Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Liberaj programoj : tamen, ili ruliĝas
de Philippe RIVIÈRE  
4a marto 2006

Pli ol esti simpla ĉeno de informado kaj konsumado, Interreto fariĝis la lulilo de novaj komunaj havaĵoj. Ĉu la sukceso de la liberaj programoj anoncas epokon de ĝenerala kundividado ?

INTERRETO, post dek-kvin jaroj da seninterrompa supreniro, estas integra parto de la ĉiutaga vivo. En la landoj de la Organizo pri Ekonomiaj Kunlaborado kaj Disvolvado (OEKD), 10 % de la hejmoj disponas jam retaliron de « alta fluo ». Laŭgrade tutaj kampoj de la kulturaj praktikoj komputiĝas. Oni jam ne tenas sian taglibron, sed oni « blogas » ; oni ne enuas, sed « krozas » ; oni jam ne lasas demandon nedecidita dum la manĝo sen tuj serĉi la respondon « ĉe Guglo »...

Tiu transformiĝo povintus rapide sekvi la dominantan skemon de la moderna organizado de niaj socioj. En siaj « viziaj » paroladoj, la ĉefoj de la multnaciaj entreprenoj kiel Majkrosofto, Vivendi, America Online (AOL) pensis pri totala varigo de la « informadaj produktoj », kiujn ili tute sekure liverus al la abonanto-konsumanto. Laŭ la modelo de Jeremy Rifkin, kiu, meze de la spekul-veziko de la entreprenoj kun « .com », publikigis La eraon de la aliro [1], multaj prospektivistoj avertis kontraŭ tiuspeca scenaro. La valoro, substrekis ili, de nun ne kuŝas sur la materia proprieto de la aĵoj, sed sur la kapablo aliri ilin. La gardistoj de tiu aliro estos la novaj mastroj de la informado. La kuniĝo de la giganto de la amaskomunikiloj Time Warner kaj de la ĉampiono de la retoj AOL estis tipa ekzemplo de tiu ekvacio. La Reto+la televido+vendosistemo : oni spertis « la kunfandiĝon de tutaĵo de grandaj retoj kiuj estras siajn uzantojn per entrepreno kiu celas la preskaŭ absolutan estradon de la enhavoj ». [2]

Tiuj analizoj neglektis tamen alian fenomenon, pli difuzan, sed ne malpli potencan. Se la koncentriĝo estas enskribita en la genoj de la televido (kaj, en malpli granda mezuro, de la radio kaj la gazetaro), Interreto restas fidela al sia komenca koncepto, kiuj estas ĉefe la malfermiteco kaj foresto de kontrolo. La metodo « desube supren », malcentra, malferma al ĉia uzado de tiu reto, tute ne estas nura slogano, sed ĝi estas daŭre kaj plej profunde enskribita en ĝia infrastrukturo.

Tiel ekzemple BitTorrent, protokolo de dosier-interŝanĝo lanĉita en 2002 sen financaj rimedoj de Bram Cohen, superdotita programisto, generas tri jarojn poste la duonon de la interret-trafiko. Tiu programo havas plurajn interesajn ecojn. Ĝi ebligas al iu ajn, eĉ sen rapida konekto, kundividi grandegajn dosierojn, kaj pro tio BitTorrent kontribuis al redemokratiigo de la reto kie la kostoj de de- aŭ al-ŝutado minacis esti nepageblaj por multaj alternativaj projektoj - ĉefe por radioj kaj televidoj kiuj deziris ebligi deŝutadon de siaj elsendoj al larĝa publiko. [3] Kompreneble, tiu dissendo-kapacito ne eskapis la atenton de la vidbend- kaj muzik-interŝanĝemuloj, kiuj uzas ĝin amase por spekti kopiojn, ofte kontraŭleĝajn, de la lastaj holivudaj produktaĵoj...

POR TUTA INDUSTRIO bazita sur la « intelekta proprieto », tiuj novaj praktikoj signifas « piratadon » [4], endanĝerigas la ekonomion kaj, eĉ pli grave, atakas la ennovigon kaj la kreadon. Tiu industrio (de Holivudo tra certaj informadikaj firmaoj ĝis la farmaciaj firmaoj) akiris, jaron post jaro, kvazaŭ sistemecan fortigon de la rajto pri intelekta proprieto - tempe, per la tempa longigo de kopirajto ; space, per la tutmondigo de tiuj rajtoj. Kaj, ĝis komence de la 2000-aj jaroj, ĝi avancigis siajn peonojn sen apenaŭ renkonti opozicion. [5]

La aferoj ŝanĝiĝis : jam ne venus en la kapon de iu Al Gore zorga pri sia imago prezidi komitaton taskitan premi sur Sud-Afrikon por ke ĝi forlasu leĝon pri patentoj kiu celas savi vivojn en kazo de sanitara urĝo. Jam ne eblas gurdi ke « ne ekzistas alia metodo » aŭ ke « sen protekti la intelektan proprieton, la ennovigo malaperus ». Ĉar fakte, la liberaj programoj demonstris ke alia vojo ne nur eblas, sed ankaŭ ke ĝi jam ekzistas, funkcianta kaj kredinda. Tiuj programoj ekipas pli kaj pli gravan parton de la informadiko, ĉu temas pri serviloj, personaj komputiloj aŭ etaj elektronikaj aparatoj.

Kio estas la diferenco inter « libera » kaj « proprieta » programo ? La senpageco, kiu estas parto de la plej cititaj atutoj, ne estas vere grava aspekto de la demando. Laŭ la metodo de la « somera furorkanto », promociata kaj dissendata ĉiuhore sur ĉiuj retoj de televido kaj radio, programo povas esti donita senpage tamen sen esti libera. [6] Por ŝpini la metaforon, la populara kanto estus « libera » se ĉiu povus, sen antaŭe peti permeson, prilabori ĝian partituron, kanti ĝin laŭplaĉe, reinterpreti ĝin en koncerto kaj fari novan diskon per ĝi. La partituro, tio estas la fontkodo de la programo. La triobla libereco kiu konsistas en povi prilabori tiun kodon, modifi kaj redistribui ĝin, tio estas kio karakterizas la « liberan programon ». Kaj tio riveliĝas kiel motoro de ennovigo kaj de kreado same potenca kiel la tradicia modelo de intelekta proprieto, bazita sur atribuado de monopolo al la inventinto, por konsenti uzpermesojn interŝanĝe de pagoj.

La veran dislimon, kiu disigas la diversajn agantojn de la « inform-socio », difinas, pli ol la varigo de la spirit-produktoj, la legitimeco kiun oni donas al la klasika modelo de ekspluatado de la « intelekta proprieto » kiel sola fonto de ennovigo. Kaj eĉ, pli precize, la nocio de « intelekta proprieto » kiun oni volas defendi (pro tio la uzo de citiloj, en ĉi-artikolo, kiam uzatas tiu esprimo). Kvankam la temo povas ŝajni obskura kaj tre teĥnika, ĝi estis en la centro de la grava batalo pri la program-patentoj en Eŭropo, kiu finiĝis la 6-an de julio 2005. Subtenata de koalicio de firmaoj (inter kiuj Nokia, Siemens, Philips aŭ Alcatel por la eŭropaj societoj), la Eŭropa Komisiono defendis de tri jaroj projekton de direktivo kiu celis permesi la patentigon de programoj, kiu estis ĝis tiam pli aŭ malpli kaŝe praktikata de la Eŭropa Oficejo pri Patentoj (EOP).

LA ĈEFA DIFERENCO inter patento kaj aŭtorrajto (sola laŭleĝa rajto en Eŭropoj, kun la kopirajto, kiu aplikiĝas al programo kiel tia) estas ke la patento starigas monopolon pri ekspluatado de ideo, kie la aŭtorrajto donas proprieton pri la esprimo de ideo. Sub la reĝimo de la aŭtorrajto, ĉiu povas programi siamaniere elementon trovitan en alia programo (kondiĉe ke li ne kopias la precizan kodon uzatan en la programo per kiu li inspiriĝas) ; sub la reĝimo de la patentoj, ĉiu programo devas eviti ĉion kio povus esti patentigita, kaj, principe, ĉiu persono riskas vidi kabineton de advokatoj postuli de li pagojn sub minaco de jura proceso. Oni imagu la kaprompiĝon, kiam dekmiloj da patentoj ĉiujare stariĝas pri konceptoj tiel elementaj kiel la « duobla klako ».

Kiel montris la debatoj vekitaj de tiu direktivo, nur la plej grandaj firmaoj, kapablaj mastrumi dikajn patent-dosierujojn, povas profiti la sistemon - en 1990, respondeculo pri patentoj ĉe IBM klarigis efektive, ke pli ol en la patentopagoj (kiuj tamen nombriĝas en miliardoj da dolaroj ĉiujare), la valoro de la patentoj kuŝas en la kapablo kiun ili donas por akiri aliron al la teĥnologio de la aliaj firmaoj. La programar-patentoj minacas do dispremi la malgrandajn kaj mezgrandajn entreprenojn, sed ankaŭ la aŭtorojn de liberaj programoj. Nu, laŭ s-ro Michel Rocard, lancopinto de la koalicio kontraŭ programar-patentoj ĉe la Eŭropa Parlamento, 60 % de la programistoj de liberaj programoj estas eŭropaj.

LA RIFUZO DE LA DIREKTIVO originas en la mobiliziĝo, escepta kaj neatendita, de tiuj programistoj kaj de la malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj de informadiko kaj de multaj uzantoj. Pere de perretaj petskriboj, strataj manifestacioj en Bruselo, kaj persistega laboro de klarigado, ili aliris la deputitojn konvinkante unu post la alian. Kaj fine ili sukcesis doni tiun nekredeblan klabobaton al la porpatentaj premgrupoj, kvankam tiuj disponis kiel konsultanton la prezidinton de la Eŭropa Parlamento Pat Cox. [7]

Transe de la nuda rezulto (simpla reveno, sur jura tereno, al la antaŭa stato), tiu kampanjo trudis al la partizanoj de la libera programaro eniri la politikon kaj lerni la eŭropan juron. Per tio ili fariĝis forto kun kiu necesas kalkuli. Simile kiel la aidoso-malsanuloj kiuj devis lerni medicinon por povi paroli egalece kun la kuracistoj.

Tio ne povas resti sen pli larĝaj sekvoj por la organizado de la « inform-socio ». En Komuna afero [8], Philippe Aigrain - kiu, post esti esploristo, poste oficisto ĉe la Eŭropa Komisiono, fariĝis unu el la animantoj de tiu movado - faras jenan konstaton : la ĝermo de libereco instalita en la principoj mem de Interreto donis pli da fruktoj ol antaŭvidite. « Translokante al la periferio la potencon super la reto, skribas li, la konceptintoj de Interreto metis en la ludon la socion kontraŭ la ŝtaton. Necesis la tuta obstineco de la multnaciaj entreprenoj de amaskomunikiloj kaj proprieta programaro en sia provo detrui Interreton kaj reenkonduki kontrolilojn en ĝin por konsciiĝi ke [ili] estis metintaj en la ludon ankaŭ la socion kontraŭ la informadikan kapitalismon. »

Tiu movado, tute ne unusona, afiŝas surprizan diversecon. Al la aktivuloj aliĝis ŝtatoj, precipe tiuj de la tria mondo ; [9] lokaj kolektivaĵoj, sed ankaŭ entreprenoj, aktive partoprenas en ĝi. Kaj se Bill Gates priskribas ĝiajn partoprenantojn kiel « laŭmodajn komunistojn » [10], adeptoj de la ekonomia liberalismo vidas en la reguloj de la libera programaro idealan modelon de « libera kaj sendifekta konkurenco ».

Kontraŭ la « inform-kapitalismo », pli kaj pli larĝaj koalicioj defendas kaj disvolvas la ekzistantajn kaj estontajn « komunajn inform-havaĵojn ». La batalo por la libera programaro estas nur faceto de konflikto, daŭrema, kiu entenas ankaŭ la medicinan esploradon kiel la muzikon, la biodiversecon same kiel la informon.

Philippe RIVIÈRE.

NOTOJ

1. Jeremy Rifkin, L’Âge de l’accès. La vérité sur la nouvelle économie [La erao de la aliro. La vero pri la nova ekonomio], La Découverte, Parizo, 2000.

2. Vd Lawrence Lessig, L’Avenir des idées. Le sort des biens communs à l’heure des réseaux numériques [La estonto de la ideoj. La sorto de la komunaj havaĵoj en la momento de la ciferecaj retoj], Presses universitaires de Lyon, 2005.

3. Fenomeno nomata podcasting, kuntiraĵo de iPod (la marko de la elektronika portebla aŭskultilo de AppleI kaj broadcasting (dissendo). Malfermi son-blogon estas nuntempe tiel simpla kiel sendi retmesaĝon.

4. Vd Florent Latrive, Du bon usage de la piraterie, Exile, coll. « Essais », Parizo, 2004.

5. Vd Philippe Quéau, « A qui appartiennent les connaissances ? », Le Monde diplomatique, januaro 2000.

6. Tion faris Microsoft distribuante sian interret-krozilon, Internet Explorer, por mortigi sian konkuranton Netscape.

7. Florent Latrive, « Le forcing du lobbying », Libération, 6-a de julio 2005.

8. Philippe Aigrain, Cause commune. L’information entre bien commun et propriété, Fayard, coll. « Transversales », Parizo, 2005.

9. Perline kaj Thierry Nosette, La Bataille du logiciel libre, La Découverte, coll. « Sur le vif », 2004.

10. En intervjuo kun CNET News.com, la 5-an de januaro 2005.

— 

Elfrancigita de V. Lutermano, de Philippe Rivière, « Logiciels libres : et pourtant, ils tournent », en Manières de voir n-ro 83, oktobro-novembro 2005, Le Monde diplomatique, Parizo, 2005, p. 81-83.