Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Kion malkaŝus la ekstradicio de Julian Assange ?
de Ian FANTOM  
22a majo 2022

Superrigardo

La ĝenerala fluo de la afero Julian Assange estas bone konata. Li estis la fondinto de Wikileaks, kiu poste publikigis sekretajn aŭ konfidencajn kaj kulpoimplicajn dokumentojn el Usono kaj aliaj landoj. Wikileaks uzis sistemon kiu uzis enkriptigajn teknikojn per kiuj malmaskantoj povus konfidence kaj senspure sendi dokumentojn. Ĝi ne mem entreprenis en spionado aŭ hakado. La traktado kiun devas toleri Julian Assange minacas ĵurnalismon mem, sed estas implikitaj ankaŭ fundamentaj konstituciaj demandoj.

Akuzoj en Svedio de seksperforto neniam estis sekvataj per jura persekuto, sed fine estis reprenitaj. Ilia postulo por lia transiro al Svedio estis suspektinda, ĉar li estas bezonata nur por ke li estu intervjuita pri la akuzoj, tamen ili rifuzis intervjui lin en Londono, kiam li estis atingebla. Julian Assange kredis, ke verdire ili deziris ke li estu tie por ke ili transdonu lin al Usono. Li elsaltis kaŭcion kaj fuĝis en la ekvadora ambasadorejo, kie li restis dum ses jaroj. Oni donis al li ekvadoran pasporton, tamen kun ŝanĝo de reĝimo en Ekvadoro li estis transdonita al la londona polico. Post tio li estis dum tri jaroj tenata sub severaj kondiĉoj en la malliberejo Belmarsh, sum lia sano serioze malboniĝis, kun ŝajne neniu medicina prizorgo. La juraj procedoj, inkluzive de apelacioj, estis rimarkinde streĉitaj dum tiu periodo.

Julian Assange laboradis kun la gazeto The Guardian. Do kie nun estas liaj eksaj kolegoj ? Enmensiĝas la vortoj de Jesuo : “Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min ?”. Mi memoras citaĵon de Julian Assange faritan en 2011. La filmeto antaŭ nelonge estis reafiŝita. Jen transskribo :

Unu esperiga afero kiun mi konstatis estas, ke preskaŭ ĉiu milito komencita en la pasintaj 50 jaroj estis rezulto de amaskomunikilaj mensogoj.

La amaskomunikiloj povintus tion ĉesigi se ili estus sufiĉe profunde esplorintaj. Se ili ne estus represintaj registaran propagandon ili povus tion esti ĉesigintaj. Sed kion tio signifas ? Nu, tio signifas esence : populacioj ne ŝatas militadon. Kaj populacioj devas esti trompitaj por eniri militadon. Populacioj ne volonte kaj kun malfermaj okuloj eniras militon. Do, se ni havas bonan amaskomunikilan ĉirkaŭaĵon, tiukaze oni havas ankaŭ pacan ĉirkaŭaĵon. Nia ĉefa malamiko numero unu estas ignorado. Kaj mi kredas, ke tiu estas la ĉefa malamiko, kiun ĉiuj ne komprenas : kio efektive okazas en la mondo. Nur kiam oni komencas tion kompreni oni povas fari rezultodonajn decidojn kaj rezultodonajn planojn. Nun, demando estas : kiu antaŭenigas ignoradon ? Nu, tiuj organizaĵoj kiuj provas teni aferojn sekretaj, kaj tiuj organizaĵoj kiuj distordas verajn informojn por falsigi ĝin aŭ misreprezenti ĝin. En tiu lasta kategorio temas pri malbonaj amaskomunikiloj. Vere estas mia opinio, ke la amaskomunikiloj ĝenerale estas tiom malbonaj, ke ni devas demandi nin, ĉu ne la mondo pli bone fartus entute sen ili. Estas iuj tre bonaj amaskomunikilaj organizaĵoj, sed la grandega plimulto estas teruraj, kaj tiom distordemaj pri la realaĵoj de la mondo, ke la rezulto estas, ke ni vidas militojn, kaj ni vidas koruptajn registarojn tion daŭrigi.

Ne estas tiel, ke ili ne scias kiaj aferoj okazas. Mi iam ĉeestis seminarion en la Centra Oficejo de la Nacia Sindikato de Ĵurnalistoj en Londono. La centra temo estis la verdiro de la ĉefaj amaskomunikiloj. Tio okazis ĵus post la eldonado en 2009 de libro ‘Flat Earth News’ [Plat-Tera Novaĵo] de Nick Davies, kiu aĉeteblis ĉe la librobudo malantaŭe en la halo, kune kun ‘A Century of Spin : How Public Relations Became the Cutting Edge of Corporate Power’ [Jarcento da propagando : Kiel publikaj rilatoj fariĝis la tranĉa rando de korporacia potenco] de David Miller kaj William Dinan.

Unu ĵurnalisto diris efektive, “Ĉu vi konstatas, ke ni respondecis pri la Iraka Milito ?” Estis kelkaj murmuroj da konsento, kaj neniu malkonsentis. Ŝajnis estis etoso de rezigno.

Alia ĵurnalisto diris, ke en BBC ili ricevis instrukciojn ne kontroli la faktojn malantaŭ envenantaj raportoj, se ili venas de oficialaj fontoj. Tio signifas, ke ĉiuj ĵurnalistoj de BBC fariĝas nuraj propagandistoj por la registaro anstataŭ aŭtentaj ĵurnalistoj.

Pri teknikoj de kampanjado

En la 1970aj jaroj mi organizis Komitaton pri Gazetaraj kaj Publikaj Rilatoj por La Brita Esperanto-Asocio (Inc). Tiu asocio estis en 1978 nuligita, kiam ĝian rolon transprenis malgranda grupo nomata Esperanto-Asocio de Britio. Ili eniris enklavon por du jaroj diskutante pri ‘Karitata Statuso’. Mi en tiu stadio estis eksterulo, demisiinta kiam iu konata kiel kontraŭulo de la celoj de la asocio estis elektita al la Estraro, kun beno de la Prezidanto. Mi demisiis tuj, ĉar mi sciis, ke ekde tiam mi sukcesus atingi tre malmulton. Mi traktis kun supozataj amikoj kaj kolegoj, inkluzive de la Prezidanto. “Sed li utilas”, diris al mi la Prezidanto. “Tiukaze uzu lin kiel konsiliston”, mi respondis, “sed ne por preni respondecon en la Estraro”. Post tio sekvis la malmunto de la asocio.

En 1972 mi organizis Komitaton pri Gazetaraj kaj Publikaj Rilatoj por La Brita Esperanto-Asocio. Ni fondis ĉiupartian Parlamentan Grupon, kiu en 1974 fariĝis la plej granda grupo de parlamentanoj en Westminster. Tion ni atingis per uzo de malmulte konata tekniko, kiun mi tutsimple akceptis kiel evidenta tiutempe. Ĝi nomiĝas ‘aŭskultado’. Iu ajn kampanjo de publikaj rilatoj devas esti sentema al la opinioj de ĉiuj kaj iliaj kritikoj. Kritikojn oni devas pritrakti. Nuntempe la sinteno ŝajnas esti “Kunlaboru kaj ne kritiku”. Sed kunlaboro bezonas konstantan dudirektan komunikadon, inkluzive de kritikado. Kritikojn oni devas pritrakti.

Ĉirkaŭ tridek jarojn pli poste mi trovis min mem nuligita fare de iuj el ĝuste la samaj homoj kun kiuj mi laboradis en la 1970aj jaroj, post kiam mi malkovris pruvaĵon pri kaŝado de monsumoj, kaj la membronombroj komencis falegi. Subite ĉiuj enigmoj el pasintaj jardekoj ekhavis sencon. Post tio mi enplektiĝis en la Veromovado 9-11, kaj konstante havis senton de ‘déjà vu’ – kiel oni diras en la angla por ‘sento ke jam okazis’. Ŝajne signoj de enfiltrado estas ĉieaj. Tiam mi povis vidi kiom lertaj estis la prilaborantoj en la kreo de furoro el absolute nenio. Tiel okazis al mi, tiel okazis al aliaj kiujn mi studis, kaj nun tiel okazas amase al Julian Assange

Bona generalo en milito, laŭdire, devas esti kapabla legi la menson de sia ekvivalentulo. Tiu estas ŝlosila konsilo de norma milita lernolibro ‘The Art of War’, de Tzu Sun, verkante en la ĉina Ming-dinastio. Tio gravas en kompreno de la kulturnuliga lobio, kiu fermas kunvenojn kaj nuligas individuojn. Kiam ni eniras ilian pensmanieron ĉe la pinto ni povas ekkompreni kio estas iliaj interesoj, kaj kiaj estas iliaj sentemoj. Tiam ni havos ian ideon, kiel pritrakti ilin.

Subfoso de la rego de la juro kaj de la brita konstitucio

La Afero Julian Assange laŭ mia vidpunkto reprezentas la pinton de la kulturnuliga kampanjo. Tiu gamas de la skorio de la socio, kiel ekzempligas la agresa grimaco de unu el ilia surstrata grego tra la vitro de la londona konferencejo Diorama, kiam ili fermis niajn tieajn kunvenojn ĝis la pinto de la jura sistemo en Britio. En la kazo de Diorama ĉeestis ŝajne sencerbaj brutuloj elkriantaj “Faŝistoj” el Antifa, Hope Not Hate, kaj ĉu aŭ ne oni povas kredi, el la laborsindikato RMT, kaj kun la polico kiu staris aparte, sed ne permesante al iu ajn eniri aŭ eliri la konstruaĵon, tiel fermante niajn kunvenojn. Per tio ni povis vidi, ke la kulturnuliga kulturo certe atingis la administan nivelon en la polico. La kulturnuliga grego kiu nuligis mian longdaŭran enplektiĝon en la Esperanto-movado en 2006 estis multe pli sofisma, gvidata de profesoroj kaj akademiuloj, kondukantaj tre malprofesorece, eĉ infanece. Nun mi povas vidi daŭran fadenon tute ĝis la pinto de la jura sistemo.

Se vi estas brito vi certe memoras la decidon de la Supera Kortumo kontraŭ Boris Johnson en la kazo de la ‘Prorogation of Parliament’ [antaŭtempa ĉesigo de parlamenta sesio]. La parlamento estis paralizita rezulte de sabotado fare de la kontraŭ-britelira grupo. Prio tio Boris frue ĉesigis la parlamentan sesion. La juĝon anoncis la Supera Kortumo en dokumento kun tre longa antaŭklarigo, sendube celita al la ĝenerala publiko, ne al la jura profesio.

Mi volas citi du sinsekvajn frazojn el Paragrafo 39 de tiu raporto. La unua estas :

Kvankam la Unuiĝinta Reĝlando ne havas unusolan dokumenton titolitan ‘La Konstitucio’, ĝi tamen posedas Konstitucion, establitan en la daŭro de nia historio per ‘Common Law’ [komuna juro], statutoj, konvencioj kaj la praktiko.

Do bone. Kiuj estas tiuj dokumentoj ? Kiom da homoj kiuj ne dediĉis sin al studo de la Brita Konstitucio ni supozus scius kiujn dokumentojn ili uzas. Ĉu la Traktato de Lisbono antaŭ la Briteliro estis parto de tiu Konstitucio ? Cetere, ne estas al mi klare pri kiu difino ili prenas por ‘common law’. Ĉu temas pri la nuna jura difino, kun signifo, ke ĝi estas bazita sur juraj precedencoj, aŭ ĉu temas pri la antaŭa signifo, ankoraŭ komprenita de multaj ekstere de la jura profesio, de “antikva kaj neskribita universala moro”. La fakto, ke tiu estas prenita el dokumento de la Supera Kortumo sugestus la unuan ; la inkludo de la vorto ‘praktiko’ implicus, ke ili kunmetas la du. Eĉ en tio ŝajnas, ke ni havas konfuzon. Kiuj estas tiuj ‘praktikoj’ ?

Mi demandis al kolegoj en diversaj landoj, kiu en iliaj landoj havas la potencon decidi pri milita agado eksterlande. Kolego mia en Moskvo respondis :

La prezidanto, kun nepra tuja konfirmo flanke de la Federacia Konsilio (= Senato), per simpla plimulto de voĉoj de ĉiuj senatanoj. Artikoloj 87 kaj 102 de la konstitucio.

Aliaj respondoj el diversaj landoj estis iom similaj.

Mi opinias, ke kiam mi diros al ili pri la situacio en Britio ili miros. Nia parlamento havas nenian formalan voĉon en la inciatado de milita agado eksterlande. Nur la ĉefministro povas tion fari, per aktivigo de la Reĝa Prerogativo. Tuj kiam homoj ekdemandos pri nia Konstitucio tiaj aferoj neeviteble estos priparolataj, kaj ĉi tie kaj eksterlande. Tamen Britio fiere fanfaronadis pri la ‘rego de la juro’, kaj trudadis tiajn valorojn de demokratio al ‘diktatorecoj’ eksterlande. Kion tio faros al la percepto pri Britio eksterlande ? Ni havas ĉi tie en Britio ‘elektan diktatorecon’.

Mi unue aŭdis la sugeston, ke ni estas en danĝero fariĝi ‘elekta diktatoreco’ – ‘an elective dictatorship’ – de Lordo Hailsham en lia Dimbleby-prelego en BBC 4 Radio en 1976, sed la plenaj implicoj de tio ne estis al mi klaraj ĝis mi komencis elfosi pli profunde, post kiam mi aŭdis, ke Theresa May priskribis sin kiel ‘the Queen in Parliament’ [la reĝino en la parlamento].

En 2013 la parlamento malakceptis proponon aprobi militan agadon en Sirio, kaj kiam la voĉdonrezulto estis anoncita la gvidanto de la Opozicio, Ed Miliband, demandis, “Rilate al afero de ordo, s-ro kunvenprezidanto. Konsiderante, ke neniu propono estis aprobita de la Ĉambro hodiaŭ vespere, ĉu la ĉefministro konfirmos, ke la Ĉambro, en scio de la volo de la Ĉambro esprimita ĉi-vespere, ke li ne uzos la reĝan prerogativon por ordoni al Britio esti parto de milita agado antaŭ ol estos plia voĉdono en la Ĉambro de Komunumoj ?”. La ĉefministro donis tiun certigon.

Pli poste, post kiam la registaro konfesis, ke ĝi bombis celojn en Sirio, mi skribis al la reĝino, demandante, ĉu ŝi donis konsenton al la bombado fare de la brita militservo en Sirio. Mi ricevis respondon de la Vica Koresponda Kunordiganto de la reĝino, dirantan : “Dum viaj demandoj estis zorge rimarkitaj, mi devas klarigi, ke kiel konstitucia suvereno, ŝia moŝto agas laŭ la konsilo de siaj ministroj, kaj tial ne komentus pri tiaj aferoj”. Alivorte, la reĝino faras ĉion, kion ŝiaj ministroj diras al ŝi, kio supozeble signifas, ke ŝi donis permeson laŭ la reĝa prerogativo, sed por mi, kiel ordinara civitano, tio ne estas mia afero.

Preskaŭ universale la brita publiko komprenas per ‘parlamento’ la du ĉambrojn, unu elektitan de la popolo, kaj la alian enoficigitan. Tamen por tion travidi necesas nur kontroli ‘Parliament’ [parlamento] en Vikipedio, por vidi, ke verdire estas tri elementoj en la parlamento. Ĝi estas triopo, kiel en la kristanismo. Laŭ Vikipedio : “la parlamento estas duĉambra sed havas tri partojn, kiuj konsistas el la suvereno (reĝino-en-parlamento), la Ĉambro de Lordoj, kaj la Ĉambro de Komunumoj (la ĉefa ĉambro)”.

Paĝo en la retejo de la brita parlamento, de la 7a de junio, 2007, sed pli poste forviŝita, estis titolita ‘Parliament and Crown’ [La Parlamento kaj la Krono]. La paĝo klarigis” “Kune kun la Ĉambro de la Komunumoj kaj la Ĉambro de la Lordoj, la Krono estas integra parto de la institucio de la parlamento. La reĝino ludas kernan rolon en la malfermo kaj fermo de la parlamentaj sesioj, kaj en la aprobo de leĝproponoj antaŭ ol ili fariĝas la leĝo”.

Estas okaza parolo en niaj tradiciaj amaskomunikiloj de la apartigo de la potencoj. Sed la koncepto de ‘Queen-in-Parliament’ [reĝino-en-parlamento] faras el la ideo de apartigo de la potencoj sensencaĵon. La Vikipedia priskribo de ‘Queen-in-Parliament’ asertas klare : “La koncepto de la Krono kiel parto de la parlamento rilatas la la ideo de la ‘fusion of powers’ [kunfando de potencoj], en la signifo, ke la plenuma branĉo kaj la leĝdona branĉo de la registaro estas kunfanditaj. Tiu estas ŝlosila koncepto en la sistemo de regado en Westminster, evoluigita en Anglio kaj uzata tra la Commonwealth [Komunumo de Nacioj], kaj preter tio. Tio kontrastas kun la ideo de apartigo de la potencoj”.

Sed la verdiktodona dokumento de la Supera Kortumo daŭrigis por aserti :

Ĉar ĝi ne estis enkodigita, ĝi evoluis pragmate, kaj restas sufiĉe fleksebla por povi esti plue evoluigata.

Kion ili tie diras ? La avantaĝo ne havi Konstituci-dokumenton estas, ke ĝi estas ‘fleksebla’ ! Tio povas signifi nur, ke ĝi estas fleksebla por la homoj kiaj ili mem, kiuj estas en pozicio ĝin fleksi. Tio ne estas Konstitucio por aŭ de, aŭ fare de la popolo. Ĝi fariĝas ilo de subpremo.

La kazo de Julian Assange estas ekstrema ekzemplo de la fleksado de la brita Konstitucio, kiu prenas ĝin preter la limojn de kredebleco.

Ŝajnas al mi, ke la vera decidofara procedo rilate al milito kaj paco estas intence kaŝita de la publiko, kaj ke la publika ignorado al kiu aludis Julian Assange estis generita intence de la potenculoj, kiuj ajn ili estas.

Tio ne estas nura ‘fusion of powers’ [kunfando de la potencoj] ; ĝi estas intenca ‘confusion of powers’ [konfuzo de la potencoj.]

Esti bona generalo

Mi diris pli frue, ke bona generalo legas la menson de sia ekvivalentulo. Do kia estas la mensostato de la decidofarantoj en la registaro kiuj nun devas decidi, ĉu aŭ ne la Ministro pri Enlandaj Aferoj subskribu la ekstradician mandaton ?

La Kabineto ne estas bonfara organizaĵo ; ĝi estas komerca entrepreno. Homoj ne eniras la Kabineton por la bono de la popolo ; ili gajnas lokon en la Kabineto pro ambicio. Tio kio gravas al ili ne estas la moraleco, sed tio kio ‘ŝajnas esti’ [‘seen to be’ – laŭvorte : estas vidata esti]. Kabinetoministroj aspektas kvazaŭ ili regas, sed ilia rolo estas nur en publikaj rilatoj, kies tasko estas persvadi al la publiko akcepti kion ajn diras al ili la Griza Kardinalo, kiel ŝi-li nomiĝus en iuj lingvoj. Tiu estas la persono kiu vere regas aferojn malantaŭ la kulisoj, eble en griza kompleto, dum la Kardinalo, vestita en ruĝaj roboj, ŝajnas esti la ĉefulo. En la angla ni uzas la terminon ‘éminence grise’ (kvankam mi ne scias pri la pluralo en la angla, do mi restos ĉe la pli komprenebla ‘griza Kardinalo’). Ni eĉ iam havis en la angla esprimon ‘la viroj en grizaj kompletoj’, ĝis tio fariĝis politike nekorekta.

Do kiu nun estas la Griza Kardinalo en la brita Kabineto ? El diversaj klarigoj – kaj neniu vortludo estas intencita – estas Ŝtatservisto Sue Gray. Ŝi estas la Dua Permanenta Sekretario al la Kabineto, kaj tio devus esti nepolitika ofico. Laŭ Vikipedio :

Gray estas pentrita kiel relative nekonata sed ege influhava, kaj estis priskribita kiel ‘enigmo’. En 2015 laŭ profilo de Chris Cook, tiutempe politikstrategia redaktoro por la BBC-programo Newsnight, ŝi estis “fifama … pro sia sindediĉo ne postlasi dokumentospuron”, kaj konsilis al specialaj konsilistoj kiel detrui retleterojn per ‘duobla-forviŝo’ kaj faris almenaŭ ses intervenojn “por diri al ministrejoj ke ili kontraŭbatalu malkaŝojn sub la Akto por Libero de Informoj”. Ŝin priskribis antaŭa ĉefministro Gordon Brown, en sia memoraĵo, kiel iun kiu estas dependebla por “saĝa konsilo kiam – kiel tro ofte okazas – okazas krizetoj kaj krizoj. Rajeev Syal en The Guardian priskribis ŝin kiel “senkompromisan funkciigiston”. Politika ĵurnalisto Andrew Gimson skribis : “La tuta potenco de la ŝtatservo ŝuldiĝas al ŝia labormaniero. Ŝi restas lojala al la konstanta registaro kaj la profunda ŝtato”. Antaŭa kabinetministro Oliver Letwin skribis pri ŝi : “Krom se ŝi konsentas, aferoj tutsimple ne okazas. Kabinetmembraj ŝanĝoj, ministrejaj reorganizoj, la tuta aro – ĉio dependas de Sue Gray”.

Ĉu do tio validas rilate al la ‘festoskandalo ‘Partygate’ ? Tiu estas la nuntempa afero kiu rilatas al festoj ĉe la ĉefministra domo en Downing Street kaj aliloke, kun leĝoj kiuj limigis la publikajn aŭ privatajn kunvenojn kiam la publiko suferas. La ĉefministro kaj la financ-ministro estis monpunitaj pro rompo ĝuste de la leĝo kiun ili enkondukis, kun 81 aliaj.

Sue Gray estis enoficigita por gvidi la enketon pri Partygate, post kiam la Unua Permanenta Sekretario al la Kabineto, Simon Case, eltiriĝis de la enketo, dum aperis raportoj, ke lia propra oficejo ankaŭ gastis feston, kaj respondeco por la Enketo estis transdonita al Sue Gray.

Do kion sciis Sue Gray, kaj kiam ? Ĉu ŝi ĉeestis iun ajn el la festoj ? Ili ne trovos surpaperan spuron aŭ retleterojn por tion pruvi, sed ili ja ne deziros, ke la publika atento estu fokusita al tiaj demandoj. Tio tre aspektas al mi kiel speciale aranĝita afero cele al flekso de la sistemo de la regado por ili mem kaj por subteni iliajn amikojn.

La ekstradicio de Julian Assange altirus publikan atenton ĝuste al tia fleksado de la brita Konstitucio. Jam la kredindeco de Britio eksterlande estas sub severa streĉo. Kio okazos kiam moskvanoj sciiĝos pri la elekta diktatoreco de Britio, kiam ties registaro konstante priskribas Putin kiel diktatoron ? Kion tio faros al la konfido en Britio de la brita jura sistemo ? Al mi ĝi verŝajne dirus, ke ĝi estas verŝajne ĝenerale honesta ĉe la malsupro, kaj entute korupta ĉe la pinto – ĝuste kiel aliaj britaj institucioj ŝajnas esti.

Sed plej grave, kion tio faros por la reputacio de Sue Gray ? Ŝi povus esti mem eltiriĝinta el la enketo pri Partygate. Ŝi eble devos eĉ rezigni pri sia rolo en la Kabineto.

Pro tio mi skribis ne al la Ministro pri Enlandaj Aferoj, Priti Patel, pledante al ŝi ne subskribi la ekstradician mandaton por Julian Assange, sed rekte al Sue Gray mem, pere de la Kabinet-Oficejo, atentigante pri tiaj aferoj. Ŝi ne konsilu al Priti Patel subskribi tiun ekstradician mandaton, ĉar tio subfosus ĉion kion ŝi kaj la fiera brita politika elito iam ajn reprezentis – aŭ tiel ili konstante asertis.

Eble mi devintus ankaŭ skribi rekte al Priti Patel, atentigante pri ŝiaj konataj asociiĝoj kaj investitaj interesoj en la kontraŭ-Assange-a kulturnuliga lobio, sed fine mankis tempo. Mi ja skribis al mia parlamentano, lojalulo al la gvidantoj de la Laborpartio, kiu milde agnoskis unuflankecon en la amaskomunikiloj, sed pensis, ke estus malĝuste komenti pri tio dum la afero estas ankoraŭ en la manoj de la juristoj. Mi prenas kontraŭan vidpunkton, ke ĝi estas en la manoj de la politikistoj, kaj ke estas ilia devo esprimi sin pri la afero. Sed la ĉefpunkto de mia letero al ŝi estis, ke estus nek en ŝia intereso, ne de tiuj en ŝia partio, esti vidata esti sur la malĝusta flanko de historio.

Entreprenante tiun ĉi studon mi konkludis, ke la jura sistemo ĉe la pinto estas eĉ pli korupta ol mi antaŭe imagis, kaj ke nun devus esti koncentrita strebado por nuligi la kulturnuligan gregon en ĉiuj niveloj, de la grimacantaj strathuliganoj tute ĝis la kerno de la brita jura sistemo. En Vatikano Ĉefepiskopo Viganò vokas por ‘Kontraŭ-Globalista Alianco’ por preventi la ensklavigon de la homaro.. Ĉu samideanoj, malgraŭ iliaj tre malsamaj politikaj kaj religiaj filozofioj, povas levi sin por akcepti tian defion ? La ekstradicio de Julian Assange ŝajnas al mi esti la kerna afero pri kiu koncentriĝi en tiu ĉi momento.

Apendaĵo : Letero al Sue Gray

Sendita per retletero pere de la Kabineta Oficejo la 27an de aprilo, 2022 :

Estimata Sue Gray,

mi skribas al vi en via rolo kiel ŝtatservisto kiu havas influon en kabinetaj rondoj, kaj mi instigas al vi zorge konsideri la konstituciajn implicojn se la Enlanda Ministro subskribus la ekstradician mandaton por Julian Assange. La kazo de Julian Assange, juĝata laŭ ajnaj normoj, estas vere ŝoka. Ne povas esti bona kialo por teni nekonviktitan malliberulon en malliberejo sub tiaj cirkonstancoj dum tiom da tempo, nur por alfronti ekstradicion sub neegala ekstradicia traktato kun lando kiu ankaŭ tenis nekonviktitajn malliberulojn dum jaroj en torturejo.

Sed ne temas nur pri moraleco. Ekzistas pli vastaj demandoj, eĉ pli fundamentaj ol estas la implica timigo de ĵurnalistoj kaj la perdo de diverseco en la informfontoj kaj la interpretoj tra la Establaĵaj amaskomunkiloj, nuntempe ĝenerale agnoskataj. Estas konstituciaj implicoj.

Iam en tiu ĉi lando ni fieris pri nia jura sistemo, kredante ĝin la plej bona en la mondo. Sed tempoj ŝanĝiĝas.

Imagu, se Julian Assange estus ekstradiciita al Bruselo, aŭ Hago, per la Akto de Homaj Rajtoj, alfrontante preskaŭ certan morton en malliberejo. Estus ĉie en la lando protestokrioj, kaj la abolo de la Akto de Homaj Rajtoj sekvus kiel nokto sekvas tagon.

Tamen britaj civitatoj efektive estis submetitaj al usona federacia juro, kun nenia interkonsultiĝo, kaj neniu ĝenerala subteno, pere de maljusta kaj neegala ekstradicia traktato. Ekstradicii Julian Assange al lando, kiu havas eksterjuran torturejon en Guantanamo Bay, ankaŭ ne povas esti vidata esti justa apliko de la jura sistemo. Se Julian Assange ja mortos en malliberejo, ĉu en Britio ĉu en Usono, tiukaze homoj inter la silenta plimulto ekvidos la lumon. Estos vastaj akuzoj pri jura murdo, kaj laŭ mi tute prave.

La Supera Kortumo, en la antaŭparolo al sia verdiktodeklaro pri la antaŭtempa ĉesigo de parlamenta sesio, kiam la ĉefministro alfrontis blokitan Ĉambron de Komunumoj, asertis, ke ĉar nia Konstitucio ne estis enkodigita, ĝi restas “sufiĉe fleksebla” por ebligi plian evoluigon. Ĝuste tiu flekseblo nun ebligas al la Konstitucio esti fleksita ĝislime en la kazo de Julian Assange. Estas ankaŭ seriozaj duboj kiuj rilatas al la senpartieco de la juĝisto de la Alta Kortumo, kaj antaŭa volontula loka ĉefjuristo [‘magistrate’] en Westminster, Lady Arbuthnot, la ĉefjuĝisto kiu gvidis la tribunalon por la ekstradicio de Julian Assange. Ŝi estas edzino de Lordo James Arbuthnot, bone konata Konservativ-Partia militdogmulo kaj antaŭa Ministro por Militekipaĵa Akiro, kun ligoj al la brita kaj la usona spionservoj. Ĉu Juĝisto Emma Arbuthnot havis en tio konflikton de interesoj ? En 2020 ŝi rifuzis eltiriĝi. Ĉu la juristoj de Julian Assange petis pri ŝia eltiriĝo ?

Laŭ mia kompreno Lordo Arbuthnot estas interalie Prezidanto de la Brita Konsilkomisiono de Thales, franca multnacia korporacio kiu specialiĝas pri militaj flugsistemoj, kaj membro de Montrose Associates, kiu specialiĝas pri strategia militplanado. Lordo Arbuthnot estas ankaŭ parto de la Henry Jackson Society, influhava transatlantika pensokomisiono ligita al la usona registaro kaj la spionservo, kiu nomis Assange “bonkers and paranoid” [delira kaj paranoja]. Pasintan julion usona ŝtatsekretario Mike Pompeo parolis ĉe rondtabla evento de la Henry Jackson Society en Londono. Li estis en 2017 la direktoro de CIA, kaj li akuzis Wikileaks, fonditan de Assange, ke ĝi estas “malamika spionservo”. The Henry Jackson Society gvidis la saman kampanjon, akuzante Assange, ke li “semas dubojn pri la morala pozicio de la Okcidentaj demokratiaj registaroj, kun la subteno de aŭtokrataj reĝimoj”. Enlanda ministro Priti Patel, kiu nun respondecas pri la ekstradicia mandato de Julian Assange estis ĝis antaŭ nelonge en la politika komitato de Hentry Jackson Society, kune kun Lordo Arbuthnot. Tiuj faktoj nun publike aperas. Aspektas kvazaŭ Lady Arbuthnot estas esence ligita al premgrupo kiu plenumas agresan kampanjon por la ekstradicio de Assange, direktata de Lordo Arbuthnot kaj aliaj influhavaj homoj.

Laŭ mia scio, Lady Arbuthnot neniam deklaris ajnan konflikton de interesoj en la kazo, kaj neniam formale distancigis sin, tamen la Gvidilo de Jurserva Konduto, almenaŭ en la revizio de marto, 2018, asertas en la enkonduka teksto : “Jura sendependeco, senpartieco kaj honesteco provizas al juĝistoj gvidilon, ne nur rilate al la maniero en kiu ili plenumas siajn juĝajn funkciojn, sed ankaŭ rilate al la maniero en kiu ili kondutas private, laŭ la grado en kiu tio influas ilian juĝan rolon. Tiuj principoj restas ĉe la kerno de tiu ĉi Gvidilo kaj ĉe la centro de la konduto de ĉiu juĝa ofichavanto”. La ĉefa parto de la raporto, sub ‘Senpartieco’, asertas : “Sekvas, ke juristoj, ene de praktikaj limoj, evitu eksterjuĝajn aktivecojn kiuj plejverŝajne kaŭzos al ili ne funkcii pro sencohava timo de antaŭjuĝo, aŭ pro konflikto de interesoj kiu aperus pro la aktiveco”. Kaj sub titolo ‘Traktante kun konfliktoj de interesoj’ la Gvidilo asertas : “Kvankam la Oficisto por Juĝ-Konfliktaj Esploroj (JCIO) ne konsiderus plendon pri eltiriĝo kiel ĝi rilatas al juĝista decido, JCIO ja esplorus akuzon ke tenanto de juĝofico ne malkaŝis eventualan konflikton de interesoj”. Sub titolo ‘Universitatoj, lernejoj ks’, kiu konsideras terenon en kiu polemikaj aferoj ofte leviĝas, la raporto asertas : “Ajna konflikto de interesoj en en procesa afero devas esti deklarita”.

Ĝuste la ‘fleksebleco’ de la Brita Konstitucio, kaj la demandoj de eventualaj investitaj interesoj de tiuj kiuj funkciigas la juran sistemon, kiu devus funkcii laŭ la Konstitucio, verŝajne tre damaĝos la reputacion de Britio eksterlande, kaj subfosos la konfidon inter la brita publiko en la regado sub la juro. La afero Partygate jam faris multe da damaĝo. Devus esti klare, ne nur ke eminentaj politikistoj, kaj eventuale ŝtatservistoj, ne nur kondutis hipokrite, sed ke ili ne povus esti kredintaj en la rilataj mortominacaj danĝeroj, kiujn ili kredigis al la publiko.

Plia erozio de la publika konfido en nia juĝsistemo ne estos en la interesoj de la brita registaro, nek de la Opozicio de Ŝia Moŝto. Mi instigas al vi fari nenion por kuraĝigi la ministron pri enlandaj aferoj subskribi tiun ekstradician mandaton, kiu tre facile povus esti vidata efektive kiel mortomandato.

Sincere via,

Ian Fantom