Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Atommilita risko kaj la milito inter Ruslando kaj Ukrainujo
de Michael STAACK   Karl Hans BLÄSIUS   Reiner SCHWALB  
2a julio 2022

Michael Staack, Karl Hans Bläsius kaj Reiner Schwab :

La streĉitecoj inter Ruslando kaj la NATO lige kun Ukrainujo la 24-an de Februaro 2022 kondukis al la komenco de militaj atakoj al Ukrainujo fare de Ruslando. Laŭ la popoljuro sen ajna dubo temas pri agres-milito kontraŭa al la popoljuro. Intertempe regas milito en la tuta Ukrainujo. En tia situacio leviĝas la demando, kiom ekzistas la risko uzi atomarmilojn, eble eĉ pro eraro.

1. Atoma malinstigo

Pro la neniigaj sekvoj de uzado de atomarmiloj la posedo de tiaj armiloj malinstigas eblajn kontraŭulojn. Inter la grandaj atompotencaj landoj ekzistas kapablo de dua frapo : La atakito povas atendi la frapon de atomarmiloj kaj post tio daŭre havas sufiĉan tempon kaj materialon por fari neniigan kontraŭfrapon. “Kiu pafas la unua, mortas la dua”. Tiu principo de atoma malinstigo povas ankaŭ malebligi militojn. Ĉar Ukrainujo ne posedas atomarmilojn, tiu aspekto en la aktuala situacio ne ludis rolon.

2. Konscia atako per atomarmiloj

La efikoj de atommilito por ĉiuj flankoj estas tiom gravaj, ke ankaŭ en krizaj kaj militaj tempoj ekzistos granda hezitosojlo pri uzado de atomarmiloj. Per la disvolvado de kromaj malgrandaj atomarmiloj tiu situacio povas ŝanĝiĝi, la hezitosojlo malaltiĝi. Ankaŭ aliaj scenaroj povas okazi, kiuj povus konduki al konscia uzado de atomarmiloj. Ekzemple la danĝero ekzistas, ke atompotenca lando, enkalkulas ilian uzadon. La strategipaperoj de Ruslando celas la uzadon de atomarmiloj, se la ekzisto de la Rusa Federacio estas minacata. Ĉe tio ne ludas rolon, ĉu tiu stato estas alkondukita milite aŭ ekonomie. Se sankcioj kontraŭ atompotenca lando estas tiom gravaj, ke estiĝas ekzistograva situacio, tiam tio povus altigi la riskon de atomarmila uzado. Io simila validas pri gravaj kibernetikaj atakoj al lando. La demando estas, kiam tia limo estas atingita ? La skalo de ebla detruado varias de “malgranda” ĝis “giganta” respektive “totala”. Por difino de sojlo por atomatako ekzistas granda decidospaco ene de tiu kontinua skalo. Komence de la atakoj al Ukrainujo la 24-an de Februaro 2022 la rusa prezidanto deklaris : “Nun kelkaj tre gravaj vortoj por tiuj, ĉe kiuj povus aperi la tento enmiksiĝi deflanke en la okazaĵojn. Kiu ajn provas malhelpi nin, por eĉ ne krei minacon por nia lando kaj por nia popolo, tiu devas scii, ke la respondo de Ruslando aperos tuj kaj kondukos al konsekvencoj, kiujn Vi en Via historio ankoraŭ ne spertis. Ni estas preparitaj por ĉia evoluo de la okazaĵoj. Ĉiuj necesaj decidoj tiurilate estis faritaj. Mi esperas, ke mi estos aŭdata”. [1]

1 Tiu ĉi minaco estas interpretata kiel minaco per atomarmiloj.[[https://.www.icanw.org/ican_condem... kaj ->[https://www.icanw.de/action/ican-ve... ukraine/].]]

2 Ankaŭ minacanta malvenko de atompotenca lando en konvencia konflikto povus konduki al uzado de atomarmiloj. La 27-an de Februaro 2022 Ruslando metis siajn “fortimigajn fortojn” en alarman staton ; al tiuj apartenas ankaŭ atomarmiloj.[[https://www.tagesschau.de/ausland/....]]

3 Kvankam tio okazis ankaŭ en 2014 dum la aneksado de Krimeo, ĉi-foje tamen la situacio estas klare pli danĝera […] Se tia dispozicio kia la alarmpreteco unufoje efikis sen katastrofo, tio ne garantias, ke estos ĉiam tia. […] Male : la riskopreteco povas altiĝi ĝis kiam okazos grava akcidento.

3. Risko de atommilito pro eraro en krizaj aŭ militaj tempoj

Fruavertaj sistemoj kontraŭ atommilitaj minacoj baziĝas sur sensiloj kaj tre kompleksaj komputilaj retoj kaj servas por ekkoni atomarmilajn atakojn kiom eble tiom frue, ke eblas fari kontraŭatakon (nomatan “Launch on Warning” [lanĉo pro averto]), antaŭ ol la atakantaj atomraketoj alvenas kaj malhelpas aŭ eĉ malebligas kontraŭan reagon.

Sed en fruavertaj sistemoj povas okazi misalarmoj, t.e. atako per atomarmiloj anonciĝas, kvankam minaco ne ekzistas. Tiaj alarmoj estas aparte danĝeraj kiam ekzistas situacioj de poilitika krizo, eventuale kun reciprokaj minacoj, aŭ se en tempa rilato kun misalarmo alvenas kromaj okazaĵoj, kiuj interpreteblas kiel iel ligitaj kun la alarmo. En la pasinteco ekzistis kelkaj situacioj, en kiuj nur per granda bonŝanco ne okazis atomfrapo pro eraro. Ankaŭ en la aktuala situacio en Ukrainujo ankoraŭ ekzistas la espero, ke misalarmo en frualarma sistemo estos interpretata kiel tia, sen ke okazas atomarmila kontraŭreago. Tre krizigaj estas tiaj misalarmoj, se pro certaj minacoj aŭ pro aliaj ekkonoj oni kalkulas kun atomarmila frapo de la kontraŭulo aŭ se tia atako estas konsiderata komprenebla. Tiam ekzistas la danĝero, ke la taksanta skipo kredas faktan atakon kaj devas decidi pri kontraŭreago.

Ĉe ekzistanta kapablo de dua frapo, oni pro sekureco povus unue rezigni pri tuja kontraŭreago, kio kongruas kun aktualaj principoj kaj atendoj. Sed tia decido dependas de la respektiva ŝtatestro. En tempo de milito kaj en tre streĉitaj situacioj, kiaj aktuale, ne eblas garantii ke tiaj principoj estas ĉiam sekvataj. Ne ekskludeblas, ke ŝtatestro decidas pri “lanĉo pro averto”. Por tio povas ekzisti diversaj kialoj, ĉe kio pluraj tiaj aspektoj povas samtempe ludi rolon :

• Rekta kontraŭfrapo estas multe pli facile realigebla kaj pli efika ol dua frapo post esti frapita.

• Se jam sen tio tia atako estas atendata, tiam superas la supozo ke la averto estas ĝusta.

• La propra nacio estas tiom premata kaj en ekzistograva mizero, ke atomarmila atako jam sen tio estas konsiderata.

La ŝtatestro deziras lanĉi kontraŭreagon ankoraŭ mem kaj ne fidi, ke aliuloj post unua frapo zorgu pri dua frapo. Li mem post la unua frapo eble jam ne kapablos lanĉi la duan.

4. Kibernetika milito

Al la sendado de armiloj al Ukrainujo kaj sankcioj kontraŭ Ruslando povus sekvi gravaj kibernetikaj atakoj kiel reago. Lastatempe konfliktoj inter regnoj estis ĉiam pli ofte akompanataj de kibernetikaj atakoj. Pro tio ankaŭ nun oni devas kalkuli kun gravaj kibernetikaj atakoj, kiuj povus akriĝi ĝis kibernetika milito inter NATO-regnoj kaj Ruslando. Gravaj kibernetikaj atakoj ne deiras nepre de ŝtatoj, ankaŭ grupoj de fiprogramistoj aŭ unuopuloj povas esti la kaŭzintoj. Sed tio ĝenerale ne estas konstatebla, kaj pro tio la respondecoj supozeble estas atribuataj al la ŝtatoj partoprenantaj en la nuna konflikto. Per tio ekzistas la granda danĝero ke la aktuala milito en Ukrainujo etendiĝos almenaŭ en la kiberspaco al la NATO kaj Ruslando. Kiel sekvo, eraroj en la frualarmsistemoj kontraŭ atom-minacoj fariĝas pli danĝeraj kaj povas tre facile konduki al atommilito pro eraro.

5. Risko de atommilito pro eraro ĉe milita konflikto inter atompotencoj

Se la aktuala situacio en Ukrainujo reciproke plu akriĝas kaj ankaŭ la NATO estas enprenata en militaj agoj, tio povas fariĝi aparte danĝera. Tiam povas ankaŭ facile okazi atomarmilaj frapoj. Ankaŭ armeaj fakuloj avertas kontraŭ tiu risko.[[https://www.n-tv.de/politik/Ex-Obe....]]

Ĉe minacanta malvenko en konvencia milito la subiĝanta flanko povas konsideri uzadon de atomarmiloj. Krome ĉia misalarmo en fruaverta sistemo kontraŭ atomaj minacoj en tiaj situacioj fariĝas ekstreme danĝera. Se sen tio jam okazas milita konflikto, tiam alarmo pri atomarmiloj povas ankaŭ tre facile interpretata kiel kredinda kaj kiel kongrua kun la aktualaj atendoj. Tiam estus ankaŭ pli efike komenci reagon antaŭ ol la malamikaj atomarmiloj alvenos kaj malfaciligos reagon. Militaj konfliktoj inter atompotencoj estos akompanataj de kibernetikaj atakoj, [2] ankaŭ tiuj altigas la riskon de misinterpreto ĉe misalarmoj en fruavertaj sistemoj.

Kion fari ?

La ordono de la momento estas malakrigo. Kromaj akrigoj kaj militaj konfliktoj inter atompotencoj estas ĉiarimede malebligendaj. Por tio necesas fortigi la dumkrizan komunikadon speciale inter la militaj gvidantoj de Ruslando kaj Usono. Tio antaŭkondiĉas konsenton de la ŝtatestroj. En la kriza fazo de la transiro de la registaro de Trump al tiu de Biden la usona ĉefstaba ĉefo Mark Milley plene uzis la opciojn de la kriza komunikado kun sia kolego en Ĉinujo kaj per tio fortenis la danĝeron de atomkonflikto pro eraro. Tia respondeca sinteno estas ankaŭ hodiaŭ nepre necesa. Atommilitoj ne estas gajneblaj, sed neniigo de la eŭropa militejo kun tutmondaj efikoj estus neevitebla.

La 4-an de Marto 2022

Michael STAACK, Karl BLÄSIUS kaj Reiner SCHWAB.

Noto :

Prof. Karl Bläsius la 4-an de Marto referis pri tiu ĉi temo ĉe aranĝo de la “Pacamikoj Dülmen e.V.” kaj disponigis tiun sian kontribuaĵon al ni, kiun ni iomete mallongigis. -mbl

Fonto : Ukraine-Krieg – Atomkriegsrisiko ? – Atomkrieg aus Versehen (atomkrieg-aus-versehen.de)

Elgermanigita la 29-an de Junio 2022 de Vilhelmo Lutermano, el : Marxistische Blätter 3_2022, p. 5-7