Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Historio kiun kaŝas la amaskomunikiloj - la Kvin Kubanoj
de Gianni MINÁ  
4a marto 2006

Gianni MINÁ*

Historio kiun kaŝas la amaskomunikiloj - la kvin kubanoj

Ĉiutage la kazo de la malliberigitaj Kvin Kubanoj fariĝas pli zorgiga ; de ses jaroj ili restas en Usono, kondamnitaj al pezaj punoj pro esti provintaj eniri en teroristajn centrojn, kiuj de jardekoj organizas en Florido atencojn kontraŭ Kubo, kiuj kaŭzis pli ol 3.000 mortojn. Dum mi verkas tiun ĉi artikolon, la prokurorino de Miamo, Karoline Heck Miller, provas, apatie, respondi la insidajn demandojn de la juĝistoj de la Apelacia Kortumo de la Dek-Unua Distrikto, kun sidejo en Atlanto (Georgio) kaj kun jurisdikcio pri la leĝaj juĝaferoj okazintaj en la ŝtato Florido. Tiuj tri juĝistoj, kiuj devas klarigi la dubojn kiujn vekis la enhavoj de la verdikto, aprobitaj en 2001 de la tribunalo de Miamo rilate la kvin akuzitoj (René González, Fernando González, Gerardo Hernández, Ramón Labañino kaj Antonio Guerrero), provas kompreni sur kiuj logikaj bazo kaj rezonado ili estis konsiderataj kulpaj kaj kiuj argumentoj estis uzataj por starigi la punojn. Resume, ili provas liberiĝi de unu el la plej obskuraj paĝoj de la usona justico. Historio en kiu la advokato, Leonard Weinglass - malnova luktanto por la civilaj rajtoj, kiu estis krome defenda advokato de la « Ĉikaga Okopo », de Mumia Abu-Jamal kaj de Angela Davis -, ne nur suspektas ke estis rompitaj la Amendoj V kaj VI de la Konstitucio de la lando, kiu trudas rapidan juĝon kaj senpartian juĝadon (kio estas malmulte verŝajna en Miamo, antaŭ ĉio se juĝatas akuzitoj kiuj estas fidelaj al la Revolucio), sed kiu denuncas la evidenton de ofendoj, malhavigoj, kaj karceraj rigoroj nepravigitaj kaj malindaj de la vorto demokratio, kiujn suferis la kondamnitoj. [1] Vorto, kiun nun la registaro de George W. Bush uzas neadekvate.

Tiu procedo de apelacio, tamen, ne okazigos novan veran juĝadon (kiu estus normala en la Konstitucio de aliaj disvolviĝintaj nacioj de la mondo, post kiam la rompoj kaj tordoj de la landaj leĝoj estas konstatitaj), sed anstataŭe okazos analizo, farota de tri juĝistoj de la Apelacia Kortumo de la Dek-Unua Distrikto, pri la eblaj leĝaj kaj juraj eraroj, eventuale faritaj en la unua verdikto de la tribunalo de Miamo kaj kiuj estas korektendaj.

Aliflanke, tio estas fia historio, ĉar ĝi naskiĝas el ago de malhonesteco konstante ignorata de la internaciaj radio, televido kaj gazetaro.

Kiam Bill Clinton estis ankoraŭ prezidanto, tiu parto de la kubanoj de Miamo, kiuj de 45 jaroj senpaŭze abomenis Fidel Castro-n, decidis ke por neniigi la Revolucion - kiu estis ekonomie rebonfartiĝanta post suferi la disfalon de la socialismaj mondo kaj merkato - estis necese malfortigi la turismon, kiu fariĝis la unua enspezofonto de la lando.

Por tio ili devis multigi la terorismajn agojn kun la celo fortimigi ĉiun kiu vojaĝus al Kubo por elspezi sian monon. La registaro de Havano, kiu jam konsciiĝis pri la danĝero, decidis enŝovi kvin agentojn de la sekureco en la mondon de la subfosaj organizoj aktivaj kontraŭ Kubo en Florido. Tio estis la mondo de Hermanos al Rescate, kies gvidanto, José Basulto, gloris sin pro agoj de agreso kontraŭ la Insulo kaj lezoj, per malgrandaj Cessna, de ties aerspaco, lanĉante kontraŭrevoluciajn propagando-foliojn. Ĝis kiam iun tagon, post 23 diplomatiaj protestnotoj sen respondo, ili decidis en Kubo, bedaŭrinde, depafi du el ili, kiel okazus en Usono ĉe simila situacio. Aliflanke, tia estis la etoso, en kiu ne nur malnovaj instrumentoj de la « malpuraj militoj », kiel Luis Posada Carriles kaj Orlando Bosch, organizis terorismajn agojn, sed ankaŭ aliaj pli aŭdacaj kiel Rodolfo Frómeta, kiu gloris sin en publikaj gazetaraj konferencoj pro atencoj kaj hommortigoj faritaj en Kubo.

Unuafoje en simila kunteksto, kiu estis neniam kondamnita de la internaciaj organoj aŭ de la amaskomunikiloj, la registaro de Kubo decidis ke eble jam venis la momento por kunlabori kun la plej respondecaj oficistoj de la Clinton-registaro kaj por signali, ekster la oficialaj kanaloj de la diplomatio, la rezultojn de ĝiaj sekurec-agentoj kiuj, rezignante pri familia vivo aŭ konstruantaj iun « specialan », kvankam amaran en la usona socio, estis kolektintaj la evidentajn pruvojn de la subfosa agado de kelkaj terorismaj organizoj kiuj agadis ekde Florido kontraŭ la Revolucio.

La prezidanto Clinton, pere de la FBI, akceptis la proponon de kunlaborado por elimini tiujn fokusojn kaj embarasajn subfosajn centrojn, sed poste la interna politiko de Usono igis lin ŝanĝi sian ideon (ne hazarde la Nacia Kuba-Usona Fondaĵo financis, alportante sufiĉe altan sumon, lian duan elektokampanjon). Tiel, kiam la registaro de Havano, ĉi-foje escepte ne tiel malkonfida, sendis la dokumentojn, la filmojn kaj la surbendigaĵojn kiuj konfirmis la ĉeeston de terorismaj organizoj - ĝuste en la ŝtato kiu kelkajn jarojn poste certigis la elekton de George Bush filo -, la registaro de Vaŝingtono, anstataŭ kapti tiujn dinamitulojn, permesis la areston de René González, Fernando González, Gerardo Hernández, Ramón Labañino kaj Antonio Guerrero, kiuj post pasi sen ajna kialo 17 monatojn izolitaj, devis atendi tri jarojn por esti submetitaj al proceso, krome surrealisma kaj malĝusta, en kiu ili estis akuzitaj eĉ esti malrekte respondecaj pri la depafo de la du Cessna de la Hermanos al Rescate.

En tiuj jaroj, en Italio, pro respekto al mia profesio de ĵurnalisto, mi provis multfoje atentigi pri tiu kazo ĉiujn registarojn kiuj sekvis unu la alian, la politikajn partiojn, aparte tiujn kiuj deklaris sin maldekstraj, kaj la amaskomunikilojn. Sed mi ne ricevis grandajn rezultojn.

Kvankam Usono faris absolute nedefendeblajn agojn el morala kaj jura vidpunkto, malfeliĉe ekzistas daŭre en mia lando speco de nesuperebla psiĥa kaj politika dependeco de ĝi, malgraŭ la 50 jaroj kiuj pasis de kiam la nordamerikaj trupoj liberigis nin de la faŝismo. Speco de miopeco kiu ne ebligas vidi la veron kaj kiu daŭrigas, sen plia pravo, ideon de demokratio kiun la kulturo de Usono, de la kinarto ĝis la ĵazo, de la granda moderna literaturo ĝis la sporto, de la avangarda teatro ĝi la rokmuziko, transdonis al ni konkerante nin. Sed tiu ideo jam ne ekzistas aŭ estas estingiĝanta.

Verŝajne, en tiu ĉi epoko en kiu oni pravigas la prevent-militon, en kiu anstataŭ invadi oni skribas liberigi, anstataŭ detrui oni skribas pacigi, kaj anstataŭ libereco de ekspluatado uzatas la eŭfemismo libereco de komerco, la duobla moralo transformiĝis al kutimo, ekzistas kulto al hipokriteco, kiu, kvankam ĝi estas konvena, deturnos la rigardon al alia flanko eĉ al tiuj kiuj asertas havi progresemajn ideojn, de maldekstro.

Necesis la apero de ĉefartikolo, en la Boston Sentinentel, de Wayne Smith - eksa respondeculo de la Oficejo de la Interesoj de Usono en Havano dum la prezidanteco de Jimmy Carter - por evidentigi, lastan jaron, la hipokritecon de la politiko de la registaro Bush kontraŭ Kubo, kiu rude respondis per tri mortpafoj al la subfosa provo (la forkonduko de tri linio-aviadiloj kaj de la ŝipo de Regla) instigita de la taskito pri la aferoj de Usono en Havano, James Cason, kiu ricevis po 53.000.000 dolarojn jare por krei pere de dolaroj internan opozicion. Kvazaŭ demokratio estus aĉetebla.

Wayne Smith, nun universitata profesoro, kiu antaŭ 25 jaroj, fine de la sepdekaj jaroj, kondukis, taskita de la prezidanto Jimmy Carter, la solan sinceran provon de paco inter Vaŝingtono kaj Kubo - kiu frakasiĝis poste ĉar Reagan, kun helpo de Bush patro, venkis super Carter kaj malhelpis ties reelekton - disŝiris la vualon de hipokriteco kiu kovris la informadon pri la Kvin Kubanoj kondamnitaj al jardekoj da prizono pro esti senmaskigintaj la aktivan terorismon en la plej profunda usona socio :

« Unu el la bazoj sur kiuj sidas la Kubo-politiko de la registaro Bush [skribis la eksdiplomato] estas la aserto ke la Revolucio estas terorisma ŝtato kiu havas malamikajn intencojn kontraŭ ni. Male, kial ni ne povas havi rilatojn kun Kubo, kiel ni havas kun Ĉinio, Vjetnamio kaj aliaj nedemokratiaj ŝtatoj ? La problemo estas ke nia nuna registaro ne sukcesas renkonti eĉ peceton da kredinda pruvo por demonstri sian tezon (...). Bush havas nenian intereson dialogi kun Kubo, kiu sendiskute ĉiam kontraŭbatalis la terorismon. Ĉar li devus ofendi la ekzilintojn de Florido, kiuj tenas la akran linion kontraŭ Havano, kaj ĉio ĉi povus perdigi la interkonsenton kun la frato de la prezidanto en la elektoj por la tasko de ŝtat-guberniestro (...). Sed aserti ke Kubo estas terorisma ŝtato tuŝas nian kredindecon, tie kie ni plej bezonas ĝin, en la batalo kontraŭ la veraj teroristoj ».

Pro tio mi serĉis detalojn pri kelkaj el la privataj historioj de la kvin knaboj kiuj oferis sin por la sekureco de Kubo, en epoko en kiu ĉio pravigeblas, ĝuste nome de certa sekureco kiu kaŝas, envere, pretendojn de konkero. Mi esperas ke ili tuŝas la konsciencon de tiuj kiuj deklaras sin demokratoj.

Antaŭ nur jaro kaj duono, komence de aprilo 2003, estis suspendita la senkompata enfermo, tiu kiu plenumiĝas en « la truo » - aŭ « la skatolo », kiel nomas ĝin la latinamerikaj malliberuloj -, de René González, Fernando González, Gerardo Hernández, Ramón Labañino kaj Antonio Guerrero ; malliberigitaj en Usono pro spionado kaj kiuj estis kondamnitaj al pezaj punoj kiel tiu de Gerardo Hernández, grafika desegnisto kaj karikaturisto, konsiderata kiel ĉefo de la grupo kaj kiu devus plenumi en la karcero de Lompock, en Kalifornio, kondamnon ekvivalentan al du vivolongaj karcero-punoj, plus 15 jaroj.

Post atendi 33 monatojn ĝis la juĝo, 17 da ili en izoliteco kaj unu monaton en la « truo », la reveno de la Kvin Kubanoj en normalan ĉelon ebliĝis danke al internacia kampanjo en kiu partoprenis multaj liberalaj nordamerikanoj, pli ol 100 anglaj socialdemokrataj deputitoj kaj Nadine Gordimer, sudafrika verkistino, Nobel-premiito pri literaturo ; sed, bedaŭrinde, neniu reprezentanto de la italaj progresemaj partioj.

« La truo », por pli bone klarigi, estas ĉelo de du metroj oble du, en kiu oni devas esti sen ŝuoj, en kalsono kaj subĉemizo, ne scieblas ĉu estas tago aŭ nokto, ĉar la lumo estas enŝaltita la 24 horojn, oni ne havas ajnan homan kontakton, eĉ ne kun prizongardistoj, kaj devas elteni la konstantajn kriegojn de la enfermitoj en tiu konstruaĵo rezervita al la plej agresemaj malliberuloj. Tio, sendube, ne estis la kazo de Gerardo Hernández, kiu kun siaj kamaradoj, en la proceso fine de 2001 en Miamo, nur rifuzis « kunlabori » kun la Kortumo. Li konfesis, kiel la aliaj, antaŭ la debato, esti agento de la kuba informservo en Florido de multaj jaroj, por malkovri kiu organizas la terorismajn agojn kontraŭ lia lando. Sed la FBI deziris, interŝanĝe kun la promesita libereco, ke ili faru deklarojn kontraŭ Kubo, per aserto ke ilia lando estas danĝero por Usono kaj ke en realo ili enŝoviĝis por akiri informojn pri la nacia sekureco de Usono. Ĉiuj separite decidis ne kunlabori, kaj ilia firmeco surprizis la tribunalajn asizojn. « Kial - klarigis ili - ni devas kontribui damaĝi nian landon post kiam ni dum jaroj forlasis niajn amatojn, nian vivon, por provi defendi ĝin ? »

La nova kaj maltrankviliga punkto, kiu saltis al la lumo danke al la ofero de tiuj knaboj, estis la fakto ke Usono (preta pravigi ajnan agon nome de la batalo kontraŭ la terorismo kaj nome de la interna sekureco) kaŝas, en la plej obskuraj faldoj de sia socio, la senpunajn krimulojn kiuj pretas eksporti atencojn kontraŭ landoj kiel Kubo, krome difinitaj kiel « friponŝtatoj » aŭ eĉ komplicoj de terorismo. En unu el tiuj atencoj - en kiuj la viktimoj estis : fiŝkaptistoj, kampkulturistoj, limgardistoj, rekrutoj de la servo - mortis ankaŭ, la 4-an de septembro 1997, en la hotelo Copacabana de Havano, itala civitano, la juna entreprenisto Fabio di Celmo, pro eksplodaĵo metita de iu Cruz, salvadorano kiun Luis Posada Carriles dungis per 10.000 dolaroj. Posada, kiel lia amiko Orlando Bosch, estis en la servo de la Nacia Kuba-Usona Fondaĵo de Miamo. Tiuj du kolegoj estis ankaŭ implikitaj en la faligo de la kuba civila aviadilo en 1976, proksime de la marbordoj de Barbado, kaj Posada Carriles estis ankaŭ implikita en la atenco en Vaŝingtono kontraŭ la ĉilia ministro Letelier, eksministro pri eksteraj rilatoj de la registaro de Salvador Allende, sen ke iu ajn usona juĝisto iam ajn ĝenis ilin. Estas facile imagi kio okazus se tiu komploto okazintus en inversa direkto, nome, se iu de la Insulo organizintus deliktojn en Usono. Tiam ĝenis konstati la nestabilecon kun kiu Kubo jam de 40 jaroj devis vivi, kaj ne nur pro la malmorala ekonomia embargo, kondamnita pasintan novembron la dek-unuan fojon en sekvo en la UN - kie la solaj kontraŭaj voĉoj estis tiuj de Usono, Israelo kaj Marŝal-Insuloj -, sed ankaŭ pro la komunikila blokado kiu minimumigas tiujn historiojn kaj prisilentas ilin. Al Gerardo Hernández, ekzemple, oni ĝis nun malhelpis ricevi la vizitojn de sia edzino Adriana, tiel rompante liajn rajtojn kiel malliberulo, kaj la Universalan Deklaron de la Homrajtoj.

Alia tiutipa historio, kiu povintus esti verkita de Luigi Pirandello, estas tiu de René González, kiu havis eĉ usonan pasporton ĉar li naskiĝis en Usono, estas filo de metalurgia laboristo kiu elmigris al Ĉikago kaj de kuba patrino, kies familio estis el norda Virginio. La geavoj kaj gepatroj, eble pro patriota sento, decidis reveni hejmen post la malsukcesa albordiĝo de 1961 - Porkogolfo - de la antikastristoj apogataj de la mafio kaj lastmomente forlasitaj de la registaro de John Kennedy. Eble tiu decido kostis ankaŭ la vivon de la Prezidanto de la Nova Limo. Sed tio estas alia historio.

René elkreskis en la mitoj de la Revolucio, fariĝis piloto kaj flugtrejnisto, dum lia frato Roberto diplomiĝis pri juro. Sed iun tagon, je ĉies surprizo, René forlasis sian edzinon kaj sian filineton, forkondukis aviadilon uzatan por fumizado de kampoj kaj flugis al Usono, kie li estis akceptita kiel heroo, ĉar li deĵetis de siaj ŝultroj la komunismon de Fidel Castro.

Kiel okazis ankaŭ kun la kvar ceteraj kamaradoj kiuj alvenis en plej absurdaj manieroj, li komencis en Miamo novan vivon. Li enŝovis sin en la teroristajn organizojn, aparte en tiun de Hermanos al Rescate kiu oficiale dediĉis sin al savo de la « flosistoj » sed, en realo, organizis atencojn kaj faris, kiel dirite, provokojn, kiel konstante lezi la kuban aerspacon per malgrandaj turismaj aviadiloj, el kiuj ili ĵetis, malalte flugante, flugfoliojn kiuj instigis al ribelo. Pri la danĝereco de tiuj agoj, la registaro de Havano, informite ĝuste de René kaj lia grupo, sendis al la usona registaro 23 diplomatiajn notojn, antaŭ ol okazis la incidento de depafo de du el tiuj aviadiletoj fare de la kuba kontraŭaviadila defendo. La Hermanos al Rescate estis komencintaj ankaŭ enmiksiĝi en la radiofrekvencojn de la kontrolturoj de la flughavenoj de Havano kaj de Varadero kaj tiel serioze endanĝerigis la startigojn kaj alterigojn de la regulaj flugoj. En la Miama proceso, usonaj armeanoj kiel la kolonelo Eugene Carol kaj oficistoj de la registaro Clinton kiel Richard Nuncio, alvokitaj de la defendo, deklaris ke ili avizis Basulton [do, la gvidanton de Hermanos al Rescate] pri tio ke, kiel informis unu el ili, « la kubanoj perdis la paciencon ». Tamen, el la dialogo kun la kontrolturo de la flughaveno de Opa-Locka (Florido) ne konkludeblas ke Basulto avizis la du aventur-kamaradojn - poste depafitajn en sia lasta enflugo -, pri la danĝereco de la situacio.

Post ses jaroj da delikata laboro, René sukcesis kunveni kun sia familio. Tiel, post 12 jaroj, enmondiĝis lia alia filino. Sed tio okazis ankaŭ en la epoko en kiu ambaŭ registaroj, en zorgo, serĉis kaj trovis per diversaj vojoj dialogon por komuna batalo kontraŭ la terorismo.

Tiel, la Kuba Sekureco, en junio 1998, transdonis al la FBI la informojn ricevitajn de la grupo kiu agadis en Florido por malaktivigi la terorismon. Sed, surprize, post kelkaj monatoj, tiuj dokumentoj servis por aresti la kvin fontojn de la Informservo de la Insulo. René, aparte, devis suferi la ofendon vidi ke lia edzino Olga, industri-inĝeniero, estis submetita al psiĥaj premadoj kaj ekonomiaj ĉantaĝoj, por ke ŝi denuncu lin. Pro tio ke ŝi rifuzis ĉiujn ĉi premojn, Olga estis ankaŭ enprizonigita en la ŝtata malliberejo de Fort Lauderdale, kaj poste, en 2000, resendita al Kubo sola kun sia unua filino, naskita en la Insulo, sed sen la dua, Ivette, kiu naskiĝis dum la restado de la paro en usona teritorio kaj kiu estis konfidita al praavino de René, kiu loĝas en Usono.

La unua proceso de la Kvin Kubanoj, iom kafkeca, disvolviĝis fine de 2001 en Miamo, kie 17 advokatoj nomumitaj de la Kortumo rifuzis la taskon timante la eblajn efikojn sur ilia laboro pro la fakto ke ili defendas « kuban spionon », ĝuste en la ŝtato kie la antikastrista komunumo estas plej multnombra kaj plej agresema. « Jam kun tiu precedenco - substrekis Paul McKenna, la oficiala advokato de Gerardo Hernández - la juĝo, laŭ nia leĝaro, ne povas okazi en Miamo ». Valoras memorigi ke eĉ al McVeigh - la blanka teroristo kaj adepto de la novnaziaj sektoj respondecaj pri la masakro de la urbo Oklahomo, kie mortis pli ol 200 homoj, plejmulte infanoj -, estis rekonita la rajto ke la juĝo okazu en alia urbo ne emocie tuŝita kiel tiu de la atenco.

Dum la debato en Florido, la prokuroro mem devis rekoni ke la kvin kubanoj ne havis aliron al informoj de nacia sekureco, pro tio oni ne povis akuzi ilin pro spionado, sed pro « konspiro kun la celo fari spionadon », do, oni kulpigis ilin havi la intencon fari delikton. Spite al tiu jura monstraĵo, la tribunalo kondamnis ilin al vivolongaj punoj.

Eĉ nun, la apelacia proceso povas daŭri ses monatojn. Leonard Weinglass, kiu transprenis la defendon de Antonio Guerrero, deklaris : « La registaro de Usono submetis ilin al juĝo ĉar ili tro proksimiĝis al la mondo de iliaj teroristoj ». Kaj rilate al la karceraj kondiĉoj de la Kvin Kubanoj antaŭ la internacia mobiliziĝo favore al ili, li aldonis ke ili estis la plej malbonaj kiujn li iam ajn vidis. Pli hororaj ol tiuj de lia malnova kliento, Mumia Abu-Jamal, la ĵurnalisto kaj nigrula gvidanto de Ĉikago, kiu daŭre atendas scii sian sorton en koridoro de la morto.

Mi volis enprofundiĝi en tiujn historiojn, ĉar ŝajnas al mi ke ili bone klarigas la etoson de la politiko decidita de George Bush filo kontraŭ Kubo kaj kiu stampis la tutan juran itineron de la kvin kubaj junuloj kiuj akceptis oferi parton de siaj propraj vivoj, de siaj amoj, por la sekureco de siaj amatoj, kiuj, kiam ili subite, sen averti iun ajn, foriris al Usono, eble eĉ repudiis, malestimis ilin.

Sed, bedaŭrinde, tiuj ekstremaj travivaĵoj ne multe tuŝis tiujn kiuj devus interesiĝi pri ili pro politika etiko aŭ igi ilin publikaj pro ĵurnalista devo. La Sun Sentinel, unu el la plej legataj ĵurnaloj en suda Florido, malkaŝis antaŭ nelonge ke Rodolfo Frómeta, alia teroristo kara al Vaŝingtono, estas trejnanta en la ŝtato grupon de kvazaŭmilitistoj por « ebla invado al Kubo » ; tamen, la FBI, pridemandite pri la kazo, respondis ke, en la momento, tiuj grupoj ne prezentas prioritaton por ĝia laboro. Kion pensas pri tio niaj reformistoj aŭ la Socialista Internacio, tiel kritikemaj pri Kubo aŭ Venezuelo, pri tiu stranga maniero eksporti la demokration ?

Sed krome estas emblemeca historio per kiu mi deziras fermi mian pensadon pri tiu historio.

La 15-an de aŭgusto 2004, la kubaj familianoj de la viktimoj de la atencoj faritaj de la kvar teroristoj aktivaj de jaroj kontraŭ la Revolucio, skribis malfermitan leteron al Mireya Moscoso, mandatfina prezidantino de la Respubliko Panamo. Ili petis respektoplene, nome de la internaciaj konvencioj pri la batalo kontraŭ la terorismo, apogataj kaj aprobitaj eĉ de ŝia registaro, ke la sinjorino adoptu ĉiujn rimedojn « adekvatajn por malhelpi ke la grupo de spertaj murdistoj, kondamnita pro la malsukcesa provo murdi la prezidanton Fidel Castro en novembro 2000 okaze de la Iberoamerika Pintkunveno, povu eskapi el la punejo kie ili estas malliberigitaj ».

Krome, la gvidanto de tiu manpleno da sinjoroj, kaptita de la justico hazarde de la lando de la Kanalo kiu dividas la amerikan kontinenton en du partojn, estis la sama Luis Posada Carriles, sinjoro de progresinta aĝo, sed nekapabla rezigni la kutimon de terorismo, kaj kiu, inter la aplaŭdoj de la Miamaj antikastristoj - kiel dirite, dum jaroj kaj ĉiam senpune - eksplodigis en 1976, en la ĉieloj de Barbado, aviadilon de Cubana de Aviación kaj iomete poste, taskite de la ĉilia sekreta servo (DINA), organizis la murdon de Orlando Letelier kaj ankoraŭ pli freŝdate (per aliaj gloraj krimaj entreprenoj kaŝitaj de la CIA kaj la FBI) la dungon per mono de la juna salvadorano Cruz, respondeca en 1999 pri kelkaj « demonstraciaj agoj » per dinamito en Havano.

En unu el tiuj provoj pagitaj per manpleno da dolaroj, en la akceptejo de la hotelo Copacabana perdis la vivon ankaŭ itala civitano, Fabio di Celmo. Pri tiu krimo lia patro Giustino, okdekjarulo, de jaroj provas vane renkonti usonan juĝiston kun deziro enketi pri la respondeculoj de tiu murda strategio kiu kostis la vivon al lia filo de 30 kaj kelkaj jaroj.

Mireya Moscoso, edzino de Arnulfo Arias, la panama prezidanto kiu en 1962, responde al invito de la Vaŝingtona registaro, rompis la diplomatiajn rilatojn kun Kubo - kiuj restariĝis nur 14 jarojn poste fare de Omar Torrijos -, tamen ne sentis la neceson respondi al tiu dolorkrio kiu finiĝis kun la peto de la familianoj de la viktimoj « deteni sin de ĉia rimedo kiu kondukus al la liberigo de la teroristoj kiuj kaŭzis la funebron de niaj familioj kaj de nia lando ». Kaj ŝi ne silentis, ĉar ŝia ministro pri eksteraj rilatoj monaton antaŭe, tute trankvile, substrekis ke « la teroristoj estis kondamnitaj al puno kiun ili devas plenumi », kaj tio sufiĉis. Ne, la neprezentebla sinjorino Moscoso ignoris tiun « malrespektan » alvokon, ĉar nur kelkajn tagojn poste, ĵus antaŭ la transdono de sia prezidanteco al Martín Torrijos, la nove elektita prezidanto - filo de la generalo Omar kiu malfermiĝis al la revolucio kaj mortis en mistera akcidento de helikoptero -, decidis liberigi « pro humanaj kialoj » la malliberulojn Pedro Ramón, Guillermo Novo, Gaspar Jiménez kaj kompreneble Luis Posada Carriles, kondamnitaj ĵus en aprilo al ok jaroj da malliberejo, sed la 26-an de aŭgusto enmetitaj rapide en aviadilon kun destino Miamo.

La mesaĝo estas klara kaj zorgiga : teroristoj estas tiuj personoj kaj grupoj kiuj ne taŭgas por la ekonomiaj kaj politikaj strategioj de Usono kaj de la gravaj landoj, kiel tiuj de la Eŭropa Komunumo. Tiuj « subfosuloj » estas persekutataj kun malrespekto de iliaj rajtoj kaj de la leĝo. Sed, surprize, ekzistas ankaŭ « bonaj teroristoj », nome tiuj kiuj agas favore al la strategioj de la rab-avidaj ekonomiaj grupoj kiuj en la nuna mondo kondiĉas la politikon de tiuj landoj kiuj pretas difini sin kiel « civilizitaj kaj demokratiaj ».

Gianni MINÁ.

*) Naskiĝis en Torino, Italio, en 1938. Ĝian Mina estas mondfama ĵurnalisto, reĝisoro de multaj dokumentfilmoj por Radio kaj TV Italiana (RAI) pri kulturaj, sportaj kaj internaciaj temoj. Li intervjuis, interalie, Gabriel García Márquez, Jorge Amado, David Alfaro Siqueiros, Federico Fellini, Robert de Niro, Muhammad Ali, la Beatles, Sergio Leone kaj Fidel Castro.

Kunlaboranto de la itala ĵurnalo La Repubblica, Mina verkas regule en gazetoj kaj revuoj de la tuta mondo.

Elhispanigita de Maria Julia Cárdenas Cápiro kaj Vilhelmo Lutermano de : « Una historia oculta por los grandes medios de comunicación », en : Lamrani, Salim (komp.), Terrorismo de Estados Unidos contra Cuba. El caso de los Cinco. Editorial José Martí, Havano, 2005, p. 195-206.

Tiu libro aperis ankaŭ en la franca lingvo : « WASHINGTON CONTRE CUBA. UN DEMI-SIÈCLE DE TERRORISME [Vaŝingtono kontraŭ Kubo. Duonjarcento da terorismo] ». - Sub direkto de Salim Lamrani. Le Temps des Cerises, Parizo, 2005, 231 paĝoj, 15 eŭroj.

NOTOJ :

1. Vd la artikolon de Leonard Weinglass : « Ĉu ili volas detrui Usonon ? La stranga historio de la kvin kubanoj », Le Monde diplomatique en Esperanto, decembro 2005 http://eo.mondediplo.com/article105... ; vd ankaŭ la paroladojn de la kvin kubanoj antaŭ la tribunalo de Miamo : http://membres.lycos.fr/vilhelmo/5k... -vl

Kompleta enhavo de la libro

- Salim Lamrani : Enkonduko http://mas-eo.org/article104.html

A. Duonjarcento da terorismo

- Howard Zinn : La radikoj de la Kubo-politiko de Usono http://mas-eo.org/article76.html

- Noam Chomsky : Kubo kaj Usono : preskaŭ duonjarconto da teroro http://mas-eo.org/article96.html

- William Blum : La nepardonebla revolucio http://mas-eo.org/article129.html

- Michael Parenti : Agreso kaj propagando kontraŭ Kubo http://mas-eo.org/article105.html

- Piero Gleijeses : Kubo, Afriko kaj la Kvin Kubanoj http://mas-eo.org/article130.html

- Ignacio Ramonet : Miamo - nesto de teroristoj http://mas-eo.org/article100.html

- Salim Lamrani : La Kub-Usona Nacia Fondaĵo (KUNF) kaj la internacia terorismo http://mas-eo.org/article102.html

B. La afero de la Kvinopo

- Leonard Weinglass : La proceso de la Kvin Kubanoj http://mas-eo.org/article149.html

- Wayne S. Smith : Trista tago en la historio de la usona justico http://mas-eo.org/article153.html

- Saul Landau : Kvin Kubanoj en malliberejo - Viktimoj de la obsedo de Bush http://mas-eo.org/article176.html

- Michael Steven Smith : La historio de du justic-aferoj http://mas-eo.org/article157.html

- James Petras : La Kvin Kubanoj : kandidatoj por Nobel-premio pri paco http://mas-eo.org/article178.html

- Jitendra Sharma : Veraj batalantoj kontraŭ la terorismo http://mas-eo.org/article179.html

- Ricardo Alarcón : Pruvo de terorismo de Usono kontraŭ Kubo http://mas-eo.org/article175.html

- Gianni Minà : Historio cenzurita de la grandaj komunikiloj http://mas-eo.org/article78.html

- Nadine Gordimer : La homaro kiel reflekto de la justeco http://mas-eo.org/article97.html