Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Ĉu vi scias, kial la parolado de Henry Kissinger en la Monda Ekonomia Forumo vekis tiom da furoro ?
5a junio 2022

Mike Whitney : Ĉu vi scias, kial la parolado de Henry Kissinger en la Monda Ekonomia Forumo vekis tiom da furoro ?

Kissinger ne kritikis la manieron de la milito en Ukrainujo aŭ la mankon de progreso surloke, ne. Tio, kion Kissinger kritikis, estas la politiko mem, kaj tio estigis la ŝtormon. Il verŝis sitelon da malvarma akvo sur la personojn, kiuj elkovis tiun malseriozan politikon, per tio ke li diris al ili en la vizaĝon, ke ili “trompiĝis”.

Kaj ili “trompiĝis”, ĉar la politiko, kiun ili aktuale faras, malutilas al la aliancanoj kaj al la interesoj de Usono. Tio estas la kriterio, kiun ni uzas por determini, ĉu aparta politiko estas stulta aŭ ne, kaj, malbonŝance, tiu ĉi senprobleme sukcesas en la “testo pri stulteco”.

Mi klarigu : Nia baza strategio konsistas en “malfortigi” kaj “izoli” Ruslandon per rompado de ĝiaj ekonomiaj ligoj kun Eŭropo kaj tirante ĝin en longan kaj multekostan kaĉon en Ukrainujo. Tio estas la plano.

Nun, vi ja povas pensi, ke tio sonas sufiĉe racia, sed, laŭ Kissinger, tiu plano estas malbona.

Kial ?

Ĉar la strategio de nacia sekureco de Usono identigas Ĉinujon kiel la rivalon numero unu de Usono (kio ĝi certe estas) kaj ke, kompreneble, ĉia politiko, kiu plifortigas Ĉinlandon, estas kontraŭa al la strategiaj interesoj de Usono. Ĉu vi komprenas ? Do, la demando estas : Ĉu nia anstataŭa milito en Ukrainujo plifortigas Ĉinujon ?

Kaj la respondo estas : Kompreneble jes. Ĝi faras Ĉinujon multe pli forta, ĉar ĝi devigas Ruslandon fortigi siajn rilatojn kun ĝi.

Kio tion signifas praktike ?

Tio signifas, ke la rilatoj inter la monda fabrik-potenco (Ĉinujo) kaj la monde dua fabrikanto de hidrokarbonaĵoj (Ruslando) reciproke sin plibonigas pro la kontraŭproduktiva milito de Vaŝingtono en Ukrainujo. Jen kion tio signifas. Tio signifas ankaŭ, ke la rilatoj inter la du landoj pliboniĝas, ke la ritmo de la usona imperia malkresko rapidiĝos, ĉar la sendolara zono etendiĝas kaj la duflanka komerco pli kaj pli anstataŭas la aktualan mondan komercan sistemon dominatan de Usono.

Vi povas tion jam konstati. La milito en Ukrainujo lanĉis ŝokan disfalon de la monda komerco, gravajn perturbojn en la tiklaj provizo-ĉenoj senprecedencajn nutraĵajn kaj energiajn mankojn, kaj la plej grandan redividiĝon de la mondo post la disfalo de Sovetunio. Vaŝingtono decidis ludi sian estontecon kaj tiun de la usona popolo per sensenca geopolitika veto, kiu povus montriĝi kiel la plej granda strategia katastrofo en la historio de Usono.

Kissinger komprenas la gravecon de la situacio kaj pro tio li decidas aldoni sian granon da salo. Sed li ne kontentiĝis per kritiko de la politiko, li anka lanĉis maltrankviligan averton, kiun la komunikiloj preskaŭ tute ignoris. Jen kion li diris :

“La intertraktadoj devas komenciĝi en la du venontaj monatoj antaŭ ol estigi skuegojn kaj streĉitecojn, kiuj ne facile ripareblos. Ideale, la tranĉa linio devus esti la reveno al la antaŭa situacio […] Peli la militon trans tiun punkton, koncernus ne la liberecon de Ukrainujo, sed novan militon kontraŭ Ruslando mem.”

Jen kio videblas nigre sur blanko, sed ni dismetos ĝin en du partojn por pli bone kompreni, kion tio signifas :

• La politiko estas malbona.

• La politiko estas tuj ŝanĝenda aŭ la damaĝoj kaŭzataj al Usono kaj al ties aliancanoj estos gravaj kaj daŭraj. (“La intertraktadoj devas ,omenciĝi en du monatoj”)

Por iuj, tio povas ŝajni tro apokalipsa, sed mi pensas, ke Kissinger pravas. Fine, rigardu la kolosajn ŝanĝiĝojn, kiujn la mondo jam spertis de la komenco de la konflikto ; la perturboj de la aprovizaj linioj, la nutraĵaj kaj energiaj mankoj, kaj la retropaŝoj en la projekto de tutmondigo. Grandaj ŝanĝiĝoj, mi dirus, sed ili estas verŝajne nur la aperanta parto de la glacimonto. La vera doloro estas ankoraŭ antaŭ ni.

Al kio similos la venonta vintro, kiam la fakturoj de hejtado de la mastrumoj altegos, kiam la eŭropaj industrioj fiaskos pro la altiĝo de la energi-kostoj, kiam la senlaboreco atingos la nivelon de la Granda Depresio kaj kiam la kurento-elŝaltoj fariĝos regula trajto de la vivo en la Okcidento ? Jen kion la estonteco rezervas al Eŭropo kaj Usono, se la politiko ne inversiĝas kaj se intertraktita interkosento ne estas rapide farita.

Putin jam deklaris, ke Ruslando ne metos sin en pozicion, en kiu ĝi estos ekonomie ree dependa de Eŭropo. Tiu epoko pasis. Anstataŭ tio, li alidirektas la kritikatajn energi-fluojn al Ĉinujo, Barato kaj aliloken. Eŭropo jam ne estas prioritata kliento, fakte, ĝi fariĝis minaco por la transvivado de Ruslando, kio signifas, ke Ruslando daŭrigos aliorienti sian produktadon al la Oriento.

Kiel tio efikos al Eŭropo ?

Estas simple. Eŭropo pagos sian energion pli multekoste ol iu ajn alia lando de la mondo. Tion ĝi mem elektis, ignorante la pravajn postulojn de Ruslando pri sekureco, kaj tio estas la rezulto, kiun ĝi devos travivi.

Do, jen kion vi devas scii :

• En 2021 Ruslando liveris 40 elcentojn de la tuta naturgaso konsumita en la EU.

• En 2021, Ruslando liveris pli ol 25 elcentojn de la petrolo konsumita en la EU.

Se vi pensas, ke tiuj kvantoj da hidrokarbonaĵoj anstataŭigeblas per produktistoj de Niĝerio, de Irano, de Saud-Arabio aŭ de aliaj malproksimaj landoj, tiam vi ege trompiĝas. Eŭropo enkaĉiĝas en la plej grandan energi-krizon de sia tuta historio, kaj ĝi kaŭzis ĝin nur mem. Jen la sekvo de artikolo aperinta ĉe RT [Russia Today] :

“La aktuala energikrizo povus esti unu el la plej gravaj kaj plej longaj de la historio kaj la eŭropaj landoj povus esti aparte tuŝitaj, deklaris marde la ĉefo de la Internacia Energi-Agentejo Fatih Birol. En intervjuo en la germana “Der Spiegel” Birol deklaris, ke la sekvoj de la okazaĵoj en Ukrainujo povus fari la aktualan energikrizon pli grava ol tiuj de la 1970-aj jaroj …

Tiutempe ĉio rilatis pri petrolo. Hodiaŭ ni havas samtempe krizon de petrolo, krizon de gaso kaj krizon de elektro”, deklaris Birol al “Der Spiegel”, kaj aldonis, ke antaŭ la unuaj okazaĵoj en Ukrainujo Ruslando estis “angulŝtono de la monda energisistemo : la plej granda petrol-eksportisto de la mondo, la plej granda eksportisto de gaso de la mondo, unuaranga liveranto de karbo” … En la kadro de la sankcioj ligitaj kun Ukrainujo, la EU enkondukis restriktojn pri la rusaj fosiliaj brulaĵoj kaj promesis iom post iom tute elimini. Birol avertis, ke la landoj de Eŭropo plej dependaj de la rusa gaso povas sperti “malfacilan vintron”, ĉar “povas esti, ke necesos porciumigi la gason”, nome en Danlando, Germanujo, Nederlando kaj en aliaj landoj, post kiam tiuj ne pagis la brulaĵon en rubloj, laŭ la novaj postuloj.1

[... conformément aux nouvelles exigences1. — mankas la enhavo de la piednoto. -vl]

Do, mi supozas ke morti pro malvarmo en mallumo estas preferinda ol insisti por ke Ukrainujo restu neŭtrala kaj ĉesu mortigi etnajn rusojn en la oriento, ĉu ? Ĉu tio estas la “principo”, kiun Eŭropo defendas ?

Se jes, tio estas malbona decido.

Jen ion por mediti : Ĉu vi scias, ke ne ĉiuj “petrol-miksaĵoj” ne estas identaj ? Pro kio tio gravas ?

Ĉar Germanujo importas aktuale 34 elcentojn de sia petrolo el Ruslando. La rusa petrolo estas altkvalita miksaĵo de Uralo, kiu estas elpruvita kaj estas liverata grandkvante tra la oledukto Druĵba al germanaj rafinejoj, kiuj estis planitaj por respondi al apartaj postuloj de traktado. Alia petrolo devena el diversaj liverantoj perturbus la tutan rafinad-procezon. Necesus konsiderinde modifi “La novajn liniojn kaj infrastrukturojn de alkonduko, instaladon de atmosfera distilado, sistemon de senaera distilado, unuon de kataliza krakigado, instalaĵon de viskoza reduktado, unuon de alkaliigado, katalizan reformigilon, unuen de izomerigo kaj instalaĵon de etero-etilo-tertio-butilika (ETBE). Sen forgesi la tute novajn instalaĵojn de stokado kaj la ekipaĵojn de provizejo por la sistemo en Rostoko, kiuj anstataŭigos la oledukton Druĵba, kiu funkcias 24 horojn tage, 7 tagojn de la semajno kaj 365 tagojn de la jaro.”2

[... 365 jours par an »2. — mankas la enhavo de la piednoto. -vl]

Do, ĉu ne ĉiuj petrol-miksaĵoj samas ?

Tute ne. Krome, la fakuloj de la sektoro opinias, ke la modifado de la rafinejoj postulos proksimume ses jarojn. Dum tiu tempo la ekonomia kresko de Germanujo – kiu estas dense ligita kun la energi-konsumado – imprese falos, la entreprenoj fermos siajn pordojn, la senlaboreco akre altiĝos kaj la plej potenca kaj plej produktiva lando de la Eŭropa Unio troviĝos sur la genuoj. Ĉu eble iu en la germana registaro devintus pensi pri tiuj ĉi aferoj antaŭ ol decidi blokadon kontraŭ la rusa petrolo ?

La punkto, kiun ni provas montri, estas simpla : Kissinger pravas kaj la novkonservativaj klaŭnoj, kiuj elkovis la fuŝan strategion de Ukrainujo, malpravas, komplete malpravas. Kaj, se ni ne organizas “Intertraktadojn … en la venontaj du monatoj”, kion Kissinger konsilas, tiam la rompo kun Ruslando estos definitiva kaj neinversigebla, kaj la grandaj energi-resursoj, la riĉaj mineraloj kaj la kampkulturaj produktoj de Ruslando iros por ĉiam orienten, al pli amikaj nacioj. Kaj tio kaŭzos terurajn suferojn same al Usono kiel al ties aliancanoj en Eŭropo.

La sola racia konduto estas alvoki al tuja batalhalto por ke la interparoladoj por paco povu komenciĝi kiom eble plej rapide.

Fonto : : The Unz Review

Traduko el la angla al la franca : Réseau International ; de la franca al Esperanto : Vilhelmo Lutermano.

Averto : En la paragrafo pri la teĥnikaĵoj pri rafinado de petrolo mi ne povas garantii ke la terminoj estas ĝustaj (pro manko de konsult-rimedoj). Krome, ŝajnas ke la franca versio ne enmetis la piednotojn. -vl