Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Komplete absurda
de Rolf JÜNGERMANN  
1a decembro 2022

Komplete absurda

Pri la reagoj de la Valor-Okcidento al la protestoj kontraŭ koron-virusaj dispozicioj en Ĉinujo

La situacio estas refoje tute absurda. La okcidentaj amaskomunikiloj saltas triangule. Iuj ĉi tie en Germanujo plenaj de damaĝo-ĝojo kaj plibon-sciado vide al kreskantaj problemoj de Ĉinujo per la sezone kondiĉita nombro de koronvirusaj infektiĝoj. La aliaj (ekz-e Bloomberg en Usono) precize male : nome en profunda maltrankvilo pri la sekvoj, kiuj okazus, se la ĉina strategio de “nul-kovido” fiaskus.

Pri la faktoj : En la FR Germanujo en la lastaj sep tagoj ni havis sume apenaŭ 150 000 novajn kazojn de Korono – ĉe proksimume 80 milionoj da loĝantoj. En la PR Ĉinujo samtempe (ĝis la 27-a de Novembro) estis iomete pli, nome 200 000 novaj infektoj – ĉe pli ol 17-oble pli granda nombro de loĝantoj de proks. 1 400 milionoj. Kaj tamen niaj komunikiloj ne hontas venkokrii : “Hura, ĉe ni Korono estas kvazaŭ superita, sed Ĉinujo havas gigantajn problemojn.”] Tia sensencaĵo al ni preskaŭ perdigas la parolon. Ĉi-lande oni ree fariĝis viktimoj de la memkreitaj mitoj pri Ĉinujo.

Pri la protestadoj : Ĉe la NPI (ne-farmaceŭtikaj intervenoj), kiuj aplikiĝas kadre de la “dinamika nul-Kovid-strategio”, kiel konate, temas precipe pri amasaj testadoj (ĝis nun pli ol 10 miliardoj da testoj) kaj pri plej diversaj limigoj de moviĝo. Ili preterpase signifas parte gravajn problemojn por koncernataj partoj de la loĝantaro, tiom pli tie, kie ili estas aplikataj burokratie malfleksiĝeme kaj kun malmulte da empatio. Tie nature povas okazi pli aŭ malpli laŭtaj protestoj. Tio en Ĉinujo estas tute alia ol malkutima. Ĉinujo estas ekz-e la plej strikema lando de la mondo.

Intertempe en la tuta lando oni “dinamike” plu disvolvas la elektitajn dispoziciojn, por fari la procedojn pli fleksiĝemaj, eviti superfluajn ŝarĝojn, ĉiam pli perfektigi la sistemon de la NPI. Tio cetere ne nur por senŝarĝigi la civitanojn, sed, laŭ propra deklaro, ankaŭ kun la celo kiom eble plej malmulte ĝeni la produktadon kaj trafikon en la lando, kaj ankaŭ rilate eksterlandon.

La ĝisnuna rezulto de la ĉina “dinamika nul-Kovid-strategio” montras, ke la rigora sistemo, kiu malmulte respektas individuajn interesojn, estis kaj estas multoble pli efika ol la okcidentaj procedoj. Interalie ankaŭ per uzado de la Komunista Partio, oni sukcesis bari la pandemion kaj antaŭ ĉio teni la nombron de mortintoj ekstreme malalta. Kaj ni havas ĉiajn kialojn por esperi, ke sur la irata vojo tio ankaŭ plu sukcesos.

(Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano el la blogo de la gazeto de la Germana Komunista Partio (Deutsche Kommunistische Partei, DKP), Unsere Zeti (UZ) de la 29-a de Novembro 2022, Rolf Jüngermann : “Völlig absurd”.)