Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Yunior, kion vi interŝanĝe donis en ĉi tiu ĝangalo de ofertoj kaj bezonoj ?
de Kari KRENN  
17a novembro 2021

Preferindas silenti tiel, ke via stulteco estu suspektata, ol paroli kaj forigi ĉian dubon pri tio.

(Abraham Lincoln)

* * *

Mi vin legis, Yunior. Mi atente legis vin kun la klopodo malkovri viajn motivojn, viajn implicitajn mesaĝojn kaŝitajn malantaŭ viaj vortoj …

Ĉiutage navigi en oceano da literoj eble iel faras nin kapablaj kompreni la disvastiĝantajn aferojn, surbaze nur de ilia amasiĝo …

Estas vere grandegaj viaj kontraŭdiroj !

Vi estas klera homo, kun akademiaj studoj, laŭ viaj diroj ; mi supozas, ke kiel dramisto vi kapablas bone kompreni tekstojn, kaj pro tio via diro „ni ne konas la motivon de la alvokoj” estas komprenebla eĉ de 5-jara infano en antaŭlerneja nivelo, surbaze nur de aŭskultado de la novaĵoj … Mmm … Unua mensogo …

Vi insistas pri via „rajto havi rajtojn”. Jes, ĉiu persono naskiĝas kun la instinkto strebi al bonoj por si, kaj en la evoluado de nia specio ĉi tiuj streboj puŝis nin klopodi atingi tiun celon.

Kie estas bezono, tie estas rajto … ĉiu homo havas tion en si mem. Sed foje povas okazi surmetoj de rajtoj inter tiom da homoj loĝantaj en la mondo ; pensu.

Pri tio, la civilizaciaj konsentoj diras, ke oni strebu al la feliĉo de la plimulto ; pro tio niaj propraj rajtoj havas sian limon tie, kie komenciĝas la rajtoj de la aliaj …

Vi pravas pri tio, ke malkonsideri la alian ne estas bona afero … kaj mi ne parolas al vi nur pri diroj, sed pri agoj : Ĉu ne estas tiel, ke vi malkonsideras vian popolon per via tro riska agado ?

Vi insiste postulas demokration : Kiun parton de demokratio vi ne akceptas, se konsideri, ke 80 % de viaj sampatrujanoj elektis ĉi tiajn politikon kaj socion ?

Vi parolas pri pluraleco … tamen vi atakas la decidon de la plimulto nur pro tio, ke vi ne konsentas pri ĝi.

Jes ! Busoj kaj vicoj por aĉeti kokidaĵon estas problemaj en Kubo, kaj vi ligas tiun cirkonstancon kun „la oficialeca parolado pri deva daŭrigo kaj porĉiamaj dogmoj”. Tio estas, ke en via elementa analizo la embargo kaj la maskita kontraŭkuba milito de la imperiismo … estas ne-ekzistantaj kaj ne-damaĝaj ?

Ĉu eble vi ne scias, Yunior, homo klera danke al la revolucio, ke la vivo de kiu ajn socio havas en si la respekton de la fondoleĝojn ? La malamiko numero unu de kiu ajn homa socio estas la individueco. Kaj vi kaj la cetero de la mondoparto „archipié-lo-qué” [Aludo al „Archipiélago” (insularo), nomo de la kampanjo. ndlr] piedbaraktas kiel individuoj :

Mia rajto … Mia kriterio … Mia ideo … Mi … Mi … Mi … (Ĉi tiu konstanta bezono emfazi vian „mio” estus festo por Freud kaj liaj amikoj …)

Vi uzas la vorton „ŝanĝo” … kiun ni jam konas en Latinameriko, ĉar ĝi estis uzata kiel slogano de tiuj venintaj premi niajn popolojn. Kiel okazis en mia patrujo, kiam la novliberalismo venis detrui nin, kun masko de flavaj globoj kaj la sama parolado …

Vi certe konas la okazintaĵojn en mia Argentino. Vi estis ĉi tie, do vi rekte scias tion.

Pri tiu temo … Mi esperis trovi en via teksto ion pri via studado en Universitato Torcuato Di Tella …

Bonvolu : Kiel vi pagis tion, vi, malriĉa kubano, dramisto manipulanta socialajn plibonigojn, porlibereculo en la batalo kontraŭ „arroz moro” [ankaŭ „congrís”, kuba tipa manĝaĵo. ndlr] kaj batato ; batalo, kiu plendas pri la malfacilaĵoj aĉeti eĉ kokidaĵon en Kubo ?

Tion mi demandas, ĉar mi, verkistino je internacia nivelo, rekonata kaj kun multaj vojaĝoj, havus malfacilaĵojn por pagi la grandajn ĉiumonatajn kostojn en tiu bastiono de riĉuloj …

Vi sonas do kiel paradokso : ne estas tiaj mankoj en Kubo, kaj vi povas pagi … aŭ iu pagas anstataŭ vi … Estu sincera, Yunior, kiu pagas ? Ĉu vi rakontis tion al viaj kubaj fratoj, kiujn vi laŭdire defendas ?

Kun mano ĉe la koro ni ĉiuj scias, ke en la kapitalismo oni devas pagi por ĉio. Neniu donacas. Oni povas ŝanĝi ion kontraŭ …

Se vi pagis ne per mono, Yunior … kiel vi pagis ? Kion vi ŝuldas ? Kion vi donis en ĉi tiu ĝangalo de ofertoj kaj bezonoj ? Ne diru, ke oni donacis tion al vi pro via beleco. Kiel vi diras : Kontentigu alian per tia longparolado !

El via teksto konstateblas, ke vi identigas vin kun usona filmo : „Matrix” [matrico].

Mi estus povinta rekomendi al vi la francan kinarton, sed via elekto por prezenti vin implicas rigardon al iu flanko.

Antaŭ ol legi vin mi unue pensas al la koncepto de „likva moderneco” tiel bone ellaborita de la pola sociologo Zygmunt Bauman, kiu skribis, ke la solidaj realoj de niaj geavoj neniiĝis kaj iris al pli senpova, provizora mondo anksia je novaĵoj kaj foje laciga. Tiu bezono je konstanta ŝanĝiĝo portempa … la likveco kiel akvo eskapanta inter la fingroj … la konsumismo … la tutmondiĝo … la forigebla mondo … kie „ĉio fluas, moviĝas, superbordiĝas, tragutas kaj gutas, ĉiam dum limigita tempo, kaj okupas spacon nek konkretan nek difinitan”.

Bauman prezentas la neniiĝon de la sento pri socia aparteno kaj la superregon de individuismo, kaj tiel li kvazaŭ priskribas vin : Viaj rajtoj, Yunior … Viaj rajtoj … Kaj plie … Viaj rajtoj …

Kaj la ideo pri tio, ke povi aĉeti aĵojn forigas viajn fantomojn en sinoptika socio, kien vi imagas vin heroo pri justeco … en tiuj lokoj maletikaj, virusplenaj, aŭ la ne-lokoj, kie komencas loki sin la homoj, kiuj rezonas kiel vi.

Vi demandos vin nun, kial mi priopinias vin, kvankam mi estas eksterlandanino … Mi opinias, ĉar mi konstatas, ke via lukto ne estas propre via ; ĉar evidentas, ke vi estas subtenata de la imperio ; la sama imperio, kiu volas akrigi la punojn kontraŭ la patrujo, kiun vi defendas, laŭ via diro … Mi opinias, ĉar la homoj kiel mi, kiuj trairas la mondon, malkovras la mensogon kaj la trompon eĉ de tre malproksime.

Se ĉi tiu batalo vere apartenus al vi, se vi ne havus servutulajn devojn, en la okazo de ĉi tiu eksterlanda ago, kiu ankoraŭ pli sufokus vian popolon, vi, kiel homo kun edukiteco kaj etiko (se tiujn vi havus) estus tuj nuliginta la manifestacion de la 15-a de novembro. Tuj !

Vi estus kompreninta, ke la malamiko klopodas aliĝi al via postulo por ankoraŭ pli damaĝi vian popolon. Via toleremo kaj neagemo pri tio konfirmas, ke vi estas plia marioneto.

Kaj tion vi ne faras. Vi ne kontraŭas la vulturojn, kiuj avide flugas super la suvereneco de via patrujo, kun la volo detrui eĉ la lastan spuron de kubaneco. Vi atendas tiun eksterlandan helpon.

Tio do permesas al mi, eksterlandanino, interveni por defendi miajn amikojn kaj la tieajn homojn, kiujn mi amas. Se vi permesas al eksterlandano apudi vin, estu vera viro kun ĝusta kuraĝo kaj lasu tion okazi ankaŭ en la alia flanko. Tio estus pure kaj juste ludi, ĉu ne ?

La diferenco inter viaj eksterlandaj amikoj kaj mi estas la motivoj : min puŝas la amo al tiu patrujo, kiu loĝas en mia koro. Nenion mi petas de Kubo. Nenion mi atendas de ĝi. Nur amo naskas belaĵon … kiel diras la kanzono.

Kaj ĉi tie mi estas defendanta Kubon, kiun mi amas, kiun mi elektis kiel mian, kie estas la kubanoj fidelaj al siaj principoj ; ili gajnas miajn miron kaj respekton.

Vi … vi malbone elektis viajn eksterlandajn amikojn … domaĝe, ke pro ili vi merĝis vin en perfidon.

Ĉu vi pensis kiom malfacila estos la vojo de primokoj kaj popola malsato, kiam vi ne plu utilos al la vulturoj de la nordo ? Romio pagas por perfiduloj, sed poste malŝatas ilin.

Vi parolas pri tio, ke en Kubo oni ne respektas la homrajtojn, kaj vi protektas vin sub la flugiloj de la imperio. Ĝi estas la ĝusta loko … por malhavi respekton pri kiu ajn ekzistanta homrajto.

Klarigu al mi, Yunior … Kial Usono ne ratifis la Interkonsenton de San-Joseo, Kostariko ? Aŭ vi planis diri, ke nur tio okazis en Kubo ?

Rakontu al mi, Yunior … Kiel vi klarigas la kazon de Russell Bucklew ? Usono ekzekutis lin, spite la intervenon fare de la internacia komisiono pri homarajtoj kaj laŭ la Interamerika Komisiono, kaj tiel ĝi grave malrespektis la bazajn rajtojn je vivo. Usono kovris sin per la 1-a kaj 26-a artikoloj de la Amerika Deklaracio kaj malrespektis la internaciajn devojn de Usono kiel membro de la Organizo de Amerikaj Ŝtatoj.

Fakte, la Supera Kortumo de Usono determinis, ke li ne rajtis al sendolora morto, kaj do ne konsideris la prezentitajn rimedojn, kaj per kruela puno la ŝtato Misurio ekzekutis malliberulon kun tre grava malsano ; li estis modela malliberulo dum 23 jaroj, kun ekzempla sinteno.

Kie estis la respekto de la homa vivo, de nia socio, se li ne havis la rajton vivi sian vivon en la malliberejo ? Kiu estas do la diferenco inter Usono mem kaj Russell Bucklew ? Ĉu tiu estas via imitinda modela lando, Yunior ?

Fakte, la Amerika Komisiono pri Homrajtoj scias, ke en la regiono Usono nuntempe estas la nura lando, kiu faras ekzekutojn ; tion ne diras mi … sed ili mem …

Parolu al mi, Yunior … pri la migrantaj infanoj troviĝantaj en la fermitejo de Donna, Usono … Kion vi opinias ? Ĉu vi scias kial mi demandas ? Ĉar se vi akceptas la usonan helpon por viaj bataloj – kvankam ili ĉiutage malrespektas la homrajtojn – mi pensos, Yunior, ke oni fortranĉis vian moralon kaj klerecon, ke vi estas zombio, bedaŭrinda animo misfunkcianta kaj opozicia malklerulo eĉ pri la parolo kaj la balbutado …

Aŭ tre probable kaj evidente : oni plenplenigis viajn poŝojn … Se mi malpravas, vi povos tion pruvi per postulo al Usono, ke ĝi ne aliĝu al via marŝado per punoj kontraŭ via popolo. Tion vi ne faros … vi ne povas …

Ĉu vi vidas, ke tio estas simplaĵo por faligi vian maskon kaj montrigi vian dignon ? Ĉu vi scias ? Defendanto de la homrajtoj, kiu tion diras, estas vera defendanto ĉie sur la planedo.

Vidu min : mi defendas Kubon, Mozambikon, Hindujon, Birmo, Bosnion kaj ĉion, se la homa digno tion petas al mi.

Ĉu estas tiel, ke en Kubo oni malrespektas la homrajtojn ? Per kio vi pravigas vin ? Kiujn kaŝitajn interesojn havas tiuj, kiuj tion diras ?

Mi vojaĝis al mondregionoj, kie la malrespekto de homrajtoj estas tre evidenta. Tio ne okazas en Kubo.

Longigus ĉi tiun tekston mencii la lokojn, pri kiuj mi parolas, aŭ skribi mian longegan vivprotokolon aŭ mian preskaŭ 30-jaran laboron por defendo de la rajtoj, kaj tio pravigas mian aserton.

Mi komprenas nek vian elektokapablon nek vian duoblan mezurilon, Yunior …

Mi rekomendus al vi legi pri la Konferenco en Jalto, lerni ion pri Roosevelt kaj Churchill, por ke vi komprenu la kialojn de la radikoj de la usona entrudiĝemo … Truman kaj lian decidon pafi atombombojn en Hiroŝimo kaj Nagasako … Doktrino Truman … Plano Marshall …

Vere, Yunior, ĉu vi ne scias tion ? Viaj nordaj amikoj estas malbonaj najbaroj sur Tero. Kompulsiaj malrespektantoj de la homrajtoj. Kreantoj de militoj, morto, senhomeco kaj detruado.

Mi jam aŭdis viajn sondosierojn, per kiuj vi distrumpetas pri via „marŝanta marŝeto”, kune kun kelkaj komplicoj de la salajrisma regno. Ĉu via materialavida malsato tiom gravas, ke vi endanĝerigas la pacon de via popolo ?

Ĉu vi ne ŝatas la elekton de la plimulto ? … Bonvenon do en la demokration ! Ĝi funkcias tiel : gravas la volo de la plimulto, kaj kredu min, se en Kubo la plimulto estus elektinta NE — kontraŭ la nuna sistemo – mi kiel la unua estus salutinta la popolon.

Proverbo diras : Se vi ne solvas problemon, vi estas parto de la problemo. Kiun modelon de lando vi imagas ?

„Disneyworld” estas fantazio, kaj Narnia ne ekzistas … trairu la mondon kaj rigardu la alian flankon de la novliberala monero. Kial vi pensas, ke vi kaj viaj amikoj troviĝos ĉe la riĉuloj en ĉi tiu „monero” de la kapitalismo ? Vi estas ja nescia. Revu, Yunior … revu ! Revu membriĝi en tiu elito, kiu tiom multe mensogas. Intertempe vi odoras : odoras je perfido …

Tio, kion mi diras al vi ne estas ofendo, sed evidentaĵo pri tio, kion viaj propraj manoj publikigas ; tio estas via ŝvito, kiel adrenalino okaze de timo.

Konstateblas : vi scias pri homrajtoj tiom, kiom mi scias pri la konstanto de Planck kaj la kvantuma fiziko … Pri homrajtoj mi superas vin : mi scias ; fakte, mi havas diplomon pri Civitana Sekureco. Do iru planti kontraŭdirojn en alian ĝardenon, ĉar ĉi tiu amikino de Kubo ĝismorte laŭte parolos por senmaskigi kaŝemulojn kiel vin.

Estus bone, se vi havus argumentojn por debatado … Estus bone, se vi funkcius ne pro konveneco … Estus bone, se vi atingus Green Card, ĉar ĉiuj agoj viaj montras al ni viajn aspirojn. Respekti rajtojn estas scii, unue respekti la devojn.

Respekto. Res-pek-to. Tion vi ne lernis.

„15 N-Cuba” estos via loka versio de la farso en Otaola, en la „24 o-Vaticano”. Same kiel viaj nordaj mastroj, vi alvenos al la punkto, kie estas ĉiuj usonanoj : ili ne povas venki, ili ne volas malvenki kaj ne scias interkonsenti …

Se vi amas vian popolon, vere, vi devus nuligi la marŝadon de la 15-a de novembro ; prenu viajn dignorestaĵojn kaj komprenu, ke esti digna en multaj okazoj implicas retroirojn kaj alĝustiĝojn.

Tamen konstruu kaj elstariĝu kun la fiereco de la justaj homoj, kaj montru, ke vi jes estas kapabla fari grandajn aferojn, vere grandajn. La humileco rekoni la erarojn estas unu el tiuj grandaj aferoj.

Se vi marŝos, esti arestita pro malrespekto de la leĝo estos la plej malgranda el viaj problemoj ! La plej granda estos tio, ke vi eniros, por la eterneco, en la kolektivan subkonscion de via popolo, kiel plia groteska homo kaj perfidulo, kiu pene pasis … kaj sen gloro …

En ĉi tiu punkto vi klare aspektas kiel felpaĵo ĉe enirpordo, kie la usonanoj purigas siajn ŝuojn … Vi estas nenia Robin Hood. Ne plu fantaziu, dramisto, ĉar en mia kvartalo homoj kiel vi estas nomataj perfiduloj !

Memoru : ĉiu estas mastro de siaj silentoj kaj sklavo de siaj vortoj.

La mondo observas vin, kaj ankaŭ mi.

Kari KRENN.

elhispanigita de Norberto Díaz Guevara

fonto : https://www.granma.cu/pensar-en-qr/... 2021 nov 12