La dispozicioj kiuj ebligus agordi la rektajn impostojn aŭ la imposton sur societoj, lukti kontraŭ la impostaj fraŭdoj kaj evitoj, kontraŭ la monlavado aŭ malhelpi la impost-dumpingon, adopteblas nur se ĉiuj membroŝtatoj konsentas. Same, disponoj por favori integradon de socialaj politikoj kiel taŭgaj decidoj por eviti socialan dumpingon bezonas la unuaniman konsenton (III-171 kaj 210). Aliflanke, la dispozicioj destinitaj konkretigi la kvar « fundamentajn liberecojn de la Eŭropa Unio » ligitajn kun la libereco de ekrezido kaj de cirkulado, decideblas per plimulto. Tiel la proponata konstitucio enskribiĝas rekte en la fondotekstojn de la novliberala tutmondigo deciditaj sine de la OCDE, de la IMF, de la Monda Banko kaj de la MOK.

Daniel Cohn-Bendit kaj Alain Lipietz, eŭropaj deputitoj (verduloj), kune kun la socialdemokrato Pascal Lamy, prokamas ĥore ke « la Eŭropa Unio, tio estas la unua respondo al la bankroto de la MOK » [23]. Ili aldonas ke la elekto ne estas inter la proponata konstitucio kaj ideala teksto, sed inter tiu konstitucio kaj la ekzistantaj traktatoj kompilitaj en tiu de Nico.

Nu, la ĉapitro dediĉita al la komuna komerco-politiko (III-314 kaj 315) konfirmas la orientiĝon de la antaŭaj traktatoj. Ĝi tute ne korektas ilin. Kontraste al la diroj de la maldekstraj liberaluloj, la proponata konstitucio metas la popolojn de Eŭropo en staton en kiu ili estas komplete submetitaj al la akordoj de la Monda Organizo pri Komerco (MOK) kaj al la fundamentaj soci-difinoj kiujn ili kunportas.

Pli malbone : la artikolo I-12 de la proponata konstitucio precizigas ke « kiam la konstitucio atribuas ekskluzivan kompetenton en determinita kampo, nur la Unio povas leĝdoni kaj adopti devigajn jurajn aktojn. » Kaj la artikolo I-13 klasas la komunan komercan politikon en la kampon de ekskluziva kompetento. La naciaj parlamentoj estas do totale senigitaj de la plej eta kapablo influi la internaciajn komerc-akordojn pri kiuj oni scias ke ili estas decidaj por la maniero en kiu niaj vivoj estas regataj.

La proponata konstitucio jes ja submetas la eŭropajn popolojn al tia Eŭropa Unio kia aliĝas plene al la celoj de la novliberala tutmondigo. Ĝi konsekras la antaŭrangecon de la komercaj, ekonomiaj kaj financaj celoj antaŭ la ceteraj aspektoj de la vivo en socio, kaj samtempe senigas la Union je povoj kiuj ebligus al ĝi agadi en tiom gravaj sektoroj kiom la kontrolado kaj impostado de kapital-moviĝoj (III-156).

Fakte, kun tiu konstitucio (III-315), ĉiuj fakoj mastrumataj de la MOK kaj tiuj kiujn oni aldonas, estas traktataj per kvalifikita plimulto ene de la eŭropaj institucioj, escepte de la socialaj servoj, sano kaj edukado. La rajto je intelekta propraĵo kaj la rekta eksterlanda investo estas ankaŭ submetitaj al decidoj per unuanimeco, kiam tiu necesas por adoptado de eŭropaj reguloj (III-315,4). Se la unuanimeco restas ankaŭ necesa por la kulturo kaj la aŭdvidaj servoj, tiu garantio estas nun kondiĉita de la neceso pruvi ke ekzistas minaco por la diverseco ; sen tia pruvo, la decidon faros la plimulto. Ne estas indikite kiu devas pruvi ke ekzistas minaco. Estas certe ke la lando, kiu provus fari tion, estos akuzita pridubigi intertraktitan komerc-akordon jam aprobitan de la sola intertraktanto de la Eŭropa Komisiono.

Aparte de tiuj kvin esceptoj, unu sola ŝtato ne povos plu malhelpi decidon se riu ricevas la plimulton. Dirindas ke la konstituci-projekto de la Konvencio, projekto rezolute subtenata de la frakcioj de Lipietz kaj Strauss-Kahn, forigis, laŭ peto de la Komisiono, la postulon de unuanimeco por la socialaj servoj, tiuj de sano kaj edukado, postulo kiu troviĝis en la traktato de Nico. Estas pro insistado de Finnlando kaj Svedio ke tiu postulo estas restarigita de la IRK.

La proceduro de decidado restas senŝanĝa. La Komitato 133 estas daŭrigata. Ĝi estas certe renomota je sia nova numero (315). En la sekreto de traktadoj, elirante de dokumentoj kiujn neniu nacia aŭ eŭropa parlamentano havas la rajton konsulti, la altaj oficistoj de la Komisiono kaj de la membroŝtatoj, do personoj kiuj havas nenian respondecon antaŭ la civitanoj, daŭre faros la fundamentajn decidojn pri la socio.

La Eŭropa Komisiono, kies povoj estas tiel konsiderinde fortigitaj, estos pli kaj pli kapabla respondi al la atendoj de la aferistaj medioj, ekzemple, faciligante la ekspansion de la genetike modifitaj organismoj, instigante ke la intertraktadoj ĉe la MOK iru ankoraŭ pli en la direkton de liberigo de investoj, de fortigo de la rajto je intelekta propraĵo pri vivantaj specioj kaj pri medikamentoj aŭ de la privatigo de la servoj.

La artikolo II-314, dediĉita al la komuna komerc-politiko, estas frapa ekzemplo por ideologia orientiĝo de tiu konstituci-projekto, ĉar ĝi taskas al la Unio « la forigon de restriktoj al rektaj eksterlandaj investoj ». Nu, en la sama momento, la Monda Banko rekonas, surbaze de esploraĵo pri la investoj en tridek-unu landoj dum la lastaj dudek jaroj, ke la liberaligo de ties reĝimoj tamen ne sekvigas ilian altiĝon. Sed tio ne estis la celo de tiu orientiĝo. La aŭtoroj de la proponita konstitucio simple respondis al atendo de la aferistaj medioj, kiuj ŝatus ne plu devi konsideri la impostajn, socialajn kaj mediajn leĝarojn de la landoj kie ili investas. Sekve, adopti tiun dispozicion de la konstitucio signifas doni verdan lumon al reveno de la Multflanka Akordo pri Investoj (MAI) rifuzita en 1998.

La kunaj efektoj de la artikoloj I-13 (ekskluzivaj kompetentoj de la Unio en kvazaŭ ĉiuj fakoj ligitaj al la internacia komerco), III-122 (servoj de ĝenerala ekonomia intereso), III-175 (rajto je intelekta propraĵo), III-314 kaj III-315 (komuna komerca politiko) liveras plene kaj daŭreme la rimedojn por trudi la akordojn de la MOK al la popoloj de Eŭropo.

Tiu projekto de konstitucio do ne protektas kontraŭ la tutmondigo, ĝi submetas nin al ĝi.

10

Kiel eblos modifi la konstitucion estonte ?

La subtenantoj de la proponata konstitucio klopodas por prezenti ĝin kiel akcepteblan kaj flekseblan dokumenton argumentante ke oni povos poste ŝanĝi ĝin. Iuj anoncas socialan Eŭropon, kiun ili ne realigis kiam ili disponis pri la necesaj politikaj plimultoj ; aliaj promesas esencajn amendojn en la tria parto de la konstitucio, eĉ la forlason de tiu teksto.

Kion valoras tiaj promesoj en formo de logiloj ? Ni memoru la naivul-kaptilon lanĉitan de Jacques Delors : « akcetpu Mastriĥton kaj ni faros la socialan Eŭropon tuj poste ». Ankoraŭ kaj daŭre ni atendas.

Fakte, ili mensogas kaj trompas nin. Ĉar ili scias ke tio ne eblas. La proponata Eŭropa Konstitucio prezentos karakteron unikan en la mondo : ĝia modifo bezonos unuanimecon. Jen kion precizigas la artikolo IV-443,3 : « la amendoj ekvalidas post esti ratifitaj de ĉiuj membroŝtatoj » fine de pezega proceduro kiu entenas la kunvenon de la Konvencio sekvata de laboroj de la interregistara konferenco. Unu sola ŝtato povos malebligi ĉian modifadon. Estos pli facile modifi la usonan konstitucion ol tiun de la Eŭropa Unio.

Iuj, kiel la franca socialdemokrato Jack Lang [24], asertas ke « la unuanimeco estas regula en la internacia juro ». Sed tiam, ni ĉesu paroli pri konstitucio, ni ĉesu atribui al traktato statuson kaj potencojn de konstitucio, ni forigu la artikolon I-6 ! Sed ĉiu scias ke estas tro malfrue por modifi la tekston.

La subtenantoj de la proponata konstitucio argumentas ankaŭ ke la teĥniko de la « transira klaŭzo » ebligos facile modifi la konstitucion. La socialdemokrata urbestro de Parizo, Delanoë, kaj la franca socialdemokrata deputito Strauss-Kahn asertas eĉ ke temas pri « ŝlosila novaĵo kiu donas al tiu traktato evolu-kapablon superan al la antaŭaj ». [25] Temas fakte pri simpligita proceduro de reviziado de la konstitucio menciita en la artikoloj IV-444 kaj IV-445. En tiuj fakoj pri kiuj la konstitucio postulas ke la decidoj estu faritaj unuanime de la Ministro-Konsilio, la Eŭropa Konsilio (la ŝtatestroj kaj ĉefministroj) povas decidi, sen sekvi la revizi-proceduron, fari modifojn. Sed kion la laŭdantoj de tiu proceduro prisilentas, estas ke la ŝtatestroj kaj ĉefministroj devas esti unuanimaj kaj poste ke la modifoj estas ratifotaj de ĉiuj membroŝtatoj.

Kalkulante kun la nekompreneblo de la tekstoj kaj la komplekseco de la proceduroj, tiuj samaj volas kredigi ke « tiu traktato estas elirpunkto, neniel celpunkto » kaj aŭdigas ke reĝa vojo estas malfermita por ŝanĝoj pere de fortigita kunlaborado. Temas pri proceduro enkonukita en la traktato de Amsterdamo kaj precizigita en tiu de Nico. Ĝi estas konfirmita en la proponata konstitucio. La ŝtatoj kiuj deziras tion - la minimuma nombro ne estas indikita, dum la nica traktato fiksis ĝin je ok - povas decidi pri pli rapida intergriĝo en la politikoj de ilia elekto, kiel ekzemple la spaco de Ŝengeno aŭ la zono de la eŭro.

Sed tiu ebleco estas kadrita de 4 gravaj limoj kiuj malpermesas interpreti tiun proceduron kiel argumenton por superi kaj akcepti la malsufiĉojn de la proponata konstitucio.

1. tiuj fortigitaj kunlaboradoj povas okazi nur en la kampoj celataj de la konstitucio kiuj ne eniras en la kadron de la ekskluzivaj kompetentoj de la Unio (III-419). La ekskluzivaj kompetentoj de la Unio konsistas el la fakoj kie nur la Unio povas leĝdoni (I-12,1). Tio ekskludas ĉian fortigitan kunlaboradon koncerne la doganan union, la konkurenc-regulojn en la interna merkato, la monpolitikon en la eŭro-zono, la konservadon de la biologiaj resursoj de la maro kaj la komunan komerc-politikon. Krome, la Unio disponas pri ekskluziva kompetento « por la subskribo de internacia akordo kiam tiu subskribo estas necesa por leĝdona akto de la Unio aŭ se ĝi necesas por ebligi al ĝi plenumi sian internan kompetenton, aŭ laŭ la mezuro en kiu ĝi kapablas tuŝi la komunajn regulojn aŭ ŝanĝi ties atingopovon » (I-13,2)

2. la artikolo III-416 precizigas ke tiuj fortigitaj kunlaboradoj « ne povas damaĝi la internan merkaton nek la ekonomian, socialan kaj teritorian koherecon. Ili ne povas konstitui obstaklon nek diskriminacion al la komerco inter membroŝtatoj nek kaŭzi malekvilibrojn de konkurenco inter tiuj ». Se ekzemple kelkaj ŝtatoj, kiuj konsideras ke la akvo apartenas al la komuna havaĵo de la homaro kaj ke la aliro al trinkakvo estas fundamenta rajto por ĉiuj, volas adopti komunan dispozicion kiu devigas la publikajn potencojn permesi la plenumadon de tiu rajto, tiam ne estas dubo ke tia dispozicio estos tuj kvalifikita malekvilibrigo de konkurenco. Tia dispozicio do ne povos okazi en la kadro de fortigita kunlaborado.

3. estas la Eŭropa Komisiono kiu prijuĝas la peton de la ŝtatoj disvolvi fortigitan kunlaboradon en donita kampo (III-419,1). Se oni memoras la nete novliberalajn orientiĝojn de la Komisiono, oni rajtas timi ke ĉia iniciato fortigi eĉ nur iomete la publikajn potencojn estos tuj forigita.

4. la artikolo III-419,2 precizigas : « la permeso procedi al fortigita kunlaborado estas donata de eŭropa decido de la Konsilio, decidante unuanime. » Necesas do ke la ŝtatoj kiuj ne volas procedi al pli rapida integriĝo en donita kampo permesu antaŭeniri al tiuj kiuj deziras tion. Oni malfacile imagas konservativajn registarojn doni sian verdan lumon al progresemaj registaroj.

La proceduro de la fortigitaj kunlaboradoj neniel reprezentas seriozan esperon modifi la tekston laŭ la klasikaj proceduroj de revizio de konstitucio.

La verduloj, laŭpretende favoraj al novaj politikaj praktikoj, eĉ pli nebuligis la aferon asertante ke eblas aprobi iun parton de la konstitucia teksto rifuzante ian alian. [26]

Por tiu, kiu tenas sin je la teksto, estas nenia dubo ke la proponata konstitucio estas tutaĵo por akcepti aŭ rifuzi bloke sen espero povi modifi ĝin en antaŭvidebla estonteco. Tiu konstitucio fermas la estonton. La nia estas tiu de niaj infanoj. Ĝi liveras nin kun ligitaj manoj kaj piedoj al la mondo de la aferoj kaj de la financo. Momenta koalicio de konservativaj kaj dekstraj kaj maldekstraj liberaluloj trudas al la popoloj de Eŭropo kaj al iliaj idoj modelon de socio kiu enkorpigas la venkon de la komerca ideologio.

En la artikolo 28 de la Deklaro de la Rajtoj de la Homo kaj de la Civitano de la Jaro I de la Franca Respubliko (1793), la fondantoj de la Respubliko havis la saĝon kaj la modestecon enskribi dispozicion kiu kruele mankas hodiaŭ : « Popolo havas ĉiam la rajton revizii, reformi kaj ŝanĝi sian konstitucion. Unu generacio ne povas submeti al siaj leĝoj la estontajn generaciojn. »

11

En kio, kompare kun la validaj traktatoj, la konstitucio alportas pozitivajn elementojn ?

Por tiuj, kiuj konsideras la konstruadon de Eŭropo celo en si mem (« Mi favoras ĉion kio ebligas antaŭenigi Eŭropon ») [27], la proponata teksto enhavas « nekontesteblajn avancojn » [28] Ĝi kunigas en unusolan dokumenton la kvin validajn traktatojn ; la statuso de traktato havas konstitucian valoron kaj enskribiĝas en la plej altan hierarĥion de la normoj en Eŭropo ; la ĉarto de la fundamentaj rajtoj, proklamita sen jura statuso dum la pintkunveno de Nico, estas integrita en ĝi ; la prezido de la Unio estas provizita de pli granda videbleco kaj de certa stabileco ; la Eŭropa Unio vidas sin dotita je jura personeco ; la Eŭropa Komisiono estas kapabla plenumi sian agadon.

Sed ĉu necesis, kiel tre ĝuste demandis tri deputitoj PS, « konsekri tiun regulon de unuanimeco, samtempe antidemokratia kaj fonto de senpoveco ? » [29] Ĉu necesis doni al ĝi kun tiom da forto tiel klaran ideologian orientiĝon ? La solidigita versio de la traktatoj realigita post la adopto de novaj dispozicioj prezentas kompletan kaj unikan staton de la tutaĵo de la interregistaraj akordoj. La antaŭrangeco de la eŭropa juro troviĝas jam en la ekzistantaj tekstoj. Atribui juran valoron al la Ĉarto de la Fundamentaj Rajtoj kaj doti la Eŭropan Union per jura personeco, tio povintus fariĝi per simpla traktato, same kiel la adaptaĵoj aldonitaj por ebligi la funkciadon de la institucioj de la ampleksiĝinta Unio.

Tiuj, kiuj volas konsideri nur la plibonigojn kompare kun la ekzistantaj tekstoj, volas kredigi ke la teksto povos esti plibonigita kaj ke ĝi prezentas nur etapon, sed oni vidis ke tiu interpretado estas komplete erara (demando 10) ;

Kiam s-ro Giscard d’Estaing asertas ke tiu konstitucio validos « por kvindek jaroj » , oni povas fidi lin ! Kaj tamen tri socialistaj eminentuloj, deklarinte esti « en zorgo pro la malmulte da marĝeno donita de la konstitucio por estonte ebligi plibonigi la enhavon », alvokas hodiaŭ subteni ĝin. [30] Se nenio ŝanĝeblas en la ideologiaj kaj politikaj orientiĝoj de tiu konstitucio, se tiuj orientiĝoj trudiĝas al la nacia juro de la membroŝtatoj, tiam la naciaj elektoj perdas ĉian sencon. La civitanoj vidos sin senposeditaj je siaj plej fundamentaj politikaj rajtoj. Ja, kiel rimarkigas Jean-Paul Fitoussi, « la eco de la demokratio estas igi la politikajn decidojn returneblaj » [31].

12

Kiuj estus la sekvoj de malakcepto de la proponita konstitucio ?

La artikolo IV-447 de la konstitucio preskribas ke :

« 1. Tiu ĉi traktato estas ratifota de la Altaj Kontraktantaj Partioj, konforme al iliaj respektivaj konstituciaj reguloj. La ratifaj dokumentoj estas deponotaj ĉe la registaro de la Itala Respubliko.

2. Tiu ĉi traktato ekvalidos la 1-an de novembro 2006, kondiĉe ke ĉiuj ratifaj dokumentoj estu deponitaj aŭ, sen tio, la unuan tagon de la dua monato sekvanta la deponon de la ratif-dokumento de la subskribo-ŝtato kiu estos laste plenuminta tiun formalaĵon. »

Necesas do ke la 25 ŝtatoj ratifu la proponitan tekston por ke ĝi ekvalidu. Ĝia rifuzo fare de unu sola sekvigos teorie la rifuzon de la teksto. Sed la 25 registaroj adoptis deklaron aneksitan al la konstitucio per kiu ili indikas ke, « se post du jaroj ekde la subskribo de la traktato stariganta la konstitucion, kvar kvinonoj de la membroŝtatoj ratifis tiun traktaton kaj se unu aŭ pluraj ŝtatoj renkontis malfacilojn por procedi al tiu ratifado, la Eŭropa Konsilio decidos pri la afero » (CIG 86/04, ADD2, p.72).

Tio signifas ke se, fine de oktobro 2006, la konstitucio estos ratifita de 20 landoj, la sorto de tiu teksto dependos de la tipo de la lando kiu rifuzis ĝin. Nu, la maniero per kiu la registaroj traktis la danan popolon (rifuzo de la mastriĥta traktato) kaj la irlandan popolon (rifuzo de la nica traktato) kiam tiuj rifuzis per referendumo eŭropan traktaton, donas tre klaran indikon pri la tre relativa respekto al la popola volo kiam tiu kontraŭas la projektojn inspiritajn de la komerco-mondo. Tiam la voĉdono perdas sian decidan econ neapelacieble kaj la ribelaj popoloj estas invitataj rekomenci ĝis kiam ili voĉdonas kiel decas al la mastraro kaj al ties politikaj helpantoj.

Kio pruviĝis ebla kun malgrandaj landoj estus sen ajna dubo neebla se temas pri Britio, Francio, Germanio, Hispanio aŭ Italio, tute simple ĉar tiuj landoj akumulas atutojn de surfaco, de loĝantaro kaj de ekonomia pezo. Pola rifuzo ankaŭ pezegus, laŭ la mezuro en kiu tiu lando simbolas la reunuiĝon de Eŭropo.

Registaro, kiu adoptis la konstituci-projekton, povas kalkuli kun la subteno de ĝia parlamenta plimulto. Do, ĉiufoje kiam la ratifado okazas per parlamenta proceduro, ne estas dubo ke la konstitucio estos ratifita.

Do, ebleco de rifuzo povas veni nur de la popolo mem se referendumo donas al ĝi la eblecon elekti. Danlando, Irlando, Luksemburgio kaj Portugalio decidis organizi referendumon. Sed ni vidis ke se la popoloj de tiuj landoj kaj nur ili rifuzas la konstitucion, la Eŭropa Konsilio trovos solvon laŭ la deklaro aneksita al la konstitucio. Aliflanke, la anoncitaj referendumoj en Britio, Francio kaj Hispanio havos determinan efekton.

Brita rifuzo ne sufiĉus por pridubigi la enhavon de la konstitucio. La kontraŭeco de la loĝantoj de Britio (kiu estas nek en la eŭro-zono nek en la ŝengena spaco) al la principo de eŭropa integriĝo estos uzata kiel precipa motivo de la rifuzo. Tiam estiĝos debato pri la statuso de Britio en la Eŭropa Unio. Aliflanke, hispana aŭ franca rifuzo, precipe se ĝi ne estas izolita kaj ne povas eksplikiĝi simple per naciismaj aŭ suverenismaj aŭ eŭrop-skeptikaj motivoj, estigus seriozan krizon.

Tio ne estus la katastrofo jam anoncita de la adeptoj de la konstitucio, kiuj uzos tiun ĉantaĝon. Kontraste al kion ili aŭdigas, la alternativo ne estas inter la konstitucio kaj la ĥaoso. Se la konstitucio estas malakceptita, la validaj tekstoj restos aplikataj kaj certigos tiel la kontinuecon. Kaj estas grave substreki ke tio prezentas nenian damaĝon. Efektive, koncerne la dungon (III-203 ĝis 208), la socialan politikon (III-209 ĝis 219), la ekonomian, socian kaj teritorian koherecon (III-225 ĝis 232), la medion (III-233 ĝis 234), la protekton de la konsumantoj (III-235), la transporton (III-236 ĝis 245), la transeŭropajn retojn (III-246 kaj 247), la esploradon, teĥnologian disvolvon kaj la spacon (III-248 ĝis 255), la publikan sanon (III-278), la industrion (III-281), la kulturon (III-280), la turismon (III-281), la edukadon, junularon, sporton kaj profesian formadon (III-282 kaj 283), nenia modifo, do nenia plibonigo troviĝas en la proponita konstitucio kompare kun la nun validaj dispozicioj. Rifuzi la proponatan konstitucion neniel tuŝas la nunajn politikojn de la Eŭropa Unio en tiuj fakoj.

Iuj diras : « Se ne estos la konstitucio, tiam estos reveno al tiu terura traktato de Nico », do al la nun valida traktato. Ili forgesas ke ili mem faris tiun traktaton. Ili forgesas ke fine de la nica pintkunveno, ties franca prezido (Chirac kaj Jospin) festis la atingitajn rezultojn. La tiama franca ministrino pri justico, la socialdemokrato Élisabeth Guigou, ne havis sufiĉe akrajn vortojn por tiuj kiuj kuraĝis kritiki la rezultojn de Nico, kaj traktis per malestimo tiujn kiuj, tiuokaze, bedaŭris la malfacilan legeblecon de tiuj tekstoj. [32] Oni povas ja demandi, se la nica traktato estas tiel malbona, kial la samaj kiuj tiel karikaturas ĝin postulas ke ĝi estu ratifita ?

Se tiu konstitucio estos rifuzita, la estonto estas denove malfermita. Ĉiuj specialistoj de la procezo de eŭropa integriĝo samopinias : tiu procezo antaŭeniras nur per krizoj. Hodiaŭ, krizo estas nepra por reekvilibrigi la tuton. Malakcepti la proponitan konstitucion kaŭzos tiun krizon. Tio devigos la elektitojn kaj la registarojn rekomenci sian laboron. La ŝoko kaŭzita de tia rifuzo trudos respekton al proceduroj konformaj al la demokratiaj postuloj por ellaborado de aŭtenta konstitucio kiu konsekras kun sama egaleco la kondiĉojn de libereco kaj de solidareco.

Konkludo : Eksterordinara regreso kiu konsekras konservativan restaŭradon

La proponita konstitucio klare montras la econ de la politika projekto nomita « Eŭropa Unio » : utiligi la eŭropan idealon por rekonkeri, desupre, kion la politikaj kaj ekonomiaj elitoj devis cedi en ĉiu lando ekde ducent jaroj.

Post jarcentoj stampitaj de ĉiaj hororoj, la homaro adoptis komunajn regulojn. Ili troviĝas en la Universala Deklaro de la Homrajtoj, la Internacia Pakto pri Ekonomiaj, Socialaj kaj Kulturaj Rajtoj, la bazaj socialaj konvencioj adoptitaj en la Internacia Organizo de Laboro. Certe, tiuj reguloj estas ankoraŭ ne respektataj kaj aplikataj. Sed ili restas celo por ĉiuj.

La proponita Eŭropa Konstitucio rezignas pri iuj plej gravaj el tiuj celoj : tiuj de kiuj Eŭropo estis mem la lulilo.

Oni proponas al ni akcepti tekston intertraktitan de la potenculoj kaj baptita Konstitucio. Sed tiu konstitucio neniel limigas la povon de la potenculoj. Nu, ĝuste en Eŭropo naskiĝis la ideo pri konstitucio devenanta de la popolo kaj protektanta kontraŭ la potenculoj.

Oni proponas al ni akcepti tekston kiu permesas al la publikaj potencoj atribui publikan monon al la eklezioj. Nu, ĝuste en Eŭropo naskiĝis la nocio de laikeco.

Oni proponas al ni akcepti tekston kiu ne estas konstitucio, sed novliberala ideologia manifesto kies projekto estas limigi la rolon de la publikaj potencoj al temoj de sekureco kaj subpremo. Nu, ĝuste en Eŭropo estis forĝita la koncepto de aganta, regulanta kaj redisdonanta ŝtato.

Oni proponas al ni, nome de demokratio, akcepti tekston kiu neas la bazan principon de demokratio : ĉiuj potencoj devenas de la popolo. Nu, ĝuste en Eŭropo tiu principo estis unuavice esprimita.

Oni proponas al ni akcepti tekston kiu neniel garantias kontraŭ la potenc-misuzoj de Eŭropa Komisiono totale je la servoj de la monpotencoj. Nu, ĝuste en Eŭropo estis konceptita la principo laŭ kiu necesas ke « la potenco haltigu la potencon ».

Oni proponas al ni akcepti tekston kiu trudas la forlason de socialaj kaj kolektivaj rajtoj konsekritaj en niaj konstitucioj, en niaj leĝoj kaj en internaciaj traktatoj. Nu, ĝuste en Eŭropo tiuj rajtoj estis akiritaj.

Oni proponas al ni akcepti tekston kiu starigas ĉiajn leĝajn devigojn por malaperigi la publikajn servojn kiuj estas la instrumentoj ebligantaj la plenumadon de la kolektivaj rajtoj. Nu, ĝuste en Eŭropo naskiĝis tiu nocio de publika servo.

Oni proponas al ni akcepti tekston kiu ekskludas ĉian eŭropan politikon sur la internacia scenejo kaj kiu submetas la popolojn al la merkatreguloj de la novliberala tutmondigo. Nu, ĝuste en Eŭropo forĝiĝis la ideo de monda ordo bazita sur la juro kun la celo protekti la plej malfortajn homojn kaj respekti la diversecojn.

Oni proponas al ni akcepti tekston kiu trudiĝos al la estontaj generacioj, ĉar ĝia proceduro de modifado faras ĝin praktike netuŝebla. Nu, ĝuste en Eŭropo naskiĝis la ideo ke generacio devas lasi al la estontaj generacioj la liberecon decidi mem.

Tiu teksto neas la eŭropan atingon kaj mortigas ĉion kion la ideo de Eŭropo enhavas. Ĝi neas la politikajn kaj socialajn konkerojn akiritajn je la prezo de grandegaj suferoj, precipe flanke de la plej malfortaj. Necesas ne akcepti ĝin.

Malakcepti ĝin, tio signifas rekomenci la laboron. Ĉar la malakcepto de tiu konstitucio ne estas la fino de Eŭropo. Okazos nek malpleno, nek ĥaoso : la traktato de Romo de 1957, modifita de la sinsekvaj traktatoj, restas.

Ni memoru la averton de Mirabeau : « la homoj pasigas la duonon de sia vivo forĝante al si katenojn kaj la alian plendante ke ili portas ilin ».

Akcepti tiun konstitucion, tio signifas fremdigi nin kaj la estontajn generaciojn. Tio signifas akcepti katenojn kiujn niaj antaŭuloj rompis.

Malakcepti la proponatan konstitucion, tio signifas montri al la registaroj kaj al la elektitoj ke ni volas eŭropecan Eŭropon kie la solidareco organiziĝas en libereco, kie la egaleco trudiĝas en diverseco, kie la homo vivas en harmonio kun la naturo, kie la rilato kun aliaj popoloj de la mondo rompas definitive kun ĉiaj formoj de novkoloniismo kaj de imperiismo.

Anekso I : Respondoj al la trompistoj

La fervoruloj de la « jes » al la eŭropa konstitucia traktato, aparte se ili venas de la socialdemokratio aŭ de la verduloj, ne hontas manipuli la tekston dirigante al ĝi kion ĝi ne diras kaj prisilentante tion kion ĝi diras.

La argumentaro de la PS [Socialista Partio, en Francio, socialdemokrata -vl], favora al la « jes », titolita « La vero/la malvero pri la Konstitucia Traktato », liveras katalogon de amputitaj citaĵoj, de preterlasoj kaj de malveraĵoj. Ĝi fariĝos modelo por universitataj laboroj pri politika mensogo.

La libro de Strauss-Kahn, tiu emblemeca figuro de la maldekstra liberalismo, instigas voĉi « jes », ne pro la teksto, sed pro tio kion oni povus aldoni al ĝi en la tago kiam oni ŝanĝos ĝin. Vidu aparte la paĝojn pri la demokratio, kie li ne hezitas aserti ke « la Komisiono fariĝos la demokratia registaro de la Unio » - paĝoj 41 kaj 47. Se oni scias ke la elektantoj havas nenian eblecon sankcii la Komisionon per sia voĉdonado, se oni scias ke la Eŭropa Parlamento, nek hodiaŭ nek en la kadro de tiu konstitucio, povas esprimi al la Komisiono politikan decidon, oni mezuras la malĝustecon de tia aserto.

Koncerne la apogon de Jospin [Socialdemokrato (PS), iama franca ĉefministro -vl] al la konstitucia traktato, neniu povas forgesi ke li estis, fronte al la mastraro kiu faras profiton kaj samtempe maldungas, la enkorpiĝo de la senpova ŝtato, ke li estis en Francio la absoluta ĉiukategoria rekordulo de la privatigoj kaj ke li estis en Eŭropo la senkondiĉa subtenanto de la novliberalaj politikoj proponitaj al la MOK de Pascal Lamy. La unua respondeculo de la 21-a de aprilo [33] ne povas fari alie ol subteni konstitucion kiu similas al li.

Fine, la ĉantaĝo per timo, kiun faras la socialdemokratoj kaj ekologiistoj, estas malinda por homoj kiuj nomas sin maldekstruloj. Unu el la valoroj de la maldekstro ĉiam estis alvoki la racion kaj la inteligenton kaj ne la sentojn aŭ pasiojn. La argumenton « diru jes, alie estos la ĥaoso » ĉiam uzis la dekstro. Alvokante la timon, tiuj kiuj uzas tiun procedon montras kio ili fariĝis.

Mi proponas nun, citante kelkajn - el la multaj - plej mensogaj diroj, apogi min sur la tekston, kaj nenion ol la tekston, sed la tutan tekston, por korekti tiujn intencajn erarojn de tiuj kiuj estas devigitaj mensogi esperante ke ilia « jes » distingiĝu de la « jes » de Chirac, Balladur, Raffarin, Sarkozy, Madelin kaj de la MEDEF [la organizo de la franca mastraro] kaj de la Ronda Tablo de la Eŭropaj Industriistoj. Oni ne povas diri « ne » al Raffarin en Francio kaj « jes » al la plej agresema novliberala dekstro kiam temis pri la estonto de Eŭropo.

« La Konstitucio savos la publikajn servojn donante al ili, unuafoje, leĝan bazon » (Argumentaro PS jes, Aubry, Hollande, Jospin, Strauss-Kahn, ...)

Ne estas la unua fojo ke eŭropa traktato enkondukas, ne la nocion de publika servo, sed la koncepton de « servo de ĝenerala ekonomia intereso ». Tiu aperis en la Amsterdama traktato. Oni retrovas ĝin en la artikolo II-96 de la Konstitucio : « La Unio rekonas kaj respektas la aliron al la servoj de ĝenerala ekonomia intereso tia kia ĝi troviĝas en la naciaj leĝaroj kaj praktikoj, konforme al la Konstitucio, por disvolvi la socian kaj teritorian koherecon de la Unio. »

La Konstitucio donas nenian difinon de « servo de ĝenerala ekonomia intereso ». Aliflanke, la dokumentoj de la Eŭropa Komisiono (Notoj de 2000, Verda Libro de 2003, Blanka Libro de 2004) estas parolemaj : la publikaj potencoj povas krei servojn de ĝenerala ekonomia intereso (SĜEI) nur se du kondiĉoj estas plenumitaj :

a) ke la merkato (la privata iniciato) ne liveras la servon

b) ke tiu SĜEI respektas le regulojn de la konkurenco.

La socialistaj kaj verdulaj favorantoj de la « jes » ne hezitas diri ke la transiro de la vortoj « publika servo » al la vortoj « servo de ĝenerala ekonomia intereso » estas nur « semantika glito » (la verduloj) kaj ke la SĜEI « signifas publika servo en la eŭropa lingvo » (argumentaro PS-jes). Nenio estas pli falsa, kiel oni ĵus vidis. Cetere, la anekso 1 de la Blanka Libro alportas pri tiu punkto interesan klarigon : « la terminoj “servo de ĝenerala intereso” kaj “servo de ĝenerala ekonomia intereso” devas ne esti konfuzataj kun la esprimo « publika servo » (p. 23).

Krome, la Konstitucio precizigas en sia artikolo III-166,2 : « La entreprenoj taskitaj pri la mastrumado de servoj de ĝenerala ekonomia intereso aŭ prezentantaj la econ de imposta monopolo estas submetitaj al la dispozicioj de la Konstitucio, nome al la reguloj de konkurenco. »

Fine, la konstitucia traktato proklamas ke la libereco de ekrezido kaj la libereco de cirkulado de servoj estas « fundamentaj valoroj » de la Eŭropa Unio (artikolo I-4). La direktivo-propono deponita de la eŭropa komisaro Bolkestejno pri « la servoj en la interna merkato » demonstras, konfirmite de ĉiuflankaj fakuloj, ke la integra aplikado de tiu « fundamenta valoro » kondukas al malapero de la publikaj servoj, de niaj sistemoj de sociala sekureco kaj de la eŭropa modelo de solidareco.

Kun tiu konstitucio, jen la fino de la kapablo de la lokaj, regionaj kaj naciaj publikaj potencoj havigi aktivecojn de servoj alireblaj por ĉiuj kaj kies kostoj estas mutualigataj. Kaj la maleblecon starigi eŭropajn publikajn servojn. La Ĝenerala Akordo pri la Komerco de la Servoj (ĜAKS) de la MOK povos totale aplikiĝi sen ke la ŝtatoj povas oponi tion, pro la ekzisto de tiu Konstitucio.

« La 2-a parto de la traktato, la Ĉarto de la fundamentaj rajtoj, konformas kun la Preamblo de la Franca Konstitucio kaj kun la Deklaro de la Homaj kaj Civitanaj rajtoj » (Strauss-Kahn, p. 33)

En la Preamblo de la Franca Konstitucio (kiel en la belga, germana, dana, hispana, finnlanda, itala, irlanda, luksemburgia, nederlanda, portugala, sveda konstitucioj), la rajto je laboro, la rajto je minimuma enspezo, la rajto je senlaborula salajro, la rajto je pensio, la rajto je kovrado de san-prizorgo, je deca loĝado estas garantiataj.

En la Eŭropa Konstitucio, tiuj rajtoj forestas. Pri la sano kaj la sociala sekureco, la teksto « rekonas kaj respektas » tion kio fariĝas en la ŝtatoj. Sen plio. Tio neniel devigas la Eŭropan Union. La rajto je laboro fariĝas la rajto trovi laboron. Jen granda diferenco.

La Eŭropa Unio ne aliĝas al la Universala Deklaro de la Homrajtoj (1948) kiu agnoskas tiujn kolektivajn socialajn rajtojn. Sed ĝi aliĝas al la Eŭropa Konvencio pri Homrajtoj, kiu ne agnoskas ilin.

Oni ne trompiĝu pro kelkaj ŝvelvortaj paragrafoj (kiel la artikolo I-3). Tiu Konstitucio entenas ie kaj tie blufe allogajn formulojn kiuj jure devigas nenion kaj kiuj estas malplenigita je ĉia senco fare de devigaj dispozicioj sisteme ripetitaj, kiel ekzemple la devon respekti « la konkurencon kiu devas esti libera kaj sendifekta ».

Strauss-Kahn manipulas la prezentadon de la teksto por igi ĝin akceptebla.

« La konstitucia traktato donos al la Eŭropa Parlamento la kapablon mem iniciati leĝojn » (Hollande)

La Konstitucio neniigas tiun mensogon : Artikolo I-26,2 : « Leĝdona akto de la Unio adopteblas nur laŭ propono de la Komisiono, escepte en la kazoj kie la Konstitucio disponas alie. »

La monopolo de iniciato de la Komisiono estas konservita. Kaj la teĥniko de kundecido, pri kiu tiel fieras la partizanoj de la « jes », havas la efikon ke la Eŭropa Parlamento povas modifi la tekstojn submetitajn de la Komisiono nur se tiu konsentas.

« La traktato diras nenion pri la politikaj orientiĝoj kiun Eŭropo devas alpreni ĉe la MOK » (Strauss-Kahn, p. 97)

La artikolo III-314, kiu enkondukas la komunan komerco-politikon kaj do nian rolon ĉe la MOK, preskribas : « la Unio kontribuas, konforme al la komuna intereso, al la harmonia disvolvado de la monda komerco, al la iom-post-ioma forigo de la restriktoj por la internacia komerco kaj por la rektaj eksterlandaj investoj kaj al la reduktado de la doganaj baroj kaj aliaj. »

Oni klare ĉeestas politikan decidon. Politikan decidon, pri kiu eĉ la Monda Banko pridubas, hodiaŭ, ĝian efikon por kreado de laborpostenoj. Sed forigi la restriktojn por investantoj kiuj ne eltenas la socialajn kaj mediajn leĝojn, la respekton al fundamentaj homrajtoj, tio estas postulo de la MEDEF [mastraro] kaj de la eŭropaj mastro-organizoj.

La unua provo forigi la restriktojn por rektaj eksterlandaj investoj havas nomon : Multflanka Akordo pri Investo (MAI). Strauss-Kahn cetere estis rekte asociita kun ĝi kaj subtenis tiun demarŝon (vidu liajn respondojn al la interpelacioj en la Franca Nacia Asembleo).

Se tiu konstitucio estos adoptita, ne eblus plu, kiel faris Jospin en 1998 sub la premo de la asocioj, sindikatoj, komunista partio kaj de verduloj, diri ke la MAI estu intertraktota ne ĉe la OKED, sed ĉe la MOK. Ĉar, poste, la intertraktado malsukcesis ĉe la MOK, la mastraro postulas ke la MAI revenu en la eŭropan kadron. Pro tio ĝi troviĝas en tiu konstitucio. Oni mezuru tiel la malkoherecon de tiuj kiuj kontraŭbatalis la MAI en 1998 kaj kiuj subtenas ĝin hodiaŭ.

« La venko de la “ne” reduktos por la daŭro la kapablon de Eŭropo influi la grandajn aferojn de la mondo » (Aubry, Argumentaro Ps-jes, Hollande).

Sed kio estas tiu kapablo hodiaŭ ? Sen paroli pri la mondaj regionoj malproksimaj de ni, en kio ni intervenas efike en la senfinan israel-palestinan konflikton ? En kio ni kapablas doni enhavon al tiu mediteranea dialogo pri kiu oni parolas jam 30 jarojn ? En kio ni kapablas reguligi la problemon de Kipro ? Ni eĉ ne kapablis reguligi konflikton inter Hispanio kaj Maroko pri kelkaj terpecoj sur insulo nekonata de ĉiuj ; pri tio okupiĝis la usona ŝtatsekretario Colin Powell.

Ĉu nia kapablo influi la grandajn aferojn de la mondo resumiĝas al gratuli ŝtatrenverson inspiritan de Vaŝingtono kontraŭ la demokratie elektita prezidanto de Venezuelo antaŭ ol ekscii ke ĝi fiaskis ?

Oni ne povas malfortigi tion kio jam malfortas. Kaj ne pro tio, ke ni disponus pri eŭropa ministro pri eksterlandaj aferoj, tiu havus influon se li ne estas subtenata de la 25 registaroj. La profundaj diverĝoj inter eŭropanoj pri la principo de preventa milito, kiu estas la neado mem de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, montras ke se ne estas interkonsento inter la 25 membroŝtatoj, ne eblas influi la aferojn de la mondo - kun aŭ sen « eŭropa ministro pri eksterlandaj aferoj ».

« La venko de la “ne” estus venko de la Usono de George W. Bush » (Lionel Jospin, Claude Allègre kaj Pierre Mauroy)

Estas ĝuste la malo ! Bush esperas la ratifon de tiu konstitucio, ĉar ĝi solidigas la submetiĝon de la eŭropanoj al Usono : artikolo I-41,2 : « La politiko de la Unio (...) respektas la devojn el la Nord-Atlantika Traktat-Organizo por iuj membroŝtatoj kiuj konsideras ke ilia komuna defendo estas realigata en la kadro de la NATO kaj ĝi kongruas kun la komuna politiko de sekureco kaj defendo preskribita en tiu ĉi kadro » kaj artikolo I-41,7 : « La devigoj kaj la kunlaborado en tiu kampo [en kazo de agreso] restas konformaj kun la devigoj subskribitaj en la NATO kiu restas, por ties membroŝtatoj, la fundamento de ilia kolektiva defendo kaj la instanco de ĝia realigo. »

Kiu tenas la plej altan militan respondecon ĉe la NATO ? Usona oficiro. Kiu estas la plej supera ĉefo de tiu oficiro ? La prezidanto de Usono.

Sufiĉas legi la Blankan Libron publikigitan de la registaro de Tony Blair por konsciiĝi kiugrade tiu konstitucia traktato konsekras la venkon de la anglosaksa modelo kaj la antaŭeniron al eŭrop-usona zono en kiu malaperos la eŭropa modelo. Cetere, partizano de la « jes » ne kaŝis tion. En Le Monde de la 25-26-an de julio 2004, Jean-Claude Casanova skribis : « tiu ĉi konstitucio konsekras la politikan triumfon de Britio, ĉar ĝi kondukas al Eŭropo en kiu Britio estos samtempe la politika vojkruciĝo, ĉar ĝi estos fiksinta la regulojn kaj limojn, kaj la ŝarniro kun Usono kies najbaro kaj parenco ĝi estas. En la Eŭrusono kiu profiliĝas, Britio tenas centran rolon. »

« Tiu traktato estas la plej dinamika de ĉiuj eŭropaj traktatoj » (Strauss-Kahn, p. 99).

Invokante tion, kion oni ĵargone nomas « transiraj klaŭzoj » kaj la « fortigitaj kunlaboradoj », li asertas ke tiel la klaŭzo de unuanimeco estas superebla, kio donus eblecojn de signifaj avancoj.

Per tio oni prisilentas ke « en kazo de opono de nacia parlamento [kontraŭ uzo de la transira klaŭzo] la eŭropa decido ne estas adoptita » (artikolo III-444,3) kaj ke « la permeso procedi al fortigita kunlaborado estas donata de eŭropa decido de la Konsilio, decidante per unuanimeco » (artikolo III-419,2). En ĉiaj kazoj, oni retrovas iel aŭ alie la postulon de unuanimeco. Trudiĝas unu realeco : se tiu konstitucio estos ratifita, tiam maleblos modifi ĝin antaŭ multegaj jaroj. Niaj infanoj kaj nepoj devos elteni ĝin.

« Unu miliono da civitanoj povos modifi la konstitucion » (Cohn-Bendit, Lipietz, Mamère)

La rajto je peticio (pri kiu oni spertas kiom malmulte ĝi efikas en nacia kadro) ne permesas modifi la konstitucion ; unu miliono da personoj povos proponi al la Komisiono tekston kiu aplikas la konstitucion. Kaj la Komisiono faros el tio kion ĝi volas, kiel precizigas la artikolo I-47,4 : « Gecivitanoj de la Unio, en nombro de minimume unu miliono, devenaj de signifa nombro da membroŝtatoj, povas iniciati inviti la Komisionon, en la kadro de ĝiaj atribuadoj, submeti taŭgan proponon pri demandoj por kiuj la gecivitanoj konsideras ke jura akto de la Unio necesas por la aplikado de la Konstitucio ».

« Nia “jes” estas batala “jes” » (la aktivuloj de la PS kaj de la verduloj de la « maldekstra jes »)

Tiuj diras al ni : la teksto ne estas vere bona ; en multaj rilatoj, ĝi ne respondas al niaj atendoj ; sed necesas adopti ĝin por konservi la kvar aŭ kvin pozitivajn punktojn kiujn ĝi entenas ; por la resto ni batalos, post la ratifo, por plibonigi ĝin ; nia “jes” enskribiĝas do en la perspektivo de tiu estonta batalo. Stranga perversigo de rezonado ! Pro tri kialoj, minimume :

1-e, se temus pri registri kelkajn progresojn kiel rezulto de intertraktadoj, kial oni ne kontentiĝis pri simpla traktato kiu aldoniĝus al al kvar ekzistantaj modifintaj la Roman traktaton de 1957 ? Kial oni donis konstitucian forton (artikolo I-6) al teksto kiu, antaŭ ĉio, donos tiun forton al novliberala politika projekto ?

2-e, ĉar tio signifas : ni ne batalas hodiaŭ kontraŭ tiu teksto, sed trankviliĝu, ni batalos morgaŭ, ekde kiam ĝi fariĝis konstitucio. Kian krediton oni povas doni al tia devontiĝo flanke de tiuj kiuj, hodiaŭ, dum la plejparto de la 25 registaroj de la Unio estas konservativaj, promesas socialan Eŭropon kiun ili ne realigis kiam ili regis dek-du de la dek-kvin registaroj de la Unio kaj la Eŭropan Komisionon ?

3-e, ili scias perfekte, ke ili ne povos modifi la tekston. Ĉar, unika kazo en la mondo, la Eŭropa Konstitucio postulos unuanimecon por esti modifebla. Estos pli facile modifi la konstitucion de Usono ol tiun de la Unio !

Sed, diras la partizanoj de tiu teksto, la unuanimeco estas postulata ekde 1957 por modifi la traktatojn ; estas nenio nova en tio ! Per tio oni iom rapide forgesas ke tiun unuanimecon oni praktikis unue inter 6 ŝtatoj, poste 9, poste 12, poste 15 kaj ke la grandaj malfaciloj aperas ekde kiam la intertraktadoj okazas inter 25. Oni forgesas ankaŭ ke la dek ŝtatoj kiuj ĵus aliĝis al la Unio ne havas vere demokratian tradicion, ke tiuj landoj, escepte de la iama Ĉeĥoslovakio, dum jarcentoj spertis nur aŭtoritatajn reĝimojn kaj ke la plimulto de ili lernas ekde deko da jaroj la arton de la samsubstanca kompromiso de la eŭropa konstruado.

Oni forgesas fine ke, por la ok landoj, kiuj estis ĝis antaŭnelonge satelitoj de Moskvo, tio, kion ili spertas hodiaŭ, estas kvazaŭ aliro al sendependeco. Postuli de ili rezigni tuj pri tiu retrovita aŭ malkovrita suvereneco por submetiĝi al la ordonoj de Bruselo, tio signifas ignori realecon kiu dominas la politikan pejzaĝon de tiuj landoj. Ni aŭskultu iliajn intelektulojn, ni legu iliajn ĉefartikolojn kaj ni scios ke necesas tempo, multe da tempo antaŭ ol ili akceptu rezigni pli je sia suvereneco ol kiom ili devis jam cedi por aliĝi al la Eŭropa Unio.

La regulo de unuanimeco rigidigas la nunan staton de la eŭropa konstruado. Ĝi blokas ĉian esperon profundigi ĝin por multaj jaroj.

La batala « jes », tio estas nenio alia ol promeso. Kiel tiu de Jacques Delors kiu, en 1992, promesis : « akceptu la traktaton de Mastriĥto, kaj ni faros la socialan Eŭropon tuj poste ». Antaŭ dek-du jaroj...

Por konkludi :

Oni povas trompi la homojn dum certa tempo ; oni ne povas trompi ilin la tutan tempon. Ni agu por ke, en la tago de referendumo, la partizanoj de la « maldekstra jes » estu trompintaj nur sin mem kaj ke triumfu la « maldekstra ne » kiu estas fakte « jes » al Eŭropo, sed al la Eŭropo de la popoloj, ne al tiu de la komercistoj kaj merkatoj.

« Kuraĝo, tio estas serĉi la veron kaj diri ĝin ; tio estas ne suferi la leĝon de la triumfanta mensogo kiu pasas, kaj ne doni al ĝi eĥon... » (Jean Jaurès)

Anekso II

Alimondismo kaj Eŭropa Konstitucio

« Mi estas alimondisto kaj mi subtenas la Eŭropan Konstitucion », skribis al mi, antaŭ nelonge, eksa eŭropa deputitino de la grupo de verduloj. Kelkaj socialistoj kiuj montriĝis en Portalegro aŭ en la Eŭropaj Sociaj Forumoj diris al mi la samon.

Kiun ili primokas ? La kontraŭdiro estas totala inter la celoj de la alimondistoj kaj la trudoj de la eŭropa konstitucia traktato.

La fonda batalo de la alimondistoj celis, en 1997-1998, la projekton de Multflanka Akordo pri Investoj (MAI), kies deklarita celo estis « redukti aŭ elimini la restriktojn por rektaj eksterlandaj investoj » por permesi al la investantoj ignori la leĝojn de la lando en kiu ili aktivos. Hodiaŭ, la MAI estas enskribita en la eŭropan konstitucian traktaton per identaj terminoj : La Unio kontribuas « al la iom-post-ioma forigo de la restriktoj por rektaj eksterlandaj investoj » (artikolo III-314).

Unu el la ĉefaj temoj de la alimondistoj estas diskonigi tiun trompadon kiu konsistas en kredigi ke la Monda Organizo pri Komerco reguligas la internacian komercon. Neniu el la akordoj mastrumataj de la MOK realigas tiun celon. Neniu trudas regulojn al la komercaj agantoj. Ĉiuj celas senreguligi la ŝtatojn. « Ni ne okupiĝas pri la privata sektoro », konfesis, lastan jaron, la nuna ĝenerala direktoro de la MOK. La deklarita celo de la MOK estas « integri la landojn en la mondan ekonomion kaj forigi la obstaklojn por la komerco ». La artikolo III-292, alineo e) de la eŭropa konstitucia traktato precizigas ke la Unio « stimulas la integriĝon de la landoj en la mondan ekonomion inkluzive per forigo de la obstakloj por la internacia komerco. »

La agrikulturo estas la precipa aktiveco kaj la sola resurso de la plej granda parto de la loĝantoj de la planedo. Kun Via Campesina, internacia kampara reto grupiganta 200 milionojn da membroj, inter ili la filioj Confédération Paysanne Française [Franca Kamparana Konfederacio] kaj ĝia eŭropa ekvivalento Eŭropa Kamparana Kunordigado, kun Oxfarm kaj la Eŭropa Platformo por Nutraĵa Suvereneco, la alimondistoj defendas la principon de « nutraĵa suvereneco » kun la celo lasi la popolojn liberaj elekti la manieron certigi sian nutraĵan memsufiĉon. Tiu principo estas akre kontraŭbatalata de la Eŭropa Komisiono kaj de ĉiuj defendantoj de la agro-komerco, kies negativan rezulton por la laborlokoj en la kampara mondo, por la publika sano kaj por la medio estas tamen konataj. Tiu principo estas la malo de la Komuna Agrikultur-Politiko kia ĝi estas difinita en la eŭropa konstitucia traktato. Same, « la unuformigo de la liberaligaj disponoj » daŭrigata de la komerca politiko de la Unio (artikolo III-315) estas destinita por submeti la kamparanajn agrikulturojn sub la eŭropan agrokomercon.

La alimondistoj batalas kontraŭ la Akordo pri la Rajto je Intelekta Propraĵo (ARIP) de la MOK pro tri kialoj :

a) ĝi faciligas la biopiratadon kaj la ruzkaptadon de la biodiverseco fare de okcidentaj privataj firmaoj,

b) ĝi igis la esencajn medikamentojn nealireblaj kies prezoj ege altiĝis sekve al tiu akordo,

c) ĝi pravigas, en la kampo de semoj, la kreadon de genetike modifitaj variaĵoj (GMO) jure protektitaj, kies sendanĝereco por la sano ne estas garantiita, sed kies dependeco kiun ĝi kreas inter la kampkulturistoj kaj la agrokomerco estas reala kaj kiu ĉesigas jarcentojn da libera dispono, de la kampkulturistoj, pri siaj propraj semoj. Nu, la artikolo III-315 de la eŭropa konstitucia traktato preskribas ke « la komuna komerca politiko estas fondita sur unuformaj principoj, nome pri la komercaj aspektoj de la intelekta propraĵo ». Oni scias kiom la Eŭropa Komisiono montriĝis agresema en la intertraktadoj ĉe la MOK kaj en la duflankaj intertraktadoj por subteni la respekton al tiuj « unuformaj principoj » kiujn oni trovas en la ARIP.

Eblus multobligi la ekzemplojn pri la libera cirkulado de la kapitaloj (adiaŭ Tobin !), pri la « libera kaj sendifekta » aplikado de la libereco de instalo kaj cirkulado de la servoj (adiaŭ publikaj servoj), pri la funkcioj de la ŝtatoj (la artikolo I-5 de tiu konstitucio rekonas kiel esencajn funkciojn nur la certigon de la ordo kaj la internan kaj eksteran sekurecon de la teritorio !). Evidentas ke la alimondistoj volas alian Eŭropon ol tiun trudatan de tiu eŭropa konstitucio.

Do, tiuj ekologiistoj, tiuj socialdemokratoj kiuj nomas sin alimondistoj ? Ĉu intelekta eklektismo aŭ politikaĉa varbado ? Ĉu malkohero aŭ trompado ? Ĉiu faru sian opinion mem.

Notoj

[1] Superjuĝi : juĝi unuarange, juĝi per unuaranga instanco. -vl

[2] Travarpi (figurasence) : efiki kvazaŭ varpo en teksaĵo. -vl

[3] Monismo : Ekonomika teorio, laŭ kiu en ekonomio la monkvanto (t.e. la kvanto de cirkulanta - kontanta kaj ĝira - mono) havas superan gravecon kaj ke la ekonomio do estas stirebla unuavice per la monkvanto. (duf) -vl

[4] Le Monde, 30-a de oktobro 2003.

[5] Dokumento titolita « Ni alieŭropaj verduloj » subskribita de la plej elstaraj kandidatoj de la francaj verduloj por la eŭropaj elektoj, la 3-an de majo 2004.

[6] Dokumento titolita « Ni alieŭropaj verduloj » subskribita de la plej elstaraj kandidatoj de la francaj verduloj por la eŭropaj elektoj, la 3-an de majo 2004.

[7] Komitato de sendependaj fakuloj, Unua raporto pri la asertoj de fraŭdo, de mismastrumado kaj de nepotismo ĉe la Eŭropa Komisiono, 15-a de marto 1999, p. 139.

[8] OKED : Organizo pri Kunlaborado kaj Ekonomia Disvolvado, france OCDE. -vl

[9] IMF : Internacia Mon-Fonduso, france FMI. -vl

[10] MOK : Monda Organizo pri Komerco, france OMC. -vl

[11] Prelego antaŭ la TABD, Bruselo, 23-a de majo 2000.

[12] Prelego antaŭ la TABD, Bruselo, 29-a de oktobro 1999.

[13] MOK : Monda Organizo pri Komerco. -vl

[14] Newsweek International, 1-a de februaro, 1999.

[15] Le Monde, 3-a de julio 2004.

[16] Le Nouvel Observateur, 19-a de junio 2003.

[17] Kreditora rajto : en la senco de rajto kiun havas ekz-e senlaborulo pri senlaborula kompenso-salajro kiun la komunumo ŝuldas al li kaj rilate al ĝi li estas konsiderata kreditoro. -vl

[18] L’Humanité, 8-a de decembro 2003.

[19] COM (2000)580 ; COM(2003)270 ; COM(2004)374.

[20] « Pour l’Europe [Por Eŭropo] », Parizo, Seuil, 2003, p. 143.

[21] Le Monde, 20-a de septembro 2003 kaj 3-a de julio 2004 kaj dokumento titolita « Nous Verts altereuropéens [Ni alieŭropaj verduloj] » subskribita de la ĉefkandidatoj de la francaj verduloj ĉe la eŭropaj elektoj, 3-a de majo 2004.

[22] Le Monde, 25-26-a de julio 2004.

[23] Le Monde, 20-a de septembro 2003.

[24] Le Monde, 20-a de julio 2004.

[25] Le Monde, 3-a de julio 2004.

[26] Dokumento titolita « Ni alieŭropaj verduloj » subskribita de la ĉefkandidatoj de la francaj verduloj por la eŭropaj elektoj, la 3-an de majo 2004.

[27] Martine Aubry, Le Monde, 6-a de julio 2004.

[28] Annick Lepetit, proparolantino de la PS [Socialista Partio], L’Humanité, 22-a de junio 2004.

[29] Balligand, Migaud, Valls, Libération, 2-a de julio 2004.

[30] Komunikaĵo de la 13-a de junio 2003 subskribita de Pervenche Berès, Olivier Duhamel kaj Jacques Floch.

[31] La Croix, 8-a de novembro 2003.

[32] Novaĵ-bulteno de la 8-a horo de la franca radio France Inter, la 10-an de decembro 2000. S-rino Guigou uzis tiun komparon : « Tiu kiu havas aŭton ne bezonas scii kiel funkcias la motoro ».

[33] Unua baloto en la prezidant-elektoj en Francio 2002, en kiu Jospin, ĝis tiam ĉefministro, estis la kandidato de la socialdemokrata PS kontraŭ Chirac kaj la ekstremdekstrulo Le Pen, en kiu li estis eliminita ricevinte nur la trian lokon post Le Pen. -vl.

— -

Elfrancigis : Vilhelmo Lutermano.

La originalo aperis sub la titolo :

« Quand l’Union Européenne tue l’Europe : 12 Questions sur le "Traité établissant une constitution pour l’Europe" qui met fin au modèle européen », Unité de Recherche, de Formation et d’Information sur la Globalisation (URFIG), Mosset, Francio. Retpaĝo : www.urfig.org