Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Usono : Kian rolon ludas la trejnado de ukrainaj specialaj fortoj fare de la CIA ?
de Heise  
4a marto 2022

(heise.de, 2022-03-04, 02:30)

Ekde 2015 membroj de ukrainaj elitaj unuoj estas trejnataj de la usona Special Activities Division (SAD).

Aerdefendaj raketoj Stinger, kontraŭtankaj armiloj Javelin kaj aliaj okcidentaj armilsistemoj, kiuj lastatempe estis amase liveritaj en Ukrainujon, por la soldatoj kaj la naciistaj libervolaj taĉmentoj aŭ milicoj, kiuj por legitimigo estis enprenitaj en la nacian gvardion, uzeblas nur post trejnado.

Ĝis antaŭ la militkomenco apud kanadaj kaj britaj instrukciistoj malkaŝe laboris soldatoj de usonaj specialaj unuoj kaj de la nacia gvardio en Ukrainujo.

Antaŭ nelonge Yahoo News malkaŝis, ke en kovrita programo ekde 2015 en Usono estis trejnitaj kaj estas trejnataj ankaŭ membroj de ukrainaj elitaj unuoj sub gvidado de la CIA. Strange, tiuj ĉi informoj ricevis praktike nenian eĥon en la germanaj komunikiloj, pro kio ŝajnas esti senchava indiki tion, kvankam prokraste.

Jam delonge en rusaj komunikiloj kaj antaŭ ĉio en tiuj de la “popolrespublikoj” aperis indikoj, laŭ kiuj ankaŭ membroj de la milicoj estis trejnataj. Tion oni ĝenerale konsideris falsnovaĵo.

Al Yahoo News, homoj apartenantaj al la usona registaro ja konfirmis la programon de la Special Activities Division (SAD) – kvazaŭarmea special-unuo de la CIA –, sed laŭ ili la celo neniam estis trejnado “ofensiva”, sed la ukrainanoj estu nur helpaj ĉe akiro de informoj, – kio ajn tio povas signifi. Laŭ kunlaboranto de la sekreta servo temas pri la “tre specifa trejnado de kapabloj, kiuj fortigas la eblecojn retrobatali la rusojn”.

En Usono kaj en Ukrainujo oni deiris de la opinio, ke la armitaj fortoj al ampleksa rusa invado, tia kia ĝi nun okazas, ne povas longe rezisti. Sed oni vetis pri tio, ke tiam la rezistado povas fariĝi de unuopaj agoj de trejnitaj batalantoj, kiuj elturmentos la rusajn okupantojn kaj povas konduki al ribelo.

Oni povas memorigi, ke la CIA per la “operacio Ajax”respondecis pri la faligo de la irana ĉefministro Mohammed Mosaddeq, ke ĝi organizis la programon, kiu prizorgis la ĝihadistojn per armiloj en Afganujo kontraŭ Ruslando [tiutempe Sovetunio -vl] kaj per tio fortigis Al-Kaido-n kaj Talibanon, simile la CIA estis decida pri la liverado de armiloj al la Contras [la kontraŭrevoluciaj batalantoj de Nikaragvo, -vl] kaj pri ilia milita subtenado.

La Special Activities Division (SAD) implikiĝis interalie en Somalio, Afganujo, Pakistano, en Irako, Jemeno kaj en Sirio, i.a. en la spavo-milito kaj en kovritaj agadoj. En Sirio ĝi trejnis “ribelulojn” kaj provizis ilin per armiloj por batali kontraŭ la siriaj trupoj. Ili parte rapide aliĝis al la islamistoj.

Alia oficialulo, kiun la artikolo de Yahoo News citas, opiniis, ke temas pri “taktikaj” kapabloj, kiuj aspektas ofensive, kiam la rusoj enmarŝos Ukrainujon. Kaj eksa CIA-oficiro klarigis, ke oni trejnas por ribelo, ke la programo montras al la ukrainanoj, kiel oni “mortigas rusojn”. Aliaj nomis la trejnadon kiel ian “Stay behind-programon”. Tammy Thorp, CIA-parolantino, refutis ke la sekreta servo trejnis la ukrainanojn por “armita ribelo”.

La CIA jam delonge havis siajn fingrojn en Ukrainujo kaj trejnis membrojn de la ukraina sekreta servo, sed post 2014, laŭ esploroj de la Yahoo-News-aŭtoro Zach Dorfman, la programo estis fortigita. Ke tio okazis kun alta prioritato en la periodo de la Obama-prezidanteco. Sub Trump la programo estis eĉ pli ellaborita kaj pli da ukrainanoj por trejnado venigitaj en Usonon.

Laŭdire la Biden-registaro estigis laborgrupon pri la demando, kiel la CIA kaj aliaj instancoj povus apogi ribelon ĉe enmarŝado de rusaj trupoj. La kunlaborinto ĉe la sekreta servo klarigis, ke oni trejnis tiujn ulojn dum ok jaroj. “Ili estas vere bonaj batalantoj. Pro tio la CIA-programo povas havi realan influon.”

Laŭ li, unu problemo estis, ke Ruslando havas spionojn kaj kunlaborantojn en la ukrainaj sekretaj servoj kaj en la armeo. Pro tio oni laboris nur kun elektitaj ukrainaj unuoj, kelkfoje ankaŭ kun mem kreitaj. Tio povus indiki, ke estis trejnitaj ja ankaŭ aŭ ĝuste precipe dekstraj naciistaj libervolaj milicoj, kiuj ankaŭ nun ree batalas diversloke.

Jam en 2019 publike sciiĝis, ke inter la viroj trejnitaj de la CIA supoze troviĝis ankaŭ membroj de la novnazia Azov-reĝimo, – “libervoluloj, soldatoj, militherooj, Majdan-veteranoj”, tiel Yarina Ferentsevych de la usona ambasadejo en Kievo. La viroj estas elektataj de la ukraina nacia gvardio, al kiu apartenas la libervolaj unuoj. Ekzistas bildoj, sur kiuj usonaj militistoj rekoneblas kun Azov-anoj. Tiurilate estas interese, ke Usono kaj Ukrainujo ekde 2014 ĉiam denove, laste en 2021, voĉdonis kontraŭ la propono de UN-rezolucio por “batali kontraŭ laŭdado de naziismo, de novnaziismo kaj de aliaj agadoj kiuj kontribuas al fortigo de nunaj formoj de rasismo”. Nur Usono kaj Ukrainujo voĉdonis kontraŭ ĝi, 49 ŝtatoj sin detenis (komparu pri tio : “La nova divido de la mondo”).

La CIA-kunlaborinto diris al Yahoo News : “Ĉio, kio okazis al ni en Afganujo, ili (la rusoj) povas atendi en la batalo kun tiuj uloj”.

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, el “USA : Welche Rolle hat die Ausbildung ukrainiscger Spezialkräfte durcj die CIA ?, 2022-03-04.