Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Arogo de la Okcidento
de Heinz BILAN  
12a majo 2022

Heinz BILAN : Arogo de la Okcidento – Pensoj pri la 8-a de Majo 2022

UZ de la 6-a de Majo 2022

Ree estas milito en Eŭropo kaj germanoj denove partoprenas, kiel jam en la milito kontraŭ Jugoslavujo. Jam denove – ĉi-foje de la Scholz-registaro – oni incitas kontraŭ Ruslando kaj, en la NATO-kadro ankaŭ la germana armeo (Bundeswehr) ĉe la rusa okcidenta landlimo militas, kun forgeso de la historio. Forgesitaj estas Stalingrado kaj la neniiga malvenko de la 6-a armeo sub la ĉefgeneralo Paulus. Kiu konscie travivis la eventojn de 1939 kaj 1941, tiu tutcerte povas memori ankaŭ 1945. Post la 8-a de Majo 1945 en la tuta Germanujo – orienta same kiel okcidenta – sonadis : “Nenium plu milito ekde germana grundo ! Neniam plu faŝismo !” Sed ankaŭ tion diris ne malmultaj : “Tion ni ne sciis, tion ni ne volis.” Hodiaŭ neniu en Germanujo povas tiel invoki nescion.

Jes, okazas kruela milito, nepardonebla, agreso. Sed neniu serioza, pacama homo rajtas takso “el la ventro”, facilanime. Oni devas demandi pri la kaŭzoj, pri la interrilatoj, kiuj kondukis al tiu ĉi milito. Nur tiel oni povas atingi la veron kaj fari al si justan bildon. Des pli oni devas atendi tion de la politikistoj. Alie ne ekzistos eliro el tiu ĉi dilemo.

Falsaj promesoj

Tio komenciĝis, kiel ofte, per mensogo de respondecaj politikistoj de Usono kaj de la Federacia Respubliko Germanujo (FRG). La usona ministro pri eksteraj rilatoj James Baker promesis al la prezidanto de la USSR Miĥaelo Gorbaĉovo, ke post la reunuiĝo de la du germanaj ŝtatoj ne okazos oirenta etendiĝo de la NATO. En televida elsendo, ripetita antaŭ kelkaj tagoj, Hans-Dietrich Genscher, la tiama ministro pri eksteraj rilatoj de la FRG, konfirmis, ke la sama eldiro de la federacia kanceliero Helmut Kohl kaj de li mem estis farita al Gorbaĉovo en Kaŭkazo. Kompreneble tiu ne rajtis esti tiom naiva kredi tion sen dokumento. Tamen – oni ne rajtas forgesi tiun mensogon ĉe la pritakso de la nuna situacio. Sed s-ro Scholz agas tute same kiel Konrad Adenauer [la unua kanceliero de la FRG] : “Mi fajfas pri mia babilado de hieraŭ”.

Vladimir Pitin, en 2001 en sia parolado al la germana parlamento (Bundestag) streĉis la manon al la germanoj, volis amikecon kaj bonan najbarecon. Ĝis hodiaŭ okazis nenia rego de la FRG-regantoj (eble kun ioma escepto de la iama kanceliero Gerhard Schröder). Eĉ pli – en 2007 en Munĥeno la rusa prezidanto avertis kontraŭ unuflanka malamikeco kontraŭ lia lando. La usona prezidanto Barack Obama tre trompiĝis, kiam li volis stampi Ruslandon al “regiona potenco”. Jam tiutempe tiu lando – almenaŭ koncerne armeon – estis grandpotenco, pri kies avertoj oni prefere ne fajfu.

La rusa arme-doktrino

Por klarigi tion antaŭ la tuta mondo, Putin en la jaro 2014 deklaris la armea kaj mararmea doktrinoj, en 2016 la koncepton de la ekstera politiko de la Rusa Federacio. Seriozaj politikistoj kaj armegvidantoj de la Okcidento devus plenenhave noti tiujn dokumentojn kaj – eĉ pli grave – ilin ĝuste pesi. Por ĉiu ajn ili estas rete alireblaj.

En la punkto 22 de la arme-doktrino estas klare eldirita, ke la Rusa Federacio transprenas la protekto-devon – inkluzive de uzado de armeoj – pri ĉiuj rusaj civitanoj vivantaj ekster la limoj [de la Rusa Federacio]. Kaj en la punktopj 16 kaj 27 fariĝas la decidaj eldiroj pri uzado de atomarmiloj. Ruslando ne estas opereta ŝtato, kiun ĉiu, kiu volas, povas konduki je la nazo. Kaj tutcerte ne en Kievo, kie oni ja regas la rusan.

Politiko en Ukrainujo

Sed kion faris Ukrainujo ? Ĝi faligis la laŭjure elektitan prezidanton Janukoviĉ. En la tiel nomata “Eŭropmajdan” partoprenis ankaŭ Bandera-faŝistoj (same kiel ili, kune kun la ukraina armeo, en la ukraina oriento, faras internan militon kontraŭ la propraj civitanoj). Tuj post la faligo de Janukoviĉ la ukraina parlamento decidis ĉesigi la rusan kiel lingvon de ofico kaj lernejo. La postuloj de la rusoj (en Ukraino vivas milionoj da ili) estis rifuzitaj kaj interna milito komencita. Kiu do povas miri, ke Ruslando realigis la punkton 22 de sia arme-doktrino ? Kiam Putin hodiaŭ parolas pri faŝismo, tiam dubantoj legu la libron de Stanislaw Byschok kaj Alelsej Koĉetkov “La Euromajdan nome de Stepan Bandera – de la demokratio al diktatoreco”. La rilatoj inter Ruslando kaj Ukrainujo takseblas juste nur se oni konas ilian komunan historion. Ukrainujo akiris sian ŝtatecon de neniu alia ol V. I. Lenino.

Antaŭ kaj dum la Euromaidan homoj estis mortigataj – plej ofte rusoj. Kie tiem estis la Okcidento por protesti kontraŭ rompoj de homrajtoj ? Poste okazis – ankaŭ danke al Angela Merkel kaj Emmanuel Macron – kun partopreno de Ruslando kaj Ukrainujo, la minskaj intertraktadoj. Kaj ree oni demandas sin, kie estis Usono, la Eŭropa Unio, la NATO por instigi Ukrainujon realigi tion, kio estis tie decidita : partan aŭtonomecon por la rusa Donbaso, repermeson de la rusa lingvo, komunumajn elektojn.

La rolo de la NATO

Fine – absoluta aroganteco de la Okcidento, de Joseph Biden, de la NATO. La pravaj deziroj de Ruslando por ĝia sekureco, aparte koncerne Ukrainujon, de la starigo de NATO-trupoj ĉe la okcidenta rusa limo estas rifuzitaj, kvazaŭ de lernejoknabo kaj ne de unu el la du plej fortaj atompotencoj de la mondo. Kiel Usono estus reaginta, se Ruslando minacus la usonajn limojn en Meksiko, Kubo, Nikaragvo per trupoj kaj raketoj ? De kie la NATO prenas la rajton sendi armeajn konsilistojn en Ukrainujon, liveri armilojn, partopreni en manovrojn en Ukrainujo ?! Krome oni prezentas sarkasmajn pretekstojn, traktante Ruslandon same kiel Grenadon aŭ Libion.

Aparte ni germanoj havas aparte grandan respondecon rilate al ĉiuj iamaj sovetrepublikoj. Oni devas sin demandi : Ĉu la junaj membroj de la germana armeo scias, ke por la liberigo de Germanujo el la hitlera faŝismo 27 milionoj da sovetaj civitanoj perdis sian vivon ? Ĉu ili scias, ke en tiu malbenita milito pli ol ok milionoj da germanoj perdis la vivon ? Ĉu al ili klaras, ke ili defias la atompotencon Ruslando kaj ke militon kontraŭ ĝi verŝajne nur tre malmultaj transvivus ?

Kroma kaŭzo, kiu kondukis al tiu ĉi nuna alfrontiĝo, estas la ignorado de la Okcidento pri la politikaj, juraj kaj armeaj akompanaj cirkonstancoj de la reunuiĝo de Krimeo kun la rusa ŝtato. Eĉ anoj de la Maldekstro ege eraras, kiam ili blovas la saman trumpeton de “okupado fare de Ruslando”. Kiu volas pli bone scii pri tio, al tiu rekomendiĝas la libro “Krimeo eterne kun Ruslando” de Sergej Baburin. La Maldekstro ne lasu sin tiri de la ĉeftendenco. Speciale la partio La Maldekstro pripensu ĝisfunde, kial ĝia sinteno, speciale pri la demando de milito kaj paco, pri la NATO kaj tute aparte pri la germana socialdemokrataro trafas sur ĉiam malpli granda konsento. Ĝia sinteno pri la ukraina konflikto similas al tiu de ĝiaj antaŭuloj antaŭ la Unua Mondmilito kaj – same kiel tiam – ne povas esti nia partnero. Tio, kio al La Maldekstro mankas, (almenaŭ al multaj gvidantoj), estas la marksisma klasa starpunkto. Sen tiu, politiko – ankaŭ en la ukraina konflikto – estas senorienta kaj burĝa.

Eldiroj kiel “La NATO nun faris ĉion ĝuste” – tiel la konstato de gvida politikisto de La Maldekstro, povintus deveni ankaŭ de s-ro Stoltenberg. Tio estas jam pli ol perdo de realeco. Usono, la NATO ĉe ĉiu milito en la lastaj jardekoj mensogis kaj trompis. Ili faris krimojn kaj enmiksiĝas ankaŭ nun en la konflikton en Ukrainujo. La NATO jam delonge estas superflua alianco, kiu streĉe serĉas malamikojn. Serio da francaj kaj germanaj generaloj esprimis sin objektive pri la krizo. Ankaŭ usonaj politikistoj kiel Brzezinski kaj Kissinger esprimis tre realismajn starpunktojn. Almenaŭ ilin aŭskultu la kontraŭantoj al Ruslando.

Kompreneble tiu ĉi milito estas senrestrikte kondamnenda. Sed ĝiaj kaŭzantoj tute ne sidas nur en Moskvo. La viktimoj, kiel en ĉiu milito, egale ĉu en Ukrainujo, Jugoslavujo, Irako, Libio aŭ Afganujo, estas la multaj senkulpaj homoj. Ilin celas nia tuta empatio kaj, laŭ eblo kaj neceso, ankaŭ subteno. Tio validas por ĉiuj senkulpaj rifuĝantoj de la mondo. Restas la postulo : Finon de tiu ĉi nedirebla interfrata milito, plenumado de la prava rusa postulo je sekureco fare de Usono, de la NATO kaj de Ukrainujo, finon de la komencita militpretigo kaj armado de la NATO, speciale de la FRG. Al tio apartenas ankaŭ la ĉesigo de la faŝistaj umadoj de la Bandera-grupoj en Ukrainujo. La mondo bezonas nun objektivajn, realismajn politikistojn. La diplomatio havas prioritaton antaŭ milita (fi-)agado. Ni germanoj ne lasu nin denove misuzi, inciti – nek kontraŭ la rusoj, nek kontraŭ la ukrainanoj kaj entute kontraŭ neniu el la popolo de la mondo. Al la sovetaj popoloj ni ankaŭ hodiaŭ dankas la liberigon de Germanujo kaj de Eŭropo el la hitlerfaŝismo. Ni havas la devon fari ĉion por ke regu paco, por ke amikeco kaj kunlaborado regu la internacian klimaton. Respondi al la postuloj ankaŭ de tia klimatŝanĝo en la mondo, anstataŭ pliigi malamon kaj envion – jen nia tasko. Ĉiu el ni estas tie postulata.

Noto : La socialisma arme-scienco difinas agreson jene : “Atako, kontraŭa al la popoljuro, de ŝtato aŭ de koalicio, kontraŭ unu aŭ pluraj ŝtatoj”. Krom armea ekzistas ekonomia, ideologia, jura kaj aliaj “malrektaj” agresoj.

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano la 11-an de Majo 2022 el UJ (Unsere Zeit [Nia epoko] de la 6-a de Majo 2022 : https://www.unsere-zeit.de/ueberheb... arroganz-des-westens-168625/