Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Reago de Claude PIRON al la artikolo de B. Cassen
de Claude PIRON  
4a marto 2006

Claude PIRON reagas al la artikolo de Bernard Cassen : « Poliglota mondo por eskapi la diktaturon de la angla », en : Le Monde diplomatique en Esperanto, http://eo.mondediplo.com/article966.html

La gravecon de komunikado libera je la devo uzi la lingvon de Ŝekspiro kaj de Wall Street Journal bone reliefigas Bernard Cassen [...] pri la diktatoreco de la angla lingvo [...].

Sed ĉiuj ĉi konsideroj rondpromenas ĉirkaŭ la centro de la demando sen kuraĝi aliri ĝin. Kio signas la transiron de infana pensado al plenkreskula, instruis al ni Jean Piaget [fama psikologia profesoro de Ĝeneva Universitato, mortinta en 1980], tio estas la kapablo preni en konsideron ĉiujn eblojn, ĉiujn respondojn al unu demando. Tial oni bedaŭru, ke en la konstante reaperanta debato pri la angla kaj pri internacia lingva komunikado, unu el la opcioj preskaŭ ĉiam estas preteratentata, nome : esperanto. Kiu ajn ĉeestis internaciajn diskutojn laŭ la diversaj nuntempe uzataj sistemoj - angla kiel sola komunikilo, interpretado, ĉu samtempa, ĉu posta al kaj de limigita nombro da lingvoj, Eo - tiu konstatis, ke ĉi-lasta ege superas la aliajn, kiom koncernas fluecon, spontanecon, ekzaktecon kaj plezuron esprimi sin sen inhibo kvazaŭ oni uzus la gepatran lingvon. Krome, ĝi estas la plej malmultekosta sistemo, la plej rapide akirebla kaj la sola vere demokratia (ĝin povas regi la plej malfavoratoj, kaj estante lingvo fremda por ĉiuj, ĝi metas ĉiujn sur egalan nivelon).

Kial tiuj, kiuj pritraktas la lingvajn barilojn kaj la sociajn kaj kulturajn malbonrezultojn de la monopolo de la angla lingvo konstante ignoras ĝin ? Tio estas des pli bedaŭrinda, ĉar Esperanto estas unu el la plej bonaj rimedoj preparantaj al sukcesa akiro de aliaj fremdaj lingvoj. Persone, mi siatempe neniam celus kaj ricevus diplomon pri la ĉina lingvo, se, je la aĝo de dek kvin jaroj, mi ne korespondus en Eo kun juna ĉino, kiu inicis min al sia kulturo kaj rimarkigis al mi, ke, same kiel la ĉina, Eo konsistas el nevariaj eroj senfine kombineblaj sen ajna limigo.

Ĉu la rajto je komunikado signifas ion, se la plimulto el la homoj ne povas disponi internacian komunikilon, ĉar la tro granda komplekseco de la naciaj lingvoj igas ilin tro malfacilaj ? Limigi sin je la studado de proksimaj lingvoj, kiel proponas Bernard Cassen, ne solvas la problemon. Kiam ĉeĥo, franclingva sviso kaj japano devos diskuti pri iu problemo, kiom utilos, ke ili respektive lernis la rusan, la hispanan kaj la ĉinan ? Memgolo ! [france : autogoal, termino el la piedpilka sporto, signanta, ke : teamo ĵetis la pilkon en la propran celejon]. Ĉar ja necesas interkompreniĝi, ili revenos al la angla, kiun ili volis ekskludi por liberigi sin je ĝia influo sur ilian pensmanieron.

Se oni konsideras ĉiujn eblojn, oni konstatas, ke Eo havigas la solan garantion pri mensa sendependeco, ĉar ĝi konfidas la rolon de peranto al lingvo libera je ĉiaj ekonomikaj, politikaj, religiaj aŭ ideologiaj ligoj, lingvo, kiun naskis pli ol jarcento da interagado inter personoj kun plej diversaj kulturoj, la sola lingvo, kies subtavolo (substratumo, kiel lingvistoj diras), estas plene interkultura.

Kiam ni transiros de infana al plenkreska pensado ? Ĉu estas neeble al politikaj kaj kulturaj respondeculoj forpreni la okulvindaĵon, kiu malhelpas al ili vidi, kiel disvolviĝas rilatoj tie, kie Eo estas uzata ? La homaro fariĝos plenkreska nur, kiam ĝi ĉesos apriore ekskludi opcion, kiun ĝi forĵetas nur surbaze de onidiroj aŭ subjektivaj impresoj, neniam komparitaj al la surterena realo. Tiu sinteno estas des pli neakceptinda, ĉar temas pri la kampo, kiu markas la specifecon de la homaro rilate al bestoj : lingvo.

Amike, C.P.

Tiu ĉi reago troviĝas ankaŭ sub la artikolo de B. Cassen mem : http://eo.mondediplo.com/article966.html kaj ankaŭ en la franca lingvo en la retpaĝo de Claude Piron : http://claudepiron.free.fr/lettreso....

Pri la kvalitoj de Esperanto el la vidpunkto de profesia tradukisto kaj interpretisto ĉe la Unuiĝintaj Nacioj kaj de psiĥo-lingvisto, vd la artikolon de C. Piron : « La defio de la lingvoj » http://mas-eo.org/article 73.