Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
NI RIFUZU LA KATENOJN KIUJN ILI VOLAS TRUDI AL NI
de Raoul Marc JENNAR  
27a majo 2005

Ekde septembro, de Perpinjano ĝis Bayonne, de Tuluzo ĝis Valenciennes, de Bresto ĝis Grenoblo, de Bordozo ĝis Besançon, mi faris pli ol 125 prelegojn kun diskuto. Mi ne parolis pri la Konstitucio, mi montris ĝin. Tiuj kiuj venis almenaŭ povis legi la artikolojn kiujn mi prezentis al ili.

Mi ne parolas nome de partio, nek eĉ de asocio. Mi esprimas min kiel simpla civitano kun la voĉo de siaj similuloj, de tiuj kiujn mi renkontis en niaj vilaĝoj kaj niaj antaŭurboj, niaj domaroj kaj kvartaloj kiuj, sponte, leviĝis ĉie por reĵeti la katenojn kiujn oni volas trudi al ili.

 Ekzistas, almenaŭ, kvin kialoj por diri NE la 29-an de majo. Minimume kvin.

 1. Mi estas kontraŭ tiu traktato al kiu oni donas la forton de konstitucio, ĉar konstitucio estas mallonga teksto, preciza, alirebla por la plej granda nombro da homoj. Konstitucio, tio estas teksto kiu kunigas.

Oni volas ke ni diru « jes » al teksto de 448 artikoloj kiuj postulas krome ke oni legu 440 paĝojn da aneksoj por ĝuste interpreti ĝin.

Oni petas nin diri « jes » al konfuza teksto, teksto kiu ne difinas certan nombron da konceptoj, teksto de kiu iuj artikoloj estas kontraŭdirataj de aliaj ; teksto kiu ne simpligis la ekzistantajn traktatojn kaj kiu ne simpligis la ekzistantajn instituciojn. Oni petas nin diri « jes » al teksto de tia komplekseco ke ĝi estas tre ofte nekomprenebla. Fine, oni petas nin diri « jes » al teksto kiu kaŭzas, en pluraj landoj de Eŭropo, profundajn disŝirojn.

Kiel eblas akcepti konstitucion de 448 artikoloj ? Kiel eblas rekoni sin en konfuza kaj kontraŭdira teksto ? Kiel eblas diri « jes » al io kion oni ne komprenas ? Kiel eblas subteni tekston kiu dividas ?

 2. Mi estas kontraŭ tiu traktato pri Eŭropo ĉar ĝi neas la valorojn kiuj naskiĝis en Eŭropo :

- la principo de laikeco naskiĝis en Eŭropo ; la konstitucio ne rekonas ĝin ; ĝi rekonas la ekleziojn, kio ebligas subvencii ilin ; ĝi permesas la elmontradon de religiaj opinioj en la publikaj spacoj ;

- en Eŭropo estis elbatalita - kaj je kia prezo ! - la principo : « ĉiuj potencoj eliras de la popolo » ; tiu fonda principo de la demokratio estas nek enskribita nek realigita en tiu traktato havanta konstitucian forton ;

- en Eŭropo oni starigis la precipajn ecojn de la demokratio : separo de la potencoj, parlamenta kontrolo de la ekzekutiva potenco. La teksto kiun oni nin petas akcepti organizas la konfuzon de la potencoj inter ekzekutiva kaj leĝdona potencoj. Ĝi konstituciigas kion oni nomas, jam de 50 jaroj, la « eŭropan deficiton pri demokratio » : la plej alta institucio de eŭropa decido, la ministro-konsilio, respondecas pri siaj politikaj decidoj antaŭ neniu, nek antaŭ ni, nek antaŭ tiuj kiujn ni elektas por la Nacia Asembleo aŭ por la Eŭropa Parlamento ;

- en Eŭropo estis elbatalitaj, je la prezo de ekstreme akraj politikaj kaj socialaj bataloj, la kolektivaj rajtoj, tiuj socialaj rajtoj kiuj organizas la solidarecon en socio de libereco ; kion la francaj konstitucio kaj leĝaro respektigis, kio troviĝas ankaŭ en la konstitucioj kaj leĝaro de tre multaj landoj de Eŭropo, kio troviĝas fine en la Universala Deklaro de la Homrajtoj, la rajto je edukado kaj je kulturo, la rajto je sano, la rajto je laboro, la rajto je loĝejo, la rajtoj je helpo, neniu de tiuj rajtoj krom la rajto je edukado kaj je kulturo, estas oficialigita en tiu bastarda konstitucio kiu kontentiĝas koncedi al ni la permeson labori aŭ kiu limiĝas « rekoni kaj respekti » tion kio ekzistas en la ŝtatoj sen alproprigi ĝin ; mi defias la gvidantojn de la Socialista Partio kaj de la Verduloj citi al mi la artikolojn de tiu traktato kiuj oficialigas la rajton je loĝejo, la rajton je minimumo da vivteno, la rajton je minimuma salajro, la rajton je senlaborula salajro, la rajton je pensio. Ili tie ne ekzistas ! 19 milionoj da senlaboruloj en Eŭropo atendas de tiuj kiuj nomas sin maldekstruloj ion alian ol liberalan politikon kiu pretendas efiki sociale.

- en Eŭropo estis konceptitaj la publikaj servoj, tiuj instrumentoj kiuj ebligas al la lokaj, regionaj kaj naciskalaj publikaj potencoj igi la kolektivajn rajtojn alireblaj por ĉiuj ; la konstitucio kiun oni volas trudi al ni ignoras la nocion de servo ; ĝi ignoras la publikajn servojn ; ĝi parolas nur pri servoj de ĝenerala ekonomia intereso, kiuj estas submetitaj al la leĝoj de konkurenco kaj al la logiko de la rentebleco ;

- fine, en Eŭropo estis konceptita la principo de monda ordo bazita sur la forto de la juro pli ol sur la rajto de la forto ; la konstitucio kiun oni volas trudi al ni submetas la eksteran politikon kaj tiun de la defendo al la NATO, la NATO kiu ne estas eŭropa institucio, sed pri kiu estas klare skribite ke ĝi estas « la fundamento de la kolektiva defendo kaj la instanco de ĝia realigo ». Kiu, lastinstance, direktas la NATO-n ? La prezidanto de Usono.

Tiu teksto ne estas Eŭropo, ĝi estas nur malbona teksto pri vizio de Eŭropo fremda al Eŭropo. Ĝi ne estas projekto de mia generacio.

3. Mi estas kontraŭ tiu traktato ĉar ĝi rompas kun tio kio estis dum preskaŭ 50 jaroj la ekzistorajto kaj la motoro de la eŭropa konstruado : harmoniigo laŭ la supro ; la eŭropa espero estas unuavice espero de egaleco inter la popoloj : egaleco je vivnivelo, egaleco de la ŝancoj. Tiu traktato forlasas la harmoniigon favore al la konkurenco, ĉar la harmoniigo dependas, laŭ ĝi, de la merkat-reguloj kaj ne plu de la komuna volo de la membroŝtatoj. 4.Mi estas kontraŭ tiu traktato ĉar ĝi ne estas konstitucio ; ĝi estas novliberala kateĥismo :

- tiu teksto rekonas kiel esencajn funkciojn de la ŝtatoj ekskluzive sekurecajn funkciojn ;

- tiu teksto subordigas ĉiajn socialajn kaj mediprotektajn politikojn al la merkato-leĝoj ;

- tiu teksto anstataŭigas la reglamentitan kaj enkadritan merkat-ekonomion kiun ni praktikis ekde la dua mondmilito kaj kiu kongruas kun forta nivelo de sociala protekto, per merkat-ekonomio konforma al la reguloj de la MOK, merkatekonomio kie « la konkurenco estas libera kaj ne difektita » ;

Tiu karikaturo de konstitucio sanktigas unu principon : « ĉiuj potencoj eliras de la mono ».

5. Fine, mi estas kontraŭ tiu konstitucio, ĉar oni ne povas ŝanĝi ĝin. Kial tiuj kiuj diras « jes » volus tuj ŝanĝi tion kion ili akceptis ? 25-ope nun, 27-ope post du jaro,

- kun landoj kies registaroj, gvidataj de dekstraj aŭ maldekstraj liberaluloj, estas postulata unuanimeco por ke ne okazu modifo rilate imposton, socialan, agrikulturan, mediprotektan principojn ;

- kun landoj kiuj konsideras ke la koncedoj faritaj por aliĝi al la Unio estas la maksimuma fortostreĉo de generacio, la regulo de unuanimeco, unika en la mondo, trudos tiun konstitucion ne nur al ni mem, sed al niaj idoj kaj ididoj.

Jen kion volas trudi al estontaj generacioj la sepdekjaruloj Giscard [Ĵiskar’] kaj Chirac [Ŝirak’], Mauroy [Morŭa’] kaj Rocard [Rokar’] kaj la okdekjarulo Delors [Delor’]. Kompreneble, ĉiuj aĝoj respektindas. Sed kial tiuj pasinteculoj volas trudi al ni sian pasivon ? Ili memoru tiujn junulojn kiuj fondis la Respublikon en 1793. Tiuj junuloj enskribis en la unuan respublikan konstitucion saĝan rimarkon kiu hodiaŭ tute forestas : « Generacio ne povas submeti al siaj leĝoj la estontajn generaciojn ».

Ni memoru ankaŭ la averton de Mirabeau [Mirabo’] : « la homoj pasigas la duonon de sia vivo forĝante al si katenojn kaj la alian duonon plendante pro porti ilin ».  Ami, entends-tu, à nouveau, le bruit sourd du pays qu’on enchaîne ? [Aludo al iuspeca himno de la franca rezistado al la naziaj okupantoj dum la 2-a mondmilito (originale : Amiko, ĉu vi aŭdas la surdan bruon de la lando katenata ?) : Amiko, ĉu vi aŭdas, denove, la surdan bruon de la lando katenata ?

Amiko, ĉu vi vidas tiujn bankistojn, komercistojn, teĥnokratojn kaj iliajn politikajn helpulojn kiuj volas trudi al ni katenojn kiujn ni iam rompis kun niaj gepraavoj kaj Jaurès [Ĵores’], kun niaj geavoj kaj tiuj de la Popola Fronto, kun niaj gepatroj kaj tiuj de la rezistado ?

Ni estas nek bankistoj, nek komercistoj, ni estas eĉ malpli tiuj teĥnokratoj kaj tiuj politikistoj kiuj servas ilin. Ni estas la popolo. Kaj la popolo asertas ke akcepti tiun konstitucion, tio estas fremdigi nin kaj fremdigi la estontajn generaciojn. Akcepti tiun konstitucion, tio estas akcepti katenojn kiujn rompis niaj antaŭuloj.

Male, malakcepti tiun konstitucion, tio estas rimarkigi ke ni volas eŭropecan Eŭropon, tio estas
- Eŭropon kie la solidareco organiziĝas en libereco ;
- Eŭropon kie la egaleco trudiĝas kun la diverseco ;
- Eŭropon kie la homo vivas en harmonio kun la naturo ;
- Eŭropon pacan kiu havas kun la aliaj popoloj de la mondo rilatojn kiuj definitive rompas kun ĉiuj formoj de novkolonialismo kaj ekspluatado.

Jen la mesaĝo kiun ni volas adresi al la aliaj popoloj de Eŭropo kaj de la mondo.

 Ni estas alfrontitaj al la plej grava decido kiun ni devis fari ekde 60 jaroj. Denove oni volas trudi al ni modelon de socio kiu estas fremda al la eŭropaj valoroj. Necesas elekti : rezigni aŭ rezisti. Denove, renkonte kun la historio, kiel en 1793, kiel la 18-a de junio 1940, la popolo de Francio havas la torĉon de la espero. Malraux skribis : « Nur la sklavoj diras ĉiaj jes ». Denove, renkonte kun la historio kaj kun la espero, kiam temas pri la esenco, necesas scii diri « NE ».

Raoul Marc JENNAR