Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La defio de la lingvoj
de Claude PIRON  
13a februaro 2006

Laŭ peto de korespondanto, kiu, manke de tempo por legi la verkon « Le défi des Langues - Du gâchis au bon sens », demandis, ĉu li povus doni al li « aperitive » eltiraĵojn el la libro, la aŭtoro Claude Piron donis jenan « aperitivon » ne nur al tiu korespondanto, sed al ĉiuj, kiuj interesiĝas pri la lingvaj demandoj kaj kiuj sentas sin koncernataj de tiuj problemoj. SAT-Amikaro tre volonte akceptis doni sian spacon al tiu « promeno » en la franca, kaj MAS des pli ĝojas malfermi la sian al ĝia Esperanta versio !

1. INTERNACIA LINGVA KOMUNIKADO : ĈU PATOLOGIA MASTRUMO ?

Se individuo elektas senkiale agmanieron senutile penigan, elspezas gigantajn sumojn por akiri ion senpage disponeblan, rifuzas apriore informiĝi pri la efikaj rimedoj atingi sian celon kaj evitas pripensi pri sia agmaniero, oni diras familiare, ke mankas klapo en lia kapo. Se krome lia prefero por senkuraĝigaj klopodoj kaj komplikaj procedoj ricevas nur mezkvalitajn rezultojn, dum najbaro havas elstare bonkvalitajn per simpla kaj agrabla metodo tuj facile aplikebla, oni ne plu hezitos paroli pri masoĥismo. Ni apenaŭ tion konscias, sed la organizado de la internacia lingva komunikado niasocie meritas la saman diagnozon. Ĝi estas patologia.

Tiu aserto povas ŝajni aroganta. Ĝi tamen baziĝas sur analizo de la realaĵoj. La leganto tion konstatos, se li sekvos tiun ĉi raporton. Li ricevos ĉiujn indikojn por povi mem kontroli la faktojn.

(...) [Tiu patologia organizado de internacia komunikado elmontras, sociskale, ĉiujn trajtojn, kiuj karakterizas neŭrozon individuskale. Ĝi estos pritraktata en la sekvo de la verko sub la nomo « Babel-sindromo »].

2. LA PROBLEMO

[Ĉapitro II prezentas la problemon. Ĝi komence pritraktas ĝin sub kvalita vidpunkto : lingva handikapo en komunikado inter simplaj civitanoj ; en siaj rilatoj kun aŭtoritatoj aŭ oficialaj instancoj ; en privataj internaciaj grupoj ; en la rilato inter ŝtatoj. Ĝi poste traktas pri kvantaj aspektoj : kosto de tradukado kaj interpretado, kosto de instituciaj lingvaj servoj, ktp. Ĝi fine komparas la tre modestajn sumojn, kiuj sufiĉas en multaj kazoj por respondi al urĝegaj bezonoj neglektataj pro « manko de rimedoj », kun la astronomiaj sumoj, kiujn kostas la nunaj lingvaj sistemoj al la socio ĝenerale kaj al la grandaj internaciaj institucioj aparte.]

3. MITOJ KAJ REALO

Kiel ni vidis, la problemo prezentiĝas diversforme, laŭ la komunikantoj kaj la kadro, en kiu la komunik-bezono aperas :

- la koncernatoj ne sukcesas diri al si reciproke, kion ili volas diri ;

- la mesaĝo transdoniĝas, sed koste de konsiderinda kvanto da frustroj, nervoziĝoj aŭ suferoj ;

- la komunikado estas preskaŭ perfekta, sed tio kostis enorman investon tempan kaj penan al iuj el la partneroj (indas esplori, ĉu ekzistas sistemo kun pli avantaĝa rilato efikeco / kosto) ;

- okazas maljusto, ĉar iuj ricevas la mesaĝon perfekte, kaj aliaj malbone aŭ tre malbone (ofta situacio en internaciaj renkontiĝoj, kie la anglalingvanoj, kelkfoje la franclingvanoj, ĝuas maljustan privilegion kompare kun la aliaj partoprenantoj ; ofta situacio ankaŭ en la rilatoj inter loka aŭtoritato kaj homo el eksterlando : migra laboristo, rifuĝinto, vojaĝanto metitaj pro la situacio mem en pozicion malsuperan ;

- la ricevita mesaĝo sufiĉe diferencas de la elsendita por egali, fakte, al trompo ;

- la transdono de la mesaĝo kostas ekscesan sumon, tiel ke la amasiĝo de multlingvaj situacioj fine devojigas enormajn sumojn el tio, kio estus ilia normala celo en saĝa organizo de la mondo (alivorte, la rilato efikeco / kosto atingas ofte proporciojn etike netolereblajn). (...)

[Tiu ĉapitro pritraktas diversajn mitojn, al kiuj aliĝas la socio en kampoj kiel elektronika tradukado aŭ lerneja lingvoinstruo.]

4. PLI MALFACILE OL ONI DIRAS

(...) Kiel ni vidis, nia socio tutforte rezistas al la ideo alfronti la fakton, ke lingvoj estas terure malfacilaj, tiel malfacilaj, ke – kun escepto, pri kiu ni traktos poste – eksterlandano praktike neniam atingas la nivelon de denaskulo. Ni ĉiuj konas homojn kiuj vivas en Francio jam dudek jarojn kaj kiuj, kvankam ili estas plene « enmergitaj » en la lingva medio, (...) daŭre faras krudajn erarojn. Tiu profunda malfacileco igas vana la strebadon serĉe al la mirakla metodo. Kiam, sur ministra nivelo aŭ en iu pedagogia instanco, la enketoj pri lingvonivelo konkludas agnoskante malsukceson de la instruado, la koncernatoj rifuzas fronte rigardi la fakton, ke ne eblas io alia ol malsukceso, se konsideri la ecojn de la lingvoj. Riproĉoj iras al la instruistoj, aŭ al la metodo. Oni sekve modifas la instruadon, laŭ la modoj. Oni forlasas la malnovan sisteman metodon kun parkerigo de vortlistoj kaj iompostioma lernado de la gramatiko por ekuzi la rektan metodon. Poste oni transiras al la aŭdvida metodo. Poste al programita instruado. Poste al plena enmergiĝo. Poste al sugestopedio.

Ĝenerale, la metodoj, kiuj taŭgas por iuj lernantoj, ne taŭgas por aliaj, tiel ke la esenca efiko de la metodŝanĝo estas modifi la rangvicon de la lernantoj. La unu elcento el la lernantoj, kiu, sen lingva restado eksterlande, sukcesas esprimi sin en la fremda lingvo ĉe la abiturienta ekzameno, restos ĉiam unu elcento. La sola diferenco estas ke Paŭlo, kiu sentis sin bone nur en sistema instruado, cedis la lokon al Karlo, por kiu pli taŭgas la rekta metodo, ĉar pro serio da hazardoj lia memoro alitipe strukturiĝis.

(...)

Konkludo : La deziro simple komuniki, en tuta egaleco, trans la lingvaj baroj, deziro perfekte prava en tempo de senprecedence densaj internaciaj rilatoj, ne kontentigeblas per la metodoj, kiujn la ŝtatoj kaj la tuta socio nuntempe aplikas.

5. PROVOJ SOLVI LA PROBLEMON

Kiel multaj mensmalsanoj, Babel-sindromon akompanas deliro. Anstataŭ percepti la realon, la socio sekurigas sin per imagataj pseŭdofaktoj. Laŭ ĝi,

- ne ekzistas problemo (ĝin solvas la angla) ;

- tradukado kaj interpretado estas efikaj, kio pravigas la miliardojn, kiujn ili kostas ;

- se la ŝtatoj oferas al Babelo sumojn, kiuj povus savi vivojn, mildigi sennombrajn suferojn, kontraŭbatali analfabetismon, krei necesajn infrastrukturojn, kaj, kiam utile, relanĉi la ekonomion, resume : havi socialan efikon por la plej malfavorata parto de la homaro aŭ de la nacio, ilia politiko tute ne estas krima, ili povus fari nenion alian ;

- la malavantaĝo permesi al iuj uzi lingvon perfekte regatan kaj rifuzi al aliaj la saman rajton, en la okazoj, kiam malsamlingvanoj interŝanĝas ideojn. estas neglektinda ;

- la fremdajn lingvojn instruatajn en okcidentaj lernejoj eblas ellerni ;

- la lingvoj ne estas tiel malfacilaj ; eĉ ekster lernejo eblas atingi regnivelon, sufiĉas tiucele streĉi siajn mensofortojn ;

- lingvoinstruado mezlerneja ebligas aliri eksterlandan kulturon.

(...)

Por ekzameni la problemon ĉe la bazo, ni konsultdonantoj devas esplori ĉiujn rimedojn praktike uzatajn, por kompari ilin. Ni do rigardu, kiel la socioj elturniĝas por ebligi sufiĉan komunikadon en mondo disigita en unuojn, kiujn la konsterna malfacileco de preskaŭ ĉiu lingvo igas kvazaŭhermetike baritaj unu al la alia.

[Tiu ĉi ĉapitro traktas pri la diversaj metodoj aplikataj por provi solvi la problemon : lingvoinstruado ; gestoj kaj desegnoj ; sistemoj de perbuŝa komunikado : uzo de mikslingva fuŝa ĵargono, svisa aŭ skandinava sistemo (ĉiu parolas sian lingvon, ĉiu estas supozata kompreni ĉiujn lingvojn), uzo de unu sola lingvo (angla ekz-e), sekva interpretado, samtempa interpretado ; tradukado kaj aliaj skribaj formoj de uzado de fremdaj lingvoj : ŝildoj kaj avizoj ; korespondado ; sciencaj, teĥnikaj kaj juraj tekstoj ; uzindikoj kaj reklamado ; aŭtomata tradukado...]

6. LINGVO, NERVARO KAJ HOMA PSIKO

Ni vidis en la antaŭa ĉapitro (...), ke la diversaj sistemoj, kiujn aplikas diverslingvanoj por kompreni sin reciproke, ne estas vere kontentigaj : ili funkcias aĉe, postulas himalaje altajn kostojn aŭ favoras maljustecon ; fakte, la plejparto kunigas tiujn tri ecojn.

Nu, kiel ni vidos ekde ĉapitro 7, ne estas vere, ke efika organizado de lingva komunikado estas kaprompilo. Kiu kontrolas la realon, tiu povas nur konstati, ke ĝi estas, fakte, facila. (...) Sed por atingi ĝin, necesas unue venki enorman psikologian reziston. La leganto malkovros en la 8-a ĉapitro, ke socipsikologia esplorado de la opinioj pri interpopola komunikado kaj de la emociaj reagoj al la koncepto « lingvo » ebligas evidentigi, ĉefe ene de la okcidenta intelektularo, seriozan malinklinon rigardi fronte la realon kaj, se uzi la zamenhofan esprimon, "preni la bovon per la kornoj". Ni vidos en tiu sama ĉapitro, kiuj estas la psikaj kaŭzoj por tio, kuŝantaj profunde en la nekonscio, kaj per kiuj mensaj meĥanismoj ili agas.

Ĉio komplikiĝas per tio, ke la individua psikologia rezistado asociiĝas kun rezistado el socia deveno, same grandparte nekonscia, servanta kolektivajn interesojn. La avantaĝoj, kiujn la anglalingvanoj tiras el la nuna situacio, estas io ajn krom neglektindaj. La nura instruado de la angla enspezigas sensaciajn sumojn. « English language teaching is very big business », « Instruado de la angla estas plej profita negoco », konfesas gazetara komunikaĵo de la Foiro de la angla [1]. En la t.n. Tria Mondo, la tre eta parto de la loĝantaro, kiu regas la anglan aŭ la francan, disponas pro tio la potencon. Kial ĝi rezignu ĝin favore al la granda plimulto de la loĝantaro ?

La viktimoj de la malbona « tutmonda lingvoordo » estas multaj, sed ĉio estas farata, por ke ili ne perceptu sian situacion. Emfazindas, ke lingva handikapo, kvankam tre disvastigita, neniam estas nomata, ĉar la koncepto simple ne ekzistas. Kio ne estas nomata restas nekonscia. Pro tio, la ĝenerala perceptado de la problemo estas malofta, kaj la socio ne sentas kompaton al lingvaj handikapuloj : la viktimoj estas traktataj kiel kulpuloj. Se ili spertas angoron, turmenton, suferon, maljustecon, ridindiĝon aŭ frustriĝon, pri tio ili kulpas mem, estis ja ilia devo lerni lingvojn.

(...)

[La unua parto de tiu ĉi ĉapitro estas dediĉita al esplorado de la plej potenca emo de homa cerbo provanta esprimi sin : tiu, kiun Piaget nomis ĝeneraliga asimilado (elemento malkovrita kiel signifa ĝeneraliĝas al la tuta esprimado). Infanoj ĝeneraligas la plus (’pli’) en plus grand, plus fort, plus beau (’pli granda’, ’pli forta’, ’pli bela’), aŭ, angle, la -er en bigger, stronger, higher (’pli granda’, ’pli forta’, ’pli alta’) al ĉiuj adjektivoj kaj do diras malĝuste plus bon anstataŭ meilleur, gooder anstataŭ better. La samo observeblas pri verbaj finaĵoj. Franclingvaj infanoj ĝeneraligas la finaĵon -ez al ĉiuj verboj, eĉ kiam ĝi estas malĝusta : vous faisez, vous disez (’vi faras’, ’vi diras’) anstataŭ la ĝustaj formoj vous faites, vous dites. Simile al eta anglalingvano enmensiĝis, ke oni formas la is-tempon per aldono de –ed : I called, I learned, I tried (’mi vokis’, ’mi lernis’,’ mi provis’) kaj ĝeneraligas ĝin al verboj, al kiuj la angla gramatiko rifuzas ĝin, dirante I comed, I falled, I knowed (’mi venis’, ’mi falis’, ’mi sciis’) anstataŭ la ĝustaj I came, I fell, I knew. Eksterlandano, post tridek jaroj da enmergiĝo en franclingva medio, daŭre ĝeneraligas la kazon de en automne, en Irlande, en Australie (’en aŭtuno’, ’en Irlando’, ’en Aŭstralio’) al ĉiuj vortoj kiuj, fonetike, komenciĝas per vokalo : en-n-aut’, prononcata /ãno’/ (’supre’), anstataŭ en haut prononcata /ã -’o/, en Nollande, anstataŭ en Hollande /ã-Olãd/, ktp. Esplorado de infanlingvaĵo, de lingvaj eraroj de eksterlandanoj, de la hezitoj en la gepatra lingvo, de la gramatikaj aŭ vortaraj fuŝoj kaŭzataj de alkoholo, medikamentoj aŭ forta emocio rivelas la egan forton de tiu tendenco, kiun oni devas superi por esprimi sin laŭnorme, en la plimulto el la lingvoj.

La dua parto de la ĉapitro pritraktas homrilatajn aspektojn de komunikado :]

Ni konsideru ekzemple traktadon inter usonano kaj finno. Nuntempe ĝi okazas en la angla. Tia negoca traktado kompareblas al tablotenisa ludo, ĉe kiu unu el la ludantoj uzas la batilon kiun li uzas ĉiutage (...), dum la alia ricevas batilon strangan, misekvilibran, tro pezan, tro grandan, por ke ĝi sidu bone en lia mano. En la sporta mondo, tia malegaleco kaŭzus skandalon. Sed verŝajne ideoj valoras multe malpli ol pilketo, ĉar tiu malegaleco montriĝas ĉiutage en la mondo de ekonomia aŭ politika konkurado, kaj neniu eĉ rimarkas ĝin. Ĉu ne estas profunde malĝojiga jena frazo de hopi-indianino konstatanta, ke permesante karbo-ekspluatadon en sia rezervo, ŝia tribo detruis la ekologian harmonion de la loko : « Se, antaŭ dudek jaroj, ni scius pli bone la anglan, ni ne subskribus tiun kontrakton » ?  [2]

Unu el la plej bonaj manieroj ĝui sian potencon estas devigi plimalfortulon fari ion absurdan, arbitran, kion li faros nur, ĉar oni trudas tion al li, kaj ĉar la fortorilato malebligas al li tion rifuzi. Se mastro devigas sian sklavon rampi ĝis li kaj leki liajn piedojn, tio estas maniero proklami al la sklavo kaj al la ĉeestantoj : « Vidu kiel potenca mi estas ! » (...) Arbitraj trudoj estas kutimaj en iuj medioj. Ili ebligas al la spertuloj ĝui sian superecon super la novuloj. Tiaj turmentetoj estas praktikataj en diversaj armeoj, en iuj labormedioj, en internulejoj. Tion ĉiu scias. Sed oni ĝenerale ne konscias, ke, kiam oni parolas la lingvon de eksterlanda potenco, oni fakte reduktiĝas al stato de sklavo, kiu rampas por leki la piedojn de sia mastro. Ĉirkaŭ 1880, la internacia lingvo estis la franca. Kiom da absurdaj kapricoj ni franclingvanoj trudis al la rusoj, hungaroj, aŭstroj kaj aliaj, kiuj devis lerni nian lingvon ! Ni konsideru nian leksikan derivadon. La sama sufikso logie naskas tri malsamajn formojn en psychologie > psychologue, biologie > biologiste, théologie > théologien. Kiurajte ni trudas al la eksterlandanoj tiajn arbitrajn senkoheraĵojn ? Ili povas fidi nek sian logikon, nek la raciecon, kiun ili atribuas al nia popolo, nek la naturan fukciadon de sia menso, kiu igas ilin apliki la cerban programon pri ĝeneraliga asimilado. Ili devas fari sensencajn akrobataĵojn, ĉar « tia estas la leĝo » de la franca lingvo. Kiam, nekapablaj orienti sin en niaj absurdaĵoj, ili diras psychologiste, théologuebiologien, ili vundas niajn orelojn. Io grincas en ni, dolorige. Sekve, io fuŝiĝas en la rilatado, nia kunparolanto fariĝas malsupra, ni fariĝas superaj, kaj ĉiuj sentas sin malbone. (...)

La tempoj ŝanĝiĝis ; delokiĝis la altejoj de politika, ekonomia kaj kultura potenco. Hodiaŭ, al kapricoj anglalingvaj la mondo devas submeti sin. (...)

La Babel-sindromo kreas en ni tiom da konfuzoj, ke ni forgesas nian celon. Se mi esprimas min en la angla, kiu estas mia celo kaj tiu de mia partnero ? Komuniki ; ke ni komprenu nin reciproke. Nu, por esprimi tiel simplan ideon kiel « la infanoj devos iri... », mi cedas al la kapricoj de arbitra diktatoro. Se mi uzus nur la necesajn kaj sufiĉajn erojn por ke mia mesaĝo transdoniĝu, mi sekvus mian naturan movon, tiun de ĝeneraliga asimilado. (...) Ĝi kondukus min al the childs will must go (...). Sed mi (...) devas diri the children will have to go, ĉar la angla gramatiko dekretis, ke « infano » havas neregulan pluralon kaj ke mi ne havas la rajton uzi la normalan vorton por « devi », must, post la normala helpverbo uzata por signi os-tempon : will.

Ne temas, diras iuj, pri absurda obeo, nek pri elmontro de potenco fare de la plej forta ; simple necesas respekti tiujn esceptojn por komprenigi sin. Tiel argumenti (...) estas akcepti sian sklavecon. (...) Kaŝi al si veron, ege gravan por nia temo, nome, ke ni komprenus unu la alian same bone, se ni dirus the childs will must go .

Tiu rimarko estas objektive vera, sed (...). Ĝi neniel estas rekomendo, ke oni misformu la anglan. Mi tro respektas ĉiujn homajn lingvojn por proponi solvon, kiu difektus aspekton de la kultura belo de la mondo. (...)

Ke temas pri potenc-problemo, tio aperas klare en lernejo. Kiam lernanto demandas : « Kial mi ne rajtas uzi must post will ? » , la instruisto respondas : « Ĉar estas tiel ». La kompatindulo povas diri nenion alian. Sed la subkuŝanta mesaĝo ne povus esti pli aŭtoritata : « Kion oni devigas min trudi al vi, tio havas nenion komunan kun logiko, kun viaj naturaj emoj, nek kun la necesoj de la situacio. Tion vi faros, ĉar tion mi diras al vi. »

Kaj la tuta mondo genuas antaŭ la popolo, kiu superregas en la respektiva momento : la franca en la 19-a jarcento, morgaŭ, eble, la ĉina, hodiaŭ la anglalingvanoj. (...)

Eble mi precizigu, ke mi ŝatas la anglan lingvon kaj la anglosaksan-anglokeltan kulturon (...). Sed (...) la Babel-sindromo trafis la tutan socion. Pro ĝi, individuoj cetere ege simpatiaj estas kaptitaj en malsana sistemo regata de potencrilatoj, kiujn la bezono interŝanĝi ideojn aŭ informojn neniel povas pravigi. Bedaŭrinde pri tio konscias nur tiuj, kiuj kuraciĝis el la Babel-sindromo. La mondo ne konas tiun kategorion de personoj aŭ ĝi ignoras ilin. Ili tamen ekzistas. Venis la momento rigardi, kiel la aferoj statas ĉe ili, kaj en kio konsistas la kuracado. (...)

En la historio ekzistis kelkaj esceptoj al la regulo, ke [ilia propono, ilia modelo] neniam estas serioze konsiderata de la instancoj, kiuj okupiĝas pri la monda lingvodemando. (...) Sed ĉefe la Ĝenerala Sekretariejo de la Ligo de Nacioj meritas la gratulojn de ĉiu honesta esploristo, kiu interesiĝas pri tiu kampo. En septembro 1922, ĝi prezentis rimarkinde objektivan raporton, kiu preskaŭ ŝanĝis la vizaĝon de la mondo. Verdire, mankis malmulte ĝis tio, ĉar, se, tiutempe la ŝtatoj aplikus rekomendon faritan en tiu dokumento, ili donus la finan baton al Babelo kaj samtempe respektus, multe pli ol la hodiaŭa socio, la kulturan kaj lingvan diversecon de nia planedo. (...)

7. SOLVO INDA JE KONSIDERO

Esplorante la situacion, la Sekretariejo de la Ligo de Nacioj malkovris interesan fakton : ekzistis ĉie en la mondo limigita medio senigita je Babelo, homoj, kiuj, en siaj eksterlandaj kontaktoj, uzis lingvon plene respektan al la universala emo ĝeneraligi asimilitajn lingverojn kaj do perfekte sekvantan la plej naturan movon de esprimiĝo kaj pensado. Facila, sed riĉa, tiu lingvo apartenis al neniu nacio kaj pro tio superis la problemojn ligitajn al trudo kaj potenco.

Verdire estas neniu kialo sin esprimi is-tempe : tiu lingvo plu vivas, ĝin plu uzas homoj, kiuj sentas sin ĝenataj de lingvaj baroj kaj kiuj alte taksas komforton en internacia dialogo.

La dokumento de la Ligo proponis uzi ĝin. En ĝi kuŝas rekomendo, ke la ŝtatoj « agnosku la gravecon disvastigi la universalan uzadon de praktika helplingvo por faciligi la internaciajn komunikojn, devigante sin laŭgrade enkonduki en siajn publikajn lernejojn la instruadon de Esperanto kaj informi la Ligon de Nacioj pri la aranĝoj, kiujn ili decidos fari tiukampe, ĉu leĝofare, ĉu per administra dekreto ».  [3]

[Ĉi tiu ĉapitro estas, esence, dediĉita al prezentado de Esperanto, tiom el la vidpunkto de ties lingvaj ecoj, kiom de ties disvastiĝo.]

Simile al la ĉina, Esperanto estas lingvo konsistanta ekskluzive el senŝanĝaj eroj, kiuj senbare kombiniĝas. Sed male al la ĉina, (...) la rilatoj inter la konceptoj estas en Esperanto nete markitaj.

La publikigitaj esploroj, en kiuj oni komparas la respektivan facilecon de la diversaj lingvoj, pekas per troa singardemo rilate al Esperanto. Ĉi-lasta estas almenaŭ 20-oble, eĉ 50-oble, pli facila ol ĉiu alia lingvo, eble escepte de la indonezia (...).

Kial 20-oble aŭ 50-oble pli facila ? Ĉar ekde kiam oni komencis praktiki Esperanton, oni konstante ekzercas sin uzi ĝiajn konsistigajn erojn, kiuj estas ĉiam ĝeneraligeblaj sen ia limigo. [Por pli bone kompreni, pro kiuj kaŭzoj Esperanto tiagrade pli facilas ol la aliaj lingvoj, vd la almetaĵon al tiu ĉi dokumento]. Paroli lingvon flue, aŭ facile skribi ĝin, estas esence afero de refleksoj. Nu, kial estas malfacile esprimi sin en la grandega plimulto el la fremdaj lingvoj ? Ĉar alta proporcio el la akirendaj refleksoj kontraŭas la naturajn (ili devas inhibi la spontanajn formojn, al kiuj kondukas ĝeneraliga asimilado) kaj ĉar ili ne estis sufiĉe plifortigataj por iĝi profunde ankritaj en la cerbo. La malfortikeco de tiuj refleksoj aperas tuj, kiam oni dum tri aŭ kvar jaroj ĉesis praktiki la koncernan lingvon : la perdo de lingva kompetenteco fariĝas ĝena. En Esperanto ne estas bezonate encerbigi al si inhibajn refleksojn : oni povas plene fidi la naturan emon al ĝeneraliga asimilado. Krome, ĉiu minuto da praktikado plifortigas la necesajn refleksojn multe pli ol en iu ajn alia lingvo. La lernanto, kiu legas paĝon kun 125 kunmetitaj vortoj laŭ la skemo « radiko + o » kaj kiu konstatas, dank’al la kunteksto, ke ĉiu tia vorto estas uzata substantive, ne plu hezitos, se li volos vortigi koncepton laŭ substantiva formo. La reflekso estos tiel forta, ke la ĝusta esprimo estos aŭtomata. [En la sekvanta frazo temas pri ekzemplo donita en ĉapitro 6 de la originala libro, sed ne reproduktita en ĉi tiu resumo]. Memoru la sinjorinon (...) kiu diris : « ... l’adoptage... ça va plus ?... l’adoption des villages roumains » [la koncerna sinjorino, denaske franclingva, volis diri "adopto", sed eraris pri la vorto kaj diris adoptage anstataŭ adoption ; ŝi tuj ekkonsciis sian eraron kaj korektis sin]. La eraro fontis el kaptilo : la sufiksoj -age kaj -tion havas la saman sencon kaj similan oftecon, sed ne estas interŝanĝeblaj ; ĉu oni uzu tiun, ĉu tiun alian, tion difinis historio. En Esperanto, ĉar al tiu koncepto respondas la radiko adopt-, ne aperas problemo. Kun minimumo da praktiko, la serĉata vorto venas reflekse : adopto.

Ĉi tiu traduko de la "aperitiva" resumo haltas meze de la sepa ĉapitro. La verko enhavas entute 12 ĉapitrojn. La 8-a pritraktas detale la psikologian rezistadon, la 9-a prezentas ekzemplojn de raciecigoj (kiamaniere apriora rifuzo de Esperanto, pro nekonsciaj emociaj kaŭzoj, trovas argumentojn por pravigi sin, kvazaŭ temus pri racia decido), la 10-a prezentas la esperantistaron, la 11-a montras, ke oni povas rigardi la sperton akiritan per Esperanto kiel "pilotan projekton" indan je ĝeneraligo al la tuta homaro, kaj la 12-a estas ĉefe dediĉita al tio, kiel kaj kial enkonduki Esperanton en la lernejojn.

Vd la duan (kaj lastan) parton ĉi tie : http://mas-eo.org/article81.html

Claude PIRON.

NOTOJ :

1. English Language Fair, Newsletter, n° 3, Londono, Barbiran Centre, 22-24 oktobro 1984.

2. Citita de Jean-Claude Buffle, « Indiens américains : les guerres de 1991 [Usonaj indianoj : la militoj de 1991] », L’Hebdo, 7-a de marto 1991, p. 31.

3. Société des Nations, L’espéranto comme langue auxiliaire internationale. Rapport du Secrétariat général, adopté par la Troisième Assemblée [Ligo de Nacioj, Esperanto kiel internacia helplingvo. Raporto de la Ĝenerala Sekretario, adoptita de la Tria Asembleo] (Ĝenevo : SDN, 1922), p. 44.

Teksto elfrancigita de Vilhelmo Lutermano, reviziita de la aŭtoro.