Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Ukrainujo - La maldekstro mense nun en la tranĉeo
de Peter NOWAK  
14a majo 2022

heise.de : Mense nun en la tranĉeo

13-an de Majo 2022

La regreso de la Maldekstro en la ukraina konflikto kondukas al tio, ke ultradekstraj pozicioj disvastiĝas eĉ en maldekstre liberalaj komunikiloj.

“La ĵurnalistino Julia Latynina estas honorata kiel kuraĝa Putin-kritikantino, sed faras same krucmiliton kontraŭ maldekstruloj, migruloj, homrajto-defendantoj kaj kontraŭ la ĝenerala rajto je voĉdonado”, skribis Ewgeny Kasakov la 26-an de Oktobro 2018 en la gazeto taz pri rusa ĵurnalistino, kies pozicio estas tre dekstra kaj kiu en Germanujo povus bone situi inter la AfD kaj NPD kaj certe iom ofte havus problemojn kun la justico, ĉar Latynina tre malkaŝe montras sian malamon al homoj kun tre malaltaj enspezoj.

La bone enspezantoj, laŭ ŝi, per siaj impostoj financas “senlaborajn narkotulinojn kun kvin infanoj”, Latynina citiĝas en la taz-artikolo. Kiu neas, ke “ĉiu senlabora bastardo”, kiu prirabas vendejon, devas esti ĝuste tiu ulo, kiu decidu, kiel ni ĉiuj vivu”, estas nomata faŝisto, – tiel ŝi krome pravigas sian rifuzan sintenon al ĝenerala voĉdonado.

Ĝuste tiu Julia Latynina povis nun, la 9-an de Majo 2022, aperigi en la taz artikolon sub la titolo “Putin estas la dua Stalino”, en kiu ŝi remaĉas historiajn mitojn de la internacia nazia scenejo. Ekzemple la mensogon, ke la nazia Germanujo per sia atako al Sovetunio nur antaŭis atakon de tie.

“La fakta historio de la Dua Mondmilito estas, ke Stalino estis planinta tiun militon, kiu tuŝus la tutan mondon kaj finiĝus nur post kiam eĉ la lasta argentina sovetrespubliko fariĝis parto de la USSR. Li estis planinta tiun militon – longe antaŭ Hitlero enpotenciĝis.” Julia Latynina, taz

Tio ne estas la sola dekstra mensogo, kiu disvastiĝas en tiu artikolo. Ankaŭ ŝia klasado de la partizana movado, kiu batalis kontraŭ la okupantoj, sonas ĉe Latynina kiel el nazia buŝo.

“La stalina teroro estis senkompata, amasa kaj antaŭ ĉio efika. La plej granda parto de la stalinistaj ’partizana movado’ malantaŭ la germanaj linioj kaj aparte en Ukrainujo estis precize la teroro de la stalinaj sabotistoj, kiuj devis resti malantaŭ la fronto aŭ dum la retiriĝo estis lasitaj malantaŭ la germanaj linioj.” Julia Latynina, taz

Feliĉe tiu ĉi dekstraĵo ankaŭ en la taz ricevis kontraŭdiron. Ties parlamenta korespondanto Stefan Reinecke en sia repliko ĝuste ekkonis, el kia bruna fonto oni tie ĉerpis.

“Krome tiu tezo troviĝas proksime de la propaganda mensogo, ke Hitlero en 1941 faris kontraŭ Stalino antaŭmalhelpan militon. Tiu de germanaj ekstremdekstruloj flegata mensogo servas al facile travidebla celo : La krimoj de Hitlero estas minimumigataj, la rolo de la homara malamiko transdoniĝas al la bolŝevismo.” Stefan Reinecke, taz

Koncedoj al la totalismo-teorio

Bedaŭrinde nur, ke Reinecke ĉe la fino tamen ree babilas pri holokaŭsta centriĝo de la germana memorpolitiko kaj avertas, ke oni ne kvazaŭ reflekse rifuzu komparojn de stalinismo kaj nacisocialismo [Tiel la hitlera faŝismo nomis sin mem. -vl]. Per tio li faras koncedojn al totalismo-teorio, kiu ne nur praktikas krudan kontraŭkomunismon, sed ankaŭ relativigas la krimojn kontraŭ la homaro, la amasan ekstermadon de judoj.

Ĉi tie valoras la penon retrorigardi antaŭ dudek jaroj kaj memori la maldekstran debaton pri la “Nigra libro de la komunismo”. Tie oni apogis la dubindajn tezojn, kiuj nun en la ukraina konflikto havas altan konjunkturon. La bedaŭrinde frue mortinta publicisto Robert Kurz reagis al ĝi per la “Nigra libro de la kapitalismo”. En tiu li relativigis nenian el la krimoj de la stalinismo kaj ankaŭ al la realsocialismo dediĉis nenian pozitivan vorton.

Male, li lokis ambaŭ en la krimhistorion de la kapitalismo. Ĝuste tia poziciigo estus por la maldekstro ankaŭ en la ukraina konflikto la sole senchava, kaj por tio la maldekstro havus bonajn instrumentojn. Ĉar jam fine de la 1980-aj jaroj, kiam iuj ĉe la malfondo de la Varsovia Traktat-Organizaĵo revis pri eterna paco, pli saĝaj kapoj ekkonis, ke ni refalas en epokon, en kiu ree diversaj kapitalismaj blokoj batalas inter si.

Oni ankaŭ jam avertis, ke ni troviĝas denove en tempoj kiel antaŭ la Unua Mondmilito. La aktulaa ukraina konflikto, kiu ja havas pli ol 20-jaran antaŭhistorion, estas la plej bona pruvo de tiu klasado. Por tiu ĉi ni havus sufiĉajn klarigajn metodojn de Roho Luksemburgo, Jean Jaurès, Karlo Markso, Frederiko Engelso pri kapitalismo, kiu ĉiam denove pelas al milito. Krome, maldekstro ĝuste en Germanujo povus reuzi kritikon kontraŭ antisemitismo kaj naciismo, kiu prilumas ankaŭ la blindajn makulojn en la teorio kaj praktiko de la laborista movado.

La Maldekstro en la Jugoslavujo-konflikto

Tiu pozicio donis al grandaj partoj de la maldekstro, koncerne la milito en la jugoslava disfal-procezo, la eblecon ekkoni, ke en Kroatujo kaj en Kosovo politikaj fortoj ree supriĝis, kies politikaj antaŭuloj kunlaboris kun Hitlergermanujo kaj koncerne kontraŭkomunismo ne postrestis al ili. Ili mem zorgis por murdaj agadoj kontraŭ gejudoj.

Krome oni tiam ekkonis, ke ne estis hazardo, ke la politiko en Germanujo favoris ĝuste tiujn grupojn. La heredantoj de la Ustaŝa, kiel la kroataj nazi-aliancanoj nomiĝis, transvivis la Malvarman Militon en la FRG. Munĥeno estis ilia ekzilejo, kie ili baldaŭ, taskite de la usona kaj germana sekretaj servoj, daŭrigis sian batalon kontraŭ la jugoslavaj komunistoj.

Tie ili povis renkonti ankaŭ la ukrainan ekzil-komunumon. La ukraina naciista gvidanto Stepan Bandera ja ankaŭ vivis en Munĥeno, kie li havis siajn adeptojn. Li mortis supozeble sekve al atenco de la KGB kaj enteriĝis en Munĥeno, kie multaj ukrainaj naciistoj kaj ankaŭ la ukraina ambasadoro en Germanujo, Andrij Melnyk, kaj honoris lin per florkronoj.

Ekzistas do multaj paraleloj inter la nacinaciistaj movadoj de Ukrainujo kaj Kroatio. Jen oni ja devas sin demandi : Kial granda parto de la maldekstro en Germanujo alprenas tiom malsamajn poziciojn al ili. Apenaŭ ekzistis menciindaj grupoj de la maldekstro, kiuj subtenis la kroatajn naciistojn.

Ekzistis malplimulto, kiu subtenis la serban reĝimon sub Milosevic ankaŭ kun indiko al la krimoj de la nazioj kontraŭ serboj, inter ili tradiciaj komunistoj kaj frakcio de la tiel nomata antigermanoj. Sed la granda plimulto de la maldekstruloj en Germanujo rifuzis ĉian pozitivan mencion pri naciismo kaj ellaboris la brunajn radikojn de la kroataj naciismo kaj kontraŭkomunismo, sen pro tio laŭdi la naciismon serban. Male, oni indikis la emancipajn fonojn de la jugoslava ideo, kiu havis siajn radikojn jam en la tempo de la Unua Mondmilito.

La kuniĝo de la balkanaj etnoj en unu ŝtaton estis konkreta kontraŭnaciismo. La disbato de Jugoslavujo kaj la starigo de diversaj naciŝtatoj, kelkaj kun malkaŝe brunaj rilatoj, male, estis projekto de barbareco – kaj tia ĝi estis ankaŭ klare nomata de granda parto de la maldekstro.

Regreso de la maldekstro en la ukraina konflikto

Alpreno de tia pozicio ankaŭ en la ukraina konflikto povintus esti utila. Ĉar la paraleloj ne estas pretevideblaj. Nacia movado kun nazia rilato kaj kontraŭjuda fono, germana politiko, kiu jam protektis tiujn naciistojn en la Malvarma Milito en ilia munĥena retiriĝejo kaj poste, post 1999 aktive subtenis. Tiuj, kiuj en la jugoslavia konflikto estis la defendantoj de Miloseviĉ, estas hodiaŭ la Putin-adeptoj, kiuj ankoraŭ en la milito de la rusa naciismo vidas daŭrigon de la kontraŭhitlera koalicio.

En la ukraina konflikto, male, mankas la maldekstra pozicio, kiu rifuzas ĉiajn pozitivajn rilatojn al naciismaj konflikt-partioj, kiu emfazas la apartan danĝerecon de la ukraina naciismo kaj ties brunajn fontojn kaj kiu pozitive mencias la pozicioj, kiuj metas sin sur neniun flankon de tiu ĉi konflikto.

Ĉe tio la pozitivaj elementoj de la historio de Sovetunio estis ja emfazindaj – kaj necesas klarigi, ke la Putin-reĝimo estas negacio de tiuj punktoj. Ĝi staras, male, en la tradicio de la rusaj dekstroj, kiu jam en 1917 agadis kontraŭ la Oktobra Revolucio. Ekzistus multaj kontaktopunktoj por tia pozitiva rilato.

Sub la miskomprenebla titolo “Arĥitekto de Stalino” aktuale okazas ekspozicio pri la arĥitekto Boris Iofan en la Ĉoban-galerio. Tie oni ekscias, ke Iofan en Italujo trovis kontakton kun la komunista movado, poste migris en Sovetion kaj tie dum iom da tempo trovis la subtenon de Stalino, sed ankaŭ, post fali en malfavoron de Stalino, tamen povis da ’urigi siajn projektojn – ĝis sia morto en la 1970-aj jaroj.

Sed kio estas aparte interesa : Li ĉiam denove planis laboristajn loĝejojn kaj malsanulejojn en urboj de la nuntempaj Ruslando kaj Ukrainujo. Tio klarigas, ke tiam tiu naciismo ne estis efikkapabla – avantaĝe por la tie vivantaj homoj.

La maldekstro en Germanujo hodiaŭ povus uzi tiajn tradiciojn – kaj ankaŭ kontraŭstalinan ukrainan maldekstron, kian enkorpigas ekzemple Roman kaj Emmy Rosdolsky. Al ili la Mandelbaum-eldonejo en 2017 dediĉis libron. En la eldonejo Ça Ira, ĉefverko de Roman Rosdolsky en la momento estas elĉerpita.

Per tiaj rilatpunktoj maldekstro en la ukraina konflikto povintus akiri pozicion kontraŭ ĉia naciismo kaj kontraŭ milito kaj ataki la naciistajn mitojn, per kiuj la loĝantaro estas pelata en la morton.

Maldekstruloj en la lito kun la Azov-regimento

Anstataŭ tio, ankaŭ ĉe maldekstruloj, kiuj estis konataj pro sia kritiko pri ŝtato kaj nacio ĝenerale kaj pri Germanujo speciale, observeblas regreso. Ili komfortiĝas en la tranĉeoj de la ukraina konflikto flanke de la ukrainaj naciistoj, pretendas ne vidi Azov-regimenton nek Bandera-monumentojn. Ilia tuta argumentado ŝrumpas al ordinara naciismo, en kiu ili elektas pozicion.

Ĉe tio ili argumentas per la ukraina loĝantaro, kiu laŭdire tiom heroe rezistas al la okupantoj – la plej stulta argumento en ĉiu milito, en kiu oni elektas pozicion ĉe unu flanko. Ĉar estas la ĝuste la rolo de la ĉiuflanka naciismo, prepari la loĝantaron al kanon-nutraĵo, kiu iras en militon kaj ofte en la morton “por la propra patrujo”. Maldekstra politiko devus senmaskigi la mensogon pri la patrujo kaj alvoki la homojn ĉe ambaŭ flankoj ke ili ĝuste ne fariĝu materialo por morto kaj pereo.

Se oni prenas serioze la argumentoj de la novaj patriotoj, tiam Rozo Luksemburgo kaj Karlo Libkneĥto povintus tuj rezigni. Ĉar komence de la Unua Mondmilito ekzistis larĝa patriota etoso, en kiu – de la socialdemokratoj ĝis la ĉiomgermanoj (Alldeutschen) – oni volis vidi neniujn klasojn, sed jam nur germanojn.

Estis la merito ĝuste de la kontraŭuloj al la milito, ke ili ne lasis sin per tio stultigi, sed el la pozicio de la kompleta malplimulto kaj minacate de masiva subpremado komencis sian propagandon kontraŭ la militon. En malmultaj monatoj ili estis aŭskultataj kaj jam en 1917 ankaŭ en Germanujo okazis la unuaj iom grandaj strikoj kontraŭ la milito.

La protestoj antaŭ bakejoj kaj bazaroj, portataj precipe de virinoj, kiujn Dania Alasti konatigis en libro el la programo de la eldonejo Unrast, komenciĝis jam pli frue. Maldekstra alpreno de pozicio povus daŭrigi tion. Ĝi rapide trovus subtenantojn ankaŭ en Ukrainujo. Ĉar la konstruaĵo de heroe batalanta Ukrainujo estas mem naciisma mito estigata ankaŭ per teroro kaj perforto.

Paciatoj kiel Ruslan Kotsaba devas hodiaŭ sin kaŝi kaj estas en mortdanĝero – same kiel ĉiuj ukrainanoj, kiuj ne estas adeptoj de la ukraina naciismo, sed de neĭtrala Ukrainujo – aŭ kiuj eĉ konsideras la enterigon de Sovetunio socia malprogreso.

En la semajgazeto Freitag tia ukrainanino sub sia pseŭdonomo Marija Hirt skribis siajn pensojn. Ĉi tie estus la aliancanoj por maldekstro, kiu en la ukraina konflikto ne malnobligas sin kun iu el la flankoj. Sed anstataŭ tion multaj uzas la okazon por deskui sian kritikan pasintecon kaj kiel fidelaj filoj kaj filinoj de Germanujo ankoraŭ trovi aliĝon kaj eblecon de kariero.

En tia klimato do estas memkomprenebla ke homo kiel Julia Latynina povas disvastigi tezojn en maldekstre liberala gazeto, kiuj antaŭe legeblis nur en ekstremdekstraj publikigaĵoj. Ŝi estas tie nur tendencigisto. Tio ne mirigas, se homoj kiel Andrej Melnyk povas laŭdi Bandera-n kaj la Azov-regimenton sen granda kontraŭdiro. La problemo estas la regreso de maldekstra movado, kiuj forgesis siajn proprajn principojn.

Peter NOWAK

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano