Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Forigi la kaŭzojn de la malpaco
de heise.de  
28a junio 2022

Heise.de : Forigi la kaŭzojn de la malpaco 2022-06-27

Jen kial la pacmovado estu pli radikala, la NATO estu malfondota same kiel la germana armeo Bundeswehr – kaj kial Max Horkheimer pravis. Komento.

La Federacia Komitato Packonsilo [Friedensratschlag] fine de Junio publikigis pozici-paperon, en kiu la sinteno de kelkaj partoj de la pacmovado estas detale resumita kaj argumentita, ligite kun postuloj al la federacia registaro.

La papero estus solida bazo por ago-opcioj kontraŭ milito, armado kaj armil-liveradoj, SE … jes, se ĝi ne klopodus por serĉi la senesperan kvadratigon de la cirklo. Kaj per tio ĝi lastanalize fluas en paradokson, do en pacpolitikan sakstraton.

Mankas al ĝi historia dimensio kaj analiza kuraĝo, pro tio ĝiaj geaŭtoroj restas sistem-imanentaj, kiel la sekvaj ideoj montros.

La bazo de niaj okcidenteŭropaj vivcirkonstancoj, per tio ankaŭ de la reagoj al tiu ĉi milito [en Ukrainujo, -vl] kaj de la kritiko al ĝi, kreskadis dum kvincent jaroj : koloniisma subigo de tutaj mondopartoj, ekscesa kapitalisma ekspluatado de homoj kaj naturo en la sudo kaj oriento de la terglobo, imperiisma elrabado mondvaste, traplektite de ruĝa fadeno nomata rasismo.

Niaj antaŭuloj en multaj regionoj de la planedo Tero postlasis dezertigojn, murdis popolojn kaj ŝtelis riĉaĵojn, kiuj apartenis al aliuloj de jarmiloj aŭ simple laŭ natura maniero. Tiu ĉi obscene hom-malestima barbareco estas la bazo de la eŭropa kaj nordamerika prospero, kiu stampas kaj portas la vivon de ni ĉiuj.

La verŝajne plej horora elformiĝo de tiu ĉi barbara sistemo estas la faŝismo en siaj diversaj aperformoj. Max Horkheimer trafe pintigis tiun interrilaton en 1939 jene : “Sed kiu ne volas paroli pri la kapitalismo, tiu silentu ankaŭ pri la faŝismo.” [1]

Tiu interrilato estas substanca ; ĉiuj provoj disigi la daŭran kapitalisman regadon, per truhava vualo nomata parlamenta demokratio, disde ĝiaj faŝismaj aŭ ties parencaj elkreskaĵoj, estas motivitaj ideologie, do – eĉ se ili en unuopaj okazoj estas bone intencitaj – servas al produktado de malĝusta konscio pri la realaj sociaj kondiĉoj, kiuj de preskaŭ ducent jaroj havas homvoran kaj naturdetruan kapitalisman fundamenton.

La formala forigo de la koloniisma posedopreno de materiaj, kulturaj, historiaj riĉaĵoj de fremdaj popoloj kaj la venko super la faŝismo en 1945 montriĝis papertigroj kontraŭ kapitalismaj perforto, maljustaĵo kaj okupado : Novkoloniismaj rabadoj daŭrigas la regadon de la Nordo super la Sudo, ili konsistigas la materian bazon por la novliberala infektado de ĉiuj vivopartoj ĝis en la lastaj ĉeloj de nia pensado, sentado kaj agado – kaj de la luksa vivo.

Sendepende de tio, ke iamaj nazioj en multaj sociaj kampoj stampis la postmilitan Germanujon kaj ke la konzernoj, kiuj servis al la faŝistoj, rajtis sperti sian reviviĝon ; sub la vualo de socia merkatekonomio oni kontraŭbatalis la socialisman ideon, enhavatan en la alena [de la germana urbo Ahlen, Aleno, -vl] programo de la kristandemokrata partio CDU, per ekonomia, politika kaj milita enpreno en la ĉefe usone stampitan hegemonian regadpretendon.

La pacmovado devas adaptiĝi al historia realeco

Krome, en la lastaj pli ol sep jardekoj, la envere homar-sava ideo de socia demokratio estis misuzata por vualigi tiun bazan modelon, kiu estas por la plej multaj homoj senkompata, por kelkaj malmultaj profitiga, por senigi ĝin je ĝia kerno kaj praktike eĉ fari ĝin parto de la dominado.

Pacpolitikaj agadoj havas malmulte da senco, se ili ne konsideras tiun ĉi historian realon : Eŭropo – kaj Nordameriko – flegas kaj uzas sistemon, kies vivonervo estas la ŝtelado de krudmaterialoj, la ekspluatado de homoj kaj la murdado.

Perforto kontraŭ homoj kaj kontraŭ la naturo apartenas al la esenco kaj al la fizionomio de tiu ĉi sistemo, milito estas unu el ĝiaj definitivaj trajtoj. Voli pacigi kapitalisman-novliberalan-koloniisman-rasisman sistemon, do voli fari ĝin libereca sistemo, tio estas, kiel komence dirite, la provo kvadratigi la cirklon.

El tiuj ĉi ideoj sekvas la jenaj almenaŭ tri rezervoj kontraŭ la pozici-papero de la Federacia Komitato Packonsilo :

Per tio, ke ĝi kritikas la militon en Ukrainujo sen indiki, ke ĉia ajn formo de milito estas sistemgrava trajto kiel rimedo de hegemonia, ekspluatisma kaj raba politiko, ĝi absurdigas sin mem.

La imago de ĝiaj geaŭtoroj, kiu malantaŭ ĝi desegniĝas, ke paca novliberala kapitalismo kun “homa vizaĝo” povas ekzisti, jam en la momento de sia estiĝo pruviĝas kiel trompiĝo.

Eĉ se la aktuala milito en Ukrainujo iam per batalhalto kaj per eŭropa packoncepto finiĝos kaj se ni ĉi tie en Centreŭropo en dek jaroj ankoraŭ vivos, tiam, pro manko de krudmaterialoj ĝuste de la okcidentaj regnoj, okazos novaj militoj, se ne ĝis la lasta ukrajnano, tiam ĝis la lasta kongolano aŭ brazilano. Tiu ĉi perspektivo estas de pli ol dek jaroj celgvide ankrita en la defendpolitikaj gvidlinioj.

La pozici-papero enfokusigas la kritikon al la milito, sed neglektas tri sendube pli minacajn danĝerojn, kiuj estas dense ligitaj kun ĝi : • unue novan mondmiliton, de usonaj akruloj jam delonge volatan, • due atoman inferon, kun mortigaj sekvoj por granda parto de la homaro kaj por la vivobazoj de la eble ankoraŭ ekzistontaj transvivontoj, • trie kaj pli ol ĉiuj aliaj, la klimatan katastrofon : La plej granda minaco por la homaro, ankaŭ por ni ĉi tie en Centreŭropo kaj por Ukrainujo, estas la klimataj ŝanĝiĝoj. Kiu hodiaŭ daŭre havas sparketon da inteligento, tiu devas en la politika areno atribui al ili absolutan antaŭrangecon. Por kritiko pri la germana kaj eŭropa Ukrainio-politiko tio signifas : tiu ĉi vivdecida fakto, ke la liverado de pezaj armiloj, respektive la eternigo de la milito per ili, havas memmurdan kapablon.

Ĝis kiam Ruslando estus venkita, ĉia provo limigi la tervarmiĝon al mezuro, kiu donus al la specio homo ŝancon de transvivado, perdus sian sencon. La sola estonto-kapabla opcio estas la tuja ĉesigo de la bataloj, je ajnaj kondiĉoj, por povi celate kaj pli rapide daŭrigi la envere epoke gravan taskon, kiu ne solveblas sen Ruslando, tute sendepende de la abomena mortado en hajlo de granatoj kaj de bomboj.

Verduloj fariĝas la moko de la historio

Kio okazas nun, tio ne estas nur sen senco nek kompreno, sed ankaŭ el koncepto de antaŭhieraŭ : Fronte al la klimataj defioj, tiu ĉi varma-malvarma milito kaj ĝia estiĝ-historio estas blinde raĝa anakronismo.

La fakto, ke ĝuste la verduloj ĉiarimede daŭrigas la militon kaj neripareble akrigas la klimatajn minacojn, estas moko de la historio aŭ la senmaskigo de mensoga potenckalkulo, kiu tamen jam ekde la jarmilŝanĝiĝo rapidege evoluis al vera motivo de la verdula politiko.

La forigado de demokratiaj fundamentoj ne estas sufiĉe konsiderata en la pozici-papero. Kiam preskaŭ ĉiuj delegitoj de la germana parlamento (Bundestag) stare ovacias al la ukraina prezidanto, el kies plej intimaj konfiduloj troviĝas iuj kun radikaldekstaj pozicioj, kaj kiu spite al siaj elekto-promesoj ĉikanas la rusdevenajn kaj rusparolantajn partojn de la ukraina loĝantaro, kaj kiu en la lasta konferenco pri sekureco per sia postulo je atomarmiloj mispaŝis al senrespondeca kaj facilanima alfrontiĝo al Ruslando ; kiam alta armado en Germanujo estas decidata kaj festata de grandega plimulto de la parlamentaj delegitoj kun la celo de milita plikapabligo de germana politiko ; kiam la plej multaj presataj kaj retaj komunikiloj miskomprenas opini-liberecon kiel propagandan unuflankismon kaj militkriadon ; kiam – jam de jaroj – je la 8-a de Majo rusaj gastoj estas malinvititaj aŭ tute ne invititaj al festoj je la liberigo, kaj la 9-an de Majo[la 8-a kaj 9-a de Majo estas la datreveno de la senkondiĉa kapitulaco de la faŝisma Germanujo antaŭ la reprezentantoj de la militalianco en Berlino, jam okupata de trupoj de la USSR. -vl]] la plej gravaj liberigintoj el la germana faŝismo estas evitataj kvazaŭ pesto – tiam la demokratio fakte ruiniĝis : Bone notinde, ne la konstitucio kiel vivobazo, per kiu justa, paca kaj sociala socio estu kreenda, sed ĝia transformado en ruinigitan parlamentan scenaron.

Pacpolitiko devas esti kontraŭkapitalisma, kontraŭrasisma, kontraŭkoloniisma, ĝi devas celi forigon de politika-ekonomia-milita sistemo, kiu minacas nin ĉiujn ; kaj ĝi devas paroli pri la krimoj farataj nome de demokratio kaj homrajtoj, de germanaj, de eŭropaj, de usonaj gepolitikistoj.

Pacmovado devas senkondiĉe nomi, kiu kaj kio malebligas pacan mondon. En certa punkto de la pozici-papero aperas la atributo “regulbazita”, sen ke ĝia vera senco estas pridemandita aŭ nomita : Temas pri reguloj diktitaj de kelkaj potencaj profituloj, precipe tiaj reguloj, kiuj servas al la ekonomiaj interesoj de la milit-industria komplekso de Usono kaj de la EU – kaj flanke ankaŭ de Aŭstralio kaj de Japanujo, komplekso kiun protekti kaj etendi estas la vera kaj sola tasko de la NATO.

Usono kaj la NATO, laŭ ili ankaŭ Germanujo, per siaj perfort-bazitaj reguloj jam delonge adiaŭis la pac-ordonon de la UN-ĉarto [2], kiu en sia substanco estas la kerno de la “baza leĝo” de la popoljuro. Tamen, tiu pacordono de la UN-ĉarto, spite al kritikoj pri strukturoj kaj funkcio de la UN, restas decida ŝlosilo por la luktado por paca mondo. Paco kaj reguloj en la senco de okcidenta dominado estas neagordigeblaj, pacbazita regularo en tiu senco estas kontraŭdiro en si mem.

Sekvoj por la pacmovado

La pacmovado bezonas strategion, kies celo ests socio sen ekspluatado, sen natur-detruado, sen rasismo, sen tutmonda fendiĝo en malriĉa plimulto kaj riĉa malplimulto, do sen kapitalisma-novliberala militeca dominado de unuopaj regnoj aŭ oligarĥoj – ĉiukaze, se ĝi prenas serioze sian engaĝiĝon por paca kunvivado de ĉiuj homoj.

Por strategia koncepto el tiuj ĉi konsideroj rezultas kelkaj – kompletigendaj – celoj kaj taskoj por pacpolitika agendo, kiuj siavice estas pridemandendaj pri sia taktika graveco. Apud tiuj, kiuj aktuale per si mem rilatas al la milito en Ukrainujo, estas tiuj, kiuj estas nemalhaveblaj kiam temas pri paco ĉi tie kaj ĉie :

Masiva premado al la germana registaro por tuj ĉesigi ĝian malrektan partoprenon en tiu ĉi milito, kaj uzi ĉiujn politikajn eblecojn por diplomatiaj ofensivoj ; • tuja ĉesigo de ĉiuj sankcioj, kies sensenceco jam delonge pruviĝis, sub kies sekvoj suferas ne la rusa registaro, sed milionoj da malsatantaj homoj en Afriko, kaj la jam en dubsekura situacio vivantaj homoj masive suferas en Germanujo kaj Eŭropo, kaj la sankcioj masive malhelpas, se ne neniigas instituciojn en la ŝtato, ankaŭ tiuj, kiuj estas gravaj por pacfavora kaj packrea agado ; • reaktivigo de ĉiuj kulturaj, edukaj kaj sportaj projektoj kun Ruslando, kiuj, kiel ĉiuj spertoj pruvas, servas al la interpopola kompreniĝo kaj per tio al la paco en Eŭropo kaj en la mondo ; • fermo de ĉiuj usonaj militbazoj en Germanujo – laŭ Vikipedio, preskaŭ 40 ; • tuja aliĝo de Germanujo al la interkonsento pri malpermeso de atomarmiloj, definitiva rezigno pri atomarmila partopreno, ligita kun la celo ankri ĝin en la konstitucio (“baza leĝo”) ; • ĉesigo de armilproduktado en kaj armileksportado el Germanujo per politikaj decidoj ; • eliro de Germanujo el la NATO, ligita kun la celo malfondi la NATO-n kiel militkreanton ; • eliro de Germanujo el la grupo G7 – alianco, kies celo kaj tasko konsistas en certigo kaj etendado de la tutmonda dominado de riĉaj regnoj kaj grupoj ; • devontigo de Germanujo ligi sin senescepte kun la popoljuro ankrita en la UN-ĉarto ; • tuja haltigo de la “aparta bonhavo” de 100-miliardoj da eŭroj [por la celo de rapida armado, -vl] laŭ la konstitucio, kaj malfondo de la germana armeo Bundeswehr – paca kunvivado ne bezonas armilojn nek gesoldatojn, sed modelon de civilaj konflikt-solvado, kiu trairas la tutan socion kaj kiu komenciĝas en la bazlernejo ; • altigo de la heredo-imposto al 100 elcentoj, reenkonduko de la riĉaĵ-imposto kaj masiva altigo de la enspez-imposto ek de difinota enspezo-limo, por ebligi justan kaj per tio pacan kunvivadon de ĉiuj homoj en Germanujo

Ĉiuj ĉi celoj – kaj la ceteraj kompletigotaj – estas pli aŭ malpli realismaj, sed ili estas nemalhaveblaj por atingi daŭreman pacon en Germanujo kaj en la mondo. La konsekvenco, eltenemo kaj obstino de homo kia Mahatma Gandhi devus servi kiel esperiga orientiĝo al pacmovado, kiu estas konvinkita pri siaj celoj.

(Rimarko : La piednoto de la teksto kaj la ceteraj indikoj provizore perdiĝis. -vl)

(Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, 2022-06-27)