Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Dialogo inter Rusujo kaj Ukrainujo intencas ĉesigi la militon
de Granma (Internacia redaktejo)  
19a marto 2022

Redaktejo pri internaciaj aferoj (gazeto Granma, Kubo)

En la dua forumo pri diplomatio [hisp. Foro de Diplomacia] en Antalya, Turkujo, Kubo konfirmis sian devon pri paco, justeco, progreso kaj bono kaj respekto al la homrajtoj, en la voĉo de la kuba vicministro pri eksteraj aferoj, s-ino Anayansi Rodríguez Camejo [anajansi rodriges kameho].

En Tvitero (Twitter) la vicministrino prezentis sian agadon en la forumo, kiu okazis de la 11-a ĝis la 13-a de marto, kaj ŝi centriĝis en la konflikto inter Rusujo kaj Ukrainujo. En rilato kun la temo ŝi malakceptis la unupartiajn regulojn, kiuj havas altrudajn karakterojn.

Hodiaŭ [ndlt : la 14-an de marto] daŭros la interreta dialogo inter registaraj reprezentantoj de Rusujo kaj Ukrainujo.

Ĝis nun okazis tri fazoj de la dialogo ekde la komenco de la milito – la pasintan 24-an de februaro – kaj la nura rezulto estas la kreado de vojoj por evakui civilulojn kaj vunditojn.

Kremlo petas pacigi Ukrainujon, konstituciajn garantiojn pri neŭtraleco, agnoskojn pri la respublikoj de Donbass kaj pri la rusa regado de Krimeo. Dume, Kievo asertas, ke ĝi ne kapitulacos.

La prezidanto de Ukrainujo, Volodimir Zelenski, dankis en Tvitero pro la punoj kontraŭ Rusujo kaj substrekis la sintenon de la kompanio Meta kaj de aliaj interretaj platformoj pro ilia aliĝo – en la cifereca mondo – kontraŭ la rusa malamiko.

Dume, Antón Siluánov – rusa ministro pri financoj – komunikis, ke oni blokis al Rusujo 300 000 milionojn da dolaroj el la or-rezervoj, tamen li asertis, ke ili pagos siajn ŝuldojn, ĉar parto de la rusa valuto estas jam reprezentata de la ĉina valuto.

Russia Today (RT) raportis la murdon de la usona ĵurnalisto Brent Renaud, kiu laboradis en Ukrainujo. La informagentejo raportis ankaŭ, ke aliaj du ĵurnalistoj estis vunditaj kaj enhospitaligitaj.

La rusa agentejo publikigis la deklarojn de la ĉefa reprezentanto pri eksteraj aferoj kaj komuna sekureco de Eŭropa Unio, Josep Borrell, kaj asertis, ke la kreado de fermita flugspaco super Ukrainujo povus komencigi la trian mondmiliton. Krome, li promesis al Ukrainujo helpon per 200 milionoj da dolaroj por la milito.

„Ni faras ĉion eblan el militista vidpunkto kaj kontribuas al plifortigo de la rezistado de la ukrainoj per militaj materialoj, kaj ni zorgas pri la ne-disvastigo de la milito en aliajn landojn. Krome ni evitigas problemojn, kiuj povus estigi atommiliton” , estis la diroj de la reprezentanto, publikigitaj de RT.

La Defendo-Ministrejo de Rusujo raportis la detruon de du trejnejojn de la ukrainujaj armitaj fortoj kaj la mortigon de 180 eksterlandaj solduloj. Unuiĝintaj Nacioj raportis, ke ĉ. 2,6 milionoj da unkrainoj iras rifuĝi sin en aliaj landoj.

Elhispanigita de Norberto Díaz Guevara.

Fonto : gazeto Granma, papera versio de la 14-a de marto 2022

Jen la hispanlingva originalo :

Diálogo entre Rusia y Ucrania aspira a detener la guerra Redacción Internacional

En el 2do. Foro de Diplomacia de Antalya, en Turquía, Cuba reafirmó su compromiso con la paz, la justicia, el desarrollo, el bienestar y el respeto a los derechos humanos, en voz de la viceministra cubana de Relaciones Exteriores, Anayansi Rodríguez Camejo.

En su cuenta en Twitter, la Vicecanciller describió su agenda en el magno evento que transcurrió del 11 al 13 de marzo, y centró su atención en el conflicto entre Rusia y Ucrania. Al respecto, Rodríguez Camejo rechazó las medidas unilaterales de carácter coercitivo.

Hoy continuará, de manera virtual, el diálogo entre representantes gubernamentales de Rusia y Ucrania.

Hasta el momento transcurrieron tres rondas de conversaciones desde el inicio de la operación militar, el 24 de febrero último, y solo han podido establecerse corredores humanitarios para evacuar a los civiles y a los heridos.

El Kremlin pide la desmilitarización de Ucrania, garantías constitucionales de neutralidad, el reconocimiento de las repúblicas de Donbass y de la soberanía rusa sobre Crimea ; mientras Kiev afirma que aún están lejos de rendirse.

El presidente de Ucrania, Volodímir Zelenski, agradeció, mediante su cuenta en Twitter, las sanciones a Rusia, y resaltó la postura de la compañía Meta y de otras plataformas por su alineación en el espacio virtual contra su enemigo ruso.

Entretanto, el ministro ruso de Finanzas, Antón Siluánov, comunicó que a su país le bloquearon 300 000 millones de dólares en sus reservas en oro, sin embargo, aseguró que pagarán sus adeudos porque parte de sus divisas ya se encuentran en moneda china.

Russia Today reportó el asesinato del periodista estadounidense Brent Renaud mientras trabajaba en Ucrania. También divulgó que otros dos profesionales de la prensa resultaron heridos y se encuentran hospitalizados.

La agencia rusa difundió las declaraciones del alto representante para la Política Exterior y de Seguridad Común de la Unión Europea, Josep Borrell, al aseverar que el establecimiento de una zona de exclusión aérea sobre Ucrania podría provocar el inicio de la Tercera Guerra Mundial. Además, prometió una ayuda militar de 200 millones de dólares a Ucrania.

« Estamos haciendo todo lo que podemos desde la perspectiva militar, contribuyendo a facilitar la resistencia de los ucranianos con material militar, teniendo cuidado de no extender la guerra a otros países, y evitando una confrontación que pueda derivar en una confrontación nuclear », citó rt.

El Ministerio de Defensa de Rusia informó la destrucción de dos centros de capacitación de las Fuerzas Armadas de Ucrania y el aniquilamiento de 180 mercenarios extranjeros, mientras que la onu estimó que unos 2,6 millones de ucranianos buscan refugio en otros países.

fuente : gazeto Granma, papera versio de la 14a de marto 2022