Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Julian Assange – Hezitoj en la ĵurnalismo
de heise.de  
23a majo 2022

Heise.de

22-an de Majo 2022

Renomaj komunikiloj profitis de Wikileaks. Sed ilia engaĝiĝo por liberigi la plej konatan fondinton de tiu platformo restas hezitema.

La imperio estas nepardonema kaj venĝema ; la logiko de potenc-daŭrigo de tempo al tempo postulas starigi ekzemplon. Ĉi-kaze tio trafas la plej konatan inter la fondintoj de la interreta platformo Wikileaks, Julian Assange. La 51-jarulo nun troviĝas de dek jaroj en malliberejo aŭ en similaj cirkonstancoj.

La 19-an de Junio 2012 la aŭstraliano devis fuĝi en la ekvadoran ambasadejon de Londono, ĉar la akuzistoj en Londono kaj Stokholmo instigis enketadon, kiun ne nur la speciala raportisto de la UN nomis klare konstruita.

Intertempe, post kiam la parolantino de la germana parlament-frakcio Die Linke [La Maldekstro] pri internaciaj rilatoj, Sevim Dagdelen, faris jarojn longajn klarigajn laborojn en Germanujo inter eminentuloj, pli da homoj ree malkaŝe elpaŝas por li.

Subteno fare de eminentuloj – efiko ĝis nun kvazaŭ nula

De la eksa ministro pri eksteraj rilatoj Sigmar Gabriel (SPD) [socialdemokratoj] tra la vicprezidantino de la germana parlamento (Bundestag) Katrin Göring-Eckardt (verduloj) ĝis la eksa federacia ministrino pri justico Herta Däubler-Gmelin (SPD) etendiĝas longa listo de gesubtenantoj, kiuj jam en 2020 postulis, ke la federacia kancelierino Angela Merkel (CDU) [kristandemokratoj] en Londono kaj Vaŝingtono engaĝiĝu por lia tuja liberigo.

La efiko estas kvazaŭ nula. Intertempe ni havas federacian kancelieron de la SPD [socialdemokratoj], kaj la verda ministrino pri eksteraj rilatoj en lia registaro emas multe rakonti pri homrajtoj, sed en la afero Assange moviĝas nenio.

En la pasintaj jardekoj apenaŭ io pli akre defiis la usonan imperion ol la projekto Wikileaks. Imperio baziĝas esence sur efika mastrumado de la scio.

La disponeblo kaj nedisponeblo de informoj garantias rapidajn kaj laŭmezurajn reagojn, ĝi protektas kontraŭ superstreĉado kaj kontraŭ la danĝero, ke kontraŭuloj same kiel aliancanoj eksciu tro pri la tutmondaj agadoj de la hegemono. Wikileaks intervenis ĝuste en tiu ĉi tikla punkto.

La projekto mondvaste kunigis informadikistojn, kiel en la germana oni tiel ĝuste nomas la teĥnikistojn de la informad-socio, por igi la kernan resurson de la kibernetika kapitalismo simple libere alirebla. Per tio, Wikileaks envere nur prenis serioze la promeson de la malfermita socio, kiu akompanis la komencojn de Interreto.

Dum la 26-a kongreso de Caos Communication fine de Decembro 2009 Julian Assange en Berlino prezentis tutmondan datum-havenon, en kiu informadikistoj el la tuta mondo povas publikigi datumojn, kiuj aperas ĉe ili en ilia ĉiutaga laboro, sekretan servon de la popoloj, kiel la projekto de tiam estis ofte nomata.

En tiu momento la projekto jam publikigis pli multajn impresajn malkaŝojn ol la Washington Post en sia tuta historio.

En la fluo de la sekva jaro 2010, unu impresa malkaŝo el la fabrikejo de internacia politiko sekvis la alian. La gigantaj datumaroj el la usonaj ministrejoj pri defendo kaj pri ekstera politiko levis vualon ĉirkaŭ okazaĵoj kaj strategioj, kiuj decidis la ĉiutagan ludon de la lasta superpotenco de A (Afganujo) ĝis Z (Kipro, en la germana Zypern).

Eĉ inter la plej sekretaj sekretistoj troviĝis disidentoj, kiuj venigis al Wikileaks alte sekretajn informojn, eĉ el la informadika kesto de la CIA. Por ĵurnalistoj kaj sciencistoj, por politikistoj kaj aktivuloj [Wikileaks malfermis novan mondon.

Wikileaks estis dezirata partnero por kunlaborado

Dekoj da dungitoj de establitaj komunikiloj, per la milit-taglibroj (War Diaries) kaj Cable-Leaks ricevis multajn prezojn por ĵurnalistoj. Esti kunlabora partnero de Wikileaks valoris kiel kvalito-stampo por ĉiu komunikilo, kiu montris esplor-ĵurnalisman pretendon.

La fakto, ke Edward Snowden faris sian paŝon el la mondo de la usonaj sekretaj servoj en la publikon, estus nepensebla sen la prepara laboro de Wikileaks.

Sed la Imperio ne meritus sian nomon, se ĝi ne povintus rebati. Ĝi trafas antaŭ ĉio la plej eminentan vizaĝon de Wikileaks, antaŭ ĉio Julian Assange. La 11-an de Aprilo 2019 britaj instancoj arestis lin ene de la ekvadora ambasadejo.

Ekde tiam li troviĝas sen vera pun-akuzo en izola aresto en la altsekureca malliberejo Belmarsh. En Aprilo tribunalo en Londono formale permesis lian ekstradicion [transdonon] al Usono.

La plej alta institucio pri homrajtoj en Eŭropo, la Parlamenta Kunveno de la Eŭropa Konsilantaro, de pli ol du jaroj postulas lian liberigon. La Komisarino pri Homrajtoj de la Eŭropa Konsilantaro, Dunja Mijatović, antaŭ kelkaj tagoj konfirmis, ke li devas ne esti ekstradiciata [transdonata].

Sed la registaro en Londono povas tion ignori. Nelaste ĉar la noblaj plumoj de la ĵurnalismo sentas malpli da urĝo defendi sisteme malmuntatan Assange, kompare kun la tempo, en kiu ili ne povis sufiĉe urĝe intertrakti pri kunlabora traktato kun Wikileaks.

La fakto, ke la gazetoj Spiegel, Guardian kaj New York Times tiutempe dum semajnoj povis celebri sukcesojn de eldonkvanto per Wikileaks-materialo, ne nepre signifas, ke ili hodiaŭ kuraĝas alfronti registarojn de Johnson kaj Biden, por trudi la solan solvon kongruan kun plureca demokratio : la tujan kaj senkondiĉan liberigon de Julian Assange.

Okaze de la atribuo de la Günter-Wallraff-prezo al Assange, ties edzino Stella Moris skribis, kiom grava publikeco estas por la decido de la brita registaro, okazonta fine de Junio. La instancoj volas, tiel la advokatino, ke li malaperu el la publika konscio.

“Tio estas, kion oni de ĉiam faras al politikaj malliberuloj. Se oni ne povas tuj mortigi ilin, oni malaperigas ilin, rabas al ili la vivon igante ilin forgesitaj.” (Stella Moris)

Germanujo kaj la Eŭropa Unio, laŭ ŝia takso, havas centran rolon pri la ebleco interveni ĉe la registaroj en Londono kaj Vaŝingtono. La decido dependas de tio, kiom bone la politikaj kaj diploimatiaj resursoj aktiveblas, “antaŭ ol tiu kafkeca situacio kostos la vivon al Julian Assange”, tiel Moris.

Kun rigardo al la germana ministrino pri eksteraj rilatoj Annalena Baerbock, kiu jam antaŭ sia enoficiĝo postulis lian liberigon, Morris emfazas :

“La rolo de Germanujo estas decida kaj povus ĉesigi la kazon Assange, se la lando diras al sia aliancano, ke tio sufiĉas kaj ke la interesoj de Germanujo per tiu kazo damaĝiĝas.” (Stella Morris)

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, la 2022-05-22, el heise.de, 22-an de Majo 2022, 06:00.