Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Maljuna dekstra eksministro, soleca racia voĉo en la militfrenezaj germanaj partioj
de Horst TELTSCHIK  
29a aprilo 2022

Maljuna dekstra eksministro, soleca racia voĉo en la militfrenezaj germanaj partioj.

“Bedaŭrinde li ne havas plimulton en sia [kristandemokrata] partio. Sed lia vidmaniero devus trudiĝi. Kiel povis okazi, ke ni tiajn homojn jam ne havas en nia registaro, aŭ ke tiuj obee silentas sub la premo de la verduloj kaj de la militema alo de la liberaluloj ? Ĉu povus esti, ke la nuna generacio de politikistoj konas militon jam nur laŭ onidiroj ?” (Jakob Luttermann)

Jen intervjuo de Horst Teltschik (vidu informojn sub la intervjuo), kiu la 14-an de Junio festos sian 84-an naskiĝtagon. Li estis konsilisto de [la tiama kanceliero] Helmut Kohl dum la dupartaj germanaj intertraktadoj [FRG kun GDR] ĝis la aliĝo de la GDR [per ties parlament-decido] al la FRG. En la intervjuo li parolas pri la evoluoj ĉirkaŭ la milito en Ukrainujo.

S-ro Teltschik, kiom aktuale grandas la danĝero de tria mondmilito ?

Horst Teltschik : Tiun demandon en la momento neniu povas respondi, ĉar ni ĉiuj ne scias, kiom racie la prezidanto Putin ankoraŭ agas aŭ ĉu li jam transiris la limon de la malracio. La rusa ministro pri eksteraj rilatoj, Sergej Lavrov, avertis kontraŭ atommilito. La problemo konsistas en tio, ke Putin kredas, ke li bezonas venkon – kia ajn tiu povus aspekti. Ruslando ne povas permesi al si malvenki. Tion diras ankaŭ gravaj konsilistoj de Kremlo, ekzemple Sergej Karaganov, kiun mi konas el la 1980-aj jaroj.

Kion tio signifas en la konsekvenco ?

Ke tia atoma minaco ne komplete ekskludeblas. La rusoj en la lastaj jaroj, pro la usona ĉesigo de armadkontrolaj interkonsentoj, komencis disvolvi novajn sistemojn de mallongdistancaj raketoj kun plurobla sonrapido. Oni rajtas suspekti, ke ili disvolvis por ili ankaŭ atomkapojn, kiuj pli limigite aplikeblas ol la ĝisnunaj atomarmiloj kaj per tio estas pli facile uzeblaj. Pro tio ni vere troviĝas en malstabila situacio.

Ĉu laŭ tio estis strategie saĝe, ke la kanceliero Scholz diris, ke oni faros ĉion por malebligi atommiliton ? Ĉu per tio li ne transdonis ĉiujn kartojn el la mano ?

La federacia kanceliero tie parolis pri problemo, pri kiu la Federacia Respubliko Germanujo havas la plej malgrandan influon. Se atommilitoj estu uzotaj, tiam antaŭ ĉio Usono estas demandinda respektive la du eŭropaj atompotencoj Britujo kaj Francujo. Ĉiuj tri havas plej grandan intereson eviti uzadon de atomarmiloj. La demando nur estas, kiel oni povas malebligi, ke Ruslando fine uzos tiun armilon por malebligi evidentan malvenkon.

Kiaj motivoj movas Putinon ?

Bedaŭrinde, ĉion ĉi ni povas nur supozi, ĉar liaj oficialaj deklaroj estas stampitaj de misiismo, tiel ke ne eblas scii, kiom serioze ili estas pensitaj. Estas certa, ke Ruslando havas intereson ke Ukrainujo ne povu fariĝi NATO-membro, ke ĝi estu neŭtrala kaj ne estu por Ruslando milite minaca kaj ke la jam okupataj regionoj ricevu porrusan statuson. Tio estis ankaŭ parto de la Minska Interkonsento. Kaj kompreneble oni devas demandi ankaŭ Ukrainujon, kial pri la Minska Interkonsento ĝi estis tiom malmulte moviĝema.

Vi mem diris en intervjuo antaŭ tri jaroj, ke Vi ekkonis Putinon ĉe renkontiĝoj kiel “ĉarman, mense malfermitan interparolanton”. Kiel Vi povis tiom erari ?

Mi ne eraris, ĉar en tiu momento li estis tia. Li estis tre afabla kaj kompleza gastiganto, kiam ni post lia elektiĝo en la jaro 2000 plurfoje vizitis lin en Ruslando. En sia parolado en la germana parlamento (Bundestag) li nomis Ruslandon “afabla eŭropa lando”. Tiam ekzistis neniu diranta : Gardu vin kontraŭ Putin, tiu estas militema diktatoro. La drasta evoluprocezo ne estis antaŭvidebla. Estas klare ke eblas diri, ke tiu ĉi evoluo pro lia KGB-elformiĝo kaj -pasinteco estis jam ĝerme iniciatita, sed miaj eldiroj rilatis al la rekta sperto de la renkontiĝo kun li – kaj tie li estis normala interparol-partnero, kiu estis malfermita kaj preta diskuti. Pro tio ekzistis la espero, ke oni povos disvolvi kun li raciajn interrilatojn.

Kio okazis, ke nun, 21 jarojn post tiu parolado en la germana parlamento, evoluas tiu ĉi reciproka akriĝo ?

Okazis, ke serio da iamaj regnoj de la Varsovia Traktato fariĝis membroj de la NATO. El mia vidpunkto oni devintus pensadi pri tio, ĉu la pli racia vojo estus alstrebi unue la membrecon en la Eŭropa Unio. Ankaŭ tie ekzistus garantio pri sekureco, ĉar ĉiu EU-membro, kaze de milita krizo, estas devigata helpi la aliancan partneron. Tio ekzistas ne nur en la NATO. Samtempe oni devintus daŭrigi la projekton de eŭropa liberkomerca zono, kiu enprenu Ruslandon.

Ŝajnas ke tiam ekzistis eĉ la propono enpreni Ruslandon en la Transatlantikan Aliancon …

Jes, la usona prezidanto Clinton eĉ proponis al Boris Jencin la membrecon en la NATO. Mi mem ankoraŭ spertis interparoladojn en Kremlo, dum kiu oni estis malfermita membriĝi en la politika organizaĵo de la NATO. Tio poste ne estis daŭrigata, anstataŭe ekzistis la Dosiero NATO-Ruslando, en kiu ambaŭ sin devontigis vidi sin reciproke ne kiel kontraŭulojn. Ekzistis la Pariza Ĉarto de 1990, en kiu oni interkonsentis pri kontrol-konferencoj je ŝtata kaj registara nivelo. Sed tiu okazis nur unufoje. Poste ekzistis la Konsilio NATO-Ruslando. Mi neniam komprenis, kial la Ĝenerala Sekretario de la NATO ĝuste en krizaj situacioj ne kunvokis tiun ĉi konsilion. Se entute, tio okazis nur sur ambasadora nivelo, kiu ĉiukaze ne rajtas fari decidojn. Do ni havis serion da instrumentoj, kiujn la Okcidento ne laŭcele uzis.

La preterlasoj do estis ĉe la okcidenta flanko ?

Ili estis ankaŭ ĉe la Okcidento, tio estas mia opinio. Tio kondukis ĉe la rusa flanko ĉiam ankaŭ al seniluziiĝoj. Sed kompreneble necesas aldoni, ke la rusoj siavice donis okazojn kiuj kaŭzis ke oni ne aliris ilin entuziasme. Kiel ĉiam en politiko, tio estis demando de “Give and Take” [“doni kaj preni”] – helpu min, tiam mi helpos vin.

Ĉu Vi kaj Helmut Kohl ĉiam precize sciis, kio de la rusoj atendeblis ?

Ne, tiam ni havintus supernaturan vidon. Kiam Helmut Kohl fariĝis federacia kanceliero en la jaro 1982, ni havis kun Jurij Andropov sovetian ĝeneralan sekretarion, kiu tiam minacis nin per Tria Mondmilito. Tiam temis pri la starigo de usonaj mezdistancaj raketoj en Germanujo kaj en Okcidenta Eŭropo. Malgraŭ tio, malmultajn semajnojn post sia enoficiĝo Helmut Kohl skribis leteron al Andropov por sciigi al li, kiaj li kiel nova ĉefo de la registaro imagas la rilatojn inter Germanujo kaj la Sovetunio. Bonan duonjaron poste Kohl, kune kun Genscher, vojaĝis al Moskvo por renkontiĝi kun Andropov kaj por paroli kun li ĝenerale pri la evoluo de la interrilatoj. Kroman duonjaron poste Andropov estis mortinta.

Kiel tio evoluis plu ?

La posteulo de Andropov estis Konstantin Ĉernenko. Tiun Kohl ankaŭ tuj renkontis, laŭ la moto : Ni ne havas elekton, ni devas provi malstreĉigi la interrilatojn sur diplomatia nivelo kaj atingi interkonsenton. Sed ankaŭ Ĉernenko estis jam grave malsana – kaj jaron poste mortinta.

La sekva ĝenerala sekretario estis Miĥaelo Gorbaĉovo

Ĝuste, kaj neniu supozis, kian politikon Gorbaĉovo estis faronta. La unua interparolado inter Kohl kaj Gorbaĉovo – mi partoprenis en ĝi – estis tre sobriga, ĉar Gorbaĉovo principe daŭrigis la politikon de siaj antaŭuloj, nome : tiom longe, kiom Germanujo starigas usonajn raketojn, la germanaj-sovetiaj interrilatoj ne evoluos. Kohl tiam konsilis al la tiama usona prezidanto Ronald Reagan serĉi la interparoladon kun la sovetianoj kaj intertraktadi. Reagan aliris Gorbaĉovon kaj tio estis la komenco de la gorbaĉova reformpolitiko. Sed ion tian vi ne povas antaŭvidi. Vi devas paroli kun la ŝtataj aŭ registaraj ĉefoj, ĉu vi volas aŭ ne, kaj kiu ajn vi estas. Sed mi ĉiam diris : pli bone interparolo ol enbati al si reciproke la kapojn.

Kiom ĉe tiuj interparoladoj gravis la persona nivelo ?

Ĉiam estas decida starigi atmosferon de ia konfido. Gorbaĉovo iam diris al mi, ke se li ne havintus la konfidon en Helmut Kohl kaj George Bush, tiam ĉio okazintus alie. Vi devas oferti ion, kio poste pruveble ankaŭ montriĝos efektiva, por ke la alia flanko ekhavu la senton ke oni tenas sin je la aferoj, kiujn oni promesas. Konfido estas la bazo de la afero. En la momento la konfido-rilatoj inter Putin kaj la Okcidento estas pli aŭ malpli mortintaj.

Ĉu aktuale Vi vidas iun, kiu ĉe la okcidenta flanko entute ankoraŭ kapablus intertraktadi kun Putin ?

Jes, mi vidas iun, sed la persono jam ne plu oficas : nian eksan federacian kancelierinon.

Kial Vi kredas ŝin kapabla je tio ?

Ŝi estis la sola en la Okcidento, kiu en ĉiu momento povis alvoki Putinon aŭ renkontiĝi kun li. Bedaŭrinde ni neniam eksciis, kion precize ŝi detale priparolis kun li. Sed ekzemple en 2015 ŝi atingis la Minskan Interkonsenton. Ŝi prenis la tiaman francan prezidanton Hollande ĉe la maneto kaj kun li veturis al Moskvo. Tie ili kunprenis Putinon al Minsko, kaj post 17-hora intertraktado la Minska Interkonsento estis starigita. La problemo ĝis la fino estis, ke ĉiuj flankoj ne tenis sin je tiu ĉi interkonsento, ankaŭ ne Ukrainujo.

Sed ĉu Merkel – kune kun sia antaŭulo Gerhard Schröder kaj la ministroj pri eksteraj rilatoj Frank-Walter Steinmeier kaj Sigmar Gabriel – ne faris Germanujon tro forte dependa de Ruslando ?

Mi konsideras la diskuton – ke la orienta politiko de la lastaj 20 jaroj estis principe malĝusta kaj kondukis en fatalan dependecon – freneza. Se Vi rigardas la historion de la orientaj-okcidentaj rilatoj entute, tiam ĉiam validas la formulo “sekureco kaj malstreĉiĝo estas la du flankoj de la sama medalo”. Do, ni devas fari malstreĉigan politikon surbaze de nia propra sekureco. Sur tiu ĉi bazo ekzemple Willy Brandt akceptis la malnovan sovetian proponon starigi Konferencon pri Sekureco kaj Kunlaborado en Eŭropo (KSKE) [KSZE laŭ la germana], kvankam Breĵnevo antaŭe per tankoj sange dispremis la Pragan Printempon. Oni do ĉiam provis fari politikon de malstreĉiĝo kaj kunlaborado – kio en tio estus malĝusta ? Helmut Kohl daŭrigis tion kaj per tio atingis la germanan unuecon. Ankaŭ pri tio neniu estus pensita, ke tio eblas. Kaj koncerne la provizadon je energio : Ankaŭ dum la multaj pintaj eventoj de la Malvarma Milito la sovetianoj ĉiam akurate liveris naturgason, kaj pri tio neniu plendis kaj ekscitiĝis.

- -

Pri la persono : Horst Teltschik apartenis ekde 1972 al la plej restrikta konsilita rondo de Helmut Kohl. Kiel konsilisto pri ekstera kaj sekureca politikoj li partoprenadis en la german-germanaj intertraktadoj de la ŝanĝotempo kaj de la germana reunuiĝo kaj ankaŭ plurfoje kun Helmut Kohl vojaĝis al Ruslando por intertrakti kun la tiama sovetia ŝtatprezidanto Miĥaelo Gorbaĉovo kaj ties konfidenculoj. En la 1990-aj jaroj Teltschik agadis ankaŭ en la libera ekonomio, interalie kiel estrarano ĉe BMW. Post la jarmilŝanĝiĝo li agadis kiel prezidanto ĉe Boeing. De 1999 ĝis 2008 Teltschik gvidis krome la Munĥenan Konferencon pri Sekureco. En 2019 aperis lia libro “Rusa Ruleto. De la Malvarma Milito al la Malvarma Paco”.

Teksto sendita de Jakob Luttermann kaj elgermanigita de Vilhelmo Lutermano la 2022-04-29