Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Kubo agas por solvo, kiu garantias la sekurecon kaj suverenecon de ĉiuj
de Granma (Internacia redaktejo)  
1a marto 2022

2022-02-28

La strebado de Usono daŭrigi la laŭpaŝan etendon de la NATO direkte al la limo de la Ruslanda Federacio kondukis al scenaro kun larĝatingaj kaj ne antaŭvideblaj sekvoj, kiu povintus esti evitita.

La militaj avancadoj de Usono kaj de la NATO en la regionojn kiuj limas al Ruslando en la lastaj monatoj – post liverado de modernaj armiloj al Ukrainujo –, kiuj kondukas al kompletigo de la milita encirklado de Ruslando, estas ĝenerale konataj.

Ne eblas serioze kaj honeste esplori la nunan situacion en Ukrainujo sen zorgeme pritaksi la pravajn pretendojn de la Ruslanda Federacio fronte al Usono kaj al la NATO same kiel la faktorojn, kiuj kondukis al aplikado de perforto kaj al malrespekto de juraj principoj kaj de internaciaj normoj, kiujn Kubo energie subtenas kaj kiuj speciale por malgrandaj landoj estas esenca referenco kontraŭ hegemoniismo, misuzo de potenco kaj maljusteco.

Kubo estas defendanto de la popoljuro kaj de la Ĉarto de la Unuiĝinta Naciaro, kiu ĉiam defendas lapacon kaj rifuzas aplikadon kaj minacon de perforto kontraŭ ĉia ajn ŝtato.

Ni plej profunde bedaŭras la perdon de senkulpaj homaj vivoj en Ukrainujo. La kuba popolo havis kaj daŭre havas densan rilaton kun la ukraina popolo.

La historio igos la usonan registaron respondeca pri la sekvoj de milita doktrino pli kaj pli ofensiva ekster la NATO-limoj, kiu endanĝerigas la internacian pacon, la sekurecon kaj la stabilecon.

Fortigas niajn zorgojn la ĵusa decido de la NATO por la unua fojo aktivigi la krizo-meĥanismon de la alianco.

Estis eraro, dum jardekoj ignori la pravajn postulojn de Ruslando je garantioj de sekureco kaj supozi, ke Ruslando sen agi rigardos la rektan minacon al sia nacia sekureco. Ruslando havas la rajton sin defendi. Paco ne atingeblas per tio, ke oni encirkligas ŝtatojn aŭ premas ilin en seneliran situacion.

La propono de rezolucio pri la situacio en Ukrainujo, kiun la konsilantaro pri sekureco de la Unuiĝinta Naciaro la 25-an de Februaro ne akceptis kaj kiun oni volas prezenti al la Ĝenerala Asembleo, ne estis pensita kiel aŭtenta atribuaĵo al serĉado de solvoj por la aktuala krizo.

Temas, male, pri teksto malekvilibra, kiu ne konsideras la pravajn bezonojn de ĉiuj partoprenantoj. Ĝi ankaŭ ne rekonas la respondecon de tiuj, kiuj instigis al la agresaj agoj kondukintaj al la pliakriĝo de tiu ĉi konflikto aŭ kiuj plenumis ilin.

Ni pledas por serioza, konstruema kaj realisma diplomatia solvo de la aktuala krizo en Eŭropo per pacaj rimedoj, kiu garantias la sekurecon kaj suverenecon de ĉiuj kaj la regionan kaj internacian pacon, la stabilecon kaj sekurecon.

Kubo rifuzas hipokritecon kaj duflankan moralon. Ni memorigu, ke Usono kaj la NATO en 1999 faris grandskalan agreson kontraŭ Jugoslavujo, eŭropa lando, kiun ili, por trudi siajn geopolitikajn celojn, dispecigis malrespekte al al Ĉarto de la U.N. kaj per alta ofero de homaj vivoj.

Usono kaj kelkaj ĝiaj aliancanoj jam plurfoje uzis perforton. Ili penetris en suverenajn ŝtatojn por trudi reĝimŝanĝojn kaj por enmiksiĝi en la internajn aferojn de aliaj nacioj, kiuj ne cedas al iliaj hegemoniaj interesoj kaj defendas siajn teritorian integrecon kaj sendependecon.

Ili respondecas ankaŭ pri la morto de centmiloj da civiluloj, kiujn ili nomas “flankaj damaĝoj”, same pri milionoj da elpelitoj kaj pri gigantaj detruoj ĉie sur nia planedo kiel rezulto de siaj rabismaj militoj.

Havano, la 26-an de Februaro 2022

Fonto : Granma

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, 2022-02-28