Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La milito de Ruslando kontraŭ Ukrainujo kaj la Okcidento : La spiralo de reciproka akrigo turniĝas rapidege
de Vilhelmo Lutermano   Heise  
3a marto 2022

Heise.de, 2022-03-02

La agresmilito de Ruslando estas kontraŭa al la popoljuro kaj per nenio pravigebla. Ĝi tamen samtempe baziĝas ankaŭ al okcidenta modelo. La gorbaĉova “komuna domo Eŭropo” ruiniĝis.

La ŝoko sidas profunde.

Mi bezonis du tagojn por reveni el la paralizo. Ankoraŭ komence de Decembro mi firme ekskludis la eblecon ke Ruslando atakos Ukrainujon. Mi ne estis sola kun la baza ideo : Oni povas pensi pri la rusa prezidanto kion ajn, escepte ke li estas aventuristo. Ke kiel fridsange kalkulanta potenculo li tre precize pesas kostojn kaj utilon. Kaj ke li ja scias, ke per atako al Ukrainujo li povos gajni nur sangan nazon – tute sendepende de la politikaj kaj ekonomiaj sekvoj de mondvasta izoliĝo de lia lando.

La monatojn daŭran amasigon de trupoj ĉirkaŭ Ukrainujo, la manovrojn en Belarusujo, ĉion ĉi mi interpretis kiel minacon en la kunteksto de la du leteroj al Usono kaj al la NATO, en kiuj Ruslando ne miskompreneble formulis siajn interesojn pri sekureco kaj la liniojn el tio sekvantaj.

La plej ekstreman eblecon, kiun mi povis imagi, estis kaŝa aŭ malkaŝa subteno al la ribelaj respublikoj en Donbaso en la okazo ke Kievo provos ilin perforte reakiri.

La fakto, ke Putin agnoskis la du ribelajn respublikojn Doneck kaj Luhans en iliaj originaj limoj – kaj ne en la limoj de ilia aktuala realo – du tagojn antaŭ la atako, ja vekis en mi iom da malfido, sed nenion pli.

Nun ni ĉiuj scias tion pli bone – do : Ni estas ĝisoste seniluziiĝintaj ! Kaj la monto da rompaĵo altiĝas ĉielen.

Kiom hontige, kiom mizere, kiom lamentinde, ke ĝuste la CIA kaj la gazeto Bild, al kiuj ni jam kredis eĉ ne vorton ĉiukaze post la mensogo pri kovkestoj kaj la laŭdiraj amasdetruaj armiloj en Irako, ke ĝuste tiuj instancoj ĉi-foje pravis. Eĉ se la definitiva decido pro la negativa respondo de la Okcidento eble okazis en la lasta minuto.

La atako de Putin al Ukrainujo honte kolerigas nelaste tiujn homojn, kiuj dum jaroj kaj jardekoj engaĝis sin por pli bonaj rilatoj kun Ruslando.

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano el la retejo de heise.de 2022-03-02