Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Ukrainujo ? “Cerbumi pri kaŭzoj ne estas silentigo
de GASCHE_Urs G.  
9a aprilo 2022

2022-04-07

Urs P. Gasche> Ukrainujo ? “Cerbumi pri kaŭzoj ne estas trankviligo”

"Ni devas ellabori la antaŭhistorion de la milito kaj denove streĉi la manon al Ruslando", diras la eksa EU-komisaro Verheugen.

“Interkonsento eblos nur se ambaŭ flankoj atentas la principon, ekzistantan ekde Helsinko 1975, ke ĉiu devas respekti la pravajn sekurec-interesojn de la alia”, klarigis Günter Verheugen la 3-an de Aprilo en intervjuo sur la maldekstra platformo “nd” (antaŭe Neues Deutschland [Nova Germanujo]). Verheugen estis gvida kiel EU-komisaro ĉe la orienta etendiĝo de la EU. Ĝis 2010 la antaŭa SPD-delegito en la germana parlamento (Bundestag) estis vicprezidanto de la EU-komisiono.

La orienta etendiĝo de la EU estis ĝusta, sed …

La strategia partnereco kun Ruslando sekvis, laŭ li, la strategion de 2002 krei ĉirkaŭ la EU “ringon de amikoj”. Ruslando siavice volis, ke tiu ringo havu apartan statuson respondan al ĝia graveco. Tiu ĉi partnereco kun Ruslando dum certa tempo ja tre bone funkciis, ĝis kiam okazis nova alfrontiĝo inter Okcidento kaj Oriento. Laŭ la konvinko de Verheugen, pri tio kulpis la fakto, ke “la EU pli kaj pli sekvis la usonan linion”. Vaŝingtono celis por longa tempo malfortigi Ruslandon tiom, ke ĝi neniam plu povu fariĝi rivalo.

Post tio, Putin en sia parolado en la Munkena Konferenco pri Sekureco en 2007 klarigis, ke li ne akceptos kurson de malrespekto de rusaj sekurec-interesoj. Putin ja vidis la ĉefan malbonon en la orienta etendiĝo de la NATO, sed la orienta partnereco sen partopreno de Ruslando ankaŭ ĝenis lin. “Ankoraŭ en la jaro 2010 Ruslando volis realigi tripartajn projektojn – EU, Ruslando kaj landoj de la orienta partnereco. Do ekzistis tute klaraj ŝancoj de konstruema enligado de Ruslando en partnerecon, kiuj tamen ne estis uzataj.” Neniu flanko serioze konsideris EU-membrecon de Ruslando ; ĉiam temis nur pri kunlaborado kaj partnereco sub la kapvorto “de Lisbono ĝis Vladivostoko”.

Ellabori la antaŭhistorion

Urĝe necesas kompreni kaj ĝuste enordigi la tutan antaŭhistorion de tiu ĉi Ukraino-milito : “La EU devos esti preta prilabori siajn proprajn erarojn. Se ni rigardas la antaŭhistorion, ni devas tre precize rigardi du demandojn : Pro kiu la Minska Interkonsento fiaskis, kaj kiu aŭ kio instigis la EU en la jaro 2013 partopreni en reĝimŝanĝo en Ukrainujo ?

Malgraŭ la atako de Ruslando al Ukrainujo, Verheugen konsideras necesa prilabori tiun ĉi tutan antaŭhistorion. Al kritikantoj, kiuj ne volas paroli pri tio, ĉar tio egalus al paca konsento al la agreso, do al trankviligo pri ĝi, la ekskomisaro respondas : “Estas jam rimarkinde, ke pri kaŭzoj kaj evoluoj, kiuj kondukis al la Unua kaj al la Dua Mondmilito, estis verkitaj tutaj bibliotekoj. Kaj neniu kapricus kritiki tion. Sed se oni admonas prilabori la tutan antaŭhistorion de la ukraina konflikto, de la unua granda milito en tiu ĉi jarcento en Eŭropo, ĉu oni konsideras tion trankviligo ?”

Necesas ripari la rilaton inter Germanujo kaj Ruslando

Al la demando, ĉu post la milito en Ukrainujo la rilato inter Germanujo kaj Ruslando entute ankoraŭ ripareblos, Verheugen klarigis : “Iun tagon oni ree devos interparoli, kaj ju pli frue, des pli bone. Por ni eŭropanoj nur tuteŭropa partnereco povas esti la respondo al la ĉiam pli grandiĝantaj tutmondaj konfliktoj. Ni devas esti pretaj ree streĉi la manon al Ruslando. Tio ne okazos hodiaŭ aŭ morgaŭ kaj tre dependos de tio, kia la politika formo de Eŭropo estos post la Ukrain-milito. Ne estas helpa fari reĝimŝanĝon en Moskvo la kondiĉo por nova dialogo. Ĉar tion ni eble devus atendi tre longe.”

Pri Günter Verheugen :

G. V. estis ĝenerala sekretario de la FDP [liberaldemokrata partio] ; post la rompiĝo de la socialliberala koalicio en 1982 li estis parlamenta delegito por la SPD [socialdemokrata partio]. Poste li fariĝis ŝtatministro en la Oficejo pri Eksteraj Rilatoj. En 1999 li iris kiel EU-komisaro al Bruselo – pri la EU-etendiĝo orienten, ekde 2004 pri industrio kaj entrepren-politiko. Ĝis 2010 li estis vicprezidanto de la EU-komisiono. Hodiaŭ li laboras kiel EU-konsilisto.

Elgermanigita 2022-04-08 de Vilhelmo Lutermano el www.infosperber.ch/politik/ Ukraine : “Über Ursachen nachdenken, ist keine Beschwichtigung”