Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Per duoblaj normoj en la venontan mondmiliton
de heise.de  
6a junio 2022

Heise.de : Per duoblaj normoj en la venontan mondmiliton

La 27-an de Majo 2020

La debato pri la Ukrain-milito estas submetita al gravaj devigoj kaj estas morale limigita. La realaj temoj ne menciiĝas. Komento

Kiu kulpas pri la milito en Ukrainujo ?

La respondo ne estas tiom simpla, kiom oni kredigas al ni. La demando, kiu kaŭzis disputon, akompanas nin de la sabloludejo ĝis en la maljunulejon. Spertaj disputsolvistoj scias, ke la agresanto estas ne nepre tiu, kiu unue uzis perforton. (Kun-)kulpa povas ankaŭ esti tiu, kiu per sia konduto provokis la alian al perfortaĵo. Bedaŭrinde tiu ĉi ekkono ne helpas por senambigue klarigi la kulpodemandon en la aktuala disputo.

Helpa estas regularo, kiun agnoskas ambaŭ konfliktpartioj kiel gvidlinion, ekzemple ĉar antaŭ la komenco de la disputo ili interkompreniĝis pri tio. Tia deviga regularo ja ekzistas inter la ŝtatoj. La komunumo de la popoloj en la jaro 1945 ellaboris kaj decidis ĝin vide al la civilaj katastrofoj de du mondmilitoj :

Ĉarto de la Unuiĝinta Naciaro (UN-ĉarto)

Tiu ĉi regularo formulas fundamentajn regulojn, kiuj validas inter la popoloj de la mondo. Tiom longe, kiom ne ekzistas io pli bona, ni prefere tenu nin je ĝi.

La baza principo de la popoljuro staras en la art. 2 cifero 4 de la Ĉarto :

“Ĉiuj membroj en siaj internaciaj rilatoj detenas sin, en siaj internaciaj rilatoj, je minaco aŭ uzo de forto, ĉu kontraŭ la teritoria integreco aŭ politika sendependeco de iu ajn ŝtato, ĉu en ia alia maniero malkongrua kun la celoj de la Unuiĝinta Naciaro.” [1]

Tiu ĉi malpermeso de perforto estas la fundamenta normo de juro interkonsentita de ĉiuj membroŝtatoj de la UN (”popoljuro”).

Kroma baza principo estas ankrita en la art. 2 cifero 7 de la Ĉarto :

Laŭ tiu ne ekzistas rajto “interveni en aferojn, kiuj laŭ sia esenco apartenas al la interna kompetento de ŝtato”. Tio signifas, ke neniu ŝtato rajtas interveni en internan konflikton de alia ŝtato pere de perfortaj rimedoj. [2]

El la malpermeso de perforto ekzistas du esceptoj :

Laŭ art. 42 de la Ĉarto la monda konsilantaro pri sekureco ĉe minaco al paco aŭ rompo de paco aŭ ĉe agresa ago “povas per aeraj, maraj aŭ teraj militfortoj realigi la dispoziciojn necesajn por konservado aŭ restarigo de la monda paco kaj de la internacia sekureco.” [3]

Laŭ art. 51 de la Ĉarto atakita ŝtato havas “la naturdonitan rajton je individua aŭ kolektiva memdefendo ĝis kiam la Konsilantaro pri sekureco faris la dispoziciojn necesajn por konservado de la monda paco kaj de la internacia sekureco.” [4]

Kion signifas tio por la Ukrain-milito ?

Dispozicioj laŭ art. 42 ne konsidereblas jam pro tio, ke la Konsilantaro pri sekureco ne permesis al Ruslando fari perfortajn dispoziciojn.

Memdefenda rajto de Ruslando laŭ art. 51 ne aplikeblas, ĉar Ukrainujo ne atakis Ruslandon kaj ĉar ankaŭ ne ekkoneblas, ke Ukrainujo planis armitan atakon al la rusa ŝtata teritorio.

Ukrainaj armeaj atakoj al la teritorioj Donecko kaj Luhansko (Donbaso) ankaŭ ne povas estigi rajton de Ruslando je memdefendo, ĉar tiuj teritorioj ne estas parto de la rusa ŝtata teritorio.

Intera rezulto : Ĉar la rusa invado estas pravigita de neniu el la du esceptokazoj, la milito estas kontraŭa al la popoljuro. Tiu, kiu pretendas kredindon, ne pridubu tiun ĉi ekkonon. Tio utilus nek al Ruslando nek al la popoljuro. Jure ne ludas rolon, ke la rusa registaro evitas la vorton “milito” kaj parolas pri “armea aparta ago”. La popoljuro ne orientiĝas laŭ vortoj, sed laŭ faktoj.

Lezo de rusaj interesoj

La rusa rompo de la popoljuro tamen ne ekskludas, ke Ukrainujo en tempo antaŭ la milito lezis pravajn interesojn de Ruslando. Ruslando pri tio faras la jenajn riproĉojn :

• Kreskantajn klopodojn de la ukraina ŝtatgvidantaro por akceptiĝo en la NATO sen konsidero al rusaj interesoj pri sekureco ; • estigo de la Majdan-puĉo de 2014 kun politika kaj armea subteno de la Okcidento ; • tolerado de ekstrema naciismo en Ukrainujo ; • diskriminado de la ruslingva loĝantaro en Donbaso ; • uzado de “naziaj batalionoj” • interna milito en Donbaso kun ĝis nun 14.000 mortintoj ; rifuzita realigo de la Minsko-2-interkonsento ; planita ofensivo kontraŭ la popolrespublikoj Donecko kaj Lugansko.

Rompus la kadron de tiu ĉi artikolo, se oni volus esplori, ĉu kaj kiom la riproĉoj kontraŭ Ukrainujo, Usono kaj la EU estas pravigitaj. Klarigo pri tio ankaŭ ne necesas, ĉar eĉ se la riproĉoj ĝustus, el tio ne eblus dedukti rajton de Ruslando armee ataki Ukrainujon.

Politikaj provokoj ne pravigas atakmiliton. Tiu ĉi rezulto povas esti nekontentiga el rusa vidpunkto, sed tio neniom ŝanĝas la popoljuran takson.

Ni ne vivas en ideala – justa – mondo. La lastaj jardekoj ripete montris, ke eĉ masivaj rompoj de la popoljuro (ekzemple Jugoslavujo, Irako, Sirio, Libio, Palestino) restis ne punataj. La kaŭzo de tio evidentas : Juro estas unu afero, potenco la alia.

Ne ĉiam la forto de la juro venkas, kelkfoje bedaŭrinde triumfas la potenco de la plifortulo. Tamen la mondo ne laciĝu ĉiam denove postuli justecon. Ĉiuj ŝtatoj de la mondo estas alvokitaj reagi al ŝtata miskonduto per politikaj, ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj dispozicioj kaj konduki la kulpulojn al (popol)punjura kondamno.

Gvidaj komunikiloj kaj popol-stultigo

Germanaj gvidaj komunikiloj limigas sin – kun malmultaj esceptoj – al unuflanka vido al la mondo, determinita de interesoj de Usono, de la NATO kaj de la EU, tiel ankaŭ ĉi-teme. La rusa perspektivo estas aŭ komplete eliminita aŭ dekomence malpravigita kiel nekredinda.

Tiu ĉi speco de ĵurnalismo komprenas sin kiel laŭtparolilon de la registara politiko, fiservemo estas ĝia varmarko. Karlo Kraŭso nomis tiun variaĵon de gazetara laboro “Journaille” [fiĵurnalismo, kanajla ĵurnalismo]. En la kazo de la Ukrain-milito ĝi apogas sin prefere sur eldiroj de la ukraina registaro, sur informoj de okcidentaj sekretaj servoj, zorge elektitaj eksterlandaj korespondantoj kaj obskuraj esplor-retejoj.

Kvankam evidentas, ke informoj estas gvidataj de la interesoj de milita partio kaj de ties subtenantoj, multaj gvidaj komunikiloj neglektas la plej gravan ĵurnalistan devon, nome la ekzamenadon de siaj informoj je grado de vereco.

Ili raportas sen sufiĉa esploro, sen serioza jura enordigo, sed kompense kun la esprimo de profunda indigno pri “la krimoj de Ruslando”. En la vesperaj televid-babiladoj la endoktrinado estas daŭrigata pli forte. La gegastigantoj jam en la enkonduko lasas nenian dubon pri tio, sur kiu flanko ili staras.

En la sekva horo la ukraina ambasadoro Andrij Melnyk, konata pro siaj vortaj ekscesoj, kaj milit-favoruloj kiaj Marie-Agnes Strack-Zimmermann, Anton Hofreiter, Roderich Kiesewetter kaj Robin Alexander havas la grandan parolon.

Ili reciproke superas sin per demonigo de Putin kaj per la postulo je pli kaj pli pezaj armiloj por Ukrainujo. Okaze oni aldone invitas al la babilrondo armilkritikan diskutulon kiel ĵurnalistan kamuflaĵon.

Kiam tiu unuopa batalanto admonas je pripensado kaj indikas la minacantan etendiĝon de la milito, li estas en sia diskuta kontribuado konstante interrompata de manpleno da “ĝustaj kredantoj” – tolerate de la diskutronda gvidanto – kaj, se necese, per unuiĝintaj fortoj de la Ukraino-alianco krie silentigata. Tiaj televidprogramoj ne volas diskuton, ankaŭ ne informon, ili volas disputaĉon kaj – eĉ pli malbone – ili ĉe tio akceptas stultigon de la popolo.

Eĉ se la akiro de ekkono estas malgranda en tiuj diskutrondoj pri Ukrainujo, ili tamen per la konstanta ripetado de kliŝoj stampas opiniojn. Rusaj komentistoj ĉiukaze jam estas malebligataj renkonti germanan televidanton, ĉar ili ja povus verŝi iom da akvo en la vinon de la atlantika fariseismo.

Io simila validas pri la ĉinaj, barataj, arabaj, latinamerikaj kaj afrikaj voĉoj. Homoj de tiuj landoj ja rajtas malsati, soifi kaj morti por Ukrainujo, sed ili ne rajtas prezenti siajn vidpunktojn. Rezulto : Per ĵurnalisma unudirektismo oni estigas la impreson, ke la tuta mondo aliĝas al la okcidenta vidmaniero. Sed tiu bildo estas tordita.

La metodo de intenca glatigo de la mondobildo havas tradicion en la germanaj komunikiloj. La diskuto pro Skripal kaj Navalny restas en malbona memoro. Kelkaj noblo-plumoj de la germana ĵurnalismo devus ruĝiĝi pro honto. Anstataŭ tio, tiuj uloj preferas kaŝi sin sub la kamuflaĵo de batalanto por libereco kaj demokratio.

Elgermanigita la 28-an de Majo de Vilhelmo Lutermano el la retejo HEISE.de de la 27-a de Majo 2020.