Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Ĉu bonaj militkrimoj kaj malbonaj militkrimoj ?
de Milosz MATUSCHEK  
24a aprilo 2022

La militkrimoj de Putin havas altan konjunkturon en la komunikiloj. Dume, Julian Assange sidas en malliberejo, ĉar li malkaŝis la “bonajn”.

Bonaj militkrimoj kaj malbonaj militkrimoj, ĉu tio ekzistas ? Jes, ĉar regas milito, kaj ĉar dum tiu oni emas mezuri per du mezuriloj.

Dum ĝuste okcidentaj ĵurnalistoj facile ricevas laŭdon kaj agnoskon por raportaĵoj pri rusaj militkrimoj, la fondinto de Wikileaks kaj malkaŝ-ĵurnalisto Julian Assange daŭre sidas en la londona malliberejo de alta sekureco Belmarsh en izolita mallibero kaj atendas sian elliveradon al Usono. Lia sanstato estas mizera, la speciala raportisto pri torturo, Nils Melzer, parolis pri psiĥa torturo. En Usono Assange estas minacata de demonstra proceso, de puno je 175 jaroj da mallibereco kaj per tio de kondamno je laŭparta morto.

La krimo de Assange : Li raportis pri la malĝustaj militkrimoj. Pri la militkrimoj de “la bonuloj” en Afganujo kaj en Irako. Wikileaks estis la unua platformo, kiu raportis pri "flanka murdo" [“collateral murder”] en Irako, pri helikoptera atako de la usona armeo al civiluloj kaj raportistoj.

Ĉu jam forgesite ?

La celo de Assange estis malfaciligi militojn per radikala travideblo. Laŭ la slogano : Se militoj komenciĝas per mensogoj, ili ĉesigeblas per la vero.

La libera Okcidento faris la gazetaran liberecon privilegio, de aŭtoritata ŝtato cedata al tiuj, kiuj staras je la ĝusta flanko.

Sed ja regas milito, kaj tiam la slogano estas : kamufli, trompi, hipokriti kaj ĉe tio senti sin kiom eble plej virta.

Tiu ĉi mallonga interveno aperis unue en la [svisa gazeto] Weltwoche.

Milosz MATUSCHEK.

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, 2022-04-24, el :

Jen informoj de la aŭtoro

Vi povas atingi min per kontakt@idw-europe.org aŭ per tio ke vi respondas al mia retpoŝta sendo. Vi trovas ĉiujn ĝis nun aperintajn kontribuaĵojn en la arĥivo.

Kromaj kanaloj de mi : Twitter, Telegram, Spotify kaj Youtube.

Krome mi estas membro de la simpozio fondita de Gunnar Kaiser, ĉe kiu pluraj docentoj monate prelegas pri aktualaj temoj kaj ni krome ebligas enretiĝon de la partoprenantoj. Multan dankon, se vi jam subtenas min per abono aŭ per donacoj ! Mia laboro eblas nur per via subtenado, kvankam mi en la momento disponigas la plej multajn artikolojn libere. Ankaŭ partaj abonoj aŭ preze reduktitaj abonoj eblas, mi invitas vin alparoli min pri tio.

La regula prezo por abono estas 77 eŭroj jare aŭ 7 eŭroj monate.

• Paypal (premu : Senden), bv ne forgesi vian retpoŝtan adreson !

• Bitcoin : 1DiGG4P2LEcmLP6i8B9rbe3CCMYcKrhttps://tippin.me/@m_matuschek

• Kromaj eblecoj laŭ demandoj

• Abono (premu al “Subscribe now”)

Klarigoj en la germana originalo

Sie erreichen mich unter kontakt@idw-europe.org oder indem Sie auf meine Mail-Sendung antworten. Sie finden alle bisher erschienenen Beiträge im Archiv.

Weitere Kanäle von mir : Twitter, Telegram, Spotify und Youtube. Ich bin zudem Mitglied des von Gunnar Kaiser mitgegründeten Symposiums, bei welchem mehrere Dozenten monatlich zu aktuellen Themen Vorträge halten und wir zudem eine Vernetzung der Teilnehmer ermöglichen. Vielen Dank, wenn Sie mich bereits mit einem Abonnement oder mit Spenden unterstützen !

Meine Arbeit ist nur durch Ihre Unterstützung möglich, auch wenn ich derzeit die meisten Artikel frei zur Verfügung stelle. Ich kann Ihnen auch manuell ein Abonnement einrichten. Auch Teilabos oder ermäßigte Abos sind möglich, sprechen Sie mich gerne darauf an.

Der reguläre Preis für ein Abonnement beträgt 77 Euro pro Jahr oder 7 Euro pro Monat.

• Paypal (Senden drücken), bitte Mailadresse nicht vergessen ! • Bitcoin : 1DiGG4P2LEcmLP6i8B9rbe3CCMYcKrhttps://tippin.me/@m_matuschek • Weitere Möglichkeiten auf Nachfrage • Abo (auf “Subscribe now” klicken)