Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
« La absoluta regulo restas la konkurencigo »
de Francis WURTZ  
4a marto 2006

Intervjuo kun Francis Wurtz pri Bolkestejno (L’Humanité Hebdo 2006-02-18-19)

« La absoluta regulo restas la konkurencigo »

La eŭropa deputito Francis Wurtz (UEM/NVM [1]) komentas la voĉdonaton de ĵaŭdo, 16-a de februaro, en la Eŭropa Parlamento pri la Bolkestejn-direktivo. Laŭ li, la nova formo de la teksto nur okultrompe forigas la « principon de la devenlando », kaj la fina celo restas rifuzi ĝin.

Strasburgo, speciala sendito.

L’Humanité : Tuj post la voĉdono, ĵaŭdon matene en Strasburgo, la partneroj ESP-EPP [2] de la kompromiso disŝiris sin donante komplete kontraŭan interpreton de tio por kio ili ĵus kune voĉdonis : la konservativuloj, per la voĉo de la brita Malcolm Harbour, klarigis ke ili savis la « principon de la devenlando », kaj la socialistoj pretendis esti konsakrinta la « principon de la ricevolando ». Kio veras laŭ vi ?

Francis Wurtz : La eŭropa komisaro taskita pri la interna merkato, Charlie McCreevy, estas plej pura liberalulo : memoru ke estas li kiu pravigis, nome de la principo de la devenlando, la litovan entreprenon kiu volis konstrui lernejon en Vaxholm, Svedio, sen respekti la kolektivajn konvenciojn. Kaj jen, McCreevy trovis nenion kritikindan pri la foresto en la direktivo de la esprimo « principo de la devenlando ». Li klare donis, lastan mardon, dum sia interveno en la debato en la eŭropa parlamento, la referencojn de la jurisprudencoj de la Justic-Kortumo de la eŭropaj komunumoj sur kiuj li baziĝus por fari sian politikon. Kial ? En tio kion oni nomas la komunuman juron, do la traktatoj plus la jurisprudenco, la komunuma juro fariĝis dum la fluo de la jaroj la principo de la devenlando. Tio ne kaŭzis tiom da skandaloj ĝis la ampleksiĝo per landoj kun malaltaj salajroj ; la sociala dumpingo ekzistis, sed malpli draste. Nun, ĉar ekzistas landoj kun ekstreme malaltaj socialaj normoj, tiu regulo provokas jam multajn batalojn en la tuta Unio. En tuta « laŭleĝeco » ekzistas jam surbaze de tiuj kaŝtrompaj kaj venenigitaj jurisprudencoj de la Justic-Kortumo kiel komunuma juro la principo de la devenlando. Nu, la esprimo ne ekzistas en la traktatoj, eĉ ne en la jurisprudencoj. Mi havas dokumenton de la Eŭropa Komisiono kiu datas de 1997 kaj kiun mi publikigos baldaŭ klarigante vorton post vorto ke la evoluo de la eŭropa juro kondukas al tio ke en principo, la regulo kiu aplikiĝas, estas tiu de la devenlando. En tiuj kondiĉoj, se en leĝoteksto kiel la Bolkestejn-direktivo, oni ne precizigas tre eksplicite ke la regulo estas la principo de la ricevolando, oni falas en tiun komunan juron de la Unio. Jen pro kio la Komisiono, kaj eĉ tre liberalaj komisaroj kiel McCreevy, perfekte akomodiĝas al tiu nova formo. La raportistino PSE Evelyne Gebhardt havas multe pli pozitivan legadon de sia propra teksto. Tiu dokumento povus krei seriozajn seniluziiĝojn se oni estonte ne igus ĝin klara.

L’Humanité : Dum la debatoj, amendo kiu postulis kadran direktivon difinante precize kio estas la servoj de ĝenerala ekonomia intereso (SĜEI, « varaj » publikaj servoj) kaj la servoj de ĝenerala intereso (SĜI, « ne-varaj » publikaj servoj), estis, en rivela maniero, rifuzita, nome de la plimulto de la eŭropaj socialistoj. Malgraŭ certaj kromaj ekskludoj el la servoj, oni havas daŭre la senton ke temas pri liberaligo de ĉiuj servoj eĉ antaŭ ol esti savinta la publikajn servojn ?

Kion vi pensas ?

Francic Wurtz : Oni estas adoptanta la saman perversan metodon kiel tiun kiam oni organizis la liberan cirkuladon de la kapitaloj sen antaŭe organizi la socialan kaj impostan harmoniigon. Jen oni liberaligas la prestadon de translimaj servoj sen esti antaŭe harmoniiginta la socialajn kondiĉojn. Tio ne estas eraro, tio estas laŭ la koncepto de la konstruado de Eŭropo ekskluzive bazita sur la integradon per la merkato, kaj jam ne la konstruado de tutaĵo per leĝa harmoniigo, do per politikaj agoj kun voĉdonoj surbaze de fortrilatoj. Oni preferas ĵeti nin en la integradon per la merkato, kaj do en la konkurencigon de la socialaj modeloj por tiri ties nivelojn malsupren. La komenca formo de la direktivo kaj, tiurilate, la teksto voĉdonita de la Eŭropa Parlamento, ambaŭ enskribiĝas en tiu koncepto. Jes ja estas esceptigoj, kaj ni apogis ilin. Ni eĉ proponis serion da ili, ĉar ni ne praktikas la politikon de la pleja malbono. Ni provas plibonigi ĉion kiu plibonigeblas, sed la esceptigoj restas esceptaj malobeoj kaj ĉiu ricevolando devas laŭregule pravigi la uzon de tiuj esceptigoj por ĉiu unuopa kazo. La ĝenerala regulo estas la konkurencigo, jen la perversaĵo.

L’Humanité : Post rapide pasi tra la Komisiono, la rekombita Bolkestejn-direktivo devas nun iri antaŭ la Ministro-Konsilion. Kiel daŭrigi la batalon ?

Francis Wurtz : Unue necesas informi la civitanojn, sciigi ke, male al tio kion iuj aŭdigas, la afero ne estas tute finita. Tio povas daŭri ankoraŭ pli ol jaron, kun fortrilatoj kiuj ludos sian rolon en la Komisiono, en la Konsilio. Kaj ĉefe inter la opinioj kaj la Komisiono kiel la Konsilio. Absolute necesas ne rezigni. La debatoj pri la celoj, pri la danĝeroj, pri la grizaj zonoj kaj, evidente, pri la alternativoj devas daŭri grandskale. La socialaj mobilizoj devas ankoraŭ intensiĝi. Ni intencas apogi nin, post detala analizo de la voĉoj, sur la atingoj kaj la gravaj subtenoj, eĉ malplimultaj, por iri antaŭen. Ni daŭrigos labori kun la sociaj agantoj, kiel ni faris jam de pli ol jaro. Laŭ ni, la plej alta celo devas resti la rifuzo. Ĝi estas daŭre ebla, ni memoru : dum la antaŭa parlamenta periodo, antaŭ tri jaroj, la direktivo pri la haven-servoj estis adoptita en unua debato, adoptita ĉe la dua, sed rifuzita post la fina akordiĝo, post tre longa procedo. Ĉar intertempe la fortrilato pliboniĝis. Tiu ĉi unua voĉdono neniel estas alvenpunkto, ĝi estas elirpunkto.

Interparolado realigita de Thomas Lemahieu

NOTO

1. Konfederacia Frakcio de la Unuiĝinta Eŭropa Maldekstro/Norda Verda Maldekstra (UEM/NVM) en la Eŭropa Parlamento. -vl

2. ESP : Eŭropa Socialista Partio (socialdemokrata) ; EPP : Eŭropa Popola Partio (kristdemokrata, dekstra). -vl

— 

elfrancigita de V. Lutermano por MAS