Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Kari Krenn : Ni lernu forigi egoojn, ambiciojn kaj avarecojn, por povi konstrui pontojn inter ni (Intervjuo)
de Nuria Barbosa León  
17a novembro 2021

Afiŝo de la argentina verkistino Kari Krenn, kiun ŝi publikigis en Fejsbuko, atingis tiom da elstareco, ke ĝi estis publikigita ankaŭ en aliaj reteĵoj. La teksto aperas fine de ĉi tiu artikolo. Ĉi tie ĝi aperis en aparta artikolo : Kari Krenn : …. -vl]

El ŝia mesaĝo kapteblas klara defendo de la kuba revolucio kaj firma klarigo al tiuj, kiuj pretendas de malamikaj pozicioj damaĝi ĝin. Por scii pli da detaloj pri ĉi tiu intelektulino kaj pri ŝia amo al nia lando ni amike dialogis kun ŝi.

Kiel naskiĝis via amikemo al nia lando ?

Kari Krenn : Paroli pri mia amo al Kubo preskaŭ senvortigos ĉi tiun malgrandan poetinon … Mia amo, tion mi ĉiam diras, ekestis pro speco de „osmozo”, danke al kara kuba amiko (frato en mia animo), kiu loĝis ĉi tie kaj puŝis min malkovri tiun etan insulon tiel malproksiman en mia geografio. Iom post iom, kun la delikateco de la belaj aferoj, mia amo komencis naskiĝi ĝis la punkto, ke ĉiu ofendo al Kubo vundas mian animon. Eble mia sentemo montriĝas ĉe ĉiu tiea homo, kiun mi amas, ĉe miaj familiecaj amikoj, en la sincereco de ilia sindonemo. Oni demandas min : „Ĉu vi ne amas Argentinon ?”. Mi respondas kun la saĝo de tiu, kiu konas la grandecon de la amo : „Ĉu eble patrino povas taksi en sia animo la privilegion pri iu filo ? Ĉu eble patrino kovras la malĉeeston de iu filo per la ĉeesto de aliaj kvin filoj ? Nu, same pri Kubo, kiu estas tre proksime de mia koro kune kun mia amata patrujo.

NBL : Ĉu vi vizitis Kubon ?

KK : Honorigis min la invitoj paroli okaze de librofoiro kaj poezio-festivaloj. Kio emocias min ? La digno de la kubanoj, la amplena sindonemo, la denaska ĝojo de kubano ! Kredu min, tion mi konstatis en neniu alia popolo. Ni, argentinanoj, estas iom dramecaj ; ni konstruas malfacilan mondon en nur duonglaso, sed subite en Kubo oni ridas kaj diras al mi : „Kari, la okazintaĵoj konvenas”, kaj mi tiom multe lernas … tiom multe ! Oni instruas min vidi la profundecon de la vivo. Foje en la reto atakas min tiuj revuloj, kiuj imagas min „turismanta en Havano”, sed ili ne komprenas, ke mi kundividas la revojn, luktojn, malfacilaĵojn, aspirojn de tiuj, kiuj – laŭ propra rajto – atingis lokon en mia koro.

NBL : En la sociaj retejoj vi rekte alfrontas la kontraŭkuban mafion de Miamo …

KK : La gazetara manipulado kontraŭ Kubo kaj kontraŭ ĉiuj amantaj ĝin estas brutala. Kontraŭ mi tio okazas per malestimindaj agoj for de cirkonstancoj, tamen ili movas min eĉ ne duonan milimetron disde miaj konvinkoj. Ili prezentas sin kun abomeninda ĝisosta malamo, kun siaj malnoblaj ambicioj, kiel fiuloj puŝataj al kunsidoj nur por damaĝi. Ili vastigis tiun povon per ret-robotoj kaj kelkaj fiuloj, kiuj ludas tiun ludon ; ili volas ignori, ke la suverena kuba popolo per propra konvinko sed ne per trudo enradikigis la socialisman karakteron. Ili volas ignori, ke ĉe kubanoj fluas la kuraĝa sango de Maceo, Martí kaj Fidel kaj de multaj aliaj, kiuj metis alten la dignon kaj suverenecon de sia patrujo.

NBL : Ĉe Fejsbuko vi reagis al Yunior García, kaj kelkaj gazetoj diskonigis vian tekston. Kial vi atentis pri tiu persono ?

KK : Aŭskulti lin puŝis min reagi. Mi ne imagis, ke la reago tiel disvastiĝos. Mi vidis lin maskita kiel gvidanto en la serĉado de nova socia interkonsento, parolanta pri neforigeblaj rajtoj, kaj mi komencis konstati, ke li estas apostato de ĉiuj idealoj, per trompoj kaj manipulado ; Pro tio mi ne povis silenti. Poste diskoniĝis lia rilato kun tiuj, kiuj klopodas premi la popolon, kaj nun mi kredas, ke mi malmulton parolis ! Iam li konscios pri sia individua kulpo pri la atako al popolo, kiun li „supozate” defendas, laŭ propraj anoncoj. Oni povas eskapi de multaj aferoj, sed ne de la demandoj de la propra konscienco : la vekiĝo estos malfacila. Mi ja povas kompreni surbaze nek de la intelekto nek de la emocio, ke ekzistas kubanoj, kiuj petas invadon, kiuj malhonoras siajn patrujajn simbolojn, kiuj malhonoras la kolektivan memoron de sia popolo, kiuj perfidas. Kubo devas plibonigi milojn da aferojn, miloj da aferoj devas verŝajne ŝanĝiĝi, kiel en ĉiuj popoloj. Kiam oni diras al mi, ke mi ne intervenu, ĉar mi estas eksterlandanino, mi respondas : „Kial vi ne kontraŭas, ke salajratoj tion faru ?”. Por ke ili klare komprenu.

NBL : Ĉu vi povas precizigi kiu estas viaj nomo, profesio kaj plej grandaj pasioj ?

KK : Mi nomiĝas Karina Silvana Krenn, ankaŭ pro konvinko mi estis instruistino dum 28 jaroj en privataj, publikaj, kamparaj kaj urbapartigitaj lernejoj en mia provinco Córdoba. Nuntempe, emerita, mi sindone okupiĝas pri du pasioj, kiuj akompanis min de la junaĝo : sociala agado kaj literaturo. Mi diras ĉiam, ke la titolon „verkistino” mi ŝatas ne tiom multe kiel „teksistino de vortoj”. Teksante vortojn el mia malgradeco foje mi tuŝas la animojn de la homoj …

Rilate al la sociala laboro, en mia patrujo kaj eksterlande mi membras en kelkaj asocioj, kiuj estas en rilato kun la homrajtoj de infanoj, virinoj en perforta etoso, kripluloj, maljunuloj.

Mi kredas, ke mondo pli justa eblos, se ni lernos kore alporti tion, kio ebligos al ni kreski kiel socio. Se ni lernos forigi la egoojn, ambiciojn kaj avarecon, por povi konstrui pontojn inter ni.

Mi aspiras al tio, ke mia vivo praviĝu per mia sindonemo. La homa vivo daŭras momenteton … ĝi estas efemera elspiro. Estu tiel, ke ni ĉiuj tion komprenu ĝustatempe.

Elhispanigita de Norberto Díaz Guevara

fonto :

https://www.granma.cu/pensar-en-qr/...

2021 nov 12