Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
MSF-Bulteno - 2006-03-24
de Monda Socia Forumo, sidejo San-Paŭlo  
29a marto 2006

La 24-an de marto 2006 [1]

Enhavo

1. La Plurcentra MSF 2006 de Karaĉio komencas en Pakistano

2. Enskriboj malfermitaj por la 2-a Brazila Socia Forumo

3. Novaj bilancoj de la Plurcentra MSF 2006

4. Agendo de la Sociaj Forumoj en la mondo

1. La Plurcentra MSF 2006 de Karaĉio komencas en Pakistano

La Plurcentra MSF 2006 komencas hodiaŭ en Karaĉio (Pakistano) kaj daŭros ĝis la 29-a de marto 2006. Vidu la programon en http://www.wsf2006karachi.org/Lates... Vi trovas kvar deŝuteblajn tekstojn : du en formato PDF kaj du en formato XLS. La programo estas dividita en du partojn : 16 konferencoj / plenaj sesioj kaj proksimume 360 ĝeneralaj agadoj.

Atentu ! La organizoj kaj iliaj delegitoj, la individuaj partoprenantoj, la gazetaro kaj la libervoluloj povas enskribiĝi ĉe la aligejoj en Karaĉio.

Alklaku ĈI TIE por vidi la temojn, lokalojn kaj ĝeneralajn informojn pri la urbo kiu akceptas tiun eventon.

Kontaktoj :

Retpoŝte : mail@wsf2006karachi.org, Rete : www.wsf2006karachi.org Telefone : 92 21 824-0716 Fax : 92 21 824-0714 Poŝtadreso : 43-4B, Block-6, P.E.C.H.S, Behind Nursery Market, Karachi, Pakistan.

2. Enskriboj malfermitaj por la 2-a Brazila Socia Forumo

La enskriboj estas malfermitaj por la 2-a Brazila Socia Forumo : la vojoj por alia mondo ebla - la brazila sperto, kiu okazos de la 20-a ĝis la 23-a de aprilo 2006 en Recifo, Pernambuko.

La organizoj kiuj proponis agadojn povos enskribi sin en la teksejo de la 2-a BSF ĝis la 10-a de aprilo 2006. Pli longa tempolimo estas donita al la entoj kiuj venigos nur delegitojn al la evento : ĝis la 18-a de aprilo 2006. La sama tempolimo aplikiĝas al la perreta enskribo de partoprenontoj ligitaj kun organizoj. La enskriboj de agadoj finiĝos la 10-an de aprilo 2006 (noktomeze, horo de Braziljo). La enskribo-formularoj disponeblas en la teksejo : http://www.fsb.org.br/inscreveentid... . Rigardu ankaŭ en la teksejo de la 2-a BSF por informoj pri la kostoj kaj pagoj.

Por havi pli da informoj, aliru la teksejon www.fsb.org.br. Se vi havas demandojn, skribu al secretaria@fsb.org.br. Akceptejon por gazetaro : comunica@fsb.org.br.

3. Novaj bilancoj de la Plurcentra MSF 2006

Legu ĈI TIE du novajn bilancojn pri la Plurcentraj eventoj de la MSF 2006, kiuj okazis en Bamako (Malio) de la 19-a ĝis la 23-a de januaro 2006 kaj en Karakaso (Venezuelo) de la 24-a ĝis 29-a de januaro 2006. Vidu ankaŭ la kompletan liston de la bilancoj en la teksejo de la MSF.

4. Agendo de la Sociaj Forumoj en la mondo

- Monda Forumo pri edukado, de la 23-a ĝis 26-a de marto, Nova Iguaçu (RJ), Brazilo

- 7-a Internacia Forumo de la libera programaro, 19-a ĝis 22-a de aprilo 2006, Centro de Eventos FIERGS, en Portalegro, Brazilo

- 3-a Brazila Socia Forumo, de la 20-a ĝis 23-a de aprilo 2006, Recifo (PE), Brazilo

- Landlima Socia Forumo, de la 3-a ĝis 5-a de majo 2006, Ciudad Juarez (Meksiko)

- Eŭropa Socia Forumo, de la 4-a ĝis 7-a de majo 2006, Ateno (Grekio)

- Nederlanda Socia Forumo, de la 19-a ĝis 21-a de majo 2006, Nimego (Nederlando)

- Socia Forumo Aŭstrio, de la 15-a ĝis 18-a de junio 2006, Graco (Aŭstrio)

- 2-a Monda Socia Forumo de la Migrado, de la 22-a ĝis 24-a de junio 2006, Rivas Vaciamadrid, Madrido, Hispanio

- Socia Forumo Karibio, de la 1-a ĝis 4-a de julio 2006, Martiniko

- Socia Forumo Mezokcidento, de la 6-a ĝis 9-a de julio 2006, Milvokio, Viskonsino (Usono)

- 2-a Trilima Socia Forumo, de la 21-a ĝis 23-a de julio 2006, Ciudad del Este, Paragŭajo

- 3-a Socia Forumo Meza Paranao, de la 8-a ĝis 10-a de septembro 2006, Argentino

Alklaku ĈI TIE por vidi la kompletan liston, la kontaktojn kaj pliajn informojn.

Oficejo de la Monda Socia Forumo en San-Paŭlo

Adreso : Rua General Jardim, 660, 7 andar, São Paulo - SP- Brazilo Poŝtkodo : 01223-010 Teksejo : www.forumsocialmundial.org.br

NOTO :

1. Alsendita al la tradukisto la 27-an de marto, -vl Elfrancigita de vl por Monda Asembleo Socia (MAS).