Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Pledo por sobra rigardo al la milito en Ukrainujo
de Heise  
5a marto 2022

Heise.de Kiam du mondpotencoj disputas – Pledo por sobra rigardo al la milito en Ukrainujo

La indigno de Germanujo, de la Eŭropa Unio (EU) kaj de Usono pri la atako de la rusa armeo al Ukrainujo estis atendebla kaj kompreneble granda. Larĝfronte politiko kaj gvidaj komunikiloj sentas sin konfirmitaj en sia riproĉo, ke Ruslando respektas neniajn limojn kaj ke ĝi per tio rediskutas la “sekureco-ordon” en Eŭropo.

La Okcidento reagas per masivaj sankcioj, la NATO iras en la “krizo-modon”, Germanujo nun tamen sendas armilojn al Ukrainujo kaj survojigas armad-programon de 100 miliardoj da eŭroj. Kelkaj komunikiloj dubas, ĉu tio sufiĉas por haltigi la atakon. Ili postulas pli akrajn dispoziciojn— kiuj povus konduki al rekta milita alfrontiĝo.

La motivoj de Ruslando nun en Germanujo interesas eĉ multe malpli ol antaŭ la atako. La tempo por diplomatio kaj por minimuma respekto al la orienta regno estas nun definitive pasinta. Ties ĉefo Vladimir Putin estas nun konsiderata kiel konfuzita, nekalkulebla, fridsanga maliculo. Per tio ĉiuj civitanoj estas alvokitaj alfronti tiun ĉi “diktatoron” kaj subteni la kompatindajn ukrainanojn kontraŭ lin.

Tio signifas unue, konsenti al la agoj de la germana federacia registaro. Sed tio, en pluaj paŝoj, povas ankaŭ signifi, devi pagadi eksterordinare altigitajn prezojn por oleo kaj gaso, ĉar jam ne ekzistos liverado de energio el Ruslando. Kaj ke baldaŭ kelkaj germanaj soldatoj, kadre de la NATO-ĉeesto ĉe la rusaj landlimoj, eniros vivdanĝeran taskon. Por tute ne paroli pri atommilito en Eŭropo.

Bonaj disiĝantoj, malbonaj disiĝantoj

Regas militetoso en Eŭropo, kaj la demandon pri kulpo oni konsideras definitive klarigita. Efektive Ruslando agnoskis la disiĝintajn regionojn en la oriento de Ukrainujo kiel “popolrespublikojn” kaj per tio kiel laŭregulajn ŝtatojn. Jam antaŭe rusaj unuoj subtenis la sendependiĝulojn ĉe ilia defendo kontraŭ la atakoj de la ukraina armeo.

Per tio, Moskvo agnoskas la sendependiĝon de Donecko kaj Luhansko, kontestas al Kievo la suverenecon super tiuj regionoj. Tio egalas al militdeklaro. Ĉar la ĝistiama moskva agnosko de Ukrainujo ja baziĝis sur tio, ke tiu ŝtato posedas la plenan potencon super sia tuta teritorio inkluzive de la loĝantaro en la akceptitaj regionoj. Tio estas la enhavo de ĉia agnosko inter ŝtatoj.

Kiu nun pensas pri la agnosko de la disiĝintaj jugoslaviaj respublikoj Kroatujo kaj Slovenujo fare de Germanujo en la 1999-aj jaroj, aŭ pri la posta NATO-milito kontraŭ Serbujo por garantii la sendependiĝon de Kosovo, tiu tute pravas : Jes, antaŭ ne tro longa tempo oni en Eŭropo jam difinis novajn landlimojn.

Kaj jes, estis tiuj eŭropaj gvidaj nacioj kaj Usono, kiuj trudis tion perforte, kiuj hodiaŭ simple forgesas sian tiaman konduton kaj des pli nun riproĉas ĝin al Ruslando. La hodiaŭ elvokata “sekurec-ordo” estis tiam nove difinita, sub malforta protesto de la partnero de Serbujo, Ruslando, sed sen serioza rezistado.

Tio estis ankaŭ la komenco de la etendado de la NATO en la antaŭajn federaciajn landojn de la USSR – spite al la deklaroj, antaŭ la germana reunuiĝo, ĝuste tion ne voli fari.

“Ruĝa linio” por Usono & K-io : Ukrainujo restos nia !

Ĉe sobra rigardo, laŭ tio, aktuale okazas la provo de mondpotenco atingi, ke situacio, kiu videble fariĝis militstrategie ĉiam pli malbona, ne fariĝu eĉ pli malbona. Ruslando konsideras la “ruĝan linion” trapaŝita, se ankaŭ Ukrainujo fariĝas deploja tereno de la NATO – post Bulgarujo, Rumanujo, Pollando, Baltaj landoj, Slovakujo ktp.

Ĉar Ukrainujo je miloj da kilometroj limas rekte kun Ruslando, pro tio ĝi eĉ multe pli bone taŭgas ol la jam integritaj orientaj ŝtatoj por disloki raketojn celantajn al Moskvo. Por ke tio ne okazu, Putin igas sian armeon en Ukrainujo krei faktojn.

La invado estas la respondo al la monatojn daŭra okcidenta “Ne !” al la postulo ne akcepti Ukrainujon en la NATO, ne enmeti tie NATO-unuojn. Tia aspektas la “ruĝa linio” el tiu ĉi vidpunkto.

Oni ne volas cedi tiun ĉi opcion kontraŭ la malamiko en la Oriento. Ĉu Ukrainujon “neŭtrala”, almenaŭ en milita senco ? Por Usono & K-io tio tute maleblas. Estas evidente tro alloge por la mondpotenco n-ro 1 kaj ĝiaj aliancanoj povi eĉ pli premi la orientan mondpotencon.

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano la 5-an de Marto 2022 el la retejo de heise.de “Wenn zwei Weötmächte streiten. Plädoyer für einen nüchternen Blick auf den Krieg in der Ukraine”.