Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
« Karakasa Dokumento » de la sociaj movadoj
de Sergio FERRARI  
31a januaro 2006

Resumo de la « Karakasa Dokumento » de la sociaj movadoj.

La sociaj movadoj havas la parolon

La sistema laboro de pripensado, interŝanĝado kaj de proponoj, farita de la reprezentantoj de multaj sociaj movadoj, de kampanjoj kaj de retoj, donis fruktojn. En la vespero de dimanĉo, 29-a de januaro, fermotago de la 6-a Monda Socia Forumo, la asembleo de la sociaj movadoj resumis siajn proponojn en la « Karakasa Dokumento ».

Tiu dokumento komencas per taksado de « la legitimeco-krizo de la novliberala sistemo kaj de ties institucioj », sur la latinamerika subkontinento kiel en aliaj regionoj de la mondo. Kelkaj ekzemploj apoge al tiu argumento : la mortokrizo de la ALKA (Akordo pri Liberkomerco de Ameriko) ekde la pintkunveno de Mar del Plata (Argentino), komence de novembro 2005 ; la voĉoj kontraŭ la ratifado de la Eŭropa Konstitucio en Francio kaj Nederlando. 

La temaro de la aŭtonomio de la sociaj movadoj aperas kiel fundamenta politika koncepto. La dokumento taksas ke « vide al la fakto ke alvenas en registaron politikaj alternativoj ligitaj kun la procezo de popola luktado, la sociaj movadoj devas konservi sian politikan kaj programecan aŭtonomion, impulsi la socian mobiliziĝon por antaŭenigi la konkretigon de siaj celoj kaj premi kontraŭ ĉia adaptiĝo de tiuj registaroj al la novliberala modelo ».

Koncerne la konkretajn iniciatojn, la sociaj movadoj adoptis agendon, kiu entenas multnombrajn mobilizadojn, tagojn kaj renkontriĝojn kiuj ebligas antaŭvidi aktivan kaj viglan jaron 2006.

La internacia mobilizado kontraŭ la milito, planita por la 18-a de marto akompanate de « ne » al ĉiaj armeaj okupacioj, aparte de tiu de la palestinaj teritorioj fare de Israelo, konsistigas centran punkton.

Aliflanke, la sociaj movadoj agnoskas ke ili ne sukcesis « fiaskigi la Honkongan ministro-kunvenon de la MOK », kvankam ili taksas ke « ne ĉio estas perdita » kaj alvokas al premado sur la diversaj registaroj per diversaj iniciatoj, tute aparte en la tri venontaj monatoj, por « kontraŭagi la rezultojn de Honkongo ». [1]

Fronte al la venonta pintkunveno de la G8 en Sankt-Peterburgo (Rusio), venontan julion, ili alvokas al okazigo de kontraŭpinto de la popoloj.

La tago kontraŭ la Monda Banko kaj la Internacia Mon-Fonduso, planita por septembro 2006, estis denove konfirmita de la sociaj movadoj. Kun la celo denunci la « mallegitimecon de la financa ŝuldo postulata el la Sudaj landoj », defendi la rifuzon kaj nepagon de tiu ŝuldo kaj agnoski « la popolojn de la Sudo kreditoroj de giganta historia, socia kaj ekologia ŝuldo, kies repago postulatas ».

La sociaj movadoj planas okazigi kontinentan renkontiĝon en aprilo 2006 en Havano (Kubo) kaj ankaŭ esprimis sin favore al la rajtoj de la indiĝenaj popoloj, por la nutraĵa suvereneco kaj integra agrokultura reformo. Ili alvokas do al du tagoj, la 17-a de aprilo kaj la 16-a de oktobro, de « monda ribelo » por defendi la rajton je tero.

La Monda Marŝo de la Virinoj, siavice, insistis sur la batalo kontraŭ « la varigo kaj la superekspluatado de la virinoj » kaj alvokas al tago de « feminisma agado, la 8-an de marto, kontraŭ la tiranio de la merkato kaj kontraŭ la milito ».

La sociaj movadoj esprimis sin ankaŭ pri serio da gravegaj temaroj : nome, kontraŭ la privatigo de la publikaj servoj ; por la rajto je informado kaj je komunikado ; la rajto je sano, kiu estas temo de monda kampanjo.

La sociaj organizoj alvokas mobiliziĝi kaj ĉeesti en la kontraŭ-pintkunvenoj de Vieno (Aŭstrio), kiu okazos dum la dua semajno de majo - tuj post la Eŭropa Socia Forumo en Ateno -, kadre de granda internacia renkontiĝo inter la latinamerikaj prezidantoj kaj la eŭropaj ŝtatestroj organizita ĝuste en Aŭstrio.

___

NOTO : [1] Pri la rezultoj de la Honkonga MOK-konferenco vd Raoul Marc Jennar : La instruoj de Hongkongo http://mas-eo.org/article53.html -vl.

___

Sergio Ferrari, de Karakaso

Traduko al la franca : H.P. Renk

Kunlaborado : E-CHANGER

Elfrancigo : Vilhelmo Lutermano