Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Kresko de la streĉitecoj – La fino de la okcidenta dominado
de Thierry MEYSSAN  
24a aprilo 2022

La okcidentaj sankcioj kontraŭ Ruslando, unuflanke deciditaj de Vaŝingtono, estas prezentataj kiel ĝusta puno pro la agreso kontraŭ Ukrainujo. Sed, sen paroli pri ilia kontraŭleĝeco en internacia juro, ĉiu povas konstati, ke ili ne atingas sian celon. En la praktiko, Usono izolas la Okcidenton esperante konservi sian hegemonion super siaj aliancanoj.

Usono, kiu nur malfrue partoprenis en la mondmilitojn kaj suferis nenian perdon sur sia teritorio, eliris venkaj el la mondaj konfliktoj. Kiel heredantoj de la eŭropaj imperioj, ĝi ellaboris dominad-sistemon kiu faris ĝin la “monda ĝendarmo”. Tamen, ĝia hegemonio estis delikata kaj ne povis rezisti al la evoluo de grandaj nacioj. Ekde la jaro 2012, politik-sciencistoj komencis priskribi la “Tukididan falilon” per analogo kun la klarigo, kiun la greka strategiisto donis pri la militoj inter Sparto kaj Ateno. Laŭ ili, la enpotenciĝo de Ĉinujo faros ankaŭ la alfrontiĝon kun Usono neevitebla. Konstatente, ke se Ĉinujo fariĝis la unua potenco ekonomia, Ruslando fariĝis la unua potenco milita, Vaŝintono decidis kontraŭbatali ilin unu post la alia.

Ĝuste en tiu kunteksto okazas la milito en Ukrainujo. Vaŝingtono prezentas ĝin kiel “rusan agreson”, faras sankciojn kaj devigas siajn aliancanojn fari same. La unua rimarko, kiu venas en la menson, estas ke Usono, sciante esti milite malsupera, sed ekonomie supera, decidis elekti sian batalkampon. Tamen la analizo de la ĉeestaj fortoj kaj de la faritaj dispozicioj malkonfirmas tiun prezentadon de la eventoj.

[sekvas bildo kun la priskribo : “Vaŝingtono murdis la irakan prezidanton Saddam Hussein kaj la libian gvidanton Muamar Gadafi, ĉar ili kuraĝis ataki la dominadon de la dolaro. Poste ili prirabis iliajn centrajn bankojn.”]

La monda ekonomia sistemo

La monda ekonomia sistemo estis kreita de la Interkonsentoj de Bretton Woods, en la jaro 1944. Ili celis starigi kadron por la kapitalismo trans la krizo de 1929, pri kiu la naziismo ne estis solvo. Usono trudis sian monon kiel referendan kaj ŝanĝeblan en oron. Nek la Sovetunio nek Ĉinujo partoprenis en tiu konferenco.

En 1971 la prezidanto Richard Nixon decidis, ne oficiale, ĉesigi la egalecon de dolaro kaj oro. Per tio li povis financi la Vjetnam-militon. Konkrete, ne plu ekzistis fiksaj ŝanĝokvotoj. Tiu dispozicio estis oficialigita nur post la fino de la milito, en 1976. Tiam ankaŭ Ĉinujo alianciĝis kun la usonaj multnaciaj konzernoj. La Eŭropa Komunumo (la antaŭulo de la Eŭropa Unio) adaptis sin al tio unue per enkadrigo de la ŝanĝokvotoj, kiuj ĝis tiam estis fluaj, en 1972 (la “mona serßento”), kaj poste per kreado de la eŭro.

Ekde 1981 Usono komencis lasi siajn ŝuldojn akumuliĝi. Tiuj altiĝis de 40 elcentoj de ĝia MEP ĝis hodiaŭ 130 elcentoj. Ĝi provis tutmondigi la mondan ekonomion, do, trudi siajn regulojn al la pagipovaj landoj kaj detrui la ŝtatajn strukturojn de la aliaj landoj (la strategio Rumsfeld/Cebrowski). Por pagi sian ŝuldon ĝi presis dolarojn, spionis la societojn de siaj aliancanoj kaj ŝtelis ĉiujn rezervojn de du grandaj petrol-ŝtatoj, nome Irako kaj Libio. Nenio kuraĝis diri ion ajn, sed ekde 2003 la ekonomia sistemo de Usono jam ne estis tiu, kiun ĝi pretendis esti. Oficiale ĝi estis daŭre liberala, sed ĉiu povis konstati, ke ĝi jam ne produktis sian nutraĵon nek siajn varojn de unua neceso, kaj ke ĝi nutris sin jam nur per rabaĵoj.

La usona ekonomio, kiu ĉe la disfalo de la USSR estis triono de la tutmonda ekonomio, estas nun jam nur sesono da ĝi.

Multaj ŝtatoj anticipis la finon de la reguloj de Bretton-Woods kaj cerbumis pri nova situacio. En la jaro 2009, Brazilo, Ruslando, Barato kaj Ĉinujo, baldaŭ sekvata de Sud-Afriko, kreis la BRICS. Tiuj landoj donis al si financajn instituciojn, kiuj, malsame ol la IMF kaj la Monda Banko, ne kondiĉas siajn pruntojn al struktur-reformoj aŭ al promesoj de politikaj aliĝoj al Vaŝingtono. Ili preferas investi en leasing, per kio la gastiganta lando fariĝos proprietulo de la investo ekde kiam tiu ĉi fariĝas profitiga.

En la jaro 2010, Belorusujo, Kazaĥujo kaj Ruslando, poste sekvataj de Armenujo, fondis la Eŭrazian Ekonomian Union. Tiuj ĉi samlimaj landoj starigis liberkomercan zonon kun Egiptujo, Ĉinujo, Irano, Serbujo, Singapuro kaj Vjetnamujo. Ilin povos sekvi Sud-Koreujo, Barato, Turkujo kaj Sirio.

En 2013, Ĉinujo komencis vastan projekton de “Novaj silkovojoj”. Sekvajare, kiam ĝia MEP speris tiun de Usono laŭ aĉetpovo, Pekino kreis la Azian Investbankon por infrastrukturoj (AIIB), poste, en 2020, ĝi enkadrigis la eksterlandajn kapitalojn.

En 2001, la Eŭropa Unio imagis sian Mondan Ponteton (Global Gateway) por konkurenci Ĉinujon kaj por trudi sian politikan modelon. Sed tiu postulo en multaj landoj estis spertata kiel kolonia eksalto kaj estis masive rifuzita.

Iom post iom la rusa kaj la ĉina blokoj proksimiĝis pro komuna projekto de Granda Ĉioma Eŭrop-azia Komuna Partnereco (2016) en la kadro de la Organizaĵo de Kunlaborado de Ŝanghajo. Temas pri disvolvado de la tuta spaco per keado de ekvilibraj komunikaj vojoj difinitaj de la kazaĥo Sultan Nazerbajev : inkluziveco, suverena egaleco, respekto de la kultura kaj soci-politika identeco, malfermiteco kaj ebleco akcepti aliajn unuojn.

La provo de Vaŝingtono detrui tiun ĉi estiĝantan tutaĵon havas nenian ŝancon sukcesi. Estas surpriza konstati ke :

• la ekonomia atako komencis ne ĉe la invado al Ukrainujo, sed du tagojn antaŭe ; • ĝi direktiĝas ĉefe kontraŭ la rusaj bankoj, la rusaj miliarduloj kaj la rusa gas-industrio kaj tute ne kontraŭ la nova sistemo de eŭrazia komunikado ; • fine ĝi celas ekskludi Ruslandon el la internaciaj organizaĵoj, sed ne koncernas la ŝtatojn, kiuj rifuzas kondamni Ruslandon. Sekve, ĝi puŝos ĝin en la brakojn de Pekino.

Per aliaj vortoj, Usono izolas ne Ruslandon, sed ĝi izolas la Okcidenton (10 elcentojn de la homaro) disde la cetera mondo (90 elcentoj de la homaro).

[Bildo kun la priskribo : “La usona prezidanto, Joe Biden, venis por fakte prezidi la Eŭropan Konsilantaron de la 24-a de Marto, en kiu Usono tamen ne estas membro. Laŭ la Eŭropaj Traktatoj, la NATO certigas la sekurecon de la Eŭropa Unio.”]

La procezo de disigo de la Okcidento disde la cetera mondo

0 Jam tagon post la agnosko, fare de Moskvo, de la sendependeco de la Popolrespublikoj Donecko kaj Lugansko (la 21-an de Februaro 2021), Usono ekonomie atakis Ruslandon (la 22-an de Februaron. La Eŭropa Unio sekvis ĝin tagon poste (la 23-an de Februaro). La bankoj Vnesheconombank kaj Promsvyazbank estis ekskluditaj en la monda financa sistemo.

Vnesheconombank (VEB.RF) estas banko de regiona disvolvado. Ĝi povintus helpi tiun de Donbaso. Promsvyazbank (PSB) inverstas precipe en la sektoron de defendo. Ĝi povintus ludi rolon en aplikado de la traktato pri reciprokla helpo.

1. Ĉar Ruslando komencis specialan militan operacon en Ukrainujo (la 24-an de Februaro). Usono etendis la ekskludon de la du unuaj bankoj el la monda financsistemo al ĉiuj rusa bankoj (la 25-an de Februaro). La Eŭropa Unio sekvis ĝin samtage(la 25-an de Februaro).

2. Por malebligi al kiom eble plej multaj ŝtatoj aliĝi al Ruslando, Vaŝingtono etendis la komercajn malpermesojn al Belorusujo. La Eŭropa Unio komencis malebligi al la rusaj bankoj aliri la SWIFT-sistemon laŭ la antaŭaj usonaj instrukcioj kaj siavice etendis la sankciojn al Belorusujo kaj cenzuris la publikajn rusajn komunikilojn Russia Today kaj Sputnik (la 2-an de Marto).

3. Vaŝingtono komencis ataki riĉajn rusajn civitanojn (malprave nomatajn “oligarĥoj”) en malbonaj rilatoj kun Kremlo (la 3-an de Marto) kaj malpermesi importadojn de rusaj energifontoj (la 8-an de Marto). La Eŭropa Unio sekvis tion, sed rezistis pri la malpermeso importi rusan gason, kiu estas al ĝi nemalhavebla. (la 9-an de Marto).

4. Vaŝingtono etendas la financajn sankciojn ene de la IMF kaj de la Monda Banko kaj krome longigas la liston de oligarĥoj kaj malpermesas eksporti luksajn varojn al Ruslando (la 11-an de Marto). La Eŭropa Unio sekvis ĝin (la 15-an de Marto).

5. Vaŝingtono zorgas por tio, ke la membroj de la Duma [la rusa parlamento] kaj la oligarĥoj havu jam nenian rajton en la Okcidento ; ke Ruslando jam ne povu uzi siajn bonhavojn en Usono por pagi siajn ŝuldojn al Usono ; kaj ke ĝi ne povu plu uzi sian oron por pagi siajn ŝuldojn eksterlande (la 24-an de Marto). La Eŭropa Unio sekvis ĝin pri tiuj ĉi malpermesoj. Ĝi malpermesas importi el Ruslando karbon kaj petrolon, sed daŭre ne gason.

La ĉi-suba tabulo memorigas la komunikadojn de la Blanka Domo kaj de Bruselo.

Usono kaj la Eŭropa Unio • Usono trudas la unuan parton de rapidaj kaj signifohavaj kostoj al Ruslando (la 22-an de Februaro) • La EU adoptas pakaĵon de sankcioj responde al la agnosko de la zonoj de la ukrainaj distriktoj Donecko kaj Lugansko ne kontrolataj de la registaro (la 23-an de Februaro) • “Usono, kun siaj aliancanoj kaj partneroj, trudas detruajn kostojn al Ruslando” (24-an de Februaro) • Unua tranĉo de sankcioj de la EU (la 25-an de Februaro) • “Usono daŭrigas trudi kostojn al Ruslando kaj al Belorusujo pro la milito decidita de Putin” (2-an de Marto) • Dua tranĉo de sankcioj de la EU (2-an de Marto) • “Usono daŭrigas celi la rusajn oligarĥojn kiuj faciligas la militon deciditan de Putin” (3-an de Marto) ; “Usono malpermesas importi rusajn petrolon, likvan naturgason kaj karbon” (8-an de Marto) • Tria tranĉo de sankcioj de la EU (9-an de Marto) • “Usono, la Eŭropa Unio kaj la G7 anoncos kromajn ekonomiajn sankcioj kontraŭ Ruslando” (11-an de Marto) • Kvara tranĉo de sankcioj de la EU (15-an de Marto) • “Usono kaj ĝiaj aliancanoj kaj partneroj trudas kromajn kostojn al Ruslando” (24-an de Marto) ; “Usono, la G7 kaj la EU trudas gravajn kaj tujajn kostojn al Ruslando” (6-an de Aprilo) • Kvina tranĉo de sankcioj de la EU (8-an de Aprilo)

[Sekvas bildo kun la prezidantoj Putin kaj Xi, kun la priskribo : “La 4-an de Februaro 2022 la rusa kaj ĉina prezidantoj, Vladimir Putin kaj Xi Jinping, subskribis komunan deklaron, kiu prezentas ilian koncepton pri la daŭrema ekonomia disvolvado. Tagon post la eniro de la rusa armeo en Ukrainujon, la 23-an de Februaro, ili telefone konfirmis, ke la reago de Usono neniom ŝanĝos ilian interkonsenton.”]

La respondo de la cetera mondo

Estas fenomeno ekstreme surpriza, observi : Usono sukcesis tiriplimuilton da ŝatoj siaflanken, sed tiuj ŝtatoj estas la plej malmulte loĝataj de la mondo. Ĉio okazas kvazaŭ ĝi ne havus la rimedojn por premi ŝtatojn kapablajn je sendependeco.

Pro la unuflankaj agoj de Usono kaj de la Eŭropa Unio, la mondo estas dividiĝanta en du malhomogenajn spacojn. La erao de ekonomia tutmondiĝo finiĝis. La ekonimiaj kaj financaj pontoj rompiĝis unu post la alia.

Ruslando, reagante rapide, konvinkis siajn partnerojn de la BRICS ĉesigi siajn interŝanĝojn per dolaroj kaj estontece krei komunan ciferecan monon por siaj interŝanĝoj. Ĝis tiam ili komercos per oro. Tiu mono devos baziĝi sur korbo de monoj de la BRICS, pesata laŭ la MEP de ĉiu membroŝtato kaj sur korbo de krudmaterialoj komercataj en borso. Tiu sistemo devos esti multe pli stabila ol la aktuala.

Antaŭ ĉio, Ruslando kaj Ĉinujo aperas kiel multe pli respektemaj al siaj partneroj ol la okcidentanoj. Neniam ili postulas ekonoimiajn nek politikajn struktur-reformojn. La ukraina afero montras al ĉiuj, ke Moskvo ne provas akiri la potencon de Kievo kaj okupi Ukrainujon, sed ja repuŝi la NATO-n kaj batali kontraŭ la bander-anoj (la “novnazioj” laŭ la kremla terminaro). Jen nenio ol tre prava, eĉ se la metodo estas brutala.

En la praktiko ni ĉeestas la finon de kvar jarcentoj da dominado de la Okcidento kaj de ties imperioj. Tio estas alfrontiĝo inter malsamaj pensmanieroj.

• La okcidentanoj pensas jam nur laŭ semajnoj. Kun tiu ĉi mallonga vido ili povas havi la impreson, ke Usono pravas kaj la rusoj malpravas. Male, la cetera mondo pensas je jardekoj, kaj ex je jarcentoj. Tiukaze ne estas duba, ke la rusoj pravas kaj la okcidentanoj, en sia tutaĵo, malpravas.

• Cetere, la okcidentanoj rifuzas la internacian juron. Ili atakis Jugoslavujon kaj Libion sen permeso de la Konsilantaro pri Sekureco kaj mensogis por ataki Afganujon kaj Iranon. Ili akceptas nur la regulojn, kiujn ili mem starigas. La ceteraj ŝtatoj, male, aspiras mondon multpolusan, en kiu ĉiu aganto pensos laŭ sia propra kulturo. Ili konscias, ke nur la Internacia Juro ebligos konservi la pacon en la mondo tia, pri kia ili revas.

• Anstataŭ alfronti Ruslandon kaj Ĉinujon, Usono decidis retiri sin sur sian imperion : izoli la Okcidenton por tie konservi sian hegemonion.

• Ekde 2001 ĉiuj mondaj gvidantoj konsideras la okcidentanojn kaj speciale Usonon kiel vunditajn predistojn. Ili ne kuraĝas alfronti ĝin kaj serĉas manieron por akompani ilin al la tombejo. Neniu antaŭvidis, ke ĝi izolos sin por morti.

Thierry MEYSSAN.

Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano, 2022-04-24