Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La germana pozicio pri Ukrainujo antaŭ la UN
de Renate DILLMANN :  
30a junio 2022

“Antaŭ kelkaj tagoj en metrostacio en Kievo enmondiĝis eta knabino. Mi aŭdis, ke ĝi nomiĝas Mia. Ŝia familio devis serĉi protekton – same kiel milionoj da homoj ĉie en Ukrainujo. Protekton kontraŭ bomboj kaj raketoj, kontraŭ tankoj kaj grenadoj. Ili vivas en angoro, ili vivas en doloro. Ili estas devigataj disiĝi de siaj plejkaruloj. Ĉar Ruslando komencis agresmiliton kontraŭ Ukrainujo.”

Tiel la germana ministrino pri eksteraj rilatoj Annalena Baerbock komencis sian paroladon, kiun la germana gazetaro kvalifikis “emocia”, antaŭ la plenkunsido de la Unuiĝinta Naciaro. Kompreneble ŝi povintus komenci ankaŭ per tio, ke eta Mariam en Sanaa enmondiĝas sub la hajlo de saud-arabaj bomboj – bomboj liveritaj de Germanujo. Aŭ ke eta Mira el la norda Sirio estas minacata de la NATO-lando Turkujo (same per germanaj armiloj). Ĉar sufero kaj mizero ekzistas pli ol sufiĉe sur tiu ĉi terglobo ; multo el tio rekte kaŭzita de militoj, en kiuj NATO-ŝtatoj kaj iliaj bonaj aliancanoj kunpafas kaj ĉe kiuj germanaj armiloj ludas rolon.

Nu, kiam, kiel sugestite per la sorto de “Mia”, temus pri la malbona situacio de malgrandaj homidoj (kompreneble knabinoj !), nia germana ministrino pri ekstera politiko, tiom emociiĝinta, certe povus efike interveni ĉe iu aŭ alia loko – eĉ tute sen la UN. Do, pri tio ne temas. La emocio de Annalena Baerbock pri la mizero kaŭzita de la milito fakte transportas precize celatan akuzon kontraŭ certa ŝtato, Ruslando. Ties milito estas neeltenebla kaj ŝi akuzas la mizeron de ĝi kaŭzita.

Selekta historia kompreno “Mi staras ĉi tie antaŭ Vi kiel ministrino pri eksteraj rilatoj de mia lando, sed ankaŭ kiel germanino, kiu havis la nekredeblan privilegion elkreski en Eŭropo en paco kaj sekureco.”

Annalena Baerbock parolas ne nur kiel ministrino pri eksteraj rilatoj (kiu alie rajtus paroli en tiu rondo ?), sed kiel “germanino, kiu havis la nekredeblan privilegion elkreski en Eŭropo en paco kaj sekureco.” Kiel germanino, kiu sufiĉe senkulpigis sin pro la “nazia Germanujo”, ŝajnas ke ŝi same havas la privilegion je selekta percepto de la historio. Baerbock naskiĝis en 1980, do estis 19-jara, kiam la ruĝ-verda (!) registaro de Schröder kaj Fischer kunbombis Serbujon – milito meze en Eŭropo, kontraŭa al la popoljuro, ĉar sen konsento de la Unuiĝinta Naciaro ; milito, kiu nove desegnis la landlimojn en Eŭropo kaj cindrigis la “postmilitan ordon”. Sed ĉi tie temas pri konstruado de akuzo kontraŭ Ruslando – kaj por tio oni devas forgesi ion aŭ alion resp. pentri akre en nigro kaj blanko :

“La principoj de la Unuiĝinta Naciaro konsistigas la kadron por nia paco : por ordo surbaze de komunaj reguloj, de la popoljuro, de la kunlaborado kaj paca konfliktsolvado. Ruslando brutale atakis tiun ĉi ordon. Kaj pro tio en tiu ĉi milito temas ne nur pri Ukrainujo, ne nur pri Eŭropo, sed pri ni ĉiuj.”

Juĝantino pri la bona konduto de regnoj La studinta popoljuristino Baerbock (ŝerco pri eblaj malregulaĵoj ĉe la studfino estus ĉi-loke malkonvenaj) memorigas pri tio, ke la principoj de la Unuiĝinta Naciaro konsistigas la “kadron” “por nia paco”. Kompreneble oni ne povas postuli de ekzamenitaj kaj agnoskitaj universitatanoj, ke ili povu fari logikan konkludon : Se temas tiom pri “popoljuro”, “kunlaborado” kaj “paca konfliktsolvado”, tiam certe temas pri mondo de akraj kontraŭecoj de interesoj ; ne pri la ĉiam elvokata “reciproka utilo” kaj la “gajno-gajno” [“win-win”], sed pri mondo, en kiu – surbaze de la “komunaj reguloj” – okazas ekonomiaj gajnantoj kaj perdantoj kaj en kiu ekzistas geostrategia konkurenco pri utilo kaj malutilo el tiu mondo. Kontraŭ la “vipo de milito” oni evidente devas tiom protekti, ĉar milito en tiu ĉi mondo por ĉiuj regnoj ja estas opcio kaj ĉar ili pro tio ja ankaŭ jam armas sin por la milito, kiam ili ankoraǔ tute “pace” komercas inter si. Per aliaj vortoj : la Unuiĝinta Naciaro ekzistas ĝuste ĉar la nacioj de tiu ĉi mondo tute ne kunstaras pace kaj kunlaboreme – kaj pro tio ĉiam kaj ĉie krucas la intencojn de la alia kaj ĉiam havas ion por intertrakti.

Sed ĉion ĉi s-ino Baerbock kiel engaĝiĝinta batalantino por “la paco” kompreneble tute ne volas scii. Oni povus same bone citi rekte la imperiestron Vilhelmo en modernigita formo : Ni jam ne konas interesojn (kaj iliajn kontraŭecojn) ! Ni konas jam nur iun solan, kiu rompas tiun ĉi “regulbazitan” ordon : “Ruslando brutale atakis tiun ĉi ordon.” La germana ministrino pri eksteraj rilatoj ĉi tie svingas sin el la rolo de reprezentanto de la germana nacio en tiun de juĝisto staranta super ĉiuj. Ŝi argumentas ne per la ekonomiaj, politikaj kaj militaj interesoj, kiujn Germanujo havas por la okcidenta orientiĝo de Ukrainujo kaj kiuj ne harmonias kun la rusaj interesoj je neŭtrala kaj senarmeigita Ukrainujo – ne, en tiujn materiajn banalaĵojn ŝi tute ne eniras. El la starpunkto de “ordo” ŝi admonas Ruslandon al saĝo, kies protektanto ŝi – Annalena Baerbock – evidente estas mem. Por “nia ĉiuj” kompreneble.

Atako al la monda monopolo je perforto “La milito de Ruslando signifas novan eraon. Ni staras ĉe disiga vojo. La certecoj de hieraŭ jam ne validas. Hodiaŭ ni estas alfrontitaj kun nova realo, kiun neniu el ni elektis. Tio estas realo, kiun la prezidanto Putin trudis al ni.”

La aserto pri la “nova realo”, kiu kun tiu ĉi milito en la jaro 2022 enmondiĝas, kompreneble estas intelekta impertinento vide al militoj, kiuj nur ekde 1990 okazis kaj okazas : du usonaj militoj kontraŭ Irako, kies pravigoj intertempe pruviĝis falsaj kaj kiuj kaŭzis pli ol milionon da mortintoj ; la dum semajnoj daŭra bombado de Serbujo fare de la NATO favore al la Kosovo-disigistoj (pravigita per tio ke laŭdire minacanta popolmurdo, kiu poste montriĝis preteksto, senvalidigis la popoljuron) ; la dum jardekoj daŭranta “milito kontraŭ la teroro” kun pli ol miliono da mortintoj ; la milito kontraŭ la Libio de Gadhafi, la militminaco kontraŭ Irano, la milito de Saud-Arabujo kontraŭ Jemeno, la militoj de Turkujo en Nord-Sirio kaj en Nord-Irako ktp.

Tiu aserto havas sencon nur en unu rilato : Efektive estas nova realo, ke Ruslando faras militon. Ruslando per tio rompas la usone difinitan “realon”, laŭ kiu la Okcidento tute ekskluzive arogis al si la rajton militi. Tio, kion la “prezidanto Putin trudis al ni”, estas laŭfakte la dubigo de la “tutmonda perforto-monopolo”, kiun Usono ekde la disfalo de la Sovetunio praktikis en formo de la tiam proklamita “nova mondordo” kaj kiu nun estas dubigata per tio, ke oni ne povis devigi Putin-on toleri kroman etapon de orienta etendiĝo de la NATO.

Tamen ĉio cetera ĉe tiu ĉi “nova realo” ne atribueblas al Putin. Tio, kion la NATO faras el tiu ĉi akcidento de sia mondordo, la konkludoj, kiujn speciale Germanujo tiras kaj koncerne armado kaj energi-politiko (vidu la sloganon “eraoŝanĝo”) praktike survojigas – tio tute ne estas la faro de la rusa prezidanto, sed okazas konte de liaj kontraŭuloj.

Tutcerte ne estas malgranda funkcio de tiu parolado forgesigi precize tion, kaj al ĉiuj encerbigi, kiu respondecas pri la “nova realo” – nome : ĉio, kio nun ankoraŭ alvenos (laŭ okcidenta imago prefere mondmilito ol neŭtrala Ukrainujo !)

La milito de Ruslando ne estas pravigita “La milito de Ruslando estas agresmilito. Kaj ĝia bazo estas fiaj mensogoj, kiujn la ministro pri eksteraj rilatoj Lawrow hodiaŭ antaŭ la UN-konsilio pri homrajtoj denove ripetis. Vi diras, ke Vi agas pro memdefendo. Sed la tuta mondo vidis, kiel Vi tra monatoj prepare de tiu ĉi atako kunigis trupojn.”

La germana ministrino pri eksteraj rilatoj karakterizas la militon de Ruslando kiel “agresmiliton”. Ŝi tre precize scias, ke nur tiel eblas kondamno de milito laŭ la UN-Ĉarto. La pravigon, prezentitan de la rusa ministro pri eksteraj rilatoj, ke la milito servas al la rusa “memdefendo” (kio pravigus ĝin kiel militon) ŝi senceremonie kaj sen ajna provo pruvi refutas kiel “fian mensogon”. Per tio ŝi diplomatie ne miskompreneble klarigas, ke Germanujo ne pretas eĉ nur honori la argumentojn de Ruslando kontraŭ la etendiĝo de la NATO ekde 1990, por eĉ ne paroli pri renkontiĝo kun la plurfoje prezentitaj rusaj sekurec-interesoj – eĉ nur por eviti pluan akriĝon en Ukrainujo aŭ Eŭropo […]

Rusaj tankoj ne kreas pacon “Vi diras, ke Ruslando sendas pacotrupojn. Sed Viaj tankoj ne alportas akvon, Viaj tankoj ne alportas bebnutraĵon, Viaj tankoj ne alportas pacon. Viaj tankoj alportas morton kaj detruon. Kaj envere Vi misuzas Vian potencon kiel konstanta membro de la Konsilantaro pri Paco. Sinjoro Lawrow, Vi povas trompi Vin mem. Sed nin Vi ne trompas. Niajn popolojn Vi ne trompos – kaj ankaŭ Vian propran loĝantaron Vi ne trompos.”

Ĉapelon ! Do, rusaj tankoj ne alportas akvon. Nek bebnutraĵon. Nek pacon. Tio malbonas, vere malbonas. Kaj supozeble tre male al germanaj tankoj. Ke germanaj tankoj alportas pacon, tio estas tia jam perdifine (kaj efektive : Same kiel la milito prepariĝas dumpace, tiel ankaŭ la paco alkondukiĝas per la rezulto de la milit-evoluo. En tiu ĉi tute mortiga senco germanaj tankoj efektive mondvaste kreas pacon.) Sed ke ili alportas akvon kaj bebnutraĵon, tio estas vere nova eĉ por sukcesaj analizistoj kaj dialektikistoj. […] Kaj Sinjoro Lawrow, Viaj pravigoj ne estas kredataj – male al la niaj.

Mortintaj rifuĝintoj kaj bonaj rifuĝantoj “Onidiroj venas al ni – ankaŭ en tiu ĉi salonego –, ke afrikdevenaj homoj, kiuj fuĝas el Ukrainujo, estas diskriminaciataj ĉe la landlimoj de la Eŭropa Unio. Mi estis ĉi-matene en Pollando. Kaj mia pola kaj mia franca kolegoj kaj mi faris tre klara : Al ĉiu rifuĝanto, sendepende de lia ŝtataneco, deveno aŭ haŭtkoloro, estas donenda protekto.”

Jes, oni povas diri tion ankaŭ tiel. La fakto, ke la EU lasas morti milojn da rifuĝantoj ĉe siaj landlimoj ; ke ankoraŭ antaŭ nelonge la poloj “protektis” sian limon per pikdrato kaj specialaj trupoj kontraŭ la “rifuĝinto-armilo el Belarusujo” kaj ĉe tio lasis perei “virinojn kaj infanojn” per malsato kaj malvarmo kaj aktuale tenas en malliberejoj proksimume milon da rifuĝantoj precipe arabdevenaj – ĉion ĉi nia bona Annalena rapide forgesas. Vide al tio, ke la novaj rifuĝantoj estas la viktimoj de la (ĉefa) malamiko, tuj klaras ke ili estas akceptotaj. Pollando, kiu hieraŭ laŭdire estis “plena” kaj hodiaŭ indikas, ke ĝi povas akcepti ĉiutage 50.000 ukrainanojn, ne estas kulpigata je “fia mensogo”, sed laŭdata – kaj samtempe admonata pro kredindo lasi transiri la limon foje ankaŭ afrikanon aŭ arabon.

Malkaŝi sian opinion estas devige “Ĉiu unuopulo inter ni devas nun fari klaran kaj respondecan decidon kaj preni partion.” Ke ĉiu unuopulo inter ni devas “fari klaran kaj respondecan decidon kaj preni partion” kompreneble signifas : Estas nenio por decidi, ĉio delonge estas tute klara ! Starigi demandojn, pesi argumentojn por kaj kontraŭ, eĉ prezenti aliajn opiniojn en la lando de opinilibereco – tio estis hieraŭ. Ĉar tio estis en tempo, antaŭ ol “Putin” regalis al ni tiun ĉi “novan realon” – vidu supre !

Oni konstatu : Se germanaj farantoj de komunikiloj plejmulte opinias tiun ĉi paroladon de la germana ministrino pri eksteraj rilatoj bona, se Annalena Baerbock estas festata kiel la “pozitiva surprizo de tiu ĉi registaro” (la gazeto Die Welt), tiam tio estas informo pri la mensostato de la germana socio. Tiu ĉi socio – kun Baerbock – simple certas disponi pri la plej bonaj valoroj de tiu ĉi mondo. Tamen aktuale ŝajnas, ke demokratioj sur la terglobo batalas kontraŭ aŭtoritataj reĝimoj, libereco kontraŭ subpremado. Tio igas superflua ne nur ĉian demandon pri kion s-ro Müller en la urbo Essen en sia laboro de malalta salajro havas de la “pura” germana demokratio, aŭ kio envere mankas al s-ino Orlova en la aŭtoritata Ruslando (krom “pura demokratio”kompreneble). Tio anstataŭas ne nur ĉian pensadon pri interesoj kaj kontraŭecoj inter la nacioj. Tio antaŭ ĉio transigas en la staton de morala fariseismo, kiu refoje devas montri la direkton al la cetera mondo. Tion la verduloj en sia elektobatalo ja nemiskompreneble klarigis (“do, neniu poste plendu ke oni ne povis scii”)

Krei pacon per germanaj armiloj El la starpunkto de tiu ĉi firmigita germana militmoralo kompreneble ne decas eĉ nur konstati, ke la NATO en la lastaj jardekoj per la akcepto de 14 regnoj kaj la antaŭeniĝo je 1000 kilometroj orienten tiom premis Ruslandon, ke ties gvidantaro nun vidas “ruĝan linion” transpaŝita. Tie same maleblas kompromisoj, ekz-e “neŭtrala Ukrainujo” – kio cetere rapide ĉesigus la bedaŭratajn “suferojn de la geukrainanoj”.

Anstataŭ tio, la tagordo de la ministrino pri eksteraj rilatoj tekstas :

“Ni decidis milite subteni Ukrainujon – por ke ĝi konforme kun la artikolo 51 de nia ĉarto povu defendi sin kontraŭ la agresanto. Germanujo plenamplekse konscias pri sia historia respondeco. Pro tio ni hodiaŭ kaj por ĉia estonteco deklaras nin favoraj al la diplomatio kaj ĉiam serĉos pacajn solvojn. Sed se nia paca ordo estas atakata, tiam ni devas rigardi en la vizaĝon de tiu ĉi nova realo. Ni devas agadi respondece. Kaj pro tio ni devas hodiaŭ unuiĝinte eniri la militon !”

Ne, tiu ĉi lasta frazo estas malice citita false ! Fakte la lasta frazo de Baerbock tekstis : “Kaj pro tio ni devas hodiaŭ unuece engaĝiĝi por la paco !” Sed, interese, tio signifas la samon : “Liverado de armiloj en militaj regionoj” (ĝis nun malpermesata en Germanujo) ekde nun kaj en tiu ĉi kazo devas nepre okazi. La ministrino pri eksteraj rilatoj memorigas pri nia “historia respondeco”, kiu ja, kiel konate, konsistas en tio, ke la nazia Germanujo preskaŭ tute ekstermis la geukrainanojn.

La konkludo el tio : Ĉar Putin atakis “nian (!) pacan ordon”, ĝuste tiuj ĉi geukrainanoj devas nepre esti pelataj en gerilan militon kontraŭ la rusaj invadantoj – kompreneble por la paco ! Kompreneble nenia malica vorto kontraŭ ukraina prezidanto, kiu retenas ĉiujn virojn inter 18 kaj 60, kiuj volas fuĝi el tiu infero kaj devigas ilin oferi sian vivon por konservado de lia potenco. Nenia malica vorto kontraŭ polaj kaj rumanaj limgardistoj, kiuj perforte repelas ukrainajn virojn en “ilian patrujon”.

Flanka rimarko : La okcidentaj pacgardistoj intertempe fakte sendas libervolajn fremdul-legianojn kaj usonajn veteranojn al la fronto kaj sub la slogano “Nenian zonon de flugmalermeso fare de la NATO” oni ankaŭ jam parolas pri batal-aviadiloj – do, la batalo de la demokratioj avancas.

Batalo je vivo kaj morto “Sed nun temas pri la estanteco. Temas pri familioj, kiu serĉas protekton en metrostacioj, ĉar iliaj domoj estas bombataj. Temas pri vivo kaj morto de la ukraina loĝantaro. La sekureco de Eŭropo estas en la ludo. La Ĉarto de la Unuiĝinta Naciaro estas en la ludo. Preskaŭ ĉiu lando, kiu ĉi tie estas reprezentata, havas pli grandan, pli potencan najbaron. Ĉi tie temas pri ni ĉiuj, sinjorinoj kaj sinjoroj.”

La vivo de la ukraina loĝantaro estus tute rapide savita, se la NATO rezignus pri ebla membreco de la lando. Cetere, ĉu al la “sekureco de Eŭropo” envere ne apartenas ankaŭ la sekureco de Ruslando ? “La Ĉarto de la Unuiĝinta Naciaro estas en la ludo” – ĉu pro milito ? Tiam ĝi jam delonge ne plu ekzistus. Kaj kiu protektas nin kontraŭ la plej potenca militalianco de la mondo ?

Ĉu logiko kaj vero ? Ĉi tie temas pri io pli alta. Kaj ĉi tie parolas la ministrino pri eksteraj rilatoj de lando, kiu ĵus decidis survojigi la trian plej grandan militbuĝeto de la mondo …

Fonto de la germana versio : https://www.untergrund-blättle.ch/politik/deutschland/annalena-baerbock-rede-vor-den-vereinten-nationen-uno-6900.html

Elgermanigita el Marxistische Blätter 3_2022, p. 8-12 de Vilhelmo Lutermano, la 29-an de Junio 2022.