Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Kontraŭmilita movado UNAC pri la milita konflikto en Ukrainujo
de UNAC  
23a marto 2022

Jen pozicio de kontraŭmilita movado pri la milita konflikto en Ukrainujo.

UNAC

La Unuiĝinta Nacia Kontraŭmilita Koalicio : Pri Ukrainujo

La Unuiĝinta Nacia Kontraŭmilita Koalicio (UNAC) restas firme kontraŭ la usona imperiisma projekto. La loĝantaro de Ukrainujo nun suferas en milito pro la agoj de Usono, kiuj komenciĝis per la puĉo en la jaro 2014, kiu perforte eksigis elektitan prezidanton. La celo tiam same kiel nun estis uzi Ukrainujon kiel armilon kontraŭ Ruslando. Ni emfazas, ke la aktuala konflikto ne estas por Ukrainujo la unua. Pli ol 14000 homoj vivantaj en la orienta Donbas-regiono mortis en okjara milito, ĉar ili rifuzis akcepti la puĉan registaron truditan de Usono.

Estis multaj okazoj por pace solvi tiun ĉi konflikton. La interkonsento Minsko-2, subskribita en 2015 de Ukrainujo, Ruslando, Germanujo kaj Francujo estis unuanime aprobita de la Sekurec-Konsilantaro de la Unuiĝinta Naciaro (UN). Minsko-2 alvokis ĉesigi la batalojn inter Ukrainujo unuflanke kaj la Popolrespublikojn Donecko kaj Luhansko en Donbaso aliflanke. Ĝi postulis de Ukrainujo intertrakti kaj doni konstitucian agnoskon por tiu regiono. Sed ekstremdekstraj fortoj malebligis tiun procezon, kaj tri sinsekvaj usonaj prezidantoj vidis avantaĝon per nerealigo de tiu interkonsento.

La rezulto estis daŭrigo de la sangelverŝado kaj fortiĝo de la dekstra alo kaj de novnaziaj fortoj. Ukrainujo estas nun bastiono por blankaj “supermaĉistaj” grupoj kaj invitis dungosoldatojn el Eŭropo, Usono kaj aliaj landoj. Tia uzado de la dekstra alo estas intenca kaj alia rimedo por daŭrigi danĝeran staton. Estas samtempe naiva kaj danĝera nei la ekziston de tiuj ekstremdekstraj fortoj kaj ignori ilian influon al la ukraina politiko. Ili ne nur lanĉas perforton en Ukrainujo, sed ankaŭ neeviteble portos rasisman perforton en siajn hejmlandojn.

La Biden-registaro sendas armilojn kaj longigas la konflikton. Usono per siaj agoj krome riĉigas la milit-industrian komplekson per mono uzenda por la popolo. La promesita leĝo Build Back Better estas forlasita kaj la sumoj promesitaj por renovigi la Infan-impost-krediton kaj por mildigi la kovid-sekvojn estas anstataŭe uzata por stimuli la konflikton en Ukrainujo.

La UNAC alvokas la kontraŭmilitan komunumon kune kontraŭstari al la NATO-planoj plu etendiĝi orienten. La NATO ne nur ĉesu aligi novajn membrojn, sed ĝi estu entute malfondota. Ĝi ne estas la defenda forto, kiun ĝi pretendas esti, kaj alportis detruon de Ukrainujo ĝis Libio kaj Afganujo. La NATO estas la esprimiĝo de la usona tutmonda dominado kaj povas fari nur grandan damaĝon tra la mondo.

La Kongreso kaj la Biden-registaro dediĉas 15 miliardojn da dolaroj por militismo en Ukrainujo en la sama semajno, en kiu servoj de senpaga Kovid-testado, -vakcinado kaj -traktado por homoj sen asekuro ricevis la informon, ke iliaj servoj jam ne estas repagotaj. La milit-industria komplekso ricevas miliardojn da dolaroj, dum la bezonoj de la popolo ne kovriĝas. La homoj sen asekuro kaj la senhejmuloj restas sen helpo, dum la novnazia Azov-bataliono ricevas monon kun la beno de la Kongreso.

La alvokoj por tiel nomata “senfluga zono” fakte kreus aermiliton, kiu altigus la riskon de atomkonflikto. Sankcioj estas milito per aliaj rimedoj kaj estu universale kondamnotaj de la tuta kontraŭmilita movado.

La delokado de milionoj da homoj estas ripeto de tio, kion Usono kaj NATO alportis aliloken. La UNAC alvokas la kontraŭmilitajn homojn en tiu ĉi lando kune insiste postuli pacon en Ukrainujo kaj ĉesigi la imperiisman strukturon NATO kaj sistemon, por sistemo, kiu respondas al publikaj bezonoj kaj ne al tiuj de defendo-kontraktistoj.

Ni postulas :

Usono kaj NATO : manojn for de Ukrainujo : nek armilojn nek militajn ”instrukciistojn”, nek dungosoldatojn !

Homsubtena helpo al Ukrainujo kaj relokado de ĉiuj rifuĝintoj kaj delokiĝintoj !

Tenu Ukrainujon ekster la NATO kaj ĉesigu la NATO-etendon !

Elpelo de ĉiuj eksterlandaj blankaj “supermaĉistoj” kaj nov-naziaj fortoj el Ukrainujo !

Kompensaj sumoj por civiluloj en Ukrainujo kaj en la sendependa Donbas-regiono !

Malfondo de la NATO kaj starigo de milite neŭtrala zono de okcidenta Ruslando ĝis Ukrainujo kaj la baltaj ŝtatoj !

La usona registaro rezignu pri la doktrino de Ĉioma Dominado !

Por vidi pli ampleksan pozicion de la UNAC pri la fono (en la angla) : https://nepajac.org/jeffsarticle.html

Tradukita el la angla de Vilhelmo Lutermano, la 2022-03-22