Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Kiam alia vido jam ne estas permesata
de Karin LEUKEFELD  
5a junio 2022

Karin Leukefeld : Kiam alia vido jam ne estas permesata

Pri gazetara libereco en Germanujo

La 28-an de Septembro 2021 la usona komunikil-konzerno YouTube senaverte blokis du YouTub-kanalojn de RT Deutsch (RusiaToday germana) kaj estingis ĉiujn ĝis tiam alireblajn filmetojn kaj intervjuojn.

Kiel kialon por tiu drasta interveno en la gazetaran kaj informadikan liberecon YouTube informis, ke al RT oni “elsiris averton pri alŝutado de enhavoj”, kiuj rompis l”a gvidlinioujn de YouToube pri Kovid-19 pri medicina falsinformado”. La rajtoj por RT-DE publikigi filmetojn per tio estas haltigitaj. RT, laŭ tio, provis “ĉirkaŭiri la limigojn per uzado de alia RT-kanalo. Post tio, “ambaŭ kanaloj estis fermitaj pro rompo de la uzkondiĉoj de YouTobe”.

RT Deutsch [la germana versio de Russia Today] faros jurajn paŝojn kontraŭ la blokado. La rusa ministrejo pri eksteraj rilatoj intencas meti la blokadon de la RT-kanaloj ĉe la venonta kunsido de la plenum-konsilio de la UNESKO.

Se temus pri “medicinaj falsinformoj”, tiam devus okazi ekzameno fare de fakuloj de respektiva instanco. Ĝuste en medicina kampo ekzistas multaj analizoj, kiuj estas science disputataj kaj diskutataj. En la gazetara regularo de la germana gazetara konsilantaro prave tekstas sub cifero 14 pri la medicina informado : “Ĉe raportoj pri medicinaj temoj evitendas maladekvata sensacia prezentado. […] Esploradaj rezultoj, kiuj troviĝas en frua stadio, ne estu prezentataj kiel finitaj aŭ preskaŭ finitaj.”

Tio veras ankaŭ pri la komunikila raportado pri la Kovid-19-pandemio kaj koncernas ĉiun komunikilon. Ĉar kadre de la pandemio temas ne nur pri medicinaj ekkonoj aŭ supozoj, temas pri la pernsoneco de ĉiuj civitanoj, en kiun oni amase kaj restriktive intervenas. Diversaj vidoj pri tio – en Germanujo kaj en la tuta mondo – estas fakto kaj devas ne esti subpremataj aŭ fiigataj. Publikeco pri tio devige necesas.

Pro tio, la gazetara regularo en Germanujo estas konsiderenda pli alte ol la reguloj de usona komunikila konzerno, kiu komercas per la datumoj de siaj uzantoj. La tasko de la federacia registaro de Germanujo estas protekti la gazetaran kaj informadikan liberecon sur germana teritorio ankaŭ fronte al tia konzerno. Se ekzistas duboj pri raportoj – egale ĉu ĉe RT Deutsch, Der Spiegel, en la gazeto Bild aŭ en la televido – necesas senantaŭjuĝa ekzamenado. Al la pandemio Kovid-19 kaj al ĉio kun ĝi ligita la mondo rigardas tre diverse. Gazetara libereco signifas rajti kaj devi raporti pri tio …

Se la estingo de la YouTube-kanaloj de RT Deutsch okazus efektive pro “medicinaj falsinformadoj”, tiam intervjuoj, raportaĵoj, dokumentoj, kiuj neniel rilatis kun la Kovid-19, devintus ne esti estingitaj. Do, necesas supozi, ke ĉe RT Deutsch ne vere temis pri Kovid-19. Pri kio do ?

Task Force kontraŭ informoj el Ruslando

La stigmatizado de RT Deutsch en politiko kaj komunikiloj komenciĝis ne dum la apero de la koronviruso printempe de 2020, sed devenas el Marto de 2015. Tiam, antaŭ la fono de la okazaĵoj en Ukrainujo kaj en Krimeo, la ŝtataj kaj registaraj ĉefoj de la 28 EU-landoj decidis la starigon de la East StratCom Task Force, kiu estis envicigita en la Eŭropan Eksteran Servon. Informoj el Ruslando estis sendistinge deklaritaj “falsinformoj”.

Ĉe la Task Force – nocio origine armea por tempe limigita kunigo de diversaj unuoj de la US Navy el la tempo de la Dua Mondmilito – temas pri grupo de fakuloj pri komunikado, ĵurnalismo kaj rusistiko (scienco pri rusaj lingvo kaj kulturo). Tasko de tiu grupo estas kontraŭagi al la “kurantaj rusaj kampanjojn de falsinformado”. La ekstera servo de la EU estigis “agadplanon pri strategia komunikado” kontraŭ Ruslando kaj kontraŭ la de tie disvastigataj “falsinformoj”.

Retpaĝo de la East StratCom Task Force intertempe detale informas pri la kampanjo de la “EU kontraŭ falsinformoj” [“Eu gegen Desinformationen”]. En la jaro 2018 oni faris agadplanon kontraŭ falsinformo, kiu entenas ankaŭ speciala trejnado de ĵurnalistoj.

Insulto al la inteligento de la eŭropanoj

En Novembro de 2016 la EU-parlamento debatis kaj decidis rezolucion por fari dispoziciojn kontraŭ “rusa kaj ISIS-propagando”. La EU, laŭ tio, devas “reagi al la informada milito de Ruslando kaj de islamistaj teroristoj”. La atento kaj la pozitivaj informoj devas pliiĝi, la EU devas “trejni la komprenon de informado”. En la nova komunikila lingvo tio nomiĝas “enordigi”.

La antaŭa debato baziĝis sur raporto de la grupo de EU-konservativuloj kaj reformistoj (ECR) verkita de la pola EP-delegitino Anna Fotyga. Laŭ ĝi, “Ruslando volas dividi Eŭropon kaj estigi timon”. La saman celon, laŭ ĝi, sekvas teroristaj organizaĵoj, ekz-e la Islama Ŝtato (IS aŭ ISIS). Eŭropo staras “sub kreskanta premo per falsinformado fare de landoj kiel Ruslando kaj de neŝtataj agantoj kiel la ISIS/Daesh, Al-Kaido kaj aliaj perfortaj teroristaj grupoj de ĝihadistoj”, tiel en la raporto. “Pseŭdo-novaĵ-agentejoj kaj interretaj troloj” “incitas al perforto kaj defias la demokratiajn valorojn”. Ankaŭ la usonaj civitanoj estas celo de rusa propagando, diris la delegitino Fotyga. “Multaj iloj kiaj Russia Today” estas por tio uzataj.

La hispana EU-delegito Javier Couso Pemuy refutis la raporton kaj diris, aludante la McCarthy-eraon en la 1960-aj jaroj en Usono, ke la raporto nutras “historion kontraŭ Ruslando kaj Nov-McCarthy-ismon en Eŭropo” ; la raporto estas “danĝera” kaj kondukas al “alfrontiĝo”, tiel la hispana delegito : “Ĝi estas atenco al la informad-libereco. Egaligi teroristajn grupojn kiaj Daesh, kiuj disvastigas aŭtentajn filmetojn de torturado kaj murdo, kun ŝtato, kiu apartenas al la sekurec-konsilantaro de la UN kaj al aliaj multflankaj organizaĵoj, estas insulto al la inteligento de la eŭropanoj.”

Alie ol la politiko kaj la plej multaj komunikiloj, kiuj ekde 2015 sisteme akrigis sian politikan kaj komunikilan alfrontiĝon kontraŭ Ruslando, la publiko en Germanujo pretedormis tiun ĉi gravan kaj danĝeran devaton en la EU-parlamento antaŭ jaroj. Kiel la brita kolego Peter Hichens (Mail on Sunday) antaŭ kelka tempo opiniis, la publiko devas esti en zorgo pri tio, kion ĝi ekscias de la politiko kaj de la komunikiloj, kaj kion ĝi ne ekscias. Aŭ – kun rigardo al la estingo de la YouTube-kanaloj de RT Deutsch – ne rajtas ekscii.

Kiam alia vido al la okazaĵo en la mondo jam ne estas allasata, sed fifamigata kiel “falsinformo”, tiam gazetara libereco ne ekzistas.

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, la 5-an de Junio 2022, el : Marxistische Blätter 6_2021, p. 1 kaj 4.