Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Georgo Buŝ’ go home ! (जॉर्ज. बुश वापस जाओ !)
de Roland PLATTEAU  
25a marto 2006

La vigla reago de la barata aktivulino Arundhati Roy al vizito de Georgo Bush. Publikigita en taggazeto The Hindu la 28-an de februaro 2006

Sur sia triumfserĉa rondvojaĝo tra tiu ĉi mondparto, kie esperas li imperiestre mansaluti al amasoj de li rigardataj kiel regotojn, Prezidanto-Buŝ-a vojplano iĝas pli kaj pli stranga.

Por lia duademarta pinthalto en Novdelhio ege strebis la Barata registaro ke li alparolu nian Parlamenton. Kvanto ne malkonsekvenca da tieaj anoj minacis ke ili lin taŭzos per demandoj. Tial planon N° Unu oni urĝe ŝovis sur la forgesbreton. Plano N° Du estis, ke li alparolos amasojn desur la muregoj de la pompa Ruĝa Fortikaĵo, tie, kie la barata ĉefministro tradicie eldiras sian sendependiĝtagfestan paroladon. Sed Ruĝa Fortikaĵo, ĉirkaŭata kia ĝi estas de la plejparte islama loĝantaro de Malnovdelhio estis rigardata kiel inkubsonĝon por sekureczorgantoj. Nu plano Tria jenas : Prezidanto Buŝ’ parolos de Purana Qila, la Malnova Fortikaĵo.

Ĉar en Purana Qila ankaŭ kuŝas la Delhia bestĝardeno, la aŭskultantaro Buŝa estos kelkcento da kaĝitaj bestoj kaj aprobita listo da kaĝitaj homoj, konataj en Barato sub nomo « elstaraj personoj ». Tio estas plejparte riĉaj uloj, kiuj vivas en nia malriĉa lando tiel, kiel malliberaj bestoj, en la karcero se sia riĉeco mem, enŝlositaj malantaŭ baroj de siaj oraj kaĝoj, singardantaj de l’ minaco de la kruda kaj malorda homa maro, kiun ili en la daŭro de la tuta tempo de historio persiteme senposedigis.

Do kio okazos al Georgo Buŝ’ ? Ĉu alridetos goriloj ? Ĉu elfaldos gibonoj la lipojn ? Ĉu la Cervus Eldi (1) mokridos ? Ĉu l’ĉimpanzoj malĝentile bruos ? Ĉu gape gufoj ululos ? Ĉu leonoj oscedos kaj girafoj kolege svingos siajn belajn okulharojn ? Ĉu l’krokodiloj rekonos en li fratanimon ? kaj la duan de marto Buŝ’ estos kondukita al viziti la Gandhian monumenton sur Raĝgato. Kompreneble li ne estas la ununura militkrimulo, kiu invititis de l’barata registaro demeti florojn sur Raĝgato. Sed kiam Georgo Buŝ’ metos florojn sur tiun faman ŝtontabulon el forte glatigita ŝtono, milionoj da baratanoj sentos doloran tiklon. Estos kvazaŭ li verŝus potplenon da sango honore al Gandhiĝi.

Ho ! kaj la duan de marto Bus’ estos kondukita al viziti la Gandhian monumenton sur Raĝgato. Kompreneble li ne estas la ununura militkrimulo, kiu invititis de l’barata registaro demeti florojn sur Raĝgato. Sed kiam Georgo Buŝ’ metos florojn sur tiun faman ŝtontabulon da forte glatigita ŝtono, milionoj da baratanoj sentos doloran tiklon. Estos kvazaŭ li verŝus potplenon da sango honore al Gandhiĝi.

Ja al ni estus pli bone se li ne farus.

Ne al ni eblas malebligi viziton la Buŝan. Sed al ni eblas protesti ĝin, kaj tion faros. Registaro, polico, grandfirmaa gazetaro kune faros sian plejeblan por minimumigi la elmontron de nia ofendiĝo. Sed nenio, kion povos diri la ĉioglatasa gazetaro povas ŝanĝi fakton, ke ĉie en Barato, de l’plej vastaj urboj ĝis plej etaj vilaĝoj, en puklikaj spacoj same kiel en privataj domoj, Georgo W. Buŝ’ ĝisnuna Prezidanto de Usono, monda inkubsonĝo en korpo, simple ne estas bonvena.

Arundhati Roj

 [1]