Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La radikoj de la politiko de Usono rilate Kubon
de Howard ZINN  
28a februaro 2006

La granda usona historiisto Howard Zinn ĵetas lumon sur la historio de la usona politiko rilate Kubon - interesa teksto por kompreni la nunan politikon de la registaro Bush kontraŭ Kubo.

Howard ZINN

La radikoj de la politiko de Usono rilate Kubon

Kiam Usono, tra serio da militaj ekspedicioj, elpuŝis Hispanion el Florido en 1819, per operaco nomata eŭfemisme la « akiro de Florido », la insulo Kubo komencis esti atentata. Kvar jarojn poste, la usona registaro anoncis al la mondo la Monroe-doktrinon, kiu klarigis al la eŭropaj nacioj ke Usono konsideras sin protektanto de la okcidenta hemisfero.

En la jaro de la Monroe-doktrino, 1832, Thomas Jefferson, kies prezidant-mandato finiĝis 15 jarojn antaŭe, skribis al la prezidanto James Monroe :

« Mi konfesas sincere ke mi ĉiam opiniis ke Kubo estus la plej interesa aldonaĵo kiu povus fariĝi por nia sistemo de ŝtatoj. La regecon kiun, kun la antaŭregiono Florido, tiu insulo donus al ni super la Meksika Golfo, super la ŝtatoj kaj la terkolo kiuj ĉirkaŭas ĝin kaj super la riveroj kiuj alfluas ĝin, komplete plenigus nian politikan bonfarton ».

Tamen, Jefferson aldonis ke tio necesigus militon, kiun li ne favoris.

Sepdek kvin jarojn post la letero de Jefferson al Monroe, en la jaro 1898, okazis la milito kiun li rifuzis, kies rezulto estis submeto de Kubo al kontrolo de Usono.

En la usonaj lernejoj, Kubo estis unuafoje menciita kiam oni pritraktis en la lecionoj la « hispanan-usonan militon ». La marksisma historiisto Philip Foner nomis tiun saman militon per la nova nomo hispana-kuba-usona milito. La diferenco inter ambaŭ nomoj indikas ke ekzistas du vidpunktoj fundamente malsamaj pri la milito de 1898. En unu el ili la kubanoj ne estas menciitaj. En la alia, ilia ĉeesto estas decida.

Nur kun la milito de 1898, la usonaj studentoj (mi uzas la adjektivon amerikaj, sed oni devas konkludi ke temas pri Usono, pri kiu ne ekzistas taŭga termino por la plej preciza vorto en la hispana unuiĝintajŝtataj-a) perceptis ke ilia nacio sendis milit-fortojn al aliaj landoj. Pro tio, mallonge post tiu milito populariĝis la esprimo « Usono kiel mond-potenco ».

Tamen, multe antaŭ la milito en Kubo, Usono sendis milit-fortojn al aliaj landoj, ne nur de Latinameriko, sed al malproksimaj landoj kiel okcidenta Afriko, Japanio kaj Ĉinio. En 1962, la ŝtatsekretario Dean Rusk, provante pravigi la provon de Usono invadi Kubon ĉe la Porko-Golfo, diris al la Komitato de la Senato ke ekzistas precedencoj de uzo de milit-forto kontraŭ Kubo, kaj transdonis al la Komitato liston de la ŝtat-departemento, en kiu troviĝis 103 militaj intervenoj inter 1798 kaj 1895.

Ekzemple, en 1854, la usona registaro ordonis la detruon de la urbo San Juan del Norte, kiel reprezalio pro insulto al la usona ministro en Nikaragŭo. Sekvajare, usonaj kaj eŭropaj soldatoj elŝipiĝis en Urugŭajo, la la ŝtat-departemento, « por protekti la interesojn de Usono dum provo de revolucio en Montevideo ».

Sekve, en la jardeko de 1890 jam estis vastaj spertoj pri transmaraj militaj intervenoj. La ideologio de ekspansio ĝeneraliĝis en la altaj militistaj, politikaj kaj komercaj rondoj, kaj eĉ ĉe kelkaj gvidantoj de farmist-movadoj, kiuj kredis ke la fremdaj merkatoj helpos ilin.

La kapitano A. T. Mahan, de la usona mararmeo kaj populara propagandisto de la ekspansio, havis grandan influon sur Theodore Roosevelt kaj aliaj usonaj gvidantoj. La landoj kiuj posedas la plej grandajn mararmeojn heredos la teron kaj, laŭ lia aserto, « nun la usonanoj devas komenci rigardi eksteren ».

Henry Cabot Lodge, senatano por Masaĉuseco, skribis en artikolo aperinta en revuo :

« Profite al nia komerco (...) ni devas konstrui la kanalon de Nikaragŭo, kaj por protekti tiun kanalon, kaj por nia komerca supereco en la Pacifiko, devas kontroli la Havajo-insulojn kaj konservi nian influon en Samoo (...) kaj kiam la kanalo estos konstruita, la insulo Kubo (...) konvertiĝos en neceso (...). Vide al sia estonta ekspansio kaj al sia nuna defendo, la grandaj nacioj rapide sorbos ĉiujn lokojn de la Tero kiu ankoraŭ ne estas uzataj. Temas pri movado kiu kontribuas al la civilizacio kaj al la progreso de la raso. Kiel unu el la grandaj nacioj de la mondo, Usono devas ne ĉesigi la marŝon. »

Tuj antaŭ la milito en Kubo, en ĉefartikolo de la taggazeto The Washington Post aperis la jeno :

« Ŝajnas ke nova konscio ekprenis nin - la konscio de la forto - kaj kun ĝi nova deziro, la avido montri nian forton (...). Kiel ajn, la ambicio, la intereso, la avido je teroj, la orgojlo, la pura plaĉo batali, donas al ni novan sensaĵon. Ni alfrontas strangan destinon. La homoj avidas la guston de la Imperio sammezure kiel la guston de la sango en ĝangalo (...) ».

Si reale kelkaj homoj avidas tiun guston (ne eblis diri iom ĝeneraligita ĝi estis), tutcerte ĝi estis kreata, stimulata, anoncata kaj troigata de la milionkvante eldonata gazetaro, de la armitaj fortoj, la registaro kaj la komplezemaj kleruloj de la epoko. La politologo John Burgess, ĉe la Universitato de Kolumbio, diris ke la germana kaj anglosaksa rasoj estas « aparte dotitaj je la kapablo starigi naciajn ŝtatojn (...) estas al ili konfidita (...) la misio gvidi la civilizacion de la moderna mondo ».

Plurajn jarojn antaŭ lia elekto kiel prezidanto, William McKinley asertis : « ni deziras fremdan merkaton por niaj ekscesaj produktoj ». Komence de 1897, la senatano Albert Beveridge, por Indiano, deklaris : « La usonaj fabrikoj ellaboras pli da produktoj ol la usonanoj povas uzi ; la usona grundo produktas pli da tio ol kion la popolo povas konsumi. La destino skribis nian politikon ; la monda komerco devas esti nia kaj tiel estos ».

La ekspansiismaj militistoj kaj politikistoj tenis sin en kontakto. Iu el la biografoj de Theodore Rossevelt diras al ni : « En 1890, Lodge, Roosevelt kaj Mahan komencis interŝanĝi vidpunktojn » kaj provis atingi ke Mahan ĉesigu sian servon en la mararmeo « tiel ke li povu daŭrigi plentempe sian propagandon pri la ekspansio ».

Theodore Roosevelt diris en la Naval War College : « Ĉiuj grandaj kaj potencaj rasoj estis batalemaj rasoj (...). Neniu pac-triumfo estas tiel granda kiel la plej supera triumfo de la milito ». En 1897, ne multe antaŭ la milito en Kubo, Roosevelt skribis al amiko : « En strikta konfido (...) mi devas bonvenigi praktike ĉiujn militojn, ĉar mi kredas ke tiu ĉi lando bezonas iun ».

Roosevelt malestimis la rasojn kaj naciojn kiujn li konsideris malsuperaj. Kiam homamaso de Nov-Orleano linĉis plurajn italajn enmigrintojn, Roosevelt skribis al sia frato ke li kredas ke la linĉado estas « io sufiĉe bona », kaj diris al li ke li esprimis sin per tiuj samaj vortoj dum vespermanĝo kun « diversaj italaj diplomatoj (...) ĉiuj nervozaj pro la linĉado ».

La filozofo William James, kiu fariĝis unu el la precipaj antiimperiistoj de sia tempo, skribis pri Roosevelt ke li « entuziasmiĝas laŭdegante la militon kiel idealan kondiĉon de la homa socio, pro la vira forto kiun ĝi internigas, kaj opinias ke la paco estas kondiĉo de manko je nobleco, kaduka kaj diboĉema, nur taŭga por la malfortaj ĉarlatanoj kiuj vivas en la duonombro kaj preteratentas superan vivon (...) ».

En 1898, la kubaj ribeluloj batalis kontraŭ siaj hispanaj konkerintoj dum tri jaroj, provante akiri la sendependecon. Tiutempe eblis krei specon de nacia interveno.

Ŝajnas ke komence la komercaj interesoj de la nacio ne deziris la militan intervenon en Kubo. La usonaj entreprenistoj ne bezonis koloniojn nek konkerajn militojn, se ili povis havi liberan aliron al la merkatoj. Tuj antaŭ la 20-a jarcento, la ideo de « malfermita haveno » fariĝis la ĉefa temo de la ekstera politiko de Usono. Temis pri pli utila sinteno de la imperiismo ol la tradicia konstruado de eŭropstilaj imperioj.

Tamen, se la paca imperiismo montriĝis neebla, estis ĉiam komprenite ke la milita ago povus esti necesa. En 1889 okazis radikala ŝanĝo en la sintenoj de la entreprena sektoro de Usono, ĉar jam ekzistis substanca ekonomia intereso en la Insulo, kiun la prezidanto Grover Cleveland resumis en 1896.

« Laŭ konvena kalkulo investiĝis almenaŭ la sumo de 30.000.000 ĝis 50.000.000 da dolaroj da usona kapitalo en plantejoj, fervojoj, minejoj kaj aliaj komercaj entreprenoj de la Insulo. La volumeno de la komerco inter Usono kaj Kubo, kiu en 1889 kreskis al proksimume 64.000.000, altiĝis en 1893 al proksimume 103.000.000 dolaroj. »

En Usono montriĝis la popola apogo al la Kuba Revolucio, elirante de la ideo ke, same kiel la usonanoj de 1776, la kubanoj militas por sia propra liberiĝo. Sed, la usona registaro - parte konservanta sian propran revolucion - pensis pri la potenco kaj la profitoj observante la okazaĵojn en Kubo. Nek Cleveland, prezidanto dum la unuaj jaroj de la kuba ribelado, nek McKinley, lia posteulo, agnoskis oficiale la ribelulojn kiel militantoj. Laŭleĝa tia agnosko estus permesinta al Usono helpi la ribelulojn sen la neceso sendi armeon. Tamen oni timis ke la ribeluloj gajnos solaj kaj ekskludos Usonon.

Ŝajnas ke ekzistis ankaŭ alispeca timo. Laŭ la registaro de Cleveland, kuba venko povus konduki al « starigo de blankula kaj nigrula respubliko », konsidere al la fakto ke Kubo havis miksaĵon el ambaŭ rasoj. Krome, povus antaŭrangi la nigra raso. La ideo estis esprimita en 1896, en artikolo aperinta en The Saturday Review de juna kaj elokventa imperiisto, kies patrino estis usona kaj kies patro angla. Temas pri Winston Churchill, kiu skribis ke, kvankam la dominado de Hispanio estas noca kaj la ribeluloj havas la apogon de la popolo de Kubo, estus pli bone ke Hispanio konservu la regadon. Churchill skribis :

« Prezentiĝas grava danĝero. Du kvinonoj de la ribeluloj en la makiso estas nigruloj. Tiuj viroj (...) kaze de sukceso, postulus dominantan parton de regado de la lando (...) kio rezultiĝus, tra jaroj da batalo, al plia nigrula respubliko ».

La « alia » nigrula respubliko estis Haitio, kies revolucio kontraŭ Francio en 1803 ebligis la unuan nacion regatan de nigruloj en la Nova Mondo. La timon de Churchill eĥis la hispana ministro en Usono, kiu skribis al la usona ŝtat-sekretario :

« En tiu revolucio, la nigrula elemento ludas la plej gravan rolon. Ne nur la ĉefaj gvidantoj estas koloruloj, sed minimume ok dekonoj de iliaj partizanoj ankaŭ (...) kaj la rezulto de la milito, se la Insulo povus deklari sin sendependa, estos la apartiĝo de la nigrula elemento kaj la nigrula respubliko ».

Kiel skribis Philip Foner en sia duvoluma studaĵo The Spanish-Cuban-American War : « La registaro de McKinley havis planojn okupiĝi pri la situacio en Kubo, sed tiu ne inkludis la sendependecon de la Insulo ». Li referencis la instrukciojn de la registaro al ĝia ministro en Hispanio, Stewart Woodford, en kiuj ĝi petas ke li agu por ĉesigi la militon ĉar tiu « afekcias en insulta maniero la normalan funkciadon de la komerco, kaj tendencas prokrasti la prosperon », sed ne mencias la liberecon kaj justecon por la kubanoj.

Foner klarigas la urĝon de la registaro McKinley interveni en la militon (ĝia ultimato donis al Hispanio malmulte da tempo por intertrakti) pro la fakto ke « se Usono atendis pli, la kubaj revoluciaj fortoj venkus kaj substituiĝus al la kaduka hispana reĝimo ».

En februaro 1898, la usona kirasŝipo Maine, kiu troviĝis en la golfo de Havano kiel simbolo de la usona intereso en la kubaj okazaĵoj, estis detruita de mistera eksplodo kaj sinkis, kaŭzante la morton de 268 homoj. Neniam prezentiĝis pruvoj pri la kaŭzo de la eksplodo - ĝis la 1970-a jardeko, kiam oficiala registara esploro determinis ke la kaŭzo de la eksplodo estis struktura misfunkcio en la motoroj de la ŝipo -, sed rapide kreskis la entuziasmo en Usono, kaj McKinley komencis ekpaŝi al la milito.

La historiisto Walter Lafeber skribis : « La prezidanto ne deziris la militon ; li estis klopodinta sincere kaj senlace por konservi la pacon. Tamen, meze de marto, li komencis malkovri ke, kvankam li ne deziris la militon, li ja deziris tion kion sole milito povus havigi : la malaperon de la terura malcerteco en la politika kaj ekonomia vivo de Usono kaj solidan bazon por subteni la rekomencon de la konstruado de la nova usona kolonia imperio ».

En decida momento de printempo 1898, McKinley kaj la entreprena sektoro ekkonsciis ke ilia celo, forigi Hispanion el Kubo, ne povus sukcesi sen milito. Ili ankaŭ komprenis ke la koneksa celo, akiri la militan kaj ekonomian influon de Usono en Kubo, atingeblis nur per usona interveno.

La New York Commercial Advertiser, kiu komence estis kontraŭ la milito, petis la 10-an de marto la intervenon en Kubo pro la « humaneco kaj la amo al libereco, kaj antaŭ ĉio, pro la deziro ke la industrio kaj la komerco de ĉiuj mondopartoj havu plenan liberecon por disvolviĝi profite al la tuta mondo ».

Tiutempe la Kongreso estis aprobinta la amendon Teller, laŭ kiu Usono promesis ne aneksi Kubon. La amendo estis iniciatita kaj apogita de personoj kiuj interesiĝis pri la sendependeco de Kubo kaj kontraŭis la usonan imperiismon, sed ankaŭ de entreprenistoj kiuj opiniis ke la « malfermita pordo » sufiĉas kaj ke ne necesas milita interveno. Tamen, printempe de 1898 en la entreprena sektoro intensiĝis la sopiro al la ago. La Journal of Commerce diris : « La amendo Teller (...) devas interpretiĝi en alia senco ol intencis la aŭtoro ».

Ekzistis apartaj interesoj kiuj akirus rektajn profitojn de milito. En Pitsburgo, centro de la fer-industrio, la komerca ĉambro esprimis sin por la perforto, kaj la Chattanooga Tradesman diris ke la ebleco de milito « sendube stimulis la fer-komercon ». Ĝi indikis ankaŭ ke « la milito en si mem sendube ampleksigus la negocojn de la transport-sektoro ». Laŭ raportoj, en Vaŝingtono « militema spirito » infektis la Departementon pri Milito, stimulata « de la entreprenistoj de pafaĵoj, artilerio, municioj kaj aliaj liveraĵoj kiuj plenŝtopis la departementon depost la detruiĝo de la Maine  ».

Russell Sage, la bankisto, diris pri la ebleco de milito : « Ne estas dubo pri la pozicio de la riĉuloj ». Enketo ĉe entreprenistoj montris ke John Jacob Astor, Wiliam Rockefeller kaj Thomas Fortune Ryan « sentas sin militemaj ». La eminenta bankisto J. P. Morgan opiniis ke servus al nenio daŭrigi interparoladojn kun Hispanio.

La 21-an de marto 1898, Henry Cabot Lodge skribis al McKinley longan leteron, en kiu li diris al li ke li estas parolinta kun « bankistoj, makleristoj, eldonistoj, negocistoj, klerikoj kaj aliaj en Bostono, Lynn kaj Nahant kaj ke ĉiuj, inkluzive de la plej konservativaj klasoj deziras ke solviĝu la kuba demando. Kun referenco al siaj konversacioj, Lodge komunikis : Pri la negocoj, ili diris ke unue skuo kaj poste fino estus pli bone ol daŭraj spasmoj kiel tiuj kiujn ni havus se daŭrus la milito en Kubo ».

La 25-an de marto, la Blanka Domo ricevis telegramon senditan de asesoro de McKinley, en kiu li diris : « La grandaj entreprenoj ĉi tie kredas nun ke ni havos militon. Ili kredas ke ni ĉiuj bonvenigus ĝin kiel dissolvon de la streĉiteco ». Du tagojn post ricevo de la telegramo, McKinley prezentis ultimaton al Hispanio, en kiu li postulis batalhalton en la milito inter Hispanio kaj la kubaj ribeluloj.

Proparolanto de la kubaj ribeluloj, kiu estis membro de grupo de kubanoj en Novjorko, interpretis la ultimaton de McKinley en la senco ke Usono simple volis substituiĝi al Hispanio en Kubo :

« Antaŭ tiu ĉi propono de interveno sen antaŭa agnosko de la sendependeco, ni iru paŝon antaŭen kaj konsideru tiun intervenon kaj ni konsideru ĝin kiel nenion alian ol militdeklaron de Usono kontraŭ la kubaj revoluciuloj (...) ».

Fakte, kiam McKinley esprimis sin antaŭ la Kongreso favore al la milito, la 11-an de aprilo, li ne rekonis la ribelulojn kiel militantojn nek petis la sendependecon de Kubo. Naŭ tagojn poste, la Kongreso, pere de komuna rezolucio, donis al McKinley la povon interveni. Kiam la usonaj militfortoj eniris Kubon, la ribeluloj bonvenigis ilin, kun la espero ke la amendo Teller garantiu la sendependecon de Kubo.

En multaj historioj pri la hispana-kuba milito estas dirite ke la « publika opinio » de Usono kaŭzis ke McKinley deklaris la militon al Hispanio kaj sendis trupojn al Kubo. Certas ke kelkaj influhavaj gazetoj premis kun granda forto, eĉ histerie. Krome, multaj usonanoj, al kiuj ŝajnis ke la celo de la interveno estas la sendependeco de Kubo - kaj kun la amendo Teller kiel garantio de ĝia intenco -, apogis la ideon.

Tamen dubindas ke McKinley ekmilitis ĉar la gazetaro kaj certa parto de la publiko (tiam ne ekzistis enketoj pri la publika opinio) apogis la militan intervenon. Decida estis la insistemo de la entreprena komunumo. Kelkajn jarojn post la milito en Kubo, la ĉefo de la Oficejo pri Ekstera Komerco de la ŝtat-departemento skribis pri tiu periodo :

« Latente en la popola sento, kiu eble forvaporiĝis intertempe, kaj kiu trudis al Usono preni la armilojn kontraŭ la hispana dominado en Kubo, kuŝis niaj ekonomiaj rilatoj kun la Antiloj kaj la respublikoj de Sud-Ameriko (...). La hispan-usona milito estis nenio pli ol incidento de ĝenerala ekspansi-movado kiu radikis en la transformita medio de industria kapacito kiu superis niajn naciajn konsum-kapablojn. Oni opiniis necese ne nur trovi fremdajn aĉetontojn por niaj varoj, sed ankaŭ akiri malmultekostajn kaj sekurajn vojojn de facila aliro al la internaciaj merkatoj. »

La usonaj sindikatoj simpatiis kun la kubaj ribeluloj ekde la komenco de la ribelado kontraŭ Hispanio en 1895. Sed ili kontraŭis la ekspansiemon de Usono. Malgraŭ la simpatio kiun ili sentis por la kubaj ribeluloj, en la 1897-a konvencio [asembleo] de la Usona Federacio de Laboro estis rifuzita rezolucio kiu apogis usonan intervenon. La prezidanto de la konvencio, Samuel Gompers, skribis al amiko : « La simpatio de nia movado estas vera, honesta kaj sincera, sed tio ne implicas eĉ por momento ke ni kompromitiĝu per certaj aventuroj kiuj ŝajnas suferi histerion ».

Kiam la eksplodo de la Maine en februaro kaŭzis fervorajn alvokojn al milito en la gazetaro, la monata publikaĵo de la Internacia Asocio de Maŝinistoj konsentis pri tio ke ĝi estis terura katastrofo, sed indikis ke la mortoj de laboristoj en industri-akcidentoj ne kaŭzis tian nacian bruadon. Laŭ tiu publikaĵo, « la sanga karnavalo kiu okazas ĉiutage, ĉiumonate kaj ĉiujare en la industria medio, la miloj da utilaj vivoj kiuj estas ĉiujare oferitaj al la Dio de la avareco, la sanga tributo kiun pagas la laboro al la kapitalismo, ne okazigas venĝon nek riparon ».

La oficiala organo de la Usona Federacio de Laboro de Konektikuto ankaŭ avertis pri la histerio kiun kaŭzis la sinko de la Maine :

« Oni laboris laŭ giganta skemo (...) ruze elpensita ŝajne por situigi Usonon en la unuan vicon kiel militan kaj maran potencon. Sed la vera kialo estas ke la kapitalistoj havu la regadon super ĉio kaj kiam ia ajn laboristo aŭdacas postuli sian salajron, ili estos balaitaj straten kiel hundoj ».

Kelkaj sindikataj organizoj kiel Unuiĝintaj Min-Laboristoj favoris la usonan intervenon post la sinko de la Maine. Tamen, la plej multaj estis kontraŭ la milito. Bolton Hall, kasisto de la Sindikato de Usonaj Stivistoj, skribis : « A Peace Appeal to Labor » (pac-alvokon al la laboro) kiu estis larĝe disdonita :

« Se okazas milito, vi liveros la kadavrojn kaj la impostojn kaj aliaj prenos la gloron. La spekulistoj havos monon pro tio, do, de vi. La homoj pagos altajn prezojn por aĵoj de malpli alta kvalito, pro truitaj ŝipoj, por malpli kvalitaj vestaĵoj kaj ŝuoj el kartono, kaj vi devos pagi la fakturon kaj la sola kontentiĝo kiun vi ricevos estas la privilegio malami viajn hispanajn kolegojn, kiuj envere estas viaj fratoj kaj kiuj povas same malmulton fari kiel vi kun la eraroj de Kubo ».

La socialistoj kontraŭstaris la militon. La juda Daily Forward estis escepto. Sed la gazeto de la Socialista Partio de Laboro, The People, kvalifikis la temon de la kuba libereco kiel « pretekston » kaj diris ke la registaro deziras la militon por « detiri la atenton de la laboristoj de iliaj veraj interesoj ». La precipa socialista gazeto, Appeal to Reason, diris ke la movado por milito estas « metodo favorata de la regantoj por eviti ke la homoj korektu la erarojn de la nacio ». Socialisto skribis en laborista gazeto de San-Francisko : « Estas terure pensi ke oni sendas la malriĉajn laboristojn de tiu ĉi lando por vundi malriĉajn laboristojn de Hispanio simple ĉar kelkaj malmultaj gvidantoj instigas ilin fari tion ».

Tamen, post kiam la milito estis deklarita, Philip Foner diris, « la plej multaj sindikatoj subiĝis al la milit-febro ». Samuel Gompers nomis la militon « glora kaj justa » kaj deklaris ke 250.000 sindikatanoj libervole proponis sin por la militservo. La organizo Unuiĝintaj Minej-Laboristoj indikis ke la altaj prezoj de karbo estas rezulto de la milito kaj diris : « La fer- kaj karbo-komerco ne tiel bonfartis de kelkaj jaroj kiel nun ».

La milito alportis kun si pli da dungoj kaj pli altajn salajrojn, sed ankaŭ altiĝon de la prezoj. Kvankam Gompers publike favoris la militon, private li signis ke la milito kaŭzis 20-%-an malaltiĝon de la aĉetpovo de la laboristaj salajroj. La Labor World de Ĉikago manifestis : Tio estis milito de malriĉuloj, kun helpo de la malriĉuloj. La riĉuloj profitis de ĝi, kiel ili faras ĉiam ».

La antaŭdiro de la stivisto Bolton Hall pri la korupto kaj spekulado dum la milito montriĝis surprize preciza. Richard Morris donis konsternajn nombrojn en Encyclopedia of American History (Enciklopedio de la usona historio) :

« El la pli ol 274.000 oficistoj kaj homoj kiuj servis en la armeo dum la hispan-usona milito kaj la periodo de malmobilizo, 5.462 mortis en diversaj batalejoj kaj en la usonaj tendaroj. Nur 379 mortis batale, la resto pro malsanoj kaj aliaj kaŭzoj ».

Miloj da soldatoj konsumis venenajn nutraĵojn. En majo 1898, la granda viandskatola kompanio de Ĉikago, Armour and Company, vendis al la armeo 500.000 pundojn da bovviando kiuj estis senditoj al Liverpulo antaŭ jaro kaj estis redonitaj. Du monatojn poste, armea inspektisto kontrolis la viandon de Armour, kiun la Bureau of Animal Industry estis aprobinta kaj provizinta per sia sigelo, kaj trovis 751 skatolojn kun putrinta viando.

La hispanaj trupoj estis venkitaj en tri monatoj, kion la usona ŝtat-sekretario John Hay nomis « grandioza militeto ». La usona armeo ŝajnigis ke la ribela armeo de Kubo ne ekzistas. Kiam la hispanoj kapitulacis, ne estis permesite al kubano komenti la kapitulacon aŭ subskribi ĝin. La generalo William Shafter deklaris ke nenia armita ribelulo povos eniri la urbon Santiago, kaj diris al la kuba ribela gvidanto, generalo Calixto García, ke la antaŭaj civilaj hispanaj aŭtoritatoj, ne la kubaj, restos taskitaj pri la urbaj oficoj de Santiago.

Ĝenerale, la usonaj historiistoj misprezentis la rolon de la kubaj ribeluloj en la milito. Philip Foner, en sia historio, estis la unua kiu publikigis la protest-leteron de Calixto García al la generalo Shafter :

« ... mi ne estis honorita per unu sola vorto de via flanko pri la pac-intertraktadoj kaj la tekston de kapitulaco proponitan de la hispanoj.

... Vi lasis en la ofico, en Santiago, la samajn hispanajn aŭtoritatojn (...) Mi ne devas informi vin ke tiuj aŭtoritatoj estis neniam elektitaj de la loĝantoj vivantaj en Santiago de Kubo, sed nomumitaj per dekretoj de la reĝino de Hispanio.

Iras la onidiro kiu, pro sia absurdeco, ne estas kredinda, generalo, ke la ordono malhelpi al mia armeo la eniron en Santiagon de Kubo devenas de la timo ke okazus venĝoj kaj reprezalioj kontraŭ la hispanoj. Permesu al mi ke mi protestu kontraŭ la plej eta ombro da tia pensado, ĉar ni ne estas sovaĝa popolo kiu ne konas la principojn de civilizita milito ; ni estas malriĉa kaj ĉifonita armeo, tiom malriĉa kaj ĉifonita kiel estis la armeo de viaj antaŭuloj en sia nobla milito por sendependiĝo (...) ». [1]

Kune kun la armeo eniris la usona kapitalo en Kubon. Pri tio skribas Foner :

« La komercaj interesoj de Usono komencis sentiĝi. Komercistoj, agentoj de nemoveblaĵoj, borso-spekulistoj, sensencaj aventuristoj kaj peristoj de ĉiaj riĉiĝo-planoj enmigris Kubon. Sep sindikataj grupoj batalis inter si por kontrolo de la sendoganeco por la Havana Street Railway, kiuj estis donitaj al Percival Farquhar, kiu reprezentis la interesojn de la Wall-Street-borso en Novjorko. Tiel, samtempe kun la milita okupado komencis la komerca okupado ».

La Lumbermen’s Review, organo de la ligno-industrio, meze de la milito asertis : « En la momento en kiu Hispanio ĉesas regi en Kubo (...) venos la momento en kiu la usonaj interesoj pri ligno iros al la Insulo por serĉi ties arbarajn produktojn. Kuba posedas ankoraŭ 10.000.000 acres [2] da praarbaroj riĉaj je altvalora ligno (...) preskaŭ ĉiu metro vendeblos altpreze en Usono ».

Tuj post fino de la milito, la usonanoj komencis alproprigi la proprietoj de la fervojo, de la minejoj kaj de la sukero. En malmultaj jaroj investiĝis 30.000.000 da dolaroj da usona kapitalo. La United Fruit enpenetris la kuban sukerindustrion, de kiu ĝi aĉetis 1.900.000 acres [do, 769.500 hektarojn] da tero por proksimume dudek centonoj por acre [do, 0,405 hektaro]. La American Tobacco Company alvenis. Foner taksas, ke fine de la okupado, en 1901, almenaŭ 80 % de la eksportoj de la kubaj minejoj estis en usonaj manoj, la plimulto en tiuj de la Bethlehem Steel.

Dum la milita okupado okazis multaj strikoj. En septembro 1899, amaso de miloj da laboristoj lanĉiĝis en ĝeneralan strikon por postuli la po ok laborhorojn tage, proklamante : « ni decidis vigligi la batalon inter laboristo kaj kapitalisto. Ĉar ni kubaj laboristoj jam ne permesos daŭrigi la totalan submetiĝon ».

La usona generalo William Ludlow ordonis al la urbestro de Havano ke li arestu 11 strikgvidantojn, kaj la usonaj trupoj ekokupis la fervoj-stacidomojn kaj la havenojn. La polico trakuris la tutan urbon por dissolvi mitingojn. Tamen, la ekonomia aktiveco de la urbo paraliziĝis. La tabakistoj, tipografoj kaj panbakistoj deklaris sen en striko. Centoj da strikantoj estis arestitaj, kaj oni timigis kelkajn iliajn gvidantojn en malliberejo por ke ili alvoku al ĉesigo de la striko.

Kubo ne aneksiĝis al Usono. Tamen estis dirite antaŭ la Konstitucianta Konvencio de Kubo ke la Amendo Platt, aprobita de la Kongreso en februaro 1901, fariĝos parto de la nova konstitucio de Kubo. La Amendo Platt donis al Usono « la rajton interveni por konservo de la kuba sendependeco, konservado de adekvata registaro por la protekto de vivoj, havaĵoj kaj la individua libereco (...) ». Krome ĝi permesis al Usono starigi marajn kaj karbajn bazojn en iuj specifitaj lokoj. Transdoniĝis al Usono la milit-bazo de Gŭantanamo sen templimo.

La amendo Teller kaj la konversacioj pri la libereco de Kubo antaŭ kaj dum la milito kaŭzis ke multaj usonanoj kaj kubanoj esperis veran sendependecon. Nun la amendo Platt estis konsiderata kiel perfido ne nur en la radikala kaj sindikata gazetaro, sed ankaŭ ĝenerale en la gazetoj kaj grupoj de Usono. La kunveno de ĉiuj membroj de la Usona Antiimperiisma Ligo denuncis ĝin en Faneuil Hall, kie la prezidinto George Boutwell esprimis : « Male al nia promeso de libereco kaj suvereneco al Kubo, ni estas trudantaj al tiu insulo kondiĉojn de kolonia vasaleco ».

En Havano, procesio de 15.000 kubanoj kun torĉoj direktiĝis al la Konstitucianta Konvencio kaj postulis de ĝiaj membroj ke ili rifuzu la amendon Platt. Tamen, la generalo Leonard Wood, ĉekape de la okupaj trupoj, asertis al McKinley : « La popolo de Kubo emas fari ĉiuspecajn manifestaciojn kaj defiladojn, kaj ni ne donu al tio tiom da graveco ».

La Konstitucianta Konvencio delegis komisionon por ke tiu respondu al la premo de Usono ke la amendo Platt inkluziviĝu en la konstitucio. La informo de la komisiono, « Ponencia a la Convención »), verkita de nigrula delegito [3], diris :

« ... Rezervi al Usono la kapablon ke ĝi decidu kiam estas minacata la sendependeco, kaj kiam, pro tio, ĝi devas interveni por konservi ĝin, estas la sama kiel doni al ĝi la ŝlosilon de nia domo, por ke ĝi povu eniri en ĝin ĉiuhore, kiam ĝi sentas la deziron, tage aŭ nokte, kun bonaj aŭ malbonaj intencoj.

Nur tiuj kubaj registaroj vivus kiuj ĝuas ĝian apogon kaj bonvolemon ; kaj plej klara punkto de tiu situacio estus ke ni havos nur kriplajn kaj mizerajn registarojn, konceptitajn kiel nekapablajn ekde sia formiĝo, kondamnitajn al pli da atento por akiri la permesojn de la Potencoj de la Unio, ol servi kaj defendi la interesojn de Kubo (...) ». [4]

La informo kvalifikis la punktojn pri la mar- kaj karbo-bazojn kiel kripligo de la patrujo. Kaj konkludis :

« Milite okupatan popolon - kvankam ne per fortoj konsiderendaj malamikaj sed aliancanaj - oni petas ke antaŭ ol konstituiĝi per sia propra registaro, antaŭ ol esti libera en sia teritorio, ĝi rekonu al la milita okupanto, kiu venis kiel amiko kaj aliancano, rajtojn kaj kapablojn kiuj nuligus la suverenecon de tiu popolo. Jen la situacio kiun kreas por ni la metodo kiun adoptis Usono. Ĝi ne povus esti pli malnormala kaj neallasebla. » [5]

Kun tiu informo, la Konvencio, per sia grandega plimulto, rifuzis la amendon Platt.

Tamen, en la tri sekvaj monatoj, la premo de Usono, la milita okupacio kaj la rifuzo ke la kubanoj starigu sian propran registaron ĝis kiam ili diru sian konsenton, efikis : la Konvencio, post diversaj rifuzoj, adoptis la amendon Platt. La generalo Leonard Wood skribis en 1901 al Theodore Rooseveld : « Evidentas ke kun la amendo Platt Kubo restas kun malmulta aŭ nenia sendependeco ».

Samtempe ono postulis « malfermitan pordon » en Ĉinio kiu ebligu, konforme kun la komercaj interesoj de Usono, starigi en Ĉinio sferon de sia influo.

Tamen, kun la Monroe-doktrino, pordo fermiĝis en Latinameriko.

Kun la konkero de Kubo malfermiĝis la vojo por Usono por fari kion ĝi deziris en Karibio. Rapide Usono sekrete aranĝis revolucion kontraŭ Kolombio kaj kreis la « sendependan » ŝtaton Panamo, kun la celo konstrui kaj kontroli la kanalon kiu trairos la terkolon. En 1926 ĝi sendis 500 marsoldatojn al Nikaragŭo por malhelpi revolucion, kaj lasis ilin dum sep jaroj tie. Usono sendis militistojn por okupi Haition en 1915, kie ili restis dum 19 jaroj. Ĝi intervenis en 1916 la kvaran fojon en Dominika Respubliko kaj foriris de tie nur en la jaro 1924.

Inter 1900 kaj 1933, Usono sendis siajn marsoldatojn kvar fojojn al Kubo, dufoje al Nikaragŭo, sesfoje al Panamo, unufoje al Gŭatemalo kaj sepfoje al Honduro.

Tio estas parto de la historiaj precedencoj de la nuntempa usona politiko rilate Kubon.

Howard ZINN.

*) Howard Zinn estas emerita profesoro de la Universitato de Bostono. Li estas aŭtoro de la klasika A People’s History of the United States, brila kaj kortuŝa historio de la usona popolo el vidpunkto de tiuj (...) kiuj suferis mankegojn kiuj estas ĝenerale ellasitaj de la plej multaj historioj » Library Journal, kaj impeta atako de reviziismo kiu pretendas faligi la mitojn de la usona politika diskurso » Los Angeles Times. Nun realiĝas la televida adapto de A People’s History of the United States, de kunproduktado de Matt Damon, Ben Affleck kaj Chris Moore por HBO.

Li ricevis jenajn rekonojn : Thomas Merton Award, The Upton Sinclair Award, Lanan Foundation Award for Nonfiction kaj Eugene V. Debs Award por sia verko kaj sia politika agado.

Li estas aŭtoro de multaj libroj kiel The Zinn Reader, la aŭtobiografia You Can’t Be Neutral on a Moving Train, Terrorism and War on September 11, 2001 kaj la verko Marx in Soho.

— 

Elhispanigita de Maria Julia Cárdenas Cápiro kaj Vilhelmo Lutermano de : Howard Zinn, "Las raíces de la política de los Estados Unidos hacia Cuba", en : Salim Lamrani (komp.) : Terorismo de Estados Unidos contra Cuba. El caso de los cinco. Editorial José Martí, Havano, 2005, p. 12-26.

Por sekvi la evoluon de la situacio de la Kuba Kvinopo kaj ankaŭ tiun de la konataj teroristoj en Miamo, eblas en Esperanto legi la kuban retpaĝon www.cubanoticoj.ain.cu. -vl

Kompleta enhavo de la libro

- Salim Lamrani : Enkonduko http://mas-eo.org/article104.html

A. Duonjarcento da terorismo

- Howard Zinn : La radikoj de la Kubo-politiko de Usono http://mas-eo.org/article76.html

- Noam Chomsky : Kubo kaj Usono : preskaŭ duonjarconto da teroro http://mas-eo.org/article96.html

- William Blum : La nepardonebla revolucio http://mas-eo.org/article129.html

- Michael Parenti : Agreso kaj propagando kontraŭ Kubo http://mas-eo.org/article105.html

- Piero Gleijeses : Kubo, Afriko kaj la Kvin Kubanoj http://mas-eo.org/article130.html

- Ignacio Ramonet : Miamo - nesto de teroristoj http://mas-eo.org/article100.html

- Salim Lamrani : La Kub-Usona Nacia Fondaĵo (KUNF) kaj la internacia terorismo [-http://mas-eo.org/article102.html]

B. La afero de la Kvinopo

- Leonard Weinglass : La proceso de la Kvin Kubanoj http://mas-eo.org/article149.html

- Wayne S. Smith : Trista tago en la historio de la usona justico http://mas-eo.org/article153.html

- Saul Landau : Kvin Kubanoj en malliberejo - Viktimoj de la obsedo de Bush http://mas-eo.org/article176.html

- Michael Steven Smith : La historio de du justic-aferoj http://mas-eo.org/article157.html

- James Petras : La Kvin Kubanoj : kandidatoj por Nobel-premio pri paco http://mas-eo.org/article178.html

- Jitendra Sharma : Veraj batalantoj kontraŭ la terorismo http://mas-eo.org/article179.html

- Ricardo Alarcón : Pruvo de terorismo de Usono kontraŭ Kubo http://mas-eo.org/article175.html

- Gianni Minà : Historio cenzurita de la grandaj komunikiloj http://mas-eo.org/article78.html

- Nadine Gordimer : La homaro kiel reflekto de la justeco http://mas-eo.org/article97.html