Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Ĉinujo en miaj okuloj : la demokratio "ne estas kokakolao"
de Adriano MÀDARO  
30a junio 2021

Al miaj amikoj, kiuj neniam venis ĉi tien, mi ĉiam diras, ke oni ne iras al Ĉinujo, sed oni revenas al ĝi. Mi aldonas, ke pri Ĉinujo ne ekzistas duona mezuro : aŭ vi amas ĝin, aŭ vi abomenas ĝin. Ŝajnigu indiferenton je via propra risko : kio iam estis la Regno de la Mezo, vekas en ĉiu fortajn emociojn : miaflanke tiuj estas sentoj de amikeco kaj de kompreno, sed plej fote de admiro.

En mia infaneco mi vidis Ĉinujon kiel “mirlandon”. La Libro de Mirindaĵoj (aŭ en la itala Il Milione) estas cetere la titolo de la fama libro de Marko Polo. en la bazlernejo mi sentis min neklarigeble logata de la granda mondmapo alkroĉita ĉe la vando de la klasĉambro, kaj mi imagis ekzotajn vojaĝojn al tiu vasta flava etendaĵo kun tiel mallonga, sed elvoka nomo : Ĉinujo.

Malfacilas por mi klarigi tiun fascinon, kiun mi, estante infano, havis por la legenda Ĉiela Imperio. Sed krom la influoj de la rakontoj de Marko Polo, miaj gepatroj donis al mi kvinjarulo ilustritan libreton, kiu sen ajna dubo ludis en tio ne neglektindan rolon. Ĝi rakontis la aventurojn de juna sciema knabo, kiu post trairi la dezertojn de Arabujo kaj la ĝangalojn de Hindujo, fine alvenis al la Imperio de la Drako, kie li estis tre varme akceptita de knabino. La unuaj vortoj, kiujn ili interŝanĝis, estas ankoraŭ firme en mia memoro : “Bela fraŭlino, ĉu mi rajtas demandi vin, kiu estas tiu ĉi lando ?” – “Vi alvenis en Ĉinujo, kaj vi povas resti, se vi volas.” – “Dankon, bela ĉina fraŭlino ! Mi volonte restos.”

Ekde tiam, Ĉinujo, ĝia popolo, ĝia historio kaj ĝia civilizacio fariĝis parto de mia vivo (de lernejano, de studento kaj de universitata esploristo) kaj ili restis tiaj en la fluo de la jaroj. Iuj konsideras miajn aventurojn kiel eksterordinarajn, sed laŭ mi, ili estis antaŭdestinitaj, preskaŭ kiel alvokiteco.

Pro tio en la universitato mi elektis kiel temon de doktoriga laboraĵo “Ĉinujo kaj ĝia rolo en la mondo”. Mi devis esplori la historiajn eventojn, kiuj okazis en la 19-a kaj 20-a jarcentoj por determini, kial kaj kiel okazis la klara kaj dolora disiĝo inter Ĉinujo kaj la Okcidento. Tra miaj studoj kaj esploroj mi provis kompreni la donitaĵojn kaj cirkonstancojn de tiu geopolitika ŝanĝego, speciale la kialojn, kiuj ĝin motivis.

Ĉinujo suferis la militon, la invadojn, teritoriajn perdojn, ekonomian elrabadon, sklavigon per opio nutrata de la drogokomerco de la britaj komercistoj, hororaĵojn faritajn de la japanaj invadintoj kaj la senĉesan ekspluatadon de ĝia loĝantaro. Sed kion la Okcidento scias pri la krimoj, kiujn ĝi faris kontraŭ Ĉinujo ?

Estis mi sorto elkreski kaj vivi dum tiu ĉi senfina postmilita periodo, nomita la “mallonga 20-a jarcento” (do, la dua duono de la 20-a jarcento), tia, kia ĝi estis priskribata de la granda usona komunikila maŝino. La propagando de la NATO (la Atlantika Alianco), volante dividi la mondon en du blokojn, diabligis la duonon de la terglobo. Do, mi ne povis fidi la librojn nek la gazetojn por akiri ĝustajn informojn. Por eviti fali en la kaptilon de trukitaj raportoj, mi bezonis, estante ĵurnalisto, transiri tian sensaciismon kaj malkovri Ĉinujon per miaj propraj okuloj.

Tiel, en la jaro 1976, mi akiris vizon kaj mi vojaĝis al Ĉinujo. Tio estis la unua de miaj 216 vojaĝoj tien. Kvardek kvin jaroj pasis de tiam, kaj mi povas diri, ke kun ĉio, kion mi vidis surloke, mi estas fidinda atestanto pri la eventoj kiuj tie okazas, speciale pri la eksterordinara transformiĝo, kiun tiu granda lando spertis, la Popolrespubliko Ĉinujo. Mi fine prezentis miajn spertojn en libro titolita Capire la Cina (“Kompreni Ĉinujon”), publikigitan de la eldonejo Giunti en Florenco. Mi sincere esperas, ke tiu verko povos vere helpi la okcidentajn legantojn kompreni la landon, kaj ke ĝi alportos la honestajn respondojn al iliaj duboj kaj timoj.

Sed paralele, post tempo de ripozo en la momento de la reformoj, de la florado de la “joint ventures” kaj de la malfermiĝo por aliri la merkatekonomion (ĉio en la komuna monda intereso), la malamikeco kontraŭ Ĉinujo en Okcidento, kaj pli speciale en Usono, denove intensiĝis. Tio okazis en la momento, kiam Ĉinujo atingis sian decidan venkon kontraŭ la absoluta malriĉeco, kiun ĝi elradikigis dek jarojn antaŭ la plano de la Unuiĝinta Naciaro. Jen faro, kiun Usono ne kapablas atingi …

Sekve al siaj reformoj, Ĉinujo nun dubindigas la ekonomian superecon de Usono. Neniu povas nei la aktualan sukceson de Ĉinujo, kaj tion spite al la krizo, kiun la pandemio Kovid-19 rezultigis. La iniciato “Zono kaj Vojo” formulita de la ĉina prezidanto Xi Jinping sufiĉe pruvas tion. En tiu ĉi jaro, en kiu okazas la centjariĝo de la fondo de la Ĉina Komunista Partio (ĈKP), la lando havas bonajn kialojn por senti sin fiera. Mi opinias, ke hodiaŭ, pli ol iam ajn en la historio de la moderna Ĉinlando, ekzistas profunda rilato inter la popolo kaj la politiko.

Nur partio, kiu prenis tutan popolon en siajn brakojn kaj demonstris, ke ĝi povas konduki ĝin al la nacia bonstato, al progreso kaj al prospero, havas la legitiman rajton praktiki la potencon. Tio okazis en Ĉinujo, lando en konstanta evoluo. La Ĉina Komunista Partio, fronte al la kontraŭeco kaj al la doloraj ŝanĝegoj, kiujn ĝi devis elteni, neniam perdis el la vido sian mision, nome : serĉi la feliĉon de la ĉina popolo kaj alvenigi la renoviĝon de la ĉina nacio.

Mi estis rekta atestanto de la eventoj, kiuj okazis en Ĉinujo. Tempe de mia unua restado en tiu lando, la prezidanto Mao estis ankoraŭ viva, sed oni povis multrilate senti, ke grandega ŝanĝo prepariĝis. En 1978, Deng Xiaoping lanĉis la politikon de la reformo kaj malfermiĝo de la lando. La ĈKP engaĝiĝis en defio, kiun neniu alia lando iam ajn levis, kaj eble eĉ ne imagis.

Mi ĉiam diris al mi, ke por fari tiom ampleksan ŝanĝon kaj samtempe resti fidela al siaj fundamentaj principoj, necesus partiajn ĉefojn kun grandegaj kapabloj por solvi la unuarangajn problemojn por la ĉina popolo. Tamen, de la gloraj tagoj de la Longa Marŝo (1934-1936) ĝis hodiaŭ, la politika gvidado senŝanĝe konservis sian kurson. La nova “longa marŝo”, inter 1978 kaj 2021, cetere kondukis Ĉinujon al la sojlo de la monde plej granda ekonomia potenco.

Malfeliĉe la Kovid-19 interrompis la kulturajn interŝanĝojn inter Ĉinujo kaj Italujo, kaj do sekvigis la prokraston de la projektoj pri kiuj mi laboras kun amikoj en la precipaj ĉinaj muzeoj. Post munti serion da arĥeologiaj ekspozicioj en Italujo inter 2005 kaj 2015, ni organizis pli da ili en Ĉinujo, kaj ni esperas baldaŭ daŭrigi niajn agadojn. Mi profitis tiujn ĉi 15 monatojn da deviga senlaboro pro la Kovid-19 por dediĉi min al verkado de 700-paĝa libro pri Pekino, projekto kiun mi komencis antaŭ multaj jaroj.

Kvankam mi en la momento ne povas veni al Ĉinujo, tiu lando daŭre okupas grandegan spacon en mia ĉiutaga vivo. Pro la modernaj telekomunikadoj mi estas en konstanta kontakto kun miaj amikoj en Pekino, en tempo kiam ni finas la programojn por niaj kulturaj projektoj en la postpandemia erao. Ni vidas la estontecon kun konfido, esperante ke la pandemio cedos kaj ke la homoj povu denove vojaĝi en tuta sekureco.

Mi sekvas regule, kun kreskanta maltrankvilo, la negativajn sekvojn de la usonaj ĉikanadoj kontraŭ Ĉinujo. La streĉitecoj ĉirkaŭ Honkongo, Xinjiang, Tajvano kaj la Sudĉina Maro estis akrigitaj per inventitaj malveroj kun la celo provoki al nova malvarma milito. La senkoloniigo kaj revenigo de Honkongo, la elradikado de la terorismo gvidita de la islamistaj fundamentistoj en Xinjiang kaj la demando de Tajvano estas internaj problemoj de Ĉinujo, en kiujn la eksterlandaj entoj devus ne enmiksiĝi.

Ni observas hodiaŭ tion, kio ŝajnas esti la daŭrigo de la agadoj komencitaj en la jaro 1839 : la atako kontraŭ Ĉinujo, kiu okazigis la unuan opi-militon kaj kiu poste daŭris dum pli ol jarcento per la prirabado, koloniigo kaj malriĉigo de la lando. Estas nun tempo por respekti la aspirojn de Ĉinujo vivi en libera kaj unuiĝinta lando samtempe floranta, moderna kaj kapabla apogi sin sur sia historia sperto por subteni la pacon kaj la prosperon en la mondo.

Sed male, la Okcidento minacas Ĉinujon kaj premas kontraŭ ĝi, revenante kun insistado (por ne diri kun hipokriteco) al la demando de homrajtoj kaj demokratio. Ĉinujo estas socialisma lando, kiu forĝis sin sekve al granda historia revolucio. Post superi la kontraŭdirojn, la erarojn kaj la suferojn de la pasinteco, la lando trovis sian Vojon (aŭ Tao-n), ĉerpante el sia sperto, antikvaj tradicioj kaj sia filozofio. La ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi perfekte resumis tion, kiam li lastan Aprilon deklaris : “La demokratio ne estas Coca-Cola, kiu promesas esti samgusta en la tuta mondo. Nia demokratio havas ĉinan guston.”

(Adriano MÀDARO estas verkisto, ĵurnalisto kaj fama itala ĉinologo. Li publikigis pli ol 30 verkojn pri la moderna Ĉinujo.)

Tradukita de Vilhelmo Lutermano el la retejo french.china.cn/foreign/txt/2021-06/28/content_77593280.htm