Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Pri la estonteco de nia lingvo
de Perevertajlo  
11a aŭgusto 2021

Dum la tuta evoluo de la homaro okazadis politikaj, klasaj bataloj, sed oni ĉiam volis manĝi, havi belecon, ami proksimulojn, havi kaj kreskigi la infanojn, okupiĝi pri arto k.s. Jes, ekzistas eternaj aĵoj kaj ecoj, kiuj estas super la bataloj. Unu el tiuj aĵoj estas evoluigo de la internacia lingvo. Kaj vi tute pravas, ke sen internacia lingvo, interpopola komprenigilo ni ĝuste falos en la kavon de barbareco. Pro tio multan parton de mia vivo mi dediĉas al instruado de Esperanto al la infanoj. Tio min helpas senti min necesa.

Hund’ kolbaseton ŝtelis, Sed pro terura sorto Ĝin kaptis kuiristo Kaj faris al ĝi morton. Ploregis ĉiuj hundoj. Kaj nun la tomba ŝton’ Heroldas orlitere Sur brile nigra fon’, ke Hund’kolbaseton ŝtelis, sed.... Tion mi ne tradukis, sed ricevis el Ĉeĥoslovakio.

Nun mi vidas, ke sen praktika uzado en multaj aŭ almenaŭ en iuj sferoj de la vivo la lingvo povas simple malaperi. La homaro povas perdi ĝin. Estas dolore rigardi, kiam homoj indiferente preterpasas anoncojn pri la E-kursoj, ĉe la E-ekspozicioj rigardas la E-aĵojn, kiel iujn rarajn insektojn, ne pli. Estas pli dolore vidi, ke tre interesaj kleraj homoj forlasas E-kurson aŭ la kursfinintoj ne plu aperas en la klubo.

Mi devas diri, ke mi iom elreviĝas pri la Movado, pri la esperantistaro. Mi vidas, ke nia lingvo neniam venkos, ĉar ĝi preskaŭ ne estas uzata praktike. Estas plej malagrable, ke neniu (almenaŭ mi konas neniun) strebas al ties praktika, profitodona uzado. Senprofite pri tio povas okupiĝi revemuloj, infanoj, olduloj k.a.

Tiuj, kiuj bezonas internacian komunuikadon, kunlaboradon, studas la lingvojn. Tiujn lingvojn, kiujn uzas la necesa partnero. Neniu pensas, ĉu tiu lingvo estas de superreganta nacio, ŝtato, imperio. La lingvo estas instrumento.

Esperanton. kaj pri ĝi la cetera mondo ne konas, ĉar ĝi estas uzata nur de esperantistoj mem, nur interne de ilia rondo. Certe ni deziras, ke Esperanto estu uzata internacie en la UNO, UNESCO, EU ks, sed ni nenion faras sur la malpli malalta nivelo. Ni nur teoriumas kaj laŭdas nian lingvon.

Unu de la kaŭzoj de nia malsukceso estas tio, ke ni ne povas proponi al la homoj praktikan, mongajnan uzadon de Esperanto. Se mia agado ne estas rimarkata, do, la agado estas fuŝa aŭ mi ne estas komprenata, ĉar mi kuras antaŭ la trajno. Batalado donas nenion.

Mi opinias vana forĵetado de la rimedoj al la programoj je tipo de Afrika, Azia, Antananariva, Antarktida k.s. agado. Tie bone kaj firme regas la angla, franca, germana lingvoj. Sed tio okazas ne pro belaj ecoj de tiuj lingvoj, sed pro iliaj praktika uzado, aplikado en la homa kaj interhoma agado. Sociutila muskola laboro savas, sanigas Se nia lingvo estus uzata praktike, ne estus necese forĵetadi senrezulte la monon por mamnutri la feblajn E-grupetojn en malriĉegaj landoj, kiuj faras neniun utilon nek por la movado, nek por la lando.

. Oni demandos, kie kaj kiu ĝin jam uzas praktike. Kiuj (inter)naciaj organizaĵoj eldiris ion favoran pri ĝi, esprimis pretecon uzi ĝin, ĉu ekzistas iuj reeĥoj pri ĝia uzado. Nun ni povas respondi, ke la lingvon uzas nur esperantistoj mem, sed ĉu por praktikaj, profitodonaj uzoj ? Ni diros "ne". Sed kiel ni uzas nian lingvon ? Ni foliumu UEA-revuon Esperanto. Pri kio ni povas ekscii el ĝi ? Pri tio, ke la UEA-pezidanto vojaĝas tra la mondo, nun tra Litovio por renkontiĝi kun la aŭtoritatoj kaj vendi al ili Esperanton. Dum la prezidanta vizito kaj renkontiĝoj kun tre altrangaj personoj de la lando nenio estis dirita pri praktika uzado de la lingvo. Estas ricevitaj promesoj (NUR !) subteni LEA’n, enkonduki instruadon de E-o. Por kio ni uzas tamen niajn Esp-konojn ? Ni legu plu : por elektiĝi kiel prezidanto de EKB, por krei en Bjalostoko Zamenhof-centron kaj vendi filmon pri la lokoj, ligitaj kun Zamenhof-biografio, por paroli kvinminute kadre de iu radiostacio, por kontribui al ekumena elano, por havi elitan Esp-Akademion, por ekscii, ĉu esperantistoj bezonas lingvopolitikon, por ekscii, ke ankaŭ Umberto Eco komprenis la pacisma ideo de nia lingvo, por sciigi la novaĵojn pri la okazontaj UKoj, por rakonti pri la projekto EKPAROLI, kiu funkcias nur en du el ĉiuj lernejoj de Aŭstralio (mi kelkfoje skribis al la iniciatintoj, sed trovis neniun infanon,kiu konsentus korespondi kun miaj E-lernejanoj). En la revuo mi legas ankoraŭ recenzojn kaj sciigojn pri la E-eldonitaj libroj kaj unu strordisko, sciigojn pri faroj kaj opinioj de esp-toj pri la E-Movado, nekrologojn, anoncojn, reklamojn nur pri libroj en Esp-o. Tre malofte la problemaj, novaĵaj artikoloj en niaj E-periodaĵoj parolas pri Esperanto kiel pri internacia interkomprenigilo. Provu anstataŭi la vorton "esperanto" en la aperantaj priesperantaj artikoloj en multaj E-periodaĵoj per la vorto "dieto", "gimnastiko", "papagbredado". La senco ne multe ŝanĝiĝos. Kaj tio estas ege bedaŭrinda.

Se nia lingvo estus pli malpli vaste uzata praktike, se ni ĉiuj strebus al tio, oni konus pri tiu lingvo. Verŝajne en tiu kazo la Laborgrupo pri la lingvoproblemo en EU jam delonge atentus kaj konsiderus Esperanton kiel ebla kandidato por la uzado en siaj sferoj.

Renato kaj Chong gastis en ĉinio (la decembra numero) kaj atente aŭskultis la paroladon de Chen (paralela ministro - kial ne perpendikulara ?). La lasta diris, "fosi kanalon, por ke akvo fluu en ĝi" - laŭ mi - li volas diri, se la afero ekzistas, oni devas uzi ĝin. Estas stulte aŭ almenaŭ strange havi instrumenton kaj ne uzi ĝin. La ministro Chen miregas, kial Esperanto estas nenie uzata, kial la kanalo estas malplena en tiu tempo, kiam la akvo estas bezonega, kial esperantistoj nenion proponas, ke la tiel nomata Lingvo Internacia servu ekonomie (ne nepre en komerco), kial ĝi estas neglektata de grandaj internaciaj organizaĵoj. Chen kaj aliaj altranguloj miregos pli, se ili vidos,kio estas UK. Ja tio ne similas normalan kongreson, kiel oni faras raportojn, aŭskultas ilin grandnombre kaj aranĝas diskutojn, akceptas iujn decidojn kaj priparolas la vojojn por plenumi tiujn. Laŭ mia impreso la plej ĉefa kaj multnombre partoprenata estas duon- kaj tuttagaj ekskursoj. Sed tio havas nenion komunan kun kongreso.

Okcidentanoj rigardas Esperanton kiel interesan ludilon. La orientanoj ŝatus vidi en Esperanto seriozaĵon. Aliel oni ne plu atentos la Movadon. EPĈ malaperis nur pro malmulta nombro de la abonantoj. La ĉinoj kaj aliaj orientanoj vidas en eŭropanoj aferecajn kaj progresantajn personojn, ili atendas, ke eŭropanoj uzos la lingvon serioze kaj poste ili akceptos ĝin adekvate. Kunigo de Esperanto kaj Sporto povas esti tre grava eksperimento pri taŭgeco de Esperanto kaj esperantistoj, ankaŭ ties gvidantoj. En ordinara vivo ni multan tempon dediĉas al nia laboro, kiu donas al ni vivrimedojn, vestojn, loĝejon ks. Nia laboro foje tute ne kontentigas niajn ambiciojn kaj preferojn. Foje oni devas vojaĝi al iu neagrabla loko por fari la laboron perlaboran, monodonan. Post la laboro ni uzas nian tempon por nia pli-malplia agrabla tempopasigo. Uzante Esperanton ni devas labori ankaŭ post la laboro. Ni uzas ĝin idealisme, kiel noblan aferon, ĉe UKoj, la kluboj, renkontiĝoj. Se ni uzos Esp-on praktike, eble tio estos ne tre agrabla laboro, iom "malpura" laboro. Sed unu homo diris "nigra laboro donas blankan panon".

Mi volas paroli pri aplikado, kiu ne estas tiom agrabla - necesos fari tion, kion ne ŝatas fari esperantistoj. Mi volas refoje veni al la temo Sporto kaj Esperanto.

Havu paciencon kaj indulgon.

Antaŭ ol fari ion ni devas longe paroli, interparoli pri tio por konvinki nin mem, unu la alian (ne nur vi min sed ankaŭ inverse). Al mi estis skribite : "Fakte la celoj kaj la pretendoj de nia movado multege superas niajn rimedojn kaj laborfortojn." La rusa militgvidanto Suvorov diris antaŭ ducent jaroj : Oni devas batali ne per nombro, sed per scipovo, do, per la saĝo, per la kapo."

"Ni celas revolucii la lingvopolitikon de la mondo, kaj ni estas nur manpleno da homoj supers’utataj de taskoj, kiujn ni ne povas kontentige c’iujn plenumi."

Refoje mi diras alian maksimon. Oni devas fari malmulton, sed bone. Do ni faru iun malgrandan sed rimarkeblan aferon tute bone, aŭ alemenaŭ kontentige.

"Se ni vivus en sag’a mondo, UN transprenus la movadon kaj establus en c’iu lando deko(j)n da oficejoj kun alte pagataj kaj spertaj oficistoj/instruistoj/publicistoj — nu, revo..."

Nun mi ripetas min citante por daŭrigi la temon. Ni vivas en nia mondo. Ni ne povas ŝanĝi ĝin. Kiaj estas ni, tia estas la mondo. Niaj revoj povas realiĝi dum nia vivo. UN, Unesco k.a. neniam atentos nin, la Movadon. Ni ankoraŭ per nenio. pruvis taŭgecon de nia lingvo. Ni ne povas konvinki iun per nia bela neŭtraleco kaj postulado de la lingvaj rajtoj. La sola pruvo de kapableco de la Lingvo Internacia nun estas niaj UKoj, renkontiĝoj, nerimarkataj de la mondo, ĉar tio fakte estas turismaĵoj kaj ripozejoj.

Mi treege volas, ke oni komprenu nin, utilecon de nia lingvo. Sed el la teorio kaj la gramatiko oni ne povas pruvi al si neceson establi la oficejojn. Nun (kaj ĉiam) oni donas monon ĝuste sciante la profiton, la rezulton de la financota afero. Krom ĉio niaj Asocioj, societoj, kluboj estas fermitaj por la ekstera mondo, fermitaj lingve - oni ne povas scii niajn strebojn kaj klopodojn. Malmultaj esperantistoj interesigxas pri sporto kaj oni ial opinias, ke sportistojn ne interesas la problemo de interkompreno dum internaciaj sportaj konkuroj. (Tion neniu pruvis ankoraŭ. Oni ne enketis nin pri tio.) La "saĝuloj" opinias, ke "la sportistojn interesas nur la medaloj, punktoj, venkoj. Ili veturas internacie, sed vere nur de hotelo al hotelo, de stadiono al stadiono. Ili ecx ne havas senperajn kontaktojn kun la publiko, almenaŭ tre rare. Kvankam sur la stadionoj estas multaj homoj, la sportistoj estas soluloj [en solulaj sportoj] aŭ nur en strikta grupo. Ilia tago estas ekzercoj, stadiono, stadiono, ekzercoj ktp., cxiam la samo....... La sportistoj mem estas alienigitaj, separitaj de la normala vivo."

La saĝuloj pravas kaj malpravas. Fakte la sportistoj estas normalaj homoj. Por ili la sporto estas ilia laboro kaj ili rilatas al ĝi respektive. Inter ĉiuj ajn homtavoloj estas honestuloj kaj malhonestuloj, kun vasta menshorizonto kaj kun malvasta. Multaj normalaj homoj - laboristoj, intelektuloj, kamparanoj, artistoj k.a. - normale vivas kaj ne havas internaciajn rilatojn. Neniu ilin kulpigas, ke ili havas, faras "ĉiam la samon". Ankaŭ inter sportistoj estas intelektuloj aŭ almenaŭ pensantaj normale kiel vi kaj mi. Mi kontaktis kun iuj diversaj sportistoj dum mia vivo.

Mi ripetas, ili devas kaj volas interparoli kun siaj alilingvaj sportaj kolegoj. Ne nur futbalistoj kun futbalistoj, sed iam futbalisto kun gimnastiukistino.... Ili nun uzas por tio gestojn, "muĝadon" aŭ iun kripligitan fremdan (anglan) lingvon. La sportistoj bezonegas internacian lingvon, ili multe pagos por havi ĝin. Pagos al tiu, kiu havigos ĝin al ili. Eble UEA ricevos tiun pagon, se sukcesos bone labori.

Ni devas rilati al ili kiel al normalaj homoj. Ni devas trovi saĝajn kapojn, kiuj faru bone argumentitan leteron, alvokon al ĉiuj sportistoj, konvinki ilin ke Esperanto povas esti ilia lingvo. Ni devas montri al ili, kiel bone ili fartos kaj interagos, kiam ili havos komunan lingvon. Ni devas uzi la tutan nian ritorikan arton. Poste ni traduku la leteron nacilengven kaj komisiu al koncernatoj porti la leteron kaj (arde) proponi la lingvon al la sportistoj. La leterojn ni povas porti aŭ sendi poŝte al sportaj komitatoj, kluboj kaj similaj sportaj organizaĵoj. Ankaŭ al la sportaj gazetoj. Ni devas proponi niajn servojn en instruado, tradukado, interpretado dum la sportaj konkuroj. Ni devas trovi inter ni la homojn, kiuj povas, volas kaj havas tempon por tion fari. Ni devas serĉi tiajn homojn, organizante niajn E-kursojn tra la mondo. Antaŭ dek kelkaj jaroj al mi venis letero el Germanio. Iu esperantisto proponis ĝemeligi sportan klubon de saltistoj de Germanio kun la simila en Uzbekio. Mi vizitis la Sportan komitaton de la lando kaj serioze parolis kun la estraro pri la korespondado, ebla reciproka vizitado, pri Esperanto, instruado k.s. Ial la germanoj eksilentis. Eble niaj leteroj perdiĝadis. La tempo estis nefavora, estis Breĵnev-stagnado. Sed neniu el nia sportkomitato rifuzis de mi kaj miaj proponoj. Ni povas mondskale rekomenci la sportan kampanjon. Ni devas trovi la libron, eldonitan en sesdekaj jaroj en Hungario pri sporto kaj sportaj terminoj. Ni devas reeldoni ĝin. Ni devas kompili taŭgan lernolibron, uzeblan de normalaj homoj. Inter ni, esperantistoj estas multaj "nerdoj" (okulvitraj saĝuloj kun maldika kolo), kiuj ellernis la lingvon el nura gramatiko kaj vortaro aŭ maldiketa lernolibreto. Ni devas kompili Esp-lernolibron por malnerdoj - ŝajne mi povus komenci tiun laboron. Kaj mi jam havas la bazon. Mi povas verki tiun libron.

Ni ne devas foriri de mia propono kaj diri "tio estas ne tiom simpla, kiom vi imagas". Mi scias, ke tio estas ege komplika kaj tempoperda (eble sen tuja rezulto, eble kun postkelkjara rezultETo). Mi scias, ke estas malfacile aranĝi ĉion ĉi. Mi scias kaj vi scias. Sed necesas, necesas ja iam komenci !..... Necesas paroli pri tio. Ni komencu paroli pri tio inter ni, dum ret-diskutoj, dum UKoj, aliaj renkontiĝoj, ĉe nia gazetaro. Ni, kelkaj iniciatintoj kaj interesitaj daŭre parolu, eĉ se neniu esperantisto tuj reehos niajn alvokojn. Ni daŭre parolu kaj feliĉegu, se troviĝos unu-du-tri landoj, kie pretos labori ĉe la sporta kampo almenaŭ po 1-2 sindonemuloj. Ni subtenu ilin, ni laŭdegu ilin, premiu per iu pokalo aŭ io simila.

Nur tiam, kiam ni faros iun venketon ĉe sporto, ni povas fiere diri, ke Esperanto funkcias internacie. Ni havos precedencon. Nun ne havas tiun precedencon preskaŭ nenie. ĉio, pri kio ni fanfaronas, estas blufo aŭ malvero. Ankaŭ la afero ĉe San Marino bedaŭrinde. Trevor Steele - la nova UEA-oficejo-direktoro bele diris (miajn) vortojn : "Ni devas fari tion, kio eblas. Eĉ sciante, ke ni certe ne atingos la celon kontentigi ĉiujn."

Laborante super sia projekto Zamenhof pensis, atendis, ke la lingvo devas interkomprenigi, funkcii praktike. La afrikaj, aziaj k.a landoj en siaj internaciaj rilatoj uzas la lingvojn de "grandaj" nacioj ne pro ilia "grandeco", sed ĉar tiuj lingvoj estas uzataj internacie de la eŭropanoj, usonanoj, rusianoj k.a. Se la lastaj uzos Esperanton, ankaŭ la unuaj uzus ĝin.