Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
En la lando de la rujukoj
de Henriko BOLO  
30a novembro 2022

Henriko BOLO : En la lando de la rujukoj

(Heinrich BÖLL : Im Lande der Rujuks)

  La grandaj kapabloj de James Wodruff jam frue konatiĝis al eta rondo de specialistoj, kaj se mi mallonge raportas pri tiuj kapabloj, mi liberiĝas el malnova dankodevo, ĉar – kvankam de jaroj ni estas diskoleriĝintaj – tamen, James Wodruff estis mia instruisto : li okupis (ankoraŭ -as) la solan katedron pri rujukistiko, la solan kiu ekzistas en tiu ĉi mondo, li plenrajte konsideratas kiel la fondinto de la rujukistiko, kaj se li havis dum la lastaj du jaroj eĉ nur du disĉiplojn, oni ne subtaksu liajn meritojn, ĉar li malkovris tiun tribon, esploris ĝian lingvon, ĝiajn morojn, ĝian religion, gvidis du ekspediciojn sur malgastema insulo sude de Aŭstralio, kaj lia merito restas, eĉ se li subiĝis ankaŭ al eraroj, nemezurebla por la scienco.

Lia unua disĉiplo estis Bill van der Lohe, de kiu tamen nur raportindas, ke en la haveno de Sidneo li pripentis sian vivon, fariĝis monŝanĝisto, edziĝis, generis infanojn kaj poste, en la interno de Aŭstralio, mastrumis bovbredejon : Por la scienco Bill perdiĝis.

La dua disĉiplo Vodrufa estis mi : dek tri jarojn de mia vivo mi dediĉis al lernado de lingvo, moraro kaj religio de la rujukoj ; kvin pliajn jarojn mi pasigis studante medicinon, por vivi kuraciste ĉe la rujukoj, sed mi rezignis pri la ŝtata ekzameno, ĉar la rujukoj – prave – ne interesiĝas pri la diplomoj de eŭropaj altlernejoj, sed pri la kapabloj de kuracisto. Krome, post dekokjara studado, mia senpacienco konatiĝi kun realaj rujukoj kriziĝis, kaj mi volis ne plu semajnon, volis ne plu tagon atendi, por fine vidi vivantajn ekzemplerojn de popolo, kies lingvon mi flue parolis. Mi pakis dorsosakojn, valizojn, transporteblan apotekon, mian instrumentujon, kontrolis mian Traveller-ĉekaron, faris – por ĉiaj kazoj – mian testamenton, ĉar mi posedas kamparan domon en la Ejfela Montaro kaj profitas la uzrajtojn de fruktobieno ĉe Rejno. Poste mi prenis taksion al la flughaveno, aĉetis flugbileton al Sidneo, de kie devis min preni balenkaptulo.

Mia instruisto James Wodruff akompanis min. Li mem estis tro kaduka por riski ankoraŭ ekspedicion, sed adiaŭe ankoraŭ enmanigis al mi sian faman verkon “Popolo proksima al poluso”, kvankam li tre bone sciis, ke tiun skribaĵon mi kapablis citi parkere. Antaŭ ol mi eniris la flugmaŝinon, Vodrufo vokis al mi : “Bruwal doidoi duraboi !” – kio (en libera traduko) povus signifi : La spiritoj de l’ aero protektu vin ! Precize ĝi ja signifus : La vento ne sendu misirigajn spiritojn kontraŭ vi !, ĉar la rujukoj vivas de fiŝkaptado, kaj la favoro de la vento estas al ili sankta.

La vento ne sendis misirigajn spiritojn kontraŭ ni, kaj mi alteriĝis bonfarte en Sidneo, albordiĝis tie al la balenkaptulo, kaj ok tagojn poste estis elmetita al eta insuleto, kiu, laŭ la asertoj de mia instruisto, devis esti loĝata de la p-rujukoj, kiuj distingiĝas disde la veraj rujukoj per tio, ke ilia aboco enhavas la p.

Sed la insulo montriĝis neloĝata, almenaŭ de rujukoj neloĝata. Mi erarvagis tutan tagon inter magraj herbejoj kaj krutaj rokoj, trovis ja spurojn de rujukaj domoj, por kies konstruo ili uzas fiŝgluaĵon kiel morteron, sed la sola homo, kiun mi renkontis sur tiu insulo, estis ĉasisto de lav-ursetoj, survoja por eŭropaj bestĝardenoj. Mi trovis lin ebria en lia tendo, kaj post kiam mi vekis lin, certigis lin pri mia sendanĝereco, li demandis min en sufiĉe vulgara angla lingvo pri certa Rita Heyworth. Ĉar mi ne komprenis la nomon, li skribis ĝin sur slipeton kaj ĉe tio rulis volupte la okulojn. Mi ne konis virinon kun tiu nomo kaj ne povis lin informi. Tri tagojn mi estis devigata elteni la societon de tiu trivialulo, kiu parolis preskaŭ nur pri filmoj. Fine mi povis marĉande akiri de li, kontraŭ transskribo de Traveller-ĉekoj en la valoro de 80 dolaroj, gumboaton, kaj en mortdanĝero transremis dum trankvila maro al la ok kilometrojn disa insulo, sur kiu devis loĝi la veraj rujukoj.

Tiu indiko almenaŭ pruviĝis vera. Jam de malproksime mi vidis homojn stari ĉe la bordo, vidis pendigitajn retojn, vidis boatobudon, kaj energie remante kaj mansvingante mi proksimiĝis al la bordo, surlipe la alvokon : "Joi wuba, joi wuba, buweida guhal !" (De la maro, de la maro, mi venas vin helpi, fratoj !) Sed kiam mi jam pli proksimiĝis al la bordo, mi vidis, ke la atento de la tie starantoj estis direktita al alia veturilo : la pukpukpuk-ado de motorboato proksimiĝis de okcidento, tukoj svingatis, kaj mi albordiĝis tute neatentate sur la insulo de mia sopiro, ĉar la motorboato alvenis preskaŭ samtempe kun mi, kaj ĉiuj kuris al ties paŝejo.

Mi tiris lace mian boaton sur la strandon, malkorkis la konjakbotelon de mia portebla apoteko kaj prenis profundan gluton. Se mi estus poeto, mi dirus : revo al mi disrompiĝis – kvankam revoj ja ne povas rompiĝi.

Mi atendis, ĝis la poŝtboato estis for, surŝultris mian pakaĵon kaj iris al konstruaĵo, kiu portis la senornaman surskribon “Bar”. Barba rujuko tie kaŭris sur seĝo kaj legis poŝtkarton. Mi sinkis elĉerpite sur benkon kaj diris mallaŭte : “Doidoi kruw mali” (la vento elsekigis mian gorĝon). La maljunulo flankenmetis la karton, rigardis min mirigite kaj diris en miksaĵo de rujuka kaj filmangla : “Venu, knabo, diru klare. ĉu bieron aŭ viskion ?”

“Viskion”, mi diris senforte. Li leviĝis, ŝovis al mi la poŝtkarton kaj diris : “Jen legu kion skribas mia nepo al mi.”

La karto havis la poŝtstampon Hollywood, kaj sur la dorsa flanko troviĝis unusola frazo : “Generinto de mia generinto, venu trans la grandan akvon, ĉi tie ruliĝas la dolaroj”.

Mi restis sur la insulo ĝis la alveno de la sekva poŝtboato, vespere sidis en la “Bar” kaj fordrinkis miajn Traveller-ĉekojn. Eĉ ne unu tie parolis ankoraŭ puran rujukan, nur oni ofte menciis nomon de virino, kiun mi unue kredis mita figuro, sed kies deveno intertempe klariĝis al mi : Zarah Leander.

Mi konfesu, ke ankaŭ mi rezignis la rujuk-esploradon. Nu ja, mi reflugis al Vodrufo kaj eĉ ne evitis disputon pri la uzo de la vorto “buhal”, ĉar mi insistis pri tio, ke ĝi signifas akvon, sed Vodrufo obstinis pri tio, ke ĝi signifas amon. Sed jam delonge tiaj problemoj ne plu gravas al mi. Mi forluis mian kamparan domon, kulturas fruktojn kaj ankoraŭ karesas la ideon kroni mian medicinstudadon per ŝtata ekzameno, sed mi fariĝis nun kvardekkvinjara, kaj kion mi iam faris kun scienca seriozo, tion mi nun faras kiel ŝatokupon, pri kio Vodrufo aparte indigniĝas. Dum la laboro ĉe miaj fruktarboj mi kantas antaŭ mi rujuk-kantojn, mi ŝatas aparte tiun ĉi :

“Wo suhal buwacha

bruwal nui loha

graga bahu, graga wiuwa

moha deiwa huwacha.”

(Kial vin logas la foro, mia filo,

ĉu ĉiuj bonaj spiritoj forlasis vin ?

Ne estas fiŝoj tie, ne estas kompato,

kaj via patrino ploras pro sia filo.)

Ankaŭ por sakri taŭgas la rujuka lingvo. Kiam la pograndaj komercistoj volas min trompi, mi mallaŭte diras antaŭ mi : “Graga weita” (Nenian benon tio alportu al vi), aŭ : “Pichal gromchit” (La fiŝosto restu en via gorĝo), unu el la plej teruraj sakroj de la rujukoj.

Sed kiu sur tiu ĉi tero komprenas la rujukan, krom Vodrufo, al kiu de tempo al tempo mi sendas keston da pomoj kaj poŝtkarton kun la vortoj “Wahu bahui” (Estimata majstro, vi eraras), al kio li kutimas respondi, same sur poŝtkarto : “Hugai” (Kabeisto), kaj mi rigardas suben al Rejno, kiu tie preterfluas jam tiom longe.

Elgermanigis Vilhelmo Lutermano. Traduko reviziita 2002-09-10. Kopirajto pri la traduko ©1999 ĉe la tradukinto