Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Kial la Okcidento malfacile komprenas la Ĉinan Komunistan Partion
de Jacques MARTIN  
29a junio 2021

La Ĉina Komunista Partio (ĈKP) similas al neniu alia partio en la mondo. Ĝi devigas nin repensi eĉ la ideon mem de tio, kio estas politika partio. Temas pri fenomeno ennaskita de Ĉinujo. Ĝi estas ne ĉirkaŭireble ĉina. La ĈKP spertas tiom da sukceso, ĉar ĝi sciis trovi la rimedon, dum sia centjara ekzistado, kombini sian grandan kapablon konduki reformojn kun profunda enradikiĝo en la ĉinaj socio kaj kulturo.

La Okcidento neniam sukcesis kompreni la naturon de la ĈKP. Tiu ĉi nescio atingis novajn pintojn post la jaro 2016. La okcidenta mondo komencis konsideri la ĈKP simile al la eksa Komunista Partio de Sovetunio (KPSU). Tamen ili havas tre malmultajn komunajn trajtojn. Cetere, kial ili estu similaj ? Ruslando povus malfacile esti pli malsama ol Ĉinlando. La KPSU estis historia malsukceso : male al la ĈKP, pri kiu oni povas diri, ke ĝi estas la politika partio kiu plej bone sukcesis en la mondo dum la lasta jarcento. Maleblas kompreni la ĈKP el la vidpunkto de la tradicia marksismo ; multe antaŭ la jaro 1949 la marksismo de la ĈKP estis ekstreme ĉinigita. Krome la ĈKP radikas en la konfuceismo kaj estas profunde influata de tiu pensofluo. Modifita de la ĉina civilizacio (kies produkto ĝi ja estas), ĝi montriĝas same kompleksa kiel tiu ĉi.

La Okcidento kredas firme, ke unupartia sistemo ne estas favora, ĉar ĝi ne kapablas fari reformojn. La ĉina historio ne konfirmas tiun ideon. Efektive, pli ol ĉiu ajn alia partio en la mondo, la ĈKP pruvis rimarkindan kapablon reformi la sistemon. La transiro de Mao Zedong al Deng Xiaoping ilustras tion eble plej klare. Deng Xiaoping rekonis, ke la maoisma sistemo troviĝis en sakstrato kaj do enkondukis du fundamentajn reformojn : li faris la merkaton unu el la partoj de la ĉineca socialismo, apud la ŝtato kaj la planado ; kaj li enkondukis Ĉinujon en la mondan ekonomion. Nur partio dotita per granda konfido en ĝi kaj profunde radikanta en la socio povis realigi tiom profundan ŝanĝon. Tio memorigas ankaŭ pri la nemalhavebla pragmatismo, kiu animas la ĈKP. “Serĉi la veron en la faktoj” : jen la maksimo en la centro de ĝia filozofio kaj la baza principo sub la reformo tiutempe. Kaj tiujn trajtojn ĝi havas ankaŭ hodiaŭ. La profesiismo, la eksperimentismo kaj la scienca metodo estas fabrikmarko de la ĉina regado.

En la Okcidento la debato pri regado okazas precipe ĉirkaŭ la principo de elekta demokratio. La kompetento de la ŝtato fariĝis duaranga. En Ĉinujo tio estas inversa : oni tie konsideras la kompetenton de la ŝtato unuaranga. La graveco, kiun oni atribuas al la meritokratio, same historie kiel hodiaŭ, certe ludas rolon en tio. Por atingi pintojn, la ĈKP devas prezenti tre altan nivelon de instrukcio kaj plej vastajn spertojn en la mastrumado de modernaj ekonomio kaj socio. Jen du ekzemploj kiuj sole sufiĉas por ilustri la eksterordinaran kompetenton de la ĉina regado : unue, la ekonomia supreniro, kiun Ĉinujo spertis en la lastaj 40 jaroj, realiganta la plej rimarkindan ekonomian reformon de la moderna historio ; due, la maniero per kiu Ĉinujo sukcesis mastri la epidemion Kovid-19 sur sia teritorio kaj per tio triumfis en la kampo de regado.

Ĉinujo neniam konsideris sin modelo, kiun la aliaj devas sekvi. Ĝi jam delonge rekonas, ke ĝia historio, ĝia kulturo kaj eĉ ĝia grando faras ĝin unika. Ĉinujo neniam postulis aŭ atendis de aliaj landoj ke ili fariĝu similaj al ĝi. Malsame ol Usono, Britujo kaj la iama Sovetunio, la ĈKP neniam opiniis, ke ĝia politika sistemo konsiderendas kiel modelo por la aliaj. Kaj la potenca supreniro de Ĉinujo ne ŝanĝas tion. En longa perspektivo povas aperi alia tendenco : tiom, kiom Ĉinio akiras gravecon kaj influon kaj tiel nature fariĝas referenco, aliaj landoj neeviteble provos inspiriĝi de ĝia atingoj, ĉu ekzemple en politika ekonomio, ĉu en mastrumado de pandemioj, en teĥnologia novkreado, en kompetento de registro aŭ en la batalo kontraŭ la klimata ŝanĝo.

La ĈKP metis al si la celon konstrui “grandan socialisman landon belan, modernan, prosperan, potencan, harmonia kaj alte civilizitan” ĉirkaŭ la mezo de tiu ĉi jarcento. Do, restas al ĝi proksimume tri jardekoj por tion atingi. Oni povas nur supozi, kia estos Ĉinlando kaj kian nivelon ĝi ĝis tiam estos atinginta. Verŝajne ĝi tiam estos senkonteste la unua ekonomio de la mondo. La vivnivelo en Ĉinujo (aktuale ankoraŭ tre sub tiu de Usono) estos klare pli alta ol nun. La tempoj de interurbaj kaj enurbaj veturadoj estos konsiderinde malpli longa. La granda plimulto de la loĝantaro konsistos el civitanoj naskitaj post la jaro 2000, kiuj neniam konis tiun epokon, kiam Ĉinujo estis ankoraŭ malriĉa kaj loĝata duone de kampuloj. Tiuj junuloj tutcerte havos profunde malsamajn atendojn. Kaj la fakto, ke ĝi kunigas sian pragmatismon kun la granda ĉina tradicio pensi en longaj perspektivoj helpos ĝin en tiu tasko. Sed unu afero klaras : surbaze de siaj atingoj, de sia kapablo regi kaj ŝanĝi, la ĈKP restos la gvidanto kaj la arĥitekto de Ĉinujo.

MARTIN Jacques estis ĝis antaŭ nelonge esploristo ĉe la Sekcio de internaciaj politiko kaj studoj de la Universitato de Kambriĝo kaj ankaŭ gastprofesoro ĉe la Instituto pri modernaj internaciaj rilatoj de la Universitato Tsinghua kaj esploristo ĉe la Instituto de Ĉinujo de la Universitato Fudan.

Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano el la retejo french.china.org.cn/foreign/txt/2021-06/28/content_77593272.htm