Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Bolkestejn-Direktivo : la nuna stato
de Pierre KHALFA  
29a marto 2006

La nuna stato post voĉdono de la Eŭropa Parlamento.

La Eŭropa Parlamento adoptis la 16-an de februaro 2006, en unua debato, la proponon de direktivo pri la servoj en la interna merkato, nomata Bolkestejn-direktivo. La adoptita direktivo, konsistanta el « kompromiso » inter la Eŭropa Popola Partio kaj la Eŭropa Socialista Partio, senteble diferencas disde la komenca propono de la Komisiono. Tiu ĉi teksto provas doni analizon de tiuj modifoj. Transe de la fakto ke ĝi ne volas esti kompleta, tia analizo estas limigita pro la fakto ke la komplekseco de la eŭropa leĝaro, devena de traktatoj, kaj modifitaj de sinsekvaj jurisprudencoj de la Justic-Kortumo, malfaciligas validan interpretadon kaj bezonas la konfrontadon de diversaj vidpunktoj por fiksi taksadon kiu estu neatakebla en la publika debato.

La potencoj de la Komisiono (iomete) pritranĉitaj

La Komisiono, redaktinto de la komenca propono, estis tien eniginta aparte danĝeran artikolon (art. 15.6) kiu metis, fakte, la naciajn leĝarojn sub ĝian kontrolon. Tiu artikolo devigis membroŝtaton komuniki al la Komisiono la reglamentajn aŭ leĝajn modifojn kiuj fariĝis necesaj por apliki la direktivon. Laŭ ĝia bontrovo la Komisiono povis adopti decidon postulanta de tiu ŝtato forigi ilin. Tiu artikolo, kiu fortigis la povon de la Komisiono, estis forigita.

La publikaj servoj

La servoj de ĝenerala intereso (SĜI) estas ekskluditaj el la apliko-kampo de la direktivo, sed tiu aplikiĝas al la servoj de ĝenerala ekonomia intereso (SĜEI) « do al la servoj kiuj respondas al ekonomia aktiveco kaj kiuj estas malfermitaj al la konkurenco » (konsiderante 8bis).

Envere, tiu distingo inter SĜI kaj SĜEI estas larĝe okultrompa. Efektive en sia raporto pri la servoj de ĝenerala intereso, farita okaze de la Eŭropa Konsilio de Laeken fine de la jaro 2001, la Komisiono indikas ke « ne eblas starigi apriore definitivan liston de ĉiuj servoj de ĝenerala intereso konsiderendaj kiel ne-ekonomiaj ». Ĝi apogas sin por tio sur interpreto de decido de la Justic-Kortumo [1] kiu indikas ke « konsistigas ekonomian aktivecon ĉia aktiveco kiu konsistas en oferto de havaĵoj kaj de servoj sur donita merkato ». Per tia difino, ĉio, escepte de la pure ŝtataj [2] aferoj, konsidereblas kiel « ekonomiaj aktivecoj » kaj do submeteblas al la reguloj de konkurenco.

Kio estas prezentata kiel granda venko de la partizanoj de la « kompromiso » montriĝas do, fakte, sen granda atingopovo. Tamen, la direktivo ekskludas nun nete certan nombron da aktivecoj de publikaj servoj aŭ de aktivecoj ligitaj al la publika potenco. Plemele kaj esperante ke nenio estas forgesita : aliro al la publikaj fondusoj, socialaj servoj, socialaj loĝadoj (financado, helpo-sistemoj, kriterioj de atribuado), servoj ligitaj kun infaneco kaj familio, financaj servoj, san-prizorgajn kaj apotekaj servoj, el kiuj la repago de prozorgoj, la aŭdvida kampo inkluzive de kinarto, la monludoj, la profesioj asociitaj al plenumado de la publika potenco, la fisko, amatorsportaj aktivecoj. Aliflanke estas pli klare ekskluditaj ol en la origina projekto la transportservoj, inkluzive de la urbaj transportoj, la haven-servoj, la taksioj kaj ambulancoj. Male, la transportoj de mono aŭ de mortintoj estas kovritaj de la direktivo.

La direktivo ne aplikiĝas al la telekomunikado. La artikolo 16 de tiu direktivo pri la libera prestado de servoj (vidu pli sube) ne aplikiĝas al la poŝtaj servoj, al la transporto kaj al la distribuado de elektro kaj de gaso. Tiuj esceptaj malobeoj havas nenian praktikan konsekvencon, ĉar tiuj sektoroj estas jam submetitaj al la direktivoj de liberaligo. Male, tiu artikolo ne aplikiĝas al la traktado de ruboj kaj al la servoj de uzitaj akvoj (du novaĵoj) kaj al la servoj de akvo-distribuado.

La nepre necesa kialo de ĝenerala intereso kiu aperis jam en la origina direktivo estas precizigita kaj fortigita. Ĝi kovras « interalie la sekvajn pravigojn : la protekton de la publika ordo, de la publikan sekureco, de la publika garantio kaj de la publika sano, antaŭgardante la financan ekvilibron de la sistemo de sociala sekureco, nome konservante ekvilibrajn medicinajn prizorgojn por ĉiuj, la protekton de la konsumantoj, de la destinitoj de la servoj, de la laboristoj, la justecon de la komercaj transakcioj, la lukton kontraŭ fraŭdo, la protekton de la medio, aparte de la urba medio, la sanon de la animaloj, la intelektan proprieton, la konservadon de la nacia heredaĵo historia aŭ arta aŭ la celojn de sociala aŭ kultura politiko » (art. 4)

Labora juro

La malprecizaj vortumoj de la origina direktivo estas precizigitaj. La rajto je laboro estas eksplicite ekskludita de la direktivo. « Tiu ĉi direktivo ne aplikiĝas al la rajto je laboro, do al la leĝaj aŭ kontraktaj dispozicioj koncernantaj la kondiĉojn de dungo, la laborkondiĉojn, inkluzive de la sano kaj la labor-sekureco, kaj la rilatoj inter la dungitoj kaj laboristoj, kaj neniel tuŝas ĝin. Aparte, ĝi plene respektas la rajton intertrakti, fintrakti, etendi kaj apliki kolektivajn interkonsentojn, kaj la rajton je striko kaj tiun de sindikata agado, konforme al la reguloj regantaj la laborrilatojn en la membroŝtatoj. Ĝi ankaŭ ne tuŝas la nacian leĝaron pri socia sekureco de la membroŝtatoj » (art. 1.7).

La unuarangeco de la direktivo 96/71/CE pri la sendado de laboristoj kaj de la regularo 1408/71 pri la kunordigado de la reĝimoj de sociala sekureco, kiu indikas ke « la personoj kiuj rezidas sur la teritorio de unu el la membroŝtatoj estas submetitaj al la devoj kaj rajtigitaj je la profitoj de la leĝaroj de ĉiu membroŝtato » estas klare certigita. Krome la agentejoj de provizora laboro estas ekskluditaj el la aplikokampo de la direktivo.

Restas la problemo de la « sendependaj laboristoj » kiuj ne estas koncernataj de la direktivo pri la sendado de laboristoj (la regularo 1408/71 aplikiĝas). Tio estas grava problemo en la mezuro en kiu la « falsaj sendependuloj » tendencas multiĝi. Tio estas cetere perioda tento de certaj entreprenoj, inkluzive de Francio, transformi siajn salajrulojn en sendependulojn por eviti la devojn de la labor-kodo. Jam nun, vicentreprenoj de grandaj grupoj venigas salajrulojn de la nov-aliĝantaj landoj prezentante ilin kiel sendependajn laboristojn. Estas la danĝero ke ĉiuj dispozicioj de protekto de salajruloj entenataj en la direktivo pri sendado de laboristoj estas ĉirkaŭataj, kaj des pli ĉar la artikolo 4 de la direktivo indikas ke kiel « prestanto » povas esti konsiderata « korpa persono [3] ». Jen la malfermita pordo por la « falsaj sendependuloj ».

Kontrolo de la entreprenoj

Jen centra punkto. La komenca direktiv-projekto malebligis fakte por la publikaj potencoj la kontrolon de la entreprenoj. Pri la kontrole de entreprenoj kompetentis la devenlando kaj multege da dispozicioj celis malhelpi la ŝtaton en kiu la prestado plenumiĝas ĵeti la plej etan rigardon sur ties agado. Aparte, du dispozicioj de la artikolo 24 malebligis ĉian kontrolon : la ŝtato ne povis trudi al entrepreno havi reprezentanton surloke ; la entrepreno ne estis devigata registriĝi ĉe la publikaj aŭtoritatoj, eĉ ne doni oficialan adreson.

La direktivo adoptita de la Eŭropa Parlamento modifas senteble la situacion. Jam ne estas la devenlando, sed la membroŝtato de destino kiu estas taskita kontroli la aktivecon de la servo-prestanto sur ĝia teritorio (art. 35). La artikolo 24 estas forigita. Ŝtato povas do postuli de entrepreno havi reprezentanton surloke kaj povos trudi al ĝi deklaron kaj ĝi devos doni oficialan adreson (art. 32.1). La koncepto de establo estas precizigita ĉar estas indikite ke « simpla leterkesto ne konstistigas establon ». Tamen ne estas verŝajne ke tiu dispozicio estos vera riglilo. Daŭre eblos por granda franca entrepreno starigi filion en nov-aliĝa lando, kiu poste povas interveni en Francio.

Cetere, la problemo de la kontrolo de la entreprenoj, se ĝi montriĝos jure ebla, restos en la praktiko tre malfacila, kiel montras la nuna regula evitado de la laborjuro kaj de la normoj de protektado de salajruloj, evitado kiu ampleksiĝos pro la ĉiaspecaj postuloj kiujn trudas la direktivo.

La reĝimo de permesado estas malmulte ŝanĝita kompare kun la komenca teksto. Novaj konsideroj insistas sur la fakto ke la nepra kialo de ĝenerala intereso invokeblas por trudi reĝimon de permesado, nome pri publika sano, protekto de la konsumantoj, sano de animaloj, de mediprotektado kaj de urba medio. Tamen, sama konsidero (27 quinquies[?] indikas ke « tiuj reĝimoj de permesado kaj tiuj restriktoj ne (...) koncepteblas tiel ke ili malhelpas la translimajn servojn kiuj respondas al la postuloj de la membroŝtatoj. Krome, la principoj de neceso kaj de proporcieco estas ĉiam respektendaj ». Mallonge, nepra kialo de ĝenerala intereso, certe, sed tiu ne devas malhelpi la interŝanĝojn. Jen belaj juraj bataloj estonte antaŭ la Justic-Kortumo.

La principo de devenlando

Jen la koro de la direktivo. La esprimo principo de devenlando (PDL) malaperas el la direktivo, escepte sub formo de « reguloj de la devenlando », en du lokoj, en la konsideroj 6 kaj 40bis. [4] Plue, la artikolo 16, kiu estis en la origina direktivo destinita al la PDL, estis reverkita kaj fariĝis « Libera prestado de servoj ». Necesas detale pritrakti tiun artikolon por esplori la sekvojn de tia ŝanĝo.

La principo de PDL estas anstataŭigita de la sekvaj dispozicioj. « La membroŝtatoj respektas la rajton de la servoprestantoj plenumi servon en alia membroŝtato ol tiu en kiu ili estas establitaj. La membroŝtato en kiu la servo estas plenumata garantias la liberan aliron al la aktiveco de servo kaj ĝian liberan plenumadon sur sia teritorio. » Tio estas la libera prestado de servoj.

Sekvas listo de malpermesitaj disponoj, mildigita nur per la ebleco por ŝtato « trudi postulojn koncerne la prestadon de servo-aktiveco, pro kialoj de publika ordo, de publika sekureco, de mediprotektado kaj de publika sano », la artikolo 3.3 indikas cetere ke « la konsumanto profitos ĉiukaze la protekton kiun donas al ĝi la leĝaro pri la protekto de la konsumanto valida en lia membroŝtato ».

Dum la debato en la Eŭropa Parlamento, la verduloj, la GUE [Eŭropa Maldekstro] kaj parto de la ESP [5] petis ke estu klare indikite ke la juro de la destinlando, do la juro de la lando kie plenumiĝas la prestado de la servo, aplikiĝu al la « libera prestado de servoj ». Tio estis rifuzita. Kiu estas do la juro kiu aplikiĝos ?

Pluraj artikoloj de la Traktato Stariganta la Eŭropan Komunumon traktas pri la rajto de establiĝo kaj de la servoj. Tiuj estas la artikoloj 43 ĝis 55. Tiuj artikoloj celas starigi la liberecon de establiĝo kaj la liberecon de prestado de servoj. Ne nur la PDL forestas tie, sed la artikolo 43 de la traktato indikas ke la libereco de establiĝo plenumiĝas « en la kondiĉoj difinitaj de la leĝaro de la lando de establiĝo por ties propraj ŝtatanoj ». Krome, la artikolo 50 de la traktato indikas ke « la prestanto povas, por la plenumado de sia prestado, plenumi, provizore, sian aktivecon en la lando kie la prestado estas plenumata, en la samaj kondiĉoj kiel tiuj kiujn tiu lando trudas al siaj propraj ŝtatanoj ». Jen la artikolo kiu igis Raoul Marc Jennar diri ke la PDL kontraŭdiras la traktaton.

Tamen necesas pli detale studi la jurisprudencojn de la Kortumo pri la aplikado de tiuj artikoloj por vere kompreni ilian atingopovon. Por kompliki ĉion, la direktivo indikas en sia artikolo 3.2 ke ĝi « aplikiĝas kun rezervo pri la privata internacia juro, nome la privata internacia juro kiu regas la ligojn de kontraktaj kaj nekontraktaj devoj (Romo I kaj Romo II) ». La privata internacia juro aplikiĝas en la rilatoj inter la entreprenoj kaj inter tiuj kaj la konsumantoj. En tiu lastas kazo, la direktivo indikas ke estas la juro de la lando de la konsumanto kiu aplikiĝas (vidu pli supre). En la kazo de la kontraktoj inter la entreprenoj, la privata internacia juro lasas la liberan elekton al la kontraktantaj partioj. Ĝenerale, ĉe foresto de eksplicita elekto, estas la juro de la devenlando kiu aplikiĝas inter la prestanta entrepreno kaj ĝia kliento.

Ni troviĝas do en situacio de granda komplekseco kiu kreos juran malsekurecon por multaj apelacioj ĉe la Justica Kortumo. Timindas ke tiu decidos nur en unu direkto, tiu de ĉiam pli da konkurenco.

Provizoraj konkludoj

La direktivo adoptita de la Eŭropa Parlamento eliminis la plej ultraliberalajn aspektojn de la teksto proponita de la Komisiono. Tio estas la unua rezulto de la mobiliziĝoj de la publikaj opinioj. Tiu direktivo restas tamen neakceptebla : la nacia laborjuro estas evitebla, la ebleco de kontrolo de la entreprenoj ne estas certigita, la juro aplikenda dum la prestado de servoj ne estas klare difinita, la aplikokampo de la direktivo inkludas parton de la publikaj servoj.

Krome, kritikendas la logiko mem de tiu direktivo. Direktivo de liberaligo, ĝi indikas en nova konsidero (21bis) ke « la dispozicioj pri administraj proceduroj ne celas ties harmoniigon, sed celas forigi la reĝimojn de permesado, la procedurojn kaj la formalaĵojn ». La rifuzo de harmoniigo signifas la elekton de la konkurenco inter la ŝtatoj kiu povas nur konduki al ĝeneraligita malplej alta nivelo. Tiu direktivo estas do plia paŝo por la konstruado de la Eŭropo per la merkato. Ĝi estas rifuzenda. Ĝia retiro devas esti la celo de la necesaj mobiliziĝoj je nacia kiel je eŭropa nivelo.

Pierre KHALFA.

Elfrancigita de vl por Monda Asembleo Socia (MAS)