Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Kiel Usono kaj Eŭropo nutris la fajron
de CARRASCO_MARTÍN_Juana  
19a marto 2022

En Okcidenteŭropo la analizoj de la amaskomunikiloj elĉerpiĝas en la konstato, ke Ruslando faras agres-militon, kontraŭan al la popoljuro, kun la konkludo ke necesas ĉiel, ankaŭ milite, helpi Ukrainujon rezisti kontraŭ la rŭsa agreso. Iom nuancitaj rigardoj apenaŭ havas ŝancon aperi en la amasa distribuado. Pro tio ni aperigas ĉi tie analizojn el Kubo pri la terura situacio.

Milito en Ukrainujo

Kiel Usono kaj Eŭropo nutris la fajron

aŭtorino : Juana Carrasco Martín

La milito en Ukrainujo estas rezulto de alfrontiĝo pli malnova : tiu de Rusujo – post la ĉesigo de la Varsovia Traktato – kontraŭ la ekspansiema Nord-atlantika traktat-organizaĵo (NATO), kiun superregas Usono. La malnova alfronto laste akriĝis pro la okcidenta intenco loki armeojn kaj armilojn en la pli vasta kaj proksima landlimo kun Rusujo.

Tio estas almenaŭ en la kerno de la milito nun maltrankviliganta la tutan homaron, kiu konscias pri la danĝero, sed ne scias la verajn detalojn de la okazintaĵoj en la batalkampoj, ĉar aliaj kampoj de ĉi tiu milito estas la tradiciaj amaskomunikiloj kaj la tiel nomataj sociaj retejoj. En ambaŭ dominas la falsaj novaĵoj aŭ „fake news”, kiuj viktimigas la veron.

Fluas dolaroj kaj armiloj

Pasintmerkrede, la Blanka Domo petis al la Usona Kongreso permesi disponigi al Ukrainujo kromajn 10000 milionojn da dolaroj por sekureca, homa kaj ekonomia helpado. Sed ĉi tiu helpado ne realiĝas, kaj ĝi ne estas la unua.

Dum 2021 Vaŝingtono „kontribuis” per pli ol mil milionoj da dolaroj por armi la ukrainujan armeon, kiu laŭ Kremlo konsistas ankaŭ el naziaj batalionoj, kaj pro tio Rusujo asertas, ke ĝia „speciala militista operacio” havas kiel celon ankaŭ la „malnaziigon” de Ukrainujo.

La retejo Military.com – kiu publikigis artikolon de Business Insider asertantan, ke pliakriĝo de la alfrontoj en Ukrainujo povos estigi militon ruso-usonan – publikigis ankaŭ, ke „la Eŭropa Komando de Usono iĝis organizanto de tutmonda koalicio de landoj, kiuj disponigas armilojn kaj sekurecan helpon al Ukrainujo, ĉar ĉi tiu lando defendas sin kontraŭ la klopodoj de Rusujo konkeri la landon”.

La retejo nomas tiun sendadon (el almenaŭ 14 landoj) al la militoregiono, „tutmonda dukto de armiloj”, kaj en ĝi inkluziviĝas la lastaj 350 milionoj da dolaroj kiel usona helpo, kiu estas la tria pakaĵo permesata de Biden laŭ liaj urĝopovoj.

Al tio aldoniĝas la helpo laste promesita de Germanujo (mil kontraŭtankaj armiloj kaj 500 Stinger), kaj de la ĝis nun neŭtrala Svedujo (5000 kontraŭtankaj armiloj). Ili ne estas la nuraj eŭropaj landoj, kiuj „helpas”.

Nederlando sendas raketpafilojn, Estonujo kontraŭtankajn misilojn, Pollando kaj Latvujo misilojn tero-aerajn Stinger, la ĉeĥoj maŝinpafilojn, kaŝpafilojn, pafilojn kaj municiojn. Krome, Finlando daŭre sendas armilojn. Laŭ NATO, kontribuis ankaŭ Kanado, Belgujo, Francujo, Grekujo, Litovujo, Pollando, Portugalujo, Slovakujo, Slovenujo kaj Unuiĝinta Reĝlando.

Krome, Usono kaj NATO plimultigis la fortojn laŭlonge de la orienteŭropa flanko inkluzive de Pollando, Rumanujo kaj la baltaj landoj, kvankam onidire ili ne intervenos en la militon. La registaro de Biden sendis ĉ. 15000 soldatojn por plifortigi la orientan flankon de NATO, kiu siavice aldonis 22000 fortojn al la jam lokitaj.

Tamen, ankaŭ la gazeto The Washington Post diskonigis, ke altrangulo de la usona defendo-branĉo anonime diris al artikolistoj, pasintvendrede, ke „ĉi tiu procezo estas daŭra. Ni ĉiam atentas pri la bezonoj de Ukrainujo, kaj ni tion faras jam dum multaj jaroj”.

Daŭra premado

Fakte, ĉi tiu militista helpado ekzistas de antaŭe kaj estas parto de la taktika ringo, per kiu NATO – sub la gvidado de la plej granda amiko, Usono – fermadas la okcidentan spacon de Rusujo por laŭbezone premadi la tiel nomatan malamikan landon kaj pliakrigi la kverelojn ankaŭ en la ekonomia kaj diplomatia kampo. Ili samtempe plistreĉigis la etoson per konstantaj militistaj ekzercoj ĝuste en la landoj, kiuj estas plej proksimaj al Rusujo. Tiaj ekzercoj jam delonge ekzistas en la eŭropa agado, ĉar ili estas parto de la militista strategio de la okcidenta kampo.

„Ukrainujo antaŭe ricevis – en 2018 – 210 Javelins per la programo pri Eksterlanda Militista Financado, de la usona ŝtatoficejo, kaj aĉetis pliajn 150 ricevitajn en 2020. Usono disponigis al Ukrainujo ĉ. 3000 milionojn da dolaroj kiel militista helpo ekde 2014”, publikigis la vaŝingtona gazeto.

„La eŭropaj sekureco kaj defendeco progresis pli multe en la lastaj ses jaroj ol en la lastaj du jardekoj”, asertis Ursula von der Leyen, prezidantino de la Eŭropa Komisiono, en pasintmarda parolado antaŭ la Eŭropa Parlamento. Bruselo ekmoviĝis por „eŭropigi” la membrolandajn klopodojn helpi Ukrainujon per armiloj kaj mono, ŝi asertis.

Indas klarigi, ke de du jaroj ekzistas eŭropa fonduso ironie nomata European Peace Facility (eŭropa fonduso por paco) por aĉeti mortigajn armilojn.

Tamen, dum 2021 Rusujo ne estis neniofaranta. Ankaŭ ĝi ekzercadis sin en sia teritorio kaj en Belarusujo, kaj plifortigis per armeoj la landlimojn kun Eŭropo, dum la oficialaj voĉoj de la Blanka Domo de Biden plifortiĝis kaj unuiĝinte al ekonomiaj rimedoj kontraŭ Moskvo puŝis al tutmonda dirado pri reveno al la malvarma milito. Tio nun pliakriĝas.

Estas realaj faktoj. NATO – ekde la 1990a jardeko – plifortigis sian atakkapablon, kiam ĝi malfermis pordojn al novaj membrolandoj, ĝuste al tiuj, kiuj membris en la Varsovia Traktato. Krome, Usono kaj la Alianco lanĉis sin al la militoj disdividintaj Jugoslavion. Vaŝingtono, sub la tiel nomata respondeco pri protektado, estis kreanto kaj ĉefrolanto de la gentomurdo en Kosovo.

Cetere, neniu nomis ilin murdistoj kaj militkrimuloj, eĉ ne la Unuiĝintaj Nacioj (UN). La mondo nek premis nek intencis ekonomie kaj politike izoli Usonon, kiam Bush ordonis invadi Irakon. Kion diri pri la sangoverŝa afganuja milito, kie Usono malvenkis kaj Biden ricevas la kulpon, ĉar li estis la lasta „estro” ?

En unu el la multaj komentoj kaj analizoj publikigataj pri la nuntempa milito, iu memorigis, ke dum sia konfirma aŭdienco okazinta en Januaro 2022, la ŝtatsekretario Antony Blinken diris, ke la registaro de Biden daŭrigos la helpadon por eventuala kresko de la NATO-membraro per la aliĝo de Ukrainujo kaj Kvartelujo. La respublika senatano de Kentukio, Rand Paul, diris : „Se li sukcesos, komenciĝos milito inter Usono kaj Rusujo”.

Sendube, oni povas konsideri la ekspansion de NATO mortiga peko en ĉi tiu konflikto, el kiu ne apartiĝas la pacodamaĝo farata de la armeoj agantaj en Ukrainujo, kvankam dum pluraj jaroj Rusujo avertadis, ke la antaŭiĝo [de la NATO] orienten celas la sekurecon de ĝia lando. La antaŭiĝo de NATO kaj ĝia akompanantaro al Ukrainujo signifis por Moskvo transiron de la ruĝa linio.

Cedi por paco estas urĝe, kaj intertraktado estas prioritato ne nur inter Rusujo kaj Ukrainujo, sed ankaŭ inter ĉiuj ĉefrolantoj, kiuj nutras la fajron.

Elhispanigita de Norberto Díaz Guevara

Fonto : gazeto Juventud Rebelde (Kubo), papera versio de la 6-a de Marto 2022.