Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Se la flago flirtas, la cerbo estas en la trumpeto
de Milosz MATUSCHEK  
18a junio 2022

Kiam la unuecfronto komencas diseriĝi, tiam aktivistaj redaktistoj komencas ĉasi perfidulojn en la propra tendaro. En la celilo de la travidebla manovro : la Bonna profesorino pri politiko Ulrike Guérot.

Tutcerte ekzistas multaj fiaj trukoj por fari publikajn personecojn ne akcepteblaj. La plej simpla kaj plej malnova metodo verŝajne estas, priĵeti koncernajn personojn per aĉaĵoj, laŭ la diro de Plutarĥo : “Semper aliquid haeret – nur senhonte kalumniu, io tamen ĉiam restos”. Sed malofte kampanjo estis tiom travidebla kaj simple fabrikita kiel en la kazo de la bonna sciencistino pri politiko Ulrike Guérot.

La antaŭhistorio estas tute simpla : Ulrike Guérot estas maldekstre liberala pioniro de la ideo pri eŭropa respubliko laŭ la svisa modelo. Ŝi estas ĉio, kion la ĉeftendenco amas : kun politike ĝustaj rilatoj, ina, inteligenta, parole lerta kaj krome aŭtorino de furorlibro. Pri la koron-viruso ŝi por la unua foje eliris el la ĉeftendenco kaj komencis kritiki la registaran politikon pri dispozicioj tiom akre kaj tiom trafe, kiom alie apenaŭ alia intelektulo en la germanlingva spaco.

Ŝia libro “Kiu silentas, tiu konsentas” [originale : “Wer schweigt, stimmt zu” (Westend Verlag) en Marto tuj grimpis en la furorlibraj listoj kaj tenis sin tie dum semajnoj. Ŝi tie ekzemple postulas ne miskompreneble : “Unue ni ordigos, ĉiu en sia lando. Ni transdonos la respondeculojn al la Internacia Puntribunalo, se pruviĝos, ke ne la vesperto transdonis al ni la viruson, sed t ja laborejo, kiel la dana speciala taskito de la UN antaŭ nelonge raportis. Ni petas Usonon okupiĝi pri Anthony Fauci kaj Bill Gates. Ni fermas la Mondan Organizaĵon pri Sano MOS kaj traserĉos ĝiajn financajn implikiĝojn kun la farmacia industrio. Ni ne lasos eskapi la mallumajn figurojn de Pfizer kaj K-io, kiel ni, antaŭ dek jaroj, lasis eskapi la bankistojn. Ni estigos parlamentan esplor-komitaton. Ni elektos novan kancelieron, kiu ree konas ruĝajn liniojn.”

Komunikila milittribunalo

Poste okazis la atako de Ruslando al Ukrainujo, kaj Ulrike Guérot komence de Junio eesprimis en la televida babilprogramo de Markus Lanz envere nur la pli senprobleman postulon : nun tamen labori direkte al paco, anstataŭ insisti pri milita solvo de la konflikto (“Ruslando estas venkenda”). Ŝia slogano, libere laŭ Cicero : “Maljusta paco estas pli bona ol la plej justa milito”. La solvo de konflikto fine ne eblas sen diskuto de la pli profundaj kaŭzoj de konflikto. Sed ĉu tiam oni ne devus diskuti ankaŭ kunkulpon de la Okcidento, kiel la ĉikaga politik-sciencisto John J. Mearsheimer en la “Economist” ? Precize tio devas ne esti : En la televidprogramo de Lanz, Guérot estis tiom konsekvence interrompata, superkriegata kaj prezentata kiel naive stulta, ke eĉ la lasta paganto de devigaj televid-imposto devis konsciiĝi, ke ĉi tie okazis publika ekzekuto, laŭ komando de Lanz al la kundiskutantoj : “Kiu komencu ?”. Tiom pri la laŭleĝa tasko raporti ekvilibre. Kontraŭ tiu hontinda sendaĵo intertempe troviĝas plendo ĉe la Germana Gazetara Konsilantaro.

Pri tio necesas scii : Por la kutimaj publikaj retorikoj pri la koronviruso aŭ pri Ruslando, Guérot estas la kiom eble plej granda akcidento. “Unu el ili” turnas la dorson al la ĉeftendenco, ricevas pri tio atenton kaj estas nun kiel “perfidulino” elŝaltenda. Post la elsendo de Lanz, kvazaŭ per butonpremo ekis kampanjo pro laŭdiraj riproĉoj pri plagiatoj en popolsciencaj libroj, fare de trevira politiksciencisto Markus Linden en la Frankfurter Allgemeine Zeitung (FAZ). La momento estis elektita certe ne hazarde : Kiel la FAZ laŭ gazetara distribuo scias, Guérot ĝuste semajnon poste, nome la lastan Ĵaŭdon, devis esti nomota kundirektorino de esplorinstituto de la universitato Bonno. Tio suspekte odoras je kultura blokado (“Cancel Culture”) pere de bandoj : kelkaj riproĉoj disvastigitaj en la ĝusta momento evidente devis premi la gvidantojn de la bonna universitato por distanciĝi de Guérot, “elplatformigi” ŝin kiel sciencistinon. Tiu ĉi ĝis nun ne komentis. La influhava felietona redaktisto Patrick Bahners, konata furorulo de Duck, krome jam de semajnoj faras privatan militon kontraŭ Guérot en Twitter, komentadas ŝiajn aperojn en komunikiloj per okulrulantaj komentaj signoj [aŭ laste, pri tiu ĉi germanlingva artikolo, per bildo de agreseme gardanta hundo. -vl].

Ĝis nun ĉio ĉi estis vana. Post la Lanz-elsendo Guérot estis portata de ondo da simpatio en Twitter. La riproĉoj pri plagitato reduktiĝis al kelkaj ja misaj, sed pardoneblaj malzorgemaĵoj. Guérot ne alprenis fremdajn ideojn, sed nomis aŭtorojn kaj fontojn, nur kelkfoje forgesis citilojn. Ĉu tiom da tumulto pro mankantaj citiloj ? Kio restas, kiam la fumo foriĝas, estas travidebla kampanjo. Ĉar kompreneble ĉi tie ne temis pri debato pri la ĝusta citadmaniero en publikaj eseoj skribitaj verve kaj kun brulanta plumo. Se Ulrike Guérot estus viro, tiam oni eble provus tion per #Metoo-riproĉo.

La provo malkreditigi Guérot ĝis nun iom ensabliĝis, verŝajne ankaŭ ĉar malfacile pretervideblas, ke temas pri silentigo de grava diferenciga voĉo, dum granda kvanto da publikaj komentistoj jam en milite kamufla vestaĵo atendas por nun fine povi pafi kontraŭ Ruslando. Hontiga estis la apero de la verkisto Ralf Brönt en la gazeto “Freitag”, kiu iam pro laŭdira astmo evitis militservon, sed nun preskaŭ 60-jara volus batali. Mensa mobilizo en konjunktivo.

Notu : En Germanujo validas la moto “Neniam ree milito !” ĉiam nur tiom longe, ĝis kiam okazas nova milito. La aktuala milito tiam estas ĉiam justa, necesa kaj pura. Nur poste eble, kiel en la kazo de Afganujo, oni diras : Okazis fuŝe. Ni diru tion tiel kiel ĝi estas : Guérot fuŝas la militetoson. La germana armeo ĵus ricevis 100 miliardojn da eŭroj por nova milit-ekipaĵo el la imposta kaso, en la plej bona orvela lingvo nomata “Aparta havaĵo”. La milito estas patro de ĉio (Heraklito) kaj do ankaŭ de la librotenistaj trukoj. La signoj staras laŭ armado, mankas nur la afiŝa moto de Klaus Staeck : “Paco minacas laborlokojn !”

Malkreditigo de disidentoj per pensfabriko

La kampanjo kontraŭ Guérot estas travidebla ankaŭ ĉar facile rimarkeblas, kie la ŝnuroj kuniĝas, nome en la “Centro Liberala Moderno”. Malantaŭ tio troviĝas rusland-kritika pensfabriko en Berlino, fondita de du verdulaj politikistoj, kiuj laŭ la gazeto taz per tio transiris en la “tansatlantikan pensiiĝon”. En la rondo de societanoj sidas i.a. membroj de la Atlantika Ponto kaj eksaj usonaj ambasadoroj. En la konsilantaro oni renkontiĝas i.a. kun la munĥena sociologo Armin Nassehi, proksima al la registaro. Kunfondinto Ralf Fücks antaŭe estis dum 20 jaroj ĉe la pinto de la Heinrich-Böll-Fondaĵo, proksima al la verduloj, kaj interne ricevis kritikon pro pledoj por la NATO kaj por lokado de atomarmiloj. La kontaŭmilitisto kaj Nobelpremiito pri literaturo Heinrich Böll [en Esperanto : Henriko Bolo, -vl] certe returniĝus en sia tombo. Mondonanto de la instituto pri publikaj rilatoj estas interalie la porukraina Internacia Renesanco-Fondaĵo, do envere George Soros.

La rilata peco al Guérot estas Markus Linden, politik-scienculo iom nekonata ĉe la universitato Treviro. Li verkas tekstojn por la centro kaj krome aŭtoris la du FAZ-artikolojn plenajn de riproĉoj kontraŭ Guérot, kiuj supozeble jam kuŝis en lia tirkesto. Ĉu pro instigo de Bahner ? Ĉu por plaĉi al la Centro ? Iuj indikas ankaŭ certan propran intereson de Linden, ĉar li estis kunpretendanto pri la pozicio de Guérot ĉe la universitato de Bonno. Plurfojan demandon pri tio li lasis nerespondita. Nassehi, membro de la konsilantaro, jam en Twitter polemikis kontraŭ la koron-kritika libro de Guérot. Ĉu kazo de kolega envio ? Guérot verkas la furorlibrojn, Nassehl iom nekompreneblajn libregojn, kiuj sonas kvazaŭ Nilas Luhmann esprimus sin eĉ pli nekompreneble.

La vera skandalo malantaŭ tiu ĉi farso : En la laŭdire “plej bona Germanujo, kiu iam ajn ekzistis” jam delonge ne plu temas pri diskutoj ĉe la grandaj temoj, egale ĉu klimato, korono aŭ milito. Temas pri kunigo de la unuecfronto. Militisme dirite, okazas komunikila devigo, alvoko al servo. Kiu ne sekvas ĝin kaj aktive laboras kontraŭ ĝi, estas stampata kiel perfidulo. La kalkulo klaras, temas pri neŭtraligo de persono, kiu prezentas danĝeron por la rakonto. Tiu, kiu devas okupiĝi pri riproĉoj en propra afero, tiu aŭtomate havas malpli da tempo por kritiki koron-virusajn dispoziciojn kaj pri la milito en Ukrainujo. Sed malofte diferencigaj diskutoj, kiuj apogas komprenon, estis tiom urĝe bezonataj kiom ili estas nun. [...] Anstataŭe ni travivas denove : “Kiam la flago flirtas, tiam la cerbo estas en la trumpeto.”

Tiu ĉi artikolo aperis unue en la svisa gazeto Die Weltwoche.

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, 2022-06-18